ESPERANTO —i i INTERNACIA LINGVO ELNA-BULTENO ESPERANTO-LIGO POR NORDA AMERIKO Numero 18 (73) Februaro 1973 Novaja Redaktoro: Erik J. Felker 731 Birmingham Road, Burbank, CA 91501+ Literatura Redaktoro: Charles R.. L. Power 1011+ Weymouth Avenue, San Pedro, CA 90732 ^. ipjtau. /a /na/idĉ> Universala Kongreso en Beograd 28 Julio—ij. Augusto 1973 Alta Protektanto: Prezidanto de Jugoslavio, Josip Broz Tito Konstanta Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdam 3002, Nederlando Sespaĝa, grandformata kaj ilustrita bulteno de la 58-a UK kaj la aliĝilo estas senpage riceveblaj de la usona cefdelegito, Armin P. Doneis, P. 0. Box 105, Pharr, TX 78577. 13-a Internacia Infana Kongreseto La infankongreseto okazos en "Pionira Urbo" de Beograd de sabato la 28-a de Julio ĝis sabato la i+-a de Augusto 1973. &*i estas rezervita al infanoj de 6 gis 13 jaroj, kies lingvoscio ebligas sekvi la programon gvidatan tute en Esperanto. Partopreno estas limigita je 160 lokoj. Aliĝiloj estas senpage riceveblaj Se la kongresa adreso. Kongresa glumarko Mendojn por la kongresa glumarko akceptas Esperanto Information Center, P. 0. Box 508, Burlingame, CA 91+010. 29-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO La jarkongreso de la junulara sekcio de UEA (TEJO) okazos en^Saravejo, Jugoslavio, de la 21-a gis la 27-a de Julio 1973. Adreso de la organiza komitato: 29-a IJK, V. Polagica 8/1, YU-71000 Saravejo, Jugoslavio. OfiCiala Postkongreso La oficiala postkongreso de la 58-a UK okazos de la 5-a ĝis 1& 12-a de Augusto 1973 en Ateno, Grekujo. Beograd en koloroj Paldfolion en Esperanto pri la kongresurbo jam eldonis la Turista Oficejo de Beograd. Interesiĝantoj bonvolu skribi al: 58-a UK de Esperanto, Terazije 1+2, YU-11000 Beograd, Jugoslavio,, Kongres-kotizoj en dolaroj 1. Kongresano ne membro individua de UEA $3lj-.80 gis 73.03.31» $38.00 ĝis 73.06.20 2. Kongresano individua membro de UEA kun Jarlibro (MJ) $29.50 ĝis 73.03.31, $32.60 gis 73.06.20 3. Kongresano individua membro de UEA kun Jarlibro kaj revuo Esperanto (MA) $2l+.20 gis 73.03.31, $27.1+0 ĝis 73.06.20 1+. Edz(in)o de Kongresano en kategorio (1) $2l+.30 ĝis 73.03.31, $26.60 ĝis 73.06.20 -2- 5. Edz(in)o de Kongresano en kategorlo (2) au. (3) $20.20 gis 73.03.31, $22.20 gis 73.06.20 6. Junulo ĝis inkl. 20-jara $10.1+0 gis 73.03.31, $11.1+0 ĝis 73.06.20 7. Universitata studento ĝis inkl. 30-jara $17.1+0 gis 73.03.31, $18.90 gis 73.06.20 8. Blindulo $13.90 ĝis 73.03.31, $15.20 ĝis 73.06.20 Esperanto kaj turismo La internacia turismo estas unu el la maturaj kaj fekundaj terenoj por la aplikado de Esperanto. Pri la suferado pro lingvaj probleraoj flanke de multaj turistoj ciujare jam scias Esperantistoj. Por mondskale unuigi, kunordigi kaj direkti la solvon de tiu problemo per Esperanto fondiĝis la asocio Monda Esperanto-Turismo (MET). MET planas kaj organizas proprajn turismajn aranĝojn, eldonadon de turismaj presaĵoj, organizadon de Esperanto-kursoj por turistoj kaj oficistoj kiuj dejoras en la sfero de turismo, kaj similajn aferojn. Por pli da informoj, turnu vin al la ĝenerala sekretario, Nik. Nikolov, P. K. kS, Sofio-C, Bulgarujo. La gvidantaro de MET estas diversnacia. MET nun planas vojaĝojn ktp. por 1973» Informiĝu! Alvoko de Hanojo La prezidanto de la Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio, Nguyen Van Kinh, kaj ĝia ĝenerala sekretario, Dao Ann Kha, petas, ke oni bonvolu helpi al la tiea movado per donaco de Esperantaj libroj al la Hanoja Internacia Biblioteko. Oni sendu la librojn aŭ al VPEA, 68 Ly thuong kiet, Hanojo, Vjetnama Demokratia Respubliko, aŭ al s-ro W„ Keable, 60 Redman House, Portpool