EsperantoUSA № 2008:4

Mia opinio pri la alta valoro de NASK

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-24

En Julio okazis la fama Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) en San-Diego. Simple ne eblas resumi ĉi tie ĉion, kio okazis dum tri plenŝtopitaj semajnoj … sed jen gustumeto danke al lernanto Indu Thapaliya el Nepalo. Vi povas ankaŭ legi la NASK-ĵurnalon rete –Red.

[figure]
Indu kun samklasano Meja Juna. (Foto de Meja Juna.)

Antaŭe mi sentis ke mi sufiĉe lernis Esperanton kaj mi partoprenis multajn UK-ojn kaj komunikis kaj interparolis kun multaj gesamideanoj, tamen, post la kurso de NASK, mi sentas ke restas multo kion mi devas lerni. Mi ankaŭ rimarkas, ke lerni Esperanton estas pli malfacile por azianoj ol por usonanoj kaj eŭropanoj.

NASK havas altan valoron: ĝi estas ege utila kaj bona kurso por ĉiuj tut-mondaj geesperantistoj. Mi bedaŭras ke mi ne partoprenis NASK-on antaŭ multaj jaroj. Se mi estus pli frue partopreninta, mia nivelo estus multe pli alta kaj mi pli bone povus disvastigi la lingvon en mia lando.

Tamen, mi estas ege kontenta ĉar dum la kurso mi lernis pri multaj novaj kaj utilaj temoj. Mi ankaŭ sentas min pli kuraĝa por instigi al gesamideanoj partopreni ĉi tiun kursaron. Mi volas ke ĉiuj sciu ke NASK certe estas la plej inda kurso en la mondo, laŭ mi.

[figure]
Birke Dockhorn kaj Steĉjo Cybulski ĵonglas.

Ĉiuj programeroj estis ĝueblaj kaj ĉiuj helpis min altigi mian lingvokapablon kaj mian konon pri diversaj temoj, ekzemple, mi multe lernis pri veganismo, danke al Hoss Firooznia. Mi miris pri lia senlaca laboro. Ŝajnis al mi ke li neniam ripozis. Mi estas ege dankema al li pro lia sindediĉo al la sukceso de NASK.

Kia neforgesebla sperto! Bedaŭrinde la kurso baldaŭ finiĝos kaj mi antaŭĝojas partopreni ĝin denove. Ĉi tiu fojo ne estis nur mia unua partopreno ĉe NASK, sed ĝi estis ankaŭ mia unua vizito al Usono. Mi deziras danki al multaj homoj pro ilia afableco. Unue, al Ellen Eddy, Lusi Harmon, kaj Grant Goodall, kiuj aranĝis ĉion por mia partopreno.

Danke al Mar Cardenas, mia vizito al Usono komenciĝis ege agrable. Ŝi kolektis min el la flughaveno, gastigis min ĉe si kaj veturigis min al la kampuso de UCSD. Mi certe volas danki ankaŭ la bonkorajn geinstruistojn, Birke Dockhorn, Bertilo Wennergren kaj Liĉjo Miller, kiuj tre ĉarme, pacience kaj inteligente respondis al ĉiuj miaj demandoj pri ĉiuj temoj. Estis ege kortuŝa la invito de David Jordan por festi ĉe li, kaj la manĝaĵoj estis bongustegaj! Li estas bonega preleganto kaj la temo multe interesis min.

[figure]
Simono Keith regalas gitare. (Foto de Birke Dockhorn.)

Nia honora gasto, Amri Wandel, parolis pri la ne ofte diskutata temo de la eblo trovi vivon ekster la Tero, eĉ ekster nia sun-sistemo.

Mi volas elkore danki al Esther Schor, kiu instruis min kiel naĝi tiel kuraĝe; ŝi ankaŭ multe helpis min pri aliaj aferoj.

Dankon ankaŭ al ĉiuj aliaj geamikoj kiuj estis tiel amikemaj, helpemaj, kaj precipe, amuzaj … Longe vivu NASK! Mi elkore deziras al la programo grandan sukceson!