spercinto U S Bi-monthly bulletin published by the ĉsperanto League for North ĥmerica * 2006/1 Dumonata bulteno eldonata de la ĉsperanto-ligo por Norda ĥmeriko * 2006/1 A €n lei Numero ■■"■-''......*■■»■■ ......... * Prezidanta Saluto.......3 * Raporto de ELNA al UEA . . 3 * The Heartbeat of ELNA - its Central Office.........4 * Nova Pagaro de ELNA. . . 5-6 * Libroforma PMEG!.......6 * Loke: Georgio..........7 * Kiel Organizi Kongreson . . 8 * Bonvenon al NASK......9 * Tradukoj por la Nova Epoko..........10 * Lost in Translation.....10 * Novaj Libroj de ELNA ... 11 * Vojagu Esperante!.....12 ■ i i *■— <■»»« in in» V it I» — ' Esperanto-USA ; .......« ■ SNA ft. WHccme 10 tf«e Esperanto League for Ncr* Jmenta' who »< «MWI>|ai*i«Mid||M.n ^ • i ■ ■* *" ■ ~i • i nifti—TiiiMn«i» pu can fftrarr *id^- r lo :. fijimu'ixmiJKi» i»»___ *Mi«i»iiinmp»iNw;«« »•*«■ Miwmi'ift'dmiJiftftft ittanas* iwNiiimptMwfi l^i ^ ■ ■ I II1|J| uwftft *t ■■ypLp-rip>«.....I ■ i i i nUM0ftW ITr.^lrHAlK •»«I»M«^!>-.»*- *»•«.-.Oft»»««l>nftJ»A.Hn unujaron. Mi interes-satas auskulti muzikon n el diversaj landoj. Mi i ĉiuj temoj kaj tre volas n via lando. Skribu: ski, 38-500 Sanok, ul. odkarpackie, Poland. 6 sperantoUSTiT 2006/1 ^^^^^^^^^^^^^^—^^^^^^^^^^^^^^— €LNĥ-retejo "Estas nenio kion niaj superhomoj ne povas fari!" (daŭrigo. Komenco sur p. 1) Steven Brewer Teamo de aliaj homoj respondis al mia voko - mi pensas pri ili kiel aro de super- homoj: Philip "Bradipo" Brewer (mia frato, verkisto kaj iama redaktoro de €spercinto USĥ); Phil Dorcas (prezidanto de ELNA kaj giganto); Tracy Huber (lig- nolaboristo kaj komputila novulo); d-ro Fred Meyers (fama fizikisto kaj longtempa esperantisto); Anderson "Nehundo" Mills (doktora studento, dancisto kaj stelulo de la Aŭstina E-movado); William "Ailanto" Patterson (retmastro, kontrolisto kaj esper- antisto eksterordinara); d-ro Robert Read (genia sciencisto kaj bona patro); Chuck "Amuzulo" Smith (juna sperta kom- putilisto kiu forgesis ke li estas en Germanio); Jacob "Kvarko" Schwartz (genia komputilisto kaj organizanto); David Wolff (antaŭa prezidanto de ELNA kaj luphomo); kaj multaj aliaj. Ni unue diskutis la aferojn retpoŝte. Ni komence faris decidojn pri la organizado de la novaj paĝoj. Ni decidis pri la roloj de bazaj paĝoj kaj planis ligilojn al ili je la maldekstra flanko. Ce la supro, ni planis ligilojn por diversaj aroj de homoj: lernan- toj, membroj, junuloj, aktivuloj ktp. Kaj ni komencis la laboron redakti la paĝojn per vikio (komputila sistemo kiu ebligas al pluraj kunlaborantoj libere redakti tek- stojn, same kiel en Vikipedio.) Multaj el la paĝoj estis originale verkitaj por presitaj materialoj. Tiaj aferoj ofte devas esti memstaraj: ili devas havi enkon- dukojn al Esperanto, kiel kontakti la orga- nizajon ktp. Por la reto, oni uzas unu paĝon por ĉiu rolo, kaj simple ligas la informojn al tiu paĝo kiam necesas indiki certan in- formon. Ni konsentis ankau ke finfine ni elektu uzi iun pretan enhav-administran sistemon. Tiaj sistemoj proponas multajn servojn, simpligas la aldonadon kaj redaktadon de paĝoj kaj faciligas ke multaj homoj parto- prenu la subtenon de la retpaĝaro. D-ro Read proponis Drupal, tre popularan kaj fortan sistemon. Mi timis ke la ŝanĝo al enhav-administra sistemo bezonus tiom longan tempon ke ni devus atingi ĝin en du paŝoj. Tial mi proponis ke mi rapide kon- struu pli belan retpaĝaron el simplaj html- paĝoj por anstatauigi la malnovan ĝis kiam ni estos pretaj fari la grandan laboron por HEn la subetago de sia domo, d-ro Read konstruis komputil- reton, kaj oni ligis la kom- putilojn al tiu reto. Mi kunportis makintoŝan kaj linuksan kom- putilojn. Kelkaj havis porteblajn komputilojn, aliaj alportis siajn grandajn skatolojn kaj ekranojn. Kaj mi kaj Anderson "Nehundo" Mills alportis sendratajn bazsta- ciojn. Kaj ni komencis labori" komplete ŝanĝi la sistemon. Pro diversaj kialoj tio ne okazis - plej- parte pro tio ke estis pli da laboro ol unu homo povus fari sole, do ĉi-aŭtune d-ro Read proponis ke ni aranĝu lok-retan fes- ton en lia domo en januaro por kune fari la transprenon de la malnovaj paĝoj. Kaj mi konsentis ke, se ni havas tiun unu momen- ton por fari la laboron, ni tiam ekuzu enhav-administran sistemon - kaj ni elek- tis Drupal. En la monatoj antau la retfesto, ni faris la teknikan laboron necesan por starigi la sis- temon. Mi installs la programaron, agordis la servilon kaj refasonis la "temon" (la paĝ-aranĝon, kolorojn, bildetojn ktp.) por ke ĝi taŭgu por niaj celoj. Mi ankaŭ faris kelkajn ŝanĝojn al la Drupal-a. sistemo mem, por ke ĝi pli bone taugu por niaj celoj. Kiam la sistemo ekfunkciis, d-ro Read kaj mi komencis la transprenon de paĝoj kaj komencis reklami la paĝojn kaj la feston al pli kaj pli granda grupo da homoj. La retfesto komenciĝis la 6-an de januaro 2006. Kelkaj flugis al Austino, Teksaso, aliaj veturis per aŭto. En la subetaĝo de sia domo, d-ro Read konstruis komputilreton, kaj oni ligis la komputilojn al tiu reto. Mi kunportis makintoŝan kaj linuksan kom- putilojn. Kelkaj havis porteblajn kom- putilojn, aliaj alportis siajn grandajn skatolojn kaj ekranojn. Kaj mi kaj Anderson "Nehundo" Mills alportis sendratajn bazsta- ciojn. Kaj ni komencis labori. Dum la tuta semajnfino ni prenis malno- vajn paĝojn de la retpaĝaro, redaktis kaj enmetis ilin en la novan sistemon. Ni havis kelkajn