ELNA-BULTENO ESPERANTO •i----h ;nternacia lingvo/ esperanto.L|GO pqr NORDA AMERIKO Numero 19 (73) Novaĵa Redaktoro: Erik J. Felker (demisionta post ci tlu numero) Aprilo 1973 Literatura Redaktoro: n ovaĴoj el Usono Kalifornia Esperanto-Konferenco Kaliforniaj geesperantistoj ĝuis semajnfinan konferencon, 73. Olj.. 13-15, en Santa Barbara, Kalifornio. La eefa temo de la konferenco estis novaj instru-materialoj pri Esp-o. Doris Vallon klare montris la cefan ideon de la kunveno, dirante ke Esp-o povas pliriĉigi la vivon de iu ajn studanto, kaj ke la instruanto, cu profesia cu ne, devus laueble disponigi al la lernantoj tiun saraan nivelon de kompetento kiun ili trovus en klaso pri nacia lingvo. Sekvis prezentado de pluraj kursoj, libraj kaj diskaj. Se vi intencas instrui nian lingvon, nepre kontaktu s-inon Doroteo Holland, S^-k-0 San Lorenzo Drive, Santa Barbara, CA 93111, P°r ricevi informojn pri lernolibroj, sonbendoj, diskoj ktp. Alia pridiskutita afero nepre pripensenda por ni ciu.i estis, ke ges-roj William kaj Catny Schulze decidis ĉesigi sian longdauran kaj tutkoran laboron kiel informcentro kaj libroservo. La kialo de tiu decido estas, ke de post kiam la okcidenta informcentro fariĝis la sola funkcianta, la laboro multe kreskas, des pli pro tio, ke la informpetoj daŭre plimultiĝas. Oni generale decidis, ke la sola taŭga respondo al la problemo estus Claarles R. L. Power 1011; Weymouth Avenue, San Pedro, CA 90732 starigi veran oficejon (ges-roj Schulze sindoneme uzis sian propran domon). Oni ankaŭ antaŭvidis la bezonon por dungitaj profesiuloj. Tio kompreneble signifas, ke ELNA bezonos grandan kvanton da mono, kaj de la movado mem kaj de ekster la movado. Stariĝis pluraj komitatoj por komenci la necesan laboron, inter ili grupo por konkretigi pianojn kaj grupo por prezenti la planojn al fondusoj kaj peti financan subtenon. Jen vere grava eblo antaŭenigi la usonan movadon. Via helpo per ideoj kaj laboro estos tre bonvena kaj estas eĉ urge bezonata. Skribu al la redakcio por ke ĝi transdonu vian leteron al la koncerna komitato. Antaŭdankoni Kongresoj, konferencoj kaj konsterna^oj La pasintjara ELNA-Kongreso havis apartan etoson pro tio, ke ĝi okazis meze de la Universala Kongreso. &i estis samtempe tre oportuna kunveno, car se oni jam vizitis la UK-on, oni ne bezonis elspezi pli da mono por viziti la ELM-Kongreson. Kompreneble, tio estis ja raraĵo, kaj fakte, voĵaĝi de unu parto de Usono al alia por ceesti tri-tagan ELNA-Kongreson povus ŝajni multekosta afero rilate al la rezultato. Do en ELNA oni penas fari decidon pri la taŭgeco de naciskalaj kongresoj kiel parto de la usona -2- movado. Pro la graveco de la afero, ni petas ke vi esprimu vlan opinion al la estraro, por help! ĝin decidi pri la venontaj jaroj. Vi trovas ei-apude oportunan opini-indikilon per kiu vi informu la estraron pri viaj deziroj. Nepre indiku vian elekton kaj faru komentojn laŭdezire aŭ indiku alian planon. Tiam fortranĉu la indikilon kaj sendu ĝin al la redakcio, kiu tabeligos viajn opiniojn kaj ilin prezentos al la estraro. ELNA apartenas al vi! Esprimu viajn opiniojn pri ĝij (Se vi ne volas difekti la Bultenon, poŝtkarto kun pernumera indiko de via(j) elekto(j) sufi&os. Komentojn kaj sugestojn metu sur aparta folio.) // // n a 11 a a a a ii a ii it a a /t it a a it a 11 a a a a it n a a ii i/ it ii it a ii ii nUnWwlrfftt ft it tl if if It