Usona Esperantisto № 2009:1

Pri balotproponoj kaj reklamado

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-21

La raporto pri la Masaĉuseca manifestacio kontraŭ la Kalifornia balotpropono 8-a (Usona Esperantisto 2008:6) estigas komentojn. Se mi ne eraras, Kalifornio aljuĝas la samajn rajtojn al samseksaj paroj kiel al geedzoj. Se la leĝo entenas esceptojn, oni povus protesti kontraŭ la esceptojn anstataŭ insisti ke tia kunigo nomiĝas geedzeco. Peti ke oni oficiale ŝanĝu la difinon de geedziĝo estas tute alia afero.

Decas klarigi ke en la Kristana religio geedziĝo staras kiel metaforo por la rilato inter Kristo kaj la Eklezio. En Johano oni legas, “Kiu havas la fianĉinon, tiu estas la fianĉo” (3:29). En Mateo, la tuta verso 9:15 tekstas jene: “Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu la filoj de la edziĝejo povas malĝoji, dum la fianĉo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fianĉo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos.” Aldone, troviĝas tiuj vortoj en Apokalipso: “Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, pretigitan kiel fianĉino, ornamita por sia edzo” (21:2).

Pro tio la geedziga Diservo de la Episkopala Eklezio, kiu komenciĝas per alparolo al la gefianĉoj, entenas ĉi tiujn vortojn pri geedzeco: “It signifies to us the mystery of the union between Christ and his Church” (1979 BCP, p. 423). Aldone, komenciĝas jene unu el du la preĝoj kiun la pastro povas elekti por beni la novan geedzan paron: “O God, you have so consecrated the covenant of marriage that in it is represented the spiritual unity between Christ and his Church” (p. 431).

Jen la unua strofo de fama himno (tradukita fare de Clarence Bicknell el la angla) kantata de multaj kristanoj: “Sur Kristo sin apogas / la sankta eklezi’; / per akvo kaj la vorto kreita estas ŝi. / Por sia fianĉino li venis el ĉiel’; / Per sango ŝin aĉetis kaj sia mortsigel’” (Adoru Kantante, nro. 90).

Kiu ajn studis la bazojn de nia Okcidenta Civilizo komprenas ke ĝi devenas plejparte el la historie nomita Kristanlandaro. Respektindas la limo inter Ŝtato kaj Eklezio. Ĉu Ŝtato rajtas dekreti ŝanĝon en la difino de vorto kiu entenas religian signifon ekde la komenco de nia civilizo? Ĉu saĝas miksi pledon por tiu difinŝanĝo kun propagando por nia lingvo? Antaŭ kelkaj jardekoj Esperanta librovendisto, post prelego pri Esperanto al grupo da viskonsinaj studentoj, distribuis la ruĝan libreton de Mao Zedong. Tio liveris la impreson ke Esperanto estas lingvo por komunistoj. Analogeco kun tiu masaĉuseca manifestacio estas neevitebla.