longajn diskutojn pri solvendaj problemoj kaj estontecaj demandoj. Ni faris ankaŭ diversajn aliajn taskojn: ekzemple, ni preparis videoregistrajojn por reklamoj pri Esperanto per videokamerao kaj parolis pri aliaj diversaj projektoj por antauenigi Esperanton en Usono kaj tra la mondo. Ni ankaŭ trinkis bieron, manĝis italan pasteĉon kaj spektis la filmon "Blade 3: Trinity" ("Klingo 3: Triunuo"), kiu uzas Esperanton diversmaniere. Ni aldonis kelkajn dinamikajn aspektojn al la paĝaro: en la unua paĝo estas diversaj bildoj el kiuj unu estas hazarde elektita por aperi. Ankaŭ je la dekstra flanko estas kvin plej novaj bildoj ĉe la retloko Flickr en la grupo Esperantujo. Flickr estas nova, provizora servo kiun Yahoo aĉetis antaŭ kelkaj monatoj. Flickr funkcias kiel foto-arkivejo kiu samtempe provas helpi ke oni trovu homojn kun sim- ilaj interesoj. Gi estas teknike profesia servo, krome, ĝi estas senpaga (por ĝis 20MB de bildoj ĉiumonate), kaj estas mul- taj diversaj manieroj interagi kun la servo de teknika flanko (kaj por aldoni kaj por 2006/1 ^ŝperantoUS^T 5 € LN R-re tej o/l i broj serĉi kaj vidi bildojn). En Flickr oni povas indiki bildotemojn kaj facile trovi similtemajn bildojn de aliaj uzan- toj. Eblas ankaŭ starigi grupojn de bildoj kun simila temo (ekzemple "Esperantujo"). Estas 19 homoj kiuj apartenas al la grupo nun, kaj espereble pliaj aliĝos. Dum Flickr restos provizora, oni ne tradukos la interfacon en aliaj n lingvojn, sed post kiam ĝi atingos la unuan finitan version, oni promesas ke aliaj lingvoj eblos. Gis tiam, al mi ja plaĉas ke esper- antlingvaj kaj esperant-temaj bildoj vide- blas kune kun la miloj da aliaj bildoj. Dum la fina posttagmezo de la retfesto, ni finis nian laboron pri la retpaĝaro. Ni kon- trolis la paĝojn por trovi eventualajn erarojn kaj verkis artikolojn kiuj aperos en la unua paĝo dum kelkaj semajnoj (se nenio alia ap- eros). Estos, kompreneble, multege da aferoj ankorau farindaj - multaj teknikaj problemoj por mi, pri la aspekto kaj funkciado. Por la Estraro restas ankau diversaj demandoj pri politiko: kiu rajtas uzi la retpaĝaron kaj por kio? Kiu ricevu kiajn privilegojn? Kiam membroj ricevu priv- ilegiojn kaj kiam perdu ilin, se oni ne plu membras? Kaj tiel plu. Sed ekde nun ELNA havas pli bonan, profesian kaj modernan aspekton por la mondo. Nova, moda, al- loga retpaĝaro estas nuntempe verŝajne la plej grava vizaĝo kiun organizajo montras al la mondo. Nun ni povos pub- likigi nian adreson sen timi ke ĝi forpuŝos vizitantojn. Plue, ni antaunelonge bone in- struis al 7-8 homoj kiel bone regi la siste- mon, tiel ke la tuta afero ne devu resti sur la ŝultroj de nur unu aŭ du homoj. Kaj ni komencas plani por la estonteco: unu pro- jekto finiĝas kaj ni rigardas al la estonteco. Kiu nun estas la plej grava problemo? Ne probleme! Estas nenio kion niaj superho- moj ne povas fari! Unue aperis en Libera Folio — http://www. lib- erafolio.org/, sub la titolo "Usonaj esperan- tistoj liberigis sian retejon ", kun etaj modifoj PMEG: Nun havebla libroforme Tim Westover Plena Manlibvo de Espevanta Gvamatiko de Bertilo Wennergren finfine haveblas ankaŭ surpapere: tio estas la plej freŝa eldonaĵo de ELNA. De pluraj jaroj la verko estas konata de retemaj esperan- tistoj kiuj uzas la verkon ĉe http://bertilow.com/pmeg/. La plena tek- sto de PMEG daure aperas, en HTML kaj elŝutebla pdf-formato, en tiu retejo. PMEG estas heredanto de la impona Plena Analiza Gramatiko de Kalocsay kaj Waringhien, ampleksa kaj faka verko jam ne plu havebla krom kiel brokantajo. La Plena Analiza Gramatiko estas verko precipe por lingvistoj. Gi uzas lingvis- tikajn terminojn kaj tre detale analizas la lingvistikajn trajtojn de Esperanto. Tiuj es- ploroj estas valoregaj - tamen la verko ne tiel bone helpas al nelingvisto serĉanta, ekz., ĝustan verboformon au korektan uzadon de "po." PMEG estas libro ĉefe por nelingvisto. Gi evitas lingvistikajn terminojn, eĉ uzante "rolvortero" anstatau "prepozicio", "a- vorto" anstataŭ "adjektivo". Tamen ĝi ne estas simpla verko - oni ene trovas tre de- talajn klarigojn pri korekta uzado de tabelvortoj ("tiuj","ĉies" ktp), "ig" kaj "iĝ", vortfarado kaj kunmetado, kaj centoj da aliaj temoj. La fina rezulto estas verko kiu funkcias kiel pacienca kaj klera instru- isto. Gi estas fonto de ĝustaj respondoj, helpaj sugestoj kaj trafaj ekzemploj. Dank' al detala indekso, tiuj respondoj kaj sugestoj rapide troveblas. PMEG alfrontas multajn proponitajn ŝanĝojn kaj reformojn en la lingvo - tamen ĝi malofte aprobas ilin, uzante logikajn ar- gumentojn montri kial la plejmulto de re- formoj malhelpas al la lingvo. La plejmulto de ekzemploj en PMEG venas de la verkaro de Zamenhof. Sume ĝi prezentas fundamentan Esperanton kom- prenitan de ĉiuj esperantistoj kaj ne perme- sas tiujn reformojn kiuj detruus la komunan bazon kiun kreis la centjara uzado de Esperanto tutmonde. Do kial ELNA elektas aperigi libron kies tuta enhavo estas senpage kaj facile have- bla en la interreto? Car la libroformo pli utilas al studado kaj lernado. Surpapera teksto povas esti substrekita; paĝ-anguloj povas esti falditaj. PMEG kiel libro multe pli facile veturas al klubvesperoj, klasĉam- broj kaj kongresoj. Gi povas dejori kiel ler- nolibro en progresiga aŭ perfektiga kurso. Fine PMEG libroforme povas preni la mer- ititan lokon apud la Fundamenta 6 Esperanto U S^" Krestomatio, Esperanto Antologio kaj Plena Analiza Gramatiko sur la librobreto de ĉiu serioza esperantisto. Se vi interesiĝas pri PMEG, bonvolu trarigardi la enhavon kaj ekuzi ĝin rete ĉe http://bertilow.com/pmeg/. Kaj poste aĉetu propran ekzempleron pere de ELNA! I-U-rliUi Wrnnrn;rrn Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko E«|H'r»inUi-Ll|jw por Norda Anwrllu; lPoMEGo! 