ELNA-BULTENO Oficiala Esperantlingva Organo de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, N-ro 22. Oktobro, 1973. Redaktis Karl Pov, 1014 Weymouth Avenue, San Pedro, CA 90732. Helpredaktis R. T. Sandberg. SURVOJE AL STARIGO DE CENTRA OFICEJO ELNA ricevis provizoran savon de la krizo, kiun alportus plena manko de in- formcentro kaj libroservo. Ges-roj William kaj Catherine Schulze konsentis labori ec post la fino de ci tiu jaro, ĝis ELNA starigos veran Centran Oficejon. S-ino Schulze, Vicprezidantino de nia Ligo, verkis detalan proponon pri la laboroj plenumotaj kaj la probabla prok- simuma kosto de la Oficejo. La ejo mem devos esti sufiĉe amplek- sa por dosierŝrankoj, stoko da libroj kaj informiloj, kaj loĝanta direktoro. Kvankam tute ne necesus, estus oportune, ke ni loku £in proksime al la nuna in- formcentro, do en Burlingame, por ke transporto de la materialoj ne estu granda problemo, kaj ankau pro tio, ke ges-roj Schulze povus helpi spertigi la direktoron iomete. Domo en la tiea ko- merca distrikto lueblus je cirkau $400 monate. Plej saĝe estus lui, ne aĉeti, almenau dum la unua, eksperimenta jaro. Monata buĝeto aspektus jene: Lukosto, elektra energio, telefono $500 Salajro por direktoro 600 Parttempa librotenisto 400 flelpantoj (verŝajne gimnazianoj, por paki librojn ktp.) 200 Diversajoj (papero, preskostoj, afranko, tajpilo ktp.) 300 Sumo (monata) $2,000 Kun modesta mildolara margeno, tio estus (nur proksimume!) $25,000 jare. Kie estos la fontoj? Du fontoj estas evidentaj: la kotiz- oj kaj la libroservo. La kotizoj proviz- os eble $5,000, la libroservo minimume $2,000, sed restas ankorau la plej granda parto, $18,000. ELNA mem kompreneble starigos fonduson, sed la estraro bone komprenas, ke la posoj de la liganaro ne estas senfundaj. Necesos serĉi monon pli persiste ol iam antaue ekster la movado. VEN0NTAJ K0NGRES0J KAJ K0NFERENC0J La 21a Kongreso de nia Ligo okazos en Ĉikago, Ilinojso, de la 27a ĝis la 29a de decembro 1973, samtempe kiel la jarkunveno de MLA (Asocio pri Modernaj Lingvoj). Tiu ararigo estos aparte opor- tuna por la profesiaj lingvistoj inter ni, car du el la seminarioj ĉe MLA estos "Esperantaj Lingvo kaj Literaturo," sub prezido de Prof. Carlton Carroll, kaj "Interlingvistiko," kie Prof. Richard E. Wood pritraktos la temon "Socilingvi- stikaj kaj Kulturaj Konsekvencoj de la Estiĝo de Intemacia Lingvo." La 28an de decembro la tuta ELNA-Kongreso povos ĝui la tradician Zamenhof-Bankedon de la Esperanto-Societo de Chicago. Kongres- ejo estos Allerton Hotel, kaj ĉambron oni povas jam nun rezervigi pere de s-ro R. Kent Jones, 3318 N. Lake Shore Drive N. 801, Chicago, Illinois 60657.* La 2la estos nepre inter niaj plej brilaj kon- gresoj, kaj ju pli da aliĝoj, des pli brile ĝi sukcesosl La Tut-Kalifornia (au Esperanto- Pacifika) Konferenco ne okazos en Ros- arita, kiel ni antaue anoncis, sed en la...fama landlima urbo Tiĥuano, Meksi- kio. Aventuremo, se ne ankau risort- tranciloj, necesos tie! La hotelo El Conquistador, bonŝance iom ekster la urbocentro, estos konferencejo, de la 5a ĝis la 7a de aprilo 1974. Por cert- igi ricevon de pliaj detaloj, skribu al s-ro Francis E. Helmuth, 5526 Beaumont Avenue, La Jolla, California 92037. La 22a ELNA-Kongreso