esperanto /pi-monthly bulletin published by the Esperanto League for North America ilV 6/2004 \Dumonata bulteno eldonata de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko ^Sr Pecembro 2004, Literatura Numero Esperanto estas poemo > skribita kiel lingvo — Keneĉjo Goldbergo -•. Esperanto and Literature by Don Harlow {This short essay is aimed at those who have not yet dived into the joys of Esperanto, and so is in English.) A: I've been studying Esperanto for three weeks now. B: You have? May I see your poetry? Old joke among Esperanto speakers It has never been clear to me why so many speakers of Esperanto - even those who have just been introduced to it - are so enthusiastic about creating literature in the language. I've never seen that phenomenon associated with the other foreign languages I've studied. I took three years of Latin in high school, and I think I was the only person in my class who ever wrote anything - except translation exercises - in Latin, and I only did that once, for a lark. I saw the same phenomenon in my high school French course and in my university Russian and German courses (in these last three, I, too, studiously avoided trying to actually write anything in the language in question). Naturally, most of us can point to foreign authors who have written in English. Joseph Conrad, Vladimir Nabokov and Salman Rushdie spring immediately to mind. Chinese author Yeh Junjian's English-language Mountain Village was an British book-club selection some sixty years ago. But most of these people were ultimately immigrants to the English-speaking world, and generally abandoned their own language in favor of English out of simple need (one anecdote has it that Rushdie, who immigrated to Britain when he was 13, could not get along in his native Urdu when he returned on a visit to Pakistan many years later). Yeh, mentioned above, may be an exception, but when he wrote his book in English he had already had some experience with writing in a foreign language (his first work, a collection of short stories, Forgotten People, was written by him in Esperanto). But Esperanto is remarkable in that it has so many people who write in it without ever leaving their homelands or their native tongues. Why write in Esperanto? There are a number of explanations. Baldur Ragnarsson, for instance, is rumored to have written most of his works in Esperanto simply because he felt that he could reach a wider audience than if he wrote in his native Icelandic. Marjorie Boulton, whose English-language textbooks on literature have been used in universities in a number of Commonwealth countries, didn't have that excuse; but apparently she simply fell in love with Esperanto (more particularly: with the Esperanto poetry of Kalman Kalocsay), and for sixty years has been writing her poetry exclusively in Esperanto. This latter reason, I think, is the one most applicable to those who, a week or so into their study of Esperanto, start writing original works in Esperanto. But what about those who translate? My own feeling is that they have suddenly been given access to a wider world out there, and they want to share what they have with the rest of the world. Do you want to write something in Esperanto, or translate something into Esperanto? Get it published in an Esperanto magazine, or posted on the internet? Don't be afraid to try. You can do this, you know. And now, read on ... Esperanto League for North America PO Box 1129, El Cerrito CA 94530 USA/USONO «510/653-0998; 1510/653-1468 Selna @ esperanto-usa.org President/Prezidanto: Alexander Shlafer Vice PresidentA/icprezidanto: Phil Dorcas Secretary/Sekretario: Anna Bennett Treasurer/Kasisto: William B Harris Other Board Members/Alia] estraranoy. Thomas Alexander, Joel Amis, D Gary Grady, Anjo Harlow, Lusi Harmon, Jerry Johnson, Orlando E Raola, Jacob Schwartz, Tim Westover Director, Central Office/Direktoro de la Centra Oficejo: Joel Brozovsky esperanto USA Bi-monthly bulletin published by the Esperanto League for North America Dumonata bulteno publikigata