Usona Esperantisto № 2009:1

Ago-Semajno: Novjaro en Slovakujo

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-21
[figure]
Xosé Conde de Katalunujo bruligas tradician magian punĉon el alkoholo kaj kafo dum nacia vespero.

Mi loĝas kun mia fianĉino Anna en Vroclavo, Polujo ekde tri jaroj, kio donas multajn oportunojn viziti Esperantajn aranĝojn en diversaj eŭropaj landoj, kaj ili estas kutime pli plaĉe internaciaj ol Esperantaj aranĝoj en Usono. Ĉiam okazas pluraj novjaraj kunvenoj, ekzemple IS (Internacia Seminario, longtradicia junulara germana evento, kiu daŭras semajnon). Tiaj eventoj estas gaje amuzaj, kun Esperantaj koncertoj nokte kaj diversaj prezentoj, prelegoj, kaj ekskursoj tage. Antaŭ kelkaj jaroj aperis nova tia novjara junulara evento en Polujo, nomata AS (Ago-Semajno). Antaŭ jaro, ni partoprenis tion en Malborko. Ĉi-jare ĝi okazis unuan fojon ekster Polujo, en montara urbo Liptovský Mikuláš en apuda Slovakujo, kaj kunaranĝis ĝin la pola teamo kaj lokaj slovakaj sperantistoj. Ni iris duan fojon al Ago-Semajno, kaj tre ĝuis ĝin.

Kiu venis?

Preskaŭ 200 homoj aliĝis, ĉefe poloj kaj slovakoj, sed ankaŭ multaj rusoj venis, kaj francoj, aŭstroj, germanoj, kaj multe pli. Plejmulto estis junuloj, sed ankaŭ venis mezaĝuloj, familioj kun infanoj, kaj maljunuloj. Kelkaj sufiĉe famaj homoj partoprenis. Ekzemple partoprenis Stano Marček, redaktoro de la UEA-revuo Esperanto kaj aŭtoro de nova serio de Esperantaj instrulibroj. Peter Baláž, tre aktiva esperantisto (kun E@I – Esperanto ĉe Interreto, propra eldonejo Espero, ktp) faris multan kunvenan laboron kaj prezentis pri bonaj metodoj informi ne-Esperantan publikon pri nia lingvo. Tiaj eventoj ankaŭ estas oportuno revidi diversajn amikojn de pasintaj eventoj. Krome, tre plaĉe por ni, venis multaj bonegaj bandoj – vidu sube.

Kia estas tia kunveno?

Homo, kiu ankoraŭ ne partoprenis tian Esperantan eventon, eble scivolas pri konkretaj detaloj. AS okazis en lernejo kaj junulara gastejo. Eblis mendi propran dormĉambron, aŭ dormi malmultekoste en la amasloĝejo, ĉi-kaze sur la planko de la lerneja sporthalo. Ekde mia partopreno en eŭropaj eventoj, mi konstatis, ke usonaj eventoj pli kostas kaj ne ofertas tiajn malmultekostajn loĝopciojn. Parte pro tio, mi opinias ke eŭropaj eventoj pli sukcese allogas junulojn, kiu ofte ne povas pagi iom luksan hotelĉambron, kiel kutimas en usonaj kunvenoj. (Ne nur Esperantaj, sed ĝenerale – ekzemple tabulludaj kunvenoj. La eŭropa go-kongreso ankaŭ ofertis amasloĝejon kiam mi iris tien en Aŭstrujo en 2007, dum la usona go-kongreso neniam faras tion laŭ mia scio, preferante relative kostajn hotelojn kun propraj necesejoj, ktp.)

Amasloĝejo havas plaĉan kromefikon, ke en granda halo vi ekkonas multajn aliajn homojn apud vi, kaj estas aŭtomataj oportunoj por konversacioj.

En tiaj eventoj estas manĝoservo, pri kio homoj kutime plendas en tiaj eventoj, do (kiel vegano) mi kutime memzorgas kaj simple aĉetas propran manĝon en apudaj butikoj aŭ restoracioj.

Ĉi-jare, la aranĝo de konstruaĵoj sufiĉe plaĉis – la gastejo kaj lernejo apudis unu la alian, kaj dek minutojn for estis la urbocentro, kun la koncertejo kaj manĝbutikoj, ktp. En lernejo ĉefe okazis la dumtaga programo, kun diversaj prelegoj, lecionoj (inkluzive rektametodaj kursoj por komencantaj esperantistoj), ktp. Ni partoprenis plurtagan bonan trejnadon pri Esperanta instruado, kadre de programo “Flugiloj de malfacila vento”, prezentata en diversaj tiaj kunvenoj lastatempe. Aliaj klerigaj interesaj prezentoj, kiujn mi ĝuis, inkluzivis lingvosciencan prelegon pri la origino de lingvoj kaj teĥnikan enkondukon pri la programlingvo Erlang.