If it frft it tftl ll tin it It It II n It it it ifnnWWW N0VAĴ0J PRI EKCO (Esperanto-Klubo de Centra Ohio) de Jane Wills Je la fino de marto aperis artikolo pri Esp-o de Deland Kittel en Sunday Dispatch Magazine de Columbus. Tiu revuo estas vaste legata en la ŝtato. En Circleville, loka E-klaso ricevis gazetan diskonigon, kaj s-ro Lew Cook aperigis faldfolion pri tiu urbo. Murray Merner, studento duajara ce Ohio State University, prelegis pri Esp-o al sia klaso pri komunikado kaj arangis ekspozicion de libroj en la biblioteko de la eduka fako de la universitato. S-ino Wills, ĉe la kunveno de la Asocio de Instruistoj de Modernaj Lingvoj en Ohio kunsidis kun la instrurajtiga komitato de la stato. Du lokaj lernej-sistemoj deziras enkonduki Esp-on, se eblos decidi pri la bezonataj kvalifikoj por la instruistoj kaj starigi kursojn por ili. Se vi scias la kvalifikojn por instrui Esperanton en via stato, bv. tuj kontakti s-inon Wills, 94 West Riverglen Dr., Worthington, OH i^.3085. OPINI-INDIKILO Estimata Estraro de ELNA: Jen mi indikas mian opinion pri la usona sistemo de kongresoj kaj konferencoj. (Oni eventuale rajtas indiki plurajn elektojn, fari komentojn kaj/au sugesti alia(j)n eblo(j)n.) /~7l. Porigu la ELNA-kongresojn. Ok"azigu nur aferkunsidojn por la estraro. /~/2. Okazigu la ELNA-kongresojn "ETam en la kadro de la tiujara Universala Kongreso, en kiu ajn lando tio troviĝas. /~73» Okazigu ĉiujare aron da regionaj konferencoj. La estraro vizitu unu el ili ĉiujare por sia aferkunsido. /~7k* Alternigu tutlandajn ETiNA-kongresoĵn kaj regionajn konferencojn. /~7$. Sekvu la nunan planon, ¥7 e. okazigu 6iujare tutlandan ELNA-kongreson. EN LA BIBLIOTEKOJ ESPO (Esperanto-Societo de Portland, Oregon) donacis esp-ajn librojn en valoro de cent dolaroj al universitataj kaj publikaj bibliotekoj. Bonaj, modernaj libroj en bibliotekoj estas fortaj "amikoj" por ni. Alia ebleco, krom donaco de libroj, estas rekomendo al la 6efbibliotekisto ke la biblioteko mem aSetu la librojn, Oni do prldiskutu la gravecon de nia lingvo kun la ĉefbibliotekisto kaj eventuale rekomendu taŭgajn librojn. Se vi ne havas ĝisdatan liston de libroj, skribu la Esperanto Book Service, P. 0. Box 508, Burlingame, CA 9i|.010 (enmetu afrankitan koverton kun via adreso^.___________________ La Universitato de Washington donas kvin studkreditojn al Siu studento kiu instruas al si Esperanton. Imitinda (kaj monŝparaĵ) agado. Servo al la komunumo Se iu persono bezonas tradukiston au interpret!ston, al kiu li sin turnu? Se li bezonas tradukon inter du el la t. n. "grandaj" au "gravaj" lingvoj, la problemo ne estas senesperiga, sed se persono en mezgranda urbo bezonas tradukon el la cina en la portugalan, ekzemple (kaj ili ambaŭ estas fakte gravaj lingvoj) --la situacio povas esti malfacila. Havebligi al la publiko liston de tradukistoj kaj interpretistoj estus valora servo kiun lokaj Esperanto-kluboj povus doni al la komunumo. Kompreneble, oni inkludus Esperanton en la listo, kaj ankaŭ la gestolingvon de la surduloj. Oni devus serĉi inter etnaj preĝejoj kaj kluboj, universitatoj, lingvolernejoj kaj aliaj lokoj por starigi la liston, sed gi servus al personoj kun lingvaj problemoj, kaj tiuj estas ĝuste la personoj kiuj povus havi intereson lerni Esp-on. Kompreneble, kiam la listo estus preta, oni anoncus tion al la publiko kaj tiel kreus okazon por propagando. La Rotaria