Lane, London EG 1, Anglujo. n ovajoj ©1 Usono Noto de la redakcio Elkore la redakcio dankas al tiuj, kiuj skribe reagis al la artikoloj en ELNA-Bulteno. Viaj opinioj helpas nin fari pli bonan, pli utilan bultenon. Do al tiuj, kiuj jam skribis, ni dankas; al tiuj, kiuj ankorau ne skribis, sed jam decidis tion fari, ni antaŭdankasj Sed ne limigu vin al reagoj. Kontribuaĵojn ni ankau bezonas. Nia ĉeftemo estas Esperanto-novaĵoj kaj literaturaj aferoj, sed ankau gravas informoj kaj opinioj pri lingvaj problemoj, komunikaj problemoj, vortludoj kaj aliaj lingvo-rilataj aferoj. ELNA iĝu pli bona komunikilo per via komunikemo.1 Lastmomente ni ricevis leteron de d-ro E. James Lieberman, prezidanto de ELNA. Interalie, li skribis, "...mi esperas ke vi povos aktivigi la anojn de ELNA... kontribui artikolojn, tradukojn, recenzojn, prozaĵojn, poemojn, gis kiam vi krios, 'sufifiei1 Mi proponas tiucele ke ELNA donu premion ĉiujare por almenaŭ tri kontribuajoj elektitaj pere de elstara komitato el membroj kiuj jam internacie koniĝis0" Pli da informoj sekvosj Cu vi audos kamel-sonoriletojn dum la ELNA- karavano al Beogrado? Ne, pro tio, ke gi estos aviadila karavano] Kio, do, estos tiu tintado? Sparita mono gi estos, por pliagrabligi la restaĵon de via vojagol Por pli da informoj, skribu tuj al Esperanto Information Center. P. 0. Box 508, Burlingame, CA 9^010. - * / -x- - )( " i'e / -IS- ■• -3- Esperanto-Seminario ĉe ML A, Novjorko (specials raporto de d-ro R.E. V/ood) Responde al petskribo, kiun subskribis proksimune tridek usonaj kaj kanadaj profesoroj pri lingvo kaj literaturo, seminario pri la temo "Esperantaj Lingvo kaj Literaturo: Interlingvistiko" okazis kiel parto de la 87-a ĉiujara Kunveno de la Asccio pri Modernaj Lingvoj (MLA) Ĉe la Hotelo New York Hilton, la 27-an de Decernbro 1972. La diskutestro estis prof. Pierre L. Ullman (Universitato Wisconsin, Milwaukee). Referaĵojn prezentis la jenaj: Prof. Howard P. French (Univ. Southern Illinois, Carbondale): "Esperanto kaj akademia respondeco". D-ino Margaret G. Hagler (Kolegio Lincoln Land, Springfield, Illinois): "Esperanto kiel perilo de poezio". D-ro William A. Solzbacher (VoSo de Ameriko, Vaŝingtono): "La uzo de Esperanto ce internaciaj sciencaj kongresoj: Paktoj, problemoj kaj celoj". Prof. Richard E. Wood (Ŝtata Univ. Louisiana, Baton Rouge): "Piĝinaj kaj kreolaj lingvoj: ilia signifo por Interlingvistiko". Prof. Julius Balbin (Kolegio Graflando Essex, Newark, New Jersey), "Gu Esperanto estas latinida lingvo?" Prof. John P. Gadway (Univ. Southern Illinois, Carbondale), "Esperanto kaj la krizo en fremdlingva. edukado". Salutmesaĝojn oni legis de du kleruloj konataj pro sia laboro sur la kampo de interlingvistiko kaj sia rekomendo de Esperanto kiel solvo al la mondaj lingvaj problemoj: d-ro Mario Pei (emerita profesoro, Univ. Columbia) kaj d-ro Norman A. McQuown (Univ. Chicago). Inter la plej konataj kleruloj, kiuj ceestis la seminarion, estas prof-oj John Algeo (Univc Georgia), Jacob Ornstein (Univ. Texas, El Paso), Humphrey Tonkin (Univ. Pennsylvania) kaj Albert Valdman (Univ. Indiana). Geinstruistoj ĉe baznivelaj kaj meznivelaj lernejoj ankaŭ estis aktivaj partoprenantoj en la diskutado. Responde al sugesto de prof. Ornstein, oni vo&donis peti la Asocion, ke ĝi organizu du apartajn seminariojn por la venonta kunveno, kiu okazos en Ĝikago de la 27-a ĝis la 30-a de Decernbro 1973. Prof. Carlton Carroll (Univ. Wisconsin, Madison) estros la unuan, kiu estos denove "Esperantaj Lingvo kaj Literaturo". Prof. Richard E. Wood estros la duan, "Interlingvistiko", kiu aparte okupiĝos pri la temo "Sociolingvistikaj kaj Kulturaj