Usona Esperantisto № 2008:5

Ni ĝojas esti strangaj aŭ frenezaj

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-23

Montrealo, Kanado – Raporto de la membrokomitato de la Esperanto-Klubo de Kodiako: ankoraŭ sole mi.

Bonflanke, tio signifas ke ni bezonas nur unu novan membron por atingi kreskon de cent elcentoj. Aliflanke, ĝi ankaŭ signifas ke nun ni estas tute sen estro, ĉar la tri-jara deĵorolimo malpermesas min denove kandidati al la prezidanteco.

Intertempe, kiel foririnta prezidanto, mi estas en Montrealo por ĉeesti la 7-an Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto (TAKE) kune kun pli ol 200 aliaj partoprenantoj el Usono, Kanado, Kubo, Gvatemalo kaj aliaj landoj, eĉ el Eŭropo kaj Azio.

Esperanto estas lingvo intence elpensita – kiel la klingona lingvo, sed sen kostumoj. Pola okulisto Ludoviko Zamenhof kreis ĝin en la jaro 1887 kiel facile lerneblan duan lingvon, kiun ĉiuj povus uzi por faciligi universalan interkompreniĝon kaj tutmondan pacon.

Se vi travivis la 1960-ajn jarojn kaj vi ne estis tro narkotiĝinta, verŝajne vi memoras la ideon de tutmonda paco. Ĝi supozeble realiĝus per neniama hartondado kaj telekineza ŝvebigo de registaraj konstruaĵoj. Kiel infano de la 1970-aj jaroj, de Nov-Ĵerzejo dum jardekoj, mi konas tutmondan pacon nur kiel respondon dum la intervjua parto de la beleco-konkurso “Miss America”.

Laŭ ĉiuj, estas bedaŭrinde ke la civitanoj de Tero ne pli enfokusigas la komunajn korsentojn, kiujn ni ĉiuj kune havas – ekzemple zorgon pri malriĉuloj kaj malsatuloj, maltrankvilon pri la ekosistemo, aŭ malŝaton de George W. Bush. Zamenhof opiniis ke konflikto okazus malpli ofte, se homoj povus almenaŭ pli facile komunikiĝi.

Pesimisto eble atentigus, ke konfliktoj foje okazas eĉ inter homoj kiuj parolas la saman lingvon, verŝajne ĉar ili tro bone komprenas unu la alian. Sed Esperanto ne okupiĝas pri pesimismo.

Esperanto, kiel internacia lingvo, estas unu el tiuj evidente bonaj ideoj kiuj bone funkcius se la homoj nur penus malmulte hodiaŭ por eviti multe da mon-malŝparo kaj kapdoloro poste, simile al ideoj pri nacia sanservo aŭ publika transportsistemo. Ĉar oni ŝajne kontentas pri tio, ke niaj profesiaj sanservistoj pasigas la plejparton de sia tempo plenskribante formularojn anstataŭ kuracante pacientojn, mi decidis elspezi mian “kontraŭventomuelilan” energion por ĉi tiu monda lingvo. Ni kodiakanoj povus utile uzi ĝin kiel facilan ponton inter la angla, la filipina, la hispana – kaj tiu volapukaĵo, kiun tajpas la junuloj per siaj poŝtelefonoj.

Nun, nur 121 jarojn poste, nia celo estas videbla. Je la nuna rapideco de disvastiĝo de la Esperanto-movado, ĉiuj en la mondo parolos ĝin ne post la jaro 6011485, plus-minus miliono, supozante neniom da kresko de la monda loĝantaro kaj la tutan malaperon de usonanoj. (Ni jankioj nej multej ŝatas paroŭli fremdlingvej.)

Do eble ni esperantistoj estas optimismaj frenezuloj. Fakte, la frenezuloj ofte ĝustas kiam temas pri “mi tion diris al vi”. Kiel mi vidis en Montrealo, nia elpensita lingvo vere funkcias. Esperantistoj konversacias normale, prelegas, verkas librojn, kaj amikiĝas kun homoj de aliaj landoj.

Kaj mi menciu la subtenantojn: Robert Baden-Powell, fondinto de la skoltismo, rekomendis ĝin. La religio Oomoto en Japanujo postulas ke membroj lernu ĝin, kaj la usona armeo antaŭe uzis Esperanton dum militoludoj kiel “lingvon de la malamiko.” Hitler nomis ĝin juda konspiro, samkiel demokration aŭ ĵurnalistan liberon.

Parenteze, Montrealo ankaŭ estas hejmo de la profeto Raël, kiu en la jaro 1973 anoncis ke eksterteruloj kreis la homaron antaŭ 25 000 jaroj. Niaj eksterteraj prapatroj diris al li, ke ni devas adopti komunan lingvon por la tuta mondo – sed strange, ili ne specife menciis Esperanton. Cetere, ili diris ke ni devas kloni nin por vivi eterne, kaj neniam tondi la hararon, ĉar ĝi funkcias kiel anteno por telepatio kun la eksterteruloj.

Parolante pri Klingonoj kaj Kanado, en la unua plenlonga filmo farita en Esperanto ĉefrolis la kanada aktoro William Shatner, antaŭ ol li fariĝis Kapitano Kirk. Eble estas tro optimisme atendi tiun aferon de tutmonda paco, sed se vi lernos Esperanton, eble ankaŭ vi povos aktori kiel freneza korporacia advokato en televidprogramo kaj tiel gajni Emmy-premion.

Traduko de anglalingva artikolo kiu aperis en la ĵurnalo Kodiak Daily Mirror en Kodiak, Alasko. Ĝin verkis (kaj kuntradukis) esperantisto Drew Herman.