de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko Vol. 40, No. 6 ISSN 1056-0297 Editor/Redaktoro: Don Harlow «510/222-0187; I 510/653-1468 H donh@donh.best.vwh.net Materials for esperanto usa should be sent to/Materialojn por esperanto usa oni sendu al: esperanto USA PO Box 1129, El Cerrito CA 94530 USA/ USONO or by e-mail/aŭ retpoŝte al: e-usa @ esperanto-usa.org The opinions expressed in this bulletin are those of the authors, and don't necessarily represent the point of view of ELNA or its bulletin/La opinio] esprim- itaj en ĉi bulteno apartenas ai la autoroj, kaj ne nepre prezentas la vidpunkton de ELNA aŭ ties bulteno. Reprinting materials from this bulletin is permitted, provided that due credit is given, and a copy of the reprinted materi- al is sent to ELNA/Estas permesate reaperigi materialojn el ĉi bulteno, kondiĉe ke oni ĝuste indiku la fonton kaj ke oni sendu ekzempleron de la repu- blikigita materialo al ELNA. Deadline for issue 2005/2 Limdato por numero 2005/2: 2005.05.01 2 de *ABELO gis *ZUMI Abelo. Ili nomas min abelo. Kiu? Leksikografoj. (Abelo: diversaj speeoj) Abelo: insektoj kiuj produktas mielon kaj vakson; abelo zumas. Abelo, ili nomas min. Ili metas vorton je ciu ajo kaj ordigas la vortojn ekde a-o gis z-o. Kaj la leksikografo supozas ke li bone faris sian taskon. Ke li kaj liaj legantoj scias kio estas abelo. Eble ili scias pri vortoj. Eble ili ec scias kelkajn faktojn pri abeloj. Sed, kiom ili komprenas pri abeloj? Neniom. Kion la leksikografoj komprenas pri la gojo de la komunumo kiu agas unuece, de la senpensema lojaleco, de la sindonema obeo al devo? Kion ili scias pri la eterna zumado? Niaj kuragaj herooj, kiuj respondis al la voko de devo, kiuj faris la grandan oferon, kiuj vivas eterne en la lando de eterna zumado. Kion ili komprenas pri la granda teruro? Pri la timego de la abelaro? Kion ili scias pri la terura amas-paraliziga armilo de la atakistoj. Kion ili scias pri la malica detruado de la plekto de niaj vivoj? Detruado farita de la malicaj, senkoraj, senkompataj atakistoj kiuj formangas la frukton de niaj laboroj. Ni nomas ilin atakistoj. Kiu? Ni. Ni nomas ilin atakistoj. Kaj ni supozas ke ni scias kio estas atakisto. . . . Ne... Ne. Ne. Pri tio mi ne pensos. Mi ne volas igi leksikografo. Leksikografoj ne placas al mi. Tute ne. Se mi renkontus leksikografon, . . . versajne mi pikos lin, kaj mi estus preta eterne zumi. bob russell esperanto USA 6/2004 La dua inaŭgura prelego lie Abraham Lincoln la 4an de marto, 1865 elangligis Donald Jacob UITVLUGT Samlandanoj: ĉe tiu ĉi dua aperado por ĵuri la ĵuron de la prezidenta ofico, malpli estas okazo por etendita prelego ol estis ĉe la unua. Tiam deklaro, iom detale, de kurso sekvenda, ŝajnis taŭga kaj ĝusta. Nun, ĉe la fino de kvar jaroj, dum kiuj publikaj deklaroj konstante envokiĝis pri ĉiu punkto kaj fazo de la granda lukto kiu ankoraŭ absorbas la atenton kaj tutokupas la fortojn de la nacio, malmulto kiu estas nova povus prezentiĝi. La progreso de niaj armiloj, de kiu ĉio alia ĉefe dependas, estas konata kiel al la publiko tiel al mi mem; kaj ĝi estas, mi fidas, sufiĉe kontentiga kaj kuraĝiga al ĉiu. Kun alta espero por la estonteco, neniu prognozo rilate al ĝi estas proponata. Ce la okazo respondanta al ĉi tiu antaŭ kvar jaroj, eiuj pensoj estis maltrankvile celataj al minacanta enlanda milito. Ĉiu timegis ĝin - ĉiu penis eviti ĝin. Dum la inaugrua prelego estis eldirita el ĉi tiu loko, tute dediĉita savi la Unuiĝon sen milito, ribelaj agentoj estis en la urbo serĉantaj detrui ĝin sen milito - serĉantaj dissolvi la Unuiĝon, kaj dividi havaĵojn, per negocado. Ambaŭ partioj malaprobis militon; tamen unu el ili prefere militus ol lasi, ke la nacio pluvivas; kaj la alia prefere akceptus militon ol lasi, ke ĝi pereas. Kaj venis la milito. Unu okono de la tuta loĝantaro estis koloraj sklavoj, ne ĝenerale distribuitaj tra la Unuiĝo, sed lokigitaj en la Suda parto de ĝi. Tiuj ĉi sklavoj konsistigis apartan kaj fortan koncernon. Ciu sciis, ke ĉi tiu koncerno estas, iel, la kaŭzo de la milito. Por fortigi, daŭrigi, kaj etendi ĉi tiun koncernon estis la