vmmws, £a qficiafa orgaoo cfe ^&SS jDxxolblsi numero / JOoxaJble Issue KTP! 16800 Phillips Road Alpharetta, GA 30004 USONO gs04jpa@panther.gsu.edu ISSN 1078-6554 Redaktoro/Editor: Joel AMIS Kompostisto/Layout: Randy DEAN Fondita en 1993, kaj renaskita en 1999, ĝi estas la oficiala novaĵletero de la Usona Societo por Esperantista Junularo. Gi estas dissendata al ĉiuj membroj kaj subtenantoj de USEJ. Founded in 1993, and reborn in 1999, it is the official newsletter of the U.S. Young Esperantists. It is sent out to all members and supporters of USEJ. Kontribuaĵoj estu sendataj (prefere e-poŝte) al la adreso supre. Opinioj esprimitaj en artikoloj estas tiuj de la verkintoj kaj nek de la Redaktoro, nek de USEJ. Contributions should be sent (preferably by e-mail) to the above address. Opinions expressed in articles are those of the authors and not of USEJ or the Editor. Represo aŭ traduko de artikoloj permesata, kondiĉe, ke oni ĝuste citas la fonton kaj sendas ekzempleron de la republikigita materialo al la Redaktoro. Reprinting or translation of articles permitted,provided that the source is properly cited and a copy of the reprinted material is sent to the Editor. La Redaktoro rezervas al si la rajton gramatike kaj stile korekti ĉiujn kontribuaĵojn laŭbezone, kaj modifi ilin, se necese, por klareco. The Editor reserves the right to correct all contributions in terms of grammar and style, as needed, and modify them, if necessary, for clarity. Limdato por la venonta numero: la 31-a de majo, 1999. Deadline for the coming issue: May 31, 1999. ©USEJ 1999 1999/1-2 De la Redaktoro Saluton karaj gesamideanoj! Eble vi estis agrable surprizita kiam vi enrigardis la poŝtkeston kaj trovis ĉi tiun revuon! Ktp! jam tro longe dormis, kaj finfine ĝi vekiĝis. Se vi estas pli nova USEJ-ano, vi verŝajne neniam vidis Ktp!, kaj vi certe scivolis kial vi ne ricevis la revuon kiu estas inkluzivita en via kotizo! Ciuokaze, mi esperas, ke la nova, renaskita Ktp! plaĉos al vi. Vi certe rimarkos, ke mi mem verkis sufiĉe multajn el la artikoloj aperantaj en ĉi tiu numero. Tio estas ĉefe pro tio, ke ĝi estas la unua numero de la renaskita revuo, kaj tial estis neeble peti kontribuaĵojn de ĉiuj legantoj. Sed en la venonta numero mi volas aperigi ĉefe viajn artikoiojn, ne miztjn-.-ĉu vi holpos-min? La limdato por la dua numero estas Ja__ 31.-a de majo. Kvankam mi estas la redaktoro de Ktp!, ĝi tamen ne povus esti aperinta sen la fidela kaj bonega laboro de mia lertega kaj talenta kompostisto, Randy Dean. Se la aspekto de Ktp! plaĉas al vi, vi povas danki al Randy pro tio. Koran dankon, Randy! Samideane Via, Joel AMIS From the Editor Hello samideanoj (fellow Esperantists)! You are probably pleasantly surprised when you looked in your mailbox and found this newsletter! KTP! has been dormant for too long and finally it has awakened. If you are a new USE J member, you have probably never seen KTP!, and you're probably wondering why you haven't received the newsletter included in your dues! In any case, I hope that you'll like the new, reborn KTP! You will certainly notice that I have written most of the articles in this issue myself. That is mainly because it is the first issue of the reborn newsletter, and therefore it was impossible to ask for contributions from all readers. But in the next issue I want to include mainly your articles, not mine. Will you help me? The deadline for the second issue is May 31st. Although I am the editor of KTP!, it could not have appeared without the faithful and superb work of the skilled and talented Randy DEAN, who did the layout for the publication now in your hands. If you like the look of KTP!, you can thank Randy for that. Thanks a million Randy! Yours, Joel AMIS Novjara Salutmesaĝo de la Prezidanto de TEJO Karaj USEJ-anoj, Salutojn! Mi tre ĝojas konstati, ke post iom longa dormeto, USEJ nun ekzistas denove. Dank' al la streboj kaj laboro de pluraj junaj aktivuloj dum la pasintaj monatoj, la organizo, kiun alia grupo da junuloj antaŭ nur ses jaroj refondis, vivas nun kaj plenas je entuziasmo. Mi tre esperas, ke vi ja kaptos okazon aktiviĝi en la programoj kaj eventoj de USEJ, kaj ĝui vian membrecon. Vere estas tre bela sperto paroli Esperanton la unuan fojon kun alia homo (kun junulo, eĉ!), partopreni unuan junularan kongreson, kaj pli malpli vidi, ke junuloj, kiuj parolas Esperanton, tre varias laŭ vidpunktoj, interesoj kaj hobioj. Pro tio, mi deziras al vi ĉiuj ne nur belan kaj sukcesan novan (gregorian) jaron (ni azianoj povas festi la novan jaron denove post kelkaj semajnoj. . . !), sed ankaŭ multege da eblecoj ĝui la novan, renaskitan USEJ-n! Sincere, Joseph Truong Prezidanto de TEJO (Re)fondinto de USEJ en 1992 PS. NE forgesu (re)membriĝi en USEJ-- kaj TEJO...! 1999 1999/1-2 Dear USEJ members, Greetings! I am quite pleased to remark that after a rather long nap USEJ is back in action again. Thanks to the efforts and work of several youth activists during the past months, the