Presita el EsperantoUSA № 2008:2

Banejo

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-26

M. Mukundan (1942–) de la ŝtato de Keralo en suda Hindujo estas pioniro de modernismo en la literaturo malajala. Li verkis plurajn amatajn romanojn, la plej fama el kiuj estas Sur la Bordoj de la Rivero Majuri (krom malajale havebla kaj angle kaj france), kaj ankaŭ rakontojn en influa stilo. Li laboris multajn jarojn en la franca ambasadejo ĉe Delhi kaj en 1998 li ricevis la francan premion Chevalier des Arts et des Lettres. Li verkis sian rakonton Banejo en la malajala; la traduko en Esperanton faris Donald R. Davis, Jr.

[figure]

Puruŝottaman havas deziron.

Diino de Korom, bonvolu doni la deziron de Puruŝottaman –

Grandulo de Guruvajur, bonvolu plenumigi lian deziron –

Ajappa Sinjoro, afable fruktigu la deziron de Puruŝottaman –

Li neniam deziras ion ajn, la kompatinda stultulo. Eĉ infantempe, li neniam deziris ion ajn. Komercistoj de malproksimaj lokoj vendis fajfilojn, balonojn, pilkojn, kaj tiajn plu ĉe la Tira festivalo en Korom.

Puruŝottaman neniam petis ion ajn.

“Panjo, akiru balonon por mi. Ruĝan balonon.”

Li neniam petis.

“Paĉjo, akiru por mi pilkon.”

Neniam.

“Panjo, fajfilon havigu.”

Eĉ kiam li plenkreskis, Puruŝottaman neniam havis deziron.

Li ne deziris bukloŝtofan ĉemizon.

Li ne deziris horloĝon.

Ne deziris monon por filmoj.

Puruŝottaman estas homo, kiu neniam deziris ion ajn. Nu, nun ĉi tiu sama Puruŝottaman ja havas deziron – li deziras esti muŝo.

Diino de Korom, bonvolu ŝanĝi Puruŝottaman al muŝo.

Grandulo de Guruvajur, bonvolu fari lin muŝo.

Ajappa Sinjoro, bonvolu transformi Puruŝottaman en muŝon.

Plej Alta kaj Bonfarema Dio. Se vi afable plenumus la humilan peton de Puruŝottaman –

Puruŝottaman deziras esti muŝo.

Ĉiuj havas deziron. Jen iu deziras gajni la loterion. Jen alia belan edzinon deziras. Aliaj deziras infanojn. Iuj personoj sopiras trovi laboron.

Kaj la justa Sinjoro plenumas iliajn diversajn dezirojn. Se ne tiel, tra sia tuta vivo, kiel Madhavan la ĉevalĉaristo esperus havi tian bonŝancon?

Madhavan aĉetis la unu-rupian loterian bileton ĉe la valizbutiko de Abubakkar. Li enfaldis ĝin en sian talion. Dum li piediris al sia domaĉeto, li preĝis, “Dio, gajnigu la loterion al mi ĉi-foje!”

Ĉu la Plej Alta kaj Bonfarema Dio povas rifuzi plenumi la deziron de Madhavan? Aŭ ĉu permesas, ke la deziro de sola Madhavan plenumiĝos? Ankaŭ ĉevaldenta Bhaskaran faris deziron, “Mi deziras belan edzinon.”

Ĵus kiam ekpensis Bhaskaran la deziron, Dio jam sendis al li belan edzinon. Belulinon kun plena hararo kaj perloj anstataŭ dentoj. Gopalan Mastro deziris, “Se mi nur havus filon …”

Kiam lia edzino naskis idon, ĝi estis vira. Ĉu la Dio, kiu grace benis Madhavan, Bhaskaran, kaj Gopalan Mastro, malbenas Puruŝottaman?

Puruŝottaman havas deziron.

Puruŝottaman volas esti muŝo.

La deziro esti muŝo alvenis la menson de Puruŝottaman hieraŭ. Ĝuste hieraŭ. Tamen li suferis kvazaŭ pasis mil da jaroj. La fajro de lia deziro varmege kaj brilege ekkraketas.

“Ĉu Vasanta estas ĉi tie?”

Levante sian kapon el la ĵurnalo, Gopalan Mastro vidis tra siaj okulvitroj, “Puruŝottaman? Kio okazis, filo? Sunleviĝe estas tro frue por vizito.”

Gopalan Mastro sin etendis sur la seĝo.

“Sidu. Kara! Lakŝmi! Rigardu, kiu nin vizitas.”

El la interno, neniu respondo.

“Verŝajne ŝi estas ĉe la puto.”

Mastro denove popolis sian seĝolandon. Puruŝottaman stariĝis kaj eniris la domon. Li vidis neniun tie. Li fiksis sian dotion.1

Tiam, iom fajfante, li daŭre marŝis al la puto.

Lakŝmi-amma staris apud la puto brosante siajn dentojn.

“Kio okazas, mia filo?” ŝi afable diris.

“Ĉu Vasanta estas ĉi tie?”

“Sin banas ŝi.”

Puruŝottaman nur tiam rimarkis, ke la banejo estis fermita. Li povis aŭdi la plonĝajn kaj plaŭdajn sonojn de la akvo eltiratan – plonĝo kaj plaŭdo.

Vasanta banis sin.

Pro ia kialo Puruŝottaman ekmalsaniĝis. La rideto sur la vizaĝo, la konstanta rideto, subite malaperis.

