Usona Esperantisto № 2008:5

Traduku!

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-21

En ĉi tiu rubriko Lee kaj Tim prezentas tradukdefiojn por vi. Leginte viajn tradukojn, ili faros resumon de la plej bonaj provoj kaj sukcesoj, kune kun komentoj kaj reagoj pri kelkaj malpli sukcesaj rezultoj.

Pri la unua traduk-provo, ni ricevis kelkajn komentojn kaj reagojn. Sherry Wells skribis:

La teksto NE temas pri amindumi. Nur sekso. Ne eĉ seksumi. Defoe, lerte, uzis eŭfemismon. ‘Busy with her in another way.’ Estas pli amuze tiel. ‘Sets the scene.’ Kaj pli ĝuste. Li – la viro – simple uzis ŝian korpon simile al masturbado – ŝi ne estas persono, simple ‘aĵo’. Do amindumi, seksumi –  ne, ne, ne!”

Interesus nin scii kiel Sherry tradukus la frazon …

Humphrey Tonkin detale respondis pri diversaj punktoj en la “modela” traduko. Liaj komentoj estas sufiĉe trafaj kaj pensinstigaj ke ni prezentos plurajn el ili al vi:

Via artikolo en la plej nova Esperanto-USA levas plurajn interesajn demandojn. Laŭ mi, tamen, vi ne donas sufiĉan atenton al la stila demando, interalie la fakto, ke tiu teksto ekzistas jam preskaŭ tricent jarojn – kio siavice necesigas la kreon de stilo sufiĉe distanca de la kutima por doni certan guston de nekutimeco.

Rilate viajn specifajn komentojn, jen kelkaj reagoj …

Dexterous. Mi kredas, ke via pluraligo de a fellow estas mislego. Ne temas ĉi tie pri la ĝenerala klaso de bonuloj sed pri specifa bonulo. Oni povas doni iom pli da aganteco al la radiko lert- per uzo de verba formo, kvankam mi konsentas, ke vortoj kiel dexterousclever ne tre bone tradukiĝas per tiu radiko.

Was busy with her. Se Defoe volus skribi amindumi li skribus amindumi. Ne: tiu ĉi estas seksa renkontiĝo traktata kiel negoco, kaj sekve la eŭfemismo estas esenca elemento en la stilo.

Conveyed. Plia afereca vorto (memoriga pri conveyances k.s.). Liveri bone funkcias. Mi elektis transportis, denove ĉar tiu esprimo donas tute senemocian nuancon. Problemo pri elpoŝigis estas tio, ke poste oni devas aludi al horloĝpoŝo (vi pravas pri brakhorloĝoj, kiuj estas inventaĵo de la 19-a jarcento, populara nur ekde la 20-a), do dufoje poŝ-.

Gilded counters. Nu, la verbo to gild estas tamen orumi (aŭ eventuale oraĵumi). Tiuj ĵetonoj (aŭ disketoj, laŭ mia uzo, kvankam ĵetono estas pli preciza kaj pro tio preferinda) povus esti tiuj uzataj por vetludi, ekzemple – en kiu kazo nia damo verŝajne orumis ilin por tiaj okazoj. Orkolora ja ne estas erara, sed ĝi ne redonas la nocion de speciala pretigo de la ĵetonoj por trompado.

Now han’t you … Mi rimarkas, ke S.N. uzas saman parolturnon kiel mi. La nekutima vortordo iom helpas redoni la strangecon. Mi ne ŝatas poŝŝteli, cetere, pro ĝia iom malfacila kombino de sonoj – kaj pro la fakto, ke efektive oni ne ŝtelas la poŝon sed priŝtelas ĝin.