2006/1 loke Prezento de Esperanto en Rozkruca Loĝio Joel Amis Sabaton, la 17-an de decembro, 2005, en la Atlanta Loĝio de la Rozkruca Ordeno, AMORC, Jenja kaj Joel Amis - membroj kaj de la Esperanto-Societo de Metropola Atlanto (ESMA) kaj la Atlanta Rozkruca Loĝio - faris prezenton al lokaj rozkru- canoj pri Esperanto kaj ĝiaj idealoj. Post nia (Joel kaj Ĵenja) geedziĝceremonio, kiu okazis en la Atlanta Loĝio per rozkruca ceremonio, ekestis ĝenerala scivolemo kaj in- teresiĝo pri Esperanto inter la loĝianoj. Pro tio oni invitis nin fari prezenton pri Esperanto kaj ĝiaj idealoj dum la decembra "Mistika Salono" (malferma kunveno en kiu oni invitas homojn prezenti ideojn/movadojn/disciplinojn parencajn aŭ simpatiajn al Rozkrucismo). Ni faris skizan prezenton pri ĉiuj aspektoj de la Lingvo kaj Movado, sed donis apartan atenton al la vivo kaj idealoj de Zamenhof (Joel laŭtlegis Preĝon sub la Verda Standardo kaj emfazis la similecojn inter la idealoj de Zamenhof kaj rozkrucanoj). Ankau, estis aparta sekcio en nia prezento pri la konkretaj ligoj inter Esperanto kaj Rozkrucismo. Ekzemple, lastatempe AMORC faris multling- van eldonon de la Rozkruca Vivkodo - kaj Esperanto estas unu el la lingvoj! Krome, jam de pluraj jaroj haveblas la enkoduka broŝuro pri Rozkrucismo, Regado de la Vivo, en Esperanto (aĉetebla de UEA), kaj, kiel ni jus lastatempe eksciis, ekzistas aliaj rozkrucaj verkoj en Esperanto (espereble ili baldau hav- eblos de ELNA kaj UEA). La reago de la loĝianoj pri Esperanto estis tre pozitiva kaj favora - kaj ili eĉ proponis, je tre favoraj kondiĉoj, la Loĝion kiel kursejon por nia planata E-kurso. Esperanto-Societo de Metropola Atlanto: www. esperanto-atlanta. org Rozkruca Ordeno, AMORC: (Usono) www. rosicrucian. org (internacie) www. amorc. org Esperanto Presentation in Rosicrucian Lodge Joel Amis On Saturday, December 17, 2005, in the Atlanta Lodge of the Rosicrucian Order, AMORC, Zhenya and Joel Amis - mem- bers both of the Esperanto Society of Metro Atlanta (ESMA) and the Atlanta Rosicrucian Lodge - made a presentation for local Rosicrucians on Esperanto and its ideals. After our (Joel and Zhenya's) wedding, which took place in the Atlanta Lodge in a Rosicrucian ceremony, there arose among Lodge members a general curiosity and in- terest in Esperanto. And as a result of this in- terest, we were invited to make a presenta- tion about Esperanto and its ideals during the December "Mystical Salon" (an open meet- ing in which people are invited to present ideas/movements/disciplines related to or compatible with Rosicrucianism). We con- cisely presented all aspects of the Language and Movement, but gave special attention to the life and ideals of Zamenhof (Joel read aloud the Prayer under the Green Standard and emphasized the similarities between the ideals of Zamenhof and Rosicrucians). Also, there was a separate section in our presenta- tion about the specific links between Esperanto and Rosicrucianism. For example, recently AMORC released a multilingual edition of the Rosicrucian Code of Life - and Esperanto was one of the languages! In addi- tion, for several years now the introductory booklet to Rosicrucianism, Mastery of Life, has been available in Esperanto, and, as we just found out, there are other Rosicrucian books in Esperanto (which hopefully will be- come available through ELNA and UEA in the near future). The Lodge members' reaction to Esperanto was very positive and favorable - and they even offered, under very favorable condi- tions, the Lodge as a place to hold our planned Esperanto course. Esperanto Society of Metro Atlanta: www. esperanto-atlanta. org Rosicrucian Order, AMORC: (U.S.) www. rosicrucian. org (internationally) www.amorc.org A Visit to Esperantoland ""i"- \i i • ' • "* ii ~ii'n,i y ■ idf .... . ,....,. . ^.y- —!—,..._.. -j^ — i n.....llMw MiHrr ■ < l^t^mmk "••|ll|IWIIlft»^l*l> 111 «■■«>».—•.»<»•— ni n»im)«-»»>)i.— \TU 4». W^i.Mil lMI|^Maw«.HMlb N»*»l»-^ -» — »»W»»I»K11IIHI -!»»■ ■!■■■* i H >llwJwb^*fcil*««fyw^ ttxtuMJi!..... iliim.ta^aibU'.'io *C ^1*fTy I ^ H I«i ** M» MMrfMM WW II ■■ #» >fi>4llukirtamiiti!i.iLiUk -IK~ >w ■ *rMw>rllpniMi ■« J||^ »| I I | l>w| .j.a^-1 !,■■ ■--'Hi .