okazos en Spokane, Vaŝingtonio, de la 2la ĝis la 23a de junio 1974—samtempe kiel Mond- Ekspozicio 1974—ĉe Whitman College. Tio ĉi estas efektivigo de la dezir- esprimo, ke la landa kongreso estu en kadro de iu regiona konferenco, Car la 22a fakte estos la jam planita Pacifika Nord-okcidenta Konferenco. Estas flustra onidiro, ke la reprezentantoj de la Cina Esperanto-Ligo ĉe la 60a Kongreso de Japanaj Esperantistoj montris intereson pri ebleco veni al ELNA-Kongreso, do nia prezidanto, d-ro E. James Lieberman,faras al ili oficialan inviton al Spokane. *Vidu la aligilon ce paĝo 7. La du plej gravaj mondaj kongresoj de Esperanto ne koineidos en 1974, do eblos veni al ambaŭ. La 47a SAT-Kongreso okazos en Bergamo, Italujo, kaj la 59a Universala Kongreso en Hamburgo, German- ujo. Precizajn datojn ni anoncos poste. Se sufiĉe da partoprenontoj sin anoncos, estos vojaĝa kurso de Esperanto sub aŭs- picio de San Francisco State University. La kurso estos instruata de William Auld, kies tradukon "Epifanio" (angle "Twelfth Night") de Sekspiro oni surscenigos ĉe la Kongreso. Kursanoj partoprenos la Universalan Kongreson kiel oficialan parton de la kurso. NEKROLOGO: CHANNING L. BETE, SR. Ĵus alvenis sciigo, ke Charming L. Bete, Sr., mortis la 18an de aŭgusto je koratako. Bete entuziasmigis pri Esper- anto malfrue en la vivo, kiam li parto- prenis kurson ce San Francisco State College sub magistro William Auld en 1970. Li estris eldonejon Channing L. Bete Co., Inc., kiu eldonis la tre al- logajn informbroŝurojn The ABC s of Esperanto kaj About Esperanto, kaj la elementan kurson A First Course in Es- peranto de William Auld kun kasetaj son- bendoj. Dum sia relative mallonga es- perantisteco, Bete faris gravegan labor- on por nia afero. KOREKTOJ Ensteligis kelkaj eraroj en la lasta irumero, el kiuj ni volus korekti la pli gravajn. P. 1, live, -6, "Post longan" estu "Post kiam longan"; p. 4, live, -5, "malsaton"; p.5, live,-5, "Nov-Hampŝiro"; p. 7, live, 7, "$1.95" estu "$2.35"; p.7, dekstre, 20, "loĝas." HISTORIO DE CIRCLEVILLE, OHIO Malmultaj usonanoj scias tiom pri la historio de Circleville, Ohio, kiom aperas sur jus eldonita faldfolio en traduko de Lewis Cook, Jr. Gi inkluziv- as ĉion, kion vi volis scii pri Circle- ville sed ne kuraĝis demandi, ekde la epoko de Kristo! Por ricevi la fald- folion, sendu afrankitan kaj adresitan koverton al s-ro Lewis Cook, Jr., Box 442, Circleville, Ohio 43113. CE LA SKOLTOJ S-ro John Kailento de Staten Island, Nov-Jorkio, metis informojn pri Esperanto en la lokan skoltan bultenon kun anonco, ke li donos jamborean subvencion al skol- to kiu akiros la Interpretistan Medalon. Li ankaŭ ofertis helpi al skoltoj lerni la lingvon internacian. ESPERANTO EN SUBTERA BILDSTRIKAJERO Amantoj de sciencfikcio ofte trovas aludojn pri nia lingvo kaj eĉ dialogon esp-an en diversaj verkoj de tiu ĝenro, de interalie Philip Jose Farmer, Harry Harrison kaj Mack Reynolds. Certe inter la plej kuriozaj ekzemploj de tia util- igo de la lingvo internacia lokiĝas la nigra-blanka subtera bildstrikajero RowIf de Richard V. Corben, eldonita de Rip Off Press en 1971. La intrigo temas pri hundo kiu magie ricevas homan figuron, sed alie retenas hundan aspekton. Ĉi tiu duonhomo devas savi