Jen efektive la traduko kiun li preparis; ĝi ne rolis en nia unua “defio”, sed eble interesos vin vidi ĝin:

Mi konis virinon, kiu tiel lertis ĉe iu bonulo (kiu ja ne meritis pli bonan trakton), ke dum li okupiĝis pri ŝi laŭ alia difinita maniero, ŝi transportis lian monujon, kun dudek gineoj ene, el lia horloĝa poŝeto, kien li jam metis ĝin ĝuste pro timo pri ŝi, kaj metis alian monujon plenan je orumitaj disketoj en ties anstataŭon. Fininte sian prilaboron li diras al ŝi, “Nu, vi ne priŝtelis mian poŝon, ĉu?” Ŝi ŝercis kun li, dirante, ke ŝi supozas, ke li ne havas multon por perdi; li pripalpis sian poŝeton, kaj liaj fingroj konfirmis, ke lia monujo ĉeestas, kio plene kontentigis lin, kaj tiel ŝi liberigis lian monon. Kaj temis pri komerco ŝiaflanke: ŝi kutimis teni en la poŝo falsan oran horloĝon kaj saketon de disketoj por esti preta por ĉiuj okazoj, kaj mi neniel dubas, ke ŝi praktikis sian komercon sukcese.

Ni taksis aparte interesa la aserton de d-ro Tonkin pri la neceso krei “stilo[n] sufiĉe distanca[n] de la kutima por doni certan guston de nekutimeco.” Prave, la lingvo de Moll Flanders estas sufiĉe fremda al nuntempaj legantoj. Legante la tekstojn ni devas iomete lukti inter nekutimaj literumoj kaj interpunckio, komplikaj frazformoj, kaj malnovaj terminoj. La legado estas iom malfacila, kaj por redoni tiun saman “guston” estus interese imiti malnovan stilon (malmemori anstataŭ forgesi, aŭ helpi al mi anstataŭ helpu min). En Esperanto oni havas (konfesinde malgrandan) fonton de “malnova stilo”, sen bezono krei ion artefaritan, kiel faris Kalocsay duonŝerce en sia eseo La Mezepoka Esperanto.

Ĉu tamen necesas la peno ŝajnigi tiun ĉi tekston malnova? Defoe verŝajne ne verkis Moll Flanders por ŝajni malnovaj aŭ antikvaj al iliaj legantoj, ĉar li skribis ne pri antikvaj reĝoj, sed pri la plej malaltaj rangoj de sia socio. La evoluo de la lingvo faris la malfacilaĵojn kaj fremdaĵojn en la teksto, ne la volo de la verkistoj. El tiu vidpunkto, traduki Moll Flanders por doni “certan guston de nekutimeco” ne estus plene fidela al la originala teksto, kiu ne estis aparte nekutima por la tiama legantaro.

La afero estas tikla, aparte kiam intermiksiĝas malkonsentoj pri la “volo” aŭ “celo” de verkisto. La tasko de tradukisto estas redoni, kiel eble plej fidele, la originalon, uzante por tiu tasko alian lingvon, alian jarcenton, alian kulturan fonon, preskaŭ alian mondon. En tiu medio ne eblas fari nerompeblajn regulojn – ”stilo sufiĉe distanca de la kutima” eble ne taŭgus por traduko de Moll Flanders, sed ĝi estus nepra por traduko de, ekzemple, The Rime of the Ancient Mariner, kiun verkis Samuel Coleridge per malnovaj vortoj kaj arkaikaj literumoj. Lia tiama legantaro plendis pri la malfacileco, kaj eĉ postulis glosaron en sekvaj eldonoj. La glosaroj, kiuj aperas en Esperantaj libroj, plejofte traktas novajn vortojn, ne malnovajn!

Nun, ek al la nova defio! Ni ricevis kvin traduk-proponojn. Korajn dankojn al R.T., S.L. R.W., C.O., kaj H.T.

I have undertaken: preskaŭ ĉiuj elektis formon de entrepreni.

you see: Jen interesa esprimo, kun diversaj provoj: nu; nu, vidu; vidos vi; vi komprenu … unu elektis ne trakti la frazeron. Ŝajnas al ni ke vi komprenu plej bone kaptas la sencon.

to write not only my life, but my opinions also: krom la elekto inter skribi pri, priskribi, verki pri, kaj rakonti, ĉiuj tradukis preskaŭ same.

