eldonita de esperanto USA en la 111-a jaro de la Esperanto-erao * junio 1998 1U Mi nomiĝas Jozefo kaj posedas grandan bienon ĉe Ra- meh. Unu semajnfinon, mi akompanis tri el miaj dungitoj transportantaj ĉareton plenan de niaj varoj por vendo en la centra merkato de Jerusalemo. Laŭvoje hejmen, ni renkontis popolamason ekster la nrba murego, ĉe loko kiu nomiĝas Golvari. Sajne oni jus ekzekutis kelkajn ulojn. "Ĉi-okaze, kiuj estis ennajligitaj" mi demandis. "Du ŝteletistoj kaj unu freneza popolinstiganta anarkiisto. Jen li, la barbulo en la me- zo." (Tiam li jam estis apenaŭ rekonebla.) "Ho, mi ja konis lin" mi respondis. "Ne tiom malbona ulo, ĉu ne? Li eĉ propo- nis kelkajn bonajn ideojn" mi pensis. Tamen, oni rakontis al mi ke li kreis tiom da problemoj kaj matrankvilaĵoj por la aŭ- toritatoj, ke tiuj ĉi demandis ĉu la lokaj hebreoj deziras aŭ ne reteni inter si tiaspecan anarkiiston sen respekto por la tradi- ciaj leĝaro kaj ordo. Do, tiel la afero finiĝis, kaj oni najligis lin sur krucon kune kun la aliaj. "Kia domaĝo!" mi pensis. Miaopinie, li estis baze bona ulo. Tamen, tro malrruas nun: li estas jam morta. Sed kial lasi lin pendi tie supre, sub la varmega suno en la la polvoplena aero, tagon post tago, dum elmanĝas lian korpon muŝoj, lar- voj kaj korvoj, ĝis kiam ĝi falos teren (kio nepre okazos post kelka tempo)? Tial, mi disdonis al la romiaj soldatoj po ŝeke- lon kiel trinkmonon por persvadi ilin lasi sian gardan poste- non dum du horoj. Poste mi ordonis al miaj laboristoj denajl- igi la korpon de la barbulo kaj meti ĝin en nian malplenigitan ĉareton. Tiel ni kunprenis ĝin hejmen. Reveninte ĉe mia bieno, mi ordonis ke oni enpuŝu la kor- pon en la ombran kaj malvarmetan tombon, kiun mi preparis por mi. Oni rulis ŝtonegon sur la enirejon, kaj tie lasis ĝin ĝis post la krepusko. Neniu vidis, kio okazis krom du virinoj, su- pozeble fervoruloj aŭ samideanoj de la barbulo, kiuj estis sekvintaj nin al Rameh. Postan rrumatenon, mi ordonis ke la laboristoj fosu truon en la grundo ie proksime, kaj tien ili me- tis la korpon kaj kovris ĝin per tero ĝis preskaŭ nenio disting- eblis. Poste ili repurigis mian tombon kaj rerulis la ŝtonegon kiel ŝtopilon. Se mi estas bonŝanca, mia tombo ne estos be- zonata dum multaj jaroj. Du tagojn poste, tiuj samaj virinoj revenis kun kelkaj samideanoj kaj ili denove elpuŝis la ŝtonegon, supozeble por elpreni kaj entombigi la korpon. Kiam ili konstatis ke ĝi ne plu troviĝas tie, ili ekkriis "Dio nia! Li malaperis! Eble oni iel desorĉis lin." Tiam ili freneziĝis kaj fabrikis ian historian klarigon, ion pri revivigo de la ulo kaj ties memaltiĝo al Para- dizo, aŭ eble anĝeloj surportus lin tien. Jen ĉio kion mi memoras pri la afero. Cetere, ni estas ku- time multe okupataj pri bienaj laboroj ktp. Tamen, mi pensis ke estus inde skribeti pri la afero, kaze ke iu poste interesiĝus priĝi. i Adrian POPESCU (n. 1947) La f oririntoj La foririntoj lastatempe promenas tra misteraj galerioj kvazaŭ tra sal-mino. Cu vi vidis en la blua nordo la danc-halon por ombroj kaj la spegul-salonon? Kaj la kanapojn memorigantajn pri la romiaj litoj sur kiuj oni bankedis kaj la rondajn tabletojn surhavantajn vin-kruĉojn kaj pokalojn la virinajn bukojn kaj la ostan kombilon? Sub laurbo etendiĝas silenta metropolo. L' artezaj putoj surlaplacoj ensorbiĝas en la murmurantan fadenon de la naskiĝanta fonto kaj la bunta amaso en la niĉojn de la kolumbarioj. Tradukis Ionel ONEJ esperanto USA Doko (n. 1942) La mondo de drakoj kaj gigantoj Antaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, regis nian amatan Esperantujon la fama reĝo Rimo II "la Sen- valora", kiu estis la antauulo de Kiko I "la Grandioza", (kiu atingis la tronon kaj la titolon "Grandioza" post kiam li savis la landon de la drakoj kaj de la gigantoj kaj de la najbaraj vo- lapukistoj). Tamen en la tempo de Rimo II "la Senvalora" la lando restis ankoraŭ ne savita, kaj la vivo ĝenerale estis mizera, kia ĝi kompreneble devus esti en mondo plena de drakoj kaj de gigantoj (kaj de volapukistoj). Eĉ ankaŭ por la drakoj kaj la gigantoj la vivo estis mi- zera. Sangon soifantaj ili estis (kompreneble), sed en tiu an- tikva tempo bonan sangon oni malfacile trovis. Certe en Id- ujo ne bongustis la sango. En Solresolujo malpli. Kaj verŝaj- ne tute mankis sango al la loĝantaro de Klingonujo, en kies vejnoj fluis nur sengusta akvaĉo, maltaŭga por drakoj kaj gi- gantoj. La sangon soifantajn drakojn kaj gigantojn do tre intere- sis la sango de niaj samlandanoj. Dolĉa (laŭdire) ĝi estis, kiel mielo. (Al drakoj kaj gigantoj kompreneble plaĉas mielo, car al ĉiu plaĉas mielo.) Tamen la plej bona sango (laŭ la vid- punkto de drako aŭ de giganto) estas sango de belulino, kaj kompreneble la plej bela belulino laŭ la leĝoj de tiu fora an- tikva epoko nepre kaj malhazarde estis princino. Do la ĉefa deziro de ĉiu drako kaj giganto en la mondo estis viziti nian verdan landon, flari niajn verdajn florojn, vidi niajn verdajn vidindaĵojn, ĝui niajn buntajn popoldancojn, sed super ĉio vi- ziti nian reĝan palacon kaj gustumi la soifatan sangon de ĉiu trovebla princino. Pro tio kompreneble la reĝo Rimo II "la Senvalora" estis mizera. Sed kion fari? Je tago jam antaŭ prognozita de la reĝa astrologo kaj konfirmita de la reĝa sorĉisto, jes alvenis du spionoj el la landoj de la drakoj kaj la gigantoj, princinan sangon soifantaj. Ili elŝipiĝis ĉe la haveno de la ĉefurbo, lacaj post longa vojaĝo en malgranda antikva ŝipeto sur kiu ili povis manĝi nur malbongustajn maristojn, sed ili pleniĝis je ĝojo antaŭ la glora kaj brila verdeco de nia kara lando. Post mallonga paŭ- zo en la havena kafejo por trinki kafon kaj manĝi kelnerinon, ili iris rekte al la hotelo por iom ripozigi sin. "De kie vi venis?" demandis la akceptisto de la hotelo, kiu plenumis formularon. "De Eŭropo kaj Azio", respondis la drako kaj la giganto. "Kaj kio estas viaj profesioj?" "Ni estas drako kaj giganto, sangon soifantaj", ili respon- dis. "Kaj ĉu la vojaĝo estas faka aŭ feria?" demandis la ak- ceptisto. "Tion ni malfacile distingas. Ni venis por gustumi la san- gon de verdaj princinoj, kiun ni aparte soifas". "Feria, do", decidis la akceptisto. "Ne nepre. Se ni sukcesos, kompreneble ni reiros hejmen por verki turismajn librojn, kaj venos do multegaj aliaj drakoj kaj gigantoj en granda moda movado por sango-turismo" Tiel respondis la drako kaj la giganto. "Do faka, tiuokaze", findecidis la akceptisto, kiu tiel skri- bis en la formularo. En la hotelĉambro la du spionoj kalkulis kiel plej efike renkonti la princinon kaj gustumi ties soifatan sangon, miele dolĉan. "Laŭ onidiro", diris la drako, "princinoj amas poe- zion". "Certe ja ili amas poezion!" respondis la giganto. "Poe- zion amas ĉiu. Samkiel mielon!" "Ni sendu al ŝi do poemon", diris la drako, "poemon tiel mirinde belan, ke ŝi tuj invitos nin al audienco" Tion decidinte, la du spionoj mendis ĉambroservon, man- ĝis la servistinon - "tute ne malbona", diris la giganto - kaj komencis verki poemon. "Komencu per floroj", proponis la drako. "Bonaj poemoj temas pri floroj. Rop! rop! rop!" ("Rop! rop! rop!" estas la sono kiun faras drako feliĉe ekscitita.) '"Violoj estas bluaj; rozoj estas raĝaj!'" komencis la gi- ganto. "Kio rimiĝas kun 'ruĝaj'?" li demandis. "Nenio. Vi devos meti la rozojn unue, stultulo!" diris la drako. '"Rozoj estas ruĝaj; violoj estas bluaj!' Jen! Kaj kio rim- iĝas do kun 'bluaj'?" demandis la giganto. "Ho, ekzistas abundaj rimoj", diris la drako: Rozoj estas ruĝaj; violoj estas bluaj! Kun via ruĝa sango estas ni kongruaj! aŭ: Proponu al ni sangon; ni venos la unuaj! aŭ: Ni estas nur draketoj, do ne tenure bruaj! "Sed mi ne estas drako!" plendis la giganto. Kaj ĉiuokaze la sango venas tro frue en la poemo. Tio ne estas subtila. Bona poezio devas esti subtila. Kaj plie, bona poeto ĉiam for- lasas kelkajn substantivajn fmajojn por montri ke temas pri poezio. Ho, kaj ĝi devas enhavi ankaŭ simbolojn. "Eŭ! eŭ!" diris la drako. ("Eŭ! eŭ!" estas esprimo de drakoj malfeliĉaj, kompreneble.) "Do, bone. Jen:" Ruĝas laroz'; Bluas violoj! Jen poemo, ne proz', Kaj jen multaj simboloj! "Sed", diris la giganto, "bonaj poetoj ankaŭ ofte interŝan- ĝas substantivojn kun adjektivoj. Ekzemple:" Rozas la ruĝ'; violas la blu'! Ne timigas nia muĝ', sed nur la en viaj vejnoj posta sanga tru5! "Eŭ! eŭ! eŭ! Vi estas la plej malbona poeto de la mon- do!" kriis la drako. "Eŭ! eŭ! eŭ!" "Zijjj!" diris la gigantoj. (Gigantoj diras "Zijjj!", ĉu feli- ĉaj ĉu malfeliĉaj; ili estas iom malpli esprimivaj ol drakoj.) ^Atemtu/His sufr/emetitfr \ Dum la du spionoj ŝvitis ankoraŭ super sia poezia alfabe- to, la hotela akceptisto, kiu memkompreneble estis pli inteli- genta ol li ŝajnis, raportis al la ĉefo de la reĝa polico, ke la ur- bon alvenis drako kaj giganto, sangon soifantaj, el foraj lan- doj, kaj ke aparte la sangon de la princino ili soifas. Kaj la ĉe- fo de la reĝa polico ĝuste tion raportis rekte al la reĝo Rimo II "la Senvalora", la antaŭulo de la reĝo Kurd I "la Grandi- oza", kiu estis savonta nian landon de la drakoj kaj de la gi- gantoj (kaj de la najbaraj volapukistoj). "Drako kaj giganto?" demandis Rimo II "la Senvalora". "Ho ve! ve! ve!" li kriis. (Esperantujaj reĝoj malfeliĉaj nen- iam kriis "Eŭ! eŭ! eŭ!" Tiel sin es- primis nur drakoj.) "Kion fari? Kion fari? Ho ve! Venigu la saĝan Kuni; eble li savos nin de la drako kaj la giganto." Intertempe en la hotelo la drako kaj la giganto daŭre strebis verki po- emon por la princino, poemon tian, ke ŝi tuj ilin invitos al aŭdienco, kie ili povos gustumi ŝian soifatan san- gon. "Do jen!" diris la giganto: Ruĝas rozaro; violaro nur blu- aĉas! Sang-similas ruĝa roz'; violo enuaĉas! "Rop! rop! rop!" respondis la fe- liĉa drako. 