Klubo de Monterey Park, Kalifornio, faris rezolucion pri Esperanto. La klubo agnoskas, ke Rotario bezonas lingvon internacian, kaj petas, ke tuta Rotario "instigu la studadon de Esperanto je ĉiuj edukniveloj kaj elpensu projektojn kaj gvidkonceptojn por atingi tiun celon." "Soleco en mondo de tri miliardoj da homoj" estas la aprila temo de PHP, revuo internacia eldonata en Japanujo. Kiel parton de la prezentado de tiu temo, William H. Schulze verkis angle artikolon, "Ĉu la angla estas la plej bona lingvo por internacia komunikado?" (Kion li respondis oni povus verŝajne diveni el la fakto, ke s-ro Schulze estas direktoro de nia Esperanto-Informcentro....) -3- E3p-glumarko de 1915 Conrad Fisher nun verkas rubrikon "Esperanto Seals" en Seal News, monata organo de Christmas and Charity Seals Society, lau peto de la eldonanto, kiu jam de longe serĉas la glumarkon de nia unua landa E-kongreso (1915)» almenaupor havi bildon de ĝi en la usona katalogo. Cu vi havas ekzempleron, kiun vi bonvolus pruntesendi por ke li fotokopiu gin? Au cu eble vi mem bonvolus fari fotokopion por li? Se vi povas helpi, bonvolu kontakti s-ron Conrad Fisher, R. F. D. #1, Meadville, PA 16335. Aŭd-Vida Sekcio de ELNA S-ro H. Ken Ver Ploeg memorigas al ni, ke 156 programoj sonbendaj estas prunte haveblaj al kaj unuopaj membroj kaj grupoj. Programo dauras almenau tridek minutojn, kaj estas disponebla kasete aŭ bobene. La 30-taga luprezo de ĉiu bendo estas nur $1.00. La temoj de la plimulto de la sonbendoj estas au esperantaĵ aŭ mondkulturaj. Pro tio, ke tute sonbenda kluboprogramo estus iom enuiga, oni sugestas ke la programo enhavu ne nur la sonbendan prezentadon, sed ankaŭ prezentadon de bildoj, dancoj aŭ aliaj vide interesaj aferoj. Por ricevi kopion de la listo skribu al s-ro H. Ver Ploeg, 321 E. 19th Ave., Spokane, WA 99203. (GRAVE: Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. S-ro Ver Ploeg antaŭ iom da tempo perdis la adreson de iu mendinto de sonbendo, do ne povis sendi la menditaĵon. Tiu persono bonvolu tuj skribi al s-ro Ver Ploeg por meti la aferon en ordon. Antaŭdankonl) Se vi volas kontribui programon al la kolekto, bv. interkonsiliĝi kun s-ro Ver Ploeg pri teĥnikaĵoj, taŭgeco ktp. -k- Propag andi1o j estas haveblaj de s-ro Adrian Hughes, lf.67 South Bailey Avenue, Hillsboro, OR 97123. Oni povas elekti inter "Be Ahead of Your Generation", "Basic Pacts About Esperanto", "ABC's of Esperanto" kaj represajo de la bonega artikolo de Marĵorie Boulton en Encyclopaedia Britannica. Kontaktu s-ron Hughes pri kvantoĵ kaj prezoj. 5u mondlingvo eblas? En Spokane, Washington, la prezidanto de Whitworth College intervjuis s-ron H. Ken Ver Ploeg pri la temo "Ĉu mondlingvo eblas?" ABC-televidelsendeĵo disaŭdigis la intervjuon en kvar eroj tra nordokcidenta Usono kaj parto de Kanado. Fascinaj flustraĵoj Ekzistas, verŝajne, iom da ebleco ke grupo de usonaj kaj japanaj geesperantistoj vizitos la Ĉinan Popolan Respublikon. Se la redakcio ricevos pli detalajn informojn, ĝi aperigos ilin. C/rk au n/ Virina liberiĝo prezentas al ni interesplenan demandon. Ĝiuj jam sendube rimarkis, ke en la angla kreiĝis nova titolo "Ms.", kiu indikas ke la koncerna persono estas virino, sed ne malkaŝas ŝian geedzan staton. (Oni notu bone, ke la anglalingva titolo "Mr." same ne donas tiun informon.) En Esperantujo, virinoj devas elekti inter "sinjorino" kaj "fraulino", kvankam ne necesas, ke viroj informu pri la geedza stato— ili ciuj povas uzi la titolon "sinjoro". (Kvankam la vorto "fraulo" ja ekzistas, ĝi estas tute ne uzata kiel titolo, kaj el la vidpunkto de egaleco, ŝajnas principe ke neniu estu devigita vole-nevole informi al alia pri geedza stato.) Ne ŝajnas bona ideo, ke nomo estu tute sen seksindika titolo, precipe en internaciaj rilatoj, pro tio, ke nescio pri la sekso de iu persono povus kauzi embarasajojnj Do, gelegantoj, kiel Esperanto povus respondi al tiu ĉi nova ideo? Kiel vi opinias pri (anstataŭ "sinjoro" kaj "sinjorino" au "fraulino") Viro kaj Ino, Virpersono kaj Personino, Virhomo kaj Homino, au la uzado de "viro" kaj "virino" antaŭ aŭ malantaŭ la nomo inter krampoj? Paru sugestojnl Informo petata Se vi scias kie estas la filmo "Angoroj", kiun prunteprenis J. H. Mahl al kluboj en Usono, bonvolu kontakti Richard Ranc, Dept. of Psychology, Southern Illinois University, Carbondale, IL 62901. Korektenda.io Se vi volas senpage ricevi la broŝureton pri Bahaismo kiu antau nelonge recenziĝis en ELNA-Bulteno, nepre petu ĝin nur de s-ino Roan Orloff Stone, 50~CTN. Fifth Street, Gallup, NM 87301. -5- Fli da "Praktiko" (de Ellen Lewis) Sajnas al mi, ke la mondo sentas la mankon de La Praktiko. La rubriko "Komenco bona—8io bona" en revuo Esperanto estas helpema sed nesufica. Ni tamen agnoskas, ke realece ne plu eblas al UEA eldoni La Praktikp-n. Mi do faras proponon, kiun la leganto eble trovos praktika. Mi proponas, ke ni mem eldonu "gazeton kiu instruas kaj amuzas." Kompreneble, tiu revuo estus tre modesta. Kion ni bezonos? Redakcion —mi aŭ alia povus esti redaktoro, sed necesus redakcia adreso. Skribomaŝinon kun Esperantaj supersignoj, multobligilon, iu(j)n kun sufice da tempo—kaj monon, sed fakte ne tre multe. Kiuj estus la "ni" kiuj verkus la artikolojn ktp? Esperantistoj en kaj ekster Usono, Gar ne temas pri ELNA-Bulteno. Se vi estas sperta Esperantisto, antaŭ ĉio se vi instruas la lingvon au. verkas en ĝi, mi invitas vin verki artikoleton. Gi estu mallonga, versajne nur unu tajpita paĝo. Kaj memoru, ke la celo estas helpi komencantojn kaj aliajn. Antaŭnelonge en mia kurso pri la hebrea lingvo ni ricevis la jenan hejmtaskon: elektu verbon el la koncerna konjugacio kaj verku dialogon aŭ historieton en kiu la verbo uziĝu en kiel eble plej multe da formoj de la jam studitaj tempo j. Do ja eblas "instrui kaj amuzi"! Mi invitos miajn pli spertajn korespondantojn fari same. Ĉiu povus fari similan proponon al siaj korespondantoj. Oni povus ankau adapti materialon el loka gazeto aŭ bulteno. La enhavo estu neutrala lau la statuto de UEA. La kontribuaĵoj estu de ĝenerala intereso. Hi ne devus esti pri Esperanto, sed Hi devus esti en bonstila, korekta Esperanto. Car la artikoloj devos esti, almenau. en la komenco, mallongaj, mi sugestas, ke oni ekzemple ne priskribu tutan (daurigo sur p. 6)----------------•$:- -reklamo- __ Esperanta Monata Ilustrita J M Specimeno akirebla senpage ABONTARIPO: 1 jaro $2.20 2 jaroj $3.30 3 jaroj $^.ij.O ABOMJ: 6e Esperanto Book Service P. 0. Box £08 Burlingame, CA 9i|010 -6- vojaĝon, sed elektu unu aparte interesan aspekton de ĝi. Mi proponas, almenaŭ provizore, mian adreson. Kiam mi havos sufice da kontribuajoj, ni povos plani la unuan numeron de—kio estu la titolo? Ni ne maltrankviliĝu; iu havos taŭgan ideon pri titolo. Komence ĝi versajne