Konsekvencoj de la Estiĝo de Internacia Lingvo". Oni petas, ke anoj de MLA kiuj volas partopreni unu aŭ la alian seminarion au. iniciati diskutadon pri iu ajn temo bonvolu tuj kontakti la respektivan diskutestron. ELWA-Kongreso, 1973 La ELNA-Kongreso por 1973 okazos tuj antaŭ la foriro al Beograd, posttagmeze la 26-an de Julio, en Novjorko, ĉe la flughaveno Kennedy. Detaloj sekvos poste, kiam la rondvojaĝa piano estos preta. Kongresa multigo Pro la multkosteco de usonaj kongresoj, ELNA intencas stimuli ankaŭ diversajn regionajn kunvenojn, kaj starigi ne nur la supre menciitan oficialan landan kongreson antau la UK, sed ankau alian apud la kunveno de Modern Languages Association en Ĉikago (73.12.26-29). Tamen rezoluciojn, proponojn ktp. por oficiala diskutado en Julio oni sendu nun al nia prezidanto, E.James Lieberman, M. D., 61|5l Barnaby Street, Washington, D. C. 20015. #################################### -k- Propagandiloj de gemembroj Du artikoloj pri Esperanto aperis antaŭnelonge en malgrandaj usonaj revuoj. Ambau verkintoj estas ELNA-anoj, kaj ambaŭ penis veki intereson ce grupoj, kiuj povus uzi kaj ĝui la lingvon. S-ro Lawrence A. Ware, sekretario de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto, verkis artikolon por Lone Indian Magazine. Li priskribas, kiel geemerituloj povas uzi Esperanton por plivigligi kaj pliinteresigi postemeritiĝajn jarojn. S-ro Ware mencias la facilecon de nia lingvo, klarigas, ke oni povas ĝin lerni rapide, kaj plue, ke pere de ĝi oni povas iom lerni pri la angla gramatiko. Li ankaŭ priskribas, kiel Esperanto povas kreskigi la intelektan vivon, igi vojaĝadon pli alloga, kaj plenigi horojn, kiuj sen tio eble estus enuaj. La tono de la artikolo estas ĝoja kaj pozitiva, do araikeca. Oni tamen iom bedauras, ke s-ro Ware ne klarigas, ke la lingvo ekzistas ne nur por individua plezuro, sed celas rolon en la plibonigado de la tutmonda situacio, kie ajn ĝenas la lingva problemo. La alia artikolo, kiun verkis s-ino Eleanor Stein, aperis en Joyer Travel Report. Tiu revuo starigis konkurson pri "plej ŝatataj vojaĝrilataj bonaĉetoj". La "bonaĉeto" kiun s-ino Stein sagace elektis estis (kiel vi eble jam divenisi) Esperanto. Tion ŝi klarigas per informo, ke Esperanto helpas al la vojaĝanto interkonatiĝi kun personoj en aliaj landoj, kaj gui ne nur pli riĉan vojaĝon laŭ kulturaj valoroj, sed fakte ankau pli finance elteneblan, pro tio, ke lokaj samideanoj povas informi pri malaltprezaj hoteloj, restoracioj, ktp. La korvarmigajAtravivaĵoj, kiujn ges-roj Stein ĝuis pere de Esperanto dum siaj vojagoj respeguligas en la intima tono de la artikolo. Ambau artikoloj estas valoraj propagandiloj, kaj la geverkintoj faris bonegan servon por Esperanto. Ec pli pri efika informadol Senlaca kaj celtrafa agemulo Thomas Goodman de Baltimore, Maryland, denove trafis la celon per artikolo en Extra, bildgazeta sekcio de la grava ĵurnalo Baltimore Sun. La artikolo bone priskribas bazajn faktojn pri la lingvo internacia. Bultenoj! Bultenoj! La novaĵa redaktoro ankoraŭ petas ekzemplerojn de lokaj au ŝtataj bultenoj, celante diskonigi la plej bonajn ideojn en ili al aliaj^grupoj. Gi-monate ni ricevis la bultenon de la Esperanto-Societo de Chicago, kies kunveno inkluzivis, post parolado al la tuta grupo, disigon en du partojn: unu por anglalingva klarigo pri Esperanto, la alia por konversacio en tiu lingvo. Aparte notinda estas la bela kaj atentokapta afiŝo (83g x ll^g coloj) pri Esperanto, kiun ni ricevis de ESC. Eble via klubo aŭ vi mem volos skribi al s-ro Kent Jones- 33l8 N. Lake Shore Drive, Apt. 403, Chicago, IL 60657, por ekscii, Ĝu li permesos, ke via