ELNA-BULTENO ESPERANTO-LIGO POR NORDA AMERIKO Numero 14(72) Majo 1972 NOVA ESPERANTO-BULTENO EN OHIO La unua numero de la TEKO, oficiala bulteno de la Toledo Esperanto- Klubo (TEK), aperis 8i tiun monaton. Gi havis ses paĝojn, kaj la plejparto havis anglan tradukon flanke por komencantoj. La bulteno havas belan as- pekton, kaj la unua eldono entenis plurajn anoncojn, novaĵojn, kaj inform- ojn pri la movado. TEK ne postulas membro-pagon, sed akceptas donacojn de anoj por poŝtkostoj. Ni gratulas ilin pro la videbla sukceso kiun ili jam havis. La adreso estas: 1032 Orchard Street, Toledo, Ohio ^3609. GAZETO ELDONIS ARTIKOLON PHI ESPERANTO EN PENNSYLVANIA La monata gazeto MEMO, eldonata en Coopersburg, Pa. (18036), je la komenco de la aprila numero enhavis longan artikolon pri la Internacia Lingvo. S-ino Helen Hamraarstrom, kiu faris la 5-paĝan verkon, ne nur ra- portis la faktojn pri aferoj en la regiono, sed vere sin montris sage, in- kluzivante konceptojn, ideojn, kaj citajojn kiuj kaŭzis profundan penson. Sajnas al ni, ke ŝi preskaŭ fariĝis esperantistino dum ŝia laboro. Kunven- on ŝi vizitis de du lokaj grupoj (Amikoj de Esperanto 6e Muhlenberg College, kaj la Esperanto-Klubo Donald Munro), kie oni parolis nur Esperanton, kaj ŝi komprenis preskaŭ ĉioni Profitiĝis do kaj ŝi kaj la movado. VERKAĴ0 DE CATHY SCHULZE APERIS EN INTERNACIA GAZETO Per artikolo "Motoroj de la Movado en Usono" komencis ESPERANTO, la oficiala organo de UEA, sian aprilan numeron. Verkita de Cathy Schulze, ĝi priskribis la staton de la Internacia Lingvo en usono, preparis la venont- ojn al la 57a UK en Portlando por la ne-tipa, pli intima kongreso kiu ĝi estos, kaj nomis la individuojn kiuj plejforte subtenas la esperantajn af- erojn en nia lando. Ciuj estas fieraj pri la laboro de ci tiu elstara kaj kompetenta virino, kaj ni dankas ŝin. ANNE WHITTEKER HONORIGIS EN PORTLAND Agema virino konata de la Esperanto movado usona, Anne Whitteker, kiu antaŭ nelonge acetis domon pli proksima al la urbocentro de Portlando (la adreso: 20 S. W. Mitchell, Portland, Or. 97201), kie S-ro Mikulas Nevan, konstanta Sekretario por la 57a UK (29 julio - 5 augusto), povus loĝi, ri- cevis surprizon la 22an de aprilo, 1972, sabaton. Ŝi pensis, ke la sola kialo por la afero tiam en la nova domo estis bonvenigo por la familio Nevan; sed fakte oni Celebris "domvarmigon" kaj honorigis ŝin! Ĉi tiu tre vigla virino certe meritas sinceran dankon pro la senlaca laboro kiun ŝi donis por la sukceso de Esperanto en usono. SUKCESIS LA REGIONA KONFSRENCO DE LA OKCIDENTA MARBORDO La 7an |is la 9a de aprilo, 1972, kunvenis en Berkely, California, la reprezentantoj kaj la delegitoj al la Esperanto-Konferenco Regiona de la Okcidenta Marbordo. Ĉeestis ankaŭ du vizitantoj el Svedujo. Oni priparolis precipe preparadon por la venonta UK kaj la plurajn Esperanto-kursojn en la regiono. En la akirado de pli multe da helpantoj por la UK oni ankau povis sukcesi! ELNA-BULTENO ADRESO : ELNA-BULTENO, MUHLENBERG COLLEGE, ALLENTOWN, PA. l8l0*f NOVAJ ESPERANTISTOJ STUDAS EN WASHINGTON La familio Al Estling, en V/alla Walla, Wash., ne haltis la instruon de Esperanto. Sara