Aprilo-Junio 1986 Organo por la Junularo Esperantista en Usono 2.2 Ĉu Tielas Usono? Unu celo de la JEN Bulteno estas prezenti la diversajn aspektojn de Usono kaj ties kulturo al ni mem kaj al la alilanda esperantistaro. Ekzistas multaj mitoj pri Usono— ĉiuj usonanoj estas ricaj; aŭtomobila manio afliktas ĉiujn usonanojn; usonanoj ekspluatas la natur-medion senkonsidere de la sekvoj—bedaŭrinde tro ofte elstaras kiel la bildo pri Usono la "Ugly American", kiu kaptas la imagon de alilandanoj. ĉi- numere kaj estontece ni esperas aperigi artikolojn, kiuj vere respegulos la riĉan kaj buntan kulturon usonan. Kaj ankaŭ artikolojn, kiuj kritikos kaj kontestos niajn proprajn mitojn pri ni mem. Mitoj ofte baziĝas iel en la reala mondo. Niaj artikoloj, tradukoj, kaj eseoj aperontaj baziĝu ankaŭ en la reala mondo. Ili rivelu kaj esploru la substraton subtenantan la mitojn, tiel donante akuratan reprezentadon de niaj popolo kaj veraj valoroj. Historio de TEJO: Parto V Norberto Saletti Sekvante la evoluon de la junularo kaj de ties medio, en 1980, dum la 36-a UK en Rauma, Finnlando, aparta diskutgrupo pritraktis la temon Esperanto en la okdekaj jaroj: celoj kaj metodoj, kaj venis al la rezulto verki Manifeston, kiu ricevis sian nomon el la kongresurbo. Tiun Manifeston de Rauma subskribis nur parto de la partoprenantoj, sed ĝi, kvarikam malpli politike engaĝita ol la Deklaracio de Tyresb, donas amen bazajn indikojn pri la sinteno de la tiugeneracia junularo. Jen ĝia teksto: 1. Krizo de identeco La subskribintoj konstatis kontraŭdiron en la sinteno de la esperantistaro, kvazaŭ konflikton inter idea superegoo kaj egoo: nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj—la dua lingvo por ĉiu; la angla lingvo es- tas nia malamiko; UN devas adopti Esperanton, ktp.—kaj laŭdegi la lingvon eĉ neobjektive okaze de intervjuo. Sam- tempe, inter ni, ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio, kio ĝi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni sentas neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera. 2. Kritiko de praceloj Ni kredas, ke: a) la oficialigo de Esperanto estas nek ver- ŝajna nek esenca dum la 80-aj jaroj—oni havu alternativajn celojn; b) la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel «e/plingvo, analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam ia franca mem); Zamenhof neniam proponis al la Esperanto-movado kiel celon kontraŭstari la francan, car por Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon. 3. Niaj celoj Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom, realigi pozitivajn valorojn: a) propedeŭtiko por lingvoiiistruado; b) kontaktoj inter ordinaraj homoj; c) kontaktoj sendiskriminaciaj; c) novtipa internacia kulturo. Lige kun la lasta valoro, ni emfazas, ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la apartenon al mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj. 4. La kongresoj kiel vojo al kresko Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo: necesas unu- flanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj txmkciulaj kunvenoj, laŭ la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo Ounio 1980— Internacia Komunikado: aplikado de Esperanto), kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de Esperanto kiel labor- lingvo en fakaj korrferencoj internaciaj, laŭ la modelo de Freinet-mstruistoj. 5. Ni posedas formon kaj enhavon Ni kredas, ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi tion; meze de la 80-aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo, ke ni kapablas ankaŭ diri ion—ion kulture criginalan kaj internacie valoran. La vigla debato, kiu sekvis al tiu Manifesto, rezultigis plian interesiĝon far la plenkreslada movado al la junularo, kiel oni rimarkis, ekzemple, kadre de la 67-a Universala Kongreso en Antverpeno, Belgujo, en 1982, kiam, kadre de debato pri la kongrestemo Generaciaj aspektoj de la Esperanto-movado, junuloj asertis, ke ne havas sencon konsideri TEJOn kaj ties membrojn "la estonteco de la movado": junuloj konscias esti "nuntempo" de la