i!»!»!»!»!»!l!>,1!1,1,1i»J',','i«,»,»,i,»,»,',i,t,i! !i!*!*!*!li*!>!*P li^iiiJthJilihitltii-^ilJiiriii'i'sliii'i'iiii^tJ-W-tJt!:!^:!»:::':'!'! i. «..^*.,i->j,c*;***.4.j.i.* jIi >!''i''!','':lt,i ■jiiiiili; ,iti,!,:,:,i1!t!::l!li,!:Il!'£1 (:,:!i*J(!*: N«;>!i!«!»itiOt!,!t!,!,£1Ji!>!«!'f«i«!*!*ii!,.l»I»!ti»!|Ĵ'!» t:t(:::tt:ii::i:::t:: »£«!ti::i::|!i:: ::'•:£!: Jiii'J:!::»!:!!-!!';'!:!:!::':»'^^'!! August o-Oktobro 1985 hfomo for lag pi k Jamubro EsfgMtĝu, ta Usoao Volumo 1, Numero ; Proksimigas la Antauvespero de Ĉiuj Sanktuloj, kiam usonaj infanol, portante trompajn maskojn de tiel "sovagaj* estafcj kiel E.T. kaj Negulino, cantagas plenkreskulojn kaj petes de ili frandapjn kariigajn. Ĉi-numere, krom la kurantaj aferoj, ni iom esploros ankau alian tipon de maskoj — la metaforan Sed hu! Ni timigos ec nin mem, se ni dauros paroli tiel serioze! Do, ba al ciuj spiritoj eenhumuraj kaj gravmienaj, kaj ek al ĉi tiu numero — Se vi audacas .... Ni Pardonpetas ... En la lasta numero ni fripone ellasis en la artikolo pri la Mfrresp&nda Sarrc Mondskala la adreson de tiu instanco. Jen gi: KSM, 3-ro Llorene "Lee Hortensias 2* 121bie Boulevard Napoleon m F-06200 Nice, FRANCE Ni esperas, ke vi pardonoe nin pro tiu malgentilalb. Koboldoj ĉiam okazos en preaajbj kaj taŭgas ke ni anoncas ilin en 6i tiu numero! El Nia Poezio? Difino La formo de limeriko piedu laŭ jena metriko. Unua linio pri geografio kaj vosto kun verb-erotiko. Sudismo Plej sude en Sud-Virginio knabino famigis pri *io". Teknike virgina, diable rafina, ŝi fremda3 al nepre nenio. El Dual(1985)farMarjorieBoulton kaj Foul Thorsen Maske "Oni diraa, ke la vivo estas scenejo. Sed plejparte homoj ne obsedigas pri tiu ideo, almenaŭ ne tiel fruage kiel mi. Ĝi3 la flno de infaneco mi jam firme konvinkiĝis ke tiel statas, ke mi ludu mian rolon sur la 3cenejo sen eĉ unu fojon riveli la veran propran memon .... Mi optimisme kredis ke, tuj kiam la prezentado finigos, la kurteno descendos kaj la spektantaro neniam vidos la aktoron ne-Ŝminkitan." El: t&xtf&svjde Ptaskv far Yukio Mishima Senmaske "Mi neniam kasas mian hebreecon kaj ĉiuj esperantistoj tion 6i scias .... Se mi ne estus hebreo el la ghetto, la ideo pri la unuigo de la homaro au tute ne venus al mi en la kapon, aŭ gi neniam tenus min tiel obstine en la daŭro de mia tuta vivo." L. L. Zamenhtl en lei ere (19B5J al A Mlchaux 12 q Intermacia Junulara Kongreso" de Esperanto ^M*.2* La venonta IJK okazos en l3raelo. Por pli da informo bv. skribi al: 42-aLJK P.OR. 22041 IL-61220 Tel-Aviv Israel Historio de TE JO: Parto II Morberto Salettl La agadon de la novnaskita TJO bremsis, post la dua Internacia Junulara Kunveno (UK) en Tervuren, Belgujo, la dua mondmilito, kaj la konfisko de la havajoj de la organizo, en Nederlando, far la naziaj okupacianto], en 1941. Tamen, tuj post la milito, jam en aŭtuno 1945, reaperis