spercinto U S 8i-monthly bulletin published by the ĉsperanto League for North ĥmerica * 2006/3-4 Dumonata bulteno eldonata de la ĉsperanto-Ligo por Norda ĥmeriko * 2006/3-4 A €n la Numero] Esperanto parolata... * Esperanto parolata... sur la trotuaroj de Novjorko! .... 3-5 * ELNA-kongreso 2007.........5 * Raporto el la Granda Pomo.....6 * EKS-10-jara!..............7 * Nova ELNA-direktoro serĉata ... 8 * Pasporto al la Tuta Mondo en la Televido................8 * Recenze: Historical Fantasy... About Volapuk................9 * Esperanto 6e Seatla Foiro .... 10 * Esperanto-kurso en Atlanto ... 10 * Kiel organizi kongreson......11 * New from the Book Service ... 12 * Originala Poezio...........13 * Schon Schreiben........14-15 * La Elefantido...........16-18 * Pacaj Hajkoj..............19 * Universala Vivokodo.........19 * Rozkruca Kontribuo al Paco ... 19 * Deklaracio Pri Homaj Devoj . 20-21 * La Tagigo de la Dioj.........22 * Venu ĉi Tien de la Kampoj, Patro.....................23 * Forpasis William Auld........24 Jenja Amis "Rigardu, oni ĉi tie piediras pli rapide ol en Atlanto!" Tio estis nia unua malkovro pri Novjorko. En Atlanto oni ne rapidas: oni ŝatas saluti kaj babili kun nekonatoj sur stratoj kaj en transporto, kaj se oni vidas ke vi venis de alia lando, oni tuj demandos vin mil kaj unu demandojn. Atlanto estas ĉarmo, kaj Novjorko estas ritmo. Gi kap- tas vin en sian fluon, portas lau la rektaj stratoj kaj longaj avenuoj, igas vian koron bati en la sama rapida ritmo de la urbega vivo. (Interesa malkovro: fine de la intensega kongresa semajno mi kon- statis ke ankaŭ mi komencis paroli pli rapide kaj pli ofte rigardi al la horloĝo.) Ĉi tie oni ne parolas al nekonatoj, tamen, se vi perdigis au ne scias la vojon, oni afable helpos. En Novjorko neniu surpriz- iĝus aŭdante Esperanton surstrate: ja en tiu ĉi urbo oni parolas dekojn da lingvoj: fakte, 48% de la logantoj parolas hejme ne en la angla. La urbo de enmigrantoj ankaŭ nun ĉiam renovigas kaj re- freŝiĝas dank' al novalvenintoj. (Daŭrigo sur p. 3) saluton!' Esperanto League for North America PO Box 1129, El Cerrito CA 94530 USA/USONO ■8 510/653-0998; 2510/653-1468 H elna@esperanto-usa.org President/Prezidanto: Philip G. Dorcas Vice President/Vicprezidanto: Steven D. Brewer Secretary/Sekretario: Anna Bennett Treasurer/Kasisto: William B. Harris Other Board Members/Aliaj estraranoj: Thomas Alexander, Joel Amis, D. Gary Grady, Anjo Harlow, Lusi Harmon, Trevor Andrews, Orlando E. Raola, Robert L. Read, Julie Spickler Director, Central Office/Direktoro de la Centra Oficejo: Don Harlow €speranto USĥ Bi-monthly bulletin published by the Esperanto League for North America Dumonata bulteno publikigata de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko Vol. 43, No. 3-4 ISSN 1056-0297 Editors/Redaktoroj: Joel Amis kaj Jenja Amis Layout/kompostado: Jenja Amis H yevgeniya_amis@yahoo.com Materials for €speranto USĥ should be sent to/Materialojn por €speranto USĥ oni sendu al: €speranto USĥ (Joel & Ĵenja Amis) 2025 Peachtree Rd. NE, #927, Atlanta, GA 30309, USA/USONO or by e-mail/aŭ retpoŝte al: e-usa@esperanto-usa.org joelamis@yahoo.com The opinions expressed in this bulletin are those of the authors, and don't neces- sarily represent the point of view of ELNA or its bulletin/La opinioj esprimi- taj en tiu ĉi bulteno apartenas al la autoroj, kaj ne nepre prezentas la vid- punkton de ELNA au ties bulteno. Reprinting materials from this bulletin is permitted, provided that due credit is given, and a copy of the reprinted mate- rial is sent to ELNA/Estas permesate reaperigi materialojn el tiu ĉi bulteno, kondiĉe ke oni ĝuste indiku la fonton kaj ke oni sendu ekzempleron de la repub- likigita materialo al ELNA. Saluton karaj gesamideanoj! ...kaj bonvenon al la duobla kongresa kaj lit- eratura numero de €spercinto USfi/ Ci tiu nu- mero verŝajne havas ion por ĉiu gusto. La unua duono enhavas oficialajojn el la ĵusa ELNA- kongreso kaj aliajn movadajojn, plus vojaĝ- rakonton pri la novjorka kongres-sperto de la kunredaktorino. La dua duono enhavas liter- aturon de diversaj ĝenroj — tradukitan kaj orig- inalan, fikcian kaj nefikcian, poezion kaj prozon, ks. Sed malgraŭ la bunteco de la literatura enhavo de tiu ĉi numero, ĝi enhavas ne ĉiujn literaturajn kontribuojn kiujn ni ricevis. Pro la surprize granda kvanto de literaturaj kontribuoj (dankegon al ĉiu kiu kon- tribuis!) ni decidis starigi literaturan sekcion kiel konstantan rubrikon de €spercinto USĥ. La cetera] literaturaj kontribuoj aperos en la literatura parto de la sekvaj numeroj — do vipovas daiire sendi viajn literaturajn kontribuojn! Kompreneble, ni daiire atendas ankaii Movadajn kontribuojn. Cu vi partoprenis ĉi-somere diversajn E-aranĝojn? Dividu viajn spertojn kun aliaj ELNA-anoj! La redakcio kaj, certe, ĉiuj ELNA-anoj, kore gratulas Tim Westover, la komisiiton pri eldonado, kiu ricevis la duan premion en la proza kategorio en la Belartaj Konkursoj de UEA; kaj Anna-n Bennett, ELNA-sekretarion, kiu ricevis honoran mencion en la katego- rio "Eseoj". Grava kaj malgaja anonco atendas vin sur p. 8 — la direktoro de la CO, Don Harlow, emeritiĝos fine de la jaro pro malsano. ELNA do nun serĉas novan direktoron. Krome, en tiu ĉi numero atendas vin nova rubriko: "In other words..." Temas pri tradukoj de interesaj tekstoj el la angla en Esperanton kaj el Esperanto en la anglan. Agrablan legadon! Joel kaj Jenja Saluton dear samideanoj (fellow Esperantists)! ...and welcome to the double convention and literary issue o/€spercinto USfl/ This issue most likely has something to suit every taste. The first half contains official news from the recent ELNA convention and other news from the Esperanto movement, plus a travel diary about the New York convention experience by the co-editor of €spercinto USĥ. The second half contains literature of various genres: translated and original, fic- tion and non-fiction, poetry and prose, and the like. But in spite of the variety of the lit- erary contents of this issue, it doesn't contain all the literary submissions we received. Due to a surprisingly large quantity of literary submissions (a big thank you to everyone who contributed!) we've decided to start an ongoing literary section in €spercinto USĥ. The rest of the literary submissions will be published in the literary section of upcoming issues - so you can keep sending your literary works and translations! Of course, we al- ways need submissions related to the Esperanto movement. Did you attend various Esperanto events this summer? Share your experiences with other ELNA members! The editorial team, as well as all ELNA members, would like to warmly congratulate Tim Westover, head of ELNA's publishing committee, on being awarded the second prize in the prose category, and Anna Bennett, ELNA Board Secretary, on receiving an honor- able mention in the essay category, ofUEA's Belartaj Konkursoj. An important and sad announcement awaits you on page 8 - the Director of the Central Office, Don Harlow, will retire at the end of this year due to illness. ELNA therefore is now looking for a new director. Also, in this issue a new section awaits you: "In Other Words..." This section is about translation of interesting texts from English into Esperanto and from Esperanto into English. Pleasant reading! Joel and Zhenya 2 ^sperantoUS^ 2006/3-4 i€LNĥ-kongreso (daŭrigo; komenco sur p. 1) Jenja Amis Ni veturis al Novjorko el Atlanto per tra- jno (jes, tiaj stranguloj ni estas) kaj alvenis merkredon posttagmeze; tuj post la enloĝiĝo en la junulargastejo ni iris esplori la urbon. Bonŝance, la kongresejo kaj ankau nia hotelo troviĝis en la centro de la urbo - en Chelsea, Manhattan. Manhattan estas multe pli granda ol mi imagis: mi pensis ke ĉiuj vidindaĵoj tie troviĝas unu ĉe la alia, sed en la realo por atingi, ekzemple, Wall Street de Imperi-Stata Konstruajo, oni devas pasigi sufiĉe da tempo en la publika transporto. Sed tio ne estas problemo, ja ĝi funkcias ĝenerale bone, kaj eĉ nokte eblas veturi - kvankam la tuta sistemo post la noktomezo fariĝas tre komplika, kaj lokanoj mem preferas ne veturi malfruege. Nia unua novjorka vizitindajo estis Imperi- Stata Konstruajo - kaj tio estis vere neforge- sebla sperto! Starante je la alteco de 381 metroj (1 250 futoj) oni povas vidi la tutan urbon, kaj eĉ parteton de Nov-Jerzeo. Jen ĉiuj famaj lokoj, kvazaŭ sur via mano: la dom- turegoj de la urbocentro, famaj centro Rockefeller, konstruajo de Chrysler kaj dekoj da aliaj konataj lokoj - kaj tute sube, sur ĉiuj stratoj, flavaj taksioj, kiuj ŝajnas tiel etaj kaj malrapidaj de tia alto. Kaj en la malproksimo - jen la grizbluo de la rivero Hudson, braku- manta la Atlantikon. Mi verdire estis kvazau sonĝanta: ĉu vere tio estas en la realo?! Vespere ni promenis lau Broadway. Gi estas elstara ne nur pro sia famo kiel la plej teatra loko en la mondo - ĝi estas aparta ankaŭ pro sia fizika situo: Broadway el- staras el la rektangula urba piano de stratoj kaj avenuoj. Gi iras diagonale tra la insulo, kaj, same kiel montras ĝia nomo, ĝi ja estas multe pli larĝa ol kutimaj stratoj kaj aven- uoj. La homoj sur Broadway ĉiam multas - sed vespere la "piediranta trafiko" fariĝas aparte densa, kaj oni ĉiam devas sekvi la fluon de la homamaso. Proksime al placo Times eĉ en la nokto estas lume pro la tele- vid-ekranegoj kaj neonaj lumoj de strataj reklamoj - estas tiel lume ke ankaŭ meze de la nokto la strataj artistoj pretas desegni vian portreton! Vendredon matene ni venis al la kongre- sejo por la tuttaga estrarkunsido. La vetero kvazaŭ kunlaboris: la tutan tagon pluvegis, kaj estis agrabla afero pasigi tutan tagon en la afabla kompanio, parolante pri gravaj aferoj por ELNA. Tre imponis al mi amikeca (kaj ŝercema) etoso en la ELNA- estraro, kaj eĉ fojaj malkonsentoj inter la es- traranoj tute ne malhelpis bonan kunlaboron. Oni parolis pri multaj aferoj: buĝeto de ELNA, emeritiĝo de la nuna di- rektoro, Don Harlow, kaj serĉo de nova di- rektoro, pri nomŝanĝo de ELNA kaj dekoj da aliaj gravaj oj. La unua kongresa programero "por ĉiuj" estis, kiel ĉiam, interkona vespero, kie ĉiu partoprenanto rakontis iomete pri si mem kaj pri sia Esperanto-vivo. Estis tre place ke venis ankaŭ eksterlandanoj: estis kelkaj kanadanoj, japanino kaj eĉ nepalano! Al la solena malfermo, bedaurinde, multaj kongresanoj ne povis veni pro iuj problemoj pri metroo: unu el la loĝejoj situis sufiĉe malproksime de la kongresejo. Sed almenau por la prelegoj jam alvenis multaj kongre- sanoj, kaj je nia aparta ĝojo, multegaj parto- prenis nian prezenton pri Rozkrucismo. Sabate estis multaj interesaj programeroj: du prezentoj pri la venontjara UK (fare de s- ino Hirai Isako, el Osako, kaj fare de Lusi Harmon), pri uzado de ELNA-retpaĝaro, pri Projekto Gutenberg kaj kreiva komunumo, pri TEJO, pri komputila lingvistiko, pri la videokurso Pasporto al la Tuta Mondo, pri 2006/3-4 lokaj grupoj en Usono kaj pri Vikipedio. Aparte plaĉis al mi prelego-metiejo pri hurosiki-arto: estas vere nekredeble kion oni povas fari el nur unu peco de ŝtofo: ĉapelo, poŝo, dorsosako, bela volvaĵo por vino au simple pakajo por donaco - la kvanto de eblaj uzoj estas senlima! Kvankam Novjorko estas unu el la plej multekostaj urboj laŭ la loĝkostoj, la kosto de manĝaĵoj en rapidmanĝejoj ne multe diferencas de Atlanto. Kaj restoracioj, kafe- joj, rapidmanĝejoj kaj picejoj abundegas! Pro rapida ritmo de la urbo, novjorkanoj ne havas lukson longe manĝi: kaj guste pro tiu fakto oni evoluigis (aŭ eble eĉ elpensis!) la arton de rapidmanĝejoj. Se vi tro longe pen- sas, tro detale demandas kio estas tio aŭ jeno, aŭ ne tro rapide pagas, la aliaj en la vico rigardos vin iritite. Pro tio, eĉ se estas sufiĉe granda vico, ĝi iras tre rapide. Novjorka pico, laudire, estas pli maldika ol kutima pico - eble pro. tio ke oni ne havas tem- pon atendi ĝis kiam kuir- iĝos kutima speco. Novjorkanoj estas tre kreemaj prii picoj kaj ( foje metas surl picon ajojn, kiujn mi neniam antaue4 vidis sur pico. Kaj se italoj taksuSi novjorkan picon i profanaĵo, ĝi tamenj ege plaĉis al mi,i kaj post densaL kongresa programo, ni kun aliaj kongre-1 sanoj kun plezuroj iris al apuda picejo. La vespera pro-] gramo finiĝis trei 6 speranto JJ S^" €lNĥ-kongresoi malfrue: kaj ĝi estis vere densa! Kvankam la vespero estis malferma ankaŭ al ekstera publiko, mi ne vidis neesperantistojn. Dum la distra vespero okazis koncerto kaj ko- muna kantado (kiu, cetere, tre rememorigis al mi ukrainajn kaj rusajn E-renkontiĝojn), prezentado de DVD kaj poezia konkurso - "slamo" (interesa, sed, laŭ mi, iom tro longa, ĉar unu persono rajtis prezenti multfoje kaj en ĉiuj kategorioj). Interesa afero: unu homo partoprenis en slamo neĉeeste - per rete senditaj prezentaĵoj. La lasta vespera pro- gramero estis humura teatraĵo, verkita de la ĉeforganizanto de la kongreso, Tomaso Eccardt (li, cetere, tradukis en Esperanton ankaŭ multajn kantojn kiujn oni kantis pli frue en la vespero). La teatraĵo estis amuzega kaj tre subtila, kun multaj vortlu- doj kaj aludoj - la sola bedaŭrinda afero estas ke ĝi komenciĝis tro malfrue, kiam multaj kongresanoj jam foriris. Sed tiuj kiuj restis, ridegis kaj sincere ĝuis ĝin. Estus bone se dum la venonta kongreso ĝi estus la unua programero de la distra vespero por ke ĉiuj kongresanoj povu spekti ĝin. Dimanĉon matene ni iris al la preĝejo de Sankta Johano la Teologo (la tria plej granda kristana preĝejo en la mondo, konstruita tute el ŝtono, kaj la plej granda en Usono!) kaj do maltrafis kelkajn matenajn pro- gramerojn: ekumenan diservon kaj prelegon pri EANA kaj ELNA. Sed ni kaptis almenau duonon de la prelego de Tomaso Eccardt pri la historio de Esperanto en Novjorko, pri kiu li tre interesiĝas kaj scias multon (samtempe okazis prelego de Nijl Blonstein pri Brazilo kaj ĝia E-Movado). Estis ege place ke spe- ciale por la kongreso oni printis grandfor- mate fotojn pri lokoj