loka grupo ankau. uzu gin. Oni povas meti informon pri sia grupo sur gin. Ni gratulas! S-ro Julius Balbin, usonano, ricevis la unuan premion por tradukita poezio ĉe la Belartaj Konkursoj de 1972. La poemo, kiun li tradukis, titoligas "Sankta Prancisko kaj la povraj judoj". La originalo, de jĉzef Wittlin (poldevena usonano, I896- ), estis verkita en la pola. La redakcio pardonpetas al tiuj, kiuj ne ricevis la lastan numeron de ELNA-Bulteno. Venis multaj petoj por gi, d~o ne eblis sendi duan ekzempleron al tiuj, kiuj transloĝiĝis sed ne sendis al ni la novan adreson, aŭ sendis gin post la farado de la adres-etikedoj. Por ke tiu situacio ne ripetiĝu, oni petis ĉi-numere pli da ekzempleroj ce la presisto. -5- AfrikaJ artaĵoj Grava ekspozicio de afrikaj artaĵoj prezentiĝos ĉe Los Angeles County Museum of Art, Los Angeles, CA (20 Marto—31 Majo); M. H. de Young Memorial Museum, San Francisco, CA (2 Julio—31 Augusto); kaj Cleveland Museum of Art, Cleveland, OH (2 Oktobro—2 Decembro). Jen okazo por vidi gravajn erojn de la tutmonda kulturo. Seymour Halpern, novjorka parlamentano, atentigis al la nacia deputitaro (House of Representatives), ke "hodiaŭ Esperanto estas parolata por... pragmatismaj celoj, nome por akceli pli grandan internacian kunlaboron en fakoj kiel turismo, komerco, diplomatio kaj scienca komunikado." Parlamentano Halpern finis per lauvorta citado de la tuta artikolo pri Esperanto aperinta en New York Times okaze de la UniversaTa Kongreso en Portland. (rekl Ĉu vi scias la opinion de la politikistoj, kiuj reprezentas vin loke, state kaj nacie pri lingvoproblemoj? Nuntempe en pluraj lokoj en Usono oni elspezas grandajn monsumojn por dulingva edukado kaj edukado de kulturaj malplimultoj. Kion opinias^viaj deputitoj pri tiuj programoj? Cu ili komprenas, ke la lingvo internacia povus helpi al solvo de lingvaj problemoj? Yi povas trafe informi ilin pri la situacio ce vi, kaj kiel Esperanto povus helpi rilate al lingvokulturaj problemoj. Praktika servo al la estonteco de Esperanto en Usono estus amasa skribado de leteroj mallongaj kaj bone pripensitaj por informi la politikiston'n pri nia lingvo kaj la rolo, kiun gi meritas en nuntempa edukado. En Britujo, oni jam organizis veran esperantistan premgrupon (Esperanto Lobby). Imitinda ekzemplo, 6u ne? amo) Esperanta Monata Ilustrita mm Specimeno akirebla senpage ABOHTARIFO: 1 jaro $2.00 2 jaroj $3.00 3 jaroj #{..00 AB0NU: ce Esperanto Book Service P. 0. Box 508 Burlingame, CA 9^+010 -6- Grava lingva afero en Usono, kiu supozeble interesos Esperantistojn, estas esplorado de la negra dialekto de la usonangla. J. L. Dillard, profesoro pri lingvistiko ĉe Universitato Puerto Rico, kredas, rezulte de sia anallzo de sintakso de la usona negra parolmaniero, ke la bazo de la dialekto troviĝas en okcidenta Afriko. La dialekto aktuala estas fakte la restajo de piĝina lingvo, kiu kreiĝis dura la sklavkomercado. Rilate al la eduko de la geinfanoj, kiuj parolas tiun dialekton, Dillard esprimas deziron, ke la lingva parto de ekzamenoj pri inteligenteco por ili baziĝu sur kompreno kaj uzado de la "negra" angla, kaj ne de la generale uzata usonangla, kaj ke la komencaj legolibroj estu en la negra dialekto, por ke la geinfanoj ne devu lerni novan dialekton kaj legadon samtempe. Esperanto en Meksiko Tiuj, kiuj volas studi Esperanton en Meksiko dum la somero te la Universitato Durango, skribu al d-ro J. Ninahualpa Lucano, P. 0. Box 2662, Spokane, WA 99220. Qazetojn alilandajn diverstemajn havas s-ro Conrad Fisher, R. F. D. #1, Meadville, PA I6335. Li pruntos ilin al interesitoj kontrau afranko. Ni gojas raporti ke konata samideano