ELNA-BULTENO ESPERANTO-UGO POR NORDA AMERIKO Numero 15(72) Julio 1972 Letero al la gelegantoj: Car ne eblis al s-ro Rodney Ring daŭrlgi sian laboron kiel redaktoro de la esperantllngva bulteno de ELNA, prezidanto Francis E. Helmuth petis al Erik Felker kaj Charles R, L. Power, ke ili kune transprenu la taskon. De nun ili estras ci tiun eldona^on. Jen mesaĝo de ciu el ili :, de Erik J.- Felker— Cu vi havas novaĵon au ideon per diskonigi? Cu viv amas poezion? Cu vi emas ridi?. ludi? kuiri? Cu vi interesiĝas pri ka junularo esperantista? . Tiajn aferojn pri- traktos mia sekclo de la bulteno. Sed de kie venos tio, kio informos kaj distros la gelegantoj? De vi! ELNA-Bulteno estu forumo kaj interkomunikilo por tiuj kiuj fidas je Esperanto, Por ke ni atingu tiun celon, ml petas ke vi daure kunlaboru kun mi per sendado de novaĵoj, artikoloj, ludoj, sugestoj, ktp. al la redakcia adreso. Antaŭdankon! de Charles R. L. Power— Ne ekzistas pli facila kaj efika rimedo por perfektiĝi en Esperanto ol legado de nia llter- aturo, kiu do havas slgnifplenan rolon jam por komencantoj. Hon- tinde estas, ke ĝis nun unonanoj-- sendube lau rasa konslsto la pieJ internacia popolo sur la planedo!— tiom postlamas pri kontribuo al tiu literaturo. lam ni almenau disponis pri ne unu sed du bonaj rcvuoj, Nordamerika Esperanto- Re vuo de ELNA kaj Amerlka Esper- antlsto de EANA, sed ec ill mal- aperis. Nun ni havas en Esperanto nur unu bultenon— sed se venos sufice da verkoj presindaj, eble tio Ŝanĝlĝos! La unuan paŝon al pli kontentiga stato ml prpvos konduki kiel redaktoro de 1' Literatura Sekcio. Ensendu nove- lojn, artikolojn^ poemojn, kaj recenzojnl Ankau laŭdojn-- kaj insultojnl Gravas via lego kaj reago1 h ovaĴoj Ekspozlcio en la kongresejo Turismo kaj Esperanto estos la temo de dumkongresa ekspozl- cio en la kongresejo Hilton. La. materi%.lon kentribuos inter aliaj Soveta Unio, Usono, Jugo- slavio, Grekujo, kaj F. R. Ger- manu j o. Porlnstruista semlnarlo dum la 57-a 3-ro Duncan Charters (Usono) konsentis aranĝi kelkhoran por- Instruistan seminarlon en la kadro de la UK. La seminario estos destlnlta por personoj, kiuj solas la lingvon kaj inten- cas lnstrui ĝin. Broŝuro kun instrukonsiloj kaj praktika "leclono" estos prezentltaj. Cu Esperante...? Antaŭnelonge la homaro sen- dis la unuajn intencajn mesaĝojn al la spaco, celante inteligen- tajn estaĵojn de aliaj planedoj de la universe La scientistoj laborls tre zorgeme por ke la unuaj mesaĝoj estu kiel eble plej kompreneblaj al alispecaj estaĵoj. Por farl tlon Hi elektis la plej loglkajn prezent- manierojn. Natural History, revuo kiu pritraktas sclencajn kaj antro- pologlajn aferojn, jam starlgis konkurson rllate al interplaneta komunikado. Inter la demandoj kiujn oni faras en la konkurso estas: Kion ni devus dlri prl nl? kaj Kiel nl komunlku kun alipla- nedanoj? Cu ni Esperantlstoj ne povas bpne respond! al almenaŭ la dua demando? Se vi jes, sendu vi'an respondon al Natural History, attention: Sky Reporter, Central Park West at 79th Street, New- York, NY 10024 (Usono). La redak- toroj de NH ankaŭ akceptos ko- mentojn pri rilataj demandoj (ekz. Kion ni aŭdos unue de alia planedo?) La revuo donos premi- ojn por la plej bonaj leteroj. Nl skribu, kaj tiel kelkaj allaj gravuloj solos pll pri Esperanto. i Konkurso prl naturo Ciujare la Ornitologia Rondo