rilataj al E-historio en Novjorko. La sekvaj du programeroj estis prelego pri tio, kial multajn el ni teruras cif- eroj kaj matematiko (Pam Lieber), kaj prezento "Libro por tiuj, kiuj ankorau ne malkovris la val- oron de Esper- anto" (Enrique Ellemberg). Ankau post- tagmeze, pro viz- ito al la Novjorka Rozkruca Loĝio, ni maltrafis grandan parton de la kongresa programo - kiu ja estis bona kaj riĉa. Temis pri kongresa organi- zado, pri Alice Morris kaj IALA (International Auxiliary Language Association), tervarmiĝo, pri la sep plej malgrandaj landoj de Europo (pri kiu Tomaso Eccardt verkis libron en la angla), pri Zamenhofa reform-projekto de 1894, pri angla kaj Esperanto en la persona vivo (A. Karkovsky), pri enmigrado en Usono - leĝa kaj kontraŭleĝa, kaj ĝiaj sekvoj por la socio kaj por Esperanto. Krome, okazis prezento de azerbajĝana popolmuziko kaj prelego pri gejoj en Esperantujo. Fine de la tago okazis tradicia akcepto de UEA-delegitoj por Usono, fare de Vilĉjo Harmon (mi tre fieris pri la fakto ke Atlanto havas la plej multajn delegitojn el ĉiuj usonaj urboj!). La abunda bankedo kaj postbankedaj amuzajoj bone kronis la plenplenan tagon. Fine de la bankedo okazis tradicia aukcio, kiun bonege gvidis Filipo Dorcas: oni vendis ĉefe librojn kaj diskojn, sed estis venditaj kontrau bona prezo ankaŭ du nu- meroj de Kontakto, kun intervjuoj de du lokaj famuloj: Tomaso Eccardt kaj Filipo Dorcas. La lasta programero de la vespero estis trompludo, kiun gvidis mi. En tiu ludo oni devas elpensi kvazaŭ-PIV-ajn difinojn por malfacilaj vortoj, kaj "kontrauuloj" devas elekti el kelkaj proponitaj variantoj la ĝustan. La lasta kongresa tago, kiel ĉiam, estis malgaja: ja estas malfacile ĝisrevidi geamikojn kaj atendi la tutan jaron (aŭ eĉ pli) por revidi ĉiujn dum la sekva kongreso. Matene ni iris al UN - la ekskurson gvidis Rochelle Grossman, reprezentanto de UEA ĉe UN kaj volontulino de la novjorka oficejo de UEA; Rochelle, cetere, laboris ankaŭ en UN. Mi ege ĝuis la ekskurson - estis tiel in- teresa sperto vidi la halon de la Generala Asembleo kaj ĉiujn aliajn gravajn lokojn, kiujn mi vidis tiom multe en la televido. Post la ekskurso al UN ni vizitis ankaŭ la novjorkan oficejon de UEA. Same kiel mi atendis, ĝi estas tre eta, fakte, ĝi dividas ejon kun alia organize Sed estis granda fiero vidi ke tuj trans la strato de UN troviĝas oficejeto de UEA! Dum ni estis en la ek- skurso, en la kongresejo okazis AAIE-kun- sido kaj ekzamenoj, ISAB-aferkunsido kaj prelego pri Toki Pona. Nur malmultaj homoj restis ĝis la oficiala fermo de la kongreso, j a multaj forveturis hejmen (au daure al la kon- gresoj!) pli frue. La lasta duonoficiala programero estis ek- skurso al kafejo Esperanto. En Novjorko estas kafejo kaj restoracio kun la nomo "Esperanto", kiuj tamen havas neniun rila- ton al nia lingvo (tamen, la kelneroj de la kafejo sciis almenaŭ ke Esperanto estas "iu lingvo"). Car la restoracio estas iom mul- tekosta kaj tre lauta, la organizantoj propo- nis ekskurseton al la kafejo. Mi multe ĝuis postkongresan babiladon (kaj kantadon - jes!) en iom hipieca etoso de la kafejo kaj portis hejmen kelkajn vizitkartojn de la kafejo por fanfaroni al la geamikoj. 2006/3-4 i€LNĥ-kongreso Post la kongreso ni havis 1,5 tagojn por turismumi - kaj ili estis plenplenegaj! Liberec-insulo kaj insulo Ellis kun ĝia in- teresega muzeo pri enmigrado; Wall Street - la financa centro de la lando - kaj eble de la mondo (tre surprizis min ke la strato mem estas tre malgranda, kaj mallonga, mi ial atendis strategon); Bruklin-ponto (mi apenau povis kredi ke tiu belega kaj impona ponto estis konstruita en 1875!); multkoloraj Cin-Urbeto kaj Eta Italio, kiuj portis la etoson de siaj hejmlandoj... Kompreneble, ni vizitis ankau Ground Zero - cikatro sur la vizaĝo de la urbo, memoroj pri kiu ĉiam vivos en la koroj de la homoj de la tuta mondo... En la lasta duontago ni havis tempon por vidi nur kelkajn kolektojn de la Metropola Art-Muzeo (la kolekto de egiptajoj tie estas vere elstara!), sed eĉ malpli ol du horoj indis la viziton! Mi nur deziras ke ni povus havi pli da libertempo por ĉio - kaj esperas iam baldau reveni al la Granda Porno denove. Ni kore dankas ĉiujn organizantojn de la kongreso, kiuj faris nekredeblan laboron, - car la kongreso estis vere bonega! | Dum prelego pri hurosiki oni povis fari sian propran capon! Ĵ Bonvenon al ELNA- kongreso 2007! Jim Henry Dum la landa kongreso de ELNA en Novjorko, la estraro decidis akcepti la inviton de la Esperanto-Grupo de San-Diego okazigi la landan kongreson 2007 en San-Diego, Kalifornio kaj Tijuana, Meksiko. Verŝajne, antaukongreso okazos en San Diego 25-27-an de julio, kaj la ĉefa parto de la kongreso (kaj estrar-kunsido) okazos en Tijuana 28-30-an de julio, kun postkongresaj ekskursoj en Tijuana kaj Ensenada 30-31-an de julio. Estis invito ankaŭ de la loka kongresa komitato por la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en Kalgario, Kanado, ke ELNA kunigu sian kongreson kun TAKE 20-26-an de majo 2007. Sed pro pluraj kialoj la estraro de ELNA decidis akcepti la inviton kongresi en San-Diego kaj Tijuana. Unue, julia dato pli taugas por niaj multaj instruistaj kaj studentaj membroj, ol la maja dato de TAKE. Due, la estraro ne volis malkuraĝigi la multlaboran lokan grupon en San-Diego, kiu jam estis petita unufoje prokrasti siajn planojn pri landa kongreso. Trie, ni jus kongresis en Kanado en 2004, kaj ne kongresis kun la meksikanoj ekde 1990. Kvare, la kongreso de 2004 estis iom mal- profita por ELNA pro la efiko de doganaj kostoj je la libroservo. Provizora esploro sug- estas ke ni povas okazigi la libroservon en Tijuana sen tiel altaj doganaj kostoj, pro tio ke multaj kaliforniaj esperantistoj ŝoforos al Tijuana kaj povos transporti iom el la libroj lau sia unuopa permesata kvanto de portaĵoj. Kvine, ni volas montri al la meksikaj kaj aliaj latinamerikaj esperantistoj nian soli- darecon kun ili nun, kiam la monda situacio emas disigi niajn najbarajn landojn eĉ pli. ELNA tamen volas instigi siajn membrojn partopreni ankaŭ la Tut-Amerikan Kongreson se ili povas. Welcome to ELNA Convention 2007! Jim Henry During ELNA's national convention in New York, the board of directors voted to accept the invitation of the Esperanto Group of San Diego to hold our next convention in San Diego, California and Tijuana, Mexico in July 2007. Most likely a pre-convention will be in San Diego July 25-27, and the main part of the convention (with the board of directors' meeting) will be in Tijuana on July 28-30. There will be post-convention excursions in Tijuana and Ensenada July 30-31. More information will follow when we finish negotiating contracts with hotels in San Diego and Tijuana. There was also an invitation from the local convention committee for the Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (Pan-American Esperanto Convention) in Calgary, Alberta, for ELNA to combine our national conven- tion with TAKE May 20-26, 2007. But for several reasons the board decided to accept the San Diego group's invitation: 1. A July date suits better for our many teacher and student members than the May date of TAKE. 2. The board did not want to discourage the San Diego group (and other local groups that might volunteer to host the convention in the future); they have already been asked to post- pone their plans by one year, when both the New York and San Diego groups volunteered to host the 2006 convention. 3. We just had a joint Usonian/Canadian convention in 2004, but haven't had a joint convention with the Mexican Esperantists since 1990. 4. The 2004 convention in Sidney, BC was a small financial loss for ELNA due to the customs duties on the books for the book service. Preliminary research suggests we can avoid most of this cost in Tijuana since many California Esperantists will probably be driving to the convention, and can each take a box of books as part of their personal duty-free allowance. 5. We want to show solidarity with the Mexican and other Latin-American Esperantists during this time when the world situation is tending to push our countries far- ther apart. ELNA nevertheless strongly encourages its members to participate in the Pan-American Convention in Calgary as well. Daŭra Kongresa Komitato Havas Novajn Membrojn Jim Henry Al la Daura Kongresa Komitato lastatempe aliĝis Ron Glossop, Anjo Harlow kaj Robert Read. Ron kaj Anjo ĉefe respondecos pri serĉado de lokaj kongresaj komitatoj kiuj organizos nian Landan Kongreson en 2008, 2009 kaj sekve. Robert Read proponas sian teĥnikan helpon al lokaj kongresaj komitatoj, ekzemple pri kreo de reta aliĝilo. Jim Henry, la ĉefo de la komitato, daure re- spondecos pri helpo al la nuna loka kon- gresa komitato pri la venonta Landa Kongreso, kaj eventuale ankau al la orga- nizantoj de regionaj kongresoj. Se vi pensas ke eble *via* loka grupo pretas organizi Landan Kongreson en es- tonta jaro, bonvolu kontakti Anjon au Ron: , . La kongresa manlibro troviĝas ĉe: http://www.pobox.com/~jimhenry/esp/ esma/planoj.htm 2006/3-4 6 speranto JJ S^" €LNĤ-kongresoi Raporto el la Granda Pomo Phil "Filipo" Dorcas, prezidanto de ELNA En Novjorko, la granda urbo kie "loĝas" la Unuiĝintaj Nacioj, la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko kongresis kun granda kun- laboro, granda ĝojo, granda amikeco kaj granda espero. Okdek ok homoj partopre- nis la 54-an landan kongreson de ELNA, kiu okazis la 21-23-an de Julio 2006. La Estraro kaj la ĝenerala membraro tie aprobis unuanime la buĝeton kaj laborplanon de ELNA. Tiu laborplano estis la unua labor- piano por ELNA dum la pasintaj kelkaj jaroj, kaj ĝi donas klaran vizion por farendaj taskoj. En tiu laborplano ni esprimas ke ni havas grandajn celojn por akiri novajn membrojn, ĉefe per pli aktivaj lokaj grupoj. Ni nun labo- ras por helpi la lokajn grupojn kiuj estas la veraj motoroj de la Movado. Ni jam vidas pli multajn lokajn grupojn, kaj kelkaj raportas novajn membrojn. Ni atendos pli da membroj en ELNA kaj UEA en la venontaj jaroj. Rilate al tiu kreskado, la laborplano ligas la kvanton de membroj kun la kvanto de paĝoj en nia bulteno Esperanto USĥ. Ekzemple, kiam ni atingos 800 membrojn, nia bulteno havos 16 paĝojn anstataŭ la nunaj 12. Unu el la gravaj ŝanĝoj estas ke ni aprobis monon por reklamado sub la rego de la Komitato pri Informado. La ĉi-jara buĝeto montras du mil dolaran negativan saldon kiu signifas ke ni devas puŝi forte por akiri novajn membrojn. Generale ni estas en sufiĉe bona stato kaj havas nenian kialon por ne kreski. Ni nomis komitaton por trovi novan direk- toron de la Centra Oficejo. Don Harlow, la direktoro de la CO, anoncis ke li ne plu povos labori pro malsano. Lauplane, ni havos la novan dungiton en la oficejo komence de no- vembro. La nova dungito kaj Don laboros kune dum kvar monatoj por fari la ŝanĝon glate. Se vi havas proponon pri nova direk- toro, bonvolu informi al Anjo Harlow (anjo@donh.best.vwh.net), la komitatestrino (bv. vidi la detalojn sur p. 8). Vilcjo Harmon anoncis ke la Centra Oficejo restos en la nuna konstruajo eble dum la venontaj kvin jaroj. Tio estis bona novajo ke ni ne devos trovi alian lokon por la CO. Elektitaj al la estraro estis Lusi Harmon (ree), Joel Amis (ree), kaj Trevor Andrews (nova estrarano!). Ankaŭ Vilĉjo Harris estas la kasisto denove. Ni havas bonan estraron por ELNA, sed memoru ke la ĉefa laboro restas ĉe la lokaj grupoj. Tie la membroj agas aktive kaj daure. Ni unuanime aprobis la proponon kongresi en Tijuana, Meksiko, la 27-an ĝis la 30-a de julio, 2007. Tio estos la 55-a landakongreso de ELNA. Planu ĉeesti jam nun! Certe tio estos ege bona kongreso, kaj eble la plej granda. Ni aprobis, ankaŭ unuanime, la proponon rekomendi kiel eble plej forte partoprenadon en la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE), kiu okazos en Kalgario, Kanado, la 20-an ĝis la 26-a de majo, 2007. Notu tiun daton sur via kalendaro kaj faru planojn ĉeesti. Ni ĝuis ne nur la kunsidojn (plenkunsidon de ELNA, aferkunsidon de AAIE, fakajn ktp.), sed ankau la bankedon kun bongusta manĝaĵo. Dum la bankedo ni aŭkciis donacitajn ajojn por akiri monon por ELNA. Multajn dankojn al la loka kongresa komitato (LKK), kaj aparte al Tomaso Eccardt kaj Jim Henry, kiuj faris bone- gan laboron por plani, organizi kaj realigi la kongreson. Vidu fotojn ĉe http:// esperantofre.com/elna06/ (Dankon Enrike!) La "Retslamo", internacia poezia konkurso, okazis dum la distra vespero. Por originala poezio, la unuan lokon gajnis Leonido Sindeleviĉ, rusdevena kanada poeto. Por neoriginala deklamado venkis Gerardo Tobias (Pollando/Usono). Okazis ankaŭ aliaj ludoj. Jenja kaj Joel Amis gastigis amuzegan vort-ludon pri PIV-aj (kaj ne-PJV-aj) difinoj. La du Vilĉoj, Harmon kaj Harris, verkis en la rezolucia komitato proponojn por danki al la LKK kaj FIT, la "Fashion Institute of Technology", kiu gastigis la kongreson. Kelkaj partoprenantoj tranoktis en la dormejo ĉe la "Nova Lernejo." Multaj ĉeestantoj ekskursis en la urbo, ekz. al la supro de la Imperi-Stata Konstruajo, al la Statuo de Libereco, al la Unuiĝintaj Nacioj kaj al kafejo Esperanto. La kulturo en Novjorko, miksajo de multaj naciaj kulturoj, estas ĉie, en muzeoj, en la metroo, en la busoj, surstrate, kaj certe en la multaj intere- saj restoracioj. Unu el la plej gravaj eventoj estis ke ni un- uanime donis honoran membrecon al Don Harlow, kiu sindone laboris multe, ne nur en la Centra Oficejo de ELNA, ne nur kiel iama prezidanto de ELNA, ne nur por tiu fama ret- paĝaro pri literature, sed multflanke por la Movado en Usono kaj tutmonde. Ni dankas, dankegas al Don pro la bona laboro. Nia im- pona listo de honoraj membroj en ELNA havas 19 nomojn, kiel tiujn de Cathy Schultze, Vilĉjo Harmon, Doroteo Holland kaj William Auld. Al tiu listo de gravaj pio- niroj ni aldonis la nomon de Don Harlow. Ci tia raporto ne vere ĝustas, car mankas la vortoj por priskribi