Usona Esperantisto № 2012:6

Estontecologo vidas grandan ŝancon por Esperanto

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-28
[figure]
Vaŝingtonanoj festas Zamenhof-tagon. De maldekstre: Charles Power, Daniela Power, Harold Goodman, David Gaines, edzino de David Snyder, Melisa Ryan, David Pearce Snyder (gastparolanto), Jim Ryan. Foto danke al Emil Volcheck.

Vaŝingtono – La 16-an de Decembro, fama estontecologo (angle, futurist) diris al vaŝingtonaj esperantistoj ke ties mondlingvo havas unikan ŝancon fariĝi kerna parto de la estonteca mondo.

David Pearce Snyder estis gastparolanto ĉe la ĉiujara bankedo de Zamenhof-Tago de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono. “Ni estas en la estonteco ĝuste nun”, diris Snyder, kiu aperis televide en programoj de ABC, NBC, CNN kaj MSNBC. “Kaj ni ĉiuj estas estontecologoj”, li diris en sia parolado titolita Bonvenon al la Nova Normalo, kiu donis superrigardon de estontecologio kaj citis vastan gamon de pensuloj kiel Locke, Newton, von Neumann, Teilhard de Chardin kaj Kurzweil.

Snyder citis studon de la Fonduso Pew kiu konfirmas ke retumado baldaŭ estos, se ĝi jam ne estas, ĉe la kerno de nia vivo en la 21-a jarcento. En mondo informata de Interreto, monda lingvo kiel Esperanto – kiu mem temas pri kontakto kaj komunikado – devus esti tute ĉehejme en la nova mondo.

Ekzemple, Snyder diris, Esperanto povus esti utila rimedo por indiĝenaj popoloj kiuj uzas Interreton por komunikiĝi kaj kunlabori – sen submetiĝi al lingvoj aŭ kulturoj de plimultoj. Plenumante tiun bezonon, “Esperanto povus kapti tiun avantaĝon antaŭ ol la cetero de la mondo”, li diris.

Snyder multfoje revenis al la temo de komplekseco, kiu, li diris, laŭ John Locke estas aferoj kiuj spitas homan komprenon – almenaŭ por nun. Li proponis ke esperantistoj levu la demandon: ĉu kompreni kompleksan mondon estas pli facile en Esperanto?

La plimulto de estontecologoj, li diris, konsentas ke kulturaj konfliktoj estas inter la plej grandaj hodiaŭaj defioj. Esperanto, kompreneble, ŝuldas sian naskiĝon al la pasio de Zamenhof, inter aliaj, por sanigi interkulturan malakordon.

Vigla diskutado sekvis pri la multaj manieroj en kiuj Esperanto jam pruviĝis utila kiel kondukilo, interalie kiel ponto inter maŝinaj tradukiloj. Oni ankaŭ parolis pri la jam impona rolo de Esperanto en Interreto, sed konsentis ke ĝi povas kaj devus esti pli granda.

Snyder ankaŭ proponis ke esperantistoj eble faru prezentadon al kuniĝo de estontecologoj: “Esperanto – ĉu la lingvo de la estonteco?”