ELM NEWSLETTER NEWS OF THE LANGUAGE PROBLEM AND ESPERANTO AS A SOLUTION MARCH-APRIL 1985 THE TALK OF THE VyORLD / UN Secretariat News, February 28, 1980 "Esperantists do not debate whether-an-lnternational-Lcnguage- can be created: They simply speak their language as though/it were tfrenrnosrrralxjratth^ Humphrey Tonkin President, UEA INSIDE: Esperanto on USENET Language and Culture Iran-Esperanto Seksegalecon en Esperanto Pentwinning Esperanta Antologio Gaja Paĝo Amb. Ralph Harry on Tape Book Reviews Esperanto Travel News ESPERANTO SUR USENET - La Plej Granda Komputila Reto por Komputistoj Neal McBumett (Nil MakBrnet) Proksimume 2000 komputiloj, kiuj uzas la "UNIX" (fabrikmarko de AT&T Bell Laboratories) sistemon, interkomunikas per la telefona reto kaj la "uucp" (Unix-Unix CoPy) programo. El tiuj, proks. 1000 (nomita USENET) ankaŭ subtenas elektronikan "nigran tabulon", nomita "netnews" (per-reta novaĵo). La plimulto estas en Usono, sed verŝajne 250 lokiĝas en aliaj landoj (Britujo, Nederlando, Koreujo, ktp). Ciu, kiu rajtas uzi unu el tiuj komputiloj, povas submeti artikolon, kaj baldaŭ (inter unu sekundo kaj tri tagoj, laŭ distanco) aliaj povas ĝin legi. Uzantoj povas sendi ankaŭ elektronikan poŝton al specifa uzanto per la "Mail" (poŝta) programo. La artikoloj estas dividitaj en 200 novaĵgrupojn, ekz. "net.unix" por la UNIX sistemo, "net.politics" por politiko, "net.veg" por vegetarismo, ktp. En oktobro 1984, mi komencis diskuton pri Esperanto en la novaĵgrupo "net.nland", kiu celas diskutojn pri natura (homa) lingvo, etimologio, ktp. Ekde tiam, ni diskutis Esperanton, la lingvan problemon, etimojn, ŝercojn pri "ampolŝanĝantoj" kaj aliajn aferojn. Mi submetis vortaron kun 2600 radikoj kaj la unuan lecionon de la perpoŝta kurso. Ĝis nun tridek legantoj komencis la kurson. UNIX-sistemojn havas kaj la centra oficejo de UEA kaj BSO (kiu prilaboradas la Distributed Language Translation projekton en Nederlando (vidu artikolon en ELNA Newsletter nov-dec 1983), sed ĝis nun mi ne povis kontakti ilin. Kiel antaŭe menciite en la ELNA Newsletter, CompuServe ankaŭ estas granda komputila reto, kaj oni ankaŭ povas diskuti Esperanton per ĝi. Por partopreni en USENET, oni bezonas permeson uzi UNIX sistemon, sed por CompuServe oni nur bezonas terminalon kaj modemon. Kontaktu Jim Deer, ESPO en Portlando, aŭ Radio Shack por pli da informo pri CompuServe. Nu, kiel oni povas partopreni en tiu internacia diskutado? La plimulti da universitatoj havas UNIX sistemojn sur USENET, kaj multaj komputila) kompanioj ankaŭ. Verŝajne oni nur devas entajpi "readnews -n net.nland" por legi la lastatempe aperintajn artikolojn. Se iu deziras korespondi rekte kun mi, mia elektronika adreso estas "ihnp4!druny!neal", kaj la posta estas 4825 W. Moorhead Cr„ Boulder CO 80303, tei. [303] 538-4852. Amri Wandel (SFSU instruisto ĉi-somere kaj antaŭe prezidanto de TEJO) kaj Bruce kaj Judy Sherwood, verkistoj de la PLATO perkomputila instru-sistemo, ankaŭ havas adresojn sur la reto. LANGUAGES CULTURE Prof. Harold Hill Becomes Honorable Tsunami-san Set in Meiji-period Tokyo, The Music Man is a great success in Japan. Fujiko Shiatsu's version turns Prof. Harold Hill into the Honorable Tsunami-san, who persuades parents of Tokyo that he can lure young boys away from gambling and tea houses, and channel their high spirits into Sumo wrestling. Marian the Librarian takes on new lustre when transformed into Sakura, the shy geisha. The show includes a rousing rendition of "Seventy-six Kotos", not to be missed. - San Francisco Punch, 2/24 BILL HARMON "AMBASADOROS" EN ĈINIO La mondfama Ĉina monata Esperantlingva gazeto El Popola Cinio preparas feston en majo por sia 35-jaradatreveno de la fondiĝo, kaj oficiale invitis po unu reprezentanton el diversaj landoj partopreni formalajn kunsidojn kaj festojn en Ĉinio dum 8-taga restado. Neoficiala informo atingis la redakcion de ELNA Newsletter, ke inter la gravaj eventoj en Ĉinio estos akcepto en la Granda Halo de la Popoloj en Beijing kun reprezentantoj de la Ĉina registaro kaj la nacia presfako, Cuozi Shudian. S-ro Harmon, Estrarano de ELNA kaj ties Komisiito por Centra Oficejo, portos oficialan gratulsaluton al F/ Popola Cinio en la nomo de ELNA kaj la Usona Esperantistaro. Li petas, ke se iu klubo, klaso aŭ grupo volas sendi rezolucion en la formo de salutletero, aŭ se iu individua Usona Esperantisto volas sendi individuan salutleteron al El Popola Cinio kaj/au la Ĉina Esperantistaro, tiu sendu la leteron al Wm. R. Harmon, 1016 King Drive, El Cerrito CA 94530 prefere nefaldite en granda koverto. Hi estos formale transdonitaj je taŭga okazo en Ĉinio. Shuiti Yamakawa Comments on Esperanto and Japanese Culture in Visit to San Diego Esperanto Club On the subject of language, Yamakawa said that the Japanese do not speak their own language clearly. "It is because they understand each other so well. They are like a couple who have been maried for 40 years, knowing each other so well they can communicate in gestures." As to why Japanese learn Esperanto, Yamakawa replied that initially it is out of curiosity but they stay with it "because the internal idea of humanism attracts them." "And," he went on, "it is a well-known fact that Esperanto acts as a bridge for learning other languages." As to politics, Yamakawa explained that the Japanese don't argue publicly about politics. Americans can debate with the Chinese, but not with the Japanese, because the Japanese just don't debate." - Ellie Stein ABONU AU REABONU La Clnan Monatan Gazeton en Esperanto EL POPOLA CINIO Twelve thick issues a year via Airmail, each with three large color sections. EPĈ contains material about the People's Republic of China, the national Esperanto movement, and on the international Esperanto move- ment as well. 1985 Prices: 1 Year $10.00 2 Years $17.00 3 Years $24.00 El Popola Cinio Is one of the most outstanding Esperanto