Usona Esperantisto № 2008:5

La mirinda rakonto de la bitum-pupo

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-23
[figure]

“Ĉu la vulpo neniam ne kaptis la leporon, Onklo Remo?” demandis la knabo la sekvantan vesperon.

“Li ‘stis terure proksim’ al tio, kara, certe ki’l via naskidj’ – ja tion far’s Frato-Vulp’. Iun tag’ pos’ kiam Frat-Lepor’ tromp’s lin pri tiu kalam-radik’, Frato-Vulp’ ek’s labori, kaj havig’s al si i’m da bitum’, kaj miks’s tiun ku’ i’m da ter’bintin’, kaj li ekfar’s aferon, kiun li nom’s Bitum-Pup’, kaj li pren’s ĉi Bitum-Pup’n, kaj sidig’s ŝin en la ŝose’, kaj tiam kuŝ’s sin for en l’ arbustoj por ekvidi ki’l statos l’ afer’. Kaj li eĉ ne dev’s multe atendi, ne, ĉar i’m-pos’-i’m jen ven’s Frat-Lepor’ trotanta laŭ la voj’ tik-tik, cak-cak, djuste ‘pertinenta ki’l garol’. Frato-Vulp’ li subig’s la kap’n. Frat-Lepor’ ven’s prance laŭvoj’ djis li spekt’s la Bitum-Pup’n, kaj tiam li pren’s sin alte sur l’ maltant’ŭaj kruroj, kvazau lin frap’s mir’. L’ Bitum-Pup’, ŝi nur sid’s tie, far’s ŝi, kaj Frato-Vulp’, li subig’s la kap’n.

“ ‘Bo’ maten’!’ dir’s Frat-Lepor’‘, li dir’s. – ‘bela veter’ ĉimaten’,’ li dir’s.

“Bitum’-Pup’ ne diras nenion, kaj Frato-Vulp’, li subigas la kap’n.

“ ‘Ki’l viaj simtomoj sentidjas?’ dir’s Frat-Lepor’, li dir’s.

“Frato-Vulp’ li palpebrum’s lante, kaj subig’s la kap’n, kaj la Bitum-Pup’, ŝi dir’s nenion.

“ ‘Ki’l statas al vi, do? Ĉu vi surdas?’ dir’s Frat-Lepor’, li dir’s. ‘Ĉar se jes, mi povas lautkrii, lau bezon’,’ li dir’s.

“Bitum-Pup’ kviet’s, kaj Frato-Vulp’, li subig’s la kap’n.

“ ‘Vi ‘stas ‘rgojla, jen ki’l vi ‘stas,’ dir’s Frat-Lepor’, li dir’s, ‘kaj mi ‘tencas kuraci vin, jen mi faros,’ li dir’s.

“Frato-Vulp’, li ‘ligis rikan’n en stomak’, li far’s, sed Bitum-Pup’ ne diras nenion.

“ ‘Mi ‘tencas ‘strui vin ki’l paroli al l’ homoj r’spektindaj, se ‘stos l’ last’ agad’ ‘ dir’s Frat-Lepor’, li dir’s. ‘Se vi ne levos la ĉapel’n kaj diros s’luton, mi ‘tencas krevbati vin plenaperte,’ li dir’s.

“Bitum-Pup’ rest’s kviet’ kaj Frato-Vulp’, li subig’s la kap’n.

“Frat-Lepor’ d’mandad’s al dji, kaj la Bitum-Pup’ daure silent’s, djis jenfine Frat-Lepor’ tir’s streĉe sian pugn’n, far’s li, kaj pam, bat’s ŝin ĉe l’ flank’ de kap’. Jen tiam li elkruĉig’s la melas’n. Lia pugn’ algluid’s, kaj li ne pov’s tiri djin liber’. La Bitum-Pup’ nur ten’s lin. Sed la Bitum-Pup’ restad’s kviet’, kaj Frato-Vulp’, li subig’s la kap’n.

“ ‘Se vi ne lasos min liber’ mi frapos vin denov’,’ dir’s Frat-Lepor’, li dir’s, kaj jen li port’s al ŝi sving’n per l’ dua man’, kaj tiu algluid’s. Bitum-Pup’, ŝi ne diras nenion, kaj Frato-Vulp’, li subig’s la kap’n.

“ ‘Las’ min liber’, au mi piedbatos el vi la ‘nternojn,’ dir’s Frat-Lepor’, li dir’s, sed la Bitum-Pup’, ŝi ne dir’s nenion. Ŝi nur tenad’s, kaj tiam Frat-Lepor’ perd’s l’uzon de siaj piedoj samki’l. Frato-Vulp’, li subig’s la kap’n. Tiam Frat-Lepor’ elkriĉ’s, ke se la Bitum-Pup’ ne lasus lin liber’, li kap’frapus ŝin kurbige. Kaj tiam li kapfrap’s, kaj jen kaptid’s lia kap’. Tiam elpromen’s Frato-Vulp’ ‘spektante senkulpa, djuste ki’l unu el la mimbirdoj de via patrin’.

“ ‘S’luton, Frat-Lepor’,’ dir’s Frato-Vulp’ ‘, li dir’s. ‘Vi ‘spektas i’m okupat’ ĉimaten’,’ li dir’s, kaj tiam li rul’s sur ter’n, kaj li ridad’s kaj ridad’s djis li ne pov’s ridi ne plu. ‘Mi s’pozas, ke vi vespermandjos ku’ mi ĉifoj’, Frat-Lepor’. Mi ja havig’s al mi i’m da kalam-radik’, kaj mi ne ‘ceptos nenian ‘skuz’n,’ dir’s Frato-Vulp’, li dir’s.”

Tiam pauzis Onklo Remo, kaj tiris el la braĝo kilogrampezan bataton.

“Ĉu la vulpo manĝis la leporon?” demandis la knabo al kiu rakontiĝis la historieto.

“Jen ki’m longe dauras la rakont’,” replikis la oldulo. “Eble li ja far’s, kaj eble li ne far’s. Iuj diras, ke Judjist’ Urs’ ven’s promene kaj liber’s li – iuj diras, ke li ne far’s. Mi ‘skultas M’strin’n Sali voki. Vi devas eki.”

Fonto: “The Wonderful Tar Baby Story” el Uncle Remus; Legends of the Old Plantation (1881) de Joel Chandler Harris.