afero por kiu la ribeloj ŝirus la Unuiĝon, eĉ per milito; dum la registaro pretendis neniun raj ton fari pli ol limigi la teritorian pligrandigon de ĝin. Neniu partio antaŭvidis por la milito la grandecon au la daŭron, kiun ĝi jam atingis. Neniu antaŭsupozis, ke la kauzo de la konflikto ĉesos kiam, aŭ eĉ antaŭ ol la konflikto mem ĉesos. Ĉiu atendis pli facilan triumfon, kaj rezulton malpli fundamentan kaj mirigan. Ambaŭ legas la saman Biblion, kaj ambaŭ preĝas al la sama Dio; kaj ĉiu alpreĝas lian helpon kontrau la alia. Eble ŝajnas strange, ke iuj homoj kuraĝas demandi la helpon de justa Dio por eldevigi ilian panon per la ŝvito de la vizaĝoj de aliaj homoj; sed ni ne juĝu, por ke ni ne estu juĝitaj. La preĝoj de ambau ne povis respondiĝi - tiu de neniu respondiĝis plene. La Ĉiopova havas siajn proprajn celojn. "Ve al la mondo pro faliloj! car estas necese, ke venu faliloj, sed ve al tiu homo, per kiu la falilo venas." [Mat 18.7] Se ni supozas, ke amerika sklaveco estas unu el tiuj faliloj, kiuj, en la providenco de Dio, necese venu, sed kiun, daŭrantan ĝis lia fiksita tempo, li nun volas forigi, kaj ke li donas al kaj Nordo kaj Sudo ĉi tiun teruran militon, kiel la veo justa al tiuj per kiuj venis la falilon, ĉu ni perceptos en tio iun ajn foriron el tiuj diaj atribuoj, kiujn la pri vivanta Dio kredantoj ĉiam kalkulas al li? Ameme ni ja esperas - fervore ni ja preĝas - ke ĉi tiu forta skurĝo de milito rapide forpasu. Tamen, se Dio volas, ke ĝi daŭru ĝis ĉiu de la riĉeco amasita de la ducent kvindek jaroj de la nekompensita laborado de la servutulo estu mallevita, kaj ĝis ĉiu guto de sango ĉerpita per la vipo estu pagita kontraŭ alia ĉerpita per la glavo, kiel oni diris antaŭ tri mil jaroj, tiel oni devas ankoraŭ diri, "La juĝoj de la Eternulo estas veraj, kaj ĉiuj estas justaj." [Ps 19.9] Kun malico por neniu; kun karitato por ĉiu; kun firmeco en la justo, kiel Dio donas al ni kompreni la juston, ni strebu antauen por fini la laboron en kiu ni estas; vindi la vundojn de la nacio; prizorgi lin kiu trasuferis la batalon, kaj lian vidvinon, kaj lian orfon - fari ĉion, kiu povos atingi kaj nutri justan kaj daŭran paeon inter ni, kaj kun ĉiuj nacioj. [Kvardek du tagojn post kiam li diris la suprajn vortojn, Abraham Lincoln estis mortigita per kuglo de murdinto. Li estis pafitaje la 14a de aprilo 1865, la vespero de Sankta Vendredo, kaj mortis en la mateno de laposta tago...] esperanto USA 6/2004 3 AlVi De Walt Whitman tradukis Maurice WITTENBERG Kiu ajn vi estas, mi timas, ke vi marŝas la marŝojn de sonĝoj, Mi timas, ke ĉi tiuj supozitaj realajoj estas fandiĝontaj de sub viaj piedoj kaj manoj, Eĉ nun viaj trajtoj, ĝojoj, parolado, domo, metio, manieroj, zorgoj, malsaĝaĵoj, kostumo, krimoj, disipiĝas for de vi, Viaj veraj animo kaj korpo aperas antaŭ mi, Hi apartiĝas el aferoj, el komerco, butikoj, laboro, bienoj, vestoj, la domo, aĉetado, vendado, manĝado, trinkado, suferado, mortado. Kiu ajn vi estas, nun mi metas mian manon sur vin, ke vi estu mia poemo; Mi flustras kun miaj lipoj proksime de via orelo, Mi amis multajn virinojn kaj virojn, sed mi amas neniun pli multe, ol vin. Ho mi estis malagema kaj muta; Mi devus aliri rekte al vi antaŭ longe; Mi devus babili nenion, ol vin, mi devus kanti nenion, ol vin. Mi forlasos ĉion kaj venos kaj faros la himnojn de vi; Neniu komprenis vin, sed mi komprenas vin; Neniu juste traktis vin — vi ne juste traktis vin mem; Neniu estis, kiu ne trovis vin neperfekta — mi sola trovas nenian neperfektaĵon en vi. Neniu estis, kiu ne subordigus vin, mi sola estas li, kiu neniam konsentos subordigi vin, Mi sola estas li, kiu metas super vin nenian mastron, posedanton, plibonulon, dion, preter tio, kio atendas imanente en vi mem. Pentristoj pentris siajn svarmantajn grupojn kaj la centrofiguron de ĉio, De la kapo de la centrofiguro sternante nimbon de orkolora lumo, Sed mi pentras miriadojn da kapoj, sed pentras neniun kapon sen ĝia nimbo de orkolora lumo, De mia kapo de la cerbo de ĉiu viro kaj virino ĝi elfluas, brile fluanta por ĉiam. Ho mi povus kanti tiajn majestojn kaj glorojn pri