movado, dank' al sia laboro varbcela kaj informcela. Al tiaj konsideroj konfoimiĝas la eldona agado de TEJO: Kontakto, la kultura revuo de TEJO, fariĝis pli ofta ekde 1983, kaj enhavas partojn por komencantoj, por faciligi al ill eniri ia komunumon de fluparolantoj; ekde 1983, same, novlanciĝis TEJO Tutmonde, kun la celo doni kunligilon al Landaj Sekcioj ĉefe ekster Eŭropo (por la eŭropaj Landaj Sekcioj jam ekzistas Koncize, same dumonata informilo). Aparte menciinda estas la informilo nacilingva NNN, Le. News—Novajoj-—Nouvelles, kiu donas informojn pri la KER-agado, kaj kiun oni distribuas ĉefe al la NEJoj. Pli kaj pli ampleksiĝas la Pasporta Servo, Le. la 'vojaĝa' servo de TEJO al siaj membroj, kaj al ĉiuj esperantlingvanoj. Temas pri listo de homoj kaj instancoj, Muj pretas gastigi, kontraŭ modesta rekompenco aŭ tute senpage, esperantistojn dum ties vojaĝado de unu lando al alia. La tuta agado de TEJO ricevis fortan impulson el la decido de Unuiĝintaj Nacioj deldari 1985 Jaro de la Junularo. El tio venis pluraj novaj aŭ aktualigitaj iniciatoj, kiel ekzemple partopreno en la mondaj manifestacioj pri tiu Jaro, verkado de manlibroj, kun cefcelo transdoni spertojn de unu grupo al alia, reprezentiĝoj internacinivele, kaj tiel plu. El tiuj ĉi malmultaj linioj, aperas klare, ke, el sia historio, TEJO lemis kiel alfronti gravajn malfacilaĵojn kaj superi ilin kaj povas prezenti belan, favorimpresan bildon pri si kaj pri Esperanto al la ekstera publiko, gajnante al si mem kaj al la tuta esperantista afero pli kaj pli da atento, renomo, kaj favoro. NORBERTO SALETTI naskiĝis en Bologna, Italio, en 1957; li esperantistiĝis en 1971, kaj ekaktivis en la Movado en 1978. Generala sekretario de TEJO inter 1983 kaj 1985, li kunordigis la programon de TEJO por la Internacia Junulara Jaro. Studas medicinon en Bologna. Ĉi tiu estas la 5-a kaj lasta parto de la Esperanto-Dokumen- loj 2 IE, titolita Historio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj eldonita de UEA en 1985. Naskiĝis por Nomadi (Born to Run) far Bruce Springsteen Tage ni ŝvitegas en la stratoj de senbrida "American Dream" Nokte veturas ni tra domegoj de glor' en sinmorlig-maŝin'. El kaĝoj eskapis al Soseo 9, kromite, benzin-injektite, kaj trapasas la linion—Aŭ!— Bebo, ĉi urbo deŝiras la barojn de la haŭt'— Estas ĝi mortkaptilo, sinmortigilo— ni devas dum junec' eskapadi car nomade, beb', ni naskiĝis por nomadi. Wendy, lasu min eniri, mi volas amikiĝi. Mi volas gardi la revojn kaj viziojn. Volvu la krurojn ĉirkaŭ ĉi velur' kaj ligu la manojn al ĉi motor'— Kune ni povus eskapi ĉi kaptilon— ni fuĝos ĝis laciĝo, bebo, ni neniarn reiros. Ĉu marŝos vi kun mi—vi riskos!— Car, bebo, mi 'stas ja nomado soleca kaj mi timas— Sed mi devas scii kiel sentas vi, ĉu via am' sovaĝas— knabin*, ĉu la am' realas. Preter la 'Talace" aŭtoj anonimaj ŝirkrias akre kaj btdvarde— La junulinoj harkombas en retrospeguT kaj la junuloj del duras arde. La amuzparko elstaras aŭdace, tumude La gejunuloj kimpremiĝas surstrande en nebul'. Mi volas morti kun vi ĉi-nokte surstrate en porĉiama kis-karambor. Pleniĝas la soseo je herooj rompitaj celantaj al unu lasta afita fulmrapido— Ĉiuj ĉi-nokte surstratas fuĝeme, Sed mankas ja fuĝejo. Kune, Wendy, la tristeco elteneblas— Mi amos vin per tuta la frenezo de 1'anim'. lam, knabin', mi nescias kiam Ni nepre aurigos la lokon al Mu ni sopiras kaj promenos fresaere. Sed ĝis tiam, nomade, beb', ni naskiĝis por nomadi. Hejma Akompananto de la Prerio "La Emigrintoj" La plej maljuna Wobegonano, S-ro Henry Anderson, 89- jara, degeneras, kaj en lia memoro de la vilaĝa historio nun ekzistas la restado de Prezidanto Warren G. Harding fie la Templo de la Filoj de Knute, elefantoj en la arbaro, kaj homoj trakurantaj la stratojn post la "Granda Tertremo"— do, eble, la pli fidinda memoro estas verŝajne tiu de Hjal- mar Ingvist pri ties avo kiu staris somere brak-en-brake kun ulmo, kantante vespere "Til Norge In Sogn Or Rein" (Al Norvegujo Sune aŭ Pluve), plorante emocie. Li distancis de Norvegio jam 60 jarojn, tamen li