'Terfekte! Nu, ne! Aten- du! Diable, ne! Vi mem enuas; la violo enu-ig-as vin! 'Enui' estas ne- transitiva! Eŭ! Eŭ!" ("Zijjj!" diris la giganto. "Ho zijjj! zijjj! zijjj!") Post ankoraŭ du-tri horoj kaj multaj rekomencoj, ili fine estis pretaj por la aŭdienco - "Rop! rop!" diris la drako - kaj ili survojiĝis al la palaco, rigardante laŭvoje en la butikojn, ĝuante la belajn parkojn kaj la arkitekturajn vidindajojn de nia ĉiam verda ĉefurbo. Kom- preneble ili manĝetis diversajn civitanojn laŭvoje, el kiuj ĉiu pli bongustis ol la surŝipaj maristoj, sed el kiuj egale neniu same dolĉis kiel mielo. ("Stulta onidiro", grumblis la giganto. "Zijjj!") Atinginte la palacon, ili frapis ĉe la grandega verdega pordego. Respondis Kuni, la reĝa subulo, kiu estis savonta nian landon de la drakoj kaj de la gigantoj (kaj de la najbaraj volapukistoj). Kuni jam ĉion sciis pri la planoj de la du spio- noj car al li raportis ne nur la ĉefo de la reĝa polico, sed an- kaŭ la reĝaj astrologo kaj sorcisto. "Saluton!" li diris, gentile tamen ruze. "Kiel mi povos vin helpi?" "Ni venis kun poemo por la princino bela, kies sangon ni soifas", diris la drako. "Rop! rop! rop!" Kaj la giganto tuj ko- mencis deklami: Rozoj ja ruĝegas; violoj tamen ne! Violoj nur bluaĉas. Ho ve! Ho ve! Ho ve! Nin memorigas rozoj pri sango kaj miel'; Sed violoj nur bluozaj Pli foras elĉiel'! "Haltu! Haltu!" kriis Kuni. "Mi ne povas toleri tion! Vi estas la malplej bonaj poetoj de la mondo! For! For!" Kaj tiom li fariĝis kolera ke, prenante sangon soifantan glavon kiu hazarde troviĝis ĉemane en la palaco, li forĉasis la drakon kaj la giganton ne nur el la reĝa palaco, sed el la ĉefurbo kaj eĉ el la tuta lando. Memevidente, la drako kaj la giganto, mem sangon soifantaj, neniam vidis antaŭe glavon egale soi- fan, kaj ege timis konstatante, ke ĝuste ilian propran sangon soifas la glavo. Rapide kuris ili ĝis la landlimo kun Volapuk- ujo, time kriante "Eŭ! eŭ! eŭ!" kaj "Zijjj! zijjj!" Kiam ĉiuj tri, Kuni kaj la drako kaj la giganto, fine atingis la land- limon, la ruzaKuni diris: "Do! Al mi mankas la forto ĉasi vin phi, eĉ mal- graŭ tio, ke vi estas la malplej bonaj poetoj de la mondo. Tamen jen ni ĉe la landlimo kun Volapukujo. Ĉu vi sciis ke la sango de la volapukujanoj estas (laŭ onidiro) eĉ pli dolĉa ol la sango de eventualaj esperantujaj princinoj? Gis revido!" La drako kaj la giganto okulumis unu al la alia kaj post iom da ripozo, komencis prove manĝi volapukuj- anojn. Bongustegaj ili estis (tamen iom grasaj kaj eble malbonaj por la koro samkiel ĉio bongusta). "Rop! rop! rop!" diris la drako. Kaj jen ek- finiĝis aĉa Volapukujo. Guste tiel nian landon savis Kuni de la drakoj kaj de la gigantoj kaj de al najbaraj volapukistoj. Nia reĝo Rimo II "la Senvalora", al kiu mankis kaj princo kaj princino, nomumis lin Reĝo Kuni I, "la Gran- dioza", savinto de nia lando. Kaj eĉ ĝis hodiaŭ neniu esper- antuja poeto kuraĝas komenci poemon per rozoj kaj violoj. La nomoj de la du spionoj restas kompreneble ankoraŭ en nia lingvo. Ĉiam la giganto esprimis sin per "zijjj" kaj la dra- ko per "rop" kaj "eŭ". Do la antikvajn landojn (nun esperant- ujajn provincojn) de la gigantoj kaj de la drakoj oni nomas eĉ ĝis hodiaŭ A-zijjj-o kaj Eŭ-rop-o. [Similaj rakontoj troveblas en Rakontojprapatrajpri nia lando antaŭ multaj jarcentoj kiam okazemis aferoj mirindaj de la sama aŭtoro. Kompreneble ĝi estas havebla de la Libroservo de ELNA.] 6 esperanto USA Alphonse ALLAIS (1855-1905): Dio Estis jam malfrue. La festeno estis tre vigla. La ĝojaj festantoj estis gajaj, bruaj kaj amemaj. Meznoktas. La dekdu horloĝbatoj sonas lante, grave, solene, kun tiu riproĉeco kiu karakterizas la malnovajn familiajn horloĝojn. Kvazaŭ dirante ke ili jam indikis multe da horoj por la mal- aperintaj antauuloj kaj multajn ankoraŭ ili indikos por viaj posteuloj, kiam vi estos malaperinta el ĉi mondo. Senkonscie, la gajaj festantoj iom mallautigis la bruon kaj la belaj junulinoj ĉesis ridadi. Sed Alberic, la plej freneza inter ili, levis la pokalon kaj solene deklaris: - Gesinjoroj, meznoktas. Alvenis la momento nei 1' ekzis- ton de Dio. Frap, /rap, frapl Iu frapas je la pordo. - Kiu estas tie?... Ni atendas neniun kaj la