sian mastrinon de armeo de demonoj, kiuj parolas inter si jenmaniere: "Si estas unuanbataleman publikinonl" "La ĉefo estas ricevanta la plejbone bel- etajn virinojn." "Ĉu estas la lokon?" "Jesil Mi estas revena nian bazon. Vi havas la komandon...Permesu neniun je vivi!" "Rapidigi! Formu vicoj!...Vi estas pli teda ol snala krapo!" Sajnas, ke tiu armeo lernis Esp-on laŭ la ekzemploj en The Aggressor Lan- guage! Se vi tamen deziras ekzempleron por via muzeo de acaĵoj, mendu rekte de Rip Off Press (50$ plus 15$ afranko), Box 14158, San Francisco, CA 94114. EL LA FUNDAMENTA KRESTOMATIO "Memvola vivisekcio. Du Amerikaj kuracistoj antau nelonge publikigis en la gazeto 'New-York Herald* originalan anoncon, en kiu ili proponas 5000 dolar- ojn da rekompenco al la persono, kiu konsentus, ke oni faru al ĝi operacion, konsistantan en farado de truo en la stomako kaj fermado gin poste per vitro, por farado de esploroj super la funkci- ado de la stomako. Al tiu ci propono alsendis sian konsenton 142 homoj, precipe laboristoj. La 'felica elektito' fariĝis unu atleto, kiu ne havis sukces- on en la cirkoj." La ci-supran artikoleton, tiritan el la sekcio "El la vivo kaj sciencoj" de nia Fundamenta Krestomatio, ni ne represis kiel modelon de stilo. Sed ku- rioza ĝi ja estas, kaj ne nur el lingva vidpunkto! Se iu ELNA-ano povus elserĉi pli detalajn informojn pri la nekutima operacio kaj giaj sekvoj, li/si bonvolu ilin komuniki al la redaktoro. USONO EN NIA INTERNACIA GAZETARO El Popola Cinio. n-ro 6 de 1973, en- havas iom malesperigan artikolon pri "Nova Monkrizo en Kapitalisma Mondo," kiun sek- vas priskriba listo de la nau "Rrizoj de la Usona Dolaro" ("La naŭa estas la nuna."). En Hungara Vivo n-ro 2, 1973, aperas jena ŝerco: "Prezident-elekto okazas en Usono. Raportisto intervjuas personon atendantan antavt elekto-budo: 'Kion vi opinias pri la du kandidatoj?' 'Felice . ankorau, ke oni povas elekti nur unu el ili.'" CE 1A ESPERANTO-KLUBO DE LOS ANGELES EKLA estas inter la plej agaj kaj multnombraj grupoj sur nia kontinento. Gi ĝuas duoble favoran pozicion: en Ka- lifornio, kie estas pli da esperantistoj ol en iu alia ŝtato usona, kaj ce la mar- bordo, kio helpas la kelkfojan alvenon de eksterlandaj gastoj. Prezidanto- Kasisto estas William W. Glenny. En marto okazis anglalingva ekspoz- icio kaj pridiskuto de aktuale dispon- eblaj lernolibroj. Tiu tute anglalingva programo malplaĉis al kelkaj, sed allogis multajn interesigantojn. Sajnas ke, kiel tre malofta kaj escepta afero, nacilingva programo povas tamen utili. Por la aprila kunveno juna talent- ulo Briejo Burg kantis kaj konatajn "popolkantojn de Esperantujo" (Jen nia mondo ktp.) kaj du originalajojn, la "bibop"-stilan Unuigu kaj la pli trank- vilan Unu beIan rozon. (Tekstoj espereble aperos tie ci baldaŭ.) En majo amaso da esperantistoj kun— premiĝis en la hejmon de la prezidanto por spekti la teatrajon Proksima nekon- ato. Tiun kulture elstaran eventon EKLA Suldas al la Universitato Fort Lauder- dale, kiu patronas la vojaĝon de la famaj geaktoroj Zbigniew Dobrzynski kaj Kalina Pienkiewicz tra Usono. La junia kunveno provizis kelkajn surprizojn. La gasto, germana samideano Karl Weller, lastmomente informis, ke li ne povos veni. Bonŝance jam