Usona Esperantisto № 2020:6 (nov-dec)

Ĵaluzo

Lasta ĝisdatigo: 2020-12-30

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj devas esti precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli.

Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

De la ĝardeno, tra vitra pordo de la domo, Peĉjo kaŝe gvatis ŝin – nu, ilin, ĉar Elinjo ne estis sola. “Kiu estas tiu ulo?”, scivolis Peĉjo.

Peĉjo kaj Elinjo estis kune jam de kvin jaroj. La rilato ne estis perfekta: kelkfoje ŝi eĉ forpelis lin el la domo. Tamen, ili kutime repaciĝas, kaj ŝi finfine reenlasas lin en sian vivon kaj en sian liton.

Sed nun, vidante ŝin kun aliulo, Peĉjo freneziĝis. “Vi estas mia!”, li hurlis de ekstere. “Kial vi perfidas min!? Neniu amas vin kiel mi!”

Tamen, ene de la domo, Elinjo ignoris la laŭtan bojadon de Peĉjo.