publications In the world. Look It over and you'll agree! Subscribe through your local agent: ELNA CENTRAL OFFICE BOX 1129 EL CERRITO, CA 94530 SEKSEGALECO EN ESPERANTO - Konisi gaku, La Movado, 8/85 Jam de antaue konsciaj personoj diskutas pri la "seksisma" karaktero de Esperanto. Tiu problemo ja postulas seriozan konsideron en la nuna epoko... Esperanto estas do lingvo "inda je reformo en tiu rilato". (John Wells: Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto) Plej evidente, la seksa neegaleco en Esperanto prezentiĝas en tio, ke ĝi posedas la sufikson por la ina sekso sed mankas tiu por la vira. La enkonduko de sufikso por la vira sekso estas nepra kondiĉo por ke nia lingvo iĝu libera de seksa diskriminacio. Sed tio, bedaŭrinde, ne donas kompletan solvon de la problemo. En Esperanto troviĝas du specoj de vortoj, ĉe kiuj ni kutimas uzi la sufikson in. 1. La unua vortfamilio konsistas el vortoj kiuj propre estas neŭtraj rilate la seksecon. Tiaj estas, ekzemple, la participaj substantivoj (anto, into, onti; ato, ito, oto), la vortoj kun sufikso ist, ul, aŭ an. Hi estas propre neutraj. Prezidanto estas homo ( = viro au virino), kiu prezidas. Sed la ekzisto sole de la inseksa sufikso kaj ties aplikado al la radikaio prezidant certagrade senigis tiun ĉi je la "ajnsekseco": ĉar troviĝas la esprimo prezidanto, oni sentas, se ne erara, tamen nepreciza aŭ eĉ maldeca, la uzon de prezidanto por inseksulo. Tiu kadukiĝo de ajnsekseco estas plej forta ĉe ul: junulo ekskluzive signifas juna viro, kaj tial oni nepre diras gejunuloj se temas pri ambaŭseksa konsisto. (Kp: oni neniam diras geusonanoj.) Tiel same, preskaŭa virsekseco altrudiĝis al la propre neŭtraj substantivoj kiel doktoro, profesoro, redaktoro, ŝoforo, studento, ktp. 2. La duan familion konsistigas tiuj substantivoj, kiuj propre esprimas virseksulon, kaj de kiuj oni ricevas la inan formon helpe de la sufikso in: viro/virino, patro/patrino, frato/fratino, filo/filino, onklo/onklino, sinjoro/sinjorino, knaho/knabino, edzo/edzino, fianĉo/fianĉino, avo/avino ktp. Tiu famili prezentas du problemojn. Unue, la derivo de la ina formo el la virseksa estas kontraŭ la nuntempa ideo de la komplete egaleco inter ambaŭ seksoj. Eble multaj refutos tiun ĉi aserton: "Ne! Tio estas nur lingva konvencio." Povas esti. Mi ne insistas. Sed ni alfrontas alian problemon, pli praktikan. Nome, ĉe tiuj duseksaj vortoparoj ni malhavas neŭtran (ajnseksan) formon. Escepto estas la paro viro/virino, al kiu respondas la neŭtra vorto homo. Foje iuj - precipe konsciaj samideaninoj - uzas la formon homino, supozeble por eviti la "hontigan" formon virino. Sed male al la intenco de la uzantoj, tio altrudas-ĉar nun mankas la vira sufikso-la virseksecon al la propre neŭtra vorto homo. Mi do malrekomendas la fomon homino almenaŭ ĝis enkondukiĝos la virseksa sufikso. Ciuj sentas ĝenon en tio, ke oni devas diri jen edziĝi, jen edziniĝi, jen geedziĝi depende de la situacio. Kaj se oni volas diri ion pri unu el la geedza paro indiferente de la sekso, oni devas diri edzo aŭ edzino. Mankas la vorto kiu esprimas ajnan eskson. Iuj provis uzi la singularon geedzo por tiu celo, sed tio kontraŭas la jam tradician ambauseksan - ne ajnseksan-sencon de la prefikso ge. Do, ekster la argumento pri la seksa egaleco, laŭ la pure praktika vidpunkto estas necese solvi tiun ĉi problemon: serĉi esprimon por ajnsekseco. Ni nun iom antaŭvidu, kiel do la afero povos progresi. Supozu, ke ni alprenu ian virseksan sufikson, ed, ekzemple.1 Tio solvos la problemon pri la unua vort- familio. Nun la vortoj prezidanto, doktoro, studento ktp esprimas ajnseksan personon, dum la virseksuloj estas esprimataj per prezidantedo, doktoredo, studentedo ktp. Sed kiel pri la dua vortfamilio? Estas preskaŭ sensence formi vortojn kiel edzedo, patredo, onkledo ktp car ili havos la tute samajn sencojn kie! edzo, patro, onklo ktp. La lastaj sendube persistos konservi la nunan sencon ekskluzive viran. La solvon por la dua familio sugestas la vorto homo, la neŭtra formo apud la paro viro/virino. Nome, ni bezonas tian neŭtran formon por ĉiu vorto en la dua familio. Ekz-e, ni povos enkonduko neologismon parento apud la paro patro/patrino, sposo apud edzo/edzino ktp. Nur tiel oni povas esprimi la ajnseksecon per simpla maniero: unu-parenta infano, sensposa vivo ktp. Oni povos regule formi ankaŭ la vortojn homedo/homino, parentedo/parentino, sposedo/sposino, kvankam oni emos uzi la tradiciajn viro/virino, patro/patrino kaj edzo/edzino. Eble iuj plendos, "Sed tio komplikigas la lingvon!" Jes, sed nur iom. La vortoj en la dua familio estas tre malmultaj kompare kun la tuta vortotrezoro de Esperanto. Kaj tre ofte uzataj. La ofta uzateco garantias pli facilan lerniĝon. Konklude, la enkonduko de ia nova virseksa sufikso estas atendata, kaj krome, oni iom post iom enkonduku ankaŭ neŭtrajn neologismojn por la duseksaj vortoparoj, kiujn ni nun formas el la virseksa radiko. 1 Mi elektis tiun formon tute arbitre, kaj neniel pretendas, ke ĝi havas ŝancon enuziĝi. Ĉi tie ĝi havas nur eksperimentan valoron. SEKSO KAJ EGALECO edited in Italy, printed in Japan, is a source of information and thought by reporters on all continents. Especially salient was a description of protests by Swedish women, reported in the January 1985 number. Subscription for the quarterly is $6.50 to U.S. agent, Charles Power, 755 Cedar Ave., Long Beach CA 90813. NE FORGESU VENI AL M.I.T.M Aliĝiloj por la ELNA Kongreso ĉe M.I.T. en Bostono alvenos en via poŝto baldaŭ. Aliĝu frue! Elstara programo estas preparita far la Loka Kongresa Komitato. Se ial vi ne ricevas la aliĝilon aŭ se vi bezonas ekstrajn kopiojn, informu la Centran Oficejon de ELNA, Box 1129, El Cerrito CA 94530. Registration forms for the ELNA Convention at M.I.T. in Boston will arrive in your mail soo? Sign up early! An outstanding program has been prepared by the Local Convention Committee. If for any