hoping and expecting that your knowledge of my character, of what kind of mortal I am, by the one, would give you a better relish of the other: En tiu ĉi frazo okazis multe da diverseco. Ni vidis, ekzemple, esperante kaj atendante, esperante kaj anticipante, Mi esperas kaj atendas, espere kaj atende. Oni atentu la signifon de anticipi (laŭ PIV: “1 Uzi, alproprigi antaŭ la deca aŭ kutima tempo; 2 Fari, plenumi antaŭ la tempo; 3 Antaŭtempe imagi, elpensi”) – ĝi ne taŭgas ĉi tie, kaj atendi estas la ĝusta verbo. Por la angla vorto mortal oni elektis diverse mortemulo, homo, karnulo, mortonto, kaj mortulo. Kaj por relish aperis kompreno, aprezo, entuziasmigos, kaj frandi. Plaĉas al ni la frazo de H.T.: “Mi entreprenis, vi komprenu, priskribi ne nur mian vivon sed ankaŭ miajn opiniojn – espere kaj atende ke via kono pri mia karaktero, kaj pri kia mortulo mi estas, rilate la unuan, ebligos al vi pli bone frandi la duan.”

As you proceed further with me: dum vi daŭrigas pluen, dum nia kuniro, dum vi iros plue kun mi, dum vi pluen iros kun mi … Gravas la akuzativo!

slight acquaintance: Denove interesa variado. Eta kono, komencanta kono, iometa interkono, ekkonateco, leĝera konateco.

will grow into familiarity: iĝos kutimaĵo, burĝonos en familiarecon, transformiĝos en familiarecon, kreskos ĝis familiareco.

will terminate in friendship: ni estos fine amikoj, ĉio finiĝos amikece, finiĝos en amikeco, kondukos en amikecon, finiĝos per amikeco.

O diem praeclarum: Ĉiuj lasis ĝin en la latina formo.

Ĉiuj proponoj tradukis la tekston per pli simplaj frazoj kaj parolelturnoj, ol uzis Sterne. Kompreni la frazojn de Sterne estis pli facile per la Esperanta teksto, ol per la originalo. Plej ofte, iom simpligi la gramatikon de traduko estas ĝusta vojo. La diversaj lingvomedioj de Esperanto-parolantoj ofte postulas simplajn esprimojn kaj rektajn dirojn. Sed en Tristram Shandy la komplikeco de la frazoj estas gravaj. La romano estas vagado tra diversaj rakontoj, flankeniroj, kaj malveraĵoj. Tiu vagado respeguliĝas en la sintakso. Frazoj kuras preter interpunkcio kaj kurbiĝas por ŝanĝi subjekton kaj tempon. Leganto (eĉ la tiama leganto) ofte perdiĝas laŭ la vojo, kaj tio estas esenca parto de la romano ne nur stile, sed ankaŭ teme. Pro tio, ke komplikeco kaj vagademo tiom grave rolas en la temo de la romano, ne indas tro simpligi la frazojn konformi al la kutimoj de Esperanto. La kapableco de Esperanto permesi komplikajn frazlabirintojn, tamen, estas signo de la mirinda fleksebleco de nia lingvo.

Por la sinteza teksto ni libere ŝtelis el la diversaj proponoj, tamen provante reteni iom de la komplikeco kaj stranga interpunckio de la originalo:

Mi jam entreprenis, vi komprenu, priverki ne nur mian vivon, sed ankaŭ miajn opiniojn; kun espero kaj atendo ke via kono de mia karaktero, kaj kia mortemulo mi estas, per la unua ebligos al vi pli bone frandi la alian: dum vi iros pluen kun mi, la malforta konateco, kiu ekestas inter ni, kreskos ĝis familiareco; kaj tio, krom se unu el ni mispaŝos, finiĝos per amikeco – O diem praeclarum! – kaj poste nenion kio tuŝis min oni taksos bagatela laŭ ĝia naturo, aŭ teda laŭ ĝia prirakontado.

Kaj jen la sekva defio, la konata poemo In Flanders Fields de John McCrae:

In Flanders fields the poppies blow
Between the crosses, row on row,
That mark our place; and in the sky
The larks, still bravely singing, fly
Scarce heard amid the guns below.

We are the Dead, Short days ago
We lived, felt dawn, saw sunset glow,
Loved, and were loved, and now we lie
In Flanders fields.

Take up our quarrel with the foe:
To you from failing hands we throw
The torch; be yours to hold it high.
If ye break faith with us who die
We shall not sleep, though poppies grow
In Flanders fields.