servistoj iris por kuŝiĝi. Frap, frap, frapl La pordo malfermiĝas kaj tra ĝi aperas la granda, arĝent- eca barbo de altega oldulo vestita per longa, blanka albo. - Kiu vi estas, homo? L' oldulo respondis plej simple: - Mi eS' Je tiu junuloj sen- itaj; tamen, nedubinde varrna san- nove: -Sedtio al vi mal- kun ni, ĉu? Laŭ ŝia Dio akceptis lajunulokaj etoso rekre- Ili drinkis, ridis kaj kantis denove La blua, matena krepusko malvidigis la stelojn kiam ili decidis disiĝi. Antaŭ adiaŭi la gastigantojn, Dio rekonis, kun granda afablo, ke li ne ekzistas. Tradukis de Ionel ONEJ tas Dio. deklaro, ĉiuj ge- tis sin iom ĝen- Alberic, al kiu ne mankis mal- go, parolis de- ne malpermesas plenigi glaseton senfina boneco, la proponon de baldaŭ la antaŭa iĝis. La nekonata belulino < Li estis vaganta sob, laŭ la Bulvardo Malesherbes kun manoj enpoŝe kaj pensoj aliloke, fore-for (eble eĉ sen pen- soj), kiam subite, ĝuste antaŭ Saint-Augustin, li preterpasis virinon. (Virinon junan, kies priskribo ne necesas ĉi-kaze. Provu imagi ŝin tia, kia ŝi plaĉus al vi, kaj vi estos entute en nia ob- jektivo.) Li salutis ŝin aŭtomatece. Sed ŝi, ĉu car ne rekonis nian amikon, ĉu car ne rimarkis esti salutata, daure zorgis pri sia vojo, sen doni ian ajn ekste- ran signon de reciproka ĝentileco. Kaj tamen, li diris al si mem, li estis jam vidinta ĉi vir- inon ie, sed diable kie? Kiacirkonstance? Ciukaze, daurigis li, ŝi estas bela junulino, kun kiu oni ne enuus. Post dudek pliaj paŝoj, obsedite, ne plu povante elteni, li turnis sin kaj eksekvis sin. Ankaŭ de malantaŭe ŝi ŝajnis konata. Kie diable li estis vidinta ŝin, kaj kiacirkonstance? La juna virino eksoris laŭ la Bulvardo Malesherbes ĝis ties kruciĝo kun la Bulvardo Villiers. Si ekmarŝis laŭ la Bulvardo Villiers ĝis la Placo Trafal- gar. Tie ŝi turnis sin dekstren. Dum li, sekvante ŝin, diris al si: f "Amuza afero, kvazaŭ mi revenus hejmen." Ciel, li daŭre ne memoris kie diable li estis vidinta ĉi ju- nan virinon, kaj kiacirkonstance. Alveninte antaŭ la domon numero 21 sur la Strato Albert- Tartempion, la sinjorino eniris. Nu jen ŝi eniranta lian propran domon! La ino eniris la lifton. Sorsaltante po kvar ŝtupojn li ekis laŭ la sruparo. La lifto haltis ĉe la kvara etaĝo, lia etaĝo. Kaj la sinjorino, anstataŭ sonorigi, elprenis ŝlosilon el la mansaketo kaj malŝlosis la pordon. Bele vestita ŝtelistino, sendube. Per unu salto li estis apud ŝi. - Nu jen, ekparolis la nekonata belulino, vi sukcesas hej- menveni true unu vesperon! Nur tiumomente li memoris kie diable li estis vidinta ĉi inon, kaj kiacirkonstance. Si estis lia edzino. jgfTffiWJH^!«M«!are^^ JjtetHitura,- siik/eme/ito________________________________ 7 Walt WHITMAN (1819-1892) Mi audas Usonon kanti Mi aŭdas Usonon kanti, la diversajn karolojn mi audas, Tiujn de mehanistoj, ĉiu kantanta la sian, tian kia ĝi devus esti, gajan kaj fortan, La ĉarpentiston kanti la sian, dum li mezuras sian tabulon aŭ trabon, La masoniston kanti la sian, dum li pretiĝas por la laboro aŭ ĉesigas la laboron, La boatiston kanti tion, kio apartenas al li en lia boato, la helpiston kanti sur la vaporboata ferdeko, La ŝuiston kanti dum li sidas sur sia benko, la ĉapeliston kanti dum li staras, La kanton de la arbohakisto, tiun de la juna plugisto survoje matene aŭ je la tagmeza paŭzo aŭ je sunsubiĝo, La delican kantadon de la patrino, aŭ de la juna edzino laboranta, aŭ de la knabino kudranta aŭ lavanta, Ciun kanti tion, kio apartenas al li aŭ ŝi kaj al neniu alia, Tage tion, kio apartenas al la tago - nokte la aron da junuloj fortikaj, amikaj, Kantantaj per malfermitaj buŝoj siajn fortajn, melodiajn kantojn. Tradukis Maurice WITTENBERG Morton MARCUS (n. 1936) Turistoj En ĉi tiu lando ĉio malriĉas. La homoj premis siajn dorsojn en humilecajn pozojn kaj grimpas el fendetoj almozante manĝaĵon. Ni proponis al ili monerojn, kiujn ili tuj manĝis senkonsciaj pri siaj rompiĝantaj dentoj. Ni proponis al ili niajn kolrukojn kaj ĉapelojn, fmfme niajn ŝlosiloĉenojn, fiksrigardante dum ili formanĝis ĉiun. Finfme ni forrompis rokplatojn, kiujn manĝis iuj, dum aliaj ekmordetis niajn pantalonokrurumojn aŭ eketendis siajn malsekajn langojn laŭlonge de niaj jakomanikoj. Ni manĝigis al ili niajn vortojn, plenajn frazojn, alineojn, kaj ankoraŭ ili manĝadis. Kiam ni turniĝis, ni trovis ke ili estis manĝintaj nian aŭtomobilon, kiu kuŝis sur flanko kiel bovinoskeleto. Post kiam ili manĝis niajn vestojn, la pli sveltaj de nia grupo povis eskapi: ni kuris nudaj inter ili kaj ektordis radikojn kaj ekmaĉis furioze. Poste ni memoris ke niaj pasportoj estis en niaj poŝoj, kaj la landlimgardistoj rifuzis al ni paspermeson. Nun