Glenn P. Turner, direktoro de Esperanto Library, kiu dum pluraj jaroj estis la sola libroservo de ELNA, jam resaniĝas bone post grava operacio. Li nun daŭrigas sian esperantistan agadon helpate de siaj filino kaj bofilo. Ce UNA-USA Du elstaraj aktivuloj de ELNA partoprenis la konferencon de la usona filio de la Asocio pri Unuiĝintaj Nacioj (31 Januaro—3 Februaro 1973). Hi faris jenan proponon: "Tin ci revolucio necesigas internacian lingvon, kaj ni petas enketon pri internacia lingvo kiel Esperanto por multe pligrandigi reciprokan komprenon kaj estimon inter la tri miliardoj de niaj samplanedanoj." En la publika diskuto eksdiplomato Charles Yost, sen ataki Esperanton, diris, ke tio ne estus nun oportuna, sed triono de la partoprenantoj (cent el tricent) voĉdonis favore. Cu vi ser'Sas korespondamikon? Multaj Esperantistoj volas korespondi kun usonanoj. Ili havas diversajn interesojn, aĝojn, edukajn nivelojn, postenojn, ktp, sed ili ĉiuj volas scii pri vi kaj via lando. Korespondado ne nur estas agrabla travivaĵo, sed ankaS donas bonan okazon por praktikado de Esperanto laŭ "senlarma" metodo. Cu vi interesiĝas, sed ne havas korespondamik(in)on? Tio estas facile solvebla problemoj Skribu al f-ino Ellen Lewis, Estrino de Koresponda Servo, 15 Salisbury Rd., Brookline, MA 021i|i>, dirante al ŝi iom pri vi mem kaj pri tio, kian personon vi serSas. Vi ricevos de ŝi plurajn nomojn kun informo pri ciu, por ke vi komencu vian amikecon per korespondado. Oni ofte havas piej.bonan sukceson per skribo al pli ol unu persono, eĉ kiam oni deziras nur unu korespondamikon. Tiel, kiam vi ricevos la respondojn, vi povos elekti la plej taŭgan kaj inform! la aliajn, ke vi jam elektis por vi korespondamikon. Deziras korespondi S-ro Ŝtepan Turcinek, Husova 1+70, Vitkova, okres Opava, 7^901, Cenbslovakio, volas interŝanĝi bildkartojn kaj poŝtmarkojn kun usonanoj. S-ro Helmut Senger, Fahnstrasse 29, Welzow, DDR 7533, G-ermanujo, volas korespondi angle kaj esperante pri Mormoni smo. -7- Por la komencantoj (Ci tiun dum pasintaj monatoj neglektitan rubrikon restarigas fragmento de la novelo "TJnu paĝeto en mia lerneja vivo" de la hodiaŭ ne sufice konata sed siatempe fama blinda esperantisto Vasilij Eroŝenko (1890-1952).) La instruisto diris al ni ke homoj estas dividitaj en rasoj: la blanka, la flava, la ruĝa, la nigra k. t. p. La plej civilizita kaj progresema raso estas la blanka, la malplej civilizitaj estas la nigra kaj la ruga. Lapin ekstaris kaj demandis: "Cu ni estas la plej civilizitaj kaj progresemaj pro nia blanka koloro?" Alia knabo ekstaris kaj demandis: "Kiam dum somero oni nigriĝas pro la suno, cu oni ankaŭ malciviliziĝas pro tio?" La instruisto diris ke ambaŭ demandoj estas malsaĝaj, kaj Lapin kaj la alia knabo devis stari ĝis ili komprenis sian malsagecon. Apub nia lernejo troviĝis la domo de S-ro Perlof. S-ro Perlof estis la estro de la plej fama rusa tekompanio en Ĉinio, kiu enportas en Rusion la teon en grandaj kvantoj el Cinio. Unu fojon S-ro Perlof invitis al sia hejmo la faman cinan diplomaton Li Hung-ĉang. S-ro Li, eksciinte ke nia lernejo troviĝas tute proksime de la domo de S-ro Perlof, ekvolis nepre viziti gin. S-ro Li Hung-ĉang venis al nia lernejo en sia cina vesto, kun harligo sur la kapo. Li estis tre afabla kaj permesis al ni tuŝi lian veston kaj la harligon ankau. Sciinte ke S-ro Li Hung-ĉang apartenas al la flava raso, mi kaptis lian manon kaj per palpo penis trovi la diferencon inter la blanka kaj flava koloroj. Post kelkaj minutoj mi demandis al la instruisto: "Cu S-ro Li estas vere flava homo?" La instruisto diris jes. "Sed mi ne povas trovi ian diferencon