aperos neregule, kaj eble sen reklamoj aŭ anoncetoj. La abonprezo estuAtre malgranda, kaj tio certe eblas. Car mi ne scios, kiam specifa artikolo. aperos, mi sugestas, ke oni ne skribu novajojn se oni volas, ke Hi estu aktualaj. Kaj oni memoru, ke la gazeto celas esti tutmonda. Nun ne estas limdato, sed kiam vi havos tempon, bonvolu verki ion kaj sendi ĝin al mi. Ne forgesu la interlinian spacon kaj la largajn marĝenojnl P-ino Ellen Lewis 15 Salisbury Road Brookline, MA O21I4.6 Bulgara turismo Se por libertempa aŭ komerca vojaĝo vi vizitos Bulgarion, nepre petu antaŭe ke vi ricevu la turisman bultenon (esperantlingvan) "Bulgario- Turisma Informo". &i donas konstante ĝisdatigatajn informojn pri tiu lando. Petu la bultenon ĉe Monda Turismo, P. K. \\$t Sofia, Bulgario. ...kaj Monda Turismo Monda Turismo, internacia, esperantlingva turisma grupo, nun kunmetas liston de turismaj lokoj tra la mondo (ekz. hoteloj, flughavenoj, restoracioj, vojaĝagentejoj, butikoj, poŝtoficejoj) kie laboras persono kiu parolas Esperanton. Tiun liston ili havebligos laŭpete al Esperantistoj kiuĵ vojaĝos eksterlande. Gu vi posedas informojn utilajn al ili? Se jes- skribu al Monda Turismo, P. K. l\.St Sofia, Bulgario. Internacia turismo estas granda komerco en kiu Esperanto povus ludi gravan rolon, sed nur pere de la kunlaboro de Siulandaj Esp-istoj] TEJO alvokas vin TEJO serioze studas problemojn de lingva diskriminacio. Se vi havas ideojn au informojn tiurilatajn, aŭ se vi scias pri artikolo au libro kiun vi opinias menciinda al ili, bonvolu skribi al TEJO, Centra Oficejo, Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdam-2, Nederlando. Volas korespondi 2lj.-jara instruistino de la franca lingvo. Amas klasikan muzikon, precipe de Beethoven kaj Mozart. Entuziasma pri la granda Ideo Zamenhofa, volas plifluigi sian lingvon. P-ino I G-jong-e #10 2-G-a Kuandong Inĉon Gjong-gi-do Koreio poŝtnumero l6o 19-jara studento. Deairas samaĝan usonan korespondanton. S-ro Juan Ram6n Amunategui Bolonia No. 2 Madrid 28 Hispanujo Ni gratulas s-ron Donald Broadribb, kiun la Akademio de Esperanto 6i-jare elektis kiel anon. S-ro Broadribb redaktis Nordamerikan Esperanto- Re vuon, la organon de ELNA, de"T960 gis 19oij.. Pacifika kaj "universala" movado.j El 59 Universalaj Kongresoj (se oni enkalkulas la du okazontajn en Beograd kaj Hamburg) nur kvar okazis ekster Europo, el kiuj tri en Usono kaj nur unu en Azio. Ne taugus Si tie ĉikani pri ebla respektomanko de UEA al la ekstereuropa movado (oni ekzemple havu la takton ne memorigi, ke nur unu estrarano de UEA degnis ĉeesti la 57an en Portland), sed ĉu starigo de forta pacifika movado ne povus iomete plibonigi la situacion? Rigardu la leteron Si-kontrauan! LA 60-A KONGRESO DE JAPANAJ ESPERANTISTOJ 11-13 AtJGUSTO 1973, KAMEOKA La 17-an de majo 1973 S-ro Francis E. Helmuth 5526 Beaumont Avenue La Jolla, Calif. 92037 USONO Re ; Oficiala Invito Estimata Samideano; Ni havas la grandan ĝojon inviti vin al la 60-a Kongreso de Japanaj Esperantistoj, kiu lokon havos en Kameoka (Kioto), (en la Urba Publika Halo) de la 11-a ĝis la 13-a de augusto 1973. Kvankam nacia, ĉi tiu Kongreso havos tre internacian etoson dank ■ al multaj partoprenontoj el diversaj landoj, des pli, se vi povos ĝin horiori per via propra aliĝo kaj per sendo de reprezentantoj de via organize Ni esperas ke ni povos okazigi jam en la 10-a aŭgusto