—.t,w»*-. - i.., r- Article on Esperanto in The American Scholar Yevgeniya "Zhenya" Amis The winter 2006 issue of The American Scholar, a Phi Beta Kappa Society publica- tion, published a big (16 pages long, the longest in the issue!) article about Esperanto. In contrast to the majority of other articles about Esperanto, this one is written by an author who is really familiar with Esperanto. Arika Okrent has actually learned Esperanto (on her home page she writes that she has even become proficient in Esperanto) and it is clear that she consulted many books on Esperanto. How did it come about that the author is so familiar with Esperanto? Arika Okrent, Ph.D., a professional linguist and psychologist, is writing a book on invented languages, and, in addition to becom- ing an Esperantist, she also earned the first level certification in Klingon. The article quite realistically presents the state of the Esperanto Movement in the U.S., gives an introduction to the history of Esperanto, the international Esperanto 2006/1 Movement and institutions, mentions George Soros, whose father was an active Esperantist... Actually, it is the most informative article writ- ten by a non-Esperantist that I have ever read. It has many quotes and is well written. But it doesn't paint everything rosy: a good part of it is dedicated to the "Ido schism", it criticizes some parts of the Esperanto Movement and also mentions some examples of "dismissing humor or sheering disgust" towards Esperanto. But the bad examples are usually balanced with good ones. The American Scholar, the literary and intel- lectual quarterly of the Phi Beta Kappa Society, has a circulation of just under 100,000 copies and is available to both members and nonmem- bers of the society. Phi Beta Kappa was founded in 1776 and has evolved to become the nation's leading advocate for the liberal arts and sci- ences at the undergraduate level. 6 speranto JJ S^" manlibro Kiel organizi kongreson Parto III Tio ĉi estas la tria parto de serio da artikoloj pri organizado de Esperanto-kongresoj, specife de landaj kongresoj de ELNA, sed ankaii de re- gionaj kongresoj. Gi baziĝas sur la kongresa manlibro de ELNA (la originalan gvidilon verltis Frank Helmuth, Cathy Schulze kaj Bill Harmon; Ellen Eddy reviziis gin. Jim Henry plu reviziis kaj multon aldonis), ltiu troviĝas ĉe www.pobox. com/~jimhenry/esp/esma/planoj.htm. n«MiL1l«a>l^>a>aaiia«aBMi*lt3aK —JAIiĝilo por la LK en Aŭstino, 2005 Aligilo Laŭ la originala gvidilo, la aliĝilon faru la CO, sed lastatempe ĝin fakte faras la Lokaj Kongresaj Komitatoj (LKK)*. Tiukaze la far- into de la aliĝilo sendu fotopretan version de ĝi (eble pdf-dosiero, retpoŝte) al la CO, por ke oni presigu kaj dissendu ĝin al la membraro kun la unua anonco pri la kongreso. Eble estus pli bone se la CO ĉiujare farus aliĝilon laŭ la sama ŝablono, kun revizio de la kotizoj kaj limdatoj, kontaktinformoj ktp. kaj aldono de apartaj de- mandoj lau la petoj de la LKK. En la aliĝilo estu facile komprenebla tabelo kun la kongresaj kotizoj laŭ la kategorio kaj limdato. Kategorioj kun malsamaj kotizoj povas inkluzivi: ELNA-membrojn; ne ELNA-mem- brajn usonanojn; alilandanojn; gejunulojn; ho- mojn kun limigita enspezo; unutagajn partoprenantojn; familian partoprenon; moralajn subtenantojn (ne alvenas al la kon- greso sed ricevas poŝte la dokumentojn, fotojn ktp.). Kutime la kotizo malpli altas se oni reg- istriĝas tre frue ol se oni registriĝas nur nelonge antau la kongreso: la limdato por la malalta kosto povas esti, ekz., unu monaton antaŭ la kongreso. Se la aliĝilo estas dissendita tre frue (en la antaua jaro, ideale, sed tio malofte okazas), povas esti tria malalta kotizo por in- stigi homojn registriĝi ankoraŭ pli frue. Eble tiu limdato estu monaton** au du post la verŝajna dato, kiam la aliĝiloj estos dissenditaj. La al- iĝilo klarigu ankau la limdaton kaj aliajn kondiĉojn de nuligoj. La aliĝilo eventuale enhavu, krom bazajn de- mandojn pri nomo kaj kontaktinformoj, la je- najn demandojn kaj indikojn: - Cu vi permesas ke ni diskonigu vian nomon / poŝtadreson / telefonnumeron / retadreson al aliaj kongresanoj? (Kvar apartaj jes/ne datumoj en la datumbazo) - Cu vi intencas ĉeesti la aferkunsidon de AAIE (Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto)? - Cu vi volas ekzameniĝi en AAIE-ekzameno dumkon- grese? (Postulas du horojn.) La respondeca homo in- formu la prezidanton de AAIE pri la nomoj de homoj kiuj volas ekza- meniĝi. - Cu vi volas ricevi turis- man informon pri la kon- gres-urbo? (Iu devas sciigi nomojn kaj adresojn de tiuj homoj al la urba turista in- stanco.) - Mi ne havas ret-aliron. Bonvolu sendi lastminutajn anoncojn al mi paperpoŝte. - Mi ne bone parolas la anglan. Bonvolu kon- takti min pri renkontiĝo ĉe la flughaveno. (Estus bone proponi tiun servon al alilandaj gastoj, sed se la LKK ne certas pri sia povo re- aligi tiun servon, oni ne menciu tiun ĉi eblon en la aliĝilo.) - Mi volontulas helpi dum la kongreso (pri la registra tablo / teknikaj aranĝoj / akuratigo - t.e. sciigo al la prelegantoj pri la restanta tempo ktp.) - Mi volontulas kunuli al komencanto. / I need a buddy. (Iu devas zorgi pri tiuj, ligi komencantojn al volontulaj kunuloj kaj informi tiujn dum la registriĝo.) - Mi volas helpon trovi samĉambran(in)on. - Mi pretas prelegi pri___dum la kongreso. (Demandi pri tempodauro, ekipaj bezonoj ktp.) - Mi volontulas gvidi parolrondon pri ___ dum la kongreso. - Mi havas alian ideon por programero. Jen:___ - Mi volas vegetaran / vegetalan manĝon ĉe la bankedo. (Vi devas informi la hotelon pri la nombro de vegetaranoj kaj/au vegetalanoj [kaj la tuta nombro de manĝontoj] sufiĉe frue antau la bankedo; kutime 72 horoj antaue. La aliĝilo informu ankau ke la bankedo eble ne haveblos por tiuj kiuj registras sin post certa limdato.) - Mi havas jenajn manĝo-alergiojn: ___ (Ankau pri tiuj respondoj vi devas informi al la kuiristoj sufiĉe frue antaŭ la bankedo.) - Mi bezonos rulseĝon dum la kongreso. (Iu devas responded pri luo de rulseĝoj, se iuj in- dikas sian bezonon.) Ni nepre ankau havu en la retpaĝo retan al- iĝilon