elkantis— O, Norvegujo, viaj montoj krutaj kaj altaj pinoj vokas al mi, Kvankam mi trapasis la maron senretume. O, birdo ĉiela, flugu rapide kaj dim al ĉiuj miaj karuloj— Mia koro pleniĝas je amo kaj doloras ja urne. Hejmsopiro afliktegis la maljunulojn, eĉ post del multaj jaroj. Ne estis neoftaĵo, Hjalmar diras, vidi gemaljunulojn malkaŝe plori por Norvegio ail audi pri olduloj del malgajaj ke ili alportis botelon da viskio al la tombejo kaj surkuŝis la familian tombon, parolante al la mortintoj pri la hejmo, la hejmo en "Norvegujo", "ĉiela Norvegujo". Usono estis la lando kie ili maljunas kaj malsanas; Nor- vegio kie ili junis kaj plenplenis je espero—kaj multe pli inteligentis, car oni neniam tiel inteligentas en lingvo mezaĝe lernita nek tiel bone amindumas, fortais, kompatas. ĉies plej bona parto estas en la gepatra lingvo, sed parolante eĉ plej lerte per tiu lingvo en Usono, oni fariĝas nur kamparulo, ŝtipkapa norvego—kaj parolante angle, idioto. Nemirinde, do, ke la maljunuloj plej satis la lokojn kie paroliĝas la gepatra lingvo—la Luterana Preĝejo Evan- gelia, la Loĝio de la Filoj de Knute, la drinkejo, kie ili povas paroli kaj plori kaj kanti ĝissate. O, Norvegujo, lando de revoj infanaj, cian mal- luman arbaron verdan animo mia serĉas por trovi konsolon. O, birdo ĉiela, diru—ĉu oni rnin rememoras patruje, Aŭ ĉu mi fremdas, ĉie serĉante azilon? Hjalmar estis dek-jara, la prezidanto de la kvina klaso, kaj kiam la avo ekploris, Hjalmar ekstaris kaj eliris la ĉambron. La patro de Hjalmar elaŭskultis la maljunulon kaj diris, "Nu, patro, se ci'tie vi malfeliĉas, mi volonte pagos por via vojaĝo hejmen." La oldulo suspiris. Li rememoris la teruran vojaĝon al Usono. NOTO: "Hejma Akompananto de 1* Prerio," amata publiMadia programo en Usono, mikspoto de muziko kaj komedio, estas la kreajjo de la programestro. Garrison Keillor, altstatura, mem-dek- larita "sinĝenulo" kun neesprimebla (se tia estas la ĝusta vorto) VCĈO. La muziko estas tradicia, kaj Ma game da tradicioj: de la apalaĉa, tra la ukrajna, afrik-amerikana kaj skota, al la jida. La komedio estas mita—bazita, plejparte, en la vilaĝo de Lake Wobegon (Lek Ŭobigon), Minesoto, "Me ĉiuj virinoj fbrtas, ĉiuj viroj belaspektas, kaj ĉiuj infanoj superas la mezon." Ciusemajne Keillor prezentas malrektan, sed akran raporton pri la novaĵo de tiu fantazia vilaĝo, inter Mes vidindaĵoj rroviĝas la Statuo de la Nekonata Norvego kaj la Preĝejo de Nia Damo de Konstanta Respondeco. La patronoj de la programo estas Wobegonaj firmaoj Mel La Pli-Malpli Bona Manĝ-vendejo de Ralph ("Se vi malsuk- cesas ĝin trovi ce Ralph, vi probable ĝin ne bezonas") kaj La Katid-Butiko de Bertha (vendejo de "Musaĵoj"). La elĉerpaĵo es- tas de Garrison Keillor. —La ĉi-supra estas resuma traduko de ardkolo en TV Guide, 26 aprilo 1986. Deduktaj Difinoj por Parolemaj Papagoj Usono—Televide Esperanto, subs. Lingvo, kiun oni uzas por diskuti tiun lingvon. En Usono, precipe umigata al salutoj kaj adiafioj. Karakterizata per abundo da prononceblaj mallongigoj. Esperantujo, subs. Mita lando, en kiu oni malpermesas mencii politikon. Esperantisto, subs. Diversspeca vivformo, genre karakterizata per sindediĉo al la gramatikaj principoj de 1* universo. Kiam bon- humora, la besto parolas la lingvon Esperanto (vidu supre). Movado, subs. La popularigo de la lingvo Esperanto (vidu supre) en danchaloj kaj brandejoj, sur stratanguloj, kaj en kelkaj lemejoj. Ofte klopodata per nekredeblaj rimedoj, kaj rimedata per nekredeblaj klopodoj. Amatoro, subs. Homo, kiu ne posedas 4,536 oficialajn esperan- tajn radikojn. Diletanto, subs. Homo, kiu ne posedas 4,536 oficialajn esperan- tajn radikojn, sed volas paroli. Sincerulo, Homo, kiu ne posedas 4,536 oficialajn esperantajn radikojn, sed volas paroli, kaj sukcesas. Poeto, subs. Homo, kiu kapablas ignori 4,536 oficialajn esperan- tajn radikojn. Konsultaj rilatoj, subs. Aranĝo, lafi kiu se vi skribos al or- ganizo A, vi ricevos informon pri organizo B, kaj inverse. Interna ideo, subs. Iu ajn ideo, troviĝanta interne de kapo de iu Esperantisto (vidu