vi! Vi ne sciis, kio vi estas—vi dormadis sur vi vian tutan vivon, Viaj palpebroj estis ĝuste kiel fermitaj la plejparton de la tempo, Tio, kion vi faris, jam revenas en mokadoj, (Via ekonomio, scio, preĝoj, se ili ne revenas en mokadoj, kia estas ilia reveno?) Sed la mokadoj ne estas vi, Sube de ili kaj interne de ili, mi vidas vin ĉeesti; Mi postkuras vin tien, kien neniu alia postkuris vin. Silento, la skribotablo, la frivola mieno, la nokto, la kutima rutino, se ĉi tiuj kaŝas vin de aliaj, aŭ de vi mem, ili ne kaŝas vin de mi; La razita vizaĝo, la vaganta okulo, la nepura kompleksio, se ĉi tiuj hezitigas aliaj n, ili ne hezitigas min; La aŭdacajn vestaĵojn, la misformitan pozon, drinkemon, avarecon, la antautempan morton, ĉiujn ĉi mi flankenseparas. Ne estas dotaĵo en viro au virino, kiu ne estas inkludita en vi; Estas nenia virto, nenia belo, en viro aŭ virino, pri kiu ne estas egale bona en vi; Nenia kuraĝo aŭ eltenivo en aliaj, pri kiu ne estas egale bona en vi; Nenia plezuro, atendanta aliajn, pri kiu egala plezuro ne atendas vin. esperanto USA 6/2004 Kiel koncernas min, mi donas nenion al iu sen tio, ke mi zorge donas simile al vi, Mi kantas la kantojn de la gloro de neniun, eC ne Dio, pli volonte, ol mi kantas la kantojn de la gloro de vi. Kiu ajn vi estas! pretendu vian propran je kia ajn danĝero! Ĉi tiuj montraĵoj de la oriento kaj okcidento estas mildaj kompare kun vi; Ĉi tiuj grandegaj kampoj — ĉi tiuj senfinaj riveroj — vi estas tiel grandega kaj senfina kiel ili. Ci tiuj furiozoj, elementoj, ŝtormoj, moviĝoj de Naturo, agonio de ŝajna dissolviĝo, vi estas li aŭ ŝi, kiu estas mastro aŭ mastrino super ili, Mastro aŭ mastrino proprarajte super Naturo, elementoj, doloro, pasio, dissolviĝo. La piedkatenoj falas de viaj maleoloj—vi trovas nemalsukcesantan sufiĉecon; Maljuna aŭ juna, maskla aŭ femala, kruda, malalta, malakceptita de la ceteraj, kio ajn vi estas, diskonigas sin; Tra nasko, vivo, morto, enterigo, la rimedoj estas provizitaj, nenio estas domaĝita; Tra koleroj, perdoj, ambicio, nescio, enuo, kio vi estas, trovadas sian vojon. DARMA NIA GEFEEJOJ de %Joe Gamble de Joseph Gamble Kia estas la vivo? Ĉu ĝi estas nur farso, dramo, Sencela mekanismo el protoplasmo? Aŭ ĉu la Hindaj sanktuloj pravas - Ĉu ja ekzistas spirita beata kohero: Brahmanando? Mi pensas pri la multaj sciencistoj Kiuj entuziasme laboradas pri la diabla arto De hidrogena bomba militpereo. Ili estas frenezaj, aŭ ĉu ni La pacaj kontraŭbatalantoj estas frenezaj? Se ili ja estas parto de la Kohero, Kion ili faras? Mi pensas pri la bonaj komunistoj Kiuj ŝvite laboradas por ni ĉiuj, Senegoisme, obstine, ateisme Ĉu ili ankaŭ estas parto de la Kohero? Mi pensas pri la bonvivantaj Francoj Kaj pri la avidaj Usonanoj Kaj la tro-seriozaj Germanoj Kaj pri la amikemaj Cinoj Kaj Rusoj, Hindoj, Poloj. Ĉu ili ĉiuj estas partoj de la Kohero? Se la Kohero ja estas kohera Sendube jes. Brahmananda estas en ĉiuj. Sed Brahmando ankaŭ estas preter ĉio. La vero ne estas simpla, Kaj la vero ne estas facile komprenebla far homoj. Tamen, meditu kaj esperu. Eble vojo ja ekzistas Kaj la sanktuloj de la mondo ne mensogas. 1977 Gefeoj en ĉio ja plias En arboj vibrante svingantaj En plumoj konstante flugantaj Pli supren - mi kien ne scias. La semo kiu falas senpere Enhavas misteran feinon. Printempon venontan, de sino Ĝi lerte elkreskos eltere. Multaj gefeoj per stellumo, Malforte videbla sen luno, En galaksion rekte kiel sagoj Lumigas planedojn dum tagoj. Gefeoj kaj Di' estas la sam' Esence ambaŭ estas la am'. Prognozo de guruo Joganando - "Ciuj estos kun Di' en fando." 