-bulteno R 0 V J 71 R 0 1976 Udaŭrindc-maloftra aldonaĵode PREZENTA NOTO DE LA REDAKTANTO Vi legas la unuan numeron (sed esperinde ne la lastan) de la plej nova generacio de familio almenau* dek kvin jarojn aĝa. Iam ĉirkatl i960, fondiĝis organizajo, kies^ impona nomo trovigas tuj super ĉi tiu noto; kaj post nelonge fondiĝis ankaŭ" ĝia Bulteno. Tiu prapatra Bulteno aperadis (se memoro ne tromp- as min) dum pluraj jaroj, sed ĉesis pro manko de tempo, atl de volo, aŭ de intereso. Almenaŭ" unu fojon post tiam, nova JEN-Bulteno naskigis kaj poste mortis, (Eble mi diru "vekiĝis" kaj "endorm- iĝis"; sed mi ne forlasu mian meta- foron.) Mi ne scias, ĉu ci tiu estas la tria generacio aŭ la kvara, au eĉ kvina; do ĝi restu sen numero, simple datita Novjaro 1976 (la dato estu bonaŭguraI). Ĝ-i plu aperos laŭ* povo. La ĉefa kondiĉo estas: E^N H A V 0 Do nutru ĉi tiun infanon. Ne lasu gin morti pro malsato. Manĝ- igu ĝin je viaj skribaĵoj, ail eĉ desegnaĵoj. Ne timu, ke gi ne digestos vian stilon ail gramatikon; la redaktanto povos dispremi ĝenajn bulojn, kaj igi la materion iom pli mola au glata, se tio necesos. La buŝo de la infano troviĝas: ĉe Mark Mandel, 854 Riley Drive, Albany, Calif. 9^-7061 "" du_poemoj Ŭ§_Lisa_Tauxe kaj falas la neĝo, (kaj briletas fore lumoj en la kreskanta krepusko) silente rapide plenumanta sian celon. sen ekscito la neĝo venas por kovri cikatrojn de 1* homaro. falanta ludante blovita de venteto, ĝi drapiras la mondon kaj remburas akrajn stratojn kaj konkretajn konstruaĵojn. egaligas maizkampon kaj autoŝoseon. vento, glacio, kamp', kaj flor*, cio estas egala, netuŝita, belega kaj preta por la novtago. ne forgesu rememori! (la vivo estas "saluton" kaj "ĝis") ke la universo kurbiĝas kaj dioj estas mortaj por ne diri enterigitaj kaj la HOMO (bravulo) regas juste, (linĉamasoj?) sage, (viet nam??) kaj ĉio estas en ord* (ekonomio???) ? kaj la homareganeto devas miri. cu ne? GUTOJ MALGRANDAJ proponitaj aldonajoj al nia lingvo konstante frapigataj de Timothy Ryan kaj Brian Burg Lingvistikaj taksonomoj havas steril- an nomon por ili: "neologismoj". En naciaj lingvoj "neologismoj" estas tute akceptataj eroj de la normala procezo de lingva ŝanĝiĝado. La mondo ŝanĝiĝas, la homoj plivariiĝas, kaj ankaŭ iliaj vortoj, iliaj komunikiloj, plimult- nombrigas por reflekti tiujn ŝanĝiĝojn. Sed en Esperanto, proponitaj aldonoj ĉiam ricevas multe da kontraŭstaro de iuj Esperantistoj pro la ŝajna rigida, fiksita karaktero de nia lingvo. ciu radiko havas nur unu signifon, ĉiu lite- ro nur unu sonon, ktp. Sed kreitas* nur gramatika kaj fonetika rigideco, kiu estas dezirinda por faciligi la lernadon kaj por belsonigi nian ling- von; kaj estas tute sofisme trudi tian surfacan neflekseblecon kontraŭ* facil- eco kaj libereco de esprimado. Tian nocion ege kontraŭbatalus la Majstro. La ideo de novaj-enkondukado, de-homa kreado de por-homaj vortoj, estas baza tradicio de Esperanto; kaj mi neniel povas pensi ke Zamenhof volus, ke kvindek naŭ* jarojn post lia morto, la uzantojj de lia lingvo elpelu ĉiun kon- tribuajon_al ĝi, kiu ne povus a.bsolute_ * La steleto (*) signas radikon aŭ vort- eron, kiu estas eksplikata en la subaj proponoj. (N.de la R.) dokumentiĝi kiel lia originala kreaĵo. Tiu karcerlingva pozicio tamen vaste troviĝas en Esperantujo, sed feliĉe por la lingvo gi ankorau1 ne superis inter la Esperantistoj. Esperanto ne estas tabue netuŝebla donaco de la dioj, sed vivanta, spiranta organismo pli granda ol la sumo de siaj eroj. Ni ne frivole kaj spasme faru sen- bezonajn ŝanĝojn en la lingvo, certe ne en gia fundamenta strukturo, sed ni ja