Usona Esperantisto № 2009:2

Orfiŝeto kaj la Glacia Monto

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-19

La jena fabelo aperas en Marvirinstrato, nova novelaro de Tim Westover. La tekston de la libro oni rajtas nun libere elŝuti ĉe la retadreso sube, kaj la libro mem eldoniĝos paperforme ekde malfrua Majo. Koran dankon al Tim pro tiu ĉi frua ekvido! http://marvirinstrato.com

[figure]

Poste, Orfiŝeto sekvis la rivereton ĝis la riverego, kaj la riverego fluis tra dezerta loko. Strange, pensis Orfiŝeto, ke apud la akvofluo ne kreskas arboj aŭ arbustoj. Ĝi levis la kapon en la aeron kaj tuj konstatis la kialon. Varmegaj ventoj el la okcidento pikis la haŭton de kompatinda Orfiŝeto.

Proksimiĝis al la riverbordo barbulo, kiu trenis kamelon per bridilo. Liaj barbo kaj haroj estis longaj kaj blankaj. Sur la kamelo pendis hakilo, mantelo, kaj pajlofarĉita skatolo. La barbulo genuis por trinki. Orfiŝeto, pro sia kutima scivolemo, ennaĝis en liajn manojn, kiam li trempis ilin en la akvon.

“Sinjoro”, petis Orfiŝeto, “kial vi portas hakilon en tiu ĉi senarba loko?”

“Por la glacio, Orfiŝeto”, respondis la barbulo.

“Kaj sinjoro, kial vi kunportas mantelon en tiu ĉi varmega dezerto?”

“Pro la malvarmaj orientaj ventoj”, respondis la barbulo.

“Kaj sinjoro, kial vi kunportas pajlofarĉitan skatolon?”

“Por konservi la glacion”, respondis la barbulo. “Sed mi jam fordonis ĝin, kaj mi ekiras denove al la nordo. La reĝo ĉiam bezonas glacion.”

Orfiŝeto jam vidis sufiĉe de la mondo por kompreni, kia reĝo ĉiam bezonas glacion. Kruela reĝo en ruĝa silko sidas sur ora trono. Ventumas lin sklavoj; alportas vinberojn al li sklavinoj. Lukse li vivas; mizere vivas lia popolo. Orfiŝeto memoris la vortojn de la saĝa baleno antaŭ sia for-iro: “Vivi avide kaj avare estas la celo de la homa koro.” Jes, Orfiŝeto vidis multajn kruelaĵojn dum siaj aventuroj. Orfiŝeto koleriĝis en sia blua koro, sed ĝi ne povis fari malbonon al homo, nur bonon. Ĉar kolero estas senutila, Orfiŝeto cedis la koron denove al scivolemo.

“Mi volas vidi la nordon kaj vidi, de kie venas tiu glacio. Se vi kunportos min, mi plenumos unu peton vian per mia ĉielarka vosto.”

Dirite, konsentite! Kaj la barbulo metis Orfiŝeton en tason plenan je riverakvo. Longe ili iris kune kun la kamelo, sekvante la riveron al fordistanca havenurbo. “Kial vi ne uzas boaton por iri laŭ la rivero?” demandis Orfiŝeton.

“Estas timigaj monstroj en la rivero, se oni kredas je monstroj. Kaj se ne, estas akvofaloj kaj kataraktoj, kiuj faras la riveron nenavigebla.”

“Neniam en la vivo mi vidis monstron en la akvo”, diris Orfiŝeto, “sed pri akvofaloj kaj kataraktoj mi bone konscias.” Kaj pri kruelaj reĝoj, aldonis la Orfiŝeto en sia koro.

Fine la barbulo kaj Orfiŝeto atingis la havenurbon. Tie staris granda nigra ŝipo kun kvar mastoj. Maristoj kuris laŭ la ŝipo-ŝnuroj kiel formikoj sur mielo. “Saluton, kapitano!” diris la maristoj al la barbulo. “Saluton, Orfiŝeto! Ĉu vi velos kun ni al la poluso?”

“Jes”, diris Orfiŝeto, kaj la maristoj komencis kanti.

“La nia estas bona ŝipo, kaj la viroj en ĝi bonaj homoj”, diris la barbulo. “Dek fojojn jam ni velis al la poluso por la glacio de nia reĝo; dek fojojn ni revenis.”