organization, which yet another group of young people six years ago worked to re-found, is now alive and full of enthusiasm. I hope that you will take the opportunity to become active and to participate in its programs and events, and to enjoy your membership. It's truly a beautiful experience to speak Esperanto for the first time with another person (with a young person, even!), participate in your first youth meeting, and to see, more or less, that young people who speak Esperanto are so varied, by viewpoints, interests and hobbies. Because of that, I wish you all not only a great and successfull (Gregorian) New Year (we Asians can celebrate New Year yet again in a couple of weeks. . . !) but also plenty of chances to enjoy the new, reborn USEJ! Joseph Truong President of TEJO Co-(re)founder of USEJ in 1992 Don't forget to renew your membership in USEJ and TEJO...! La Nova Redaktoro Sin Prezentas PERSONE: Mi naskiĝis la 5-an de majo, 1978 en Atlanto, Georgio. Ekde tiam mi loĝas en Alpharetta [Alfareta], kiu estas antaŭurba urbeto apud Atlanto. Nuntempe mi estas studento pri religiaj studoj (subfako de la filozofia fako) ĉe Georgia Ŝtata Universitato (GSU) en Atlanto. HOBIE: Kiu aktiva esperantisto (kiu ankaŭ estas studento) havas tempon por hobioj?! Nu, serioze, Esperanto sufiĉe okupas mian libertempon, do multaj el miaj hobioj estas Esperantaj hobioj. Mi ŝatas legi Esperantan literaturon kaj Esperantajn gazetojn, kvankam ofte mankas al mi tempo tion fan. Mi ankaŭ ŝatas korespondi kun esperantistoj en aliaj landoj (esperantisto kiu ŝatas korespondi—kia surprizo!). Krom Esperantaj okupoj, mi ankaŭ ŝatas vojaĝi (kiam kaj kiom mi povas), aŭskulti muzikon (prefere ĵazon, kaj el tiu kategorio prefere Novorleanstilan/"sudan" [Dixieland] ĵazon aŭ ĵazon de la '20-aj, '30-aj kaj '40-aj jaroj), spekti kaj observi politikon, studi lingvojn, viziti interesajn kaj historiajn preĝejojn (mi ĉiam faras tion kiam mi vojaĝas), ĝui bonajn manĝaĵojn (almenaŭ mi diras la veron!), kaj spekti britajn (televidajn) komediprogramojn. ESPERANTE: Mi eklernis Esperanton en decembro 1994 post kiam mi hazarde malkovris la lingvon en iu prilingva libro. Ekde tiam mi lernis aŭtodidakte ĝis mi atingis fluan lingvonivelon. En 1996 mi plustudis per la supernivela Esperanta korespondkurso de ELNA. Mi planas plustudi pere de la intensa Esperanta kursaro ĉe SFŜU venontsomere. Folate la lingvon, mi konsideras min tradicia kaj konservema. Mi kontraŭas la uzon de superfluaj neologismoj (kompreneble ne ĉiuj neologismoj estas tiaj!), kiuj nur tropezigas la lingvon (generate, mi ne emas uzi vorton se ĝi ne aperas en PV [ne PIV!] au ties suplemento). Ankaŭ, pro tio, ke mi respektas Esperanton, mi kredas, ke ĉiu esperantisto devus ĉiam strebi al flua, korekta, internacia lingvouzo. Ankaŭ pro tiu respekto, mi kredas, ke ĉiu esperantisto devus uzi la lingvon ofte kaj multe! Palate la idean flankon de Esperanto, mi estas arda subtenanto de la Interna Ideo (mi estas vera verdstelano). Por mi, Esperanto estas multe pli ol "praletika solvo por praktika problemo" (kvankam ĝi ja estas ankaŭ tio). 1999/1-2 Tial mi kredas, ke ni ne devus honti pri tiu "naiva" aŭ "utopiisma" idealismo, sed male, ke ni devus fieri, ke ni ne cedas al la skeptikismo kaj pesimismo de la mondo! Entute, mi povas diri, ke mi estas Esperantisto ĝisoste. Por mi, Esperanto ne estas hobio aŭ ludo—ĝi estas neforigebla parto de mi, parto de mia memdifino. Antaŭ kvin jaroj mi ne eĉ konis la vorton "Esperanto", kaj nun mi ne povas imagi mian vivon sen ĝi. MOVADE: Mi estas membro de UEA kaj TEJO, ELNA kaj USEJ, KELI kaj ESMA. Mi estas la reprezentanto de la Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) por Usono. Mi estas junulardelegito por Atlanto, kaj mi ankaŭ estas kunfondinto kaj estrarano de la Esperanto-Societo de Metropola Atlanto (ESMA). Nun mi povas aldoni al tiu listo "Redaktorode KTPn Ĝis nun mi partoprenis nur unu grandan Esperanto-aranĝon—la ELNA- kongreson en Montrealo—tamen mi garantias, ke ĝi ne estos la lasta! Joel AMIS Historic Dates for the Youth Esperanto Movement in the U.S.A. Here are some interesting dates in the history of the U.S. young esperantists movement... if you know of more, send them to us! 1970 Wave of activism under Junularo E-ista de Nordameriko. 1974 ELNA Newsletter for May-June reports that JEN has "returned" and is looking to print a newsletter. 1983 A group of young German Esperantists visit San Francisco on a government grant in October (more young Germans would visit in 1984 and 1986) 1984 A letter calling for the revival of JEN is sent out, spurred by the visit of 20 young German Esper- antists to the U.S. the previous year. 1985 A group of about 15 young American Esperantists visit West Germany on an exchange program 1986 Wave of activism under Usona E-ista Junularo starts, with main core in San Francisco. Two Americans participate in the 42nd International Youth Congress in Neurim, Israel, to present USEJ to TEJO, and ask to become an affiliate of TEJO in the U.S. By October, USEJ has been accepted as the national affiliate of the World Org. of Young Esperantists in the United States, becoming TEJO's 26th national organization. 