Presita el Amerika Esperantisto aŭg 1907

Ho amu, dum vi ami povas

Lasta ĝisdatigo: 2019-11-11

El germana originalo de Freiligrath tradukis Otto Haux Mayer, Chicago

Ho amu, dum vi ami povas!
  Ho amu, antaŭ ol malfruos!
Ĉar venos horo, venos horo,
  Ĉe tombo kiam vi genuos!

Kaj zorgu ja, ke ame ardu
  Kaj floru ame koro via,
Dum varme kontraŭ ĝi ankoraŭ
  En amo batas kor’ alia!

Kaj ne maldolĉon elparolu!
  La lang’ ĝin senpripense diras.
Ho Di’ vi ne ofendi volis!
  Sed plende la aŭdint’ eliras!

En alta tomba herb’ vi tiam
  L’ okulojn larmoplenajn kaŝos,
Jam ne l’ amaton ekvidontajn,
  Kiom ajn tien vi repaŝos.

Li jam ne vidas vin nek aŭdas,
  Por ke vi nun lin ĉirkaŭprenu;
Jam ne kun kis’ la lipo diras:
  Mi vin pardonis, ne ĉagrenu!

Ho amu, dum vi ami povas!
  Ho amu, antaŭ ol malfruos!
Ĉar venos horo, venos horo,
Ĉe tombo kiam vi genuos!