“Dek unu estas malfeliĉa cifero!” kantis la maristoj. “Ĝi signifas avidon kaj troplenon. Sed kun Orfiŝeto inter ni, ni certe revenos hejmen!”

Orfiŝeto zorgis pri la maristoj, ĉar ĝi volis nur bonon por homoj. Sed la kruela reĝo sendis ilin al danĝera vojaĝo; la kruela reĝo en sia tuta koro ne havis tiom da kompato, kiom la malgranda Orfiŝeto.

La maristoj levis la blankajn velojn, kaj la ŝipo ekiris al la blua horizonto. Multajn monatojn ĝi velis. Fojfoje minacis la ŝipon ŝtormaj ventoj; fojfoje minacis pacaj tagoj, kiam ne blovis eĉ la plej eta spiro de mevo. Tiuj tagoj estis teruraj, kaj la amikaj maristoj fariĝis koleremaj, komencis vetludi, eĉ priparolis ribelon kontraŭ la barbulo. Sed ribelo ne blovas venton, diris la barbulo. Denove la ventoj ekblovis, kaj ondon post ondo oni alproksimiĝis al la poluso.

“Jen la glacio!” diris maristo en la plej alta masto. La ŝipo daŭrigis norden, kaj la maristoj brajlis la velojn. Pordetoj en la flankoj de la ŝipo malfermiĝis, kaj la maristoj trempis grandajn remilojn en la maron.

“Ĉu vi prenos nun la glacion?” demandis Orfiŝeto.

“Ĉi tie ĝi estas duonfandita”, diris la barbulo. “Ĝi ne restos solida tra la dezerto. Ni devos iri pli norden.” La barbulo surmetis la mantelon.

Ju pli norden velis la ŝipo, des pli dika fariĝis la glacio, ĝis la ŝipo ne povis plu veturi per la fortoj de la remiloj. La maristoj elsaltis la ŝipon kaj prenis ĉenojn ligitajn al ĝia pruo. “Kaj, ek! Kaj, ek! Kaj, ek!” la barbulo kriis – dum “kaj” la maristoj pretiĝis, kaj dum “ek” ili tiregis la ĉenojn, kaj la ŝipo rampis antaŭen. La maristoj ŝvitegus, sed la malvarmaj orientaj ventoj glaciigis ĉiun ŝvitguton sur la brovo.

“Strange”, diris Orfiŝeto, “ke homoj nun veturigas ŝipon!” La maristoj ridis de malantaŭ frostokovritaj lipharoj.

Dum tri tagoj la maristoj tiel veturigis la ŝipon. Finfine la barbulo ordonis, ke oni faru bivakaron, ĉar la glacio estis solida plato, kaj oni estis sufiĉe proksime al la glacia monto. La maristoj per siaj talentoj ekflamigis fajron en bareloj sur la glacio. Ili varmigis siajn fingrojn kaj rostis fiŝojn kaptitajn el truoj fositaj en la glacio.

“Ĉu ĝenas vin, Orfiŝeto, ke ni manĝas viajn kuzojn?” demandis la maristoj.

“Ne ĝenas min”, diris Orfiŝeto, “ĉar la fiŝoj nur volas fari al vi bonon.”

En la distanco oni vidis ion, kiu similis al granda nubo tuŝanta la teron.

[figure]

“Jen la glacia monto, Orfiŝeto”, diris la barbulo. La monton la vento skulptis dum jaroj da konstanta blovo. Ĝi estis ronda kaj glata kaj polurita – krom la cikatro, de kie la barbulo kun siaj maristoj elprenis glacion por la reĝo. Orfiŝeto bedaŭris, ke oni devas vundi la monton por elpreni la glacion. Per la hakilo la barbulo eltranĉis grandan pecon kaj montris ĝin al Orfiŝeto. Ĝi estis dika kaj forta, jen blublua jen kristalklara, kiel la okuloj de bonkora servistino. Princina glacio, reĝa glacio. 

“Ĉu ne bele?” diris la barbulo, kaj Orfiŝeto konsentis.