1988 USEJ is "liquidated" at the National Congress. 1991 Angela Harlow, then ELNA President, sends out a letter to a handful of interested young Esperantists about the possiblity of restarting the youth movement. 1992 Angela Harlow, then ELNA President, appoints David Gaines as the organization's Commissioner for Youth affairs. David Gaines sends out a letter in April to young American Esperantists.asking them to think of restarting the organization again. Several Americans participate in that year's 48th International Youth Congress in Montreal, Canada. Wave of activism starts under Usona Societo por Esperantista Junularo, based in Lancaster, Pennsylvania. Information on the current movement to revive USEJ appear in fourth issue of ELNA Update. 1993 An article on the re-creation of USEJ appears in the March Novjorka Prismo, listing about 120 ELNA members who are youth. Several young people attend the National Congress of Esperanto in West Hartford, Connecticut, and at least four young Americans take part in the 49th International Youth Congress in Vraca, Bulgaria. First issue of ktp!, the organization's newsletter, appears in November. 1994 A knowledge quiz organized by USEJ to commemorate WorldCup '94 is held in Kontakto, with thirty entries from around the world. First USEJ event, the North American Youth Camp, is organized in late August by Brian Krueger in Pottersville, New York. It has thirteen participants from four nations (usa, que, bel, arg) 1995 The first USEJ weekend is held in Lancaster, Pennsylvania, in March. JES 95 (Junulara E-ista Semajnfino) has about 21 participants from across theNortheast US, and Argentina. A rather successful Youth Program is held at the National Congress of Esperanto in New York City, with about 15 participants in the various events. The Florida Esperanto-League, led by Florida high school student Guy Menahem, holds a statewide congress in April in Belleair, Florida, with 16 participants. 1996 Second JES is held in March in Philadelphia, with 9 participants from across the Mid-Atlantic. Second NAJT is held, organized by Daniel Cuthbert and Normand Fleury, in Pottersville, New York, with 15 participants from four countries (USA, QUE, CZE, GER). 1997 Third JES is held in May in Washington, DC, with 30 participants from nine countries (USA, CAN, CZE, CUB, NEP, RUS) Third NAJT is held in August in New Hampshire, with four participants from three countries (USA, QUE, JPN) Joseph Truong VOLAS KORE- SPONDI 35-jara Finna Fraŭlo, laŭprofesie librotenisto. Volas korespondi pri diversaj temoj kun Usonaj gejunuloj, Kontaktu: Seppo PIETTLAINEN, Mannerheimink 25 A15, FIN-06100, Porvoo Finland Alvoko al Junaj Aktivuloj Nu, vi jam havas Ktpf-on enmane, do io evidente moviĝadas en USEJ. Antaŭnelonge kelkaj entuziasmaj gejunuloj decidis veki la dormantan beston. Vi jam vidas la unuajn fruktojn de tiu agado, kaj vi vidos multon pli dum la venonta jaro. Sed, tamen tre entuziasma, tiu grupeto da aktivuloj estas ankoraŭ mal- granda. Eta grupo da volontuloj treege malfacile povas efike fari la laboron por tuta junulara organizaĵo. Efektive, manko de sufiĉe da aktivuloj verŝajne estis la kialo por la malstabileco de USEJ dum la pasintaj jaroj. Sed, feliĉe, vi povas helpi. Se vi ne havas tempon por grandskala agado, vi povas helpi USEJ-n per pli modesta agado. Vi povus verki artikolo(j)n por Ktp!, aŭ loke propagandi Esperanton inter gejunuloj, aŭ se vi konas junan esperantiston kiu ne apartenas al USEJ, vi povus konduki lin aŭ ŝin al nia organizajo. Aliflanke, se vi volas helpi je pli alta nivelo, estas ja sufiĉe da laboro por vi. Se vi volas kunlabori, kontaktu aŭ Christopher Culver (provizora prezidanto de USEJ), 150 Ridge Pike #A209, Lafayette Hill PA 19444; e-poŝte: ; telefone: (610)825-2129; aŭ Liz Raible . Se vi volas verke kun- labori, sendu ĉiujn kontribuaĵojn al la redaktoro. Krome, se vi estas unu el tiuj kiuj volas iurilate kunlabori en USEJ, okazos kunveneto en Filadelfio, je la 19-a ĝis 21-a de februaro. Se vi volas partopreni, bonvole kontaktu Chris Culver por konfirmi la datojn, ktp., kaj por pli da informoj. J.A. Delegitiĝu! Usona Esperantista Junularo USEJ estas senprofita, nacia organizo por junaj (malpli ol 27 jaraĝaj) esperantistoj en Usono. Por aliĝi al USEJ, kontaktu la Centran Oficejon de ELNA (vidu sube). USEJ is a non-profit, national organization for young (27 years old and younger) Esperantists in the U.S.A. To join USEJ, contact the Central Office of ELNA (see below). Membreco/Membership: $15/jare Abono al KTP!