kiel HTML-formularon kiu registros ĉiujn informojn en teksta datumbazo. Al tiu da- tumbazo havu la aliron ne nur la retejestro, sed ankau la direktoro de la CO kaj almenau unu alia homo el la LKK. La aliĝilo prefere uzu nur servilan skripton (ekz., Perl), ne krozilan skrip- ton (Javascript, VBScript) por esti alirebla por kiel eble plej multaj homoj. La aliĝilo devas plektiĝi kun la Hypermart- butiko de ELNA. Tie ni povas sekure ricevi kreditkart-pagojn. La aliĝila paĝo indiku klare ke se iu ne havas kreditkarton kaj volas pagi ĉeke, tiu tamen povas registri sin per la reta al- iĝilo, indikante ke li/ŝi sendos ĉekon al la CO. Estu indikilo en la datumbazo pri tio ĉu kon- gresano jam pagis kaj se jes, kiom; ĝi automate pleniĝu kiam homo pagas kreditkarte, kaj per- mane kiam la CO registras en la datumbazo la ricevon de ĉekoj. Ankau estu indikilo por tio ĉu kongresano bezonas invit-leteron*, kaj kio estas la progreso pri tio (letero petita/sendita; vizo petita/akirita/neita). Aliĝintoj povu vidi sian propran informon en la datumbazo (aŭ eble povu klaki butonon por peti retpoŝton kun sia informo) por certigi ke ĝi estas ĝusta. Eventuale certaj raportoj estu pub- like haveblaj: ekz., nombro de aliĝintoj ĝis nun, sume kaj laŭ kategorioj; kaj listo de parto- prenantoj kiuj permesas al ni diskonigi iliajn nomojn, kun urbo, ŝtato/provinco kaj lando por ĉiuj. La raportoj (privataj kaj publikaj) povu listigi homojn laŭ alfabeta ordo de familia nomo, laŭ ordo de aliĝo, kaj eventuale ali- maniere. Kiam la CO ricevas paperpoŝtajn aliĝilojn, la stabanoj enigu la datumojn el ili ankau en la retan aliĝilon, por ke informoj pri ĉiuj kongre- sanoj estu en la sama datumbazo alirebla por iuj en la LKK. Lastminutajn aliĝilojn la direktoro povas porti kun si al la kongreso kaj doni al la LKK-ano ĉe la registrejo. Listo de aliĝintoj, kun indiko pri tio, kiom ili jam pagis, ĉu ili ŝuldas ion (kaj se jes, kiom) oni nepre havu ĉe la reg- istra tablo. * Ligiloj al ĉiuj paĝoj, ekzemplaj leteroj ktp. in- dikitaj per steleto (*) troviĝas ĉe la originala paĝo http://www.pobox.com/ ~jimhenry/esp/ esma/planoj .htm ** prefere pli ol monato, car la dissendado de ĉsperanto USĥ foje daŭras pli ol monaton - Red. 8 ^sperantoUS^ 2006/1 NĥSK 37th North American Summer Esperanto Institute July 3-21, 2006, Center for Intercultural Studies, School for International Training, Brattleboro, Vermont Sponsored by: Esperanto league for North America (EINA) and the Esperantic Studies Foundation (ESF) The North American Summer Esperanto Institute 2006 will again be held at the School for International Training (SIT), a world famous venue for language and teacher training in Brattleboro, Vermont. The instructors have prepared a three level program of study that emphasizes the ac- tive use of Esperanto in intercultural com- munication, understanding, and cooperation. Instructors: Katalin Kovats (Hungary/ Netherlands), Sylvain Lelarge (France/Netherlands), and Lee Miller (USA) Tuition: $1015 per course Housing: shared room with three meals a day, $700; single room $820 More details can be found at: http:// e speranto. org/nask/ Register on line at: http://www.sit.edu/esperanto/index.html or contact Ellen M. Eddy at address below Enrichment Opportunities Various evening and weekend activities afford opportunities to informally explore many aspects of Esperanto language and culture. These may include study groups, games, group singing, cultural presenta- tions, slide shows, poetry readings, public speaking, intercultural discussions, pic- nics, and field trips. If you would like to propose a special-interest program, con- tact Ellen Eddy. ELNA/ESF Scholarships Students and instructors can receive par- tial financial support for fees and housing. Clubs and individuals are invited to rec- ommend students for advanced studies. Interested students and teachers should write in Esperanto, giving their Esperanto histories (study, teaching, and club activ- ity) to: Ellen M. Eddy at eddyellen@aol.com or 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia WA 98512 USA, 360- 754-4563. For more about SIT and what it offers, visit this web site: http: //www. sit. edu Program Esperanto 1500: Next Steps in Esperanto, instructor: Lee Miller This course is designed for students who have already started the study of Esperanto and are at the "high beginner" level. The class sessions emphasize basic conversational ability, knowledge of basic language structure and vocabulary, and the usage of Esperanto in typical interper- sonal encounters. The focus is on the abil- ity to speak and to understand spoken language. In addition, participants study the language's history and culture. The course is typically conducted in Esperanto, with the use of explanations in other languages if needed. 