1981-1991 esperanto USA 6/2004 Iu ne rimarkinda septembra tago De Marlon Garren La dek unuan de septembro falls homo iale mortita, tuta kun tiu homo nacio kaj siaj kompatantoj eruptis, popolo kalkanume fremdan subtenon suferis vulkanizigita, En la strato, sur la teron, en kaj per homaj manoj sangis. La dek unuan de septembro vundigis nacio, cu ploris la homoj? Hi pasive perforte parto igis de la komuna sangantajo de nacia viandejo. Enlande homamaso por vivi mortis, cu la politikaj subtenantoj? Strebante je morgauo pli bona, ili alilande babilis en iu drinkejo. Tamen la prostrebantuloj sangterkovritaj solece spirite babilis en iea tombo, iliajn vocojn neniu audante auskultas, sed akre iu kriis car la bruo estas tro. Sekve sekve la masino marsis ien, kie la vivo vive mortas kontrau dolaro. Dolore dividita kaj justecosoifa antauen malamiken volis iri la homaro. Dume la homoj, kiuj neniam auskultigis, eksilentis, La liberecen strebantuloj sercis ilin cie, kaj trovinte ilin neniam nenie, anoncis al la mondo, "Cio en ordo! Jam ne estas problemoj." La mondo gojis. aLa malamiko supozigis malvenkita", versajnigis la registaro, neniam mensogus ci tie. Post la terorista atako, subtenita pro eksterlandulacoj, la nacio sekve suferis ankorau, la vocoj silentis, la suferado "malaperis", la venkinta vocaco sakra mentis malbenojn por bongustigi mensogojn. La sankta tero rugigis, la homaro malkuragigis, estis audaco for kaj eblis nenia morgau', la subtenlanduloj kvazau novajo hieraua jam ne oportuna taksis la tieajn mortintojn. La gisdatan mortilan eksmodan militon cells la registaro, tiam kase hodiau male, la teron opinias ne sufice rugigis je la homarajo, sakrinda pro milionjaraj flakoj bestrestajaj, en la hierauo pro politiko kaj potenco, same en la hodiauo. La malgloran daton, la dek unuan de semptembro de mil naucent sepdek tri, Allende murdigis pere de verdaj biletoj, homoj murdigas pere de biletoj verdaj. Tamen la usonanoj pensis, 'Ne gravas, restas ankorau multe da tempo por kompensi "permesitajn" kruelegajojn niajn tra la mondo. Kiam povus okazi denove io simila al la dek unua de septembro, kiam mortis iu ne konata homo en fora lando Cilio?' Nu, gis kiam kaj kiom la mondo devas elteni la perforton, eble venus preciza tago por veki Usonon al terura realeco datrevene. Usono volas regi la mondon perforte, La mondo espereble iam pardonos Usonon, Sed tio ne eblos gis la usonanaro postulus de sia registaro pri propraj krimoj la respondecon. 21a de julio 2004 6 esperanto USA 6/2004 _. Kvin poemoj Dum katastrofoj eksplodas Kaj ĉiaj vivaĵoj suferas, Samtempe abundas mirakloj Kiuj lumigas kaj ĝojigas: Brilas suno kaj luno, Kantas birdoj, muziko; Buntas floroj, idetoj; Homoj amas ... kaj benas. Mirinda simetrio de flav-ruĝeg-folio ... Tuja akvo de krano ... Odoro de freŝa pano ... Kareso de kara mano ... Multkolora ponto inter mar' kaj monto ... En propran liton fandiĝi... Dolĉan frukton frandigi ... Paciga nokta kvieto ... Ridado kun amiketo ... Avidas mi tiajn mirakloj n, momentojn Por kompensi malbelon, turmentojn ... De Doroteo Holland Mia Kristalaĵo Vitra, dika, steloforma surbrete ĝi kuŝas pale pasiva, ĝis trafenestre sagas la sun' kaj jen! sur plafono, aŭ muro kurteno, aŭ lamp' Tuta ĉielarko, premita en bulon, ovale au ronde briletas - unu, du, kelkfoje eĉ tri silente, juvele ridetas. Se vere sciencumus mi, eblus antaudiri kie ĉiu okulos, aŭ eĉ mem direkti radiojn. Sed mi ĝuas la magion se ravaj eksurprizoj - ae mi memoras rigardi. Kaj kiam grizas la tag' kaj fore dormas la sun', aliloke mi devas trovi belecon - se mi memoras serĉi. Simplecon mi sopiras ** Jen rozo rava sed sube insektoj voremaj, kaj dornoj. Jen bonkoraj homoj pac-celaj sed inter ili malharmonio. Jen birdo bluega, vigle saltante; sed celas ĝin kato ĉasema. ** Simplecon mi sopiras, sciante tamen ke ĉe homoj, ĉe bestoj ĝi ne ekzistas. ** Jen solvo provinda: Mense izoli la plej plaĉajn erojn, kaj ilin frandadi kiel eble plej ofte. Mirakloj OPUSO NUMERO UNU de Joseph Gamble arboj belas nur kiam la suno ilin lumigas. vortoj belas nur kiam homo ilin komprenas. okuloj belas nur kiam animo ilin vivigas. kiam mi vidas min en viaj okuloj nur tiam mi mem belas. 