Alia amuza iom tradicia evento estas la aligatorejo. Verŝajne ĉiuj scias ke krokodilo estas esperantisto, kiu maltaŭge parolas sian denaskan lingvon inter aliaj esperantistoj, kiuj ne komprenas ĝin kaj preferas paroli en Esperanto. Aligatoro estas esperantisto, kiu parolas nek en Esperanto nek en sia denaska lingvo, sed en alia lingvo. En la aligatorejo, oni rajtas (eĉ devas) aligatori. Ekzemple dum la AS-aligatorejo, mi kaj litovino kunparolis pole; tiam mi paroletaĉis germane kun aŭstro, kiu respondis al mi angle; ktp. Aligatorejo ĉiam amuzas min.

Ankaŭ plaĉis la bona libroservo, kun kelkaj longaj tabloj kovritaj per libroj aĉeteblaj. Mi aĉetis diversajn faklibrojn pri Esperantaj literaturo, kulturo, terminologio, ktp. Anna ĝoje aĉetis Morto de artisto, la nova dika romano de Anna Löwenstein; temas pri historia fikcio pri la roma imperio, kaj ĝi sekvas ŝian antaŭan sukcesan samteman romanon La ŝtona urbo. Anna jam finlegis ĝin kaj tre ĝuis ĝin. Dume, mi jam legis (malpli longan) nefikcian libron, Eŭropa ideologo de Zlatko Tišljar. Estas tre bona pensiga eseo pri kial la EU bezonas komunan identecon per lingvo nenacia (neangla) por sukcese pludaŭri.

Kiel kutime dum tiaj semajnoj, okazis diversaj ekskursoj en la regiono, kun Esperantaj ĉiĉeronoj. Ni iris al la urba muzeo de natura historio, ĉefe pri mineraloj kaj plantoj kaj bestoj de la loka regiono, kio estis sufiĉe interesa. Kelkajn aliajn eksterajn ekskursojn, ekzemple montgrimpadon, ni preterlasis pro la tro malvarma por ni vetero.

Kiel kutime, ni portis kelkajn tabulludojn por ludi kun homoj. La organizintoj ankaŭ disponigis plurajn ludojn (ŝakon, domenon, Jenga, ktp.) en komuna ejo, kaj okazis sufiĉe multa tabulludado dum la semajno.

Ĉiunokte okazis babilado, drinkado, ktp. Oni disponigis senpagan teon, kafon, ktp. Krome estis tabloteniso, kio popularis. Kelkfoje prezentiĝis Esperantaj teatraĵoj, mezepokaj dancoj, ktp. Plaĉis al mi spekti teatran version de novelo de Anton Ĉeĥov, kiun mi koincide legis en Esperanto antaŭ kelkaj monatoj!

Nekutima kaj plaĉa afero estis komputilejo kun interreta aliro kaj ĉirkaŭ dek komputiloj en la lernejo – sufiĉe ofte oni permesis al ni uzi la komputilojn por kontroli retpoŝton aŭ (miakaze) verki tekston por konkurso …

Kia konkurso? Komence de la semajno, oni anoncis, ke verkemuloj kreu tekston en kiu ĉiu vorto komenciĝas per la sama litero (laŭ via elekto). La lastan nokton, homoj prezentu siajn tekstojn, dum koncerta paŭzo. Mi elektis la literon m. Eble ok aŭ dek homoj verkis kaj deklamis kaj amuzis la aŭskultantaron kaj tri juĝistojn. Finfine mi gajnis duan lokon kaj ricevis kelkajn afablajn premiojn rezulte.

Muziko

Granda allogo por ni al tiaj kunvenoj estas koncertoj, do mi pli detale priskribos la buntan muzikan prezentaron, kiun ni ĝuis dum la semajno. La eblo ĝui tiom multajn diversajn kaj bonegajn Esperantajn koncertojn (rokajn, bardajn, eĉ hiphopajn) estas vere inda kialo ĉeesti tiajn kunvenojn.

En Septembro ravis nin la nova al ni (sed efektive ne nova) sveda bando Perdita Generacio dum pola kunveno Arkones, kaj ilia ĉeesto en AS decidigis nin elekti AS ĉi-jare. Tre dancebla kaj malfacile klasifikebla rokmuziko, miksaĵo de rokaj kaj popolaj kaj humure eksperimentaj stiloj. Krom tradiciaj rokinstrumentoj, centre rolas melodio (blova piana klavaro, kun tubo inter instrumento kaj buŝo). La kantotekstoj ofte surrealas, fojfoje amuzas, fojfoje kortuŝas.

Fama franca poligloto JoMo ofte ĉeestas tiajn eventojn, verŝajne turneante al pluraj novjaraj eventoj. Bonŝance li venis al AS kaj koncertis vigle kiel kutime unu vesperon, dancigante nin. Li ĉiam kantas kaj gitaras sole, kaj lastatempe li ekeksperimentas kun elektronikaj efikoj por akompani sin per propra fona ritmo, kiu amuzas kaj novas.