3 undergraduate credits, pass/fail Esperanto 2000: Gaining Confidence in Esperanto, instructor: Sylvain Lelarge This course, designed for students who have made an initial study of Esperanto, emphasizes conversational ability, knowl- edge of sentence structure and vocabu- lary, and the usage of Esperanto in typical intercultural encounters in Esperanto. In addition, participants study the lan- guage's history and culture. The course will typically be conducted in Esperanto, La 18-a lingva Esperanto- festivalo "Aroma Jalto" 29 aprilo-09 majo 2006, Krimeo, Jalto (Ukrainio) Ukrainaj esperantistoj invitas vin viziti la plej prestiĝan kuraclokon de Ukrainio, krimean urbon - Jalton. Tie okazos la tradicia lingva E-festivalo Aroma Jalto- 2006. Belega ekzotika naturo, altaj montoj, senlima Nigra Maro, florantaj kreskaĵoj, historiaj kaj naturaj vidindaĵoj inspiros vian animon kaj iĝos neforge- sebla evento de la jaro. La programo inkluzivas seminariojn por Esperanto-in- struantoj, diversgradajn lingvajn kur- sojn, universitaton, ekskursojn, piedmarŝojn, koncertojn, ludojn ktp. La ĉeforganizanto: Volodimir Hordienko, volodimir_h@yahoo.com; www.aromajalta.by.ru. UA-01133, Kijiv- 133, p.k. 35; tel/fakso (+380-44) 285- 1701 with the use of explanations in other lan- guages if needed. 3 undergraduate credits, pass/fail. Esperanto 3000: Esperanto Language, Literature and Community, instructor: Katalin Kovats This course addresses the needs of ad- vanced students in a variety of areas, in- cluding the linguistics of Esperanto; advanced language skills (translating, in- terpreting, composition, oratory); Esperanto literature; and social, cultural, and political aspects of the Esperanto com- munity. This varied focus is especially use- ful for those preparing to teach or to take advanced examinations in Esperanto. 3 undergraduate credits, pass/fail. New this year Katalin Kovats will provide a unique lan- guage experience based on the life and art of the painter Vincent van Gogh. While study- ing the fine points of grammar and improv- ing both understanding and speaking abilities in Esperanto, the students will in- crease their vocabulary related to art, nature, philosophy and even illness, geography, and astronomy (besides everyday subjects). Sylvain Lelarge will bring his talents using suggestopedia and other brain-friendly speaking activities which have made him a popular instructor around the world. 12-a Internacia festivalo de E- kanto Velura Sezono 18-25 junio, Krimeo, Jalto (Ukrainio) Postfestivalo (26-30 junio): turista marŝo tra pitoreska okcidenta marbordo de Krimeo. La ĉeforganizanto: Jefim Zajdman, tero@yalta.us, www.jaltaespero.narod. ru. UA-98612, Jalta-12, p.k. 74 (Esperanto), Ukrainio; tel: (+380-654) 231651. 2006/1 6 speranto JJ S^" Lingvo angulo Tradukoj por la nova epoko: "WWW" kaj "snail mail" "Lingva Angulo" estas nova rubriko de ĉsperanto USĥ, kie ni diskutos malfacilaĵojn de tradukado, plej oftajn erarojn en Esperanto kaj tiel plu - unuvorte, ĉion por ke nia uzado de Esperanto ĉiam fariĝu pli kaj pli bona! - Red. Joel Brozovsky Traduki specialan esprimon en nacia lingvo al alia lingvo postulas apartan pensadon. Malofte taŭgas rekta laŭvorta traduko. La esprimo "snail mail" estas relative nova esprimo nuntempe multuzata en la angla lingvo. Tial ankau en Esperanto oni ne malofte sentas bezonon je ĝi aŭ je taŭga traduko. Senpripense eblas lauvorte traduki ĝin kiel "helikpoŝto", sed ĉu tio adek- vate transdonos la signifon kaj etoson de la originalo? La simpla respondo al tiu de- mando estas "ne". Se oni ne konas la originan esprimon en la angla lingvo, kaj do retradukas ĝin de helikpoŝto al snail mail, ĝi estas tute nekomprenebla, unue, kaj due, al ĝi mankas ĉia sprito trovebla en la orig- ina esprimo. Kial "snail mail" tiom populariĝis? Mi opinias ke la ĉefa kialo estas ĝia sprito, kiu de- venas ĉefe el ĝia sono. Krom la grandskala troigo, ĝia signifo, la mensa bildo kiun ĝi donas, ne estas aparte sprita. Sed rekta traduko donas nur tiun mensan bildon, ellasante la tutan spriton. Por imiti la sonan spriton de "snail mail", pli taugus esprimo kia "posta poŝto". La sona sprito similas, sed mankas la granda troigo. Do mi taksas ke ĝi kaptas 90 procentojn de la sprito de la origina esprimo. Same kiel "snail mail", oni neniel povas kompreni la esprimon "posta poŝto" sen ia klarigo. Cu vi komprenis je la unua audo la esprimon "snail mail"? Mi vetus ke vi, same kiel mi, bezonis klarigeton je la unua fojo audi ĝin. Povas esti ke sufiĉa klar- igo venis el la kunteksto, sed ankaŭ tio estas ia klarigo. Pro tiu manko de memklareco, mi ne preferas tiun esprimon "posta poŝto", kvankam ĝi plaĉas al mi. Mia opinio pri Esperanto estas ke ĝi ekzistas por peri klaran komunikadon tra la tuta mondo, kaj ke por fari tion, necesas ke ĝi restu laueble facila kaj klara al ĉiu, sen ia rilato al kono de alia lingvo. La plej bonaj novaj espri- moj estas tiuj kiuj ne bezonas klarigon, kiuj memstare estas kompreneblaj. Tial, mia prefer- ata traduko por "snail mail" estas "pa- perpoŝto". Ĝi havas plaĉan son- ripetadon kiu donas spritan eto- son, eĉ se ne tiom frapan kiel en la origina es- primo. Sed plej grave, ĝi havas la grandan avan- taĝon esti tuj komprenebla sen aparta klarigo. Ĝi perfekte transdonas la signifon de la origina esprimo, komprenebla al ĉiu Esperantoparolanto. Lau mi, tio ĝenerale valo- ras pli ol klopodo transdoni spriton alilingvan je la kosto de kompreno. Lingvan spriton la tradukanto povas krei ene de Esperanto se oni ne sklave sin katenas al la vortoj de la origina tekso. Bona ekzemplo de tio estas la traduko "fTT" de la angla "WWW". "World Wide Web" estas esprimo kreita por tiutempe nova parto de la interreto. Por la sprito, oni uzis la sinonimon "web" de "net". Oni do serĉis vorton iom similan kaj decidis nomi ĝin sinonimo. Same oni faris en Esperanto. La kutima traduko por "net" estas