Esperantlingva (ORE) aljŭgas sian Premion Simondetti, en valoro de 1,000 BF (usona $20.00), al elstara artlkolo originala aŭ traduklta, pri la tre generala temo Naturo". Ciuj partoprenantaj artlko- lo j aperas konforme al la regu- lar o en "La Mevo", o'rgano de ORE, kaj rajtas grltrakti iun ajn best(ar)on au plant(ar)on. Gekandidatoj por la konkurso 1973 bonvolu peti regularon al la sekretario: Konkurso Simondetti p/a Manuel Halvelik Gebr. Blommestraat 4l/0 B-2200 BELGUJO Cina monata gazeto en Esperanto £L POPOIA CINtO nun varbas abonantojn Bona ilustrita perlodaĵo kun^rica enhavo por esperantlstoj kiuj volas kompresi la Ĉlnan Popolan Respubllkon Kun interesa postkursa legaĵb ciunumere por la komencantoj. Abonantoj, kiuj estas registritaj gustatempe, povos senpage ricevi 1973 KALENDAR0N en Esperanto Abonu ce La librovendejo en la kongresejo de la 57-a UK S-ro William H. Schulze Esperanto-Inform-Centro 410 Darrell Road Hillsborough, CA 94010, Usono La distribuanto: Libroservo de Cina Esperanto-Ligo P. 0. Kesto 313, Pekino, Cinlo speclmeno kaj varbilo sendata senpage Glumarko por la Libro-Jaro Leteroj en Esperanto estas ci-jare ornamitaj per nova bela glumarko. Per simpla emblemo kaj klara surpreso ĝi proklamas, ke la jaro 1972 estas la "Inter- nacla Libro-Jaro". Tiel la eldoninto, Universala Esperanto- Asocio, samtempe apogas la tut- jaran kampajnon de Unesko, klu lancis tiun ideon, kaj ankaŭ memprigas, ke estas aparte sti- muli nda la literaturo en la Internacia Lingvo. Du interligitaj homfiguroj sur la fono de malfermlta libro simbolas la internacian kunlabo- ron. La celo de la monda kampaj- no estas: kresklgi kaj plibonigi la produktadon kaj distribuadon de libroJ, precipe en la evolu- intaj landoj. Glumarko de la Internacia Libro- Jaro 19?2. Horizontala, 25 x 56 mm., dukolora. En folioj po l6 markoj. Verda kaj nigra preso sur blanka fono. Kun nevidebla gluo kaj stri-truetaro. Vendo- prezo po 0.40 gld.. por Siu folio (l6 markoj). Aldonu 10# pro la sendkostoj. Pli da sondbendoj Kreskas la merkato por Esperantaj sondbendoj. Tion korstatas la Magnetafona Servo de UEA, kiu raportas ke en la pasinf.a jaro 1Q71 ĝi vend is 121 programojn. La Magnetafona Servo dis- ponas nun pri 29? programoj. La uzantoj de la servo povas elekti inter parolado j de Ivo Lapenna, Edmond Privat, kaj aliaj oratoroi, teatra^oj kaj kantoj, prograraemj de la Universalaj kon^resoj ekde Mainz en 1958 gis la lasta en Londono--_kaj__eftjla— vocon de d-ro L. L. Zamenhof mem, kopiitan de sur malnqva_vaks.oi^ lindra reglstaĵo. Listo de ciuj disponeblaj bendoj, kune kun. la tarifo kaj mend-kondicoj, estas recivebla ĉe la komisllto s-ro Rtldiger Eichholz, 2040 Springbank Road, Mississagua, Ontario, Kanado Kubanoj lnstruas La kerno de novaj membroj de la Universala Esperanto- Asocio en Kubo vigle aktivlgis en informado kaj instruado.. Apogas ilin senpaga helpo de UEA en la formo de revuoj, vor- taroj, ktp. La peranto de UEA en Kubo mem sukcesis laste en- penetri en radioamatorajn ron- dojn kaj varbis per tiaj elsendcj novajn lernantojn por hispan- lingva koresponda kursc loke organizata. Novaj kursoj ekfunk- ciis inter la laborantoj de la Instituto por Normigo kaj Mezur- ado kaj de la Akademlc de Scien- coj. Inter pluraj iastatempaj radio-elsendoj kaj gazetartiko- loj pri Esperanto estis artikolo "Verde Olivo", oficiala