reason you do not receive the registration form or if you need extra copies, inform the Central Office of ELNA, Box 1129, El Cerrito CA 94530. LOCAL NEWS CALIFORNIA Berkeley Konversacia Rondo kunvenas ĉe restoracio Rezas la trian dimanĉon monate. Orange County - Welcome to ELNA's newest club! Last summer's front-page article in the Los Angeles Times about the accelerating Esperanto program in Chinese universities attracted the then-mayor of Garden Grove, J. Tilman Williams. Folio Kim, a Korean Esperantist, was invited to teach classes and the new club was formed. We are pleased to introduce the new officers: President, J. Tilman Williams; Vice Presidents, Paul L. Studier, Roger Hiles, and Folio W. Kim; Secretary, Virginia McCabe; Treasurer, Chuck Helms. Walnut Creek: "A World Vision - Eliminating All Barriers", a forum sponsored by Baha'is of Central Contra Costa County, invited Charles Martin and Roberta McFarland to speak April 6 on "Universal Auxiliary Language." FLORIDA See photo 1: l-r Joan Dorey, Naomi Seijo, John Maloney, Magly Zimmerman, kaj Florence Susser, some of Sergio Docal's students in No. Lauderdale FL. See photo 2: l-r Moulud Saghafian, Iran; Mario Fiorelli, Italy go sightseeing with Magly Zimmerman and Sergio Docal. (photos by Sergio Docal) TEXAS Harlingen and Brownsville - Prenda Cook has had TV interviews, the most recent on TV station KVEO. An NBC affiliate, KVEO was very cooperative in showing an easily understood Esperanto text on the screen which Mrs. Cook read aloud. Her various classes were announced repeatedly. They have already booked interviews in time for Fall classes next October. Houston - John Victer/s Esperanto class ended with a festive cake. John Victery, teacher at Kincaid School (private) reported that the course lasted three weeks, meeting one hour and 10 minutes daily, using the jen Nia Mondo textbook and tapes. "An evaluation made by individual students at the end of the course showed remarkable enthusiasm and idealism toward Esperanto and its need in our world. One stated: 'It's wonderful to study a language not all screwed up like English and Spanish'...Many of them say 'hello' to me Kincaid School Esperanto Class Photo: (standing r-l): Trey Alsup, Massato Otsuka, Michael Shuman, Chris Cillett, Adam Gould, Margaret Ponig, Marci Knight, Mary-Lou Smulders, Mandy Lehman, Tavenner King, EI lie Harters. (Kneeling r-l): Charles Stephenson, Ty Dickerson, Lucy Anderson, Kendal Quinn, Patricia Prim, Courtney Denison, teacher John Victery. up and down the halls in one or more of the phrases they learned. Yesterday, I was saluted exuberantly with "Jen Nia Mondo!" "Thank you for recommending jen Nia Mondo, and for all the encouragement you offered me when I called back in the fall. The course was outstanding from any viewpoint. Yes, it is scheduled again for Interim Term, 1986!" RECENZOJ Misio sen alveno -John Francis (TK-Staf eto) 159p $9.50 Mi ne multe ŝatas sciencfikcion. Tro ofte ĝi ŝajnas al mi dependi de malprobablaj sciencumiloj kaj ne de profunda kompreno pri homaj rilatoj, aŭ propagandi malinterese simplegajn vidpunktojn pri la vojo de ni homoj laŭirenda. Tamen mi de temp' al tempo legas sciencfikciaĵojn almenaŭ cele al rekonfirmo de miaj antaŭjuĝoj! Plej laste, do, mi legis verkon de Jojin Francis, Misio sen alveno, kiun mi ege ĝuis. Ĉis mesaĝo estas iom subtila, ĝia uzo de eksterprobablaj maŝinoj estas maldevojiga, kaj la lingvo uzatas tute nature, tiel ke oni facile imagas, ke la ĉefroluloj parolas Esperanton tute senpense. Sed la plej forta aspekto de la romano, por mi, estas la priskriboj, kiuj ofte estas samtempe kaj rektaj kaj oblikvaj. Tiel move priskribiĝas giganta pramondo sur alia planedo, ke la sentoj de homoj (kaj de preskaŭhomoj) kiuj sin trovas tie vibre senteblas tute laŭ la priskriboj de la pramondo mem. Kaj la banalafoj de movada konkurenco de estontaj teranoj subtile kreas reton de komprenoj pri la tiama mondo sen neceso de rekta priskribo. Mi ne pretendu, ke Misio sen alveno estas majstroverko de nia literaturo, sed mi trovis ĝin alloga, interesa libro. -David K. Jordan ESPERANTO: KIAL KAJ KIEL MA. Dissertation, University of Minnesota, by Rev. Reuben A. Tanquist. (Reported in Enciklopedio de Esperanto, p. 301) Reuben Tanquist, a retired clergyman now residing in Portland, Oregon, based his dissertation on a sociological and psychological investigation of the Esperanto-speaking community. He surveyed 755 individuals: 188 Americans, 232 Britons, 335 other Europeans. The dissertation was published in Sociology and Social Research, Vol. XII, July-August 1928, No. 6. In that magazine the title was "Social Interest in Esperanto." Dr. Lehman Wendell's Esperanto summary appeared in Esperanto, April 1930. An interesting comparison might be made of Mr. Tanquist's early studies and Peter C. Forster's The Esperanto Movement, published in 1982. Rather striking was the difference in how men and women became interested in Esperanto. Word of mouth was effective in attracting women (73%) vs men (27%). The written word (literature, posters, etc.) was responsible for 42% of males, 27% of females. International relations, linguistics, correspondence, and tourism led all other reasons for learning and using Esperanto. Some things have not changed much. Self-instruction, private and club courses provided most of the instruction. A compendium of similar dissertations leading to degrees in schools of higher education is being compiled under the direction of Edward Symoens, Belgium. LA BLINDA BIRDO. Istvan Nemere. 