la riĉan etoson kaj feliĉan amikecon kiujn la samideanoj spertis en Novjorko, la "granda pomo." 6 ^sperantoUS^ 2006/3-4 Koresponda Servo Esperanto Koresponda Servo 10-jara! Ĉi-jare la Esperanto Koresponda Servo festas sian 10-jaran jubileon. Ni kore gratulas ĝian gvidanton Enrique "Enrike" Ellemberg - pro tiu ĉi bonega kaj utilega laboro kiu helpis al pluraj es- perantistoj tutmonde trovi ko- respondamikojn. Guste pro tiu ĉi okazo la Radio Ĉina Internacia intervjuis Enrike-n, kaj ni volonte reaperigas la tekston de la intervjuo. Lina (Radio Cina Internacia): Cu vi scias ke tro- vi ĝas profesia retejo nomata Esperanto Koresponda Servo! La servo celas faciligi korespon- dadon inter diverslandaj esperan- tistoj. Dek kvin jaroj pasis post ĝia establiĝo. Nun ĝi estas vaste konata retejo pri Esperanto-kore- spondado. Kaj ene vi povas trovi multajn kontaktojn kun divers- landaj esperantistoj. Lina: Kiam establiĝis Esperanto Koresponda Servo! Enrike: Cu vi kredus min se mi respondas ke mi ne scias? Sinjoro Dunkan C. Thomson de Glasgovo, Skotlando, Britio, komencis ĝin antau proksimume 15 jaroj. Tio okazis antaŭ la dis- vastiĝo de la komputila reto. Mi ankorau ne estis konektita al la reto. Sinjoro Thomson je la komenco de ĉiu monato metis anoncon pri sia servo en la novajgrupo "soc.culture, es- peranto", por kolekti mesaĝojn de korespondantoj. La duan ven- dredon de ĉiu monato li pub- likigis liston de tiuj kiuj mesaĝis al li. Finonte la jaron 1995, sin- joro Dunkan afiŝis kelkajn mesaĝojn, dirante ke post kvin jaroj da publikigado, li ne plu povas zorgi pri la koresponda servo. Li petis volontulon por daurigi la servon... kaj mi estis tiu volontulo. Mi daurigis la pub- likigadon de tiu listo ekde marto 1996. Samtempe mi komencis konatiĝi kun la reto. M pensis ke estus bone meti la liston en retpaĝon, kaj la 18-an de julio 1996 mi komencis tiun paĝon... nun alvenas la 10-jara jubileo. Dum tiuj 10 jaroj mi ak- tualigis tiun retpaĝon du-tri fo- jojn ĉiumonate. Lina: Kial vi volas esti volon- tulo de la servo? Cu troviĝas spe- ciala motivo? Enrike: Mi komencis mian Esperantan vivon antaŭ 47 jaroj. Tuj de la komenco mi havis kelkajn korespondantojn de di- versaj landoj. Mi kredas ke tio multe helpis mian lernadon kaj mian deziron daŭrigi la uzadon de Esperanto. Pro tio nun mi volas ke ankau aliaj novuloj povu havi korespondantojn. Lina: Ni scias ke kiel kore- sponda servo, la retejo certe be- zonas kontaktojn de diverslandaj korespondantoj. Do, kiel vi akiris ilin? Cu tio estas facila au ne? Enrike: En la komenco, antaŭ la disvastiĝo de retejoj, tiu novajgrupo estis preskau la nura maniero rete kontakti esperantis- tojn. Pro tio multaj homoj legis ĉiujn mesaĝojn kaj tiel ili lernis pri la ekzisto de la koresponda servo. Poste, mi pensas ke multaj uzantoj de mia servo sciigis siajn amikojn pri mia servo. Multaj homoj kiuj komencis proprajn retejojn aldonis ligilojn ankaŭ al mia paĝo. Mi surpriziĝas kiam mi serĉas en la reto kaj trovas mian nomon aŭ adresojn de miaj paĝoj... en lingvoj kiujn mi eĉ ne povas identigi. Sufiĉas meti en serĉilon la vorton "Esperanto" kaj "Enrique" aŭ "Enrike" por trovi multajn el miaj paĝoj (sed mi ne estas la sola "Enrique" kiu parolas Esperanton). Lina: Cu multaj homoj en ĝi partoprenas? Enrike: La nombro de parto- prenantoj ŝanĝiĝas. De la komenco, tiu nombro daure al- tiĝis ĝis 2002, kiam ĝi atingis 200 korespondpetojn en unu jaro. Poste ĝi komencis malaltiĝi. Nun estas malpli ol 100. Estas kelkaj kialoj por tiu malaltiĝo: kelkaj homoj kaj organizoj kopiis mian servon. Sed mi 11 "■-' "-" '' X "TTT C2ZE ._— f-r-v ii i ■■ i ■■ ■ •*» E»p*iamo Kofe»porwla Servo hap::, m p«f *nt*ti*.< «nVtti 10 JARA JUBILEO *fc«t U1lM4t M* 4* ItH 11* *U#Ht» J»M i I Urtc-lnjirw-J-U-atW-tH i ? VwKMc|lwa>3 20K Er«|.|.i. I MM ln » - | say, very funny indeed. Drummond is not quite on a level with P.G Wodehouse or Terry Pratchett in his ability to keep you laughing, but he comes pretty close at times. The novel touches on other issues of lan- guage politics - sexism in language, for in- stance, in an amusing three-way debate between Mr. Justice, Dr. Bosman, and their landlady's daughter; or nationalistic suppres- sion of minority languages like Gaelic, and whether a common language would make this even worse; i.e., whether a universal lan- guage, or an international language, is what is really wanted. Besides all this, there is a contest to train two parrots in Esperanto and Volapiik, the Decennial Census and a num- ber of fraudulent census forms, a dirigible, and a mechanical translation engine. What more could you ask for? Everything between the covers except the copyright page adds to the historical verisimilitude; there are nifty pages of ad- vertising for real and fake 19th-century books and other products and services at the back of the book, for instance. A Hand-book Of Volapiik may not be available in bookstores outside of the UK, but it's available from various independent book dealers through Amazon.com, and I shouldn't be surprised if ELNA's book serv- ice may decide to stock it if the Central Office gets some inquiries about it. 6 speranto JJ S^" loke Esperanto ĉe Seatla F Haruo Ross Unu el la plej grandaj kvartalaj festivaloj en Seatlo estas The Fremont Fair, kiun vizitas ĉiu- jare pli ol cent mil homoj dum du tagoj (nome, la semajnfino plej proksima al la somera sol- stico). Gi estas fame konata pro sia parado kun taĉmento de nudaj biciklantoj. Ci-jare la unuan fojon Seatla Esperanto-Societo havis budon ĉe la foiro, kie ni reklamis pri Esperanto al la preterpasanta publiko. Multaj homoj haltis por paroli kun ni. Ni disdonis centojn da flugfolioj (Handy-Dandy Starter Kit, folio pri SES ktp.) kaj dekojn da "Esperanto: It's in your Pocket" kaj la KD-ROM "Esperanto: Lingua Incognita". Ni opinias la monon ($205, kiun subvenciis la Fonduso Culbert) trafe elspezita, kaj ni in- tencas reprovi la eksperimenton en 2007. Partoprenis entute 11 SES- anoj: mi (Ros' Haruo), Les kaj Arlyn Kerr, Jim Parks, Mel kaj Jody Hurd, Shahin kaj Shawheen MacKinnie, kaj Alazel, Frances kaj Cravixtha Acheson. Ni uzis plurajn buntajn afiŝojn kaj ankaŭ plurajn nigra-blankajn por allogi la okulojn de la homoj sur la strato: ŝajne efikis la "SMASH DESTROY CRUSH" folio, la bela afiŝego pri la Vilna UK, kaj la bunta afiŝo "Language Cousins". Pluraj homoj donis al ni siajn retadresojn kaj petis informiĝi pri okazontaj SES-eventoj. Kaj unu junulo alvenis kaj ekparolis al ni Esperante, dirante ke li jam lernas la lingvon aŭtodidakte de kelkaj monatoj, kaj deziras babili. Sajnas ke li estis unu el la studen- toj ĉeestintaj la Tagon de Lingvoj de la Mondo ĉe la Universitato de Vaŝingtonio pasint-marte, car li jam posedis "Esperanto: Lingua Incognita". Estis ĝojige konstati ke ankau tiu programo nia naskas fruktojn. Ĵenja Amis De aprilo ĝis Julio 2006 en Atlanto okazis 13-leciona Esperanto-kurso por komen- cantoj kaj progresantoj/pro- gresintoj. Mi instruis la komencantan kurson, kaj Joel Amis instruis la progresantan. Kvankam la kvanto de la ler- nantoj komence kaj fine de la kurso ne estis por mi aparte kontentiga (ni perdis kvin stu- dentojn en la tuja komenco), ĝenerale en la kurso studis naŭ personoj. Instrui Esperanton al komen- cantoj estis por mi tre interesa kaj lerniga sperto - aparte pro la fakto ke tio ĉi estis mia unua sperto kiam mi instruis sola kaj al komencantoj. Antau ol plani la kurson mi havis la ĉefan deman- don - ĉu instrui rekt-metode au tamen uzi la anglan. Unue mi pli inklinis al rekt-metoda kurso, car inter interesiĝintoj estis kelkaj brazilanoj. Sed finfine la decido estis rezigni pri la rekt-metodo pro kelkaj kialoj. Unue - manko de tempo: klarigado de gra- matikajoj per nacia lingvo postu- las multe malpli da tempo kaj estas pli facile komprenebla (tamen, mi strebis uzi la anglan nur kiam tio estis vere necesa). Alia kialo uzi la anglan por gra- matikaj klarigoj estis ke inter la lernantoj estis nur unu ne anglaparolanto, sed kiu tamen komprenis la anglan. La ĉefa lernilo por la komen- canta grupo estis "La Pasporto al la Tuta Mondo", sed aldone, por hejma studo, ni uzis la libreton "Esperanto Teacher" eldonitan de la Australia Esperanto-Asocio. Tiu kombinajo de lerniloj funkciis bone: oni povis mem- stare legi klarigojn pri gra- matikajoj, kaj en la lecionoj koncentriĝi pli pri spektado/komprenado kaj paro- lado. La studantoj satis la vid- bendan kurson kaj diris ke ĝi estas distra, amuza, ne tro mal- facila, sed ankaŭ ne facila, do ĉiam estas defio. Ankaŭ al mi plaĉis instrui per la videokurso: unue, car la kurso mem estas amuza kaj plaĉas al studantoj, due, car ĝi permesas enkonduki multajn vortojn jam de la unuaj lecionoj. Ankaŭ klar- igoj pri gramatiko por instruistoj helpis multe. Tamen, estas ankaŭ kelkaj plibonigendajoj pri la kurso. Bedaŭrinde, ankorau mankas subtitoloj en la ĉefaj par- toj de la kurso (ili aperas nur en la enkondukaj kaj konkludaj par- toj de la lecionoj): la unuan fojon estus preferinde spekti la lecionon kun subtitoloj, car la el- parolo de la aktoroj ne ciam estas klara. Estus bone ankaŭ revizii la tajpitajn materialojn por la kurso: en la teksto kaj ekzercoj nemaloftas mistajpoj. Krome, la teksto kaj ekzercoj mem estas tre "pezaj", kaj se iu ne ĉeestis la lecionon, apenau eblas sendi al ili la materialojn retpoŝte por hejma studado. Estus bone, se kelkaj volontuloj helpu al la di- rektoro de la kurso, Lusi Harmon, pli rapide plibonigi tiujn kelkajn aferojn en ĝenerale bonega kurso. La ĉefa instruilo en la progre- santa kurso estis la famega libro de Boris Kolker "Vojaĝo en Esperanto-Lando". Aldone, Joel uzis ankaŭ aliajn materialojn, ekzemple, "Rakontoj Prapatraj pri Nia Lando Antaŭ Multaj Jarcentoj Kiam okazemis Aferoj Mrindaj" de David Jordan. 10 ^sperantoUS^ 2006/3-4 manlibro Kiel organizi kongreson Parto V. Tio ĉi estas la kvina parto de serio da ar- tikoloj pri organizado de Esperanto-kongre- soj, specife de landaj kongresoj de ELNA, sed ankaŭ de regionaj kongresoj. Gi baziĝas sur la kongresa manlibro de ELNA (la orig- inalan gvidilon verkis Frank Helmuth, Cathy Schulze kaj Bill Harmon; Ellen Eddy reviziis gin. Jim Henry plu reviziis kaj mul- ton aldonis), kiu troviĝas ĉe www.pobox. com/~jimhenry/esp/esma/planoj.htm. Kunigo de samĉambranoj Multaj kongresanoj volos helpon trovi samĉambranon. Rilate al tio, povas esti de- mando(j) en la aliĝilo, aŭ eble aparta formu- laro*. Tiam iu en la Loka Kongresa Komitato devas kolekti la liston de samĉambran-dezi- rantoj, kaj dissendi la liston al ĉiu en ĝi. (AŬ du listoj, de viroj kaj de virinoj.) Nepre klare diru ke la kongresanoj mem devas mendi siajn ĉambrojn kaj prenas al si la riskon se ilia samĉambrano fakte ne venas. (lam okazis ke homoj plendis al ELNA kaj postulis ke ELNA pagu la duonon de la kosto kiun pag- intus la neĉeestanta samĉambrano; ni evitu tion.) Arlyn Kerr rimarkis ke en 2004 ŝi havis multan kromlaboron rilate al ĉi tiu tasko; ekz. kelkaj homoj petis ŝian helpon trovi loĝejon kiam la kongresa hotelo jam plenplenis. Alia ebleco estas starigi listgrupon ĉe Yahoo Groups au alia taŭga servo por kon- gresanoj kiuj volas interkonsenti pri ĉambro- divido kaj aliaj aferoj. En la unua informfolio kaj aliĝilo oni diru klare kiel aboni tiun list- grupon. Oni diru ankau ke, se iu ne havas ret- poŝt-aliron, tiu povas poŝti aŭ telefoni al certa membro de la LKK kaj peti liston de homoj volantaj samĉambranon; ties kontakt-infor- mon la samĉambran-listestro mesaĝos al la listgrupo. Libroservo ĉe la Kongreso La libroservo de ELNA estas unu el la plej bonaj el la multaj landaj asocioj. Kiam eblas, ELNA okazigu libroservon dum la Kongreso. Kelkajn semajnojn antau la kon- greso, la Centra Oficejo devas sendi al iu el la LKK skatolojn da libroj por la kongreso. (Oni ne volas fidi la hotelistojn pri tio.) Tiu libro-ricevanto tiam ŝofore portu la librojn al la kongresejo en la unua tago kiam la li- broservo-ĉambro haveblos (kutime la tagon antaŭ la estrar-kunsido). Do, oni frue diru al la CO, al kies adreso ili sendu la librojn, kaj kiam tiu estas hejme por ricevi ilin de la UPS-liveristo. Donu vian laborejan adreson al la CO se vi ne estas hejme dum la tago. La ĉambro por la libroservo prefere estu havebla ekde la tago antaŭ la estrar-kunsido. La direktoro de la CO devas malpaki la ska- tolojn kaj aranĝi la librojn antaŭ ol malfermi la libroservon, kaj li devas ĉeesti la kunsidon, do estas plej bone se li povas pretigi la li- broservon la antauan tagon. (Ankaŭ eble estus bone se iu LKK-ano aŭ alia volontulo povus helpi al li pri tio; sed verŝajne aliulo ne povas tute anstataui lin en tiu devo.) La ĉambro estu havebla ankaŭ la ceteron de la fina tago, post la Solena Fermo, por ke la di- rektoro havu tempon por repaki la librojn sen troa hasto - kaj denove estus bone se volon- tuloj povus helpi al li. Se en via ŝtato estas vend-imposto, iu en la LKK devas frue esplori pri tio kiel oni regis- tras sin kiel unufoja vendanto ĉe la ŝtata min- isterio pri vendimposto, kaj informi al la CO pri tio. AŬ LKK-ano aŭ la Direktoro de la CO povas registri ELNA-n kiel unufojan vendan- ton, tiel ke ELNA povu kolekti la vendim- poston kaj pagi tion al la ŝtato post la kongreso. Kiam la kongreso okazas en Meksiko aŭ Kanado, la libroservo ofte havas malprofiton pro la alta transport-imposto. Cu taugas havi la libroservon ĉe la kongreso en tiuj jaroj? La estraro kaj la CO decidu. Distraĵoj La LKK prizorgas distrajojn por la diversaj vesperoj, kun la helpo de la Komisiito de Kongresoj. Lokaj esperantistoj ofte povas provizi teatrajetojn kaj muzikon. Kunkantado estas plezurdona por la kongresanoj. Oni foje havas profesiajn muzikistojn por koncerti, ĉu ordinaraj kongresanoj kiel Jon Liechty en 2000 aŭ Thomas Alexander en 2005, aŭ hon- orgastoj (kies vojaĝado kaj loĝado estis pag- itaj el la kongresa buĝeto) kiel Kimo kaj JoMoen2003. Faru aranĝojn por la kunkantado de la