supre). Deziras korespondi, v. Serĉas eblecon edziĝi, edziniĝi, translokiĝi aŭ vendi ion. Stelo, subs. Organizo, monero, insigno aŭ libroserio. Kelkfoje mernlumanta astro. TEJO, subs. Misliterumo: Teejo. Respondas al kafejo en Britujo kaj Oriento. Virino, subs. Ina viro, aŭ vira ino, depende de via metafiziko. Iom rara specio en la Movado (vMu supre). Instruisto, subs. Nova Esperantisto (vidu supre). Centra Oficejo, subs. Privata domo de movadulo, enhavanta fakigskatolon kaj ruinigitan tajpilon. Skatologio, subs. Studo pri fakagskatoloj. Pacienculo, subs. Abonanto al la ELNA Newsletter. Komisiito, subs. Kompatinda malsaĝulo, kiu montris tro da en- tuziasmo je malprava tempo. Argument!, v. Diskuti en la lingvo Esperanto, precipe ĉe kongresoj pri la uzo de la angla dum aferkunsidoj. Krokodili, v. Esti Esperantisto en Usono. Direktoro de la Centra Oficejo, subs. Tiu, kiu surportas la pekojn de la esperantista mondo. Plejparte ĉi tiu list» aperis en la JEN Bulteno antaŭ proks. 10 jaroj kiam JEN fortis. Dankon al Tony Navarra (Sacramento, CA), kiu ensendis ĝin kiel kontribuon al la nuntempa Bulteno. "Ĉu vi aŭdis pri tiuj murdoj en Albuquerque?" estas la unua demando de virino ĉe la loka mezlernejo en la malgranda vilaĝo Grants, NM. (enloĝ. 9,200). Preskaŭ ĉiu en la vilaĝo rememoras la raportojn pri la murdoj, speciale kelkdekjaruloj ĉe la lernejo. "Mi rigardas, kaj mi timas iri tien," diris 18-jarulino. Si aludas ne nur al Albuquerque, sed ankau al iu ajn urbego sur kiun televizio direktis iam la esplorantan, pasivan okulon de la kamerao. Televidaj programoj pli multe ol iam antaŭe formas la bildon kiun tenas centmiloj de gejunuloj en vilaĝoj kaj la kamparaj regionoj trans Usono pri la urba tereno. Mencio de unu tia tre populara programo, Miami Vice, eligis esprimojn de admiro, favoro, kaj—timo inter la mezler- nejanoj en Grants. Unu junulino diris, "Mi neniel loĝus tie [Miami] ...Rigardu la programon. Eble estas plezure ĝin spekti, sed estas nur perforto en Miami. Senkulpaj preter- pasantoj pafiĝas. Drogistoj ĉie. Ne, mi neniel volus loĝi tie." ŝi neniam ĝis nun vizitis Miami-on, sed ŝia opinio es- tas fiksita: Miami Vice estas la sola sperto kiun ŝi deziras havi pri tiu urbo. "KM oni volus viziti lokon kie feriantoj sin trovas meze de bataloj inter drogistoj?" ŝi demandis. Plejparte ĉi tiuj gejunuloj disponas nur pri televidado, por havi bildon pri la urbegoj. "Mi neniam iris al Nov- jorko," Icomentis unu junulo. "Sed rigardu Cagney & Lacey. Ŝajne ekzistas nur subfervojoj kaj mallumo. Iu aŭ alia murdiĝas konstante—oni devas alkutimiĝi al tio, se oni volas loĝi tie. Mi neniam volas iri al Novjorko." Tiuj ĉi gejunuloj vidis jam la "veron," la veron laŭ Cag- ney & Lacey, la veron laŭ Hill Street Blues kaj Miami Vice, la veron laŭ sennombraj televidaj filmoj: la usonaj urbegoj estas teruraj lokoj. Eble estas la tempo por esplori kaj ek- kompreni tion kion faras televidaj programoj al tuta generacio de kamparaj kaj vilaĝaj adoleskantoj en lokoj tiaj kia Grants, NM; ke la serioj antaŭjuĝigas la gejunulojn kontraŭ la urbegoj, malebligante, ke ill iam povu eĉ kon- sideri loĝadon en la urbaj regionoj, kaj detruante, en ege vera senco, revojn kaj oportunojn. Du monatojn antaŭe, intervjuoj similaj al tiuj en Grants, NM, okazis en Cicero, EL. La tieaj gejunuloj parolis pri Miami Vice kaj du aliaj "kxim-melodramoj" kiuj situas en la urba medio: Cagney & Lacey, bazita en Novjorko, kaj Hill Street Blues, kiu ŝajne pritraktas la ciutagan rutinon de policejo en ia krim-plena kvartalo de Ĉikago. Preterpasan- tojn konstante trafas perforto laŭ Hill Street Blues, kaj la urbo ĝenerale similas al bombita milit-zono. Sed la gejunuloj el Cicero, kiuj loĝas nur 20 minutojn for de Cikago kaj pasigas multan tempon vizitante la tieajn res- toraciojn, koncertojn, kaj konkuradojn basbalajn, kredas, ke, malgraŭ la danĝeroj, la urbego Ĉikago posedas multajn sendanĝerajn kaj ekscitajn lokojn. Hi plenĝuis Hill Street Blues sen serioze konsideri la bildojn kiujn tiu programo prezentas. "Oni devas malbeligi la urbon, ŝajnigante ĝin danĝera, por allogi la spektantaron," unu studanto klarigis, kaj ĉirkaŭ li, la aliaj gejunuloj ridis kaj kapjesis kompreneme. Noto: Ĉi tiu resumas artikolon aperantan originale en TV Guide, 3 majo 1986, p. 4-10, kaj verkitan de Michael Leahy. ■4f'o^ SSSrf^Jr© 05: o I ^^^^l!