ni kaŭras ĉe la neĝbordo, turistojn atendante; sed kiam ili alvenas, ili nurjetas monerojn. Ni volas al ili diri kiuj ni estas kaj, kiam neniu vidas, klopodi ekpreni iliajn manojn, kiujn ili rapide retiras. Ni ne perdis esperon, sed ĉiutage ni pli malsatas, kaj ĉiu konfesis povi senti odoron de turistoj horojn antaŭ ol ili alvenas. Tradukis Miko SLOPER Andrei CODRESCU (n. 1946) Dulingva Mi parolas du lingvojn. Mi lernis unu el ili en tranco, tute senkiale, dum tre mallonga tempo, sur ĉevalo, per ekvidoj, inter silentaj ribeloj. Unu estas la lingvo de mia naskiĝo, parolilo kiu pli-malpli enhavas mian menson racian, car per tiu lingvo mi trovas min kalkuli monerojn en la vendejo kaj ordigi miajn poemojn eldonitajn. Iusence tiuj ĉi du lingvoj estas miaj pri- vataj tago kaj nokto, car tio kion oni scias senstude estas tago plena de lumo kaj premisoj maldelikataj. La lingvo de la nokto estas fraĝila; ĝi dependas plejparte de memoro, kaj memoro estas vasta folio blanka sur kiu skribiĝas la plej absurdaj espri- moj. La akiritan lingvon konstante gvatas mia denaska lingvo kiel prizonulon en kaĝo. Lastatempe tiu nova lingvo planas eskapon kiun mi tute apogas. Ĝi planas fuĝi noktmeze kun la plejparto de mia menso kaj neniam reveni. Tiu ĉi skribaĵo estas parto de la piano: dum la denaska lingvo komencas (ĝuste nun!) traduki ĝin, granda bloko de mia menso jam disiĝis kaj ŝve- bas en spaco tute libere... Tradukis Miko SLOPER 8 esperanto USA Howard HAMMOND (n. 1956) La Coharo Jud-kabala legendo pri la Unua Lumo "Rakontu pri la coharo, Avo!" petis la knabeto. "Jes, jes! La coharo!" kriis la aliaj geknaboj. "La coharo? Ho, geinfanoj, kiel vi divenis, ke tio es- tas unu el miaj plej amataj rakontoj? Nu, ni komencu... Estis antaŭ multaj, multaj jaroj, eĉ jarmiloj... La Plej-Superulo, beniĝu Li, fans la unuan lu- mon... ne la lumon de la Suno, de la Luno, de la astroj. Kiel ĉio en tiu pra-pra-tempo, ĉi tiu lumo estis pli simpla, pli pura, pli penetra, pli brila. Per ĉi tiu lumo, Adamo kaj Eva kapablis vidi ĝis la fino de la Tero kaj ĝis la fino de la Tempo. La lumo estis mirindajo, kiel ĉio en tiu antaŭ- longa mondo. Car Adamo kaj Eva ĉiam havis la specia- lan lumon kiam ajn ili deziris ĝin, ili facile forgesis ĝian valoron kaj baldaŭ subtaksis ĝian povon. Poste, post kiam Adamo kaj Eva manĝis la malper- mesitan frukton, Dio, benu Lian justecon, forpelis ilin de la Gardeno. Tamen, la Plej-Kompatulo donacis al ili iun brilegan ŝtonon por rememorigi Adamon kaj Evan pri tio, kion ili perdis. La Cio-Povulo metis iom da tiu speciala lumo en la ŝtonon, kio kaŭzis la juvelon brilegi. Adamo, kiu nomis ĉion kaj ĉiun, nomis la ŝtonon 'Coharo'. Adamo dis la Co- memori la transdonis filoj, kiuj donis ĝin al L ktp. Fin- Salomono Coharon ĝin en la ĝi brilegis kaj Eva gar- haron por Gardenon. Ili ĝin al siaj ge- siavice trans- siaj gefiloj fine, Reĝo heredis la kaj pendigis Templo, kie por ĉiuj. Be- daŭrinde, post la unua detruo de la Templo, la Coharo perdiĝis. Tamen, oni ankoraŭ diras, ke je momentoj de plej urĝa bezono, la Coharo retroviĝas por memorigi nin pri la brileco kaj beleco de la Ĝardeno. Kaj tiam, baninte sin en la pac-dona kaj refreŝiga lumo de la ŝtono, oni tuj zorge rekaŝas la Coharon por estontaj generacioj... Tiamaniere la viv-memoro pri la Edeno neniam perdiĝos, eĉ dum la plej malfacila tempo... lam en la estonteco oni rekreos Edenon sur la Tero. Tiam oni ne plu bezonos la Coharon por rememori la bel- econ de la unua Gardeno, ĉar ni ĉiuj estos loĝantoj de la dua. Sed ĉi-foje oni ne subtaksu la valoron kaj povon de la Unua Lumo, farita por ni ĉiuj antaŭ multaj jarmiloj de la Kreinto, beniĝu Li! Ci-foje oni lernu el la eraro. Ci- foje oni daŭre loĝu la Gardenon!" Fableto por la jaro 2000 lam, karaj geinfanoj, la granda monstro Timo traflugis super la Tero. Oni povis tuj rekoni ĝin pro ĝia fi-magia efek- to. Ekzemple, homoj ĝoje ridinte sub la suno subite silentis kaj kauris sub la ombro de Timo. Iliaj vizaĝoj, antaŭe fehĉaj kaj ŝercemaj, nun gvatis malbonon, suferon, morton. Neniu povis rekte vidi Timon, car ĝi estis nevidebla. Oni povis nur sensi ĝian ĉeeston, tiam kaŝi sin, kaj finfine maltrankvile atendi ĝian foreston. Malgraŭ ĉio, maleblas lukti kontraŭ ne- videbla malamiko. Vidu, miaj gefiloj, vi mem kuŝante en via ĉambro, jen kaj jen dumnokte subite eksentas, ke iu monstro, sub la lito aŭ en la vestoŝranko, aŭskultas vian spiradon. Kaj tiam vi si- lente, senmove atendas la tagiĝon. Sed ĉiumomente via mal- trankvilopligrandiĝas, kaj vi daŭre demandas vin: "Ĉu io ne susuris? Ci io ne moviĝis?" Simile, plenkreskuloj atendas la tagiĝon, sed pli longe ol