Usona Esperantisto № 2009:1

Rekte, kuraĝe, elegante!

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-21

Lidia. La vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto. Wendy Heller. Tradukis B. Westerhoff. (FEL. Antverpeno. 2007. 398 paĝoj. Prezo: 27.60 €) Aŭtoritata biografio pri la filino de la iniciatinto de Esperanto. Havebla ĉe FEL kaj UEA.

[figure]

Estante ekde jardekoj arda ŝatanto de biografiaj verkoj, mi konvinkiĝis ke (a) ĉiu ajn biografia verko ne povas esti konsumita unuglute, ĉar estas fakte la homa vivo, kiun vi emas enkapigi kaj kompreni; kaj (b) ĉiu ajn biografia verko ne estu akceptata kiel veraĵo en la lasta instanco, t.e., se la persono interesas min, mi ne pigru eltrovi almenaŭ unu-du aliajn informfontojn pri la persono.

Do, kiam min atingis freŝeldonita de FEL libro Lidia. La vivo de Lidia Zamenhof. Filino de Esperanto, tiu libro estis por mi ne la unua fonto de scio pri koncerna persono. Sed, traleginte la libron kun apliko de mia a-konvinko, t.e. dum kelkaj monatoj, farante paŭzojn inter la ĉapitroj, mi rajtas opinii ĝin esence fundamenta kaj faktoplena verko, utila por la esperantologio. Ankaŭ leginda de ĉiu, kiu ŝatas mergiĝi en la historion ne nur de nia movado, sed de tiu epoko kruela, mondrenversa, eventoriĉa, kia estis la unua duono de la XX-a jarcento.

La vivo de Lidia Zamenhof, glora kaj kompatinda filino de la Majstro, la vivo, kiu daŭris nur tridek ok jarojn kaj estis feroce rompita kune kun ses milionoj de aliaj judaj vivoj, la vivo brila kaj sindona – sendube meritis detalan intervenon de sperta biografiisto. Estas grava bonŝanco, ke tiun intervenon efektivigis Wendy Heller, profesia lingvisto kaj renoma verkistino. Estas grava bonŝanco, ke la libro estis verkita en la angla kaj eldonita en Oxford. Ĉar, laŭmerite okupante bretlokon apud gravaj biografiaj esplorverkoj, la libro pri Lidia Zamenhof nepre altigos aŭtoritaton de Esperanto – kaj de la lingvo, kaj de la movado. Estas grava bonŝanco, ke, (ho ve – nur post pli ol dudek jaroj!) per komuna laboro de la tradukinto Bernhard Westerhoff kaj la aŭtorino mem, la biografio de Lidia, ensorbinta suplementan faktaron, intertempe akiritan, atingis esperantlingvan leganton.

De jaro al jaro la vivobildo de Lidia Zamenhof estas fidinde disvolvita en 30 ĉapitroj kaj prologo kun epilogo. Tiun bildon abunde ilustras diraĵoj de mem la protagonistino kaj ne malpli abunde – diraĵoj de la ĉirkaŭintaj homoj pri ŝi. Ankaŭ sesdek bonkvalitaj fotoj, karikaturoj kaj dokumentkopioj. Antaŭparoloj – por la anglalingva kaj por la esperanta eldonoj, fontindikoj kaj indekso inde kompletigas la verkon.

La aŭtorino povus komenci la rakonton pri Lidia ekde ŝia naskiĝo, garninte, eble, la komencon per kurta ekskurso en la vivon de la parencaro kaj per referencoj al kelkaj biografiaj verkoj pri la eminenta patro. Sed ŝi ne iris tiun vojon.

“Ĉar ne eblas kompreni (MB) Lidian, ne konante Ludovikon, ŝia historio vere komenciĝas per la lia.” Kun tiu opinio Wendy Heller enlibrigas tri unuajn ĉapitrojn sen Lidia, donante per ili bazajn konojn pri la vivo kaj vivkonceptoj de ŝia patro. Sinsekve la tri ĉapitroj havas nomojn: “La doktoro kaj la revo”, “Esperanto” kaj “La Interna Ideo”. Pozitivaj opinioj pri Ludoviko kaj pri Esperanto-movado nepre influas formiĝon de samopinio ĉe leganto ne esperantista. Normale Ludoviko ĉeestas ankaŭ en postaj tri ĉapitroj – jam kun la rolo de patro, edukanto kaj inspiranto. Tiun ĉi lastan rolon vere gravas kompreni por ne miri poste, ke la filino, en infanaĝo indiferenta por la inventaĵo de sia patro, perdinta lin ĉe sia aĝo nur dekkvarjara, tamen akceptis lian vojon kaj restis fidela al lia ideo dum la tuta vivo.

