Usona Esperantisto № 2009:4

Miaj spertoj ĉe NASK 2009

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-02

Por mi estis la dua fojo ke mi partoprenis. Antaŭ du jaroj mi estis en Vermonto. La kunveno estis tiam tiel agrabla ke mi volis reveni. Tamen la distanco de mia hejmurbo Antverpeno (Belgujo) ĝis San-diego estas ega. Aliflanke la kurzo de eŭro kontraŭ la usona dolaro kompensis iomete la malfacilaĵon. 

Kiel ĉiufoje la grandeco de Usono imponis min. Sed ankaŭ la organizado. La sekureco, la amaso de diversaj policistoj kaj kontrolistoj estis iomete konfuzaj. La katastrofo de 9/11 klare kaŭzis multe da laborigo. En la flughaveno de Atlanta oni devis mem preni sian valizon kaj meti ĝin sur la ĝustan ruliĝantan stablon. Denove mi miris pri la grandeco de la bokaloj kaj la malŝparo de manĝaĵo. Nur en la aviadilo oni estis ŝparema kaj ne plu ofertis manĝaĵon dum la pli ol trihora flug-ado de Atlanta al San-diego.

Sandiego estis bela, afabla … kaj ankoraŭ kelkaj superlativoj. La plej agrabla estis por mi la klimato. Mi neniam antaŭe spertis klimaton tian: plezura temperaturo, blua ĉielo, venteto. Veninte de la pluvo de Belgujo oni nur povas konstati ke la bonfaroj en la mondo ne estas juste partigitaj.

La Universitato de Kalifornio ĉe Sandiego estas ega: kvin kvadratajn kilometrojn. Feliĉe mi retrovis miajn malnovajn konatojn — Vernero kaj Reni — kiuj antaŭe partoprenis NASK-on en Vermonto. La parolado rekomenciĝis kvazaŭ ne du jaroj pasis intertempe.

La temo de la kurso estis: “La Islama literaturo kaj Esperanto”. La Korano, Aviceno, Omar Khayam … la landoj Egiptujo, Irano, Bosnujo … pasis la revuo. Denove oni spertis la riĉecon de la interŝanĝo de ideoj kiam homoj de diversaj landoj kun diversaj edukadoj kaj spertoj povas komunikiĝi en la sama lingvo. Nia instruistino, Spomenka, estis brila ne nur pro la enhavo de la kurso sed ankaŭ pro la varma voĉo kaj klara prononcado. Sed finfine ĉiu kontribuis ion al la sukceso. Plaĉis al mi, ke la estraro uzis unu temon por la tri semajnoj. Tiu elekto donis unuecon kaj samtempe la eblecon por varii.  

La ekskursoj al la urbo, la bestoĝardeno, la muzeoj kaj certe la ekskurso al Meksiko certe valoris. Dum la kurso Spomenka uzis la araban proverbon: “Por geamantoj Bagdado ne estas fora.” Tio indikus ke amantoj ne vidas la distancon kiel gravan malfacilaĵon por vidi unu la alian. Mi povas diri la saman pri NASK.