la porlernanta revuo La Juna Amiko, inidatita de gesinjoroj Yan Veenendaal en 1934, kaj la agado refloris. En 1947 TJO farigis faka asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA), sed la rilatoj inter la du organizoj ne tiom glate marsis. En 1948 TJO kunfandigis kun la asocio 'Denaska Eeperantistaro'. La UK-serio rekomencigis en 1948 per la tria UK en Ipsvitcn, Britujo. Post la 5-a UK, en Versaillee, Francujo, la junulara membraro de DEA/TJO ekvigle labbris, anstataŭigante la gistiamajn gvidantojn, kiuj grandparte eatia plenaguloj, per novaj fortoj; tamen, plurestis problemoj en la junulara afero, kaj la tiutempajn agadojn oni povaa resumi en la aperigo de La Juna f-'>'ro kaj en la okazigo de la UK. En la 8-a UK en Ry, Danlando, en 1952, la organizo sangis sian nomon al Tutmonda Esperantista Junular-Organizo (TEJO). Tiu periodo estis kriza epoko por TEJO: financaj problemoj, interna] kvereloj, nekompreno far la pli aĝa movado, kaj aliaj problemoj bremsis la agadon de la organizo, kiu sukcesis revigliĝi nur en 1956, kiam, kadre de la 12-a UK en Busum, Federacia Respubliko Germanio, oni decidie proponi al UEA, ke TEJO estu la Junulara Sekcio de UEA mem. Tion la Komitato de UEA akceptis, dum la samjara 41-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago, Danlando, fiksante apartajn kaj favorajn kotizojn por la Junaj membroj, kaj farante tiel, ke automate UEA- membro malpli ol 26-jara estu membro de TEJO. En tiu tempo komencigis la kunlaboro inter UEA kaj TEJO, forigante izolitecon kaj duobligon de la laboroj. Malgraŭ tio, ke kelkaj Landaj Asocioj de UEA ne tuj akceptis la novan statuson de TEJO, starigante kaj helpante junularajn sekciojn en sia lando, la junulara movado kreskis relative rapide. La epoko de interna reorganisiĝo ĉeaie en 1960, kiam, kadre de la 16-a Internacia Junulara Kongreso en Rotterdam, Nederlando, oni malfermis sin al la ekstera mondo, ekrilatante kun pluraj ne- esperantistaj junulara] organizoj (NEJoj). La sekvan jaron, kadre de la 17-a UK en Wokingham, Britujo, kelkaj Landaj Sekcioj (la junulara ekvivalento de Landaj Asocioj) de TEJO subskribis la deklaron de Wokingham, kiu celis plifirmigi la kunlaboradon inter la Landaj Sekcioj, kiuj tiam ekzistis, kaj instigi aliajn grupojn fondi novajn Sekciojn. En 1963, kiu estis la *Jaro de la Junularo ;ei la Esperanto-Movado", kune proklamita de TEJO kaj UEA, la junulara movado faris gravajn pasojn antaŭen: pli granda interesigo far la pli aga membraro, eniro de pliaj Landaj Sekcioj, kaj, ĉefe, la ekapero de Kvntaktv, la kultura revuo de TEJO, kiu, malgraŭ iom da teknikaj problemoj en sia historio, pludauras en sia apero. KontaJcto estis, kaj restas, aparte grava, car gi estis unu el la plej sukcesaj klopodoj aperigi revuon en Esperanto, ne nepre pri Esperanto. **Daŭrigota en venonta numero** Anoncoj