speciale Internacian renkontigon, kiel antaukongreson, por pridiskuti diversajn problemojn inkluzive de la okazigo de Pacifika Kongreso de Esperant- isto j, kies neceson oni sincere priparolas. Kiel vi scias, Kioto estas tre malnova ĉefurbo de Japanujo kie multaj kulturaj valoraĵoj estas konservataj kaj Kameoka estas ĝia sub- urbo en distanco de duonhora veturado. Idilia urbeto, ĉirkaŭita de verdaj montaroj kaj kamparoj, ĝi certe donos guindan restadon al ĉiuj kongresanoj. Precipe al la gesaraideanoj eksterlandaj la urbestraro de Kameoka montros apartan bonvenigan servon. Bonvolu noti, ke vi estos urba honora gasto kun privilegio de senpaga loĝado dum la Kongreso. Ni mencias ankaŭ ke ĉi tie en Kameoka estas la centro de Oomoto- movado, kiu festos ĉi-jare la kvindek-jaran jubileon de enkonduko de Esperanto kaj pretas meti sian vastan teritorion kun ĝardenoj, loĝ- ejoj kaj mangejoj je la dispono de la Kongreso. Ni deziras ke la 60-a Kongreso de Japanaj Esperantistoj estu epok- fara evento malfermi brilajn perspektivojn de nia movado kaj ni certas ke tiurilate via partopreno multe kontribuos por la sukcesigo de la Kongreso. Samtempe ni petas ke vi diskonigu la supran informon al la membraro de via organizo. Kun koraj bondeziroj, ni salutas vin, sincere via, J^l Prezidanto Organimh Kr.mit»t.o de la 60.a Kongreso de Japanaj ftsp'irar.tistoj Ten'or.kjc, Ka.nooka, Kioto-hu 6^1 Japanujo -8- La bopatro de L. Zamenhof —Adolf Holzhaus malgrandan sumeton da mono por eldoni la unuajn malgrandaĵn broŝuretojn pri Esperanto en rusa, pola, franca, germana kaj angla lingvoj. Tio Si estis farita dank' al la helpo de A. Zilbernik, patro de Klara Zilbernik, edzino de L. Zamenhof. Li dum dek kvin jaroj donis monon necesan por propagandado de la lingvo kaj por vivteno de Zamenhof, car la profesiaj enspezoj de ĉi tiu estis tiel malgrandaj, ke ili kovradis nur parton de liaj plej modestaj elspezoj. Tiun monhelpon faris A. Zilbernik, kiu kredis je la ideo de sia bofilo. Li subtenadis lin ne nur materiale, sed ankau morale: tuj post la apero de Esperanto (1887.07.26), li ellernis gin perfekte, malgrau sia granda ago. Li Siam konsolis sian bofilon, kiam la esperoj de tiu ĉi lasta komencis malfortiĝi. Li havis ciam grandan amon kaj intereson por la afero Esperanta, kaj la lastaj libroj kaj gazetoj, kiuj troviĝis sur la skribotablo antau lia morto, estis Esperantaj. En Kovno, Rusujo, en kompanio kun alia persono, Zilbernik posedis malgrandan fabrikon de sapo, en kiu li laboris ĝis la JL\.-b. jaro de sia vivo. Li havis nau gefilojn. Li mortis post kelkaj monatoj da suferado en la loĝejo de unu el siaj filinoj (Levite), la 25-an de Marto 1906, Al A. Zilbernik, unua mecenato de Esperanto, ni esperantistoj multe— tre multe—ŝuldas: ke Esperanto aperis en la mondo, ke ĝi povis transpaŝi la plej malfacilajn unuajn jarojn de sia ekzisto. Eterna ama memoro restu por lia nomol Pri Bahaismo —Roan Orloff Stone Kiam Baha'u'llah, la Pondinto de la Bahaa Kredo, deklaris en I863, ke estas tempo por plenumi la antaudiron de la profeto Cefanja rilate al la "pura lingvo", Ludoviko Zamenhof havis kvar jarojn. Kiam Baha'u'llah, en Sia lasta granda verko, Epistle to the Son of the Wolf, skribis, en 1891, "Nuntempe nova lingvo kaj nova skribo estas elpensitaj. Se vi deziras, Ni malkaŝos ilin al vi," Esperanto havis kvar jarojn. La Misio de Baha'u'llah estas unueco en