Lakŝmi-amma daŭre parolis kaj samtempe brosis la dentojn.

Puruŝottaman ne komprenis tion, kion ŝi diris, nek aŭdis ŝin ridantan.

[figure]

Li simple staris tie fiksrigardante la fermitan pordon. La nura sono, kiun li aŭdis, estis la sonoj de la akvo – plonĝo kaj plaŭdo.

La sono de la akvo haltis. La pordo malfermiĝis.

Malligita hararo. Malsekaj, ruĝaj braceletoj ĉe la pojnoj. Blankaj gutoj sur la kolo kaj vangoj.

Rideto floris tra la malsekeco!

“Puruŝ …?”

“Li atendis vin,” raportis Lakŝmi-amma.

“Mi tuj revenos, okej?”

Vasanta iris internen kun sia malseka bantuko kaj sapingo.

Tiam estis la momento, kiam li ekvidis ĝin: en la banejo ĵus plenigita per la aromo de sapo kaj oleo, cirkle flugis muŝo.

Muŝo, kiu povas vidi ĉion.

Ekangoriĝis Puruŝottaman, pro envio al la muŝo.

Kvazaŭ tamburego batis lia koro. Liaj kruroj tremis. Lia vizaĝo paliĝis kvazaŭ papero.

Kia feliĉa muŝo! Kia tre fortuna muŝo!

Kial Puruŝottaman estis naskita homo? Forlasu esti naskita reĝo aŭ imperiestro – Puruŝottaman volas esti naskita muŝo.

En la banejo plena je la odoroj de sapo kaj medikamenta oleo, rampanta sur la muro, spektanta Vasanta-n …

O Dio, faru min muŝo.

Bhagavati, Ajappa, Guruvajurappa, Matappu-muttappa, aŭskultu mian preĝon. Faru min muŝo. Mi deziras nenion alian ĉi-vive. Mi petos nenion alian.

Bonvolu faru min muŝo.

Faru min muŝo.

Ĉu Dio povas rifuzi?

Kreis la Plej Alta kaj Bonfarema Dio specifajn diojn celante plenumi homajn dezirojn. Iu dio naskiĝis specife por gajnigi al Madhavan la ĉevalĉaristo la loterion, kaj havigi al ĉevaldenta Bhaskaran belegan edzinon. Naskiĝis alia dio specife por doni al Gopalan Mastro filon.

Kaj Dio devas krei dion specife por plenumi la deziron de Puruŝottaman. Se tiu dio ne povus plenumi ĝin, Dio denove kreus sin. Li rekreus sin al alia dio kapabla plenumi la deziron de Puruŝottaman. Alia dio pli forta ol la unua.

Puruŝottaman preĝis. Li preĝis nokte kaj tage. Bonvolu fari min muŝo. Ŝanĝu min en muŝon.

Li petis la arbojn kaj arbidojn, “Karaj arboj, bonvolu fari min muŝo.”

Li petegis al la korvoj, “Karaj korvoj, bonvolu fari min muŝo.”

Petis li la bestojn de la tero, la birdojn, kaj la serpentojn, “Faru min muŝo.”

La arboj kaj arbidoj ekkriis, “O Sinjoro, faru Puruŝottaman muŝo.”

La korvoj flugis alte sur la ĉielo kun preĝoj en iliaj bekoj, “Plej Alta kaj Bonfarema Dio, plenumu la deziron de Puruŝottaman.”

“Bonvolu fari lin muŝo,” hurlis la bestoj.

“Faru lin muŝo,” kantis la birdoj al Dio.

“Faru lin muŝo,” siblis la serpentoj kaj zumis la insektoj.

Dio malfermis la okulojn kaj ridetis.

Kun maldikaj, fibraj kruroj alfiksitaj al lia stomako, per etaj flugiletoj, Puruŝottaman flugis al la domo de Vasanta.

Laŭ kutimo, Gopalan Mastro sidis sur sia komfortseĝo legante ĵurnalon. Li ne vidis Puruŝottaman preterflugantan fajfe.

Puruŝottaman eliris la domon tra la malantaŭa pordo kaj flugis al la banejo.

Li plantis sin sur la muro. De tie, li povis vidi ĉion. Ĉion.

Kun batanta koro, okuloj malfermegaj, li atendis la eniron de Vasanta. Sekundoj, sekundoj kiel eonoj. Aŭ eonoj kiel sekundoj, kiuj splitiĝis kaj ekfalis suben en la banejo.

Paŝoj de iu. Ĉu Vasanta? O Sinjoro, estu Vasanta. Mi ne povas suferatendi pli longe … mi ne povas …

Mi mortos, se mi ne …

Vasanta eniris, kun sapingo kaj bantuko en la mano. La vitraj braceletoj ĉirkaŭ ŝiaj pojnoj sonoris dum ŝi malligis la hararon.

Ŝi fermis kaj ŝlosis la pordon.

Ŝutis ŝi la medikamentan oleon sur la manojn kaj frotis ĝin sur la hararon. Dika hararo, nigra kiel okulŝminko, falanta suben ĝis ŝia talio.

Akompanate de la muziko de la braceletoj, ŝi malfermis la butonojn de sia bluzo …

Puruŝottaman vidis nenion. Aŭdis nenion. Li ekfrenezis.

Puruŝottaman ne vidis la doman lacerton rampi kviete al li el la kontraŭa murangulo.

Kaj li ne sciis, ke estis la lacerto, kiu lin voris.

  1. Dotio: tradicia vesto por viroj en Hindujo.