Jen-ano, Curt Ford, Jr. (CA), lastatempe elektigis Prezidanto de SPER.O. (t.e., San- Franciska Esperanta Regiona Organizo). Curt ankaŭ partoprenis la GEJ-ELNA Intersangon ci-jare. Derek Roff (KM & Nederlando) jus demisiis de sia posteno fee UEA en Roterdamo. ĉiuj korespondajbj nun direktiĝu al lia adreso en Nov-Meksikio, kiu trovigas en la ELNA- Membrolisto 1985. Vortoj Kiuj Vin Hantos en la Numero Antauvespero de Ĉiuj Sanktuloj. 'Halloveen/ La tago post 'Halloveen* laŭ la katoliko) estas 'All Saints Day/ tago dedlĉita al ĉiuj sanktuloj. Negulino: Angle: "Snov White/ Ĉantaĝi: Angle: 'to blackmail/ Kariiga: Kaŭzanta karion. 'Cavity-causing/ Konstitncio: Talsa amiko/ He estas angle 'constitution/ sed 'state of health/ Kp. 'to take one's constitutional* kaj la esperantan "3tatuto/ Ne havas la politikan signifon de la angla. Euranta: 'Current/ Pli malpli = nuna. Mikronoveloj: 'Short-shorts/ Mallongaj, ofte unupagaj rakontoj. Falsita: La radiko estas 'falsi/ do verba, kaj ne 'falsa* (adjektiva). La pasiva formo estas do falsita kaj ne falsicata. Mistifiko: "Hoax/ Ne "mystification/ Alia falsa amiko. 3im.pa.tii: Ne havas tute la saman sencon de la angla "to sympathize/ Signifas 'senti sin komforta kun, amika al iu aŭ io/ La anglan vorton "to sympathize" pli bone respegulas la vorto "kompati/ Hava: 'Delightful/ "vonderful/ "super/ ne "raving (mad)/ ŝablono: Angle: "trite saying, belief." Egalas al modelo, banalajb, senoriginalajb. Ŝablona = "hackneyed/ Kp. "gurdita/ For Europecon! En la lasta numero, la prezidanto de TEJO skribis, ke la maleuropigo de la Esperanto- Movado estas nuntempe 6efa afero. Simile samideanoj ekster Eŭropo sin esprima3. En la lasta numero de TEJQ-Tutm&nde ni legas de Esperantisto el Japanio: "Mi envias la eŭropajn esperantistojn, ke ill bone interkompreniĝas, malgraŭ la fakto ke ill ne komprenas la verajn idealojn zamenhofajn kiel la homaranlsmon aŭ esperantismon, kiuj generate kongruas kun la japana pensmaniero. Sen tio la aziaj esperantistoj apenaŭ ekzistus. Multaj japanoj deziras almenaŭ unufoje partopreni IJK-on, car en la gazetoj ili legas pri ties boneco. Sed la eŭropeco de la UK-oj apenaŭ realigas tiujn revojn/ wV/ A wU- A- A- wV wV A* A A A A A A A- A A- A- A* A A Konkursol Sur la dua paĝb de 6i tiu numero vi > trovos ekzemplerojn de la limerika arto ^ en Esperanto. Provu verki la proprajn kaj sendu al la konstanta adreso de flj JEN/ELNA. Ni elektos la, laŭ ni, plej bonan kaj donacos al la bonsanca verkist(in)o unu ekzempleron de la ^ Esperanta Antolocno. Do, akrigu nun la krajonon kaj la humuron, kaj sendu viajn kontribuafojn al ni. La premiita limeriko aperos en la venonta numero W> de la JEN-bulteno. r? h <* ■ r (^ il L yp.j aamVJaaaV.1 H ■■ '^'!^ JHvMvMvHHvl ''HvMvMvMvMHr ; ■■ 1 HvMvMvHr"^^^ - : >JBJP*r^.*H| , IFT.nA— [fig J -*vn, ^st n ■Hi HvjL ■" ' afJH*!"?"