trovigis dua prelegisto, John H. Fulton, kiu in- tends prezenti lumbildaron. La sur- prizo estis, ke apenaŭ restis duonhoro por tiu prezentado post neplanita disku- to pri plej diversaj klubaj aferoj. Eble la plej interesa diskuttemo estis la Zamenhof-bankedo, kiun EKLA tradicie okazigas ĉiudecembre. Kelkaj revoluci- emaj junuloj audacis proponi ke la vivo kaj idearo de nia majstro estas elcerp- itaj malaktualaĵoj, kaj ke la bankeda programo devus sin okupi pri pli gravaj aferoj. Ilin rebatis Sandor Bako, certe la plej talenta oratoro en la klubo kaj nepre inter la plej elstaraj de Usono, dirante, ke la vivo de Zamenhof havas tiom da aspektoj, ke gi vere ne estas elĉerpebla. La debato versajne daflros! Specialan duan junian kunvenon oni alvokis okaze de la efektiva alveno de s-ro Weller, kiu faris al la ĉeestantoj tre intereskaptan prelegon pri sociala asekuro kaj rilataj aferoj en sia lando, Germanujo. Li diris, ke vidante sepdek- jaran usonan kelnerinon, kiu ne nur an- korau laboras sed estas ec tre kontenta pri tio, li tre surprizigis. Li konklud- is, ke la socialaj servoj en Europo ĝen- erale estas pli evoluintaj ol en Usono. Sekvis vigla horo da demandoj kaj respondoj. Nu, jen EKLA. Kial via redaktoro malsparis tiom da spaco por priskribi la agadon de unu loka grupo? Pro tio, ke klubaj novajoj devas esti parto de nia bulteno. Pli bone estus enmeti novaĵojn pri pluraj kluboj. Sed por tio via re- daktoro bezonas informojn! La redaktoro eĉ ne scias, kiom da lokaj grupoj efek- tive ekzistas, do li bezonas vian helpon. Sendu la informojn al Karl Pov, 1014 Weymouth Avenue, San Pedro, CA 90732. Antaudankon! DE LA ESPERANTO-SOCIETO DE CHICAGO venis la jenaj informoj preskau tuj post kiam la ci-supra artikolo estis kompostita: R. Kent Jones estas la prezidanto de la ESC. Ĝiaj programoj tuŝas divers- ajn aspektojn de lingvaj problemoj, kaj la personoj kiuj prelegas al la membraro estas el tre diversaj organizoj. Ekzemple, ĉe la januara kunveno la temo estis "Nuntempaj Jugoslavaj Lingvoj" kaj la prelegisto estis reprezentanto de la Jugoslava konsulejo en Cikago. Februare, la ESC-anoj aŭdis pri turismo kaj lingvo en Ilinojso pere de la buŝo de oficisto de tiu ŝtato. Marte, pri gesfca lingvo parolis reprezentanto de organizo por surduloj. Aprile, lingvisto el la Universitato de Cikago donis al la membroj informojn pri la nuna stato de komputera traduko. En majo, "Sciencaj Tradukoj" estis la temo kaj reprezentanto de la Nacia Tradukcentro estis la parol- anto. La junia temo: "La Haveblaj Li- broj"; parolanto: reprezentanto de la Biblioteko de Internaciaj Rilatoj en Ĉi- kago. Julie, pri "Reklamoj en 70 Lingvoj" parolis s-ro William Grant de la firmo Grant Advertising kies klientaro reklamas en pluraj landoj. Aŭguste, membro de la Altrusa Klubo parolis pri "Lingva Banko de 45 Lingvoj" fondita de tiu organizo post kiam maristo mortis car li ne povis angle klarigi siajn simptomojn al kurac- isto. Post ĉiu prelego, la prelegisto respondis al demandoj de la auskultintoj. En oktobro, ESC-anoj auskultos oficiston de la Centro por Internaciaj Vizitantoj en Ĉikago pri la funkciado de tiu centro kaj oficiston de la Ĉikaga Metropola Saniga Distrikto pri terglobskala malpur- igado de akvo kaj aero. La