unu nokton... Do, por reveni al nia rakonto, gekaruloj: Timo traflugis ĉien, de ĉie, per siaj grandegaj, nevideblaj flugiloj, kun siaj akraj ungegoj. Finfine la landestroj de iu lando komenci tim- adi. IU timadis la najbaran landon: "Ĉu io ne susuris? Ĉu io ne moviĝis? Cu ties ŝajne amikema vizaĝo ne kaŝas mal- amikecon? Cu ties donaco ne enhavas bombon? Ĉu ni ne preparu nin? Cu ni ne protektu nin?" Do, ĉi tiu timanta lando komenci faradi eksperimentojn, nukleajn eksplodojn sub la tero. Unu post alia, la eksplodoj vundis la teron, tremigis la teron. Kaj la tertremoj finfine atingis la najbaran landon, kies landestroj antaŭe havis amikemajn vizaĝojn. Nun la monstro Timo flugis tien kun sia terura ombrego. Kaj, miaj atentuloj, la ektimantaj landestroj de la najbara lando komencis de- mandi sin: "Cu io ne susuris? Cu io ne moviĝis? Cu ties ŝaj- ne amikema vizaĝo ne kaŝas malmikecon? Cu ties donaco ne A A enhavas bombon? Cu ni ne preparu nin? Cu ni ne protektu nin?" Do, ankaŭ tiu lando komencis faradi eksperimentojn, nukleajn eksplodojn sub la tero. Unu post aha, la eksplodoj denove vundis la teron, trem- igis la teron. Finfine, la Tero ne plu povis toleri la stultajn eksperimentojn de la timplena homaro. Finfine, la Tero ek- koleregis kontraŭ la tro memfida homaro. Finfine, la Tero montris sian superan povon rilate al la kompatinda homaro. Unu post aha, tertremegoj, tertremoj, tertremetoj okazis. Ĉiu lando suferis de la sama katastrofo. Kaj neniu lando po- vis kontraŭstari la justan Teron. La teruro daŭris tutan se- majnon ĉie en la mondo. Je la fino, la monstro Timo ne plu ĝenis la homaron. Ne- niu plu ekzistis por sensi ĝian ĉeeston. Oni ne plu gvatis malbonon, morton. Oni estis silenta, senmova. Je la fino, an- kaŭ la granda monstro Timo, nevidebla, mem estis venkita. Neniu plu atendis la tagiĝon. I < JdtercUura/ &tift/eme/ita Mihail JVANECKJJ (n. 1934) Abstrakta pensado (Familia leciono de aritmetiko) - Vi havis du pomojn. Mi forĵetis unun. Kiom restas ĉe vi? -Oj,paĉjo, oj... - Vi havis du pomojn. Mi tranĉis unun je pecoj. Kiom res- tas ĉe vi? -Oj,paĉjo, oj... - Vi havis du pomojn. Unun mi voris. Mi voris unun. Kiom restas ĉe vi? - Oj, oj, oj... - Vi tenis en viaj malpuraj manoj du nelavitajn pomojn. Mi aliris, elŝiris de vi unun kaj voris ĝin. Kiom restas ĉe vi? -Oj, oj... -Ne! Necesas!... Vi havis du pomojn. Mi elŝiris kaj distre- tis unun. Unun el la du mi distretis per la piedoj. Kiom restas ĉe vi? -Oj, oj... - Lasu la infanon. Li estas idioto!... - Mi ŝanĝas la kondiĉojn. Vi havis du pomojn. Unun voris vi! Vi mem voris unun. Kiom da pomoj, idioto, nun restas ĉe vi? - Oj, oj, ne batu min... - Neniu zooĝardeno! Neniuj gastoj! Vi neniam festos la naskiĝtagon! Mian tutan ferion mi pasigos kun tiu ĉi idioto. Vi havis du pomojn. - Zina, ĉu ni havas pomojn? Kion do vi ha- vas? Bone, alportu karotojn. - Vi havis du karotojn, ci filo de hundino, mi forprenas... Redonu, redonu, idioto, tio ĉi estas aritmetiko!... Mi forprenas kaj voras unun. Jen, rigardu: mi vo- ras... - Gregĉjo, ĝi estas nelavita. - Ne gravas. Li vidu. Mi voris unu karoton kun la grundo. Kiom da karotoj restas ĉe vi? -Oj, oj... - Rigardu, kiom da malpuraj karotoj restas en viaj nelav- itaj manoj? -U-unu... - Guste! Kaj nun revenu ni al la pomoj! -Oj, oj... - Ne ploraĉu! Nur respondu! Vi havis du pomojn... - Gregĉjo, li povas misgluti... - Necesas! Tiu ĉi idioto respondis pri la karotoj ĝuste, do restas iom da espero. Tio ĉi evoluigas lian abstraktan pens- adon. Vi havis du pomojn... - Gregĉjo, mi admonas vin... - Aŭ li ne estu idioto, aŭ li ne elkresku entute! - Vi havis du pomojn... Silento! La tuta domo mutu! Mi, viapaĉjo, for- prenas de vi... La kriado iĝis tia, ke la najbaroj desupre ekfrapis la plan- kon. - Nu bone, vi mem donas al mi unun. Kiom da pomoj restas ĉe vi? - U-unu. - Do, kiom da pomoj mi havas? -Unu. - Kaj kiom da pomoj vi havas? -Unu. - Ni manĝu ilin! -M-manĝu... Tamen pomoj ne estas. Nenio por manĝi troviĝas entute. Guste tio ĉi nomiĝas abstrakta pensado! Niaj uloj en Davos (Rusio negocas en Svislanda urbeto) - Komprenu, de la evoluintaj landoj ni bezonas ne helpon, sed partnerecon. Mi ekspliku kiel ĝi funkcias. Vi donas al ni monon - kaj ni egalrajte partoprenas. Tio estas, ni esprimas nian vidpunkton pri niaj problemoj. Guste kiel en tiu ĉi resto- racio: ni invitis vin - vi pagas. Sed ni ne lasas vin sen atento kaj sen niaj konsultoj. Ĉi-kampe niaj scioj kaj sperto estas va- loregaj, car ni ja loĝas tie. Ĝuste tiel montriĝas la malfermiteco de nia ekonomio nun. Jes, hodiaŭ ni regalas vin je via mono kaj ankaŭ per via manĝaĵo. Sed vi ricevas de ni ion pli