118 p. HEA, Budapeŝto, 1983. $7.65. Sven Viborg estas verkisto en la fornorda lando Skandio. Jam li verkis plurajn librojn, fariĝis famekonata en la aŭtoraj rondoj. Li estas alta, blondhara, bluokula skandinavo, kiu akceptas la ĉiutagajn liberajojn de sia lando kiel ordinarajn didonitaĵojn, kiujn rajtas ĉiu persono. En verkista kongreso li konatiĝas kun Covan Dyebo. Govan estas verkisto el la forsuda lando Suda Respubliko. Por li la verkado kaj eldonado ne estas tiel facilaj kiel ĉe Sven, car "...hejme mi estas eksterurba ... instruisto en malpurega lernejo - kaj neniam mi povos fariĝi io alia. ... hejme la cenzuro nur ĉiun kvaran-kvinan jaron permesas eldoni iun mian romanon - kaj eĉ tiam mi deyas batali kontraŭ cento da baroj..." [paĝo 28] Car Govan ne estas alta, blondhara, bluokula: li havas nigran hararon, nigrajn okulojn - kaj nigran haŭton. Kaj en la Suda Respubliko tiu lasta estas la signo de Kaino. La usona sciencfikcia verkisto Robert Heinlein iam skribis, ke estas ĝuste tri romanintrigoj en la Okcidenta literaturo: Viro kun Virino; La Eta Tajloro (ordinarulo fariĝas reĝo); kaj La Homo Ŝanĝiĝas. Ci tiu romano estas neta ekzemplo de la lasta. Govan, rifuĝinto el sia lando, reiras tien kaj tuj malaperas en la gulagon. Sven veturas al la Suda Respubliko por trovi kaj liberigi sian amikon, sekura kaj certa pro siaj kredoj je la Eternaj Rajtoj de la Homo. Pri tiuj eternaj rajtoj li baldaŭ seniluziiĝas, kaj en la fino - kaj nur helpe de tiuj, kiuj pretas uzi perforton - li sukcesas elkarcerigi Govanon. EC tiu lasta rezigno pri la Regado de la Juro tamen pruviĝas senutila. Falsaj nomoj ne povas kaŝi la identojn de la koncernaj landoj. Skandio estas memevidente Svedio. Kaj se la diskriminacia traktado de nigruloj ne malkaŝus la veran nomon de la traktata lando al la observema leganto, tion tuj farus la nomoj de la ĉefaj urboj (Pretville = Pretoria, Joburg = Johannesburg). Tamen ŝajnas evidenta al mi, ke Nemere skribas nek pri nigruloj nek pri Sudafriko en sia romano - aŭ almenau ne pri ili -sed ankaŭ pri ĉiuj totalismaj ŝtatoj de la mondo. La alineoj sur paĝoj 66-68 povus facile temi pri landoj, kiujn Nemere pli bone konas ol Sudan Afrikon. Antaŭ tri jaroj William Auld verkis libron (Vereco, Distro, Stilo), en kiu li listigis entute 50 romanojn verkitajn en Esperanto dum pli ol 90 jaroj. En la pasintaj tri jaroj Nemere propraverkile aldonis pliajn dek procentojn al tiu nombro [La Fermita Urbo, Sur Kampo Cranita, Febro, kaj la ĉitraktata verko). Ili ŝajnas ĝenerale bonaj laŭ stilo kaj enhavo. La Blinda Birdo estas facile legebla, aktuala, streĉa kaj ĝenerale interesa. Mi kore rekomendas ĝin al vi. — Don Harlow Esperanta Antologio: Poemoj 1887-1981, Edited by William Auld. Rotterdam: Universala Esperanto- Asocio, 1984. 887 pages. Price from ELNA: $21.75 (ELNA members $18.95) When I was very young I heard a wise man say That Esperanto was the tongue We all would speak someday. Poetry derives from milieus in which writing is uncommon and printing unknown. Absent the printed word, the meter and rhyme of poetry are what give words and ideas a stylistic framework that makes them easier to memorize, to pass on from generation to generation without change. It is no accident that the tribal works presented in Tibor Sekelj's Elpafu la Sagon are couched in poetic language. So too we can see that in our own linguistic background the earliest popular tales and legends (e.g. Beowulf) are poetry, while the contemporary prose works (the venerable Bede) were aimed at a literate, educated, clerical class. The decline of poetry in the English-speaking world followed the coming of the printing press; Shakespeare, who wrote a century later, was perhaps the last of those who aimed his poetic works at the masses. By the end of the seventeenth century the ballad had largely been replaced by the short story, the epic poem by the novel. For memorization becomes unimportant in an era of mass literacy and printing; and prose is much less demanding on the writer than poetry in terms of inventiveness and creativity. All of which raises an interesting question: why has poetry been the major literary form in Esperanto, a language used far more in its written than in its spoken form, the only language in the world (with the possible exception of Icelandic) with a 100% literacy rate, throughout its first century of existence? The Esperanta Antologio, here presented in its second incarnation, is a celebration of this rather strange fact. The book, the editor informs us, contains a total of 706 poems by 163 authors from 35 countries of the five continents. I will try here not to repeat those things that have already been reported by others, but will recommend the interested reader to Gaston Waringhien's excellent review [Esperanto, December 1984, pp 201-203); those who are interested in the earlier edition might also refer to the same author's essay "De unu antologio al alia" (in Kaj la ceter'—nur literaturo, Antwerp: Stafeto, 1983, p. 167). But I would like to add a few interesting observations about this new book. Seventy-three of the authors are new to this edition. Twelve of these were born more recently than any of the earlier authors (one - Mauro Nervi - was not even born when the first edition appeared), but Auld has not stinted others from earlier periods. Consider the following words: Mallaŭta voĉo de I'venonta vintro Tra nia norda lando ekmurmuras; La floroj velkas sub ĉielo griza, Hirundamikoj aliloken kuras. Would you believe that when Clarence Bicknell, the "new" Esperantist poet who wrote that verse, was born, Martin van Buren was president of the United States, Texas was an independent republic, and the first settlers were heading west over the Oregon trail? Yet there are plenty of recent poets who were either born late or bloomed late. The average date of birth for poets in this edition has advanced ten years from the first edition-from 1896 to 1906. Beside the Zamenhofs and Kalocsays and Schwartzes and Baghys of the earlier edition, still well-represented here, we have the Giorgio Silfers and Eva Tofalvis and Mauro Nervis and Armand Sus who had not even been heard of twenty-six years ago. Pace the editor, not all five continents are represented here, unless New Zealand is to be considered a part of the Australian landmass. Africa is represented by one poet (Edwin de Kock), North America by three, Latin America by six. The numbers are generally higher than in the first edition, but not proportionately so. One interesting increase is in the number of Esperanto poets whose native languages are Asian. The Chinese poet S.