organo de la revolucia armeo de Kubo. Informado ce la Olimpiko Por subteni la agadon de la Germana Esperanto-Asocio inter la sportistoj kaj spek- tantoj de la venonta Olimpiko en Munkeno, UEA donacas al GEA 20,000 ekzemplerojn de la ses- lingva faldfolio "La Internacia Lingvo Esperanto". Tiu jam tre konata informilo, kun teksto en la lingvoj angla, araba, franca, germana, hispana, kaj rusa, kaj kun inform-adresoj en 68 landoj, tiel jam atingos eldonkvanton de 100,000 ekzempleroj ĝis nun. La disponigon de tiuj faldfolioj ebllgas la Propaganda Konto de UEA, kiu ricevas sian cefan enspezon el la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Tradukojn tlel facile? Tlel raplde? Lau francaj observantoj, en Sovetunlo onl nun uzas laser- radlon por fari tradukojn, kaj akiras mlrigajn rezultojn. Oni dlras ke ce la Instituto de Fiziko en Moskvo la radio tramovas paĝon dum malpli ol minuto, tradukante gin el la japana, ekzemple, en la rusan. (informo el Atlas-revuo: Usono) Lingvo kaj Kulturo La "Seminar!o pri Liiigvo kaj Kulturo" okazis en septem- bro, 1971._ Klom da vi estas leglntaj aŭ legantaj la raport- on kiun produktis tlu grupo nun malgranda sed en la eston- teco eble grava? La pie J interesa ero de la raporto estas fakte aro da diverstemaj raportetcj faritaj de riprezentantoj de diversaj grupoj junularaj. La 16 rapor- tetoj havis klel &eftemoj: a. kulturo kaj lingvo el sociologia vidpunkto; b. la lingvlstika kaj kultura situaclo de kelkaj etnaj mal- plimultoj kaj afrlkaj landoj; c. enkonduketo al polltikaj kaj ekonomiaj aspektoj de ling- vaj kaj kulturaj fenomenoj kaj inverse; d. kultura multlingveco kaj lingva konduto; e. la ekzisto de specifa junu- lara kulturo-^ Tiu 61 raporto estas valora rlmedo por tiuj kiuj havas inter- eson pri la^internacia llngvo- problemo, au kiuj devas plani programojn por Esperanto-kluboj aŭ prezentadojn pri Esperanto al la publiko. Kvankam vi povas mendi la 50-pagan, broŝuritan raporton en la angla, Esperanto, la franca, la germana, aŭ la nederlanda, mi devas diri ke mi ne mendi ke vi abetu ekzempleron por via publika biblloteko; la fizlka aspekto de la raporto ne estas sufice bona. Sed nepre aĈetu por vi memI Mendu de: TEJO, Binnenkant 4-6, Amsterdam 1001, Nederlando. Pagigu vian 6ekon (por usona $1.50) al poŝtcekkonto "Stich- ting voor Internacionale Kommu- nikatle", n-ro 1 975 735. *l /7 STMC1WENTE International Pen Friends, organiza^c pri korespondamikeco internacia, ofertas al la kvin unuaj petantoj inter usonaj Esperantistoj senpagan membrecon en tiu organize Ĝla celo estas trovi por la membroj korespond- amikojn en aliaj landoj. Normala membreckotizo estas po usonaj $6.00 jare. IPF petas lorn da persona infor- mo por ebllgi trovo de taŭgaj korespondamikbj, kaj vl baldaŭ ricevas liston de korespondemuloj. Dum la jaro oni ricevas aliajn listojn. Tiu paŝo parte de IPF mon- tras emon kunlaborl kun ni. Fakte, en la listo de interesoj klujn oni povas indlkl, nun tro- viĝas Esperanto! Al usonaj Esperantistoj kiuj partoprenos, onl sendos la nomojn au de aliaj Esperantistoj au de parolantoj de la angla kiuj inter- esigas pri interlingvistlko, ktp. ,. Kaptu la okaz-o-n-J Kunlaboru kun IPF] c/o Miss Alice Thornton, 30k South Ardmore # 210, Los Angeles, CA 90020, Usono LITERATURA SEKCIO Recenzas William Harmon Winnie-1a-Pu. de A. A. Milne. Elangligls