Ann aranĝis novan klason da 12 ok-gradaj studantoj, kiuj ge- komencantoj kunvenas ciutage kaj studas la Internacian Lingvon. Hi studas la "Junul-Kurson" (SAT-Amikaro, Paris). Same kiel la studantoj Se Whitman College, ci tiuj junuloj havas grandan entuziasmon pri la lingvo. JUNAJ LERNANTOJ LABORAS EN OREGON Gis la mezo de junio studos la 25 anoj de la Esperanto-Klaso de S-ro Jim Deer en la urbo-biblioteko de Portlando. La studgrupo komencis laboron la lOan de aprilo, kaj kunvenas je 7=30 ptm. LINGVAJ EKZAHENOJ ESTOS HAVEBLAJ CE LA UK La Internacia Ekzamena Komisiono denove ekzamenos kandidatojn okaze de la Universala Kongreso (57a UK, 29 Julio - 5 augusto) en Portlando. Person- oj kiuj deziras informiĝi, bonvolu skribi al la Sekretario: D-ro J. C. Wells, 17 Ashbourne Terrace, London S.W. 19, England. MONDFAMA N0M0 RE-APERAS EN CALIFORNIA En la listo da honoraj membroj por la Universala Kongreso venonta en usono, kiu inkluzivas, i. a.,ekzemple, D-ro Linus Pauling kaj Hannes Alfven, ricevintoj de la pac-premio Nobel, oni trovos alian pli-konatan nomon: D-ro Zamenhof! Jes, D-ro Stephen Zamenhof, nepo de la kreinto de Esperanto, kaj instruisto 8e la Universitato California, estas ankaŭ honora membro! KVARA TUTŜTATA ESPERANTO-KONGRESO PRETIGAS EN OHIO Dimanĉon, la 25an de junio, 1972, apud usona ŝoseo 23, kvar mejlojn norde de Worthington, Oh., je la 10a horo atm. komenciĝos la tutŝtata Kun- veno. Post diservo la partoprenontoj audos poemojn, rakontojn, ŝercojn, ktp. Por aliaj informoj pri ĉi tiu kongreso, skribu al S-ro David Robert Morey, 3978 Karl Road, Apt. 15, Columbus, Oh. 43229. SENPAGA RADI0-BR0ŜUR0 PRI PROGRAMOJ EN ESPERANTO EL SVISLANDO HAVEBLA La svisa kurtonda radio solenas 6i-jare la 25an datrevenon de la enkon- duko de Esperanto en siajn programojn. Tio samtempe estos persona jubileo por D-ro Arthur Baur, Esperanto-Radio-Parolisto. Ankaŭ, S-ro Claude Gacond (kiel heredanto de la tradicio de Edmond Privat, kiu estis la unua parolinto en la svisa kurtonda radio) ankoraŭ sin dediĉos al la uzo de la lingvo. La program- oj el svislando audiĝis kaj guigis cirkau la mondo, sed necesas daure certigi ĝin per leteroj de aŭskultantoj. Se plaĉas al vi, petu la broŝuron: Program Guide of the European and Overseas Service of the Swiss Broadcasting Corpora- tion, CH-3000, Bern 16, Switzerland. ESPERANTO VENKAS KONTRAUSTARANTOJN CE LA UNIVERSITATO SUDA ILLINOIS Xvankam la estro de la fako lingvistika ce la Universitato Suda Illinois, Carbondale, 111. 62901, kontraustaras Esperanton (kause de ne-scio kaj antaŭ- jugo), la administracio akceptis la Esperanto-klubon kiel oficialan studant- grupon, Leteroj al la redakcio de la jurnalo "Daily Egyptian" montras, ke la sama malnova rakonto sin ripetas tie, kiel en tiom tra usono. Sed la grupo tie kreskas, kaj fariĝis vigla. La prezidanto estas Aline Davis, la vic-prez. Rich Ranc , sekretariino Karen ,','ade, kasisto Chuck Knuth. John Gadv;ay, instruisto de fremdlingvoj, estas la fakulara konsiianto. Gratulojn oni sendas al ili. E-B 5/72 3 LEGANTOJ RAPIDE RESPONDIS AL REKLAMQ S-ro Conrad Fisher, RFD-1, Meadeville, Pa. 16335, enmetis anoncon en "Linn's