-J. Zee, present in the first edition and best known since for his work as compiler and translator of El Ĉina Poezio, has been joined by his young fellow countryman Armand Su. And Ito Saburo, the only Japanese poet in the first edition, now has no fewer than eight colleagues, including such well- known luminaries as Miyamoto Masao and Ueyama Masao. Interestingly enough, although several of these poets became known to the Esperanto world through hajku published in the late sixties and early seventies, not one of them was born later than 1913. Does this mean that the younger Japanese Esperantists are not interested in poetry? Or do the Japanese consider that poetry springs more from age and wisdom and less from youth and inspiration than we in the West do? The first paragraph above implied, though it did not state, that poetry, to be proper, should appeal to the ear rather than the eye. Most of the poetry in this book fits that criterion; but there are a few "poems" that include typographical tricks aimed strictly at the eye. See particularly Miyamoto Masao's "Mozaike" (pp. 702-704) and William Auld's "La Infana Raso VIII" (pp. 395-398). The minor trick of indentation in Nicolino Rossi's "Al Vjetnamio" (pp. 765-766), on which appreciation of the poem fortunately does not depend, is ruined by the fact that the poem is split between opposite sides of the same leaf. Whether such tricks are justifiable in poetry is a question which I personally would be tempted to answer in the negative. Most of the poetry here, though, is eminently suitable for reading aloud: Esperanto clubs please note. William Auld's "Ebrio" is a good example of a poem that can be appreciated only upon hearing it declaimed. The level of poetic style is generally high, as you would expect from a carefully-selected anthology. The heinous crime of adasismo (rhyming on identical suffixes) is nowhere terribly evident, even in the earlier poetry; in Kofman's long "Filino de Iftah" (pp. 17-22), for instance, out of ninety-nine verse pairs only six are adasistic. As Auld has elsewhere pointed out, L.L. Zamenhof himself is perhaps the greatest culprit in this regard. See also Aurel Boia's satirical (?) "Odo al Adasismo" (pp. 821-823). One poetic "innovation" which may seem strange to the English-trained ear should be remarked. Many Eastern European poets (and over a third of those represented in this volume fall into that class) consider a rhyme on the stressed vowel to be sufficient compensation for lack of a rhyme on the grammatical ending. So we have, for instance, such pairs as palaj/cimbaloj (Kofman, p. 19) and karnon/varman (Ljubin, p. 215). Unlike adasismo, this is considered acceptable practice in Esperanto. ELNA members will find pp. 663-667 of particular interest (Jes, Dorinjo, temas pri via poemo!). And all readers, when they grow tired of the serious poets, should turn to the selections from Raymond Schwartz, or perhaps to pp. 687-688, where they can read Bertram Potts' "Rakontu, Kara Avĉjo", from which this is a typical verse: Rakontu, kara Avĉjo, pri kiam vi vin trovis en krokodila buŝo profunde de rivero kaj kiel vi strangolis la beston kaj ne povis- ĝis kuŝis ĝi senviva! - leviĝi por aero! In his afterword Auld defines four periods of Esperanto poetry, as opposed to his triune division in the first edition; primitive romanticism (1887-1921; but read Auld's definition on p. 835 and then turn e.g. to the Brazilian poet L.H. Knoedt, pp. 753-755); mature romanticism (1921-1931; this would obviously include Kalocsay's seminal Streĉita Kordo); Parnassism (1931-1956; the period of strongest influence of the Parnasa Gvidlibro); and postparnassism (1956-1982). Other classifications are possible; my own would be based on the major publishers of poetry during the period in question (Esperantistoism, Larevuoism, Literaturamondoism, Stafetoism, Fontoism...maybe). After reading this book, you are welcome to create your own. Is this a "good" book in terms of its poetic content? My answer would have to be a qualified "yes." Most of the poets represented have mastered their medium —an impressive achievement, considering that every single one of them wrote this poetry in .what was to him/her a foreign language. The poems published here are stylistically superior and, in most cases, enjoyable to the ordinary reader. However, I don't wish to claim that any of this is great poetry. Auld's Infana Raso, several selections from which are printed here, is outstanding; but it cannot be said that Esperanto has given the world its equivalents of Chaucer, Milton or Shakespeare. Perhaps it will never do so. Which brings us back to our original question: Why has poetry been Esperanto's strongest and most successful literary form in an age when prose predominates? In the first paragraph I suggested that "prose is much less demanding on the writer than poetry in terms of inventiveness and creativity." It is a serious flaw in most languages that they actually punish inventiveness and creativity; just when the small child learning the language thinks that he has figured out the rules, along comes an irregularity to disabuse him (such response to generalization, when applied to rats in cages in the form of mild electric shocks, can lead to schizophrenic behavior, or worse). In such languages poetry is an expensive luxury for the individual, and only the most enthusiastic ever get fully involved with it; and even then poetry often devolves into the "free verse" so common in Berkeley