/Subscription to KTP!: $15/jare Ĉu vi estas membro de UEA? Se jes, vi rajtas uzi la servojn de la delegita reto. En la Jarlibro vi povas trovi delegitojn por preskaŭ ĉiu fako kaj loko en la mondo - preskaŭ 2000 delegitoj. Eble vi ankaŭ notis, ke kelkaj el tiuj estas junuloj. La delegita reto estas grava servo por la movado kaj ankaŭ bona varbilo al Esperanto. Sed la afero funkcias nur kiam homoj partoprenas. Se vi estas membro de UEA jam dum almenau unu jaro, inter 16 kaj 30 jaraĝa, bone legas kaj skribas Esperanton, vi povas peti iĝi junuldelegito (JD) de UEA. Sed kion vi faros kiel JD? Vi nur devas respondi al demandoj senditaj al vi en Esperanto, kaj nur al homoj kiuj estas membroj de UEA (lauregule ili devas sendi al vi membromarkon por pruvi tion). Ili eĉ devas sendi respondkuponon (IRC) aŭ alimaniere pagi al vi la sendokoston de la respondo. Vi ne devas (eĉ estas konsilita ne) sendi monon aŭ ion ajn al petintoj. Vi devas nek gastigi, nek ĉiĉeroni, nek fari taskojn, nek leter- aŭ poŝtmark-interŝanĝi (sed certe rajtas se vi volas). Vi nur respondu aŭ almenaŭ klarigu kial vi ne povas respondi. Kia estas delegiteco? Ĝi vere ne estas laboro sed amuzo. Vi kontaktos homojn tra la mondo kaj vere uzos la lingvon. Kaj vi vere bezoniĝas. En 1998 havis Usono nur 4 JD-ojn el 76 tutmonde - komparu kun la 24 en brazilio! Kaj kelkaj el ni baldaŭ maljuniĝos kaj bezonos anstataŭanton. Kiel iĝi delegito? Skribu Esperante petleteron al la Usona UEA ĉefdelegito: William Harmon 2389 Thackeray DR Oakland CA 94611 aŭ: billharmon@esperanto.nu - Randy DEAN (JD, Decatur GA) ELNA P.O. Box 1129 El Cerrito, CA 94530 (510) 653-0998 elna@esperanto-usa.org fjicila Artiko|0 Cu Vi Estas Esperantisto je Ciuj Niveloj? Kiel vi verŝajne jam bone scias, la Esperanto- movado havas kelkajn malsamajn nivelojn. Nu, se vi legas ĉi tiun artikolon, vi plej verŝajne jam aktivas (aŭ almenaŭ membras) je la nacia (aŭ landa) nivelo. Sed ĉu vi membras/aktivas je la aliaj niveloj? ĉu vi eĉ konas ilin? Kaj ĉu gravas partopreni je Ciuj niveloj? Nu, unue ni vidu kiuj ili estas: Loka Nivelo: La loka nivelo estas treege grava por la Esperanto-movado. Historie, ĝi estas la bazo sur kiu staras la tuta movado. Antaŭ ol oni fondis UEA-n kaj antaŭ ol oni fondis la grandajn naciajn organizaĵojn, jam ekzistis lokaj grupoj, kluboj kaj societoj. Tiaj grupoj subtenis Esperanton dum la malfacilaj fruaj jaroj de ĝia ekzisto. Ankaŭ, novaj esperantistoj tre ofte unue eniras la movadon pere de lokaj grupoj. Tie komencantoj povas paroli la lingvon kun vivantaj homoj sen devi vojaĝi longajn distancojn por partopreni landan aŭ Universalan kongreson. En lokaj grupoj Esperantistoj povas kunveni multe pli ofte ol naciaj kaj internaciaj organizaĵoj, kaj pli ofta kunvenado ja helpas plifortigi solidarecon inter esperantistoj, kio plifortigas la movadon ĝenerale. Krome, lokaj grupoj povas pli persone trakti la individuajn membrojn ol landaj kaj internaciaj organizaĵoj. Landa Nivelo: Kvankam lokaj grupoj estas tre gravaj, ili estas ankaŭ multe limigitaj. Lokaj grupoj kutime havas malvastajn monrimedojn, kaj tial povas fari nur etajn projektojn kaj havigi nur malmultajn servojn al la membroj. Tamen landa organizaĵo, pro sia grandeco, havas pli vastajn monrimedojn, kaj tial povas fari grandajn projektojn (ekz-e la vidbenda projekto Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo) kaj povas havigi multajn servojn al la membroj (ekz-e libroservo, landa kongreso, informservoj, abona servo, ktp.). Ankaŭ, la landa organizaĵo ebligas partoprenon en la movado al esperantistoj kiuj loĝas malproksime de loka grupo. Internacia Nivelo: Kiel vi verŝajne jam scias, UEA estas la ĉefa organizaĵo je la internacia nivelo. UEA (Universala Esperanto-Asocio) kune kun sia junula parto TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) estas la oficiala reprezentanto de la neŭtrala Esperanto-movado je la internacia nivelo. UEA inter- rilatas kun gravaj internaciaj organizaĵoj kiel Unuiĝintaj Nacioj (UN), Eŭropa Unio kaj aliaj. Tial UEA estas la "vizaĝo" de Esperanto al la mondo—do ju pli forta estas UEA, des pli bone aspektas Esperanto al la internacia komunumo. Se UEA ne estas forta kaj unueca, plej verŝajne la cetera movado ne bone fartos. Nu, jen vi vidas la gravecon de ciuj niveloj de la Esperanto-movado. Pro tio, ankaŭ gravas, ke ĉiu esperantisto (kiu povas) aktivu/membru je ĉiuj niveloj. Se ĉiuj esperanto-parolantoj nur membrus je ĉiuj niveloj de la movado, mi kredas ke la Tina Venko" venus morgaŭ. Do, ĉu vi estas membra de loka grupo? Kaj se unu ne ekzistas en via regiono, ĉu vi klopodas fondi lokan grupon? Cu vi estas membra de UEA/TEJO? Se ne, bonvole konsideru tion, car via membrecoja gravas. J. A. Casa de Crazy 1999/1-2 Pasporto al la tuta mondo Conceived by Edwin Grobe Written by Paul Gubbins General Pasporto al la Tuta Mondo is a new Esperanto course, consisting of 15 video lessons (of 30 minutes each) and accompanying printed materials, intended for individual or group study. The pedagogically based, entertaining story line means learning Esperanto easier and more fun. Each lesson is presented entirely in Esperanto and consists of three parts: introduction, drama, recapitulation. The introduction offers a brief review of the previous lesson and outlines the main grammatical points to be covered in the current lesson. The drama continuously builds interest in the character and intrigue for the many plot twists throughout the 15 lessons. The continuity of situation and character development of a television-style drama make students eager to follow the adventures of the Bonvolo family and their friends and acquaintances. The Bonvolo family is no ordinary family. The father, Georgo, is a Greek philosopher and the mother, Filisa, a dancer. The harmony of this somewhat extraordinary family is upset when a young shepherd, complete with sheep, decides to take advantage of the Pasporta Servo and comes to stay. The resulting complications and misunderstandings provide the basis for a fast-moving and lively story which will hold the attention of learners - and of more experienced Esperanto speakers - until the closing scene in lesson 15. To reinforce and practice the new material introduced in each lesson, the recapitulation looks in detail at the principal grammatical points presented in the drama and prepares the learner for the written exercises which accompany the course. The written exercises, compiled by Stefan MacGill, complement the lessons and provide the reading and writing practice essential to the learning of any language. 10 Aims Pasporto al la Tuta Mondo is a carefully graded introductory course designed to take an absolute beginner through the principal stages of Esperanto acquisition. Vocabulary, phrases and grammar are introduced naturally via the dialogue. By the end of the 15 lessons it is anticipated that the learner will be able to: 1.converse with confidence and accuracy in a range of everyday situations; 2.understand spoken Esperanto in a variety of contexts and from a variety of speakers with moderate national accents; 3.recognize the principal features of Esperanto grammar and apply them in spoken and written discourse; 4. identify and understand aspects of Esperanto culture 5.survive in the wider Esperanto world, participating with profit and pleasure in Esperanto courses and events such as local, regional, national and international meetings. Method Esperanto is used exclusively throughout the video; individual teachers will decide how much explanation to permit in the national language. The direct method - exclusive use of the target language - means the learner is exposed from the outset to Esperanto as it is spoken throughout the world. To this end the actors in Pasporto al la Tuta Mondo are drawn from various language backgrounds: Chinese, Croatian, Danish, English, Japanese, Spanish and others. Grammatical points are reinforced via a range of imaginative exercises intended to underpin the new elements introduced in the video. It is recommended that the learner not proceed to a subsequent lesson without completing and mastering all the material in a previous lesson. Main points of grammar covered in each lesson include: Lesson 1: Lesson 2: Lesson 3: Lesson 4: Lesson 5: Lesson 6: Lesson 7: Lesson 8: Lesson 9: Lesson 10: Lesson 11: Lesson 12 Lesson 13 Lesson 14 Lesson 15 Nouns (singular/plural); adjectives; -as -is, -os; pronouns; adjectives (plural) -u; mal-; plaĉas, mankas al... accusative; Esperanto word-formation reiteration of accusative; flexibility of Esperanto modals; por + infinitive motion (kie/kien) comparison; nominative after taksi, opinii, etc. indirect speech; -i relative pronouns; reflexives -us, se and the conditional voli ke + u ig participles general review Suffixes, prefixes and "korelativoj" are introduced steadily throughout the course and the vast majority will have been covered by the end. Culture Esperanto culture is an essential element in Pasporto al la Tuta Mondo and the learner is gradually introduced to basic concepts forming Esperanto society. Features include: Pasporta Servo, Universala Esperanto-Asocio (UEA), Universala Kongreso de Esperanto (UK). The name Zamenhof is mentioned at an early stage and principal Esperanto reference works (Plena llustrita Vortaro, Plena Analiza Gramatiko) as well as literary works and their authors are noted. Students will become familiar with the Esperanto hymn. In this way Pasporto al la Tuta Mondo prepares the learner for Esperanto life and culture beyond the scope of the course. It is, indeed, very much a passport to the whole world - not just the Esperanto world but to the world of international friend- ships and understanding which is at the heart of the Esperanto ideal. Finance Lusi Harmon, producer of the video, correctly defines Pasporto al la Tuta Mondo as a bold endeavor. It is bold in the scope of its professionalism, its magnitude . . . and 1999/1-2 its finances. Many individuals and organizations (listed at the end of each lesson) have given generously to support the project, but more funds are needed if the 15 lessons of Pasporto al la Tuta Mondo