inter la blanka mano kaj la flava." Lapin aldonis: "Se S-ro Li apartenas al la flava raso, certe li devas esti malpli civilizita ol ni, sed al mi ŝajnas ke li estas almenau pli afabla ol nia Mifiail." (Mifiail estis nia servisto kiun ni tre malŝatas pro lia malĝentileco.) La interpretisto diris ion al S-ro Li, kaj li multe ridis, sed post lia foriro mi kaj Lapin estis punitaj pro la malĝentileco al la fremda gasto. Oni permesis al ni nenion manĝi, ĝis ni estis komprenintaj nian malĝentilecon. En la fino de la sama tago ni komprenis tion Si kaj estis permesitaj iri kun aliaj por vespermanĝo. Survoje al la manĝejo mi diris mallaute klininte min al Lapin, ke la manoj de 1» flava S-ro Li Hung-cang estis pli agrablaj por tuŝi ol la manoj de nia blanka direktoro. Lapin diris al mi ankau en mallauta voco, ke li pensas ke S-ro Li Hung-ĉang estas ne nur pli afabla ol nia Mifiail sed ankau. pli civilizita ol niaj blankaj instruistoj. En la mangejo nia instruisto ordonis al mi kaj Lapin starigi kai demandis: "Nun, do diru antaŭ 3iuj, pri kio vi murmuris irante tien ci?" Elpensi mensogon rapide ni ankorau ne povis tiam kaj balbutante timeme ni diris ĉion. La instruisto tre kolerigis, li ordonis al ni stari genue sur malvarma ŝtona planko, kaj diris ke li ne permesos al ni leviĝi gis ni komprenos klare niajn erarojn. (Por plenigi la paĝon ni nun donas kelkajn juvelojn de la vira ŝovinismo el nia kara Proverbaro Esperanta. Emancipistinoj ne legu pluj) Kie regas virino, malbona estas la fino. Se edzino ordonas, domo ordon ne konas. Ne spiciĝas mango de mastrina beleco. Edzin' admirata--edzo malsata. Virino scias—tuta mondo scias. Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas. -8- Ni komencu klopodi en la lernejojJ Thomas H. Goodman (tradukita de parolado en Tostmajstro-Klubo n-ro 288if. fte la centra oficejo de la Admlnistrado de Soclala Asekuro, Baltimore, la l5an de majo 1972) Eble vi memoras kelkajn el miaj antaŭaj paroladoj en nia Tostmajstro- Klubo. La ĉefaj ideoj esprimiĝis en la titoloj: "La tero bezonas internacian lingvon" kaj "La dialektiko pri Esperanto". Mi ne intencas konvinki tiujn, kiuj ne interesiĝis, efektivigi la agplanon kiun mi proponas hodiau. Al la aliaj, tamen, kiuj kredis, ke Esperanto bone solvos la mondan lingvan problemon, kaj scivolis, kiel ĝin antauenigi,^itii nun rekomendas unuan agplanon: ni komencu klopodi en la lernejoj. Oi tiu agado helpos kaj la progreson de Esperanto kaj la lernantojn0 Ni komprenu kial. Rilate la helpon al la progreso de Esperanto, eble la fakto ke la instruado de Esperanto en la lernejoj antauenigos gin estas tiom memevidenta, ke la demando devus esti: "Kial en la lernejoj pli ol aliloke?" Vi povas vidi, ke oni plejparte lernas lingvon en lernejo—kiel devigan studobjekton pli ol kiel bezonatan kapablon. Escepte de kelkaj turistoj au komercistoj, kiuj serĉas rapidkursojn ce Berlitz, kaj kelkaj personoj, kiuj ŝatas legi gramatikajn lernolibrojn, oni tre malofte lernas iun ajn lingvon post la ago de dudek jaroj. Ne nur pro tio, ke oni devas plenumi tro da farendaĵoj, sed ankaŭ oni psikologie ne sufice pretas lerni novan, kaj kelkfoje malfacilan, studobjekton. (Kiam mi instruis la francan lingvon, mi vidis, ke la plejparto de la plenkreskuloj tute ne scias efike lerni alian lingvon.) Laste mi diru, ke la publika lernejaro (kaj ankaŭ multaj privataj lernejoj) povus esti subjekto de eksperimento sen granda malprofito al la lernantoj. Rilate la helpon al la lernantoj, mi nun precizigas mian planon: ciu lernanto en publika liceo kiu intencas studi fremdan lingvon studos Esperanton dum la duonjaro antaŭ la komenco de studo de