Jen ĉiuj proponoj ricevitaj por la tradukdefio traktita en Usona Esperantisto № 2023:5:

Originalo

BM

BS

DH

SD

Sintezo

1

I was working out of a casual labor agency—we regulars called it a slave market.

Tiam mi laboris pere de agentejo de portempa laboro – ni spertuloj nomis ĝin sklavbazaro.

Mi deĵoris ĉe laŭpeta labor-agentejo – ni ĉiutaguloj nomis ĝin sklavbazaron.

Mi laboris per agentejo por intermita laboro – ni kutimuloj nomis ĝin sklavmerkado.

Mi laboradas je iam kaj iam laboragentejo. Ni kutimuloj nomis ĝin la sklavmerkaton.

Mi trovis laboron tiutempe per servo por dungatoj portempaj – ni oftaj klientoj nomis ĝin sklavbazaro.

2

Actually, it was just the opposite of slavery.

Efektive, temis pri ĝuste la malo de sklavigo.

Sed fakte, ĝi tute malis.

Efektive, estis la malo de sklaveco.

Efektive, ĝi estis la rektan kontraŭon.

Efektive, temis pri la tuta malo de sklaveco.

3

The people who ran it couldn’t have cared less whether or not you showed up to do the work they offered.

La homoj kiuj direktis ĝin ne povus ĝeniĝi malpli ĉu vi aperis aŭ ne por fari la laboron kiun ili proponis.

La intendantoj ne povis fajfi plu pri ĉu vi sin montris por la taskoj kiun ili ofertis.

Ne gravis al la administrantoj ĉu dungitoj fakte aperos por fari la ofertitan laboron.

La funkciuloj neniom zorgis pri tio, ĉu, jes aŭ ne, ni ĉeestis la lokon de la laboro kiun ili ofertis.

Tute ne gravis al la estroj, ĉu oni aperis por fari la proponitan laboron,

4

They always had more job hunters than jobs anyway.

Ĉiuokaze, ili ĉiam havis pli da serĉantoj ol lokoj.

Ili ja havis pli da laborserĉantoj ol laborlokoj.

Ĉiam disponeblis al ili pli da ofico-serĉantoj ol oficoj.

Ĉiaokaze, ili ĉiam havis pli da laborkadidatoj ol labortaskoj.

ĉar ĉiam estis pli da kandidatoj ol postenoj.

5

If you wanted them to think about using you, you went to their office around six in the morning, signed in, and sat down to wait.

Se vi volis ke ili konsideru vian utilon, vi iris al tiu oficejo ĉirkaŭ la sesa matene, subskribe anoncis vin kaj sidiĝis por atendi.

Se vi volis, ke ili pripensu vin uzi, vi vizitis ilian oficejon je pli-malpli la sesa matene, enregistriĝis, kaj sidiĝis por la atentado.

Por esti konsiderata kiel dungoto, oni devis iri al la oficejo ĉirkaŭ la sesa matene, doni la nomon, kaj atendi side.

Se vi volis ke ili konsiderus vin uzebla, vi iris matene, ĉirkaŭ la sesa, al ilia oficejon, enskribiĝis, kaj sidiĝis por atendi.

Por ricevi eĉ konsideron, oni devis alveni ĉe la oficejo ĉirkaŭ la sesa, enskribiĝi, sidiĝi, kaj atendi.

6

Waiting with you were winos trying to work themselves into a few more bottles,

Kune kun vi atendis vinmaniuloj provante perlabori plurajn botelojn pli,

Kune kun vi atendis drinkemuloj kiuj esperis labore akiri kelkajn pliajn botelojn,

Inter la kunatendantoj estis vindrinkemuloj penantaj mongajni por aĉeti pliajn botelojn,

Tie, viaj kunuloj estis drinkemuloj kiuj sinmanipulis por obteni sen multpeno kelkajn pliajn botelojn,