are to be available within the planned three-year time scale. Already the first four lessons have appeared and have been widely praised. The following six lessons were filmed during the summer of 1998; funding is being raised for editing lessons five through ten and to film the remaining five lessons. The first four lessons are available at $90, including the exercise book. Pre-orders are being accepted for Lessons 5 through 10 at $135. The complete set of 15 lessons may be pre-ordered at $325. Money collected through pre-orders is an important component for funding the project. Another crucial cornerstone for financing the project has been and will be patrons, in- dividuals or groups. Your help in spreading the word of the success of this project so far, and of its needs for completion, will go a long way towards making a complete, professional course to suit the needs of our growing world community and for promoting Esperanto outside of our own community. Neither ELNA nor the many Esperantists involved in the project receive any monetary profit - quite the contrary! The work is voluntary and unpaid, and the volunteers very often do not ask to be compensated for many of the costs they incur. The principal objective is to provide the Esperanto movement with a professional teaching tool... to this end ELNA appeals for your support. More information is available from ELNA at [510] 653-0998 (e-mail: elna@esperanto-usa.org) or from the Videotape Project Commissioner, Lusi Harmon, at [510]531-8393 (e-mail: LusiHarmon@aol.com) or by fax: [510] 531-0152. Orders and/or contributions may be sent to: ELNA PO Box 1129 El Cerrito CA 94530 11 30-jariĝos la Somera Esperanto- kursaro ĉe SFŜU Venontsomere la trisemajna somera Esperanto-kursaro ĉe SFŜU (San-Franciska Ŝtata Universitato) festos sian 30-an datrevenon. Ĉiu- somere, ekde 1969, homoj de multaj diversaj usonaj ŝtatoj kaj diversaj landoj venas al San- Francisko por partopreni ĉi tiun mirindan kursaron ĉe SFŜU, kaj por travivi belan, neforgeseblan sperton. Kial vi ne partoprenu ĉi-jare? La kursaro daŭras tri semajnojn, dum kiuj la kursanoj vivas en Esperanta medio. Oni manĝas, loĝas, studas, parolas, amuziĝas, ekskursas kaj ĝenerale vivas kun esperantistoj kaj en/per Esperanto. Tri horojn tage oni pasigas en klasoj studante Esperanton kun unu el ia lertegaj instruistoj. Oni povas studi je la komenca, mezaj (I kaj II), aŭ supera niveloj. Sed la oficiala studado estas nur parto de la tuta sperto. Kiam la kursanoj ne sidas en la klasĉambro, ili konversacias kaj generate ĝuas la belan amikecan etoson. Ĉi tiu amikeca Esperanta etoso estas unu el la plej gravaj partoj de la tuta sperto. Nu, mi, via redaktoro, bedaŭrinde ne povas persone atesti la suprajn diraĵojn, car mi mem ankoraŭ ne partoprenis la SFSU-kursaron. Sed ĉiu iama kursano kun kiu mi parolis certigis min, ke la SFŜU-kursaro estas mirinda, neforgesebla, tra- vivinda sperto—nepre farenda. Efektive, mi parolis al neniu kiu ne rekomendis, ke mi faru ĉion eblan por partopreni la kursaron. Pro tio, mi planas finfine partopreni la kursaron venontsomere. Ĉu mi vidos vin tie? Mi ja esperas, ke jes! Se mi ankoraŭ ne konvinkis vin partopreni la kursaron ĉi-somere, konsideru ankaŭ, ke la trisemajna kurso valoras tiom kiom ordinara (tri- hora) semestra universitata kurso, kaj, ke stipendioj haveblas por malriĉaj, indaj Esperantistoj. Krome, San-Francisko estas bela feriloko, ĉu ne? Sed se vi volas partopreni la kursojn , vi devas agi nun! La kursoj daŭras de la 6-a ĝis la 23-a de juiio—tamen ne prokrastu! Por informoj kontaktu Ellen Eddy (vidu sube). 1999/1-2 English Summary: This coming July the 3-week Esperanto Summer Workshop at San Francisco State University (SFSU) will celebrate its 30th anniversary. Courses are offered at the beginner, intermediate (2 intermediate levels) and advanced levels. Courses may be taken for full college credit. Students live and study with other Esperantists in an environment of complete immersion in Esperanto. Besides the three hours spent in class everyday, students greatly benefit from the chance to converse in and actively use Esperanto outside of class. Overall, it is one of the best ways to learn Esperanto and to make many new, interesting friends. Scholarships are available for needy, worthy students. For more information contact Ellen Eddy. Ellen M. Eddy 11736 Scott Creek Dr. SW OlympiaWA 98512 (360)754-4563 eddyellen@aol.com J. A. Verkemuloj Bezonataj! Kiel vi vidas, granda parto de la artikoloj en ĉi tiu numero estas de mi verkitaj. Nu, ne ĝenas min verki artikolojn, se mi ankoraŭ havas ideojn, sed nia revuo vere bezonas multajn kontribuantojn. Sed mi ne povas redakti artikolojn kiuj neniam estis senditaj. Do, mi atendas inundon da kontribuaĵoj por la venonta numero! Eble vi pensas, "Nu, iu alia faros"—mi diras al vi, ke neniu farus ion ajn se ĉiu pensus tiel! AŬ eble vi kredas, ke vi ne povas verki. Nu, eble vi ne estas William Auld aŭ Marjorie