himno "La Espero" dum la solena fermo de la kongreso. Plej bone havigu la tekston kun muzik-indikoj, presitan por ĉiuj po unu kopio, kaj antauvarbu iun por gitarludi, pi- anludi aŭ alimaniere muziki. Tiu folio eble estu en la kongresa sako kun la horaro kaj kongreslibreto; ĝi povas esti parto de la kon- greslibreto mem, aŭ disdonu ĝin aparte tuj antaŭ la Solena Fermo. Estas bone havi babilejon (angle "con- suite") dum la kongreso. Tio estu ĉambro kun sofoj kaj foteloj, kie oni povas iam ajn manĝeti kaj babili sen programita temo. Gi povas esti ankaŭ loko por ludoj en Esperanto, ĉu lingvorilataj, kiel Esperanto-skrablo, ĉu ne (ŝako, goo ktp.). La LKK kontrolu ĉu tia ĉambro haveblas kontrau ne troa kromkosto, kaj ĉu ili rajtas provizi manĝetojn aŭ ĉu nece- sas aĉeti ilin de la kongresejo. Estas plej bone se la babilejo proksimas al aliaj kunven-ĉam- broj kaj la libroservo, sed tipe tia ĉambro estas en alia parto de la hotelo, kun la aliaj loĝejoj. Ekskurso(j) Kutime estas almenau unu duontaga ek- skurso dum la kongreso mem - matene aŭ posttagmeze lau loka vetero. Se la kongre- sejo estas en la urbocentro, aŭ se haveblas bona publika transporto, povas esti piedek- skurso al historiaj lokoj en la urbo (kiel en Atlanta 2000, Bostono 2003). Alie, oni eble devos lui plurajn autobusetojn por transporti la kongresanojn al la cela loko. (En Sankta Luiso 1999, la lokanoj havis sufiĉajn auto- mobilojn por ŝofori ĉiujn kiuj volis iri al la Pordega Arko. En Austino 2005, la LKK luis unu autobuseton dum tri tagoj kontraŭ $300 por tri ekskursoj; ili devis fari du aŭ tri vo- jaĝojn ambaŭdirekte por transporti ĉiujn kon- gresanojn de la kongresejo al la ekskursoceloj.) Komence de ekskursoj, memorigu al la kongresanoj ke ni estas ambasadoroj - ne estu malĝentila en publikaj lokoj. Ni volas doni bonan impreson pri Esperanto kaj es- perantistoj. Dum la ekskurso homoj audas nin paroli strangan lingvon kaj kelkaj sciv- olemiĝas. Estus bone porti informilojn por disdoni al iu ajn kiu demandas "What lan- guage is that?" Kutime estas plia ekskurso en la posttag- mezo de la lasta tago de la kongreso, post la solena fermo, por tiuj kiuj ne forflugos ĝis la posta tago. Ofte tion oni ne detale aranĝas ĝis lastminute; estus pli bone plani kaj anonci ankaŭ tion sufiĉe frue, antaŭ ol homoj men- das siajn flugbiletojn. Se oni ial devas prokrasti la planadon de la ekskurso, tamen preferindas anonci la planojn dum la kon- greso, kaj ne provi lastminute aranĝi ion taugan por ĉiuj ekskursemuloj. Russ Williams konsilas: "Diru 'Jen la piano - se ne taŭgas por vi, bv. ne partopreni! Ne petu specialajn esceptojn por vi.'" Foje estas plurtaga ekskurso antaŭ aŭ (pli ofte) post la kongreso. Por tio oni devas pagi aparte; ĝi ne estas inkluzivita en la kon- greskotizo. Esploru pri la turistaj eblecoj en via regiono kaj proponu ion al Lusi Harmon de Esperanto Vojaĝ-Servo; ŝi helpis al ni en 2000 organizi ekskurson al Savano, Georgio post la Atlanta kongreso*. * Ligiloj al ĉiuj paĝoj, ekzemplaj leteroj ktp. indikitaj per steleto (*) troviĝas ĉe la origi- nala paĝo http://www.pobox.com/ ~jimhenry/esp/ esma/planoj .htm 2006/3-4 6 speranto JJ S^" 11 libroservo New from the Book Service ANGLA-ESPERANTA-HUNGARA ETVORTARO PRI HOMA VIVO KAJ LOĜADO. Ilona KOUTNY. A third useful and attractive pocket-sized book in this series of small thesaurus-like dictionaries. Words are or- ganized by meaning within categories (main categories: Human life and Lodging) rather than by alphabetical order, which means that although the first language is English, you can use any of the three lan- guages as a key into any of the others. 2005. 156p. 170x115. Paper. Poland. ISBN 83-89887-19-3. ANG008 $15.40 AVENTUROJ DE JONATANO GULLIBLE, LA. Ken SCHOOLLAND. Trans. Ĵenja Amis. Inspired by Jonathan Swift's Gulliver's Travels, a Libertarian excursion into a very familiar economic dystopia. Many illustra- tions by Randall Lavarias. 2006. 143p. 215x145. Paper. Russia. ISBN 5716101577. AVE007 $21.20 BORIS GODUNOV. Aleksandr PUŜKIN. Trans. Vladimir Edelstejn. Puskin's famous play about the famous successor to Ivan the Terrible and his struggle against a pre- tender to the throne of Russia. 2005. 112p. 170x120. Paper. Russia. ISBN 5716101461. BOR002 $8.10 CONVERSATIONAL ESPERANTO. Don LORD. Eighty-six columns from the Brita Esperantisto giving everyday, conversational vocabulary in Esperanto. The columns are here separated into eleven categories: Economy and Labour, Environment, Family and Home, Food and Drink, Health, Holidays and Leisure, House and Garden, Law and Order, Science and Technology, Shopping, and Society. Includes English-Esperanto and Esperanto-English vocabularies of terms in- troduced. 2006. 200p. 210x145. Paper. United Kingdom. ISBN 0902756222. CON001 $21.70 DE NENIE KUN AMO.... losif BRODSKIJ. Translations of the poetry and prose of one of Russia's most famous dissident poets. 2001. 159p. 200x130. Paper. Russia. ISBN 5-7161-0087-2. DEN002 $10.70 DU LINGVO!. Mikaelo BRONŜTEJN. Recent collection of poetry by the Russian Esperanto Bard, collected in nine separate "Zumoj". 2001. 192p. 200x130. Paper. Russia. ISBN 5-7161-0093-7. DUL001 $7.30 ELEKTITAJ POEMOJ KAJ AFORISMOJ. Christian MORGENSTERN. Trans. Willy Nuesch. A very complete collection of the poetry and aphorisms of a great German poet and philosopher from the beginning of the 20th century. 2006. 205p. 210x150. Paper. Switzerland. ELE007 $31.10 EPITOMO DE ESPERANTOLOGIO. Nikolao GUDSKOV. A detailed overview of the his- tory and current state of the Esperanto movement. Valuable material for anybody who is involved with promoting Esperanto. 2002. 151 p. 200x130. Paper. Russia. ISBN 5716100945. EPI002 $12.10 GRAVECO DE LA FIDELIĜO, LA. Oscar WILDE. Trans. William Auld. DVD of the July 4, 1987, presentation of the play by an amateur cast at the Bloomsbury Theatre in London. NOTE: DVD uses PAL standard, so in the United States is probably best viewed on your computer's DVD player. 2006. 145 minutes. United Kingdom. GRA010 $24.10 HISTORIOJ ... RAKONTU! Herman NYECK LIPORT & Chamberllne NGUEFACK ZE- DONG. An attractive collection of 15 African tales intended not only to amuse but also to teach morality. Many illustrations. 2006. 123p. 200x145. Paper. Cameroon. HIS009 $27.70 JOMO SLAVUMAS. Excellent new disk by jOmO, contains 24 pieces with an exotic Eastern European flavor, ranging from tra- ditional to rock. Pieces range from "La Golemo" through "Tumbalalajka" and "La reveno de Taras Bulba" to "Apudmoskvaj vesperoj". "You'll find inside, i.a., a Kiev nightingale, a Gypsy prince, a Belarussian virtuosa, bass players of Romanian and Indian origin, motorized cossacks and an unforgettable fiddler on the roof." CD + lyrics booklet: 69'51". France. JOM003 $29.00 LANDO DE LA BLINDULOJ, LA. H. G. WELLS. Reprint of the E. W. Amos translation of H. G Wells's classic Utopian novella. "In the country of the blind, the one-eyed man is king." Series "Utopia" #3. 2006. 26p. 210x145. Paper. The Netherlands. LAN004 $4.30 LEGENDOJ PRI SEJM. Mikaelo BRONŜTEJN. Annals and anecdotes from the history of the unofficial Esperanto youth movement in the USSR during the last thirty years of the Soviet Union. Newly ex- panded third edition. 2005. 231 p. 200x130. Paper. Russia. ISBN 5-7161-0152-6. LEG007 $24.50 MIO, MIA FILO. Astrid Lindgren. Trans. Leif Nordenstorm. Charming children's story about a young boy who is carried away from humdrum Stockholm to a distant king- dom where he turns out to be a prince and is expected to fight and defeat a great evil that threatens the land. 2006. 143p. 200x130. Paper. Sweden. ISBN 9185288349. MIO002 $23.90 MONATOJ TRA LA MONDO. HORI Yasuo. A collection of views of the meanings of the various months of the year as seen from Finland, France, Japan, Vietnam, Togoland, Romania, the United States, Nepal, the Netherlands, Argentina and Serbia. N.d. (prob. 2006). 96p. 255x180. Paper. Japan. ISBN 4939088054. MON008 $11.00 NE NUR LEGENDOJ, NE NUR PRI SEJM. Vladimir SAMODAJ. Recounting the life and times of an active and enthusiastic Esperantist in Russia, and elsewhere, under the USSR. 1999. 174p. 215x140. Paper. Russia. ISBN 5716100619. NEN004 $15.50 PRI LA KRISTANA AMO. Benedikto XVI. Trans. Reinhard Haupenthal et al. The first encyclical from Pope Benedict XVI, written in the summer of 2005. 2006. 43p. 210x145. Paper. Germany. PRI004 $12.60 PRINTEMPO BLUĴINSA. Mikaelo BRONŜTEJN. Sixteen songs by the Russian Esperanto bard, including the six from the "Puŝkin-jubileo". CD + lyrics booklet: 54'28". Russia. PRI006 $16.40 RAPORTOJ EL JAPANIO 9. HORI Jasuo. A new collection of essays by the author about life, culture and politics in Japan in 2005. 2006. 184p. 210x150. Paper. Japan. ISBN 4947728299. RAP011 $19.40 SEKRETO DE LA PATRINO. Valerij SIPOVIĈ. Original novel about a woman's life in post- revolutionary Russia. 2006. 11 Op. 200x130. Paper. Russia. ISBN 5716101542. SEK001 $18.90 TRILINGVA LANDLIM'. Peter BROWNE. A recent collection of the poetry of an American Esperanto poet. Each poem ap- pears in three languages: Esperanto, Spanish, English. N.d. (prob. 2006). 32p. 150x210. Paper. France. ISSN 03985822. TRI021 $7.50 VINTRA FABELO, LA. William SHAKE- SPEARE. One of Shakespeare's four great romances, written near the end of his ca- reer, in a translation by Humphrey Tonkin. Includes the famous if non-existent "coast of Bohemia". 2006. 154p. 210x150. Paper. The Netherlands. VIN006 $22.00 12 ^sperantoUS^ 2006/3-4 originala poezio Saluton, samideanoj! Cu vi partoprenis la landan kongreson en 2005 en Teksaso? Cu vi memoras la temon de tiu kongreso? La temo estis "Literaturo". Ni elektis tiun temon pro multaj kialoj. Tio estis bona temopor niaj kunsidoj kie ni konatiĝis kun multaj verk- istoj. Literaturo ankaii spegulas kulturon. Cu vi legis la faman libron de Julio Baghy, "La Verda Koro ", en kiu knabo difi- nis kulturon kiel "homan komprenon"? Tio estis grava punkto por mi, kiam mi unue legis tiujn vortojn. Cu kulturo vere estas homa kompreno? Mi opiniis ke ne. Tamen, nia tuta afero en la Movado rilatas al kul- turo. Ni celas pli bonan interkomprenon inter la homoj de diversaj landoj, kulturoj kaj klasoj. Ni celebru nian literaturonl Per tio ni celebras ankaii niajn agadojn (spiriton, novan senton) per kiuj ni povas krei amikojn en iu ajn lando sur la tero. Literaturo difinas tiujn kiuj ni estas, kaj ni estas Esperantistoj. Ni estas esperantoj. Amike, Phil "Filipo " Dorcas prezidanto de ELNA Matthew J. Weitendorf Radiaj ondoj Leviĝis al ĉielo - Pluvas manao Dum la vespero La oceanorkestro Ekdormigis nin La sunhorloĝo Per lum' kaj ombro Sumigas vivon Muzika disko Sur la fonograf kreis Flosantan mondon Keneĉjo Goldbergo Mine estas tiel kiel river', rekta, rapida Mija meandras, jes' ■' sed ne riverece Oceano, preter la komforto de antaudiro parolas, vere senfin" ondas, ekscitas la imagon, tiel kiel ekscitas mian vi. fruajn monatojn, 2005 Por Anjo. kunloĝantino de lafratino Por Anjo Celao Brunajn, brunajn. brv majn, bi runajn "Mi timas," mi pensis en la atenda okulojn viajn ĉambro de la kantona malsanulejo. neniam ■ K*^ L plu vidi, Kfr~-l ■& "Kie ŝi estas?" Rondaĵojn de vi k "Mi lacas. Ĉu sola mi estos?" ne plu AkJ II "Kio okazis?" tuŝi ■5 "Duonscias mi." En orelo mia flustras ji "Mi sentas min sola." ne plu iĝ "Ĉu mi telefonu al nevo mia?" neplu P "La mezo de la nokto estas." ne plu ^ 'Kia mi sentus sola?' Kia mi sentus kun manoj belaj Karulino mia kun profunde brunaj okuloj Kial ni tiel ofte interkonsentas? Tiel profunde komprenas ni unu la alian? Anjo, kara ekdejunio 1976 ĝis junio 2006 Mi kredas, ke ni ĉiuj Mi kredas, ke ni ĉiuj parolas sam- lingve. La cetero estas konfuzo korsenta Libroj niaj Por Robert >____ samideano Leah Singer Goldben Mi kredas, ke ni viva eis ni mankas al la nr Sabaton, la 24-an de septembro, 2005 Tie, kie la suno subiras, dolĉe rueieas. dimanĉon la 5-an de decembro 2004 Oceano Por Anjo Perlo el papero Por Anjo Celao Anjo, kara kun voĉo velura Kunvivantino mia Ion, kion vi vere volas fari, vi ia taros. 