Ivy Kellerman Reed kaj Ralph A. Lewin. Redaktis kaj verkis anglalingvan enkondukon kaj vortaron Humphrey Tonkin. Ilustris Ernest H. Shepard. Eldonis E. P. Dutton kaj Kompanio, Novjorko, 1972. xii«-l61|p. Bind. $5.95; broŝ. $3.5o. Kvankam ciu lando kaj lingvo havas sian literaturon, tamen ekzistas eroj kiuj preteriras naciecon. Tiaj eroj el la monda literaturo estas plejparte historietoj, fabeloĵ, poemoj, folkloro kiuj elvokas memorojn de frujaraj ĝojoj de eltrovo, aventuro, anticipo de surprizoj, imagado. Tia estas Winnie-la-Pu. Tiaj estas ankaŭ la fabeloj de Grimm kaj Andersen, Alico en Mirlando de Lewis Carroll, Brer Rabbit, Reineke der Fuchs, Djed Moraj el Ruslando, kaj multaj aliaj. La mirado kaj ĝojiga konstanta sonĝado de infaneco perdiĝas tro frue dum la maturiĝo. Ni ciuj sentas tion, kaj ofte sopiras al la perdita naiveco kaj freŝa feliĉo de la infanaj jaroj. Winnie-la-Pu estas urso. Ŝtopita lud-urso el tolo kaj fojno —laŭ la kritika okulo—sed al Kristoforo Robin (knabo), li estas kunulo. Genie tradukis Reed kaj Lewin la nomojn, spritaĵojn kaj etoson de tiu Ĝi rakonto. La azeno Eeyore estiĝas "la" kaj en la vortaro oni vidas la verbon "iai" signifantan "bleki kiel azeno". "Piglet" taŭge estiĝas "porketo". La ĉasita "Heffalurap" estiĝas "Hefelanto" kaj la "Woozle", "Vuzlo". (Sendube tre baldaŭ la JEN-anoj kreos novan verbon "vuzli".) Eble la belklareco kaj legebleco de la traduko ion ŝuldaV al la citita helpo de niaj literaturaj gigantoj kiaj Auld, Boulton, Rossetti, Sadler kaj Wells. Sed la finan produktaĵon oni devas taksi altege—vidu speciale la traktadon de la Norda Paliso (Poluso), kaj elstare (6e paĝo 88) la "Versoj Verkitaj de Urso de Tre Eta Cerbo". La poezio en la angla originalo estis tre simpla—kaj ĝuste tia poezio estas saratempe la plej malfacile tradukebla. Komparu la originalon kun la traduko de "Maltrankvila Pu-Kanto" (Ĝe paĝo 132): Hura por Pul (Pu, ĉu?) Jes, Pu— (Pro kio, nu?) Aŭskultu plu.... Laŭ mi, ec pli bone en EsperantoI La libro estis genie planita por esti allogilo por Esperanto, celanta la anglalingvan legantaron, Bonega enkonduko ("malalt-profila") de Tonkin, kune kun klarigo de la korelativoj kaj afiksoj, kaj vortaro Esp-Angla inkluzivanta ciun vorton en la libro uzitan konspiras prezenti al la leganto vere ĝuindan ekzemplon de la indeco de Esperanto. Mi konsilas: Aĉetu kelkajn| donacu al almenaŭ unu biblioteko, almenaŭ unu universitato, kaj prizorgu, ke neniu ŝtelu vian propran ekzempleronl * - * /JVIVU VERDAPtJKl/ «- - * La Respublikoj —Rlcardo Viscarra ft Miaj gepatroj ne memoris la fondon de la Unua Respubliko. Gi jam ekdisfalis kiam ili estis infanoj, kaj ambaŭ memoris ĝian finon. Panjo estis urbulino, naskita kaj edukita ce Jleyeran (la tiama nomo de nia 6efurbo). Ŝia familio estis "komforta" (oni malĝentile dirus "riĉa"), kaj Si pasigis sian infanecon ludante kun du fratinetoj kaj studante siajn lecionojn. Ŝi studentiĝis en "tre bona" (t. e., konata kaj multekosta) lernejo por "tre bonaj" (t. e., altklasaĵ) fraŭlinoj. Ŝi povis paroli kaj la francan, kaj la germanan, kaj la anglan (krom tre bele la Volapukan, kompreneble). Amis ŝi poezion, kaj pilkludojn ĝentilajn, kaj katojn. Tiu 6i sirmita infanino, ce tia lernejo edukata, kiel povus koni la gravaĵojn politikajn de la epoko: la militojn eksterlandajn, la disigon de la Asembleo, aŭ la solidigon de la ŝtatpovo inter la manoj de Prezidento Jleyer? PaĜjo tute malsamis. Kamparano li estis, kaj malkontenta. Ekde la lulilo lia animo sin centris je politiko kaj forto. Oni diris, ke lia unua infana vorto estis "ne", kaj ke li neadis 6iam poste. Li kredis nenion kaj neniun, kaj suspektis 6iun. Kompreneble li suspektis ankau Prezidenton Jleyer, samkiel ĉiun alian. Li ne nur "sciis" kion faradas la prezidento; li ankaŭ malamegis la ŝtatestron pro tio. Mia patro estis preskaŭ sen lerneja edukado. Dum lia unua jaro en la kamplernejo oni sendis lin hejmen pro elbuŝigo de kontraŭpatriotismaj vortoj, kaj li neniam reiris al la lernejo. Li parolis malbone kaj hezitege la Volapŭkan, kaj forte malestimis siajn pli parolpovajn kamaradojn. Por li la perforta uzado de la Volapŭka kiel oficiala lingvo de la lando estis maldemokrata samkiel la direktivemo de Jleyer mem, kaj li malkontentis pri ĝi. Strange estas, ke du malsamuloj kiel 6i tiuj ec interparolis, kaj ec pli strange, ke ili ekamis. Sed tio okazis. Pacjo vojaĝis al Jleyeran tuj postkiam ektumultis la havenlaboristoj. Kiam ekbrulis la kvartalo Bizif Flolas, Panjo kun kelkaj aliaj elkuris laŭ la Strato de Pideco (tiam nomata Piedasŭt), strato plena je homoj konfuzataj kaj frenezigataj. En sia senatenta mishasto ŝi koliziis plenbruste kun Paĉjo, falis ĉe liaj piedoj, kaj ekploregis nekomprenante. La fino de la Unua Respubliko kaŭzis ankaŭ la finon de la familio de mia patrino. La plimulto pereis Ce la brulo de Bizif Flolas. Sed por mia patro tiu epoko estis la aŭroro de nova epoko. La diktatoron Jleyer kaj 6ion lian detruontis la fajro kaj sangofluo de la revolucio, kaj fondiĝontis la Dua Respubliko. En Ĝio 6i partoprenis mia patro, ĝoja pro la triumfo de la revolucio, kaj plena je malamego kontraŭ 6io antaŭa. Pideluloj de Jleyer aŭ mortis aŭ ŝanĝis partion aŭ retiriĝisj diverspretekste ili ne kontraŭstaris. La Volapŭkon oni aboliciis, kaj oficialigis Esperanto, lingvo jam parolata en la kamparo cirkaŭ la cefurbo. La ĉefurbon Jleyeran mem oni renomis Espero. Mia propro vivo proksimume samtempas kun tiu de la Dua Respubliko. Mi travivis la danĝeran disiĝemon de la unuaj registaroj, kaj la du invadojn, kaj la ofimjn malsukcesojn de rikoltoj. Por mi la institucioj de la Dua Respubliko ankau estas tute naturaj: la Dua Asembleo, la multaj senkatenaj presejoj, la pasportoj sen limoj, kaj similaj. Sed la estonteco estas malcerta. La Respublikoj (daŭrigo) Hierau en la urbocentro ektumultis bando da junuloj, pli severe ol iara antaŭe je mia sperto. Malgraŭ policaj penoj, la grupo pligrandiĝis de horo al horo ĝis kiam, ci-matene, la tuta urbo versajne ribeladas. La eelo de la ribelado ne estas tre klara. Versajne cies celoj malsaraas. Komence la ribelanoj postulis stipendioĵn por la studentoj kaj pli grandan salajron por la stratlaboristoj. Pasintan vesperon ili postulis ankau pli bonajn medicinajn servojn. Noktomeze militon kontraŭ imperiismaj nacioj. Hodiaŭ raatene finon de la uzado de Esperanto kiel nacia lingvo kaj malfondon de la Respubliko mem, pro la "reakcieco" de ambaŭ. "La Dua Respubliko estas bankrota, reakcia," min diris la filo antau kelkaj minutoj, "and it must be destroyed; the future belongs to the Revolution!" # — -::- N.d.l.R.: Unuope ricevitajn librojn ni mencias. Duope ricevitajn ni recenzas. Kvinope ricevitajn ni laŭdas kaj donacas al amikoj. Dekope ricevitajn ni laŭdegas kaj vendas. —karl pov 6 - 11 - 57 - ? - 57 - 11 - 6 Ĝu cimpanzoj estas homoj? —Daniel Mason Multfoje sciencistoj nomis la homon la sola besto kiu faras kaj uzas ilojn.