“Rekte, kuraĝe, elegante!” Jen estis la ĉefa vivslogano de Lidia, iom ŝanĝinta la vortojn de Ludoviko, la slogano por ŝia konscia vivo, por la mondvojaĝo celanta propagandi kaj instrui Esperanton. La libro montras maturiĝon de Lidia, kiel Ĉe-metoda instruistino kaj ŝian triumfan instruadon en eŭropaj landoj. En nia dudek- unua jarcento, provizanta abundajn logaĵojn, ni pene povas imagi centpersonajn pagatajn kursojn de Esperanto. Sed Lidia rikoltis tiujn en multaj urboj kaj sukcese gvidis siajn milojn da gelernantoj en Esperantujon. Tiun gloran vivoparton la aŭtorino prezentas kun skrupula detaleco. Ankaŭ la sekvantan usonan periodon, ombrigitan per malsanoj, malestimo kaj eĉ klaĉado de kelkaj esperantlingvanoj – ho, tiutempa ekstera trankvileco de Lidia estas enviinda kaj imitinda!

Jen kaj jen intervenas en la ĉapitroj la bildoj de naskiĝanta kaj evoluanta nazia koŝmaro. Tiun akompanas nehoma malamo al unu gento, al judoj – ne nur en la nazia Germanujo, sed ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj, ĉefe en Pollando, la patrujo de Esperanto kaj de Lidia. Wendy Heller donas al la leganto komprenon pri radikoj de tiu malamo: dum mavaj vivkondiĉoj de la intermilita tempo la politikistoj devus inventi iun kulpulon por pravigi suferojn de siaj popoloj. Per speciale inventata, konstanta, senhonte kalumnia agitado, ili sukcese enkapigadis al la amasoj, ne ŝatantaj mediti kaj analizi, ke estas la judoj, kiuj kulpas pri ĉio. La situacio pli kaj pli ardiĝas en 1938. Tiam la germana registaro decidas deporti ĉiujn polaj judojn, loĝintajn dum multaj jaroj en Germanujo, reen al Pollando, sed la patrolando ne volas akcepti ilin!

Tamen, mi pensis, kiel tio koncernu Lidia-n? Ja tiutempe ŝi estis en Usono kaj havis plurajn invitojn por gvidi Ĉe-kursojn. Kiel do okazis, ke tiu plezure akceptata, atendata kaj dezirata instruistino estis devigita reiri al Eŭropo, al Pollando, renkonten al sia morto? La libro detale prezentas evoluon de la eventoj, do mi konkludas, ke parton de la kulpo pri ŝia pereo prenas multaj homoj. La usonaj burokrataj instancoj, postulintaj ŝian foriron – ĉu ili ne estis informitaj pri la situacio en Pollando? Mi dubas. La kanadaj esperantistoj, rifuzintaj la inviton por Lidia – pro antaŭvidataj komplikaĵoj ĉe preparo de la dokumentoj. La religia gvidanto de Lidia – lin ŝi demandis ĉiam antaŭ fari vican paŝon en la vivo. Jes, li telegrafis, rekomendinte reveni al Pollando, sed, loĝinta en Persujo, eble li ne havis ĝustajn informojn pri la minacoj por la judoj en Eŭropo. Ankaŭ mem Lidia, kies kristala pureco ne permesis mensogi, do ĉe enketo ŝi skribis honeste, ke estis ricevinta monon por sia kursgvidado, sekve malobeis la usonajn leĝojn …

“Se mi forlasis Amerikon – skribis ŝi al franca korespondanto – eble estas pro tio, ke Dio preferis, ke mi laboru en alia lando. Kaj en la elekto de Dio la decida konsidero estas ne mia kontenteco, ne mia plezuro, nek eĉ mia sekureco – sed la laboro, kiun mi povas kaj devas fari.”

Ĝis nun mi neniel menciis la konatan fakton, ke Lidia estis adepto de la Bahaa religio. Ankaŭ tiu ŝia vivlinio ĉiupaŝe ĉeestas en la libro de Wendy Heller. La Gardanto, Shoghi Efendi, kiun ŝi konsultas konstante. Ŝiaj multnombraj geamikoj-samreligianoj, ame kaj helpeme akceptantaj ŝin en ĉiuj landoj. Ŝiaj pensoj, venintaj en ŝiajn leterojn – pri Dio, pri la kredo, pri ligo inter la Bahaa religio kaj Esperanto. Al mi, ateisto pro analfabeteco, plaĉas, ke la aŭtorino neniom trudas al la legantoj la religiajn preferojn de Lidia, rakontante pri tiuj egale samkiel pri ĉiuj vivnuancoj, gravaj por la biografio.

La traduko legeblas senpene, ĝuinde, sed fojfoje mi stumblis ĉe kelkaj frazoj, nekutime konstruitaj aŭ ĉe vortoj, nePIVe uzitaj. Mi kursivigu kelkajn ekzemplojn: “Multaj venis el eksterlando por viziti d-ron Zamenhof, preskaŭ kiel pilgrimadon”. (p. 59) “Sur la scenejo staris la eta Lidia, ŝia aparato, respektive tradukanto kaj du aliaj esperantistoj. (p. 199) “Lidia iris hejmen al Varsovio dum kelkaj semajnoj …” (p. 232). Sed se mi pritaksu la tuton, certe, laboro de Bernhard Westerhoff meritas sinceran dankon.