/-/ rCrmiVSriJ^o / ^ A, ies--/3 #£•"»] 'prfcii?+V. Jt /3 OfdM.le>r- K'^ ?.5.i« v; r /J Grava Anonco! Nova Komenco kaj Nova Nomo por la Junularo Esperantisto en Usono Dum ELNA-Kongresa kunsido je la 22a de julio, oni decidis laŭ la instigoj de John Hench (CA), Curt Ford, Jr. (CA), Liz Warner (CA), kaj Rod Stanley (CA), renomi JEN kaj starigi novajn membro-kotizojn por la junulara organizo esperantista en Usono. La nova nomo estos Usona Esperantista Junularo (USEJ). La novaj kotizoj kongruos kun tiuj de TEJO jene: Por homoj 25-jaraj afl pli junaj la kotizo estas $18, kiu inkluzivas plenrajtan membrecon en ELNA (kun la ELNA NEWSLET- TER) kaj USEJ. Por homoj 26-jaraj afl pli aĝaj, ekzistas nun du kategorioj. La Asocia Membreco en USEJ kostas $9 aldone al la kutima ELNA-membreca kotizo. Patrono de USEJ kostas aldonan $15. Ĉiuj kotizoj validas por 1987. La nova kotiza tarifo estas kuraĝa paŝo antaiien. Ĝi indikas la seriozan sintenon, per kiu ELNA nun taksas la kontribuojn de gejunuloj al la usona Esperanto-movado. La titolo de la organo de USEJ restos JEN, kiu bone respegulas la aktualajn gravecon kaj rolon de la nove-burĝonanta junulara Esperanto-movado en Usono kaj daflre ligos nin al nia pasinteco. Liz Warner kaj Curt Ford, Jr., vojaĝos al Neurim, Israelo, por la ĉijara TEJO-Kongreso. Hi oficiale prezentos la novan nomon, pledante por akcepto kiel plenrajta Landa Sekcio de TEJO. Verŝajne la propono aprobiĝos. Detaloj pri ĉi tiuj even- toj aperos en la venonta numero de JEN. Politika Ekvilibro: Komputilei i Game Countclet USH USSB Malce Pollclet Clients KflHfflT" CloteUp 86 India IICA Qi-nrp- O______II^^P qrnrp- n Fine de 1985 aperis nova komputila ludo kies recenzo tre tadgas por 1986, la Internacia Jaro de Paco proklamita de la Unuiĝintaj Naeioj. ĉi titoliĝas Balance of Power, verkita de Chris Crawford kaj distribuita de Mindscape, Inc., nova, kreiva, kaj atentinda kompanio Ides komputilaj programoj, laŭreklame, "defie stimulas la menson." Balance of Power plej bone pruvas la gustecon de tiu atesto kaj fakte estas juvela ekzemplo de la vere edukaj eblecoj de komputilaj ludoj, kies ĉefa celo, super ĉio, ŝajnas esti nur distra kaj iom bagatela. Supraĵe, Balance of Power estas nur alia ekzemplo de milita ludo komputila laŭ la modelo de Strategic Conquest aŭ Ancient Art of War, kiuj, kiel Balance of Power, ankad haveblas por la Macintosh-a komputilo. Ci tiuj du lastaj, malgraŭ tre ludindaj, sekvas la kutimon de tiaj ludoj: venki aŭ ekstermi la malamikon. La aŭtoro de Balance of Power elektis tute novan vojon—la celo estas altigi la prestiĝon de la propra nacio, evitante, tamen, nuklean militon. La ludado estas sufice simpla, facile lernebla. Per la komenca ekrano, oni povas elekti la nacion (Usonon aŭ Sovet-Union) kaj la gradon de malfacileco (komenca, meza, progresiga, kaj "koŝmara"). Tuj poste, aperas mondmapo (vidu supre) kaj menuoj per kiu oni povas fari decidojn ad rigardi la mondon laŭ diversaj vidpunktoj, el- fosante nekredeblan ricecon de informoj pri ĉiu lando. Elekteblas mondmapoj, kiuj ilustras la faktorojn de naturaj rimedoj, la nivelo de nacia kontento, perforto, politikaj/civilaj rajtoj, gravaj eventoj, traktatoj, kaj tiel plu. La ludo progresas jaron post jaro, de 1986 gis 1994. Dum ĉiu luda jaro, oni faras pohtikajn decidojn bazitajn sur zorga konsiderado de la diversaj mondmapoj supre men- ciitaj. Oni povas sendi, ekzemple, militan helpon aŭ mon- rimedojn al la registaro de iu ajn nacio por gin plistabiligi ad, inverse, al ribelantoj, por renversi la regjstaron. La ludanto ankaŭ devas rigardi la agojn de la kontraŭulo (la komputilo aŭ alia persono), kaj rajtas disputi tiujn agojn. La kontraŭulo ad cedos aŭ malakceptos la proteston. Tiukaze, la ludanto povas rezigni pri plia protesto