2006/3-4 6 speranto JJ S^" 13 tradukita prozoi Schon Schreiben* Ivan Franko En la vasta dua klaso de la normala lernejo de pastroj-bazilanoj en Drohobiĉ** tiel kvietas, ke oni papavon povas semi. Proksimiĝas horo de la "bela skribo", timiga por ĉiuj ne pro la objekto mem, sed pli verŝajne pro la instriusta per- sono. En la bazilana lernejo instruistoj de ĉiuj objektoj estas pastroj, nur por kaligrafio oni dungis civilulon, iun eksan bienestron au mentoron, sinjoron Valko. Al sinjoro Valko eĉ nun ŝajnas, ke li estas bienestro: kvankam iri kun vipo ne konve- nas, sed li tamen ne malatentas vergon kaj neniam ignoras la okazon utiligi ĝin. Evidente, ke infanoj, subigitaj almenau por unu horo je la povo de tiu instruisto, anticipe ektremas, kaj kaligrafio estas por ili la plej granda turmento. Nur eta Mirono sidas sur benko trankvile, preskau gaje. Li miras, kial en la klasĉambro subite ekkvietiĝis, kiam unu kuraĝulo, sendita koridoren por es- plorado, enkuris en la ejon kaj ekkriis: "Valko venis!" En la sama momente en la klaso ekregis kvieto. La eta Mirono ankorau ne konas sinjoron Valko. Li nur nun venis el vilaĝa lernejo, la patro en- listigis lin por la dua studjaro ĉe pastroj- bazilanoj, kaj jen estas la unua horo de kaligrafio. Kaj malgrau tio ke en vilaĝo li ne estis sukcesa en skribado, li scipovis nek plumon korekte teni en la mano, nek glate kaj rekte elskribi unu strekon, - li ja estas infano kaj ne malĝojas pri ankoraŭ nekonata afero. Li miris pri la subita sereneco, sed li ne kuraĝis demandi siajn najbarojn - li ja konis neniun el ili. Kaj, finfine, tio ĉi ne tre interesis lin. En la kvieto, tiel timiga kaj maltrankvila por al- iuloj, li plene sin fordonis al la plej ŝatata okupo - rememoroj pri la gepatra vilaĝo. Oni ne povas diri, ke li sopiris je ĝi: li scias, ke ĉiulunde li ekvidos kaj patron, kaj patrinon. Li nur pensis, kiel iam, somere, estos bone veturi hejmen, li den- ove povos libere kuradi tra paŝtejoj, sidi apud rivero aŭ vadi en ĝi kaptante kara- sojn; tiuj pensoj estis pli gajaj, brilaj kaj klaraj, ol enuaj, malgajaj. La eta Mirono lukse dronis en la naturbeleco, kiu dis- floris en lia imago inter la grizaj, malvar- maj muroj de bazilana lernejo, li tute ne pensis pri la minaco, proksimiĝanta al la klaso. - Hej, kial vi ne adaptas vian kajeron por skribado? - mallaute demandis Mironon unu el najbaroj, frapetante lian talion. - Kion? - respondis Mirono, malkarese vekita de sia ora sonĝo. - Adaptu kajeron por skribado! - ripetis la kamarado kaj montris al Mirono, kiel meti kajeron, kiel inkujon kaj plumon lau la instrukcioj de sinjoro Valko. - Li jam iras, jam iras! - la flustro vastiĝis tra la klasĉambro kvazaŭ dum proksimiĝo de iu terura caro. En la kori- doro eksonis paŝoj de la instruisto. Poste rapide malfermiĝis la klaspordo, kaj Valko eniris. Mirono ekrigardetis lin. La instruisto stature tute ne similis al iu caro. Li estis mezalta viro, kun mallonge tondi- taj haroj sur ronda virŝafeca kapo, kun flavruĝaj mallongaj lipharoj kaj flavruĝa hispana barbeto. Lia larĝa vizaĝo kaj larĝaj, forte reliefiĝantaj vangostoj kune kun grandaj, flanke elstarantaj oreloj donis al li aspekton de stulta obstineco kaj viandmanĝeco. Malgrandaj bufaj okuloj sidis profunde en la kavoj kaj palpebrumis de tie iel kolere kaj malagrable. - Nu! - ekkriis li timige, ferminte malantau si la pordon kaj svingante per kana fleksebla vergo. Kaj de tiu krio, kvazau de vento dum nebula somera tago kune kliniĝas sekal-spikoj, tiel same klin- iĝis kapoj de okdek kvin lernantoj super blue-kaj-ruĝe liniigitaj skribkajeroj. En la mano de ĉiu lernejano tremis plumo. Nur unusola eta Mirono, kiu ankoraŭ ne konis la naturon de Valko, sidis, turninte la viza- ĝon al la klaso, kaj fiksrigardis la novan instruiston. - Kaj vi? - brute ekkriis Valko kaj di- rektis la paŝojn al la knabo. La eta Mirono rigidiĝis de la subita timo. Li iel senkonscie turniĝis kaj kun- metis sian korpon en tiun pozicion, en kiu jam dum la minuto tremis liaj kamaradoj. Valko prenis kreton, proksimiĝis al la tabulo, levis la manon kaj ekskribis. Dekomence li skribis nur literojn, ma- jusklojn kaj minusklojn, vokalojn kaj kon- sonantojn, sen iu, tamen, senco. Sed poste li transiris al vortoj, kaj finfine - al tutaj frazoj, kiel, ekzemple: "Dio kreis la mon- don", "Homo havas du brakojn", "Tero estas nia patrino". Elĉerpinte tiamaniere sian saĝecon, montrante entute sian konon de kaligrafio per multnombraj kurbajoj kaj longaj, kiel mondo, kaj rektaj, kiel kolbasoj, finajoj, Valko metis la kreton, paŝetis malantaŭen, ankoraŭfoje rigardetis kun plaĉo plenskribitan tabulon kaj post tio, turniĝinte al la tremanta klaso, terure ekkriis: - Skribu! En tiu momento feliĉe finiĝis lia sci- enca agado - nun komenciĝas lia bienes- tra agado. Por montri tion ilustre, li plenforte ekskuis la fingrojn por disblovi de ili sciencan kretan polvon, kaj anstatau la kreto li prenis en manon sian vergon. Kaj kvazaŭ agio desupre sekvas la predon, samtiel ankau li, observante la klason, deiris de la podio kaj komencis sian ĉirkaŭiradon. La unua, al kiu kondukis lin lia malĝoja fortuno, estis iu malgranda, malforta kaj tre timigita lernanto. Li, kliniĝinte super la kajero, ŝvitante laboris tutforte por teni la plumon en la tremantaj fingroj, kaj ĉiu- momente li rigardis la tabulon, penante surpaperigi la samajn hoketojn, kolbasojn kaj kurbajojn, kiujn surtabuligis la sperta mano de la bienestro. Sed ve, lia mano tremis, hoketoj, kolbasoj kaj kurbajoj rezultis rompitaj, nerektaj - eĉ la mal- obeema plumo ĉiusekunde turniĝis en la fingroj, knaris, ŝprucis, kvazaŭ ĝi koleris kontraŭ io kaj deziris plej rapide liberiĝi. 1 4 ^sperantoUS^ 2006/3-4 tradukita prozo Valko staris super li, kvazaŭ ekzekutisto, kaj, kolere ridetante, dirinte nek unu vorton, fiksrigardis lian skribon. La povra knabo eksentis malfeliĉon kaj finperdis regopovon super sia mano kaj super la malobeema plumo. - Vi do tiel skribas? - malrapide siblis Valko, sed lia vergo rapide fajfis en la aero kaj serpente ĉirkaŭis la ŝultrojn de la povrulo. - Oj-oj-oj! - ekkriegis li, sed li tuj eksi- lentis, renkontinte minacan kanajlan rigardon de la instruisto. - Cu vi ne povas skribi pli bone? - de- mandis Valko. - Povas, povas! - balbutis la knabo, ne sciante mem, kion li balbutas. La instruisto-bienestro, eble, efektive kredis, ke la knabo scipovas skribi pli bone kaj nur malboncele penas skribi malbone, au, eble, pro granda amo al lia vergo. - Nu, estu singarda! - kaj Valko pluiris, ne konvinkiĝinte, kiujn savantajn fruktojn donis lia detala instruado. Kvankam li estis indiferenta al tiuj fruktoj - li jam estis nur bienestro, kaj ne pli. Liaj okuloj jam turniĝis aliflanken, kaj en alia klasan- gulo ili ekvidis alian viktimon. Tie sidis judeto, kiu lau la antikva kutimo de sia gento skribis kontraue, peninte ellabori valkajn kaligrafiajojn de dekstra mano al maldekstra, de la fino de la linio ĝis la komenco. Unuan Union li jam finskribis tiamaniere kaj nome ekkomencis la duan de la vortoj "iskre oid nodnom". Skribita, jam preta linio aspektis pli-malpli nor- male, sed la nova, ankorau ne finita, komencita de l'fino, pikis okulojn de Valko. - Kiel vi skribas, Moseo? - ekkriis li, alsaltinte al la knabo. Valko ĉiujn judojn de la klaso nomis "Moseo", se ili ne estis filoj de riĉaj urbaj "asoj", kiujn li alte respektis. La judeto, kiu nomiĝas Jonas Turteltaub, audinte tiun krion kaj ekvidinte atakantan malamikon, konfuziĝis kaj kunpremiĝis, kiel heliko en sia dometaĉo, kaj ĉesis skribon. - Ha, ha, ha! - ridegis Valko, trarigar- dante la skribajon. - Sinjoro profesoro... - ekbalbutis la knabo. - Iru tien ĉi! Kaj, ne atendante, kiam Jonas ekstaros de la benko, li kaptis lin je la orelo kaj tre- nis ĉambromezen. Pro la aspekto de la povra Jonĉjo, kun- premita, tremanta kaj salivanta pro timo, la tuta klaso laŭte ekridegis, kvankam ĉiu mem tremis kaj ŝrumpis. Sed tia estas la forto de tirana premo: sufiĉas por tirano ekrideti, kaj ĉiuj, starantaj sub la tirana jugo, ekridegos, malgraŭ ke ili ridegas pri sia propra malfeliĉo. - Iru al la tabulo! Skribu, ek! - Valko forviŝis per la mano parton de sia skribajo kaj enpremis kreton en la knaban manon. Judeto ekskribis laŭ sia kutimo, de la fino. La klaso denove ekridegis, Valko ekride- tis, sed li tuj kuntiris la brovojn, turnis sin al la lasta benko, kie sidis la plej grandaj kaj fortaj knaboj, kaj ordonis: - Hej, donu al li! La knabeto ektremis per la tuta korpo kaj ion ekbalbutis, sed du kamaradoj -kun- laborantoj rapide alkuris kaj kondukis lin sur la podion. La klaso eksilentis. Anstatau rido, paleco aperis sur ĉies vizaĝo, - nur doloriga kvikado de Jonĉjo sonis inter la ŝtonaj muroj de la bazilana monahejo. - Sufiĉas por li! - diris Valko, kaj Jonĉjo ploretante iris al sia loko. Plenuminte tiun alt-pedagogian aferon, Valko denove ekiris tra la klaso kaj den- ove ŝutiĝis frapoj de lia vergo sur la ŝul- trojn kaj manojn de la povraj knaboj. Malfacile priskribi per vortoj, kiel im- presis Mironon tiu instruado. Li tremis, kvazau pro la febro; en liaj oreloj bruis, kaj ĉio turniĝis en liaj okuloj, kiel dum uragano. Sajnis al li, ke la uragano trafos ankau lin, ke ĉiu bato de la terura instru- isto estos falanta sur li. Skribitaj vortoj kaj linioj saltis antau liaj okuloj, pufiĝis kaj intermiksiĝis, ili aspektis eĉ pli malbone, ol ili efektive estis. Li mem ne sciis, kiam li ĉesis skribon, - griza vualo staris antaŭ liaj okuloj. - Cu vi tiel skribas? - ekkriis Valko super lia kapo. Mirono ektremis, ekkaptis la plumon, enigis ĝin en la inkujon kaj tiris tra la pa- pero, kvazaŭ virbovon per kornoj. - Cu vi ne scias, kiel oni devas teni plumon? - Ne scias! - ekflustris Mirono. - Kion? - ekmuĝis Valko. - Cu mi ne montris al vi jam dekfoje, ne unufoje? Per mirigitaj okuloj Mirono fiksrigardis la kolerigitan vizaĝon de Valko. Sed anstataŭ respondo Valko per kunpremita pugno frapis la knabon kontrau la vizaĝo. 2006/3-4 La eta Mirono, kvazaŭ falĉita, falis sur la benkon, kaj de la benko - planken. La sango aspergis lian vizaĝon. - Levu lin! - ekkriis Valko. De la malantaua benko alsaltis duopo, la sama, kiu antaŭ kelkaj minutoj "instruis" Jonĉjon, kaj levis senkonscian Mironon. Lia kapo ne fiksiĝis vertikale kaj kliniĝis malsupren, kiel tiu de mortinto. - Alportu akvon! - pluordonis Valko kaj ankoraufoje rigardis Mironon. - Kiu estas tiu knabo? - demandis li. - Mirono, - respondis la "cenzuristo", la plej aĝa kaj la plej forta ulo en la klaso, al kiu la pastroj komisiis kontroli la ka- maradojn. - Kio li estas? - plu demandis Valko. - Filo de iu kamparulo el N... - Kamparula filo! Fi, pro kia diablo tiuj kamparuloj enŝoviĝas tien ĉi! - pepis Valko. Li elspiris libere. Li iomete ektimis pro sia ago, sed "kamparula filo" signifas, ke oni rajtas bati kaj ofendi, neniu protek- tas "kamparulan filon". Valko ne miskalkulis. Neniu defendis la kamparulan filon. Nehoma ago de la in- struisto-bienestro pasis por li glate, same kiel aliaj liaj brutaj agoj. Nur en la koro de la kamparula filo ĝi ne pasis glate, sed fariĝis la unua semo de indigno, males- timo kaj eterna malamikeco kontraŭ ĉius- peca subpremo kaj tiranio. * schon Schreiben - kaligrafio (de la ger- mana) ** Drohobich - urbo en Okcidenta Ukrainio Tradukis Viktor Pajuk (Ukrainio/Usono) Ivan Franko [franko] (27-a de augusto 1856 - 28-a de majo 1916) estas elstara ukraina verkisto, poeto, sciencisto, jurnal- isto, tradukisto kaj politika aktivulo. Ci- jare oni festas 150-jariĝon de lia naskiĝo. Tiu ĉi rakonto estis verkita en 1884. 6 speranto JJ S^" 15 tradukita prozo La Elefantido Rudyard Kipling MALPROKSIMTEMPE la Elefanto, ho mia Plej Amata, ne havis rostron. Li havis nur nigre- tan ŝvelaĉan nazon, tiel grandan kiel boto, kiun li povis tordi flanken; sed li ne povis levi aĵojn per ĝi. Sed estis unu Elefanto - nova Elefanto - Elefantido, - kiu estis plena de nesatigebla sciv- olemo, kaj ĉi tio signifas, ke li faris multege da demandoj. Kaj li loĝis en Afriko, kaj li plenigis Afrikon per sia 'satigebla sciv'lemo. Li demandis al sia alta onklino, la Struto, kial ŝiaj vost- plumoj kreskas tiele, kaj lia alta onklino la Struto pugfrapis lin per sia dura, dura ungego. Li de- mandis al sia alta onklo, la Gi- rafo, kio faras lian hauton makulita, kaj lia alta onklo, la Girafo, pugfrapis lin per sia dura, dura hufo. Kaj tamen li estis plena de 'satigebla sciv'lemo! Li demandis al sia larĝa onklino, la Hipopotamo, kial ŝiaj okuloj estas ruĝaj, kaj lia larĝa onklino, la Hipopotamo, pugfrapis lin per sia larĝa, larĝa hufo; kaj li de- mandis al sia vila onklo, la Paviano, kial melonoj odoras tiele, kaj lia vila onklo pugfrapis lin per sia vila, vila mano. Kaj tamen li estis plena de 'satigebla sciv'lemo! Li faris demandojn pri ĉio, kion li vidis, aŭ aŭdis, au sentis, aŭ flaris, aŭ palpis, kaj ĉiuj liaj geonkloj pugfrapis lin. Kaj tamen li estis plena de 'satigebla sciv'lemo! Unu belan matenon, meze de la Precesio de la Ekvinoksoj, ĉi tiu 'satigebla Elefantido faris novan belan demandon, kiun li ankoraŭ neniam faris. Li deman- dis, "Kion manĝas la Krokodilo?" Liam diris ĉiuj, "Cit!" laute kaj terurvoĉe, kaj ili lin tuj kaj senpere pugfrapis, longe sen halti. Post nelonge, post kiam tio finiĝis, li trafis Kolokolobirdon sidantan meze de zizifo, kaj li diris, "Mia patro pugfrapis min kaj mia patrino pugfrapis min; ĉiuj miaj geonkloj pugfrapis min pro mia 'satigebla sciv'lemo; kaj tamen mi volas scii, kion manĝas la Krokodilo!" Liam diris Kolokolobirdo ĝe- mante, "Iru al la bordoj de la grandega grizverda grasa Rivero Limpopo, tute ĉirkaŭita de eukaliptoj, kaj sciiĝu." Frumatene, kiam nenio restis de la Ekvinoksoj, car la Precesio procedis laŭprecedente, ĉi tiu 'satigebla Elefantido prenis cent funtojn da bananoj (de la speco malgranda, mallonga kaj ruĝa), kaj cent funtojn da sukerkano (de la speco longa kaj purpura), kaj dek sep melonojn (de la speco verdeta-kraketa), kaj diris al ĉiuj siaj karaj familioj, "Adiau. Mi iras al la grandega grizverda grasa Rivero Limpopo, tute ĉirkaŭita de eukaliptoj, por sci- iĝi, kion la Krokodilo manĝas." Kaj ili ĉiuj ankoraufoje pugfrapis lin por bonŝanco, kvankam li petis ilin, tre gentile, ke ili ĉesu. Liam li ekiris, varmeta sed tute ne surprizita, manĝante mel- onojn, kaj disjetante la ŝelon, car li ne povis kolekti ĝin. Li iris de Graham's Lown al Kimberley, kaj de Kimberley al la Lando de Khama, kaj de la Lando de Khama li iris orienten kaj norden, daŭre manĝante mel- onojn, ĝis li finfine venis al la bordoj de la grandega grizverda grasa Rivero Limpopo, tute ĉirkaŭita de eukaliptoj, ĝuste kiel diris Kolokolobirdo. Nu vi devas kompreni, ho mia Plej Amata, ke ĝis ĉi tiu sama se- majno, kaj tago, kaj horo, kaj minuto, ĉi tiu 'satigebla Elefantido neniam vidis Krokodilon, kaj li ne sciis, kia estas li. Estas entute lia 'satigebla sciv'lemo. La unuan ajon, kiun li eltrovis, estis Dukolora-Rokloĝanta- Pitono, volvita ĉirkaŭ roko. "Pardonu min," diris ĝentilege la Elefantido, "sed ĉu vi vidis tiajon, kia Krokodilo ĉi- proksime?" "Cu mi vidis Krokodilon?" diris la Dukolora-Rokloĝanta- Pitono, terure malestime. "Kion vi demandos al mi poste?" "Pardonu min," diris la Elefantido, "Cu vi povas bonvole diri al mi, kion li manĝas?" Liam la Dukolora-Rokloĝanta- Pitono rapide malvolvis sin de la roko, kaj pugfrapis la Elefantidon per sia skvama, vipa vosto. "Jen strangajo," diris la Elefantido, "car mia patro kaj mia patrino, kaj mia onklo kaj mia onklino, sen mencii mian alian onklinon, la Hipopotamon, kaj mian alian onklon, la Pavianon, ĉiuj min pugfrapis pro mia 'satigebla sciv'lemo, kaj mi supozas, ke ĉi tio estas la samo. Do li ĝentilege diris adiaŭ al la Dukolora-Rokloĝanta-Pitono kaj helpis lin denove volvi sin sur la roko, kaj ekiris, varmeta