Boulton, sed por nia revuo vi ne devas esti. Nur provu verki ion. Se vi ne kutimas verki por Esperantaj periodaĵoj, provu unue verki mallongan, simplan artikolon. Elektu temon kiu interesas vin, kaj kiun vi sufiĉe bone konas. Ankaŭ literaturaj verk(et)oj estas ege bonvenaj (eĉ aparte petataj!). Poemoj, rakont- etoj, fabeloj, eseoj, ktp., multe riĉigus nian revuon. Kiam, do, via(j) kontribuaĵo(j) estas preta(j), sendu ĝin (ilin) al la redaktoro, per e-poŝto, se eble, aŭ per ordinara poŝto, antaŭ la limdato. Do, ek al la skribotabloj kaj komputiloj! Ktp! ne povas esti via revuo sen viaj kontribuaĵoj! J.A. 12 a^ m. x Pilgrimu al Meza Europo! Ĉi-jare Berlino estos la ĉefurbo de Esperantio. La 84-a Universala Kongreso de Esperanto okazos de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto, 1999, en Berlino. Berlino estas grava kaj historia eŭropa urbego, do ĉi tiu kongreso estas partopreninda eĉ se oni interesiĝas nur pri turismumado. Kaj se vi volas vidi grandegan amason da esperantistoj, vi verŝajne povos dum la Berlina UK, pro tio, ke Universalaj Kongresoj en meza aŭ orienta Eŭropo ĉiam estas amase partoprenataj. Krome, partopreno en Universala Kongreso estas por esperantisto tio, kio pilgrimado al Mekko estas por islamano—t.e. ĝi estas io kion ĉiu esperantisto (kiu povas) devus fari abnenaŭ unufoje dum sia vivo—kaj, lau mi, Berlino estas bona elekto por unuafoja kongresano. Cu vi povas imagi kelkcentojn da junaj esperantistoj kune, en la sama loko? Ĉu vi ŝatus vidi tion per la propraj okuloj kaj eĉ partopreni tion? Se jes, venu al la Intemacia Junulara Kongreso (IJK) kiu ĉi-jare okazos de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto, 1999, en Zanka, Hungario. Kiel en Berlino, en Hun- gario oni povas atendi sufiĉe grandan kongreson. Sed ĉu IJK estas plena je multe da tedaj kunvenoj kaj kunsidoj? Nepre ne! Ne dubu, ke estos multo da amuzo de multaj specoj (kaj kredu min, mi ja aŭdis kelkajn interesajn onidirojn tiurilate!). Do venu al Berlino, aŭ al Hungario, aŭ al ambaŭ! Vi certe ne bedaŭros, se vi faros! J.A. Esperanto Calendar 1999 • USEJ get-together, 19-21 February, 1999; Philadelphia; info: Christopher R. Culver, (610) 825-2129; • All-Califomia Esperanto Conference, 26-28 March, 1999; Hallmark Inn, Davis CA; info: Steve Belant, 1004 P ST #1, Sacramento CA 95814; (916) 441-7617; • 30th Summer Esperanto Workshop, San Francisco State University, 6-23 July, 1999; info: Ellen Eddy, 11736 Scott Creek Dr. SW, Olympia WA 98512; (360)754-4563; • 47th ELNA Convention, 24-26 July, 1999; Sheraton West Port Hotel, ST Louis MO; info: ELNA, PO Box 1129, El Cerrito CA 94530; (510) 653-0998; < elna@esperanto-usa. org> • 84th Universal Congress (UK), 31 July - 7 August, 1999; Berlin, Germany; info: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, The Netherlands; (31) 10-4361044; • 55th International Youth Conference (IJK), 9-16 August, 1999; Zanka, Hungary; info: LKK de IJK, Pf 87, HU-1675 Budapest, Hungary; (36) 88-424339; For your travel needs please contact Lusi Harmon, c/o Esperanto Travel Service, 6104 LaSalle AV, Oakland CA 94611; (510) 339-6317 Leteroj Petataj Kvankam ne aperis "leteroj al la redak- toro" en ĉi tiu numero, tiu rubriko ja aperos en venontaj numeroj. Sed por tio mi kompreneble bezonas viajn leterojn! Se io aperinta en nia revuo (aŭ io alia kio rilatas al Esperanto aŭ la movado) (mal)plaĉas al vi, skribu leteron pri ĝi. Mi volonte akceptos ankaŭ polemikajn leterojn (tamen mi ne povas garantii, ke ne sekvos redaktora respondo!). Do, sendu viajn leterojn por ke ni povu havi viglan kaj interesan leter-rubrikon. J.A. 13 Xeceiue Hura!, de Julio Baghy, estis la unua romano (krom Gerda Malaperis!) kiun mi legis Esperante; do, mi malfeliĉe ne povas kompari kaj kontrasti gin al aliaj Esperantaj romanoj. Kaj tio estas la unua recenzo de iu ajn speco kiun mi verkis en multaj monatoj, do eble mi ne estos je mia plej percepta stato... :) Tamen, jen recenzo. Mi ĵus nomis ĝin "romano", sed tio eble ne pravas. En sia "Antauparolo por Post- parolantoj", Baghy nomas tiun verkon "fabelo" kaj subtitole: "ne romano, nur grimaco". Tamen ĝi ŝajnas al mi sufiĉe realisma romano, kompare al la sciencnkcio kaj fantasto kiun mi kutime legas. Angle, mi komparus gin al la satiroj de Leonard Wibberly (The Mouse that Roared, ktp) aŭ la nlozofaj romanoj de G. K. Chesterton (kies Manalive! mi malrapide esperantigas). France, ĝi similas iomete al De la Terre a la Lune de Jules Verne - troviĝas similaj komikaj komparoj de Usono kaj Europe Sed eks pri aliliteraturaj komparoj - ek al la rakonto mem. Temas pri certa Vilhelmo Grauer, riĉa dresisto de ĉimpanzoj, kiu jus mortis kiam la rakonto ekfadenas. Lia filo, Cezaro, alvenas al la morturbo de Grauer por la funebro kaj testamentmalkovro. Jen Strutmagen, ĉefurbo 1999/1-2 de Bagonio, nekonata lando mezeŭropa. Tie la plej granda parto de la rakonto okazas. La urba notario donas al Cezaro sigelitan leteron de lia patro, kaj la legado de tiu surpriza