ad povas defii, tiel riskante pli gravan konfiikton, la perdon de presliĝo, ad cĉ la subitan eksplodon de nuklea milito. ĉikaze, la ludado tuj ĉesas. Ambad flankoj malgajnas. Se la ludanto atingas la jaron 1994 sen provoki nuklean militon, fina ekrano ekaperas, montrante la prestigon (numere gradigitan) de ambad flankoj. La ludanto kun la plej granda prestigo gaj- nas. Teknikaj problemoj necesigis la "du-polusan" bildigon de la monda politika tereno—Usono kontrad Sovet-Unio. Ne ekzistas en Balance of Power nedtralaj landoj. Pro diversaj kialoj la adtoro devis malpliigi la nombron de nacioj, de proksimume 150 al 62. Sed generale, la sento de realeco estas frapega. La kvanto de informo havebla pri ĉiu lando vere elstaras. Oni eĉ povas legi la ĉefan artikolon de la ĵurnaloj de la diversaj nacioj. Cetera, pri la realeco de la ludo plej bone skribas la adtoro Chris Crawford en la elstara libreto, kiu akompanas la programon: 'La signifa demando estas, ĉu tiu ĉi ludo kaptas la senton de realeco? ĉu ĝi ŝajnas gusta al vi? Finfine, la merito de la ludo estas mezurota kontrad via propra kompreno de inter- naciaj rilatoj. Se vi devas demandi ĉu tiu Ci ludo estas realeca, tiam la ludo povas ankorad vin eduki. Mi esperas, ke la ludo defios vin, pensigos vin pri la dinamikoj de la mondo, stimulos vin lerni pli pri ĉi tiu riskema konkurenco, kiun sekvas la super-potencoj. Se vi vere alfrontos ĉi tiun defion, tiam la tago certe venos kiam vi kapablos propramense jugi la realecon de la ludo. Ankorad pli poste, la tago eble venos kiam vi povos vidi klare la multegajn mankojn en ĉi tiu ludo. Kiam alvenos tiu tago, la ludo atin- gos sian celon." Kiel dirite, akompanas la ludon bonege verkita libra, 87- paga, kun apendicoj kaj elstara bibliografio pri internaciaj, politikaj aferoj. La programo jam aperis por la Macintosh-a komputilo. Oni planus gin modifi por aliaj komputiloj. La prezo por la Macintosh-a versio estas proksimume $60.00. Se gi haveblas por via sistemo, aĉetu kaj guu. La Internacia Seminario—Ĉijare De 27 decembro 1986 gis 3 januaro 1987 okazos la jubilea 30-a Internacia Seminario de Germana Esperanto- Junularo (GET) kaj Germana Esperanto-Asocio (GEA). Es- tas jubilea Seminario en tri sencoj: Unue, temas pri la 30-a IS; jam tio celebrindas. Due, GEJ farigas 35-jara, gi fakte estas plenaĝa. Kaj trie, kompreneme, oni festos la 100-jaran ekziston de nia seminaria lingvo. Celgrupo La IS celas unuavke lingve progresintajn Esperanto- parolantojn, kiuj kapablas sekvi la prelegojn kaj aktive par- topreni la programon. Ne nur junuloj, sed ankaŭ mezaĝuloj (kun aŭ sen infanoj) estas bonvenaj; infanoj estos bone prizorgataj: por ill okazos aparta programo. Programo La festendaj jubileoj preskaŭ devigis nin elekti temon ĉefe pri-esperantan; tamen gi estas multe pli. Internacia kul- turo en praktiko por ni ŝajne estas io memkomprenebla. Pro tio ni pensas havi finnan imagon pri gi. Sed diskutado, nekutima prezento de kultureroj kaj estigo de teoria kompreno pri kulturoj povas plifundigi la estimon kaj veki senton pri la neordinareco de tiu ĉi vivoflanko de ni en pli malpli nacieca mondo. Elekto de tia temo eĉ donas plenan valoron al la kutimaj distrajoj. Nia komuna praktikado de nia kulturo dum la tuta semajno helpos al ni pritaksi pli profunde tiun ĉi viveron. Kio entute estas internacia kulturo? ĉu ĝi forigas naciajn kulturajn trajtojn? Kiamaniere gi estigas, kaj kiaj estas la kaŭzoj por gia disvolvigo? Kiel kontribuas la intemaciaj ekonomiaj interplektoj (turismo, merkato, sistemo)? Pedagogiaj (ekz. edukado al kultura toleremo, spertoj kun plurlingva instruado) kaj religiaj aspektoj (ekz. homaranis- mo, etikaj reguloj) influas la disvolvigon de internacia kul- turo. Kiel etnaj malplimultoj tenas siajn proprajn kulturajn trajtojn en fremda medio? Kiuj vere intemaciaj (junularaj) organizoj ekzistas ekster la Esperanto-movado? Se vi sen- tas vin kapabla kaj ema kontribui al tiu ĉi teoria flanko de la temo, bv. skribi al: Wilfried Hinrichs, Schulstr. 