1980 Floro iĝas porno, El du etetoj... homo. Kverko venas el glano; Elfiŝeto ... rano. El nokta nigro, bluo; El du amoj... unuo. esperanto USA 6/2004 "Karaj Tri Reĝoj" {*} de Esteban Casanas Lostal Elhispanigis David Pardue le en la mondo . . . La 13-an de decembro, 1999 Karaj Melkioro, Gasparo kaj Baltazaro, Sainton, amikoj. Mi ĉiam skribis al vi por esprimi miajn proprajn dezirojn kaj kutime vi ĉiuj komplezis min. Tamen laŭ miaj rimarkoj {%} , vi ne estis tre justaj je la disdonado de ludiloj. Eble vi ne povas transporti ilin per viaj kameloj sed verdire ili ne sufiĉas por ĉiuj infanoj. Finiĝas ĉi tiu jarcento same la jarmilo, kaj dum multaj jaroj mi konatiĝis kun multaj geamikoj, kelkaj volus skribi al vi tamen bedaŭrinde ili ne scipovas tion fari. Jen kial mi skribas al vi nome de tiuj. Joĉjo deziras ganton por ludi basbalon sed li opinias pli necesa havi laborgantojn; la kompatindulo pasigas sian infanaĝon helpante al sia familio malriĉa. Kvankam Nataŝa deziras pupon tamen ŝi diras, ke ŝi bezonas liteton por sia fratineto. Igor ĉiam deziris havi biciklon tamen babilinte kun mi, li esprimis sian opinion, ke multe pli gravas proteza kruro car li perdis la kruron ekpaŝinte sur minon, kiun oni plantis depost kiam estiĝis milito kruela en lia lando. Manĉjo revas pri fajrokamioneto, li havas naŭ jarojn kaj laboras kiel fajroglutisto ĉe la traflklumoj de Meksikurbo. Kiam ŝi havas libertempon, Lucia ŝatas roll kiel dommastrino sed tiuj momentoj daŭre malpli oftas car ŝi laboras kiel ĉiesulino por helpi al sia patrino same gefratetoj. Ŝia patro forlasis ilin antaŭ kvar jaroj. Mohamedo amas kajtoflugadon. Kajtoj estas tre malmultekostaj sed nun ne eblas, ke li flugigu kajton car li perdis la manojn pro bombo, nun ankaŭ li bezonas protezon. Miaj aliaj geamikoj nur petas min, ke mi parolu al vi pri nutrajo — kvazaŭ ĝi estus io simila al ludilo. luj ploras' petante al mi, ke mi redonu al ili la gepatrojn malaperintajn. luj malaperis transirinte landlimojn, aliaj estis englutitaj de la maro, kelkaj ne revenis de la multaj militoj . . . temas pri katastrofo homa, jen kial mi skribas al vi. Tamen nenio, kio nin ĉirkaŭas ŝanĝiĝis, niaj cirkonstancoj preskaŭ ĉiam malboniĝas. Kvazaŭ neniu memorus, ke ni estas infanoj, ke ni estas la estonteco de ĉi tiu tero, kiun bedaŭrinde ili iompostiome detruas. Ili ne ĉesigas la militojn, ili ne paŭzas dum unu sekundo por konsideri, ke per la monsumego, kiun ili elspezas, eblas konstrui multajn lernejojn, malsanulejojn kaj eĉ loĝejojn pli bonajn. Ni troviĝas en mondo saturita de malamoj, soifo al venĝo kaj tio estas la nura heredajo, kiun ili postlasas al ni. Tagon post tago nia situacio iĝas pli netolerebla, meze de la malakordoj inter homoj de malsamaj ideologioj, dum iliaj ŝtatestroj amuzas sin je nia kosto kaj preskaŭ neniam plenumas siajn promesojn. Mi ne petas ludilojn por miaj geamikoj; pli ĝuste mi volus, ke vi serĉu alian planedon por ni, tamen ĝi estu loĝata nur de infanoj. Ĝi estu loko, kie la tempo haltas kaj ni ne povas kreski, por ke ne kresku inter ni la malamo de la plenkreskuloj, kie ni iam pace ludu kaj memoru, ke ni estas nur infanoj. Mi volus, ke ni loĝu en loko, kie ne aŭdeblas bombeksplodoj, kie oni povas ekdormi sen timo, kie malaperas larmoj kaj plorado, kie regas nur la feliĉo — tia feliĉo, kian oni sentas kiam ne ekzistas landlimoj kreitaj de la homoj, kie ne gravas la haŭtkoloro, kie estas nur unu Dio por ĉiuj. Tamen tiu planedo estu nia, kaj estu sufiĉa spaco nek por malsato nek por mizero. Tiu planedo estu loĝata de infanoj posedantaj siajn brakojn kaj siajn-krurojn, posedantaj ridetojn larĝajn, same ke tiuj ridetoj neniam malaperu. Mi petas, kiam vi malkovros tiun mondon novan por ni, bonvolu konduki nin tien kun vi tamen neniam — bone atentu — neniam dim al la plenkreskuloj, kie ni loĝas. Multe amas vin, Albeĉjo Casanas Lostal, Esteban (Havano, Kubo, 1949-) Komerca maristo ekde la ago de 17 jaroj. Profesoro de navegacio ĉe la Akademio Militŝipa de Mariel. Li militservis en Angolo 1,5 jarojn kaj forfuĝis al Kanado en 1991. Aŭtoro de la antologio Cubaesuncuento, compay! (Pittsburgh : RoseDog Books, 2003. xi, 321 p. ISBN 0-8059-9202-2). {$} 8 esperanto USA 6/2004 Komentoj / Klarigoj: {*} . Reĝoj vs. Saĝuloj: Mi ne scias, kiu vorto plej konvenas ĉi tie . . . En la evangelio laŭ S-ta Mateo oni nomas ilin "saĝuloj" (2:1, 2:7) tamen en PVEoni nomas ilin "reĝoj" (s.v. "Epifanio"). {%} . Cu estas ĝusta la ebla varianto: "tiom kiom mi rimarkis"? (Ĝi ŝajnas iom stranga