coffee shops. Esperanto, on the other hand, is perhaps the world's only language that not only rewards but demands inventiveness from the speaker. It is then understandable that the Esperanto-speaking writer would find the creation of poetry less difficult and more attractive than his ethnic-speaking counterpart. Because this point is intrinsic to the structure of the language, I expect that it will not change in the future. Given an equal choice between prose and poetry, however, even in Esperanto prose remains the easier route for the ordinary would-be author. In the past the market has not permitted such an equal choice. There were few outlets for prose in Esperanto-land; but any Esperanto magazine or bulletin could and usually would publish a poem; and space rstrictions in the language's literary magazines made poetry much more attractive than prose. Today, however, the prose market is rapidly expanding. As recently as 1978 the original Esperanto novel was usually greeted as an outstanding addition to the Esperanto literature (the first Esperanto novel was published in 1907; over the next seventy years no more than fifty appeared) Today, however, a number of new novels appear every year, many of them "popular" rather than "literary" in nature (e.g. Dorval's jahto veturas for...kaj veturigas la morton, Lqrjak's Eulalia, or Nemere's Febro, as opposed to Stimec's Ombro sur interna pejzaĝo, to mention only books that have appeared within the past few months). Chances are that this expanding prose market will lead Esperantist authors to devote more of their time to prose and less to poetry. So the development of Esperanto poetry may be cut short before Esperanto actually produces any "great" poets...and Esperanta Antologio, in this or its next edition, may conceivably be remembered as the definitive anthology of Esperanto poetry. Missing from the book, and sorely missed; a more complete description of the history of Esperanto poetry (Auld commends to the reader his Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto, as do I); a glossary of unfamiliar terms; and a list of sources for the various poems. Missing but not particularly missed: John Mclntyre's occasional illustrations which "decorated" the earlier edition. Reto Rossetti's woodprint frontispiece of Zamenhof is by now, and will remain, a tradition. The printing is excellent and the binding attractive; for both we owe thanks to the Chinese Esperantists, who printed the book for UEA. Any similarity between the Esperanto Jubilee emblem on the cover and the ecology symbol from the 1970's is, of course, purely coincidental. Completists might like to know the print run; there is no indication of this in the book. In sum, a well-produced volume containing a massive selection of material which is not only historically important to the Esperanto movement but also, for the most part, esthetically pleasing and enjoyable. If you like poetry, this is one of the two books available in Esperanto that you really must have.* - Don Harlow * -The other is obviously Tutmonda Sonoro. PENTWINNING (La Skribĝemela Koncepto) [Note: The Pentwinning concept was developed by the University of British Columbia Pentwin Committee: Prof. Paul H. LeBlond, Prof. Luis Sobrino, Prof. Birger Bergersen, Assoc. Prof. Geoffrey W. Hoffman, and Ms Susan E.J. Heming. Designed to improve the chances for civilization to survive the next 100 years, the album (a collection of printed pages in notebook form) is divided into three parts: Part I, "The Scary Part"; Part II, "The What-All-of-Us-Can-Do Part"; Part III, "The What-I-Have-Done Part." Mark Fettes, UBC student in Vancouver, has provided the following Esperanto translation describing the basis of the concept.] Pro la ebleco, ke konfliktoj orientaj-okcidentaj finfine eskalados ĝis nuklea milito, kaj pro la gravaj sekvoj de tia milito, ekzistas urĝa bezono plibonigi kontaktojn inter la popoloj de la oriento kaj okcidento... La procezo devus inkluzivi ĝemeliĝon inter membroj de ĉiuj niveloj sociaj kaj registaraj de ĉiu flanko, tiel ke sciencitstoj ĝemeliĝu kun sciencistoj, industriistoj kun respondaj administrantoj, dommastrinoj kun dommastrinoj, sportistoj kun sportistoj, taksi-ŝoforoj kun taksi-ŝoforoj, ktp. La espero estas, ke post longa periodo kontraŭfremdula sento povos plimoliĝi, kaj ioma grado da reciproka fido disvolviĝi, sen ŝanĝiĝo de la sentoj porpatriaj... Estas du alternativaj rimedoj por venki la lingvajn barilojn. La unua estas, ke homoj skribu en sia propra lingvo kaj fidu, ke la ricevantoj trovos homojn kiuj povos traduki la mallongajn mesaĝojn...Esperanto, kiel komuna, neŭtrala lingvo estas evidenta alternativa komunikilo... Dum la unuaj etapoj de la interliga procezo, estus grave, ke la partoprenantoj klopodu persvadi...aparte tiujn, kiuj estas en postenoj de influo kaj aŭtoritato, tiel ke la procezo estu rigardata kiel "respektinda"... La homoj en nealiancaj landoj ne rekte implikiĝas en la konfrontado orienta-okcidenta, sed ili havas tiom multe por perdi, kiom ni, rezulte de la eventualaj sekvoj de tiu konfrontado...La skribĝemela procezo tiel povus komenciĝi kaj establiĝi je altaj diplomataj kaj registaraj niveloj, kun civetanoj de nealiancaj landoj kiel "svatistoj"... La propono al "Aktiva Paca Kunekzisto" respondas la demandon "Kial Fari la Penon?" kaj detaligas plurajn praktikajn aspektojn de la programo. Por informo pri la Albumo PENTWINNING en angla lingvo, interesatoj sin turnu al: UBC Bookstore, University of British Columbia, Vancouver B.C. Canada. Por la Esperanta traduko, ni dankas al Mark Fettes, Dept. of Biochemistry, UBC Vancouver. MOVING? DON'T LEAVE ESPERANTO BEHIND!! If you have moved recently or plan to move in the near future, please drop a postal card or change of address form to the ELNA Central Office, Box 1129, El Cerrito CA 94530. This will assure your continued receipt of the