Ĉiuj maristoj prenis hakilojn, kaj dum semajno ili plenigis la ŝipon per glacio. La granda holdo, iam plenplene je biskvitoj kaj rumo kaj oranĝoj, estis nun plenplena je glacio. Inter la ŝipŝelo kaj la glacio la maristoj metis tavolon de pajlo, por konservi la malvarmecon. Al Orfiŝeto tiaj laboroj estis preskaŭ nekompreneblaj – ĝi apenaŭ povis memori la varmegon de la dezerto.

Sian holdon plenan je kara kargo, la ŝipo ekiris suden, unue per homa forto, poste per remiloj, poste per vento. Kiam la veloj pufiĝis pro milda blovo, la maristoj ekkantis. Sunradioj varmigis fingrojn kaj nazojn.

Belaj tagoj tamen cedis al teruraj. Ŝtormoj taŭzis la kompatindan ŝipon. “Orfiŝeto, ni timas!” diris la maristoj, sed ili estis kuraĝaj dum la ondoj bategis. La maro bolis kaj muĝis. En la ondoj Orfiŝeto vidis ion, kiu devas esti monstro, ĉar en la maro ne estas akvofaloj aŭ kataraktoj. Ĉiuj timis, sed Orfiŝeto ne povis helpi per sia ĉielarka vosto. Ĝia ĉielarka vosto estis promesita al la barbulo, kiu prenis Orfiŝeton al la rivero. Sed la barbulo restis en la holdo, kie la glacio malrapide ŝrumpis. Tagon kaj nokton, ŝtormoj minacis sed pelis la ŝipon hejmen.

Fine griza strio aperis ĉe la horizonto – la pontoj kaj standardoj kaj lumoj de havena urbo. La ŝipo alkajiĝis, sed la barbulo ne atendis por revena festo. Li metis la glacion sur longan platan veturilon. Knabetoj volis tuŝi la glacion, kaj knabinoj provis kapti pecetojn inter siaj maldikaj fingroj, sed la barbulo forbatis la fingrojn per branĉeto. Ne estis eble defendi kontraŭ ĉiuj forraboj, kaj la glacio ŝrumpis. La barbulo kovris la glacion per ruĝa silko kaj tavoloj de tolo kaj pajlo.

Ĉevaloj tiris la veturilon el la havena urbego laŭ la ĉefa vojo. Homoj kaj bestoj kuradis ambaŭdirekte, tirante sakojn kaj barelojn kaj kestojn kaj vagonojn. Tian frenezon Orfiŝeto vidis nur en la plej fortaj oceanaj fluoj, kiam salikokoj, moruoj kaj polpoj migras por manĝado aŭ naskado.

“Kien iras ĉiuj ĉi?” demandis Orfiŝeto el sia taso.

“Ne gravas”, diris la barbulo. “Ĉiuj konas sian propran destinon.”

Sed ĉiuj konis ankaŭ la valoron de la glacio sub la ruĝa silko. La glitado de la veturilo kaj susuro de ruĝa silko estis kiel tintado de oraj moneroj. La oreloj de saĝvizaĝaj marĉandistoj pintiĝis kiam la veturilo preterpasis. Orfiŝeto memoris la vortojn de la saĝa baleno: “Vivi avide kaj avare estas la celo de la homa koro.” Sed la plej avida, jes, estas tiu kruela reĝo, kiu for-sendis la barbulon kaj liajn maristojn al la fora nordo, al danĝero kaj aventuro! 

Oni veturis senĉese ĝis la ĉefa vojo fariĝis kota pado, kaj ĝis la kota pado fariĝis sabla nenio. La barbulo atingis la randon de la dezerto, kaj ĉe la lasta haltejo antaŭ la sabla maro li interŝanĝis la ĉevalojn kaj veturilon por kamelo kaj granda sako. En la sakon la barbulo metis la restantan parton de la glacio, kiu estis ne pli granda, ol peco da pano. Kaj la glacio daŭre ŝrumpis.

Nun la barbulo kaj Orfiŝeto vojaĝis tage kaj nokte. En la tagoj la akra suno estis minaco por ĉiuj – barbulo, Orfiŝeto kaj glacio. Ili benis la noktojn malgraŭ la malvarmego. La luno brilis blue kaj faris el la dezerto frostan pejzaĝon. Orfiŝeto pensis, ke ĝi vidas denove la glacian monton. Tamen, ne: tio estis la kurba tegmento de la reĝa palaco. Jen, ringitaj de domoj kaj vendejoj kaj kadukaj grizaj ejoj, la blankmarmora reĝa palaco.