-x Sed nun ŭi tiu difino ne sufiĉas. En la nova libro In the Shadow of Man (En la Ombro de 1» Homo) Jane Van Lawick G-oodall montras- ke almenaŭ unu alia besto tre ofte uzas kaj ec faras ilojn. Tiu besto estas la ĉimpanzo. Dum pli ol jardeko s-ino G-oodall studis la sovaĝajn cimpanzojn en Afriko, Multaj sciencistoj nun kredas ke la Ĝimpanzo estas la plej proksima vivanta najbaro al la homo. laŭ evoluo. Do, al la sciencistoj la Simpanzo estas tre interesa kaj tre grava besto. Unu ekzemplo de ĉimpanza ilouzado estas la kaptado de termitoj per brancetoj aŭ longaj herberoj. Unue, la ĉimpanzo elektas rektan branĉeton kaj fortiras la foliojn de tio, Tiel la Simpanzo faras ilon. Ofte la ĉimpanzo preparas kelkajn branĉetojn samtempe—tempo^paro, 6u ne? Due, la hirta ilouzanto portas siajn ilojn al proksima termito-monteto. Tie nia evolunajbaro enpuŝas branĉeton kaj post momento zorge eltiras ĝin. Sur la branceto estas multaj insektoj, kiujn la ĉimpanzo avide manĝas. Alia ekzemplo de ilouzado estas la uzo de ŝtonoj kiel ĵetaĵoj. La unuan fojon kiam s-ro Van Lawick vizitis la ĝangalan kampejon de sia estonta edzino, unu cimpanzo ĵetis ŝtonon al li. Kelkfoje ges-roj Van Lawick vidis cimpanzojn kiuj uzas brancon por levi aŭ renversi ŝtonojn aŭ malfermi insektajn nestojn dum sercado por insektoj. Ankau. cimpanzoj uzas branĉojn kiel bastonojn, herberojn kiel dentopikilonn kaj foliojn kiel bandaĝojn, buŝtukoĵn, "necesejajn paperojn" kaj aliajn visilojn. Post la eltrovoj de ges-roj Van Lawick, la sciencistoj, kompreneble, devas elekti alian difinon de "homo" at* nomi cimpanzojn homoj. -::-Rimarku: Kelkaj bestoj uzas ilojn sed ne faras ilin. La marlutro de la nordokcidenta marbordo de Nordameriko, ekzemple, uzas ŝtonojn por rompi konkojn de manĝeblaj estaĵoj. 8 Respondo al Tiĉĵo (vd. JEN~Bultenot n-ro 1, 1972) Estimata s-ro Pallis: Mi legis vian belan artikolon pri via kara urbestro Jorti, kaĵ mi volas respond!. Car vi loĝas en Kalifornio, kun ties dudek milionoj da benzineĵoj, tri miliardoĵ da hipioĵ, kvincent duilionoĵ da mejloj da ekspresŝoseoj, kaĵ unu kvadratmejlo da pura aero, eble' vi havas kelkajn misideoĵn pri Novhampŝiro. Mi fieras esti novhampŝirano, do mi dolorigis legi pri niaj "kvardek tri" enloĝantoĵ. Ho vej Mi kredas, ke tiel atenta verkisto kiel vi, sinjoro, unue zorgus eltrovi la gustajn faktojn pri sia temo antaŭ ol li ekmalfermus la buŝon. Verŝajne la libro, laŭ kiu nia ŝtato havas tian enloĝantaron, estis iomete malnova. Lau la popolnombrado de i960, ni tiam havis ja kvardek tri enloĝantojn; sed pro grava naskiĝeksplodo kaj enfluo da raasecusecanoj volantaĵ fuĝi for de Bostono, nun troviĝas entute kvindek unu enloĝantoĵ ĉi tie. Eble vi ankoraŭ ridos pri tiu malgranda nombro, sed restas almenau unu konsolo; kvankam estas nur unu sola esperantisto (mi) en la ŝtato, la proporcio de esperantistoj estas preskaŭ 2$>\ Ĝu alia ŝtato usona pretendas tion? —Kevin Carmody, Hanover, NH ELNA-Bulteno 731 Birmingham Road Burbank, CA 91504 Usono / U. S. A. BULK RATE ULS. POSTAGE PAID GLENDALE, CALIF. PERMIT #575 . El ESPERANTO — the international language