sed tute ne surprizita, manĝante mel- onojn, kaj disjetante la ŝelon, car li ne povis kolekti ĝin, ĝis li surtretis tion, kion li pensis esti ŝtipo, ĝuste ĉe la bordo de la grandega grizverda grasa Rivero Limpopo, tute ĉirkaŭita de eukaliptoj. Sed ĝi vere estis la Krokodilo, ho mia Plej Amata, kaj la Krokodilo palpebrumis per unu okulo - tiele! "Pardonu min," diris ĝentilege la Elefantido, "ĉu vi eble vidis Krokodilon ĉi-proksime?" Liam la Krokodilo palpebru- mis per la alia okulo, kaj levis duonon de sia vosto el la koto, kaj la Elefantido ĝentilege paŝis malantaŭen, car li ne volis, ke oni lin pugfrapu denove. "Venu ĉi tien, Etulo," diris la Krokodilo. "Kial vi demandas tiajojn?" "Pardonu min," diris ĝentilege la Elefantido, "sed mia patro min pugfrapis, mia patrino min pugfrapis, sen mencii mian altan onklinon, la Struton, kaj mian altan onklon, la Girafon, kiu povas hufbati tre forte, ankau mian larĝan onklinon, la Hipopotamon, kaj mian vilan on- klon, la Pavianon, kaj inkluze la Dukoloran-Rokloĝantan- Pitonon, kun la skvama, vipa vosto, proksime en la bordo, kiu pugfrapas pli forte ol ĉiuj aliaj; kaj do, se al vi estas egale, mi ne volas, ke oni min pugfrapu plu." "Venu ĉi tien, Etulo," diris la Krokodilo, "car mi estas la Krokodilo," kaj li ploris krokodi- 16 ^sperantoUS^ 2006/3-4 itradukitQ prozo lajn larmojn por montri, ke tio estas vero. Tiam la Elefantido senspiriĝis, kaj anhelis, kaj genuis sur la bor- don kaj diris, "Vi estas la per- sono mem, kiun mi serĉas dum ĉi tiuj longaj tagoj. Bonvolu diri al mi, kion vi manĝas." "Venu ĉi tien, Etulo," diris la Krokodilo, "kaj mi flustros." Tiam la Elefantido klinis sian kapon apud la moska, den- tegplena buŝo de la Krokodilo, kaj la Krokodilo kaptis lian nazon, kiu ĝis ĉi tiu semajno, tago, horo, kaj minuto mem, ne estis pli granda ol boto, kvankam multe pli utila. "Mi pensas," diris la Krokodilo - kaj li diris ĝin inter siaj dentoj, tiele - "Mi pensas, ke hodiaŭ mi komencos per Elefantido!" Je tio, ho mia Plej Amata, la Elefantido estis multe ĝenata, kaj li diris, parolante tra la nazo, tiele, "Lasu bin! Vi bin dolori- gas!" Tiam la Dukolora-Rokloĝanta- Pitono glitis de la bordo kaj diris, "Mia juna amiko, se vi nun, tuj kaj tuje, ne tiros tiel forte kiel vi povas, miaopinie via konato, vestita per la granda brilleda palto" (kaj per tio, li celis la Krokodilon) "vin ektiros en tiun foran klaran rivereton en okula ekmovo." Tiel ĉiam parolas Dukoloraj- Rokloĝantaj -Pitonoj. Tiam la Elefantido kaŭriĝis, kaj tiris, kaj tiris, kaj tiris, kaj lia nazo komencis streĉiĝi. Kaj la Krokodilo baraktis en la akvo, farante ĝin kremeca per svinge- goj de la vosto, kaj li tiris, kaj tiris, kaj tiris. Kaj la nazo de la Elefantido daŭre streĉiĝis; kaj la Elefantido etendis siajn kvar kruretojn kaj tiris, kaj tiris, kaj tiris, kaj lia nazo daŭre streĉiĝis; kaj la Krokodilo draŝis sian voston kiel remilon, kaj li tiris, kaj tiris, kaj tiris, kaj je cm tiro la nazo de la Elefantido longiĝis kaj longiĝis - kaj tio dolorigis lin terure! Tiam la Elefantido sentis, ke liaj kruroj ekglitas, kaj li diris tra sia nazo, kiu jam estis proksi- munie kvin futojn longa, "Tio ja estas tro por bi!" Tiam la Dukolora-Rokloĝanta- Pitono alvenis de la bordo, kaj volvis sin en boatistan nodon ĉirkaŭ la malantaŭaj kruroj de la Elefantido, kaj diris, "Malprudenta kaj nesperta vo- jaĝanto, ni nun serioze dediĉos nin al iom da forta tensio, car se ni ne faros tion, mi havas la im- preson, ke tiu fora sinpelanta militŝipo kun kirasa supra fer- deko" (kaj per tio, ho mia Plej Amata, li celis la Krokodilon), "definitive difektos vian venon- tan karieron." Tiel ĉiam parolas ĉiuj Dukoloraj -Rokloĝantaj -Pitonoj. Do li tiris, kaj la Elefantido tiris, kaj la Krokodilo tiris; sed la Elefantido kaj la Dukolora- Rokloĝanta-Pitono tiris pli forte; kaj fine la Krokodilo lasis la nazon de la Elefantido kun plau, kiun oni povis audi laulonge de Limpopo. Tiam la Elefantido forte kaj subite sidiĝis; sed unue li atente diris "Dankon" al la Dukolora- Rokloĝanta-Pitono; kaj poste li dorlotis sian kompatindan tiritan nazon, kaj li volvis ĝin en mal- varmetaj bananofolioj, kaj trem- pis ĝin en la grandega grizverda grasa Limpopo, por ke ĝi mal- varmiĝu. "Kial vi faras tion?" diris la Dukolora-Rokloĝanta-Pitono. "Pardonu min," diris la Elefantido, "sed mia nazo estas tre misformita, kaj mi atendas ĝis kiam ĝi ŝrumpos." "Do vi devos longan tempon atendi," diris la Dukolora- Rokloĝanta-Pitono. "Iuj ne scias, kio estas bona por ili." La Elefantido sidis tie dum tri tagoj, atendante, ke lia nazo mal- longiĝos. Sed ĝi neniam mal- longiĝis, kaj, plue, ĝi igis lin strabi. Car, ho mia Plej Amata, vi vidos kaj komprenos, ke la Krokodilo tiris ĝin ĝis vera ros- tro, sama kiel ĉiuj Elefantoj havas hodiau. Fine de la tria tago, muŝo venis kaj pikis lin sur la ŝultro, kaj antaŭ ol li sciis, kion li faras, li levis sian rostron kaj mortfrapis tiun muŝon per ĝia pinto. '"Vantaĝo numero unu!" diris la Dukolora-Rokloĝanta-Pitono. "Vi ne povus fari tion per nura nazo. Nun provu manĝi ion." Antaŭ ol li pensis, kion li faras, la Elefantido elŝovis la ros- tron kaj plukis faskegon da her- boj, batis ĝin kontraŭ siaj antaŭaj kruroj, kaj ŝovis ĝin en sian pro- pran buŝon. '"Vantaĝo numero du!" diris la Dukolora-Rokloĝanta-Pitono. "Vi ne povus fari ĉi tion per nura nazo. Cu vi ne opinias, ke la suno estas tre varma ĉi tie?" "Jes ja," diris la Elefantido, kaj antaŭ ol pensi, kion li faras, li ŝovelis plenŝovelon da koto de la bordoj de la grandega grizverda grasa Limpopo, kaj li ŝmiris ĝin sur la kapo, kie ĝi faris mal- varmetan, ŝliman kotĉapon tute fluetan malantaŭ liaj oreloj. '"Vantaĝo numero tri!" diris la Dukolora-Rokloĝanta-Pitono. "Vi ne povus fari tion per nura nazo. Nu kion vi opinias pri den- ove esti pugfrapita?" "Pardonu min," diris la Elefantido, "sed tio tute ne plaĉus al mi." "Cu al vi plaĉus pugfrapi iun?" diris la Dukolora-Rokloĝanta- Pitono. "Tio vere plaĉus al mi," diris la Elefantido. "Nu," diris la Dukolora- Rokloĝanta-Pitono, "vi eltrovos, ke via nova nazo estos tre utila por pugfrapi aliajn." "Dankon," diris la Elefantido, "mi memoros tion; kaj nun mi pensas, ke mi iros hejmen al ĉiuj miaj karaj familioj kaj mi tion provos." Do la Elefantido iris hejmen trans Afrikon, balancante kaj kir- lante sian rostron. Kiam li volis manĝi frukton, li tiris frukton el arbo, anstataŭ esperi, ke ĝi falu, kiel li antaŭe faris. Kiam li volis herbon, li plukis herbon el la tero, anstataŭ genuiĝi, kiel li antaŭe faris. Kiam lin mordis muŝoj, li derompis branĉon de arbo por uzi ĝin kiel muŝfrapi- lon; kaj li faris al si novan, mal- varman, ŝliman kotĉapon kiam ajn la suno estis varma. Kiam li sentis sin soleca, piedirante trans Afrikon, li kantis al si per sia ros- tro, kaj la bruo estis pli laŭta ol pluraj blovorkestroj. Li intence devojiĝis por trovi larĝan Hipopotamon (ŝi ne estis parenco lia), kaj li tre forte pugfrapis sin, por certigi, ke la 2006/3-4 6 speranto JJ S^" 17 traduki to prozo> Dukolora-Rokloĝanta-Pitono vere parolis pri lia nova rostro. La ceteron de la tempo li kolek- tis la melonŝelojn, kiujn li lasis fali survoje al Limpopo - car li estis Ordema Pakidermo. Vespere li revenis al ĉiuj siaj karaj familioj, kaj li volvis sian rostron kaj diris, "Kiel vi far- tas?" Hi ekĝojis en sia koro, kiam ili vidis lin, kaj tuj diris, "Venu ĉi tien, por ke ni pugfrapu vin pro via 'satigebla sciv'lemo." "Ba," diris la Elefantido. "Mi opinias, ke vi ĉiuj ne scias ion ajn pri pugfrapado; sed mi ja scias, kaj mi montros al vi." Liam li malvolvis sian rostron kaj tute renversis du el siaj karaj fratoj. "Ho Bananoj!" diris ili, "kie vi lernis tiun artifikon, kaj kion vi faris al via nazo?" "Mi ricevis novan de la Krokodilo ĉe la bordoj de la grandega grizverda grasa Rivero Limpopo," diris la Elefantido. "Mi demandis al li, kion li manĝas, kaj li donacis al mi ĉi tion." "Laŭ mi, ĝi ŝajnas malbela," diris lia vila onklo, la Paviano. "Vere," diris la Elefantido. "Sed ĝi estas tre utila," kaj li levis sian vilan onklon, la Pavianon, per lia vila kruro, kaj kroĉis lin ĉe krabrujo. Liam tiu malbona Elefantido longtempe pugfrapis ĉiujn siajn karajn familiojn, ĝis kiam ili estis tre varmaj kaj tre surpriz- itaj. Li eltiris la vostplumojn el sia alta onklino Struto; kaj li kap- tis sian altan onklon, la Girafon, per la malantaŭa kruro, kaj trenis lin tra akacio; kaj li kriis al sia larĝa onklino, la Hipopotamo, kaj li blovis bobelojn en ŝian orelon kiam ŝi dormis en la akvo post manĝado; sed li neniam per- mesis, ke iu ajn tuŝu Kolokolobirdon. Linfine ĉio tiel ekscitiĝis, ke liaj karaj familioj rapide unuope foriris al la bordoj de la grandega grizverda grasa Rivero Limpopo, tute ĉirkaŭita de eukaliptoj, por pruntepreni novan nazon de la Krokodilo. Kiam ili revenis neniu plu pugfrapis iun; kaj ekde tiu tempo, ho mia Plej Amata, ĉiuj la Elefantoj, kiujn vi vidos, krom tiuj, kiujn vi ne vidos, havas rostrojn egalajn al la rostro de la 'satigebla Elefantido. Lrad. Geoff Yeowell Desegnajoj de R. Kipling In Other Words... Dum lastaj dek jaroj kiam William Auld redaktis la revuon La Brita Esperantisto tie aperis rubriko "Lraduku". En tiu rubriko oni aperigis tekstojn en la angla (el revuoj, gazetoj, liter- aturaj verkoj) kaj proponis traduki ilin en Esperanton. La legantoj sendis siajn variantojn de traduko, kaj fine en la revuo aperis la plej bonaj tradukoj, kun la komentoj de la redaktoro. Liu ĉi rubriko fariĝis unu el la plej popularaj rubrikoj de la revuo, kaj ni senhonte ŝtelis la ideon (dank' al nia prezidanto, Lilipo Dorcas). Sed ni plivastigos tiun ĉi ideon, kaj proponos al la tradukado ne nur anglajn tek- stojn, sed ankau Esperantajn tek- stojn, ja foje estas eĉ pli malfacile traduki tekstojn el Esperanto en naciajn lingvojn. Sed ni komencu per angla teksto - temas pri la elĉerpaĵo de la rakonto "How I Edited an Agricultural Paper Once" de Mark Lwain. Ni planas aperigi la tradukojn en ĉiu sekva numero, do, sendu viajn variantojn de traduko ĝis la unua de novembro, 2006. "Lell you, you cornstalk, you cabbage, you son of a cauli- flower! It's the first time I ever heard such an unfeeling remark. I tell you I have been in the edi- torial business going on fourteen years, and it is the first time I ever heard of a man's having to know anything in order to edit a newspaper. You turnip! Who write the dramatic critiques for the second-rate papers? Why, a parcel of promoted shoemakers and apprentice apothecaries, who know just as much about good acting as I do about good farming and no more. Who re- view the books? People who never wrote one. Who do up the heavy leaders on finance? Parties who have had the largest opportunities for knowing noth- ing about it. Who criticise the Indian campaigns? Gentlemen who do not know a war-whoop from a wigwam, and who never have had to run a foot-race with a tomahawk or pluck arrows out of the several members of their families to build the evening camp-fire with. Who write the temperance appeals and clamor about the flowing bowl? Polks who will never draw another sober breath till they do it in the grave. Who edit the agricultural papers, you — yam? Men, as a general thing, who fail in the po- etry line, yellow covered novel line, sensation-drama line, city- editor line, and finally fall back on agriculture as a temporary re- prieve from the poor-house. You try to tell me anything about the newspaper business! Sir, I have been through it from Alpha to Omaha, and I tell you that the less a man knows the bigger noise he makes and the higher the salary he commands. Heaven knows if I had but been ignorant instead of cultivated, and impu- dent instead of diffident, I could have made a name for myself in this cold, selfish world. I take my leave, sir. Since I have been treated as you have treated me, I am perfectly willing to go. But I have done my duty. I have ful- filled my contract, as far as I was permitted to do it. I said I could make your paper of interest to all classes, and I have. I said I could run your circulation up to twenty thousand copies, and if I had had two more weeks I'd have done it. And I'd have given you the best class of readers that ever an agri- cultural paper had — not a farmer in it, nor a solitary individual who could tell a watermelon from a peach-vine to save his life. You are the loser by this rup- ture, not me, Pie-plant. Adios." I then left. Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2006 POEZIO: 1-a premio: Francisco Javier Moleon (Hispanio) pro "Sed tiam" kaj Christian Riviere (Francio) pro "Kvankam silenti"; 2- a premio: Neide Barros Rego (Brazilo) pro "Mistero"; 3-a premio: Helena Melnikova (Rusio) pro "Mia lando". Partoprenis 33 verkoj de 18 aŭtoroj el 12 landoj. PROZO: 1-a premio: Paul Gubbins (Britio) pro "Nia paradizo bonvenigas"; 2-a premio: Tim Westover (Usono) pro "Meduzet"; 3-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Tomatoj el Nederlando" kaj Lena Karpunina (Germanio) pro "Trovi kaj perdi". Partoprenis 17 verkoj de 11 aŭtoroj el 9 landoj. ESEO: Premio "Luigi Minnaja": Aleksandr Melnikov (Rusio) pro "Ekparolu por ke mi vin vidu — aŭ ĉu esperantisto rekoneblas laŭ paroloj"; 2-a premio: Christian Riviere (Francio) pro "Tamen kom- preni" kaj Jan Werner (Ĉefiio) pro "Pri bono, malbono kaj multkultur- ismo"; 3-a premio: ne aljuĝita; hon- ora mencio: Anna Bennett (Usono) pro "Neperforta komunikado". Partoprenis 9 verkoj de 9 aŭtoroj el 8 landoj. TEATRAJO: 1-a kaj 2-apremioj: ne aljuĝitaj; 3-a premio: Marko Nikoliĉ (Serbio) pro "Nia diligenta kolegaro"; honora premio Li Shijun (Laŭlum; Cinio) pro "Cignoj". Partoprenis 4 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj. KANTO: 1-a premio: ne aljuĝita; 2-a premio: Anja Karkiainen (Finnlando; teksto) kaj Tarcfsio Jose de Lima (Brazilo; muziko) pro "Multe pli ol simpati'" kaj pro "Oraj horoj"; 3-a premio: ne aljuĝita. Partoprenis 12 kantoj de 10 aŭtoroj el 5 landoj. INFANLIBRO DE LA JARO 2005: "Arne, la ĉefido" de Leif Nordenstorm (Svedio), eldonita de Kava-Pech (Ĉefiio). Partoprenis 2 li- broj de 2 eldonejoj el 2 landoj. FILMO: 1-a kaj 2-a premioj: ne aljuĝitaj; 3-a premio: Joe Bazilio Costa (Brazilo) pro "Tiel estas la vivo"; honora mencio: Kim Henriksen (Danlando) pro "Tri muzikvideoj". Partoprenis 2 konkursaĵoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj. Gazetaraj komunikoj de UEA 18 ^sperantoUS^ 2006/3-4 pace A Universal Code of Ethics Maurice Wittenberg The world sorely needs an ethics that can be universally accepted. Here is one, written in English and Esperanto. Ethics can be based on environmental considerations, with the general rule Do not pollute the environment for others. Everyone on earth wants to live in a good environment, and therefore the rule can be universally accepted and serve as an interethics. Here are new Ten Commandments, based on this rule: 1. Do not pollute the air, water, or soil; do not waste fossil fuels; do not destroy trees or other greenery; do not generate excessive garbage. 