al mi). W {$} • Tiu ĉi verkitaĵo ne estas en la antologio Cuba es un cuento sed aperis nur en la reto (la verkinto afisis gin en pluraj novaĵgrupoj). Honore al Hispanio De Marlon Garren En la mondon venas nova voĉo, timiganta la registarojn tra la mondo per popoloj de pacama raso, ĝi apartenas al la homar\ La aroganta busa reĝimo ne auskultis siajn gentojn kaj celis je iu fiaĉa koalicio de la "volemaj". La busanoj amikojn trovis en la mondo, kvankam ties amasoj kriegis, 'Al la milito dim, NE!' Tiuj amikoj de la buso en aznara lando kontraŭis sian enloĝantaron. Finfine stariĝis busa volemulilo kaj li ekis al la imperialismo. Post sangsoifantaj monatoj en cida tero venis la moment'. La tieaj homoj jam volis ekaligi aznaranojn, homaro surstratamase voĉdonis ilin for, Kaj baptita en homa ruĝeco sankta novan registaron starigis la hispanoj. Aznaranoj ne estis esperanta je io pli bona, busanoj for atenton volus nian turni. Donacis al la mondo esperon Hispani' je pli bona morgau', kaj la koalicio el ĝia lando estu for. Kie estas la aznaranoj? Espereble neniam revenos. Ĉu trovis la promesitajn amasdetruarmilojn Bus? Ĉu gravas dum regas la hipokrif? Nu, se vi fidas je ne esperantuloj, vi baldaŭ en propra lando fremdulos. 13an de julio 2004 Kiamaniere Morti de Joseph Gamble Homoj teraj mortas diversmaniere, Senescepte, ja sukcese tusincere. Kial ni prizorgu tion? Cu egale Nulaj ĉiuj estas tuj post la morto? Tre malmultaj vidis kion Fino portas, Sed ni tre malsamaspektas dum ni mortas. Materialisto, ĉu kredante aŭ ne Religion, timas morton, tragic-klaŭne Strebas ĉiam por la vivo ĝis la fino. "Estas mi nur korpo," sentas li nevole. Pro teruro kredas nur pri idealo, Timo baras lian vidon pri realo. Aliflanke sinmortiga homo amas Morton iomete eĉ pli ol ekflamas Viv' en lia sino. Eble tio timas Ambaŭ spertojn. Krei pli da finkonflikto Ne kapablas ia menso. Eble ruzo Eĉ heroa, sed ja ege en konfuzo. Homo kiu mortas place eksubite Pro ekakcidento tre senekscitite, Aŭ eĉ kiam dum batalo furioza Ne havante tempon tiam por medito, Lin maltrafas sperto eble tre valora - Nur ĉe fin' evitas mortotim' angora. Tiu kiu plene scias la aferon Estas rara horn', komprenas la suferon. Mortos li laŭ Dia sed per propra volo. Li ne sin mortigas, nur sin elkorpigas. Jen la bela mort' la morta senmortemo, Beno joga, fino de la naskiĝemo. Ĉiuj tiaj mortoj taugas nur por kelkaj. Multaj homoj venos nur al mortoj velkaj. Ni malsame travivadas, ja malsame Ni elmortos, ĉiu laŭ la propra vojo Ĝis finfino, kiam pro renaskigado Cesos tera ludo per ekkomprenado. 1958 esperanto USA 6/2004 9 Cirkus De Roland THIBAULT Hieraŭ ni alvenis en novan urbon. Niaj povraj ĉevaloj ne sciis kiel agi. Post nur kelkaj minutoj ni devis forlasi la belan ebenan straton por ligi la ĉevalojn en iu parko. Subite alvenis geknaboj kriante "cirkus, cir- cus". Ni rigardis nin kaj miris, ke ni komprenis la vorton. Sed kie estas tiu cirko? Ni vidis koloseon nenian. La geknaboj fingromontris niajn ĉevalojn kaj ĉarojn, Ili tuŝis niajn vestojn. La togoj interesis ilin. Tiumomente, niaj du militistoj alproksimiĝis al la ĉaroj kaj eltiris siajn glavojn el la glavingoj. La geknaboj retroiris. Nia ĉefo komprenis bone, ke la geknaboj ne estis danĝeraj. Li ordonis al la militistoj reglavingigi iliajn glavojn, Unu el la geknaboj eltiris etan ajon el truo en sia vesto, Li puŝis la ŝajnigitajn al rni ŝtonetojn, poste li metis gin apud la orelo, Li parolis al ĝi!! Eble tiu ajo estas dio por ili? Post lia parolado, li ridetis kaj remetis la strangaĵon en ĝian truon. Preskaŭ subite alvenis senĉevalaj ĉaroj kun etaj sunbrilaj lampoj. La ĉaroj kriis laŭte. La homoj ĉirkaŭ ni retroiris respekteme. Viroj eliĝis el la ĉaroj, ĉiu el ili tenis ilon en la mano dekstra. Ni ne sciis kion fari. Ili diris ion sed kompreneble ni ne scipovis la barbaran lingvon. Iu el la grupo ekkriis: terorist, terorist. Ciuj ekkriis la saman vorton. La viroj vestitaj de bluaj vestoj tenante la nigran ilon en la mano celis nin. Kio okazis?? Kvazaŭ mi dorrnis kelkatempe. La geknaboj, la senĉevalaj ĉaroj, la bluvestitaj viroj, ĉiuj