Ĉe la pordego la barbulo forlasis sian kamelon. Restis nur peceto de glacio, nur tiel granda, kiel pugno. Heroldoj renkontis la barbulon kaj per trumpetoj anoncis la alvenon. Soldatoj kun kurbaj glavoj certigis, ke la stratoj al la palaco estis senobstaklaj. De malantaŭ brilantaj klingoj, ĉifuloj rigardis la glacion kaj ties posedanto kun avido kaj ĵaluzo.

“Orfiŝeto, kia beno! Glacio, kiom pli!” diradis la ĉifuloj.

La pordegoj de la palaco larĝe malfermiĝis, kaj la barbulo kaj Orfiŝeto eniris la grandan halon. Granitaj statuoj de la antikvaj herooj kaŝis siajn vizaĝojn malantaŭ ŝtonaj kaskoj. “Kredeble ili konkeris monstrojn”, pensis Orfiŝeto, “sed mi dubas, ĉu ili konkeris akvofalojn aŭ kataraktojn. Aŭ la glacian monton.” Dancistinoj aperis kaj malaperis. Ankaŭ ili kaŝis siajn vizaĝojn, sed per buntaj toloj, ne per malvarma ŝtono.

La lasta pordo estis malfermita por malkovri armeon de korteganoj kaj eĉ du elefantojn, kies dentegoj estis kovritaj per ruĝa silko. Sed oni apenaŭ atentis la bestegojn. Korteganoj kaj soldatoj kaj dancistinoj kaj la barbulo kaj Orfiŝeto klinis sin antaŭ la ora reĝo sur la ora trono. Lia barbo estis rivero de lumo, kaj lia hararo estis arbaro de cinamo. Li ridegis, kaj ĉiu sentis lian ridadon en siaj piedoj.

“Saluton, Orfiŝeto!” diris la reĝo. “Vian rakonton mi volonte aŭdos poste. Sed mankas al ni tempo.”

Al la reĝo la barbulo solene donis la glacion, kiu estis nur tiel granda, kiel Orfiŝeto mem. 

La reĝo stariĝis kaj per grandaj paŝoj kuris el la palaco. Kune kun ĉiuj siaj korteganoj kaj ornamitaj elefantoj, dancistinoj kun buntaj vualoj, kaj soldatoj kun brilantaj klingoj, la reĝo eniris la labirinton de mallarĝaj kaj malhelaj aleoj de la urbo, zigzagante kvazaŭ hazarde. Orfiŝeto ne sciis, ĉu la reĝo sekvis iun signifoplenan vojon aŭ elektis laŭ la kapricoj de sia koro. 

La reĝo haltis antaŭ pordo, kiu estis identa al cent aliaj, kiujn oni jam preterpasis. Ene mezaĝulo prilaboris botojn. Al li la reĝo etendis sian manon. La botisto formetis sian martelon kaj prenis la glacion, kiu finfine ne estis pli granda, ol butono. Ĝin li metis en sian buŝon kaj fermis la okulojn, frandante.

“Dum sia tuta vivo, la reĝo neniam gustumis glacion”, diris la barbulo al Orfiŝeto. “La plej grandan trezoron oni ŝparas por ordinarulo.”

“Kaj kion oni faros poste? Ĉu festo?” demandis Orfiŝeto.

“Kia festo povus egali la aferon?” diris la barbulo. Jam la reĝo estis for, kaj nur la dancistinoj pro siaj buntaj vualoj estis videblaj inter la grizaj homamasoj.

“Reportu min al la rivero”, diris Orfiŝeto el sia taso al la barbulo, “ĉar jam mi vidis pli, ol mi povas kompreni.”

La barbulo reportis Orfiŝeton al la bordo kaj metis la tason en la akvon, por ke Orfiŝeto facile elnaĝu. “Mi dankas pro la afabla akompano”, diris la barbulo.

“Mi dankas pro la vojaĝo al la glacia monto”, diris Orfiŝeto. “Kaj nun mi memoras mian promeson. Mi plenumos unu deziron vian per mia ĉielarka vosto. Diru, kaj mi faros.”

La barbulo profunde klinis sin, ĝis siaj lipoj preskaŭ tuŝis la riveron.

“Mi volas esti tiu, kiu ricevas la glacion.”