Usona Esperantisto № 2010:6

Instrua vojaĝo al Ĉinujo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-31
[figure]
Ron Glossop ĉe lernejo en Ĉinujo.

Pekino, Ĉinujo — Dum kvin semajnoj en Aŭgusto kaj Septembro, kiel direktoro de la organizo Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo, mi vojaĝis en Ĉinujo por instrui Esperanton kaj paroli pri Esperanto en sep urboj (Taijuan, Pekino, Dandong, Harbino, Ŝanhajo, Changzhou, kaj Zhenjiang).

La unua afero estis 11-taga seminario en Taijuan en kiu partoprenis 59 instruistoj kaj studentoj. Estis elstare, ke la instruistoj venis ne nur el Ĉinujo sed ankaŭ el Danujo, Japanujo, Koreujo, kaj Usono – kaj unu perskajpe el Nederlando.

Post la seminario mi vizitis la oficejon de Ĉina Radio Internacia en Pekino kie raportisto intervjuis min kaj Profesorinon Gong Xiaofeng, Sekciestro en Ĉinujo por la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).

Ni tiam veturis al la urbo Dandong por partopreni la 6-an Nordorient-Ĉinan Esperanto-Kongreson, kie mi havis ŝancon instrui klasojn por helpi lokajn esperantistojn plibonigi sian lingvouzon antaŭ la kongreso. Cent kvindek homoj el dek unu provincoj kaj urboj ĉeestis la kongreson, inkluzive de multaj gejunuloj kaj gastoj el Japanujo, Koreujo, kaj Usono. La honora gvidanto de la kongreso estis veterana verkisto kaj tradukisto 88-jara, Li Sen. Okazis multaj prelegoj kaj programeroj pri la temo “La Instruado kaj Aplikado de Esperanto”.

Post la kongreso kun aktivulo Peng Zhengming el Wuhan mi veturis al la norda urbo Harbino por intense instrui Esperanton ĉe la Instituto pri Scienco kaj Tekniko de Heilongjiang, kaj je la 28-a de Aŭgusto mi flugis al Ŝanhajo por prelegi pri “La Signifo de la 21-a Jarcento” ĉe Ŝanhaja Internacia Studara Universitato.

La 30-an de Aŭgusto mi veturis trajne al Changzhou por instrui Esperanton kaj la anglan dum kelkaj tagoj en la elementa lernejo. Mi ankaŭ havis ŝancon prelegi anglalingve ĉe universitato kaj informi proksimume cent instruistojn de la angla lingvo pri Esperanto, klarigante al ili kial ĝi estas pli bona dua lingvo por la tuta mondo ol la angla.

La 4-an de Septembro mi veturis per trajno al Zhengjian por viziti klason en elementa lernejo kiu jam studas Esperanton sub la gvidado de Shi Xueqin kaj edzo Michel Fontaine, originale el Francujo. Ankaŭ la gepatroj de la gelernantoj studas Esperanton por prepari por vizito al Francujo venontjare. En Ĉinujo nun ĉiuj infanoj kaj junuloj devas lerni la anglan, sed efektive tiu sperto kun okcidenta lingvo helpas ilin poste lerni Esperanton.

La 6-an de Septembro mi reiris per trajno al Ŝanhajo kaj, kun la helpo de esperantistoj tie, iris al la flughaveno por trafi la 13.5-horan flugon ree al Usono. Ĉie en Ĉinujo la esperantistoj multe helpis, tre grava afero ĉar mi ne scipovas la ĉinan lingvon.

La ĉefa ilo de instruado kiun mi uzis en Ĉinujo estas la “Kanto de la Koloroj”. La lasta strofo bone komunikas la bazan ideon de Esperanto: “Sur la tero, bela tero / Loĝas ni, kantas ni / Kune sur la tero, monda familio”.