2, D-3392 Clausthal-Zellerfeld, F.R. Germanio. Laborgrupoj kaj manlaborado ebligos guste la promesitan praktikadon, kaj ill fakte vivigu la emon lerni pas' post paŝo pri kio temas kiam temas pri kulturo (ekz. popoldancado, improvizado de teatrajoj). Prezento de per- sonoj kiuj pli okulfrape montros porladturan engagigon (kantistoj, muzikistoj) estu tria flanko de la pritraktado de nia temo. Kontribuemuloj por la programo ĉi-flanka, bv. tumi sin al: Dagmar Schiitte, Kirchplatz 2, D-4592 Wal- lenhorst, F JR. Germanio. Ejo La IS-ejo estas moderna junulara gastejo tute nova kun 4- gas 6-litaj cambroj. ĉi situas sufiĉe centre en Kolonjo, inda jubilea urbo; la rejno—cetere—tute apudas. Pro la festa kadro ni luis pli grandan domon ol kurime por ebligi al plej eble multaj homoj partopreni la Seminarion. Ne timu do ke ne restos loko por viaj amikoj kiuj satus finfine ĉeesti IS-on. Por plia informo kaj aligilo, bv. skribi al: Thomas Pusch, Am Schwertberge 23, D-2845 Damme, FJR. Germanio. Kunsendu internacian respond-kuponon. Internacia Seminario—Lastjare Por la eŭropa esperantista junularo, la Internacia Semi- nario (IS) estas, post DK, la plej grava kaj granda urbo en tiu efemera lando, Esperantujo. Ciujare, loko en FR Ger- manio invadigas kaj perdas suverencon al internacia esperantista bando, dum semajno post kristnasko. IS estas universitata urbo, ĉi-jare kun pli ol ducent civitanoj, kiuj enmigris el dek ok landoj. La studantoj ĉeestis prelegojn, laborgrupojn, kaj diskutojn rilate al la IS-temo, Akvo. Kompreneble, oni ankaŭ dancis, ludis, sportis, kantis, kaj laŭ la tradicio de tiu popolo, ĵonglis. Ĉie videbfis la kutima studenta lememo, entuziasmo, energio, kaj bruo. Okazante en granda, nova junulargastejo, gi donis la senton de universitata dormejo. Tio Idare plaĉis al la junuloj, kaj ŝajne same al la kelkaj pli agaj homoj kaj familioj kiuj ĉeestis. Estas sendube unu el la plej viglaj lokoj en Esperantujo, kie la viveco de la lingvo estas gangale densa kaj forta. Tio devas feliĉigi ĉiun esperantiston. Serĉludo konigis al la partoprenantoj la belan vilagon Eschwege, la plej lasta viktimo de la verdaj konkerantoj. Tiu urbeto, iom pli ol miljaraga, lokiĝas ĉe la landlimo kun Orienta Germanio (GDR). La konkeratoj havis bonan opor- tunon ekkoni la esperantistojn pere de la lokaj ĵumaloj, kiuj havis artikolo(j)n pri IS ĉiutage, ofte kun fotoj kaj foje plenigante pli ol pagon. La urbestro venis saluti dum la Renkontiga Vespero, kaj prezentis memorajon de la urbo al Thomas Bormann, la prezidanto de Germana Esperanto- Junularo, kiu organizis IS kune kun Germana Esperanto- Asocio. Thomas respondis per donaco de libra en Esperanto kaj la germana, kaj la urbestro rimarkigis ke ni estas la plej internacia grupo kiu iam vizitis Eschwege. Oni traktis la temon, Akvo, de diversaj vidpirnktoj. Ni in- formigis pri akvaj fenomenoj en la atmosfero kaj vetero. Aspektoj de akvo en la Biblio. Acida pluvo. Juraj aspektoj de internacia uzo de la maro. La purigado de malpura akvo. Akvo en la hinda lmlturo. Kaj aliaj. EC la distra programo foje traktis la temon, ekzemple dum vizitoj al la saŭno kaj nagejo. Tie ni lernis ke noimala virina naĝĉapo povas en- teni dudek kvar sitelojn da akvo. Necesas preskaŭ tiom da homoj por teni gin, kaj ili inundigis kiam gi rompigis. Mirige kaj ridige. Nokta promenado en apuda montaro, vizitoj al muzeo, akvopurigejo, kaj bakejo, silvestra balo, filmoj, kaj piĵama festo aldonis al la plenstopita programo. Dum vizito al la landlimo, ni lernis pri la foje amuzaj, kaj ofte teruraj sekvoj de tia barilo. Ie, stacidomo estis en FRG kaj ties fervojo kaj vilago en GDR. Ĉie laŭ la landlimo, familioj dividigis, kaj ne povis viziti unu la alian ekde la milito gis la lastaj jaroj. Tri usonanoj ĉeestis ĉijare. Howie Moyes, de Texas, studas dum jaro en Marburg, Germanio. Li lernis pri Esperanto nur monaton antafl IS, sed li forte studis, sukcese partoprenis, kaj estos valora aldono kiam li revenos al Usono. Joel Brozovsky, iam de Vaŝingtono, nun faras longdaŭran viziton al Eŭropo. Kaj Derek Roff, farante trian vojagon al Eŭropo dum unu