Kune atendis ankaŭ drinkuloj, esperante perlabori kelkajn botelojn pli,

7

poor women with children trying to supplement their welfare checks,

malriĉaj virinoj kun gefiloj provante suplementi sian registaran helpĉekon,

malriĉulinoj kun infanoj kiuj volis aldoni al iliaj sociaj-helpĉekoj,

malriĉulinoj kun infanoj penantaj aldoni al siaj bonfartaj pagoj,

malriĉaj virinoj kun infanoj kiuj volis aldoni al la socia asignaĵo,

malriĉulinoj kun siaj infanoj, provante suplementi la socialan asignaĵon,

8

kids trying to get a first job,

gejunuloj provante trovi sian unuan laborlokon,

junuloj celantaj unuan deĵoron,

junuloj penantaj unue dungiĝi,

junuloj kiuj serĉas la unuan postenon,

junuloj, volante dungiĝi la unuan fojon,

9

older people who’d lost one job too many,

pli aĝaj homoj kiuj jam perdis unu postenon tro

plimaljunuloj kiuj jam perdis troan postenon,

maljunuloj, kiuj jam maldunĝiĝis iomete tro da fojoj,

pli maljunuloj kiuj perdis unu postenon el vico de jam perditaj postenoj,

pli aĝaj homoj jam maldungitaj,

10

and usually a poor crazy old street lady who talked to herself constantly

kaj, plejofte, povra senhejma oldulino kiu konstante parolaĉas al si mem

kaj kutime, kompatinda strat-frenezulino kiu seninterrompe sin parolis

kaj kutime povra senhejmulino, freneza kaj maljuna, kiu daŭre babilis al si mem

kaj kutime, malriĉa, freneza, maljuna, putino kiu paroladis konstante al si meme

kaj kutime iu povra, senhejma oldulino senĉese parolanta al si mem –

11

and who wasn’t going to be hired no matter what because she only wore one shoe.

kaj kiun neniu dungus ajnakaze, ĉar ŝi uzas nur unu ŝuon.

kaj nepre neniam dungiĝus pro tio, ke ŝi surhavis nur unu ŝuon.

kaj tute ne estis dungiĝebla ĉar ŝi portis nur unu ŝuon.

kaj kiun, kio ajn ŝi farus, oni neniam dungus ĉar ŝi portis nur unu ŝuon.

kiu neniam dungiĝis, ĉar ŝi portis nur unu ŝuon.

12
13

You sat and sat until the dispatcher either sent you out on a job or sent you home.

Vi sidadis ĝis la peristo aŭ elsendis vin ien por labori aŭ forsendis vin hejmen.

Oni sidis kaj sidadis ĝis la ekspedisto aŭ forsendis aŭ hejmensendis vin.

Oni sidadis ĝis kiam sendita aŭ al laboro aŭ hejmen.

Vi sidis kaj sidadis ĝis la sendisto sendis vin aŭ al posteno aŭ hejmen.

Tie oni sidadis ĝis oficisto sendis onin al laboro aŭ al la hejmo.

14

Home meant no money. Put another potato in the oven.

Hejmen signifis nul monon. Meti alian terpomon en la bakfornon.

Hejmen signifis neniu mono. Metu plian terpomon en la forno.

Iri hejmen signifis ne mongajni – denove enfornigi nur terpomon

La hejmo signifis neniom da mono. Metu alian terpomon en la forno.

Hejmeniro signifis neniun enspezon. Denove oni metis terpomon en la bakfornon.

15

Or in desperation, sell some blood at one of the store fronts down the street from the agency. I had only done that once.

Aŭ, manke de ĉiuj aliaj rimedoj, vendi iom da sango ĉe unu el la establoj ne for de la agentejo. Mi jam faris tion nur unu fojon.

Aŭ pro stato de malespero, vendu iom da sango ĉe iu el la firmaetoj laŭ la strato post la agentejo. Nur unufoje mi faris tion.

aŭ, senespere, vendi sangon ĉe unu el la komercejoj laŭ la strato de la agentejo. Mi faris tion nur unufoje.