avantaĝo de ĉi tiuj prelegoj ne nur estas la gajno de valora kaj unika informo, sed ankaO la disvastigo de informo pri Esperanto en la kelkaj organizoj el kiuj venas la prelegistoj. Krom la ĉiumonataĵ kunvenoj, la ESC organizis dum junio kaj julio serion de seminarioj pri tradukoj el la angla lin- gvo en Esperanton. Dek du membroj prepar- is unupagan tradukon el la literaturo de sia fako. Post lautlego de sia tra- duko (la ceestantoj havis kopiojn kaj de la angla originalo kaj de la traduko),la tradufcinto parolis pri la tradukmalfacil- aĵoj trovitaj kaj klarigis siaj solvojn. Poste li respondis al demandoj. La tradukintoj kaj iliaj fakoj estas: s-ro Scott Turton, medicino; s-rino Julie Regal, registaraj statistikoj; d-rino Gertrude Novak, patologio; s-ro Paul Fox, komputeroj; s-ro Peter Anderson, bibli- otekscienco; d-rino Margaret Hagler, li- teraturo; s-ro Mark Koukol, radio; s-ro George Neumann, librokolektado; s-ro Randolph Clark, trafikaj reguloj; s-ro Richard Sandberg, financo; s-ro John Krai, maŝinoj; s-ro Robert Runser, aviadaj aferoj. D-ro John Lewin vizitis Cikagon la unuan semajnon de junio kaj persone kon- taktis pri Esperanto tiom da altranguloj de kluboj, profesiaj asocioj, edukaj fakoj ktp., ke ne ekzistas sufice da spaco ci tie por nomi ĉiujn. Ni menciu nur la Amerikan Medicinan Asocion (AMA), la Amerikan Bibliotekan Asocion (ALA), la klubojn Kiwanis, Rotary kaj Lions. La neta rezulto estas ke la plejmulto rimar- kis ke ili akiris pli favoran opinion pri Esperanto rezulte la kontakton. Unu anoncis sian intencon ekstudi Esperanton kaj mendis E-librojn. La redaktoro de Journal of the American Medical Asso- ciation donis permeson traduki en Esper- anton iujn ajn artikolojn aperintajn en tiu revuo. (Kelkaj membroj de la ESC nun tradukas tiajn artikolojn por even- tuala aperado en la Internacia Medicina Revuo kies redakcio estas en Japanujo.) La Klubo Rotary, tamen, ne ŝanĝis sian oficialan pozicion pri neniaj oficialaj decidoj rilate internaciajn lingvojn. LA NOV-JORKA S0C1ET0 raportas ke Marjorie Boulton parolos ĉe la Zamenhof-Vespero la 7an de decembro, 7:30 ptm., ĉe Freedom House, 20 W. 40 (kiu proksimas la publikan bibliotekon). Intertempe, si enketas ce Universitato Princeton pri Charles Reade, fama brita romanisto. Por pli da informo, kontaktu Mark Starr, 39-40 47th Street, Long Island City, NY 11104. LA PERSONA RAPORTO de J. Pool pri la lasta U.K. aperis en la lasta numero de la ELNA-Newsletter. NOVAJN KOTIZOJN anoncas UEA pro la dolora dolara situacio kaj inflacio tra la mondo. Ili estas: MA kaj MA-K, $14.00; MJ, $7.00; MS,$21.00; J-MJ, $3.50; junulo kun jarlibro kaj Esperanto, $10.50; nur abono al Esperanto, $10.50; nur abono al Kontakto, $3.75.La plialtiĝoj efektiviĝas tuj. La kotizo de dumviva membreco restos ce $186.00 ĝis la fino de 1973. Sendu viajn UEA- kotizojn al Armin Doneis, P.O. Box 105, Pharr, Texas 78577. VOLAS KORESPONDI: S-ro Juan Ramon Amunategui, Bolonia no.2, Parque de las Avenidas, Madrid 28, Hi- spanujo. 