zolas* ekzameni nian organismon kaj krei modestajn aldonajojn kie ni trovas mankon de esprimpovo. Tio ne estas nur rajto de la uzantaro, sed ankaŭ ĝia devo. Tiun devon jam mult- foje plenumis Siuj gigantuloj de Esperanta literaturo ekde Zamenhof mem. La kriterioj sekvitaj de ili (kaj de ni) evidentigass aldonutaj* radikoj aŭ gramatikeroj estu etimologie logik- aj, kaj ili konformu al la lingva strukturo kaj komforte ensidiĝu en ĝin; alivorte, la samaj kriterioj uzitaj de Zamenhof kiam li kreis la unuajn radikojn. Tial, do, laŭ" la tradicio de Esperanto, ni prezentas la sekvantan rubrikon en la JEN- Bulteno, kiu, ni esperas, estos daŭr- anta forumo por proponi kaj diskuti aldonojn al nia lingvo. Jen nur kelkaj el niaj ideoj: __T R -ab- magna zoli fe jni Sufikso, malo de "-in-", por indiki virseksecon, ekz. "ŝafabo", Granda laŭ atingajoj, historia graveco, ktp.; Karlo la Magna. Napoleono eble estis magna, sed certe ne (fizike) granda. Angla "should", germana "sollen", ktp. Nun malelegante kaj malprecize tradukata per "devus"; alivorte, "Estus pli bone se mi irus; mi zolas iri." "Zoli" havas liberecon de tensoj, kiu mankas al "devus"; komparu "Mi zolis veni" kun "Mi devus esti veninta." Ne temas pri devo, sed pri pli bona elektuta* vojo; pri zolo. Intence ŝajnigi kun celo de trompo, ekz. "Li fejnis malsanon nor eviti laboron." Se li havus falsajn simptomojn, tiuj sajnigus malsanon, sed ne intence; do la simptomoj, kaj la homo, ne fejnus malsanon. nupto La stato aŭ institucio de geedzeco, "(ge) edziĝi". "Nuutiĝi" signifu 2 silvo Arbaro au! arbara regiono en pli preciza senco (angle "forest") Grupo de tri palmoj en mezo de urbo estas arbaro, sed ja ne silvo. ruro lona ripasto sari smili -ez- Simile al la supra; kampara regiono precize, "La Kamparo" (angle "the country"), malurbecejo. Rura muziko ne devas origini el kampoj. Soleca, malfeliĉa pro soleco, angora pro manko de kunuloj, amikojj ktp. Angle "lonely". Pli preciza ol "soleca". Multaj homoj guas la solecon kaj tial ne estas lona.i. Mango, en senco de manĝtempo, manĝ-okazo (angle "meal"). Se mi manĝas unu vinberon tio estas mango, sed ja ne ripasto. Uzi at! havi ion kune, kunlaborece» ne "dividi" sed kunhavi, kunuzi. Angle "share". Malgrimaci; montri plezuran mienon sen rido, ega au eta, kaj tial estas "rideti" fuŝa traduko. Angle "smile". "Rideto" prefere signifu ĝuste tion, "chuckle", malgrandan ridon. Sufikso por indiki lingvonomon: anglezo, francezo anstataŭ! "la angla, la franca", certe malprecizaj kaj malelegantaj terminoj. "La angla" kio? Same adverbe: paroli angleze anstatatt "paroli angle" (anglamiene? anglageste? anglavoĉe?) . Tute logikaj, sed ial ne de Zamenhof uzitaj, kondicionalaj participaj finaĵoj. La krimulo pafis al S-ro Gonz sed mal- trafis linj do la murdunto forkuris kaj la murduto viŝis la frunton. Nedifinita verbo por aludi al jus dirita verbo: "Antau* ol vi eliros, balau la plankon, lavu la fenestron kaj promenigu la hundon.": "Jes, mi os!" anstataŭ "Jes, mi balaos, lavos kaj promenigos." En Esperanto, pro nia sistemo de vortfinaĵoj, verbaj parti- cipoj kiel "vidinta" devas esti adjektivoj, eĉ se ili estas verbaj adjektivoj. Tial "Mi estis vidinta lin" ne gramatike gustas same kiel "Mi estas bona lin" ne ĝustas; adjektivoj, eĉ verbaj, ne povas havi objekton. Tial mi proponas rektajn, verbajn formojn por kaj ĝustigi gramatike kaj simpligi la participajn tensojns "Mi vidintis lin." "S-ro Gonz ne sciis, sed laAkrimulo jam pafontis lin." Same por pasivaj participoj: "S-ro Gonz pafitas." "Esperanto parolatas ĉie." Jen nur kelkaj ekzemploj de lingveroj kies