*™ j. HvMvMvMv] H*H*4viHf»^^ 4jfi^^"^ eg 1 ■ 4 HI ' Htfl ■■ HI, Pally Bwshanf 'MISS CORA PRATT' La Sinjorino Falslta "Miss Cora Pratt", la Sinjorino Falsita, kon3istas el falsa dentaro, malnoya peruko, bidoj, brocoj, velkintaj floroj kaj, eble plej grave, el la fantazioj kaj iom petola inklino de Polly Bushong, kiu kreis "Cora" kaj per si trompas (kaj espereble instruas) homojn jam multajn jarojn. La mistifiko trovas sian fonton en la kutimo de la patro de Polly soki homojn per la portado de terpom- trancajb krenela kvazaŭ dentaro. Polly, estante bonkonduta, obeema filino, fidele daŭrigas la familian tradicion per sia maskerado kiel "Miss Cora Pratt". "Cora" iam aperis, laŭ invito de la gastigantino, ce eleganta novjorka festo koktela, kie ceestis pluraj magnatoj komercaj, emimentuloj teatraj kaj, sendube, eĉ emeritaj fervojistoj. Ŝi portis Ĉifonitan uniformon, eksmodajn suojn, kaj ŝokis la festantojn, kaŝe trinketante dum ŝi servis al la gastoj kaj farante multajn aliajn mispaŝojn en tute naiva kaj vere senkulpiga maniero. La intenco estas ne nur epatarles bourgeois (ŝoki la burĝaron), sed ankaŭ instrui kaj veki homojn al la antaŭjuĝoj kaj rigidaj vidpunktoj, kiuj emas dividi nin unu de alia, tiel subtenantaj kaj plialtigantaj la murojn, kiuj, laŭ Zamenhof, staras inter la popoloj. Polly Bushong, kiel Zamenhof, celas faligi la murojn. Pri "Cora" Polly diras: "Ŝi estas tiel kara kaj kontanta kaj kcrtuaa-, vin surprizus kiel multe oni povas diveni pri individuo per ties reago al Cora — cu tiu simpatia3 al ŝi aŭ ne". La rilato inter la "vera" Polly kaj la "falsita" Cora estas kompleksa. "Cora" priparolas Polly kun altestimo kaj Polly jam sin dediĉis al "Cora"; dume, la patrino de Polly ne povas toleri "Cora" kaj la frato de Polly konsideras "Cora* rava. Cora ektordae la lipharojn de diplomatoj maltrankvilaj; mencias nemenciindaĵojn en la akceptejo de "Chase National Bank"; kaj trinketas kafon el la subtaso ce restoracioj enmodaj. ŝi gaje konversacias antau la publiko pri receptoj, papilioj, kaj kondomoj. Iam Ŝi vojaĝis al Bostono, portante skorpion kaŭĉukan sur la brusto. Polly diras, ke "Cora" logas en Peabody, Masaŝuseco, kie ŝi casas papiliojn kaj bakas mielkukojn en dometo kiu superrigardas al publika necesejo. De tempo al tempo "Cora" ricevas pli da invitoj al festoj ol Polly, kaj Polly cagreniĝas kaj sajnigas, ke la maskovestaĵo perdiĝis. "Cora", tamen, estas Polly kaj Polly estas "Cora". Ambaŭ estas maskoj. Eune, kaj nur kune, ili rivelas veran personon kaj veran yeron. Ei&m da kap&j, tiom da cpinic-/. Ja, jen la onidiro. Sed Polly ne kontentigas per sablono Estas vero, kaj "Miss Cora Pratt* tion prorizas al ni, almenaŭ provizore. — Fotoj far Diane Arbus — Noto: Diane Arbus estis elstara, originala fotisto usona, kies specialaĵo e3tis la bizara, la Ŝoka. Siaj fotoj ofte aperis en la plej