19-jara studento. S-ro Francisco Pinheiro Ramon, Soc. Recr. Uniao Rosariense, 97590 Rosario do Sul, Brazilo. Muzikisto, delegito de UEA. S-ro Julien Mostaert, St. Maria Aalter- straat 42, B-9880 Aalter, Belgujo. La SCIENCISTOJ EKOBSERVAS RAPORTAS RICHARD E. WOOD La antaunelong apero de la urn serioza scienca verko pri la sociologio de la paro la malion artikolo Movado," socilin; indikil ingvo Esperanto-- iĉa anglalingva o kiel Socia kaj Lingva en grava nacilingva revuo, estas ankorau unu epoko de la "malkovro" de Esperanto fare de sociologoj, lin- gvistoj, politikaj sciencistoj kaj diversaj aliaj fakuloj fine komenciĝis. Ĉu tio estas atingo de Esperanto? Cu frukto de efika informado en kleraj medioj? Au—male--cu ĝi nur estas atendebla en la nuna epoko, en kiu vivas 90% de la sciencistoj, iam ajn vivintaj ekde la komenco de la homa historio? Pli precize, cu gi nur dank- iĝas al la konata premo sur universitat- ajn profesorojn diverslande, kies dekan- oj kaj fakestroj ĉiam pli postulas, ke ili "eldonu au elfalu," rezulte, ke ili daure serĉas eĉ la plej esoterajn temojn por fakuliĝo kaj rapida eldono de arti- kolo j kaj libroj? Mi ne respondas rekte. Sed mi kon- silas, ke ni ne tro fieru pri tiu lasta- tempa evoluo, kiu alportos ĉiam pli da esplorantoj el diversaj fakoj en nian socion por gin observi kaj priskribi por siaj samfakuloj en nacilingvaj fakaj re- vuoj. Kaj ni memoru, ke ni estas obser- vataj. La sociologoj (kiel la brita sociologo Forster, verkinto de la menci- ita artikolo, kiu nun verkas tutan libron samteman), la antropologoj, la teoriaj lingvistoj, la historiistoj, jam estas inter ni. Ili notas nian konduton, nian socian organizon, nian uzon de la lingvo, nian historion. Ne antaŭjuĝe, sed atente kaj strikte observe, ili observas la bonan kaj la ne- bonan. Kiam okazas sengena interkompreno inter personoj el landoj kun diversaj nacilingvoj; kiam aperas valora litera- turaĵo; kiam denaska parolanto plene nature posedas la lingvon; tion ili notas. Same notitaj tamen estas tiaj fenomenoj malpli pozitivaj kiel la "eterna komenc- anto," lingvaj fuŝoj, nacilingve bazita fonetiko, kongresanoj kiuj audacas peti ke oni "parolu malpli rapide," enmovada batalado, vortaroj kaj gramatikoj ne bazitaj sur la hodiaua, parola lingvo (kun aparta atento al la denaskaj parol- antoj), kaj lingva neunueco. Qbservataj estas la ag*b kaj socia rango de la parol- antaro de la lingvo, interalie la integr- igo aŭ malintegrigo de giaj membroj en sian respektivan nacian socian vivon. Oni certe notas ĉiun indikilon de sekt- eco, de strangeco, de aparteco, de la estiĝo de nova etnio kun novaj bariloj kontraŭ la ekstera mondo—ne nur la lin- gvo, do, kiu per si mem distingas kaj dividas la parolantaron de Esperanto disde la neparolantoj, sed ankaŬ sociaj bariloj de aparta vivmaniero, apartaj moroj kaj kutimoj—ĉio tio estas observ- ata kaj el tio la diversaj fakuloj tiros konkludojn pri nia lingvo, nia socio, kaj la estonteco de ambau. Ĉu tiu observado kaj verkado helpos nin? Ne necese. Ĉu antropologo, vivinta inter centrafrika gento kaj poste eldon- anta en Europo sciencan studon pri gi, iel helpas al ĝi? Kiel universitata instruisto interalie de antropologio, mi tion dubas. La fenomenon Esperanto, parenteze, certe ekstudos ankaŭ La an- tropologoj, kiuj nun ciam pli dediĉas sin ankau al la socioj de la plej dis- volvigintaj landoj. Ni estu tamen pretaj por la alveno de eksteraj fakuloj, pere de kies verkoj ni iĝos konataj, ĉu