uzado, niaopinie, multe plibonigus nian lingvonj nur kelkaj gutoj malgrandaj. Aliajn gutojn ni petas de niaj amikoj kiuj legas tiujn ĉi vortojn. -unt- kaj -ut- Rektaj, Neadjektivaj Participoj (Komervto de la redaktanto pri --"Guto^JJalgrandajlO_______ Okazas ofte, en Esperanto kiel en la naciaj lingvo j, ke kunmetita vorto ricevas sencon iom pli pre- cizan ol la sumon de siaj partoj. Tia preciziĝo nomigas "enleksikon- igo" (angle, "lexicalization"). Ekzemple, ne ĉiu "black bird" (nigra birdo) estas "blackbird" (merlo)j kaj ne Siu aro de vortoj (kiel ekz-e la artikolo "Gutoj Malgrandaj") estas vortaro. Laŭ* kaj la Plena Vortaro de Esperanto kaj la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto ("PV" kaj "PIV"), "arbaro" estas pli ol simpla grupo, aŭ simpla aro, de arboj; efektive, ĝi tradukas la anglan "forest". En Esperanto ja estas longa tradicio de sinonimoj, kies utilo estas ĉefe poezia: ekz-e, "frida" anstataŭ" "malvarma". "Ruro" jam estas tia vorto: laŭ" PIV, "(poezia vorto) kamparo", kaj "kamparo" difiniĝas kiel "aro de kultureblaj kampoj, rigardata kontraste kun la urbo"— do, proksimume sama, kiel la propono de niaj Gutistoj. "Sajnigi" estas "enleksikoniĝinta", ĉiam difinata kiel intenca ŝajn-igo. "Nupto" jam sidas en PIV, sed bedaŭrinde kun alia signifo: "geedziĝa festo". Ankaŭ -unt-" kaj "-ut-" estas jam elpensitaj; oni ja trovas ilin utilaj. Same la "rektaj participoj", kiel "pafontis", estas utilaj. Sed la adjektivaj participoj estas tute akceptindaj. En la tuta hind- -etlropa familio de lingvoj— sur kiu Esperanto ĉefe baziĝas— kaj ankaŭ* ekster ĝi, estas vortoj kiuj "parto- prenas" (latine "participiunt") en la ecoj de kaj verboj kaj adjektivoj. Oni ne diras "Mi estas bona lin", ĉefe car 'bona" ne akceptas komple- menton. Sed "utila al mi", "amiko al ciuj", "fremda al niaj moroj", "valora por niaj celoj" ks. afldiĝas ĉiutage, adjektivoj kaj eĉ substant- ivoj kun komplementoj. La sola di- ferenco ĉe la participoj estas, ke ili povas akcepti akuzativan komple- menton, laŭ* la uzo de la verbo. Kaj por la facileco kaj libereco de esprimado, la adjektivaj participoj estas necesaj al la lingvo. —M.M. A N 0 N C 0 nnnnmisnnsn ((Miricevis ĉi tiun anoncon antau preskaŭ" jaro, de du membroj de la grupo, kiu faras gin. Ili ne estas Esperantistoj, sed interesiĝas pri la lingvoj la anonco eksplikas sin. Mi petas pardonon pri la malfruo.)) Ni estas grupeto de homoj interesiĝ- antaj trovi sunan insulon, sur kiu ni povos ekevoluigi novan kulturon, kiu inkluzivos diversajn rasojn kaj religiojn. Ni celas konstrui spiritan komunumon, kies kelkcent membroj povos vivi harmonie kun si kaj kun tiu dieco, kiun ni kredas enesti en la universaleco de la homaro. Ni volas vivi proksime al la tero kaj siaj fortoj, en simpla kaj ekologie ekvi'libra maniero, por klopodi atingi memstarecon. Klopodante kontribui energion al la celo de Unuopa Paca Mondo, ni esperas starigi internacian orfejon, en kiu • kunigi, el la tuta mondo, infanojn suferantajn pro milito aŭ naturaj kata- strofoj. Ni interesiĝas lerni la helplingvon Esperanton por uzo en nia komunumo. Ni kredas je la principo malantaŭ* ĉi tiu universala lingvo: "ke ĉiu el ni havu en sia povo tion, alparoli kaj kompreni ĉiun el siaj kun-homoj en la tuta mondo." Iu, kiu iom ajn interesiĝas pri ci tiu komunumo, skribu al: Amerushas (la nomo estas provizora) c/o 210 Windsor Avenue Swampscott Massachusetts 01907. 4 La vinjetoj ĉerpiĝis el Alphabets and Ornaments, de Ernst Lehner, eldonita de Dover Publications, Novjorko. Iuj el la ornamaj literoj ĉerpiĝis el Letter Forms, de Frederick Lambert, el la sama firmao.