sama kiel tiu por "web": reto. Sed oni trovis alian vorton kun simila signifo, teksajo, kaj el ĝi kreis la novan esprimon "Tut-Tera Teksajo", au mallongige, "fTT". Lost in Translation On the exams - What do you know about Boston Tea Party? - I believe many citizens of Boston were the active mem- bers of this political party! The 3 branches of govern- ment are: the executive, the | legislative and the Jewish. To be elected to Parliament you don't have to be a criminal. In our hard time I was between the choice to become a lawyer or a criminal... Last year I had my personal teacher. I study English because I need in- tercourse with other people. - Who is your father? - My father is Andrey - Is it his main occupation? - No, I think he works somewhere. Misspelin' miss understanding United Stations of America the court fried the murderer (tried) Translations (translated literally from the original Russian into Esperanto) an eye for an eye - orelo por la orelo the conception of police - koncipiĝo de la poli- cano Native Americans - parencaj usonanoj neighborhood - kapuĉo de la najbaro Prepared by Yevgeniya "Zhenya " Amis, based on Russian Esperanto Forum e-novosti Miss Understanding New from the Book Service To order books from ELNA: (1) Send order by regular mail, with check or credit-card number and expiration date, to: ELNA Book Service, PO Box 1129, El Cerrito CA 94530; (2) Order on-line with credit card at http://www.esperanto-usa.org/ retbutiko.html Note: if you order with payment by credit card and the book you want is not in stock, we will back-order it for you and charge your card only when and if it comes back into stock. This service is not available for pay- ments made by check. Prices given are basic, before discounts for ELNA members. CAN ANYTHING BE DONE ABOUT THE "GLOTTOPHAGY" OF ENGLISH? Andrea CHITI-BATELLI. A scholarly reprint from Language Problems & Language Planning about the danger posed by unbridled use of English to other European languages. Extensive bibliography. 2003. 19p. 230x150. Paper. The Netherlands. E-ISSN 15699889. NEW TO ELNA. CAN001 $4.30 10 £-speranto U 5^ 2006/1 libroservo CISKO KAJ VINJO: LA BRUSELA BUBO. Willy VANDERSTEEN. Trans. Bert Boon, Mark Vanden Bempt k.a. Cartoon story of two Belgian children who visit Brussels and have adventures with famous statue Maneken Pis. Drawn in a style very reminiscent of Asterix, but set (mostly) in modern times. 2002. 58p. 260x200. Paper. Belgium. NEW TO ELNA. CIS002 $14.30 ĈI TIE LOĜAS MIĈJO. Miĥail POVORIN 24 songs by various Russian Esperantists, vo- cals and guitar accompaniment by Mihail Povorin. N.d. CD. Running time: 79'34". NEW TO ELNA. CIT001 $8.10 DAMNEJOJ. Julius BALBIN 52 poems about World War II and life in the Nazi concen- tration camps by a well-known Polish- American Esperantist. Includes "Strangolitaj krioj". Poems are in both Esperanto and Polish versions, on facing pages. 1992. 156p. 200x130. Bound. Italy. ISBN 8870360563. NEW TO ELNA. DAM001 $13.40 DUONOKULVITRO, LA. Augusto BAIS- SAC. An amusing little drama about a man in love who struggles with his beloved's unusual demand. Awarded a prize in the Belartaj Konkursoj of UEA, 2005. 2005. DVD: 14 min- utes. All regions. Great Britain. NEW TO ELNA. DUO003 $13.40 FOTOALBUMO, LA (DUA VOLUMO). Trevor STEELE. The second volume of the chronicles of the O'Shea family of Queensland, Australia, as shown in a collection of short pieces built around photographs from their fam- ily album, carries them through the turbulent sixties and into the Vietnam War. 2005. 165p. 230x150. Paper. Austria. IEM Series "Originala Literaturo" #39/2. ISBN 3-901752-26-9. NEW TO ELNA. FOT002 $23.20 GERDA MALAPERIS! Claude PIRON et al. A reading of Claude Piron's popular didactic novella Gerda malaperis! Parts read by Lucas Yassumura, Emilio Cid, Simone Schumacher Cid, Leandro Aristeu, Ana Mikami and Petola. If you are studying Esperanto using this novella, and have a CD player, you should con- sider getting this kit as accompaniment! N.d. 2 CDs. Running time: 71'36"+20'11". NEW TO ELNA. GER006 $15.10 GLUMARKOJ FLORENCO. Set of twelve (three rows of four each) stickers commemorat- ing the 91st World Esperanto Congress, Florence, Italy, 2006. Sticker size is 50 mm by 40 mm (approximately 2 inches by 1-1/2 inches). 2005. Paper. The Netherlands. NEW TO ELNA. GLU002 $1.80 IAM, KIAM... Mikaelo BRONSTEJN. A col- lection of more recent poetry by Russia's best- known Esperanto bard. Includes 60 of Bronstejn's poems primarily from the beginning of the 21 st century, though a couple date back to the 1960s. 2005. 128p. 165x120. Paper. Russia. ISBN 5716101291. NEW TO ELNA. IAM001 $7.90 JEN, DENOVE... Mikaelo BRONSTEJN. A collection of poetry by Russia's best-known Esperanto bard. 31 original poems, including "Verdaj Karavanoj", "Avinjo Jeanne" and "Esperantujo mia". Includes also several trans- lations of Russian poets. 1997. 119p. 165x120. Paper. Russia. ISBN 5716100503. NEW TO ELNA. JEN001 $7.90 KANTOJ EL URSO-KURSO. Short songs from 18 lessons of the well-known Urso-Kurso. Includes song sheet. 2005. CD: 17'54". Great Britain. NEW TO ELNA. URS006 $4.80 KLAUxSTRALIO. Istvdn BEJCZY. Trans. Istvan Ertl. A tale of the political and social problems of late 20th century Europe, and of an insular Utopian society that has solved those problems. Series "Utopia" #2. 