2. Do not pollute your community with noise, graffiti, or litter. 3. Do not have too many children, adding to the already too high world population and its accompanying pollution and drain on the earth's re- sources. 4. Do not neglect the education of your children or educate them wrong. 5. Do not be careless in doing things that affect others, such as your work, driving, or maintenance of your health. 6. Do not sell or use narcotics or other addictive substances. 7. Do not assault or murder. 8. Do not molest or rape. 9. Do not kidnap or unlawfully imprison. 10. Do not appropriate, damage, or destroy the property of others. (In commandments one through five people are polluters. In six through ten they are themselves the pollutants.) Some pollution (1-5) is unavoidable in life but to be minimized; being an actual pollutant (6-10) is inexcusable, and such human pollu- tants should be eliminated from the environment. Universala Etikokodo Maurice Wittenberg La mondo forte bezonas etikon kiu povas esti universale akceptita. Jen unu, verkita en la angla kaj Esperanto. Oni povas bazi la etikon sur vivmediaj konsideroj, kun la ĝenerala regulo Ne poluu al la aliaj homoj la vivmedion. Ciu sur la Tero volas vivi en bona vivmedio, kaj tial la regulo povas esti universale akceptita kaj servi por interetiko. Jen novaj Dek Ordonoj, bazitaj sur ĉi tiu regulo: 1. Ne poluu la aeron, akvon au grundon; ne malŝparu fosiliajn fuelojn; ne detruu arbojn aŭ alian verdaĵon; ne produktu tro da forĵetaĵoj. 2. Ne poluu vian komunumon per bruo, murskribaĉoj aŭ rubaĵo. 3. Ne nask(ig)u tro da infanoj, aldonante al la jam tro granda mond- loĝateco kaj ĝiaj akompanantoj: poluado kaj forkonsumado de la provi- zoj de la tero. 4. Ne malatentu la edukadon de viaj infanoj nek eduku ilin malĝuste. 5. Ne estu malzorgema en la farado de aferoj kiuj tuŝas aliajn, kiel via laboro, via ŝoforado aŭ la bontenado de via sano. 6. Ne vendu nek uzu narkotaĵojn aŭ aliajn maniigajojn. 7. Ne ataku aŭ murdu. 8. Ne molestu aŭ seksatencu. 9. Ne homŝtelu aŭ neleĝe malliberigu. 10. Ne alproprigu, difektu aŭ detruu havajojn de la aliaj. (En ordonoj unu ĝis kvin la homoj estas poluanto. En ses ĝis dek ili estas mem lapoluaĵoj.) Iom da poluado (1-5) estas neevitebla en la vivo sed minimumi- genda; esti poluajo mem (6-10) estas nepardoneble, kaj tiaj homaj polu- antoj devus esti forigitaj el la vivmedio. Kontraumilitaj kaj Pacaj Hajkoj Steve Brewer Ĉi tiujn hajkojn mi verkis tuj antau kaj tuj post la komenco de la milito en Irako. Mi volis kapti mian koleron kontrau la usona registaro kiu forlasis ĉian racion por sekvi un- udirektan kaj sensencan vojon al detrua milito. Tuj poste, dum mi vidis kio okazas al la infanoj en Irako, mi rigardis miajn filojn kaj klopodis kapti kiom mi kredas ke oni ŝirmu ĉiujn infanojn de la teroro de milito. sur la glacion viro ĉasadas lupon neauskultinte malhela cambro kuŝe fil' ade spiras ,, , . , . ankorau vivas malhelaj nuboj knab' surpaŝontas formikojn sur montetopint' . . . sovaĝa besto ulo multfoje batas liberigas gin malbona viro mangigas vian filon al sovaga best' miaj infanoj ridetas, saltas, ludas tutplenaj je viv' mi kaptas filon kaj tenas lin proksime ĉevala sango! Rozkruca Kontribuo al Paco Mi kontribuas al Paco kiam mi strebas esprimi la plej bonan de mi en miaj kontaktoj kun aliaj. Mi kontribuas al Paco kiam mi uzas mian inteligentecon kaj ka- pablojn por servi Bonon. Mi kontribuas al Paco kiam mi sentas kompaton al ĉiuj suferan- toj. Mi kontribuas al Paco kiam mi rigardas ĉiujn kiel miajn fratojn kaj fratinojn senkonsidere rason, kulturon aŭ religion. Mi kontribuas al Paco kiam mi ĝojas pri la feliĉo de aliaj kaj preĝas por ilia bonfarto. Mi kontribuas al Paco kiam mi tolereme auskultas opiniojn kiuj malsamas de la miaj aŭ eĉ kontrauas ilin. Mi kontribuas al Paco kiam mi turnas min al dialogo anstatau forto por solvi konfliktojn. Mi kontribuas al Paco kiam mi respektas la Naturon kaj konser- vas ĝin por la estontaj generacioj. Mi kontribuas al Paco kiam mi ne penas trudi mian koncepton pri Dio al aliaj. Mi kontribuas al Paco kiam mi faras Paeon la fundamento de miaj idealoj kaj filozofio. Trad. Joel Amis 2006/3-4 ^ŝperantoUS^ 19 pace ROSICRUCIAN DECLARATION OF HUMAN DUTIES PROLOGUE As soon as humans became aware of the need to live in organized societies, they created diverse forms of government in order to assure the administration of these societies. To date, it appears that the interests and aspirations of individuals - and more generally nations - are best expressed through democracy. In fact, even though democracy is not perfect and includes many weaknesses, demo- cratic societies are currently those that best protect Human Rights such as they are defined in the Universal Declaration. Respect for the rights of all is certainly the basis of any democracy. However, any democracy that does not encourage respect for the corresponding duties bears in itself the seeds of decadence and fosters the emergence of a dictatorship. As history has shown, a soci- ety's good governance depends on the proper balance between every individual's rights and duties. When that balance is lost, whether at the level of the citizens or of those who govern them, the most extreme totalitarianism takes advantage of the situation and plunges those nations into chaos and barbarism. At the dawn of the 21st century, we note that in many countries that have enjoyed democracy for a long time, the rights of the citi- zens are emphasized over the duties that are incumbent on them as human beings, and thus the balance between the former and the lat- ter is, if not lost, at least quite threatened. Being concerned that this imbalance could increase and lead to a deterioration of the human condition in those countries, we submit this Declaration of Human Duties to all those who share our concerns: DECLARATION Article 1: It is each individual's duty to respect without reservation Human Rights such as they are defined in the Universal Declaration. Article 2: It is each individual's duty to respect him- or herself and not to debase his or her body or conscience through behaviors or practices that jeopardize his or her dignity or integrity. Article 3: It is each individual's duty to respect others, irrespective of race, gender, religion, social status, community, or any other ap- parently distinctive element. Article 4: It is each individual's duty to respect the laws of the countries in which he or she lives, being understood that such laws should be based on the respect for the most legitimate rights of individuals. Article 5: It is each individual's duty to respect the religious and political beliefs of others, as long as they do not harm human beings or society. Article 6: It is each individual's duty to be benevolent in thoughts, words, and deeds, in order to be an agent of peace in society and an example to others. Article 7: It is the duty of each individual who is of legal age, and in a fit condition to work, to do so, whether it be to support his or her needs or his or her family's needs, to be useful to society, to grow personally, or simply not to sink into idleness. Article 8: It is the duty of each individual who is responsible for raising or educating a child to instill the child with courage, toler- ance, non-violence, generosity, and more generally, the virtues that will make the child a respectable and responsible adult. Article 9: It is each individual's duty to assist anyone in danger, whether by direct action, or by doing everything necessary so that qual- ified or authorized people can act. Article 10: It is each individual's duty to consider the whole of humanity as his or her family and to behave in all circumstances and everywhere as a citizen of the world. This means making humanism the basis of his or her behavior and philosophy. Article 11: It is each individual's duty to respect others' goods, whether private or public, individual or collective. Article 12: It is each individual's duty to respect human life and to consider it the most precious good existing in this world. Article 13: It is each individual's duty to respect and preserve Nature, so that present and future generations can benefit from it on all planes and consider Nature a universal heritage. Article 14: It is each individual's duty to respect animals and to truly see them as beings that are not only alive; they are also conscious and feeling. EPILOGUE If all humans carried out these fundamental duties, there would be few rights left to demand because everyone would benefit from the respect due to him or her and could live happily in society. This is why any democracy should not confine itself to promoting a "State of Rights," otherwise the balance mentioned in the Prologue cannot be maintained. It is also imperative to advocate for a "State of Duties," so that every citizen expresses what is best in humans in his or her behavior. Only by resting on these two pillars can civiliza- tion fully take on the status of humanity. September 21, 2005 R+C year 3 3 5 8 www.rosicrucian. org 20 ^sperantoUS^ 2006/3-4 ^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^— pace ROZKRUCA DEKLARACIO PRI HOMAJ DEVOJ ANTAŬPAROLO Kiam homoj konsciiĝis pri la bezono vivi en organizitaj socioj, ili kreis diversajn specojn de regado por certigi la administradon de tiuj ĉi socioj. Gis nun, ŝajnas ke la interesoj kaj aspiroj de individuoj - kaj pli ĝenerale nacioj - plej bone esprimiĝas per demokratio. Efektive, kvankam demokratio ne estas perfekta kaj enhavas multajn malfortaĵojn, demokratiaj socioj nuntempe estas tiuj kiuj plej bone protektas Homajn Rajtojn kiel ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio. Respekto por la rajtoj de ĉiu certe estas la bazo de iu ajn demokratio. Tamen, iu ajn demokratio kiu ne antaŭenigas respekton por la respondaj devoj portas en si la semojn de dekadenco kaj nutras la aperon de diktatoreco. Kiel historio montris, la bona regado de socio dependas de ĝusta ekvilibro inter la rajtoj kaj devoj de cm individuo. Kiam tiu ekvilibro perdiĝas, ĉu je la nivelo de la civitanoj au de tiuj kiuj ilin regas, la plej ekstrema totalismo profitas la situacion kaj plonĝigas tiujn landojn en ĥaoson kaj barbarecon. Je la auroro de la 21-a jarcento, ni rimarkas ke en multaj landoj kiuj estas ĝuintaj demokration jam longan tempon, oni pli emfazas la rajtojn de la civitanoj super iliaj naturaj homaj devoj, kaj tiel la ekvilibro inter rajtoj kaj devoj estas, se ne perdita, almenau minacata. Zorgante ke tiu ĉi malekvilibro povus pliiĝi kaj gvidi al degenerado de la homa kondiĉo en tiuj landoj, ni submetas tiun ĉi Deklaracion pri Homaj Devoj al ĉiuj kiuj dividas niajn zorgojn: DEKLARACIO Artikolo 1: Estas la devo de cm individuo senrezerve respekti Homajn Rajtojn kiel ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio. Artikolo 2: Estas la devo de cm individuo respekti sin kaj ne malnobligi sian korpon aŭ konsciencon per kondutoj aŭ praktikoj kiuj en- danĝerigas lian/ŝian dignon aŭ honestecon. Artikolo 3: Estas la devo de cm individuo respekti aliajn homojn, senkonsidere rason, sekson, religion, socian statuson, komunumon, aŭ iun ajn alian ŝajne distingan elementon. Artikolo 4: Estas la devo de cm individuo respekti la leĝojn de la landoj en kiuj li/ŝi loĝas, sub la kompreno ke tiuj leĝoj estu bazitaj sur la respekto por la plej pravaj rajtoj de individuoj. Artikolo 5: Estas la devo de ĉiu individuo respekti la religiajn kaj politikajn kredojn de aliaj homoj, kondiĉe ke ili ne damaĝas homojn aŭ la socion. Artikolo 6: Estas la devo de cm individuo esti bonkora en pensoj, vortoj kaj faroj, por esti agento de paco en la socio kaj ekzemplo por aliaj. Artikolo 7: Estas la devo de ĉiu individuo kiu estas en laŭleĝa ago, kaj en taŭga kondiĉo por tio, labori, ĉu por subteni siajn bezonojn aŭ la bezonojn de sia familio, por utili al la socio, por kreski persone, kaj por simple ne fali en nenifaradon. Artikolo 8: Estas la devo de cm individuo kiu respondecas pri edukado de infano inspiri en la infano kuraĝon, toleremon, neperforte- mon, malavarecon, kaj pli ĝenerale, la virtojn kiuj faros la infanon respektinda kaj respondeca plenkreskulo. Artikolo 9: Estas la devo de cm individuo helpi endanĝerigiton, ĉu per rekta agado, ĉu per farado de ĉio ebla por ke kvalifikitaj aŭ ra- jtigitaj homoj povu agi. Artikolo 10: Estas la devo de ĉiu individuo konsideri la tutan homaron sia familio kaj konduti en ĉiuj cirkonstancoj kaj ĉie kiel mond- civitano. Tio signifas ke oni faru humanismon la bazo de sia konduto kaj filozofio. Artikolo 11: Estas la devo de cm individuo respekti la havajon de aliaj, ĉu privata aŭ publika, individua aŭ kolektiva. Artikolo 12: Estas la devo de cm individuo respekti