la alia lingvo. Ni iom ekzsmenu kiel ci tiu piano helpos la lernanton kaj, parenteze, la administradon de fremdaj lingvoj en liceo. Esperanto estas logika lingvo, kiu ne havas gramatikajn au prononcajn esceptojn. La regularo estas tiel malgranda, ke ec post duonjaro oni povas esprimi sin per Esperanto multe pli bone ol per iu ajn alia fremda lingvo. Do se la lernanto havas almenaŭ mezkvalitan ĝeneralan lernkapablon, li lernos pensi rekte en Esperanto. Se li poste studos alian lingvon, li estos jam farinta unuan grandan paŝon— kaj la lernado de la ortografiaj aŭ prononcaj malfacilajoj au. la gramatikaj neregulaĵoj de la alia lingvo, kvankam ĝi postulos pli da tempo ol ce Esperanto, ne plu estos la preskaŭ neebla tasko, kiu ĝi ankoraŭ estas. Pli mallonge, Esperanto povas multege kontribui al la instruado de fremdaj lingvoj. Se okazus, ke iu ne sukcese lernas la facilan lingvon Esperanto, li scius, en malgranda tempo, ke li probable ne kapablas lerni fremdan lingvon kiel lernejan studobjekton. Krome, car studanto de Esperanto ofte lernas kiel gramatiko funkcias, li povos pli bone uzi la anglan lingvon—do la duonjaro de Esperanto ne estos malŝparo de tempo. Alivorte, cu lernanto poste studos alian fremdan lingvon, ĉu ne, li havos valoregan lernosperton. Kolegoj, vi povas nun kompreni kial ni devas enkonduki Esperanton en la lernejojn. Dum miaj paroladoj pri Esperanto en pluraj lernejoj, mi diskutis la aferon kun instruistoj kaj fakestroj—miaj ideoj, kun efika aplikado, pravas. ^Kompreneble, tamen, tiuj personoj, same kiel ciuj aliaj, ofte rezistas ŝanĝon Gar ili ne deziras pli da laboro. Hi respondas nur ripetitajn petojn. Do por enkonduki Esperanton en niajn lernejojn, oni devas petadi al sia loka lerneja administrantaro. Aliaj grupoj komencigis kursojn pri la hebrea, rusa, Ĝina kaj svahila lingvoj per samspeca agado. Tial mi emfazas: se vi vere deziras nelpi kaj la progreson de Esperanto kaj la lernantojn, ni komencu klopodi en la lernejoj] -9- Pola Esperanto-Teatro venasl Sub patroneco de Universitato Port Lauderdale, kiu prave sin nomas "la Internacia Universitato", vizitas Usonon du elstaraj esperantistaj geaktoroj el Polujo, s-ro Zblgniew Dobrzynski kaj lia ĉarma kaj talenta edzino Kalina Pienkiewicz. Ill veturos tra Usono kaj Kanado ĝis la 31a de julio, reprezentante la Polan Esperanto-Teatron, filion de la Pola Esperanto-Asocio. S-ro Dobrzynski estas tre konata en sia lando, cefrolulo en pli ol tridek filmoj. Ambau geaktoroj profesie ludas ce teatro, televido kaj radio jam dek ses jarojn. Dum sia vizito al Nordameriko ili intencas ludi la komedion Proksima Nekonato de Aleksander Scibor-Rylski por kiel eble plej multe da Esperanto-societoj. Ili ankaŭ volonte prezentos ĝin pollingve al kluboj de poldevenaj usonanoj. Granda scene jo ne necesos; ec iom ampleksa salono sufiĉos. Ni danku ĉion-ĉi al la prezidanto de Universitato Port Lauderdale, d-ro S. J. Drake. Dank' al lia iniciato la universitato kovros grandan parton de la vojaĝelspezoj de ges-roj Dobrzynski. Esperantistoj povas helpi tiurilate per du metodoj: ili loĝigu ges-rojn Dobrzynski en siaj hejmoj (kia ŝanco por praktiki konversaciadonj) kaj/au faru modestan mondonacon al "Port Lauderdale University". (Tio estus neimposteblai) Ni menciu, ke tiu, kiu kontribuas cent dolarojn aŭ pli al la universitato fariĝas per tio Esperanto-Pratulo ("Esperanto Fellow"). Gis nun prenis al si tiun havindan titolon s-ro Allan H. Boyle, s-ro Raymond R. Neri, d-ro Lehman Wendell, ges-roj Albert Estling kaj s-ro Glenn P. Turner. De la 2a ĝis la 20a de julio ges-roj Dobrzynski helpos al d-ro John Lewine en supera konversacia kurso de Esperanto ce la universitato. D-ro Drake invitas, ke oni lin telefonu (senkoste) per la numero 1-800-327-963&» P°r aranĝi viziton de la geaktoroj al la loka klubo esperantista. Oni kompreneble ne faru tion facilanime. Prefere la estraro unue interkonsiliĝu kaj eventuale aranĝu loĝigon. Oni memoru ankaŭ kontakti la lokan pol-usonan societon. Recenzas karl pov Al Torento, Stellan Engholm. Dansk Esperanto-Forlag, Aabyhrij, 1972. 