valoran - la analizon de la hodiaua situacio kaj, se tiel diri, eĉ laprog- nozon. Kaj plue: ni preferas tiatipan helpon, kiu poste kauzas la sekvan helpon. Do, temas fakte pri apogo, kiun vi povjis fari por ni - kaj pro tio evidente necesos konkurenci kun ali^j lan- doj. Mi substrekas ankoraŭfoje, en tio montriĝas la malfermit- eco de nia ekonomio, kaj - por diri eĉ pli klare - ĝia esenco. Alivorte, tiuj unuaj kotizoj, kiujn ni ricevas de vi por la rajto doni al ni helpon, estas nenio kompare kun la mono kaj lakonkurenco por tiu ĉi rajto helpi al ni, kiu disvolviĝos post 3-4 jaroj. Ja ni povas preni de vi ĉion, kaj niaj eblecoj estas ne- lirnigitaj! Ni prenos de vi kinofilrnojn, televid-programojn kaj tele-ludojn, replikojn "Restu kun ni", ŝelkojn de teleĵurnalistoj, kaj aldone ni prenos de vi monon por realigi ĉion tion. Kaj tio estas nur la komenco. Sed pro la rajto helpi al ni vi devos batali, plejparte kon- trau nin mem ĉe la komenco. Nia mentality... (vi vidas - ankaŭ ĉi-vorton ni pruntis de vi), do nia mens... pensotradicio perme- sas al ni uzi vian helpon nur kondiĉe ke vi akceptas niajn mal- benojn je via adreso kun danko! Ni akuzas vin pri komploto, rifuzas vizojn, donas neniujn rajtojn kaj lasas kontraŭstari kuglojn de la krimuloj - por atin- gi la bilancon de interesoj kaj ekvilibrigi vian helpon! Cu vi sekvas min? Ĝuste tio ĉi estos la stimulo, kiu puŝos vin al nia merkato. to esperanto USA Kaj nia merkato estas vastega - nia vera fiero! EC ne eblas imagi, kio por ni ne estas bezonata hodiaŭ. Ajnanajlo, rompitaj brikoj, krom-produktoj de via paper-manĝ-industrio. Mi ne mispa- rolis, manĝaĵo, eble el papero. Kaj ĉio tio kun la priservo, rezervaj detaloj kaj garan- tioj. n Ci tio koncemas la grandajn urbojn. Ri- late al la provinco... Tie oni ĝojos eĉ se vi simple vojaĝos al ili iam aŭtune. En ajna veturilo. Tio estos neforgesebla kaj por vi kaj por ili. Tial alveturigu monon, maŝinojn, manĝaĵojn. Por repago de via flanko ni pos- tulas nur jenon: akcepti nin en la Konsilion de la Evoluintaj Landoj, en la Parizan Klu- bon kaj en la Pac-prizorgan Procezon. Kaj konsiderante kiom da eblecoj ni disponigas al vi, ni rajtas postuli, ke NATO dum sia kresko ne proksim- iĝu al niaj limoj. Alivorte, ke ĝi kresku mal- a kreskante. Ĉi tie mi jam tuŝas la militan doktri- % non... Certe, vi devas ebligi ke ni minacu vin, kaj eble eĉ ke ni unuaj faru nuklean atakon - se dank' al via helpo ni sukcesos en nia restaŭrado atingi tian nivelon (ankaŭ je kio ni rajtas espe- ri). Tamen la proponata de ni bilanco de reci- prokaj interesoj estos atingita nur se vi ne per- vorte sed envere investos monon en nian milit- strategian komplekson tiel, ke ni povu unuaj fan nuklean atakon. Nepre subitan - tio estas nia kondiĉo. Ta- men kun via antaŭpago. Tradukis Aleksandro GOFEN Anna BENNETT (n. 1950) Dankofesta vojago Antaŭ kelkaj jaroj mia edzo kaj mi decidis vojaĝi dum du monatoj, kaj mia patrino konsentis prizorgi niajn du ge- filojn. Do mi nur devis demandi al parencoj tra Eŭropo, ĉu ni rajtos viziti ilin kaj kelktempe gasti ĉe ili. Car ni jam estis irontaj al Eŭropo, ni decidis vojaĝi iom ankaŭ en Maroko. Mi skribis al mia fratino, kiu tiam loĝis en Rabat, kaj de- mandis ĉu tio konvenos al ŝi kaj ŝia familio. Si tuj respon- dis; sed kompreneble mi ricevis ŝian leteron nur post kelkaj semajnoj. Ŝi skribis, ke ni estos bonvenaj kaj demandis, ĉu ĉagrenos nin se ni ne dankofestos. Mi tute forgesis, ke dum la tempo, kiam ni proponas viziti ilin, okazos la usona dan- kofesto. Ŝi plue skribis, ke ili ne dankofestos, car ili vojaĝos dum tri tagoj tra la dezerto - sur kameloj! Ĉu ni volos parto- preni tian travivajon kun ili? Post kelktaga vizito ĉe mia onklino en Grenoble (en Francio), ni alvenis en Maroko. Kia kontrasto inter Francio kaj Maroko! Ni vizitis la antikvan urbeton Fez, kie en la malnova parto oni povas nur piediri car multaj stratoj estas tro mallarĝaj por eĉ la plej malgranda aŭto. Kelkfoje ni de- vis premi nin kontraŭ muroj, kiam trapasis azenoj portantaj ankoraŭ malsekajn felojn, kiuj estis antaŭ nelonge tanitaj. La tago por la kamela aventuro fine alvenis. Ni aŭte ve- turis al flughaveno, kaj post flugo al la suda parto de Maro- ko, ni veturis per taksioj kvar horojn ĝis la Sahara dezerto. Tie ni renkontis la berberojn kaj iliajn kamelojn. Unue ili surmetis niajn vestajojn kaj aliajn pakajojn sur la kamelojn, kaj ankau lankovrilojn sur la ĝibojn de la kameloj. Poste la berberoj montris al ni kiel surmeti la longajn blankajn tu- kojn ĉirkaŭ la kapon. Fine ili helpis nin surgrimpi la kame- lojn ĝis supre de la lankovriloj. EC pli interese estis tenadi sin