Stamp News," ke filatelistoj povus senpage ricevi kvar glu- markojn de la 57a UK, memore al la 5^a datreveno de la morto de D-ro Zamenhof, nur kontraŭ la sendo de jam adresita koverto. Li tuj ricevis pli ol 100 mendojn! Nl KORESPONDU 43jara oficisto bulgara, kiu jam korespondis kun usonaj esperantistoj, kaj estas kontenta kun iliaj konceptoj kaj lingvo-nivelo, ankoraŭ^dez- iras havi pli multe da amikoj en usono. Li korespondos pri preskaŭ ciuj temoj, kaj^interŝanĝos poŝtmarkojn aŭ insignojn. S-ro Ivan V. Sojkov, Lovecko-UgarSin, Bulgario (Bulgaria.) 40jara instruistino en altlernejo, kiu loĝas en la Zamenhofa urbo Bial- ystok, kiu estas "magistro de Kemio," nun sin konsideras esti preta, lau lingvoscio kaj tempo, korespondi kun gesamideanoj en nia lando. Oni pov- as skribi pri diversaj temoj: naturo, muziko, vojaĝoj, ktp. F-ino Halina Parys, Ul. Garbarske 58/15, Bialystok, Pollando (Poland.) 65jara nova esperantisto (ekde 1969), usonano kaj raembro de ELNA, volas korespondi Esperante, angle, aŭ ec en la finna lingvo. S-ro Albert Saily, box 1?1, Marenisco, Michigan 499^7. 21jara nova esperantistino, kiu konvinkigis, ke Esperanto estas bona rimedo por amikeco inter popoloj, kaj kiu interesiĝis en usona kulturo, vivo, kaj lernado, deziras korespondantinojn. F-ino Nijole Indrelyte, Klaipeda, Baltijos Pr. 81-77, Litovio, Sovetunio (Lithuania, SSR.) Japanaj gekorespondantoj atendas vin! Bonvolu skribi leteron, kun ago, sekso, kaj aliaj informoj, al S-ro Tanaka Sadami, Sekretario, Japana Esperanto-Korespondo-Servo, KLEG, 531 Oyodoku, Nakatu-Hanadori 3-10, Osaka, Japanio (Japan.) 31jara inĝeniero, kiu sin priskribis "la plej norda esperantisto," kolek- tas postmarkojn kun pentrajoj, kaj sercas amikojn en usono. S-ro Aleksandr Vajsberg, Murmanskaja obi., Abonkesto 53, MonSegorsk, CCCP-USSR (Russia). Lernantoj eksterlandaj sercas korespondadon internacie per sonbendoj. S-ro Klaus Schubert, Duvenstedter Triftweg 26c, D-2, Hamburg 66, FRG (Germany). ARTIKOLOJ LA 16 REGULOJ - aŭ - PR0PAGANDO POR ESPERANTO SUR FALSA BAZO (Artikolo de D-ro A. Baur, el Heroldo de Esperanto, Dec. 1, 1971, p.2.) Estas strange, ke ne povas morti la legendo, ke la gramatiko de Es- peranto konsistas el nur 16 reguloj. EC la nova seslingva faldprospekto de UEA ripetas tiun nepruveblan aserton. Estas la sekreto de Zamenhof, kial li en sia unua publikigajo nomis nur 16 regulojn, sed li mem sciis pri la malkompleteco de tiu listo kaj li mem aplikis multe pli da regul- oj kaj transdonis ilin ankaŭ al ni en la "Ekzercaro" kaj en la "Lingvaj Respondoj." E-B 5/72 4 En kiom da reguloj oni volas formuli la gramatikon de Esperanto, es- tas arbitra afero - la "Plena Gramatiko" de K.k.W. uzas ^fl^f paragrafojn - sed tutcerte absolute ne sufiĉas la nombro da dekses. Mi pruvos tion per la jenaj frazoj, kiuj enhavas gravajn pekojn kontraŭ la efektiva gramat- iko de Esperanto, sed kiujn neniu korektisto rajtas riproĉi al mi surbaze de la 16 reguloj: "Ili elektis lin prezidanton. Mi dankas vin vian helpemon. Gi pluvas. Estas necesa diri la veron en propagando. Salutinta li foriris. La trajno alveninta la pasaferoj eliris. Mi ordonas al vi ke vi