95p» ?1.95 ce Esperanto Book Service, P. 0. Box 508, Hillsborough, CA 9^010. Jen denove haveblas la debuta verko de eble la plej elstara prozisto de nia literaturo originala. S-i estas longeta novelo pri dolcamara amo inter gejunula paro. Kliŝa temo, ĉu ne? Sed kia diferenco inter tio ĉi kaj—ekzemple—Printempo en la autuno de Baghy. Engholm scias sin regi; li ne permesas, ke la patoso siropiĝu. La cefrolulo, Karlo, estas kamparano, timema ĉe la dancoj en la popola parko de la urbo Torento, car ja ne eblas al li dande sin vesti kiel la aliajo Li heziteme sukcesas alproksimiĝi al Enjo, kurioza fraŭlino, kiu diras, ke kvankam li fakte plaĉas al ŝi, tamen estus pli bone, se ili ne plu renkontiĝus. Ĝu nura ineca kaprico? Karlo ne certas. Finfine la sekreto malkaŝiĝas. Okazis malfelico, hontinda malfelico al Enjo. La du disiĝas. Karlo foriras por fari sian militservon, fariĝas politike konscia, dume pripensas sian sintenon al Enjo. Cu vere estis tiel hontinda afero, kiu okazis al ŝi? Au eble nur ciutageca tragedieto? Kiel debuta verko, ĝi estas fakte la plej malforta de Engholm, sed tio ne signifas, ke ĝi estas preterpasinda. Precipe nun, kiam la tuta serio "Infanoj en Torento" ankaŭ denove haveblas, ciu vera literaturamanto volos posedi ĉi tiun ĝian preludon. -10- Konservajoj Jen mia edzinjo konservas. ŝi ege pri tio Ĝi vervas, Konservas si pirojn kaj pomojn Kaj ankau diversajn legomojn— Paprikon, brasikon, tomaton Kaj ian ne-tute-konaton. Dum bolas gi en kaserol', Audiĝas senĉesa parol': "Mi diras al vi sen troaĵo, Ke vintre gi estos TROVAJo, Se tien raikroboj ne trafos, Se 1* vazojn nenio dispafos." Lastmomente... Cefdelegito Armin P. Doneis kontente raportas, ke la UEA-kotizo por usonanoj restos sama, spite la lastatempan dolar-doloron. (Notu bone: la kongreskotizoj ja sanĝiĝis. Aktualajn aligkotizo^n trovu aliloke en Si tiu numero.) Cu vi ankorau ne (re)kotizis? Por aliĝa formularo skribu al s-ro Doneis Se P. 0. Box 105, Pharr, TX 78577. K-do Brian McCTafferty atentigas, ke la adreso de la Zj.6a SAT-Kongreso aperis malĝuste en la februara Newsletter. La ĝusta adreso estas SAT-Kongreso LK, P. 0. Box 2J+6 Station P, Toronto 5 ONT, Kanado. —Danielo Kolker Jen mia edzino konservas. Ŝi ege pri tio fii vervas. Enŝovas ŝi la konservaĵojn En vazojn, en vazojn, en vazojn, Kaj poste esploras kritike: Cu bone? cu jam hermetike? Por ke botelego kaj vazo kaj pot• Staradu ĝis maj'~sen eksplod1. Ho ĉiam viciĝu sen ĉeso, sen fin1, Vazaroj, boteloj, karafoj. Kaj cie minacu al Sies edzin1 Nur tiaj eksplodoj kaj pafojl 6u vi scias, ke ekzistas sonbenda servo de ELNA? Oni povas brunt1 de ĝi iujn el la 156 enlistigitajn programojn por tridek tagoj kontraŭ po fl.00, inkluzive de afranko. Kaj bobenaj kaj kasetaj bendoj estas je via dispono. Skribu al la ELNA Aud-Vida Sekcio, H. Ken Ver Ploeg, Spokane, WA 99203. Pinfine, versajne vi rimarkis, ke Ĝi tiun februaran numeron, kiu devus esti januara, vi ricevis eĉ ne en februaro. Kulpas ambau anoj de la redakcio. NI petas vian pardonon, kaj promesas, ke ni provos pliakuratiĝi estonte. ELNA-Bulteno 731 Birmingham Road Burbank, CA 9l50if. U. A./Usono i BULK RATE 1 U. S. POSTAGE PAID [GLENDALE, CALIF. [ PERMIT #575