2005. 52p. 210x145. Paper. The Netherlands. NEW TO ELNA. KLA001 $5.90 KOMUNE. Ralph GLOMP. Five more four- minute songs primarily by Ralph Glomp, Jiirgen Wulff and Marcus Pengel. Includes page with lyrics. 2005. CD. Running time: 19'29". NEW TO ELNA. KOM007 $11.10 LINGVA DIVERSECO. Martin HAASE. A lecture by Dr. Martin Haase, Herzberg, Germany, November 3, 2001, in which Dr. Haase analyzes various languages and raises the question of whether Esperanto may not be as easy as many people think. 2005. CD. Running time: 39'54". NEW TO ELNA. LIN020 $13.30 LONDONO KANTAS. Londona Esperanto- Horo. Twenty songs, many of them popular in Esperanto clubs throughout the world, sung by members of the London Esperanto Club. 1983. CD. Running time: 51'14". NEW TO ELNA. LON005 $4.80 LUPINO KAJ ALIAJ RAKONTOJ, LA. Saki (H. H. MUNRO). Trans. Edmund Grimley 2006/1 Evans. Twenty stories by this early 20th century master of the short story, characterized by witty humor, elegant style, acerbic satire and, not rarely, a touch of cruelty. 2005. 152p. 200x130. Paper. England. ISBN 0902756249. NEW TO ELNA. LUP003 $17.90 PLENA MANLIBRO DE ESPERANTA GRAMATIKO. Bertilo WENNERGREN The long-awaited successor to the Plena Gramatiko de Esperanto, this book is aimed at ordinary Esperanto speakers who want to study the lan- guage's grammar, word-building system, writ- ing and pronunciation in detail. It explains the language in an easy manner, from the most basic matters through the most specific of de- tails. It uses an abundance of examples to help its explanations, among them many from the Fundamento and the other works of Zamenhof. 2005. 696p. 235x165. Bound. USA. ISBN 0939785072. NEW TO ELNA. Code PMEG01 $27.00 VERDAJ VOĈOJ. Paul GUBBINS (comp.).A series of eight graded, short film clips in which well-known, as well as less-known, Esperanto speakers from various parts of the world speak on various topics. The film clips are short (max- imum two minutes). Self-grading comprehen- sion exercises in HTML format are included. To be used only in a computer with browser and MPEG-player software, no extra hard disk space required. 2004. CD-ROM. Great Britain. ISBN 0901757195. NEW TO ELNA. VER013 $14.30 VOJAĜO ĜIS NOKTOFINO. Louis- Ferdinand CELINE. Trans. Armela LeQuint & Jak Le Puil. The first novel of a French author known both for his anti-Semitism and his black humor. Set around the end of World War I, the book was a literary signal against wars and all human vanities, and broke with French literary traditions, using the speech of uneducated peo- ple, slang, even obscenities. 2005. 370p. 220x140. Paper. USA. ISBN 1595690220. NEW TO ELNA. VOJ012 $28.50 ZAMENHOF-STRATO, LA. Roman DO- BRZYNSKI. A series of interviews with Dr. Ludovik Zaleski-Zamenhof in which the life of L. L. Zamenhof, the development of Esperanto, the evolution of the Esperanto movement, and life in Poland under German occupation are de- scribed. 2003. 288p. 200x140. Bound. Lithuania. ISBN 9955963514. NEW TO ELNA. ZAM006 $33.30 6 speranto JJ S^" 11 vojaĝe Vojagu Esperante en 2006 37-a Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto 3-21 julio, Brattleboro, Vermonto La plej bonaj kursoj en la mondo! Eddyellen@aol.com (tuj poste) 54-a ELNA-Kongreso 21-23 julio, Fashion Institue of Technology Novjorko, Novjorkio (tuj poste) 39-a konferenco de ILEI 25-29 julio, Parmo, Italio, por E-in- struistoj Antaŭ la UK, UEA proponas antaŭkongresajn programojn: 25-28 julio, Toskanio 26-28 julio, Romo 25-28 julio, Venecio kaj Norda Sicilio 91-a Universala Kongreso de Esperanto 29 julio - 5 aŭgusto, Florenco, Italio Florenco, ĉefurbo de Toskanio, kon- servas la etoson de la neripetebla granda epoko de kultura, arta kaj sci- enca evoluoj, nomata la Renesanco. Guste ĉi tie naskiĝis la moderna itala lingvo. Nia kongresa temo estas: "Lingvaj rajtoj, lingvolernado kaj edukado por ĉiuj". (tuj poste) UEA pro- ponas postkongre- sajn ekskursojn, kaj Esperanto Vojaĝ- Servo proponas: Mirinda Malto 6-13 aŭgusto Megaliths, medieval dungeons and Calypso s Cave — Malta is positively mythic! The narrow cobblestone streets are crowded with Norman cathedrals and baroque palaces. The countryside is littered with the oldest known struc- tures in the world — older than Stonehenge or the Egyptian pyramids. Strategically located between Sicily and North Africa, Malta was a prize whose importance far exceeded its size. It has been visited or invaded by every major civilization in the region. The Phoenicians, Carthaginians, Romans, Arabs, Normans, French and English have all left evidence of their stays. Brochures have been mailed to all who have expressed an interest. If you didn 't get one and would like to, please write or call immediately. 22-a Internacia Simpozio Esperanto-Turismo pri 30 aŭgusto - 9 septembro Krozado al Alasko (de Seatlo). "Vojage of the Glaciers" - de Vankuvero, Kanado al Anchorage, Alasko - speciala grup-prezo kaj la eblo vojaĝi kun eksterlandaj esperan- tistoj. ESPERANTO VOJAĜ-SERVO (E.VS.) Berkeley's Northside Travel 1824 Euclid Ave. Berkeley, CA 94709 (510)531-8393 LusiHarmon@aol.com E.V.S. volonte provizos vin per al- iĝilo, detaloj kaj helpo aranĝi viajn vojaĝojn. Esperanto League for North America Non-Profit Org PO Box 1129 US POSTAGE El Cerrito CA 94530 PAID Leesburg FL Permit #1040 12 Esperanto U S^ 2006/1