dum la kameloj stariĝis desur la genuoj. Dum kelkaj horoj la kameloj marŝis dum la berberoj pi- edirante gvidis ilin kaj ni rajdis. Subite ni haltis kaj la gvid- antoj diris, ke ni alvenis. La kameloj genuiĝis, kaj ni revenis al la solidajo, sed nur post kelka tempo ni povis normale pi- ediri per niaj necertaj kruroj. La aliaj berberoj jam preparis la manĝaĵon: panon kaj marmeladon, kiujn ni manĝis per la fingroj el du grandaj teleroj. Post la manĝo ni daŭre rajdis sur la kameloj dum eble du horoj. Kiam ni haltis, la berberoj ekpreparis la vesper- manĝajon kaj niajn dormejojn. La dormejoj konsistis el la lankovriloj sur kiuj ni sidadis. Tiam ni lernis kiel oni faras la panon. Unue ili bruligis lignon, kaj kiam la karboj estis ankorau varmaj, ih kovris ilin per iom da sablo. Sur tiun sa- blon ili metis la ankoraŭ nebakitan panon kaj sur la panon ankoraŭ pli da sablo. Super ĉio ih denove bruligis lignon. La suno jam subiris, kaj dum ni atendis la bakatan pa- non, la berberoj dancis kaj kantis. Poste ih eljetis la ankoraŭ brulantan lignon kaj la sablon desur la pano. La pano estis preta por manĝi. Ni ĉiuj sidiĝis en granda rondo por manĝi la panon, marmeladon kaj kuskuson. Por trinki, ili preparis teon de mento. Ni manĝis ĉion nur per la fingroj, kaj trinkis la varmegan kaj dolĉan teon el glasoj. Tre lacaj, ni preparis nin por dormi sub la lankovrilaj tendoj: du por la ĉirkaŭ tri- dek turistoj kaj unu por la berberoj. Matene ni trinkis la saman teon kaj manĝis la saman pa- non kun marmelado. Ni daŭrigis nian vojaĝon. Antau ol ni alvenis al nia celloko, en la tria tago, kelkaj el ni piediris anstatau rajdi. Kiam ni fine haltis, iu rimarkigis' "Rigardu!" kaj fingromontris al granda anonctabulo, sur kiu legiĝis: "Timbuktu: 82tagojn... perkamelo." i JfjtefKitu/Ki sufi/gnento- 11 John LEONARD (n. 1951) kelkaj hajkoj du spegul-lagoj samsamaj nekonataj - ambaŭ kirlas vent' eĉ kanoseĝo kliniĝas kvazaŭ ebria - mondo delira malaperemas kvazaŭ lunradi' fortas araneaĵ' tamen klinas asfodeF sian orkapon al mi - karaflirtanto! ombraj flugiloj ekbrilas trans sunan deklivon kuniklo kvietiĝas ^ gongo eksonas P inter okazintaĵoj kaj okazontaĵ' Tradukis Miko SLOPER John T. DALE Jr. (n. 1946) AlŜi Ĉu decas ke nia sanktaĵuro simple mortu en la tombo de 1' juro? Cu ne pli bone lerni el eraroj kiel vivi kune kaj plenumiĝi per amfaroj? Amo mia, tenu min je la mano kaj kortenero estu nia ĉiutaga pano. '. «Aŝ..... mm GelluNAUM(n. 1915) Vasco da Gama - fragmento - sed la papilioj batas la tamburojn ĉe stratrando kaj la virino sinjetis per unu salto en la large malfermitan kapon de 1' statuo ŝi provis flari la murojn deskui de si la pensojn kiel insektojn sed la insektoj ronĝis ŝiajn pensojn kiuj estis kreskintaj eirkaŭ la statuo en ĉi lokoj kie malantaŭ la vitro la kandelo montris siajn krurojn dum vasco provas la marfundon per fingro kie vasco da gama ekflaras la gambojn la gambojn de virinoj kun ŝtrumpligiloj la gambojn de virinoj kun bariloj la gambojn de virinoj kun medaliono la gambojn de virinoj kun katedralo surnuke la gambojn de virinoj kun vento sursine la gambojn de virinoj kun gamboj surgambe kaj kun aliaj gamboj sur tiuj ĉi gamboj sed vasco da gama estas vojaĝanto li flaras la akvon per lorno liaj naztruoj plilongiĝas ĝis la marbordo car li manĝas ankaŭ la kapon de la stiristo Tradukis Sasha VLAD Poluris Ionel ONEJ [Aliaj poemoj de la samaj aŭtoro kaj tradukintoj legeblas en L' ekzakto de V ombro kaj Patro mia laca • L' avantaĝo de V ver- tebroj haveblaj de la libroservo de ELNA.] RegREID(n. 1952) Vintraj, nudaj branĉoj Sur vintraj, nudaj branĉoj Birdoj ekbrilas dum sunsubiro Kiel fornoj nutrataj de steloj. Konstelaciojn voras noktohoroj. Ciu sekundo ekbrilas Kiel birdoj dum sunsubiro. El Nino dincerpellacielolfromtheskytdecielldetschellazegbĉlhdalcelolausdemhimmeIfdelcieloluitdehemelv 1 a h a a u a o P e P P 1 P a 1 r 1 1 1 i i u a u 6 a o a V i i V z g c o n e g e g a f i t i s i d a s o a 6 a e 1 f m c 1 s a a a b r a t P d 1 e o t a a a 1 a u s c r s i P d z a e s n P a 6 d n a g a a 1 e t j s r P a n f n e e a g d a e e m r s o r s m. m a z i a e i e i a n i n n n n k a n ĉ g t t a P c e 1 s a d P e s y a m a a t e c n a t r a e s i 1 e r a c n a n e s e g n z e s s a 1 s a s e e i e s n n s z z 1 a a y r a f ŭ d a r s m e t t e r e a a a 1 1 1. 1 1 4 t u d d V e e i r r a e r c g e a e g e n e a s n P c s a h c r i h e j e n n i t b n e a b m a a e r r t o u e n n s o a i P u n h f c o h e u a s d 1 a e t r 1 s a $ m k 3mJOW0 Esperanto League for North America PO Box 1129 El Cerrito CA 94530 Non-Profit Org. U.S. Postage PAID Permit #1040 Leesburg, FL 34748