Usona Esperantisto № 2009:2

La mistero de la saturnaj ringoj

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-19

Ĉi-jare la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj asocioj festas la Internacian Jaron de Astronomio. En ĉi tiu rubriko ni traktas diversajn astronomiajn aktualaĵojn aperantajn en la ĉielo de la norda duonsfero. Por ke ĉiuj povu partopreni, ni strebos trakti ĉefe aferojn videblajn per nur nuda okulo aŭ simpla binoklo.

[figure]

Dum Februaro kaj Marto la hele impona Venuso glitis pli kaj pli malsupren en la vespera ĉielo, finfine malaperante en la sunan brilon. En frua Aprilo Venuso reaperis kiel frumatena astro, videbla en la orienta ĉielo ĵus antaŭ sunleviĝo. Aparte bela vidindaĵo prezentos sin la 21-an de Majo frumatene, kiam la preterpasanta luno renkontiĝos kun Venuso kaj la malhela Marso; la triopo formos kompaktan triangulon ĝuste super la orienta horizonto.

Vespere kaj nokte regas la flav-oranĝa Saturno alte en la suda ĉielo, ĝuste sub la konstelacio Leono. Ĝi ne brilas tiel hele kiel brilis Venuso en Februaro, sed serĉante kun iom da pacienco, oni povas trovi ĝin relative facile.

Kiel distingi planedon disde aliaj astroj sen helpo de teleskopo? Foje eblas rimarki diferencon eĉ per la nuda okulo, observante trembrilon.

[figure]

Malsimile al steloj, planedoj preskaŭ neniam trembrilas. Kial? Ĉiuj steloj (krom la suno) estas tiel treege malproksimaj, ke ili aperas kiel nur punktoj sur la ĉielo. Atingante nin, la lumradio de stelo estas tiel mallarĝa, ke ĝin facile tordadas nia malkvieta atmosfero. Tial steloj kutime ŝajnas flagreti.

Kontraste, la planedoj de nia suno estas multege pli proksimaj. Ankaŭ ili aspektas preskaŭ punktecaj, tamen iliaj lumradioj estas multe pli larĝaj ol tiuj de la steloj, kaj tial preskaŭ tute mankas al ili trembrilo. Do, se vi iam scivolas, ĉu iu astro estas stelo aŭ planedo, rigardu ĝin atente: ĉu ĝi trembrilas same kiel aliaj astroj, aŭ ne?

Ankaŭ nia luno povas helpi nin trovi planedojn, kiam ĝi foje agas kiel montrilo. Samkiel nia Tero, la orbitoj de la aliaj planedoj ĉiuj situas en proksimume la sama ebeno. Tial, vagante tra nia ĉielo, ili ĉiam troviĝas en mallarĝa zono, kiun astronomoj nomas ekliptiko. Ankaŭ la luno moviĝas tra la ekliptiko, kaj tial ĝi foje troviĝas apud planedo. Se la ĉielo estas sufiĉe sennuba ĉe vi la 3-an de Majo vespere, serĉu la lunon kaj vi eble trovos Saturnon.

[figure]
Skizo de Saturno fare de Galileo Galilei en la jaro 1616.

Bedaŭrinde, oni bezonas teleskopon por vidi la okulfrapajn ringojn de Saturno; binoklo ne sufiĉas. Tamen eĉ por tiuj, kiuj havas teleskopojn, la ringoj de Saturno strange malaperos ĉi-jare. Pri tiu mistera sed regula fenomeno aparte interesiĝis Galileo Galilei, kiu antaŭ 400 jaroj estis eble la unua homo vidi Saturnon pere de teleskopo. Sed la unua mistero por li estis la eksterordinara aspekto de la planedo. Tiutempe oni supozis, ke Saturno estas perfekta sfero. Sed per sia simpla teleskopo, Galileo ekvidis strangan triopon. En la jaro 1610 li skribis:

Saturno ne estas unuopa stelo, kiel la aliaj planedoj, sed tri kune, preskaŭ tuŝantaj unu la alian, sed inter si tute senmovaj en la formo oOo, tiel ke la mezo estas multe pli granda ol la flankoj, kiuj situas okcidente kaj oriente laŭ rekta linio.

Sufiĉe strange. Sed nur du jarojn poste, en 1612, la misteraj flankaj astroj malaperis! Kaj kelkajn jarojn poste ili jam reaperis, ŝanĝante la formon de la planedo denove; Galileo skizis ĝin.

Bedaŭrinde por Galileo, la mistere ŝanĝiĝanta aspekto de Saturno restis mistero dum lia vivo. Sed en 1655, helpe de pli kapablaj teleskopoj, astronomo Christiaan Huygens faris pli-malpli pravan teorion pri ĝi. Li hipotezis, ke ĉirkaŭas Saturnon plata kaj maldika ringo, iomete kliniĝanta for de la ekliptiko.

[figure]
Klarigo pri la malapero kaj reapero de la ringo. El Systema Saturnium de Huygens, 1659.

Ĉar la relativaj pozicioj de Tero kaj Saturno ŝanĝiĝas dum ties rondiroj ĉirkaŭ la suno, Huygens konstatis, ke la ringo foje “malaperas” kiam ni vidas ĝin laŭebene.

Poste okazis longa debato pri la konsisto de la ringo, kiun multaj opiniis solida. Nur en la 19-a jarcento oni finfine konstatis, ke temas ne pri unu ringo sed efektive multaj ringoj, konsistantaj el svarmoj de etaj, apartaj satelitoj.

En la 20-a jarcento la famaj usonaj esploriloj Voyager kaj Pioneer vojaĝis al Saturno por observi la planedon detale, resendante majestajn fotojn de la ringoj kaj satelitoj. Kaj komence de la 21-a jarcento alvenis la multnacia esplorilo Cassini, kies nomo omaĝas la faman astronomon Giovanni Domenico Cassini, malkovrinton en la 19-a jarcento de satelitoj ĉirkaŭ Saturno kaj granda breĉo inter la ringoj. Eĉ hodiaŭ la esplorilo Cassini daŭre ĉirkaŭiradas Saturnon, sendante al Tero valorajn datumojn pri la atmosfero de la planedo, ties magnetosfero, geologio, satelitoj, ktp.

[figure]

En Decembro de 2004 ĝi lanĉis sian etan sondilon Huygens, kiu sukcese kaj mirakle surteriĝis (aŭ pli precize, surluniĝis) sur Titanon, kiu estas la plej granda satelito de Saturno. Titano estas aparte interesa al sciencistoj pro siaj likvaj lagoj, aktivaj vulkanoj, kaj densa nitrogenriĉa atmosfero – kiu eble similas al la praa atmosfero de Tero. Amasego da informo pri la ekspedicio de la esplorilo Cassini-Huygens troveblas surrete en NASA-retejo (bedaŭrinde nur anglalingva)

Postskribo: Lastatempe oni demandis pri la fonto de ĉielomapoj ĉi tie. Mi kreas ilin per libera (kaj vere bonega) programaro Stellarium, poste aldonante permane kelkajn detalojn kaj nomojn en Esperanto. Stellarium haveblas senpage por Vindozo, Makintoŝo kaj Linukso, kaj ĝi povas montri ĝuste kiel aspektus la ĉielo de ajna vidpunkto je ajna dato. Tre utile! Oni jam enesperantigis la interfacon kaj retpaĝaron, sed ankoraŭ mankas nomoj en ĝi por steloj kaj planedoj; eble niaj karaj legantoj povus helpi tiurilate. Vizitu la retejon de Stellarium.