porbone, ĈU pormal- bone, al la neesperantista mondo. Cis nun oni jug is Esperanton Ĉefe surbaze de nescio, nevolo scii, antaŭjugo. Abund- egas la ekzemploj—oni trovu unu ŝokan, ekzemple, en la enkonduko de Lingvo kaj Vivo, de G. Waringhien. Responde, la esperantistoj frontis al la mondo per sia informado, ĉiam bonintenca, sed ofte naiva kaj nekonvinka al fakuloj diversaj. La gravaj estontaj decidoj pri la eventuala oficialigo de Esperanto kaj gia taugeco por novaj uzoj, en novaj lokoj, probable dependos ne de nia propra volo nek de nia informa kampanjado, sed prec- ize de la raportoj de tiaj eksteraj fak- uloj, kiuj jam nun nin observas. SENNACIISMO: Kultura doktrino, kies cefaj celoj estas: 1) Malapero de ciuj nacioj, rigardataj kiel sendependaj, suverenaj unuoj; 2) Mondmastrumado k racia utiligado de cia energio k materio profite al ciuj homoj de nia planedo; 3) Unuecigo je ciuj me- zuriloj k kalkuliloj; 4) Praktikado de sennacieca lingvo (Esperanto) kun la celo, ke ĝi farigu la sole uzata kultur- lingvo. Informojn liveras la landa per- anto de la Sennaciista Frakcio de SAT, Karl Pov, 1014 Weymouth Avenue, San Pedro, CA 90732. TR0MPIG0 (El la germana lingvo tradukita de Art Wendler. El la novaĵletero de la Esper- anto-Societo de Iowa City stelis via redaktoro.) En kafejo demetis sinjoro sian ĵurnalon kaj diris al proksima fremdulo, "En ciu jurnalo oni legas plimulte la rakontojn pri stelo, rabo, batalo kaj murdo, kaj la policanoj faras nenion. La krimulo estas malofte arestita aŭ punita." "Vi false akuzas niajn policanojn, sinjoro. Nia polico estas tiel bona kiel aliaj ie ajn," respondis la fremdulo. "Ne kredu tion, amiko," diris la unua sinjoro. "Mi vetas kun vi dudek dolarojn ke mi povas iri en tiun kandobutikon, preni kelkajn cokoladojn, kaj, kiam mi elkuros la butikon, neniu persono, ec ne la policano, kiu staras antau la butiko, haltigos min." "Mi ne kredas tion," respondis la fremdulo. "Mi akceptas vian veton." La sinjoro eniris la butikon, for- prenis du cokoladojn kaj tiam eliris. Neniu persono au haltigis au arestis lin. La sinjoro reiris kaj diris, "Jen, kion mi diris? Donu al mi dudek dolarojn." La fremdulo alprenis al si autorit- atan mienon kaj diris, "Ci tiun fojon vi eraras, sinjoro! Mi estas policestro kaj mi arestas vin pro la plenumita krimo." "Ne, sinjoro policestro," la unua sinjoro respondis. "Vi estas refoje tromp- ita. Mi estas la posedanto de la kando- butiko!" CIUJN NOVAJOJN por la ELNA-Bulteno bonvolu sendi al la redaktoro, Karl Pov, 1014 Weymouth Ave., San Pedro, CA 90732. Antaudankojn! ATENTU! Esperanto Book Service anoncas ke, ĝis plua sciigo, Ĉiuj almenaŭ dek-dolaraj mendoj de kotizintaj ELNA-anoj ĝuos 10%-an rabaton, ekskluzive de Plena Ilustrita Vortaro, La Dia Komedio kaj la kompleto kun kasetoj de A First Course de William Auld. Ankaŭ, por Ĉiu trijara abono al El Popola Ĉinio (tarifon notu Ĉe Ĉi-numera reklamo), Esperanto Book Service kontribuos $1.50 al la kaso de ELNA. Esperanto Book Service, P.O.Box 508, Burlingame, California 94010._____ cl Vowla. Cinio .%■ Esperanta Monata Ilustrita Specimeno akirebla senpage ABONTARIFO: 1 jaro $2.20 2 jaroj $3.30 3 jaroj $4.40 ABONU ĈE: Esperanto Book Service P. 0. Box 508 Burlingame, CA 94 010 UPWIHI!