Aŭ, senrimede, vendu iom da sango ĉe unu el la konstruaĵoj kiuj ŝajnvendas samstrate de la agentejo. Nur unufoje mi jam faris tion.

Aŭ senespere vendis sangon ĉe unu el la klinikoj apud la laborservo. Nur unu fojon mi faris tion.

16
17

Getting sent out meant the minimum wage—minus Uncle Sam’s share—for as many hours as you were needed.

Esti elsendita signifis la minimuman pagon – minus la parto por Onklo Sam – por tiom da horoj kiom oni bezonis vin.

Esti elsendita signifis minimuman salajron – minus la kotizon de Onklo Samo – por tiom da horoj, kiom oni bezonis.

Iri al laboro signifis salajriĝi minimume – minus imposto – tiom da horoj kiel laboristo estis bezonata.

Sendo al posteno egalis ricevon de salajro la plej minimuma – minus la registara porcio de “Onklo Sam” – por tiom da horoj kiom oni bezonis vin.

Laboro signifis laŭleĝe minimuman salajron – minus la impostoj por Onklo Sam’ – por tiom da horoj, kiom la dunginto bezonis.

18

You swept floors, stuffed envelopes, took inventory, washed dishes, sorted potato chips (really!), cleaned toilets, marked prices on merchandise . . .

Vi balais plankojn, plenigis kovertojn, faris inventaron, lavis vazojn, sortimentis ĉipsojn (vere!), purigis necesejojn, markis prezojn sur varoj . . .

Oni balais plankojn, plenigis kovertojn, kontrolis inventarojn, lavis telerojn, ordigis terpomflokojn (ja vere!), purigis necesujojn, afiŝis prezetikedojn al varoj . . .

Oni balajlis plankojn, plenumigis kovertojn, inventaris, lavis telerojn, ordigis ĉipsojn (vere!), purigis necesejojn, prezo-markis varojn . . . .

Vi balais plankojn, ŝovis aĵojn en kovertojn, kontrolis stokon, lavis telerojn, ordigis iamaniere fritojn (sen mensoge!) purigis necesejojn, metis prezojn por vendaĵojn . . .

Oni balais plankojn, plenigis kovertojn, inventaris, lavis telerojn, ordigis ĉipsojn (vere!), purigis necesejojn, etikedis varojn . . .

19

you did whatever you were sent out to do.

vi faris kion ajn oni elsendis vin por fari.

oni faris kion ajn, por kiu oni forsendis vin.

faris kian ajn laboron oni dungiĝis fari.

kion ajn ili sendis al vi fari, vi faris.

oni plenumis la komision, kio ajn ĝi estis.

20

It was nearly always mindless work, and as far as most employers were concerned, it was done by mindless people.

Preskaŭ ĉiam temis pri gurda laboro kaj, koncerne la plejparton de la dungantoj, faris ĝin absurdaj figuroj.

Ĝi estis preskaŭ ĉiam senmensa laboro, kaj, se temis pri la plejparto de la dungistoj, farita de senmensuloj.

Preskaŭ ĉiam la laboro ne postulis pensadon, kaj laŭ la plejparto de dungantoj, ĝi estis farita de senpensuloj,

Preskaŭ ĉiam estis senmensa laboro, kaj la sinteno de la dungantoj estis ke la laborantoj estis senmensaj.

Preskaŭ ĉiam temis pri gurda laboro farita – laŭ la vidpunkto de la dunginto – de sencerbuloj,

21

Nonpeople rented for a few hours, a few days, a few weeks.

Uloj nehomaj luitaj por kelkaj horoj, kelkaj tagoj, kelkaj semajnoj.

Nehomoj luitaj por kelkaj horoj, kelkaj tagoj, kelkaj semajnoj.

ne-homoj luitaj dum kelkaj horoj, tagoj, semajnoj.

La nehomojn oni luis kelkajn horojn, kelkajn tagojn, kelkajn semajnojn.

ne-homoj luitaj por kelkaj horoj, tagoj, aŭ semajnoj.