jaro, insistas ke li tamen logos en Usono. Kaj ĉiuj tiuj turistoj insistas, tamen, ke kiam vi vizitas Esperantujon, IS estas urbo nepre vizitinda. —Derek Roff Letero de la Redaktoro Salmon, hometoj! ci tiu estas la dua numero de la JEN- Bulteno por 1986. Mi esperas, ke la nova formato kaj pres- kvalito plaĉos al vi, kaj ke la artikoloj plezurigos vin, in- stigante al kunlaboro rilate la daŭran rekonstruon de JEN- /USEJ kiel fortan organizon por junaj esperantistoj en Usono. Bedaŭrinde, ankoraŭ mankas vera kunlaboro tiucele. La redaktoro verkis, tradukis, aŭ elfosis preskaŭ ĉiujn erojn por ĉi tiu numero. Tony Navarra (CA) kaj Derek Roff (NM) kontribuis. Ili, tamen, kiel la redaktoro, ne estas membroj de JEN/USEJ. Sekve, la nuntempa redak- toro redaktos kaj kompostos ankoraŭ du numerojn de la JEN-Bulteno. Post tio, silento. Almenati se la JEN/USEJ- anoj ne akceptos sian respondecon kaj komencos helpi la redaktoron, kontribuante al sia propra organo. Mi bedaŭras, ke mi devas del decidi. Sed mankas al mi tempo kaj mankas al ELNA la mon-rimedoj, speciale kiam la membroj de JEN/USEJ ŝajne ne subtenos la oficialan gazeton. La reapero en 1985 de la JEN-Bulteno, post multjara silento, prezentis al la malmultaj junaj membroj de ELNA oran oportunon havigi al si voĉon kaj estontecon (eĉ nun- tempon!) en la usona Esperanto-movado. Ĝis nun, la voĉo plejparte mutas, malgrau la agado de preskaŭ malplena manpleno da aktivuloj en Kalifornio. Ekzistas nur prok- simume 30 membroj de JEN/USEJ. Malesperiga statistiko. Do, ni ne trompu nin per fantazioj kaj nerealigeblaj revoj. Sed, se ĉiuj JEN/USEJ-anoj kontribuus po unu arakolo, traduko, ktp., tio plenigus la JEN-Bultenon por pluraj numeroj. Jen la unua paŝo. Kaj ĝi estas grava paŝo. Kiel jam dirite en pasinta numero, 1986 estos decida jaro por JEN/USEJ. ĉuste nun, la estonteco aspektas iom pli brila ol antafie. Mi elkore esperas, ke ĉi tiu letero vekos vin al aktivuleco. Ke vi alfrontos la/diversajn problemojn, kiuj plagas JEN/USEJ kaj la Esrreranto-movadon ĝenerale en Usono. Ke vi atentos la/gTandan neceson plifortigi, plievoluigi la junularan movadon esperantan en nia lando, tiel kontribuante al la mOvado tutmonde. Do, se-vrserttas vin nekomforta en la kutima etoso de la nuntempaj lokaj kluboj, se la ĉi-tieaj movadaj rutino, celoj, kaj agado ne tute kongruas kun la viaj, ekaktivu kaj kunkonstruu novan ideon, novan direkton, novajn agad- manierojn per prakdkaj rirnedoj, celante konkretajn rezul- tojn. Ne nur sopiru afi grumblu, sed ankafi ekagu! Grumblado ne sufiĉas. Ni ja laboru kaj esperu. Kune kaj amike. Ek al! Kalendaro Konstanta Adreso: JEN/ELNA P.O. Box 1129 El Cerrito.CA 94530 ELNA-Komisiito pri Junularaj Aferoj: James F. Cool 137 N. Mulberry Street Wilmington, OH 45177 25-31 afigusto 1986: 4a Franc-Germana Junulara Renkontiĝo en la Kastelo Gresillon, Francio. Kontaktu: Doye Daniel, 169 Avenue de Choisy, F-75013 Paris, Francio. 31 afigusto - 7 septembro 1986: KER-Seminario en la Efiropa Junulara Centra, Strasbur- go, Francio. Temo: Interkultura Kompreniĝo kaj Internacia Kulturo. Kontaktu: TEJO, Norberto Saletti, Via Libia 20/4- 1,1-40138 Bologna, Italic 31 oktobro - 2 novembro 1986: Handra Semajnfino, sub la afispicioj de Flandra Esperanta Junulara Asocio (FLEJA), en De Winner, Limburgo, Belgio. Temo: Misteraj Fenomenoj. Kontaktu: Use Jacques, Molenstraat 29, B- 2018 Antwerpen, Belgio. 27 decembro 1986 - 3 januaro 1987: Internacia Seminario (IS) en Kflln, F.R. Germanio. Temo: Internacia Kulturo en Praktiko. Vidu la artikolojn sur paĝo 7 de ĉi tiu numero. Kontaktu: Thomas Pusch, Am Schwertberge 23, D-2845 Damme, F.R. Germanio. Petante informon de ci tiuj instancoj afi individuoj, ĉiam kunsendu almenaŭ unu internacian respond- kuponon (haveblas ĉe poŝtoficejoj). JEN BULTENO aprilo-junio 1986 Volumo 2, numero 2 Redaktis & kompostis: Gregory Wasson Eldonis: Usona Esperantista Junularo Ĉiuj manuskriptojn, desegnajojn, ktp., bv. sendi al la konstanta adreso de JEN/ELNA. La redaktoro rezer- vas la rajton lingve kontroli afi Irifira ĉiujn sendajojn.