homan vivon kaj konsideri ĝin la plej valora bono ekzistanta en tiu ĉi mondo. Artikolo 13: Estas la devo de cm individuo respekti kaj konservi la Naturon, por ke nunaj kaj estontaj generacioj povu ĝui ĝin je ĉiuj niveloj kaj konsideru la Naturon universala heredajo. Artikolo 14: Estas la devo de ĉiu individuo respekti bestojn kaj vere vidi ilin kiel estajojn ne nur vivajn; ili estas ankau konsciaj kaj sentantaj. POSTPAROLO Se ĉiuj homoj plenumus ĉi tiujn fundamentajn devojn, restus malmultaj rajtoj postulendaj car ĉiu profitus de la respekto ŝuldata al li/ŝi kaj povus vivi feliĉe en la socio. Tial iu ajn demokratio devus ne limigi sin al antauenigado de "Stato de Rajtoj", alie la ekvilibro menciita en la Antauparolo ne povas esti konservata. Necesas antaŭenigi ankaŭ "Ŝtaton de Devoj", tiel ke cm civitano esprimas tion kio plej bonas en homoj per lia/ŝia konduto. Nur apogante sin sur tiuj ĉi du kolonoj povas civilizacio plene preni sur sin la statuson de homaro. La 21-an de septembro, 2005 Rozkruca Jaro 3358 www.amorc.org Trad. Joel Amis 2006/3-4 Esperanto US^ 21 tradukita prozo Carlos Ortiz (traduko kaj enkon- duko) En la lingvo de la tainoj, la vorto "taino" signifis "la bonularo". La tainoj estis la unua indiana popolo kiun Kristoforo Kolumbo renkontis. Tiam la tainoj loĝis jam delonge en la Kariba Maro, precize en la Grandaj Antiloj kaj Bahamoj. Kiam Kolumbo renkontis la tainojn, li verŝajne tuj pensis ke la indianoj entuzi- asme forlasos sian religion kaj baldaŭ fariĝos katolikoj. Tian opinion kaj deziron esprimas ankaŭ lia taglibra enskribo, ven- dredon la 12-an de oktobro 1492. Historio preskau tuj malkon- firmis tiujn ĉi vortojn. Lia filo Hernando rakontis ke, kiam la tainoj suspektis ke kristanoj al- venas al vilaĝoj, ili tuj forkaŝis la cemiojn (2) de la lokanoj konver- titaj al kristanismo. Verdire, okazis ne ama kaj propravola kredŝanĝo, sed lingva kaj popola detruo. Ne tiom longe poste, jam februare 1512, kaciko (3) Hatueio (4) staris brulonta sub rigardo de sacerdoto. La sacer- doto instigis Hatueion al kredŝanĝo por ke li iru al la ĉielo. "Cu estas tiaj kiel vi en la ĉielo?" demandis Hatueio. La sacerdoto diris ke jes, multaj. Hatueio diris ke li do preferus ne iri tien car ja plej bonus ne vivi akompanata de adorantoj de tiom kruela dio (5). Li preferis ilian naturan dion, Gukahuo. Pri tiuj tainaj dioj rakontas al ni portorika autoro Sadi Orsini Luiggi (1938-) en sia hispanlingva libro "Kanto al Cemio", de kiu mi adaptis kelkajn paĝojn por tiu ĉi teksto (6). Jen la komenco de la rakonto pri kreado lau tainoj de la insulo Borinkeno (nuna Porto-Riko). Tiel ĉi komenciĝas la tainaj mitoj kaj legendoj, la taina religio de la borinkena insularo. Jen parto de ilia kulturo. Tio ĉi estas la rakonto pri tio Mel nasMĝis iliaj dioj. Cio dezerta estis. Regis malpleneco. Sensence, tede, tur- nadis la sferoj. Dormanta estis la ĉielo; ĉio dormis. Neniu kuraĝis ĝin veki el ĝia profunda letargio pratempa. La tero senhoma estis, same kiel la aliaj astroj. Ne estis Suno nek Luno. Silenta mallumo envolvis la astran movadon. Ne estis nokto nek tago. Ne estis fiŝoj, kokioj (7), birdoj, lampiroj, arboj, konuroj, nek akvo; sed fir- mamento estis. En la firmamento ekzistis nur Atabeio. Si kreis ĉielon, sed ne zorgis pri tio kiel enloĝigi ĝin. Multaj jarcentoj pasis antau ol Atabeio konstatis ke io mankas en tiu malluma kosmo. Sekve, de Atabeio naskiĝis Gukahuo kaj lia frato Guakaro. Si formis ilin el la magiaj nevideblaj elementoj de la kosmo. Atabeio jam havis iun al kiu ŝi povis kon- fidi la kreadon. Sia filo Gukahuo formus tion kio mankas. Atabeio estis kontentega. Nun ŝia prefer- ata filo estus la plej supera arkitekto de la universo, vivonta en labelabluejo. Moŝte rigardante tra la ĉielo, Gukahuo meditis. Poste, tero estis kreata: "Tero", li diris, kaj tero vekiĝis de sia dormo. Kaj rigardante la belecon de la tero kaj grandan kavernon kiu formiĝis en ĝi, Gukahuo diris: "Eliru el vi Boinaelo kaj Maroĝa por ke vi disradiu lumon sur la teron tage kaj nokte." Brilante eliris Boinaelo en tiu grandioza momento, dispersante siajn ra- diojn sur la montojn. Arbe kaj plante, verdaj fariĝis la montoj. Je noktiĝo, eliris Maroĝa kovrita per sia arĝenta vesto kaj longa hararo brila. Kaj luno disigis mallumon. Por ĉiam mal- grandigis ŝi mallumon. Kaj luno ridetadis longe car ŝi projekciis ombrojn kaj briligis la teron. Ekde tiam, Boinaelo kaj Maroĝa dormadas en la kaverno por ripozi de siaj faroj. Do Gukahuo kontentiĝis pro la kreado de suno kaj luno. Tamen, vidante lian vastan faradon, la frato de Gukahuo, Guakaro, foriris uragane el kaŝa loko de la firmamento al ankorau nekonata loko kie, verŝajne, li fariĝis Uragano, por ke neniu rekonu lin. Kreinte Boinaelon por lumigi la tagon kaj Maroĝan por ke ŝi estu diino de la nokto, Gukahuo iris trans la ĉielo kiu estis malplena, pensante pri estontaj faroj. Vidante kvar gemojn sur la tero, li lokis ilin en la bluejon por ke, pere de la ĉiela povo, ankau ili gardu la teron. Poste ili en la ĉielo multobliĝis ĉiuflanken tra la uni- verso, iĝante gvidiloj por la dioj. Poste, Gukahuo finis formi bestaron kaj birdaron kaj iliajn loĝejojn en arboj kaj en kaver- noj. Li vidis tiam kiel kreajaro manifestiĝas plurforme. "Vi logos en arboj kaj faros nestojn", diris Gukahuo. Kaj birdoj flu- gadis kontentaj. Poste Gukahuo pensis pri tio, ke iu kiu ne estas besta nek dia loĝu sur la tero. Li meditis profunde kiel neniam antaue faris li. Li volis formi ion subliman. Tiam formiĝis la unua homo kaj la unua animo. El trueto en la ĉielo, el eta malfermajo kiun Gukahuo malfermis; de tie pre- nis li lin. Lokuo li nomiĝis. Lokuo, bona kaj sentimentala, ebria de tiom da beleco, traku- radis montojn kaj valojn ekde aŭroro ĝis krepusko, kaj poste ripozadis. Jam ĉio havis celon en la vivo. La tero estis donita al la homaro por ke la homo ĝuu ĝin. Li sur- genuiĝis kaj man-etende dankis ĉielen sian dion, ĝis kiam atingis Gukahuon liaj vortoj "Gukahuo, Gukahuo, grandioza vi estas kaj bona." Kaj Gukahuo kontentiĝis pri tio ke lian farajon homo ŝatas. Kaj okazis ke Lokuo, vidante ke farajoj estas belaj kaj kolorple- naj, ĉerpis farbon el la plantoj kaj floroj por desegni formojn sur sia bronza hauto brila. Nun la mondo sekvis vojon pli harmon- ian. Sed iun tagon Gukahuo ri- markis, ke io malbona agas tra la tero: ke ventoj fojfoje estas tro fortaj, ke dum li harmoniigas, io ie detruadas. Li ekkonsciis pri tio, ke eble anoncas sin lia frato ribela kiu ankaŭ havas di-povojn. Li penis enketi sed neniam sukcesis car lia frato Uragano kaŝis sin, por ke oni ne rekonu lin. Nun Lokuo estis submetita al nekonata malbona dio kiu aperis neatendite, detruante lian hej- mon, detruante ĉion. Kompatinda Lokuo! Nun mal- trankvilo plenigis lian vivon, kaj ankaŭ timoj kiujn li ne povis venki krom konsultante la plej- superan Gukahuon. Li jam ne 22 ^sperantoUS^ 2006/3-4 povis tiom ĝui la belecon. Nun li devis vivi sub timo, ke Uragano atakos lin, la pova detruanto gvatanta. Oni devis fari cemion por Uragano, teruran ŝtondion. (1) citata de "TaTnos y Caribes" ("Tainoj kaj Kariboj"), p. 3, de Sebastian Robiou Lamarcha; San-Juano 2005. (2) cemio (originale cemi, ne N.PIV-a) - dia statueto, trian- gula, plejparte ŝtona. Pere de ili, la tainoj penis kontroli la krudajn fortojn de la naturo; ekzemple, uraganojn. (3) kaciko - indiana tribestro au vilaĝestro (N.PIV). (4) en la hispana lingvo, la tainaj nomoj sufiĉe ofte estas literu- mataj malsame. La hispanan diftongon "ey" mi preferis esper- antigi per "ei" por eviti konfuzon kun "ej". (5) rakontata el "Fundamenta Historio de Kubo" (Histoha ele- mental de Cuba) de D-ro Ramiro Guerra. (6) Canto al Cemi p. 13-18; SadT Orsini Luiggi; Instituto de tradukitQ poezio Cultura Puertorriqueno (Portorika Kultur-lnstituto); San- Juano 1974. (7) familiara nomo de mal- grandega indiĝena hilo (Eleutherodactylus Coqui, besto parenca al bufo) de Porto-Riko. "Kokio" estas onomatopea vorto: ĝi kvakas ĉiunokte: "koki, koki". Hispane: "coquT". Venu Ci Tien de la Kampoj, Patro Walt Whitman Venu ĉi tien de la kampoj, patro, jen letero de nia Peĉjo, Kaj venu al la antaua pordo, patrino, jen letero de cia kara filo, Jen, estas autuno, Jen, kie la arboj, pli malhele verdaj, pli flavaj kaj pli ruĝaj, Friskigas kaj dolĉigas la vilaĝojn de Ohio per folioj, flirtantaj en la modera vento, Kie pomoj, maturaj en la fruktarbaroj, pendas kaj vinberoj sur la pergolitaj vitoj, (Cu vi flaras la odoron de la vinberoj sur la vitoj? Cu vi flaras la fagopiron, kie la abeloj laste zumadis?) Super ĉio, jen, la ĉielo tiel trankvila, tiel travidebla post la pluvo, kaj kun mirindaj nuboj, Malsupre ankaŭ, ĉio trankvila, ĉio vigla kaj bela, kaj la bieno bone prosperas. Tie en la kampoj ĉio bone prosperas, Sed nun de la kampoj venu, patro, venu je la voko de la filino, Kaj venu al la eniro, patrino, al la antaŭa pordo venu tuj. Rapide kiel ŝi povas, ŝi hastas, io misaŭgura, ŝiaj paŝoj tremante Si ne lantas por glatigi la harojn nek ĝustigi la capon. Malfermu la koverton rapide, Ho tio ne estas la skribado de nia filo, tamen lia nomo estas subskribita, <, Ho fremda mano skribas por nia kara filo, ho la trafita animo de la patrino! Cio turniĝas antaŭ ŝiaj okuloj, flagras per nigro, ŝi trafas la ĉefajn vortojn sole, Frazojn rompitajn, pafovundo en la brusto, kavaleria ekbatalo, alportita al la hospitalo, '■:M Ha nun la unuopa figuro por mi, Meze de la multloĝata kaj riĉa Ohio kun ĉiuj ĝiaj urboj kaj bienoj, Malsane blanka je la vizaĝo kaj malvigla je la kapo, tre malforta, Ce la kadroflanko de pordo kliniĝas. Ne tiel funebru, kara patrino (la jus plenkreskinta filino diras tra siaj plorsingultd» La malgrandaj fratinoj kunpremiĝas apude, senparolaj kaj konsternitaj), Vidu, plej kara patrino, la letero diras, Peĉjo baldaŭ plisaniĝos. Ho ve la kompatinda knabo, li neniam plisaniĝos (nek eble bezonas plisaniĝi, tiu kuraĝa kaj simpla animo), Dum ili staras hejme ĉe la pordo, li estas jam morta, La sola filo estas morta. Sed la patrino bezonas plisaniĝi, Si kun maldika formo nun vestita en nigro, Tage ŝiaj manĝoj netuŝitaj, tiam nokte sporade dormanta, ofte maldormanta, Meznokte maldormanta, ploranta, sopiranta per unu profunda sopiro, Ho ke ŝi povu retiriĝi nerimarkite, silente de la vivo eskapi kaj retiriĝi, Sekvi, serĉi, esti kun sia kara morta filo. Trad. Maurice Wittenberg Nun malsanega, sed baldaŭ plisaniĝos. 2006/3-4 6 speranto JJ STiT" 23 nekrologo ^^^^^^^^^^^^^^^^—^^^^^^^^^^^^^^^^— Esperanto Perdis Sian Plej Grandan Verkiston William Auld, la plej elstara Esperanto-verkisto, forpasis la 11-an de septembro 2006. Li naskiĝis la 6-an de novembro 1924, eklernis Esperanton en 1937 kaj aktiviĝis en la Esperanto-movado en 1947, kiam li ankau komencis serioze verki en Esperanto. En la Jubilea Jaro 1987 William Auld estis elektita kiel Honora Membro de Universala Esperanto- Asocio. Profesie li estis vicestro de liceo en la skota urbeto Dolaro. Auld estis unu el la plej konataj kaj fekundaj kontribuantoj al la Esperanta kulturo, kiu aŭtoris, tradukis au redaktis plurajn dekojn da libroj. Li estas unu el la plej ofte premiitaj partoprenintoj de la Belartaj Konkursoj de UEA. Lia ĉefverko estas la poeziaĵo "La infana raso" (1956), kiu estas ĝenerale konsid- erata la pinta atingo de la Esperanta lit- eraturo kaj kiu pro sia humanisma kaj porpaca mondrigardo fariĝis kvazaŭ "nacia epopeo" esperantista. Aliaj poe- maroj de Auld estas "Spiro de l'pasio" en la kolekto "Kvaropo" (1952), "Unufingraj melodioj" (1960), "Humoroj" (1969), "Rimleteroj" (kun Marjorie Boulton, 1976) kaj "El unu verda vivo" (1978). Liaj kolektitaj poe- moj aperis en la volumo "En barko sen- pilota" (1987). Auld redaktis du eldonojn de "Esperanta antologio" (1958 kaj 1984), la panoraman antologion de Esperanto-tekstoj "Nova Esperanta krestomatio" (1991) kaj kelkajn aliajn antologiojn. Li verkis amason da eseoj, artikoloj kaj prelegoj por multaj gazetoj kaj Esperanto-aranĝoj, kaj ili aperis ankaŭ libroforme en "Facetoj de Esperanto" (1976), "Pri lingvo kaj aliaj artoj" (1978), "Enkonduko en la origi- nalan literaturon de Esperanto" (1979), "Vereco, distro, stilo: Romanoj en Esperanto" (1981), "Kulturo kaj interna- cia lingvo" (1986) kaj "Pajleroj kaj sto- ploj" (1986). En 1988 aperis lia enkonduko al la Esperantaj lingvo kaj movado "La fenomeno Esperanto". Abunda estas ankaŭ la rikolto de tradukoj fare de Auld. Inter ili elstaras "Kantoj, poemoj kaj satiroj" de R. Burns (1977), "Epifanio" (1977) kaj "La sone- toj" (1981) de Shakespeare, "Aniaro" de H. Martinson (kun B. Nilsson, 1979), "La robaioj" de Omar Kajam (1980), "La graveco de la fideliĝo" de O. Wilde (1987) kaj la trivoluma "La mastro de l'ringoj" de J.R.R. Tolkien (1995-1997), kiun li mem konsideris sia traduka ĉefverko, dum plej kara al li estis "Jurgen" de J. Branch Cabell (2001). Auld redaktis plurajn revuojn, i.a. "Esperanto en Skotlando" (1949-1955), "Esperanto" (1955-1958, 1961-1962), "Monda Kulturo" (1962-1963), "Norda Prismo" (1968-1972), "La Brita Esperantisto" (1973-1999) kaj "Fonto" (1980-1987), kaj kunlaboris kun aliaj gazetoj. Li verkis sennombrajn recen- zojn kaj kelkajn lernolibrojn, i.a. "Esperanto: a new approach" (1965) kaj "Paŝoj al plena posedo" (1968). Auld estis vicprezidanto de UEA (1977- 1980), membro de la Akademio de Esperanto (1964-1983) kaj ĝia prezi- danto (1979-1983). En 1995 Auld ricevis la Premion Deguchi, en 1998 li fariĝis la unua Esperantisto de la Jaro en la voĉdonado de "La Ondo de Esperanto", kaj en 2000 li gajnis la FAME-kultur- premion. Li estis ankaŭ honora prezi- danto de Esperanta PEN-Centro. Ekde 1999 William Auld estis unuafoje kandi- datigita por la literatura Nobel-premio. William Auld estis honora membro de ELNA. (Gazetaraj Komunikoj de UEA) Esperanto League for North America Non-Profit Org PO Box 1129 US POSTAGE El Cerrito CA 94530 PAID Leesburg FL Permit #1040 24 ^sperantoUS^ 2006/3-4