letero plen- igas la duan ĉapitron. Post la revelacioj de tiu letero, kies surprizojn mi ne difektos por vi, la fadenoj de la rakonto ekplektiĝas mirinde - la alloga heredaĵo al la urbo Strutmagen, la timiga heredaĵo al la malĉastistinoj de tiu urbo, la malfeliĉa heredaĵo al la filo de la mortinto, kaj la kondiĉoj por la ricevo de tia heredaĵo, krom multaj aliaj aferoj, kunplektiĝas kapturnige, kaj finfine malplektiĝas tre place. Pri la filozofado mi ne diros multon, sed Baghy ja diris multon filozofe pere de kelkaj rolantoj en la "fabelo". Kelkloke tio peze malrapidigas la rakonton, sed plej ofte ĝi estas sensulka parto de la rakonto mem. Pri la lingvouzo ne estas multe por diri, krom ke mi kiel dujara Esperantisto ne multe bezonis vort- aron post la unuaj paĝoj. Mi ,,A ege rekomendas ĝin al tiuj, kiuj jam ĝuis iujn rakontojn de Baghy. Jim HENRY (Lilburn, GA) ft**!». 14 Renkontu Nin en Sankta-Luizo! Kvankam mi ne garantias, ke vi renkontos min en Sankta-Luizo, vi tamen sendube renkon- tos multe da interesaj esperantistoj dum la 47-a ELNA-kongreso, okazonta de la 24-a ĝis la 26-a de julio (1999) en Sankta-Luizo. Se vi volas renkonti esperantistojn de ĉiuj partoj de Usono (kaj eĉ de kelkaj partoj de la mondo), ekzerci vin en la lingvo pere de veraj konversacioj kun realaj homoj, pasigi kelkajn ĝuindajn tagojn kun esperantistoj en bela kaj historia urbo ĉe la Misisipo, aŭskulti interesajn prelegojn, akiri novajn arnikojn, ktp., vi devas aliĝi al la venonta ELNA-kongreso! Mi speciale volas instigi vin junajn esper- antistojn partopreni la kongreson, pro tio, ke la junula partoprenantaro estas ofte tro mal- granda. Kompreneble, neniam mankas gejunuloj, sed la nombro devus esti pli granda. Mi, tamen, povas persone atesti, ke ELNA- kongreso ne estas ia teda afero nur por "plenkreskuloj", sed, tute male, estas ĝuinda kaj amuza afero por homoj de ĉiuj aĝoj. Ankaŭ, la junula kongreskotizo estas rimarkinde pli malgranda ol la "plenkreskula" kongreskotizo. Do, venu, gejunuloj, al la ĉefurbo de la usona provinco de Esperantio, kiu ĉi-jare estos Sankta-Luizo. Mi certigas, ke la sperto estos neforgesebla kaj ke la "Sankta- Luiza spleno" (St. Louis Blues) ne trafos vin ĝis kiam vi devos reiri hejmen! J. A. Anoncoj Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) estas ekumena, internacia ligo de neromkatolikaj (inkluzive protestantojn, anglikanojn kaj aliajn) kristanaj esperantistoj. Membroj ricevas la interesan revuon Dia Regno (aperas 12 fojojn jare). Por ricevi senpagajn provnumerojn de Dia Regno, bon- vole sendu viajn nomon kaj adreson al la usona reprezentanto de KELI: Joel Amis, 16800 Phillips Road, Alpharetta GA 30004; La Redaktoro Bezonas Vian Helpon. Mi ja volas ĉeesti la ELNA-kongreson en Sankta-Luizo, kaj mi esperas, ke ankaŭ vi tiel volas. Sed mi, kiel verŝajne multaj el vi, estas malriĉa studento. Pro tio mi devas trovi iun kiu volas dividi hotelĉambron kun mi. Kompreneble tio helpos ne nur min, sed ankaŭ la samĉam- branon. Se vi interesiĝas, kontaktu min. Joel Amis Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE): Membroj ricevas la interesan kaj belan revuon Espero Katolika (kiu efektive estas la plej malnova daŭre aperanta Esperanto- periodaĵo) kiu aperas ses fojojn jare. Por informoj kontaku: Sac. Mubarak Anwar Amar, 312 Park St. #19, De Pue IL 61322; (815)447-2552 15 Enhavoj de 1999/1-2 (duobia numero) / Contents of 1999/1-2 (double issue) De la Redaktoro / From the Editor_______________________________________________3 Novjara Salutmesaĝo de la Prezidanto de TEJO New Year's Message from the President of TEJO___________________________________4 La Nova Redaktoro Sin Prezentas_______________________________________________5 Historic Dates_______________________________________________________________6 Volas Korespondi____________________________________________________________7 Alvoko al Junaj Aktivuloj_______________________________________________________8 Delegitiĝu!__________________________________________________________________8 Ĉu Vi Estas Esperantisto je Ĉiuj Niveloj? (facila artikolo)__________________________9 Casa de Crazy (bildstrio)_______________________________________________________9 Pasporto al la Tuta Mondo_________________^ ____________________ 10 30-jariĝos la Somera Esperanto-kursaro ĉe SFŜU_______________________________12 Verkemuloj Bezonataj_________________________________________________________12 Pilgrimu al Meza Eŭropo!______________________________________________________13 Esperanto Calendar 1999______________________________________________________13 Leteroj al la Redaktoro________________________________________________________13 Recenze____________________________________________________________________14 Renkontu Nin en Sankta Luizo__________________________________________________15 Anoncoj____________________________________________________________________15 KTP! c/o Joel Amis 16800 Phillips Road Alpharetta, GA 30004 USONO 16