Newsletter and other information. If you are a member of UEA, a change of address will be sent to Rotterdam automatically when you notify ELNA. (If you don't have a stamp handy, telephone the CO at [415] 653-0998.) FEST-PAROLADO FAR HON. RALPH HARRY, Em.Ambasadoro de Australio, okaze la Tria Pacifika Esperanto-Kongreso, Portland OR julio, 1984. [Noto: Por pruntepreni la kasedon kun la tuta parolado, sendu $3 al: H.K. Ver Ploeg, ELNA Aŭdvida Servo, 321 E. 19th Ave. Spokane WA 99203] Dum la Tria Pacifika Esperanto-Kongreso en Portland OR, Ambasadoro Ralph Harry donis la ĉefparoladon. Partoj el la teksto sekvas: "...en la Tria Esperanto-Kongreso de la Pacifiko, ni vivas en modela internacia komuna socio...la socio de la rozo kaj de la stelo; la rozo de Oregono kaj la stelo de Esperanto. "La Esperantistaro estas la unua tutmonda grupo, kiun oni povas realisme nomi "komunumo" internacia. Neniam antaŭe en la historio de la mondo povis homoj el ĉiuj landoj, tute facile kaj tute egale, ĝui la sperton kaj sperti la ĝuon de vere komuna vivado... "Kiel ambasadoro mi ofte parolis al diversaj grupoj -rotarianoj, "leonoj", k.a....Mi havas konstantan temon por respondi al la demando: 'Kiel oni povas konservi la internacian paeon kaj sekurecon?' Mia respondo estas simpla: 'Ni nepre devas organizi internacian komunumon. Ne sufiĉas malami la militon, eĉ ami la paeon...Sed ni povas, kaj nepre devas, organizi internacian multkulturan komunumon." Ambasadoro Harry daŭrigis la prelegon klarigante la ecojn de tia komunumo kaj la avantaĝoj en Esperanto tiurilate. Li resumis jene: "...ni povas helpi pri kreo de la internacia komunumo se ni elmontros kiel per Esperanto ni funkciigis Pacifikan Komunumon. Ni devus klarigi: ...ke aŭstralianoj parolas kun ĉinoj, japanoj kun novzelandanoj ...ke ni diskutas ne bagatelafojn sed seriozajn temojn ...ke ni lernis pri la situacio en Irano, Cinio ...ke ni ŝercas amike ...ke nia komunumo ne estas grupo da turistoj sed ekumena komunumo kun tutmonda vidpunkto. Tio estas defio! Ĝoju ni, car ni estas anoj de la tutmonda Esperantista Komunumo...car ni estas anoj de la Komunumo de la ruzo kaj la stelo, de la Esperantistojn de la Pacifiko!" British Esperantist GAJA PAGO Ĉu vi povas imagi miajn sentojn kiam mi trovis, dum Brita Esperanta Kongreso, novan lingvon pli facilan ol Esperanto? Mi unue aŭdis ĝin antaŭ tri jaroj, kaj mi atendis ĝis nun antau ol mencii ĝin por ke mi povu ĝin kontroli kaj aŭskultado antaŭ la prezentado al vi, jene: Mi volas rilati al vi miajn idejojn pri la sesdejka Brita Esperanta Kongrejso kiu ĝustej okazis en Chester. Jej la f irsta vespejro mi arivis en Chester ĝustej post la sesa kaj mi iris al la Kongresejo por ĉeki pri la tuta programo. Mi tutej nej ekspektis trovi tiom da gejamikoj dum la firsta vespejro, kaj mi nej notis kiel rapidej pasis la tempo. Amiko kiu drivis aŭtomobilon oferis lifton al mi sed mi prejferis promejni iaŭlongej dej la rivejro al mia hotelo. La Dee estas bejla rivejro kaj mi notis kej multaj homoj prejnis la oportunon parki la karavanojn apud ĝi. Tio estas multej pli bona ol pagi renton en hotelo! Mi nej notis ĉu estis ankaŭ tentoj en tiu parko. Kiam mi arivis ĉej mia hotelo mi baldaŭ estis en la bedo car kompreneblej mi estis laca. La sekvantan matejnon antaŭ ol matenmanĝi mi dresis min kaj sortis miajn vestaĵojn, kiujn mi pendigis sur pegoj en la vesto-ŝranko. Por la matenmanĝo mi drinkis kafon kaj manĝis toston, kaj tuj postej mi dejnovej promejnis al la Kongresejo. Jej sabato mi notis kej estis multaj gejjunuloj krom la adultoj, kaj estis ankaŭ kelkaj gejknaboj kun siaj parencoj. Mi eĉ notis unu infanon en pramo. Antaŭ ol atendi la kunvenojn mi aĉetis kelkajn kardojn por sendi al gejamikoj kaj mi eĉ povis aĉeti stampojn, do mi fruej postis ilin! Mi aĉetis ankaŭ kelkajn librojn kaj diskojn ĉe la librostalo, kaj unu el la Verkistoj signis la sian por mi - kia honoro! Mi ne supozis ke mi estus sufiĉej brava por paroli al li. Dum tiu firsta tago mi atendis multajn aferojn kaj renkontis multajn homojn. Pro tio mi restis en la kongresejo dum la tuta tago kaj por lunĉo mi drinkis kafon kaj manĝis rolojn, kiuj estis haveblaj en la bufedo sur la unua etaĝo. Tiun vespejron la urbestro ricevis nin en la urbodomo, kaj postej ni atendis la balon en la "Queens" Hotelo. La bando estis trej bona kaj ĉiuj dancadis ĝis la unua matenej. Kompreneblej mi denovej estis laca kaj bonej restis en la bedo ĝis la oka matenej. Mi ne boros vin dejnovej pri la matenmanĝo, sed ni iru tuj al la kongresejo kie mi babiladis kun aliaj ekspertoj kaj lernis multajn novajn vortojn kaj kiel bonej ekspresi miajn idejojn en nia kara lingvo. Dimanĉpn vespejrej okazis la koncerto kiuj preskaŭ ĉiuj atendis. Ci estis bonejga, kun multej da bonaj eroj, inkluzivej dej tiu eksperto, Don Lord, kiu parolas la lingvon samej bonej kiel mi. La ĉejfan programeron mi dejvas mencii car la muziko kaj kantado estis tiel bejlaj kaj bonejgaj kaj ni ĉiuj ja regretis ke oni mallongigis tiun eron. Mi multej ĝuis ankaŭ la mallongan paroladon dej S-ro. Tonkin, kiu komparis la esperantistojn kun fejoj kiuj loĝas sub ejtaj verdaj montejtoj. Ŝajnas al mi ke post tiu ero de Don Lord pasintjarej en Leamington Spa pri koboldoj kaj tiu de S-ro. Tonkin djarej, la esperantistoj pliverdiĝas, ĉu, nej? Lundon matejnej estis malmultaj homoj en la kongresejo car okazis la ekskursoj. Ni ardemuloj kiuj nej partoprejnis la ekskursojn kafdrinkis triopej kaj kvaropej kaj uzadis la lingvon jej nivejlo kiel eblej plej alta. La ĉejfa prejlejgo dej la kongreso okazis posttagmejzej jej lundo, kaj la afero estis tiel bonej aranĝita ke ankaŭ okazis kelkaj aliaj kunvenoj por ke tiuj kiuj nej deziris aŭskulti la prejlejgon povis atendi la kunvejnojn kaj nej estis senokupaj dum la posttagmejzo. Finf inej arivis la lasta vejspero kaj ni atendis la amatoran koncerton - bonejga afero kiu rapidej pasigis la tempon. Jej la