[figure]
Dolĉamar “senelektre” (Foto de Ivo Miesen)

Longtempa pola bardo Georgo Handzlik koncertis, kaj ni tre ĝuis liajn pli trankvilajn kaj spritajn kantojn, fojfoje amuze maldecajn (unu kanto konsistas nur el amuzaj maldecaj fiinsultoj, konkludante laŭ mia memoro “kun tia stoko vorta, ĉu Esperanto estas morta?”), fojfoje kortuŝe sentimentalajn (“mi volas danki vin, sinjoro Ludoviko”). Plaĉas krome, ke lia kantado ĉiam tre klaras kaj trankvilas.

El Finnlando venis tre konata kaj populara rokbando Dolĉamar, ĉiam estrata de Patrick Austin kun daŭre novaj bandanoj, fojfoje ankaŭ esperantistoj. Lia iom nova furora kanto Junaj idealistoj vere brilas kaj ravas min ĉiufoje. Dum AS mi bonŝancis aŭdi ĝin dufoje diversstile, ĉar Dolĉamar ankaŭ koncertumis “senelektre”, plaĉa alternativa pli milda stilo por tiu bando.

Nova Esperanta hiphopa bando (verŝajne la unua tia) Pafklik el Francujo koncertis. Estas amuze aŭdi hiphopan muzikon en Esperanto, kvankam mi konfesu, ke la kantado ofte malklaris dum la viva koncerto – poste ni havis okazon aŭskulti ilian debutan diskon, kaj la kantado efektive ŝajnis ege pli klara, kaj la tekstoj ofte ŝajnis spritaj. Ili akompanis Dolĉamar-on dum ties fama hiphopa kanto Ĉu vi pretas?

Juna rusa gitaristo kaj kantisto Elena Melnikova (filino de aŭtoro Aleksandro Melnikov) koncertis, sed pro longa novjara festado la antaŭan nokton, ne povis kanti, bedaŭrinde! Tamen ŝi bele gitaris akompanite de flutisto.

Krome kiel kutimas en tiaj aranĝoj okazis nacia vespero, en kiu diversaj homoj prezentis. Plej memorindaj tiaj estis belegaj pianumado kaj kantado de franco Gijom, kaj aŭdaca jodla kantado de tradiciaj aŭstraj lernejaj kantoj de aŭstro Guna.

Certe mi forgesis mencii iujn muzikaĵojn kaj aliajn bonaĵojn de la semajno, sed jen baza impreso de la afero. Por muzikŝatantoj, la semajno estis tre ĝuinda!

JES!

Lastatempe okazis diskutoj kaj debatoj, ĉu IS kaj AS konkursas unu kontraŭ la alia, ĉu AS delogas homojn for de IS, tiel ke amikoj, kiuj antaŭe ĉiam vidis unu la alian dum IS, nun maltrafas unu la alian ĉar iuj ĉeestas AS. Nu, tiu problemo ne plu ekzistos, ĉar la gvidantoj de la aranĝoj interkonsentis kunigi la aferojn, kaj en Decembro 2009 okazas nova kombinita kunveno JES (Junulara E-Semajno), ĉi-jare en Zakopano, Polujo, sed poste en aliaj landoj. Tio verŝajne allogas pli grandan kvanton de homoj ol IS aŭ AS individue. Se vi pripensas partopreni eŭropan novjaran eventon, jen bona ŝanco! Mi kuraĝigas tian vojaĝon.


[Sekvas la “m-teksto”, kiun verkis Russ. —Red.]

Modeste mi montras mian mo-miksaĵon. Mia misio manskribi multe, metante “m”, meditigis min. Minimume mi memoru mian moton: mo-umu!

Mi manskribis manie. Mi movis, manovris, malkovris, masakris, misatakis, miksis, markis, makulis, muelis, martelis, mezuris, metaforis, mont-Parnasumis, Mors-kodumis, misgramatikumis misege.

Multaj momentoj malaperis.
Multaj minutoj malaperis.
Multaj matenoj malaperis,
Multaj monatoj …
Malvere – mi misparolas, mi mensogas!

Mia manuskripto maturiĝis. Mispaŝoj marŝis malproksimen. Malplaĉaj malglataĵoj mildiĝis, moliĝis. Malgraŭ mia maldiligenta mispensa mezkompetenteco, mi mem manskribis mane malaĉan manuskripton montrantan multajn mo-vortojn.

Malgraŭ mia malmagra mo-komenco, mankis matematika multiplika metodo. Momentojn malantaŭe, mi memoris mal-vortojn.

Memkompreneble multegas multaj magiaj mirindaj mojosaj mal-vortoj malfiniĝantaj mo-e. Mal-vorta magazeno maletas! Mi malhonte malevitis multajn maltaŭgajn maljustajn mal-vortojn. Mal-vortoj malmankas malmalvere!

Mokemaj malsaĝuloj memoru:
Mo-vortoj mojosas!
Mal-vortoj malaĉas!