Presita el L’ Amerika Esperantisto dec 1906

Pri kio ni devas paroli?

Lasta ĝisdatigo: 2019-11-11

“La redakcio ne povas publiki artikolojn pri politiko aŭ religio, aŭ pri ia temo kiu povas naski diskutojn—kiel ofte oni vidas la antaŭan frazon! Sendube tio ĉi estas prudenta por gazeto de Esperantista societo, sed ne tiel estas L’Amerika Esperantisto. La celo de lingvo estas esprimadi pensojn, kaj se ĉiuj personoj ĉiam pensus same, tiam ni ne bezonus lingvon. Sekve, se vi havas opinion ne tro antikvan, kaj povas bone ĝin esprimi en Esperanto, ni ĝojus ricevi de vi artikolon por publikigo. Larĝe, la politiko kunfaras kun la interrilatoj de homoj; ĉiu taŭga religio, same. Kial, do, lingvo internacia ne estus la preciza ilo por interŝanĝado de opinioj? Kaj ekster tiuj ĉi, kiaj temoj taŭgas por diskutado? Ĉu devas la parolo de esperantistoj esti limigata je simple “Ho, tiel bela tago!” “Jes, sed mi timas ke pluvo falos antaŭ ol vespero!”