ciuj fazoj de la vivo. Pro tio, lingvo-interkompreno ankau inkluziviĝas. Car aliloke Li skribis, "La unua paso al mondpaco estas reciproka kompreno de lingvo kaj skribo." Kompreneble, nura lingvounueco ne kondukos al mondpaco. Devas esti aliaĵ unuecoj ankaŭ, ekzemple, inter religioj, inter gentoj, inter registaroj. Aliaj ordonoj de Baha'u'llah estas justeco en Siuj niveloj de la vivo; edukado por ciuj; spirita solvo de la ekonomia problemo; egalaj rajtoj por gevirojj ktp. Estas loko por ĉiu Bahaano servi en la Bahaa Kredo, laŭ sia talento, tiamaniere provante antauenigi la mondunuecon. Baha'u'llah diris, ke ciu vivproblemo havas sian spiritan solvon. Solvo senspirita ne estas solvo, car la problemo ankoraŭ restasj fakte, ĝi pli malbonigasl Baha'u'llah estas la Dia Kuraci3to, kaj li alportas medikamentojn por resanigiJLa malsanan mondon. Liaj medikaraentoj ne estas similaj al tiuj de la antaŭaj Diaj Kuracistoj. Rigardu denove la^paŝojri al mondunueco kaj mondpaco; en kiuj antauaj Sanktaj Libroj ili troviĝas? La spirita agado similas al tiu de fermentilo en pano—|i estas malgranda, tamen potenca. Ni Bahaanoj en Esperantujo provas dividi kun ciuj gesamideanoj la fermentilon, la spiritan potencon, kiu sola sukcesos alporti la mondpacon kaj la mondunuecon. -9- Pri la tradukarto —R. C. Marble L' arto de la verkado estas 1'arto de la elektado de la precize ĝusta vorto kaj inkluzivas la elekteblon pri la sanĝo de tio, kion oni "diras" se la precizan vorton gustan ("ĝusta" signifas ne nur, ke ĝi ĝustas en si mem, sed en Siaj siaj nuancoj kaj interligoj kun apudvortoj) oni ne povas trovi por gin esprimi. L'arto de la tradukanto estas 1' arto elekti inter aro da eblaj kompromisoj; ĝi ne permesas tiun gravan elekton. Sed neniam sekuras moduli sian autoron en alian tonon, precipe en pli altan; lin igi ŝajni pli bona ol li volis esti estas unuapaŝe ekiri la vojon de la propra fuŝfaro stultaspektiga. En la plimulto de tradukoj literaturaj la granda malfacilaĵo plejofte sin montras pri la provizo de kulturaj ekvivalentoj por ajoj au. sociaj situacioj, kiuj ne ekzistas au, ec pli malbone, malsamas pli-malpli en la du sogioj eĉ se same nomitaj. Car lingvo, kompreneble, ne ekzistas en vakuo, sed, male, reprezentas per vortoj la aktivaĵojn, vivstilojn kaĵ perseptojn pri la universo de la popolo, kiu gin parolas. Pakte, estas lingvistoj, kiuj asertas, ke la pensprocedoĵ muldiĝas limige per la speco de lingvo, kiun oni ensorbas kun la patrinlakto.' Benjamin Lee Whorf donas raporton fascinan pri la treege malsimila tempopercepto de la Hppi, rivelita per la Hopia verbostrukturo, kompare kun tiu de nia Hindeŭropa verbsistemo de -is/-as/-os. Laŭ li, oni ne povas trovi ekzaktan komparon, aŭ ofte ec ian ajn ekvivalenton por Si du vaste variantaj konceptoj pri la tempo memj Nu, tre malmultaj el ni devas barakti kontraŭ la verbo Hopia, sed la plimulto el ni manĝas pie. Nur klopodu gin traduki en iun ajn lingvon. Ec la angla-angla pie ne ekvivalentas por la usona pie, vi trovos. Tiam venas la lij.9 variajoj pri la vorto "kamelo" en la araba, la pli ol l60 esprimoj por "ĉevalo" en la mongola, kaj la eskimaj "neĝo" kaj "glacio" larmigus la okulojn de fortika tradukanto. Ciuj, kompreneble, nur precizaj subdividoj, kiujn nia kulturo trovas superfluaj, sed la iliaj baze necesaj por la vivstilo. lam ĉi skribacanto entreprenis polemikon sufice akran