konkludo dej la koncerto oni prejzentis la flagon al la rejprezentanto dej la vejnonta kongrejsa urbo Hastings, kaj ni ĉiuj forlasis la kongresajon jam pripensantej la 61-an Kongreson en "Sussex ĉe la mar'"." Nu, kion vi opinias pri "Esperangla"? Kiam mi unue rimarkis la lingvon mi opiniis ke la uzantoj eraris, kaj pro tio, kiel arda studanto de Esperanto mi malkontentiĝis. Tamen, mi baldaŭ konstatis ke la plejparto de la angloj ĝin uzas, kaj mi devis konkludi ke ili pravas. Kiel nova esperantisto mi ne aŭdacus pensi ke mi pli bone studis Esperanton ol tiom da esperantistoj! -Valentino (El British Esperantist, 1976/813) LINGVA KONKURSO: La unuaj kvin ELNA-anoj kiuj sendas plej multe da falsaj amikoj (minimume 20) el la Valentin artikolo, ricevos kopion de La Arto Insulti en Esperanto de Boulton. Sendu al la redaktoro: Cathy Schulze, 410 Darrell Road, Hillsborough CA 94010. * \ klfcU0T6K0| HAVAS If BBS British Esperantist Instruisto en mezgrada lernejo metis afiŝon en la klasĉambron: SENPACE RICEVEBLA ĉiusemajne lunde ĝis vendrede SCIO Alportu viajn proprajn ujojn lu profesoro de zoologio, kiam studento malfruis, ĉiam esprimadis al li sian malaprobon. lam, kiam la profesoro faris lecionon pri ĉevalo, eniris en la ĉambron malfrua studento. La studentoj miris, car la profesoro, kontraŭ sia kutimo, nenion diris al la studento kaj daŭrigis sian lecionon. Fininte paroli pri ĉevalo, li diris, "Nun, post la ĉevalo ni transiru al la azeno", kaj turniĝinte ai la malfrua studento, li diris, "Mi petas, sidiĝu." "Dankon, sinjoro profesoro," respondis la studento, "mi povas auskulti la azenon ankaŭ starante". LA LINGVOSRANKO Ciu komencanto lernas, ke Esperanto havas en sia alfabeto la ses literojn kun supersigno: ĉ, ĝ, h, ], ŝ, ŭ; sed ke ĝi ne uzas kvar el la kutimaj latinaj literoj: q, w, x, y. Multe da lingvoj ne uzas la tutan latinan alfabeton. La ĉefaj latinidaj lingvoj —la franca, hispana, kaj portugala-funkcias sen k kaj w, krom en kelkaj pruntitaj fremdaj vortoj. La itala tamen estas pli ŝparema, car ĝi ne uzas /, k, w, x, kaj y. Neniu slava lingvo uzas q; nur la ĉeĥa bonvenigas x. La sudslavaj (slovena kaj serbkroata) ne havas y. La pola ne bezonas v kaj la aliaj ne havas w. Do ĝenerale la slavoj elbaras la samajn literojn kiel Esperanto. Inter la teŭtonaj lingvoj, la norvega abstinas de c, q, w, x, kaj z. Pli vaste en la lingvomondo, la finna skribiĝas sen b, c, d, f, q, w, x, z. La vje^nama, malgraŭ sia vasta uzado de supersignoj, ne uzas /, /', w, kaj z. La ĉampiono pri ŝparemeco tamen estas la havaja: ĝi havas nur 12 literojn, do ne havas b, c, d, f, g, j, q, r, s, t, v, x, y, z! - el La Ligileto (Ohio), J an. 1985 JAĤTO VETURAS FOR...KA] VETURIGAS LA MORTON, Deck Dorval. Flandra Esperanto-Ligo, 1983. 190 p. Prezo ĉe ELNA: $8.15. Mi opinias, ke la Esperantistoj ŝuldas dankon al la Flandra Esperanto-Ligo {kiu eldonis ĉi libron), al Christian Declerck (kiu lingve reviziis ĝin), kaj ne malpleje al Deck Dorval (tiu persono kun nekonata nomo, kiu verkis ĝin). Mia scio pri la Esperanta literaturo ne ebligas al mi diri, ĉu ĉi tiu romano estas la unua vera detektivĝenra romano en nia lingvo — sed ĝi nepre devas esti unu el la plej bonaj. La intrigo estas klasika. Sur jaĥto mediteranee veturanta vojaĝas 15-persona grupo. Unu grupano, riĉa usona industriisto, mortpafiĝas - verŝajne sola en ĉambro. Alia grupano, ĉefinspektoro de la kriminala police de Antverpeno, devas elfosi la murdinton. Tion li malrapide, majstre kaj klasike faras, inspektante kaj enketante, kaj en la fino li konstatas la identon de la kulpinto...krom ke restas nur unu problemeto. Malsame ol nia kriminalromana majstro Claude Piron (kies romanoj tute ne estas detefct/Vromanoj laŭ la ordinara dif ino), Dorval juste traktas la leganton. La indikoj pri la krimo ĉiam estas videblaj sur la paĝoj (la ĉefa indiko estas sur paĝo 26, se vi interesiĝas - kaj ĝi ne remenciiĝas ĝis la antaŭlasta paĝo!}. Tiurilate mi devas mencii, ke almenaŭ unu tian indikon la usona leganto verŝajne ne rimarkos, pro grava kultura diferenco inter Eŭropo kaj Usono: "Se via edzo estonte voĉlegos por vi, li nepre ne forgesu tranĉ-malfermi la libron!" [paĝo129] Por romano tiel bone verkita, la stilo estas tre facile komprenebla. Laŭ mi, eĉ progresanto povus profiti el ĉi tiu romano. La rolantoj estas bone skizitaj, kaj la fina intrigoturno estas tre surpriza, almenaŭ por tiuj, kiuj ne komencas legi ĉe la fino (mi nun ne parolas pri la idento de la murdinto, kion mi sufiĉe frue divenis, sed pri la solvo de la krimo). Entute libron, kiun mi povas rekomendi al ĉiu ieganto, - Don Harlow VOLAS KORESPONDI BRAZIL: Jose Alcigerio Batista, Rua Hipolito Cassiano-871, 59900 Pau Dos Ferros-RN, Brazil. FRANCE; Esperanto-Klubo, 116 Ave. Alsace-Lorraine, F-33220 Sainte- Foy-La-Grande, France. S-ino Laura Vieillefond, 39 rue Jules Ferry, Pineuilh, F-33220 Sainte~Foy-La-Crande, France. Instruas Esp-on al 9-16-jaruloj. 5-ro Joel Roger Laporte, Route de Bergerac, Le Fleix, F-24130 La Force, France. Instruas al 9-16-jaruloj. IRAN: Farhang Zamani, La Omid Kultura Asocio, P.O. Box 71955-371, Shiraz, Iran. S-ro Hassan delavar, Gate lakan the end alley, Hamid Bayari Co, 41456 No. 39, Iran-Rasht. HUNGARY: Bernadett Lakatos, Ajka, Nefelejis u.11, Veszprem megye, 8400, Hungary. 15-j. studento. Sŭto Jozsef, H-9900 Kormend, Honvedu 13, Hungary. 24j. EvaLukacs, Budapest 1138, Vaci ut. 159/a IV lepcs. I, em 68, Hungary. 26j. Boda Emese, Telekgerendas, Dozsa Gyorgy ut 19, 5675 Hungary. 15j. pri lit., sporto, danco, vojaĝo. SWITZERLAND: Blanka Pavloviĉ, Niederamtstrasse 60, 4632 Trimbach SO Switzerland. 40j, librotenisto; pri lingvoj, muziko, lit. 10 ANONCOJ T-ĉemizoj ESPERANTO $10 - NE haveblaj ĉe M.I.T. Mendu de: Esperanto Society of New England, P.O. Box 44, Fayville MA 01745. Esperanto Memorabilia: Titolpaĝo de la traduko por Usonanoj farita de Henry Phillips en 1889 de la Unua Libro. Unu paĝo 20