influaj gazetoj usonaj dum la 60-aj jaroj, ekz.. Harper's Bazaar kaj Esquire. Ŝi sin mortigis en 1971. Ĉi tiu artikolo libere resumas ĉapitron en la libro Diane Arbus: Magazine Work, eldonita de Aperture en 1984. Unu kritikisto skribis, ke: "Finflne, la granda humaneco de la arto de Diane Arbus estas la sanktigado de tiu privateco kiun Si unuavide ŝajne atencis." Al tiu grandanima humaneco kaj kompato ni ĉiuj strebu per ciuj for to j. Diane Arbus mortis je la ago de 48. Letero de la Redaktoro Jen la tria numero de la nova JEN-Bulteno, kiu ankoraŭ restas sen nomo. La reago de JEN- anoj al la nova bulteno estas, bedaurinde, ne granda. Se vi volas, ke ci tiu bulteno pludaŭru, tuj sendu viajn kontribuafojn al la konstanta adreso de JEH/ELNA, trovebla sur ci tiu pago. Sen via help©, ĉi tiu periodaĵ© ne plu aperos kaj la restarigo de JEN kiel aktiva kaj stimula organizo fiaskos. ELNA, kiel la centra Esperanto-Organizo en Usono, bezonas junajn homojn, kiuj pretas daŭrigi la laboron de la Movado en Usono. Estu tia kaj grave kontribuu al la estonteco de Esperanto kaj ties idealoj. Ec se via lingvonivelo ne ŝajna3 sufiĉe granda, partoprenu en la vivo de JEN! Ni tradukos viajn artikolojn aŭ ĝustigos vian stilon. Sendu artikoloj, desegnajbjn, kion ajn pri cia temo al JEN/ELNA. La nuntempa redaktoro daŭros plenumi sian postenon kiel redaktoro nur por la venontaj 2-3 numeroj. Se vi ne helpos konstrui kaj plifirmigi la bazon por nova junulara organizo esperantista en Usono, la JEH-Bulteno cesos aperi! Do, ek al! E(DUl@ll6IDŬa £i(il7UJ@a JEN/ELNA P.O. Box 1129 EL Cerrito, CA 94530 ELNA Komisiito pri Junularaj Aferoj: Jame3 F. Cool 137 N. Mulberry Street Wilmington, OH 45177 8 Kalendaro 1985 oktobro 25-27: La 3-a Senkrokodiliga Semajnofino de Nord Kalifornio ĉe belega Yosemite Institute (apu< San Francisco). Ko3to: $55. Stipendioj por meritoplenaj gejunuloj haveblas. Dum la semajnofino okazos intensiva, rekt-metoda kurso por komencantoj. Por plia informo, kontaktu: Luai Harmon, 1016 King Drive, El Cerrito CA, 94530. Telefono: (415) 524-8261. 1985 oktobro 11-13: Intermountain Esperanto Conference, Salt Lake City UT. Kontaktu: Charles Hall, 7612 S. 2700 E., Salt Lake City UT, 84121. 1986 junio 30 - julio 18: San Francisco State University 17a Esperanto-Kursoj. Kontaktu: Cathy Schulze, 410 Darrell Road, Hillsborough CA, 94010. Telefono: (415) 342-1796. 1986 julio 18-22: 34-a ELNA-Kongreso, SFSU, San Francisco CA. Kontaktu ELNA por detaloj. 1986 julio 26 - augusto 2: 71-a Universala Kongreso de Esperanto, Beijing, PR Ĉinio. JEN BULTENO aŭgusto-oktobro 1985 Vol. 1, numero 3 Redaktis & kompostis: Gregory Wasaon Eldonis: Junularo Esperantista de Nord- Ameriko Ĉiujn manuskriptojn, desegnajbjn, ktp., bv. sendi al la konstanta adreso de JEN/ELNA. U redaktoro rezervas la rajton lingve kontroli aŭ rifuzi 8iujn sendajbjn.