kontraŭ du francoj, kiuj asertis, ke la angla ne entenas ekvivalenton por la Esp-a/franca verbo "konstati" spite mian certigon al ili, ke la angla ja disponas almenau du ekvivalentojn. Montriĝis finfine, ke ni ambau pravis, pro tio, ke ili prxtraktis la verbformon mem; mi la signifon. Se vi trovas ĉi elfluojn malpli ol enuigaj, eble mi vin ci tie^regalos per pli el la samaj kun ekzemploj por via delico—aŭ frustracio. Au, eble, vi trovus la skandalojn kaj originalulojn de Esp-o pli plaĉaj. Nur laŭtigu la vocojn (ce Box ShSf Reseda, CA 91335), Car mi celas vian plezurigon—ĝis grado prudenta. El letero al la redakcio —Charles P. Post Antaulonge mi sentis gravan mankon en nia literature Mia korespondanto vidis "Gunsmoke" je televido kaj demandis, cu ekzistas tiaj rakontoj en Esperanto. Nu, mi sercis, sed kompreneble trovis nenion, sed mi trovis romanon indan je traduko. Do mi tradukis (eble iom fuŝtradukis laŭ normoj de niaj lingvaj spertuloj) la romanon California Passage de Cliff Parrell. Mi sendas ĝin po unu ĉapitro al kelkaj korespondantoj kaj ŝajne ili takBas gin inda de la peno. Nun mi jam tradukis la tutan libron kaj sendis ĉion krom la finaj kvar ĉapitroj al amikoj. Kial, mi demandas, oni ne eldonas tiajn librojn en Esperanto? Kompreneble mi ne estas lerta tradukisto, sed eS mia mallerta traduko trovas avidajn legantojn inter la ordinaraj esperantistoj. Oni eldonas multajn librojn por la superedukitaj homoj-- kial ne ankaŭ por ni kompatindaj plebuloj? -10- Pri nia organo En la venonta numero de ci tiu Bulteno evidentiĝos nova ŝanĝo de formato. Richard Thorsten Sandberg, sub kies redaktado ELNA Newsletter tiel okulfrape plibeliĝis, konsentis komposti kaj dissendi ankaŭ Ci tiun organon. Sola malavantaĝo de tiu arango estas, ke la kJf#nto da materialo devos iom srumpi por 6iu numero—sed kompense, la redaktoro verŝajne sukcesos pliakuratigi la aperon. Ankau eblas, ke tiu metodo ebligos eviti tian amasperdon de supersignoj kiel okazis en la lasta numero (kaj kiu espereble ne videblas en ci tiuj). Kompreneble ne eblos aperigi multe da "literaturo" en la nova Bulteno. Tial alvenis alia ideo pri nia landa organo, t. e., cu ni vere bezonas E-lingvan bultenon? Por novaĵoĵ taugas ELNA Newsletter (eventualajn internaJn aferojn oni povus tien meti sur aparta folio en Esp-o). Sed la usona gesamideanaro versajne deziras ian eblecon montri «Igbiektive sian talenton. Do Ĵ€rn;propono: por novaĵoj estu ELNA Newsletter—por literaturo ia ciujara^kaĵero^ ibele presita. kiu povos aperigi ankau'pli longajn verkojn. Cu jg|g^-;^:agu en 1974.? Skribaj.1 ;,;*,'.* __ ."■".'• .'■'''■ ■'■>; ',. i'^£k!$i:i Someraj kursq||^ir3a|^^rancisko '$$&^&£% l^^^jil De la 9a ĝis la 27a de Julio okazos la nun kutimaj Esperanto-Kursoj ĉe San Francisco State University, kiujn instruos magistro William Auld. Estos komencgrada kaj progresiga kursoj, kaj precipe tiu lasta aspektas nerezisteble alloga. Diskuttemoj estos stilproblemoj (dialektoj, slango, obsceno ktp,), ŝeksplraj dramoj, la rolo de Kalocsay, la avangarda poemo Kvin Elementoj de Edwin de Kock kaj la Esperanta ideologiol Petu informojn de Esperanto Information Center, P. 0. Box £o8, Burlingame, CA 9J4.OIO. ELNA-Bulteno lOllj. Weymouth Avenue San Pedro, CA 90732 IT. S. A./Usono I BULK RATE ] U. S. POSTAGE PAID ;GLENDALE, CALIF.; : PERMIT #575 I V \ RETURN POSTAGE GUARANTEED— ADDRESS CORRECTION REQUESTED