malaperis. Ĉirkaŭiras min normalaj togovestitaj viroj, normalaj ĉaroj, kaj normalaj militistoj. La homamaso krias: "cirkus, circus". Ĉiuj piediras ĝis la koloseo. Ankaŭ mi. Homaranisto Nenio aldone De Keneĉjo Goldbergo De Pablo Neruda Mi pensas pri la mondo. En mia imago Ciuj estas sataj. Neniuj soifas. Duono ridetas. Duono ploras. Ĉiu estas komprenata. Por Henry De Kenecjo Goldbergo Mi pensas pri vi, frato, Kiu komprenis min. Elhispanigis Keneĉjo Goldbergo Pri F vero mi solidaris: lumon sur la teron remeti. Mi deziris esti kiel la pan': La lukt' ne min mankantan trovis. Sed tie ĉi mi estas, kun tlo, kion mi amis, kun la soleco, kiun mi perdis: apud ĉi tiu ŝton' mi ne ripozas. Laboras la mar' en mia silent'. Mi pensas pri vi, frato, Tra la tutaj jaroj. Mi pensas pri ni ridantaj, Ludantaj frenezajn okojn, Marŝajntaj ĝis la sepdek dua strato Por manĝi blincojn nokte. Ŝtelinte boaton en la Centra Parko, Ni parolis. Mi pensas pri vi, frato, Kiu komprenas min. 10 esperanto USA 6/2004 Excelsior De Walt Whitman Tradukis Maurice Wittenberg Kiu iris plej malproksimen? car mi volus iri pli malproksimen, Kaj kiu estis justa? car mi volus esti la plej justa persono de la tero, Kaj kiu plej zorgema? car mi volus esti pli zorgema, Kaj kiu estis plej feliĉa? ho mi pensas, ke estas mi — mi pensas, ke neniu estis iam pli feliĉa, ol mi, Kaj kiu donis ĉion? car mi donas konstante la plej bonan, kion mi havas, Kaj kiu estas plej fiera? car mi pensas, ke mi pravas esti la plej fiera filo vivanta — car mi estas la filo de la fortika kaj altsupra urbo, Kaj kiu estis aŭdaca kaj lojala? car mi volus esti la plej aŭdaca kaj lojala estaĵo de la universo, Kaj kiu bonfarema? car mi volus montri pli da bonfaremo, ol ĉiuj ceteraj, Kaj kiu ricevis la amon de la plejmulto da amikoj? car mi scias, kio estas ricevi la pasian amon de multe da amikoj, Kaj kiu posedas perfektan kaj amatan korpon? car mi ne pensas, ke iu posedas pli perfektan aŭ amatan korpon, ol la mia, Kaj kiu pensas la plej ampleksajn pensojn? car mi volus ĉirkaŭi tiujn pensojn, Kaj kiu faris himnojn, taŭgajn por la tero? car mi frenezas per konsumanta ekstazo fari ĝojajn himnojn por la tuta tero. Ho Kapitan'! Mia Kapitan'! de Walt Whitman Elangligis Maurice Wittenberg Ho Kapitan'! mia kapitan'! la terura vojaĝ' finiĝis, La ŝipo ĉion kontraŭstaris, serĉatan premion atingis, Haven' proksimiĝas, sonorad' aŭdiĝas, popolo nun ĝojanta, Okuloj sekvas stabilan kilon de 1' severa ŝip' venkanta, Sed ho kor'! kor'! kor'! Ho la sanga ruĝo forta, Sur la ferdek' la Kapitan', Falinta fride morta. Ho Kapitan'! mia Kapitan'! leviĝu jen sonorad'; Leviĝu — por vi la standard' tie — por vi la trumpetad', Por vi la bukedoj kaj girlandoj — por vi la svarmaj bordoj, Por vi avidmiene vokas, la grandaj popolaj hordoj, Jen Kapitano! kara patro! La brako kapoporta! Ĉu ia sonĝ', ke sur la ferdek', Vi falis fride morta? Mia Kapitano ne respondas, la lipojn li ne movas, Mia patro ne sentas mian brakon, la pulson plu ne havas, La ŝipo estas sekurankrita, la sukcesan vojaĝon fininte, De P terura vojaĝ' alvenis ĝi, venkinte, celgajninte; "ojegu ho bordoj, sonoru sonorir! Sed mi kun premo gorĝa, Paŝas apud la Kapitan', Falinta fride morta. esperanto USA 6/2004 11 Silentoj: hajkociklo de Donald Jacob UITVLUGT shinnen Novjara festo; sub la plafono reĝas plenhejma resto... haru Nun en la kuvo kvietas rondoj ondaj — printempa pluvo... natsu Varmo sur F greso; eĉ al akrida ĉirpad' okazas ĉeso... aki Sangaj folioj — kiel arbar5 kvietas post cervaj krioj... Juyu Preter festona domo, neĝe blankiĝas tombo senŝtona... This issue of Esperanto USA is being sent to all those who are or were members of ELNA in 20039 2004 and 2005. If you have not yet renewed your membership for 2005, please do so either by sending your dues to: ELNAj PO Box 1129, El Cerrito CA 94530, or by going on-line at http: //www. esperanto-usa. org/ and signing up there. Wc look forward to hearing from you. Esperanto League for North America Non-Profit Org PO Box 1129 US POSTAGE El Cerrito CA 94530 PAID Leesburg FL Permit #1040 12 esperanto USA 6/2004