venos. Li senkulpig- is sin diranta ke li havis malbonan memoron." La erarojn ĉiu scianto de Esperanto tuj eltrovos; sed kiu konas nur la 16 regulojn, ne malkovros ec* unu. La 16 reguloj devas esti rigardataj sur la historia fono, sed hodiaŭ ili estas absolute malaktualaj. Estas ne- korekte uzi ilin en nia propagando, car oni kredigas ion al la homoj sci- antaj nenion pri Esperanto, kio tuj montros sin malveraĵo, kiam ili ek- lernas la lingvon. OKSIGENAJO Oksigenajo, Same kiel mi, spiras La kandelflamo. P 0 E M 0 J de Ella Gibson NOTOJ Kiel harpkordoj Hazarde frapitaj, ni Vibrade sonu. LAU VIA VOLO La papilio Tro firme mantenita, Fariĝas polvo. Nur per gasgraco Ni ambaŭ estas nun en Nia lumdramo. Kaj senelekte, Sis la dampilo, niajn Tonojn eldonu. Kara amiko, Vizitu au lasu rain, Lau via volo. POEMOJ TRADUKITAJ DE L. ZAMENHOF (El "Originalaj kaj Tradukitaj Poemoj de L. L. Zamenhof," de Adolf Holzhaus, 1970. Tiun Si poemon verkis H. Heine en la germana lingvo.) Mir traumte von einem Konigskind, Mit nassen, blassen Wangen; Wir sassen unter der grunen Lind1, Und hielten uns liebumfangen. En sonĝo princinon mi vidis Kun vangoj malaekaj de ploro, Sub arbo, sub verda ni sidis, Tenante nin koro 6e koro. "Ich will nicht deines Vaters Thron, Und nicht sein Zepter von Golde, Ich will nicht seine demantene Kron', Ich will dich selber, du Holde." "De 1' patro de l1 via la krono Por mi ĝi ne estas havinda! For, for lia sceptro kaj trono - Vin mem mi deziras, amindai Das kann nicht sein, sprach sie zu mir, Ich liege ja im Grabe, Und nur d«s Nachts komm" ich zu dir, Weil ich so lieb dich habe. - "Ne eble!" ŝi al mi rediras: "En tombo mi estas tenata, Mi nur en la nokto eliras Al vi, mia sole amatai" ** E-B 5/72 5 (Tiu ci elĉerpajo estas germana poerao verkita de L. Uhland.) Droben stehet die Kapelle, schauet still ins Tal hinab; drunten smgt bei Wies' und Quelle froh und hell aer Hirtenknab'. Supre staras sur la rnonto La silenta kapeleto, En la valo, ĉe la fonto, Ĝoje kantas paŝtisteto. Traurig tont das Glocklein nieder, schauerlich der Leichenchor, stille sind die frohen Lieder und' der Knabe lauscht ernpor. Sonorado, mortkantado Nun eksonis tra 1' silento, Kaltis knabo en kantado kaj aŭskultas kun atento. Droben bringt man sie zu Grabe, die sich freuten in dera Tal. Hirtenknabe, Hirtenknabe, dir auch singt man dort einmal. En la tombojn de 1' monteto El la valo Siu venos. Ankau vin, ho paŝtisteto, Oni iam tien prenos! ALDONOJ FOR LA LISTO DA DONACINTOJ AL LA UK-FONDUSO Fred Mc Mann, S.V. Steinberg, H. K. Ver Ploeg. S-ino Peggy Linker, la kasistino, informis nin, ke 3-ino Lisa Arnold donacis $200.00 je la memoro de sia edzo, D-ro Ileinrich Arnold. OFICIALAĴO AFERKUNSIDOJ DE LA ESPERANTO-LIGO POR NORDA AMERIKO OKAZOS EN LA KADRO DE LA UNIVERSALA KONGRESO EN PORTLANDO, LUNDE KAJ MARDE, LA 31an DE JULIO, KAJ LA Ian DE AŬGUST0, JE LA 3:30 PTM. KUNVENLOKOJ ANONCOTAJ. BONVOLU ELTRANCI LA SUBAN PARTON KAJ SENDI GIN, KUN MONO, AL LA KASISTINO ELNA 197__ Mi enmetas la kotizon kiel subindikitan. Mia nomo kaj adreso ĝuste aperas sur la alia flanko (dorsflanke). KONTRIBUANTA MEMBRECO KONSTANTA (»8.00) "EDZIĜPARA ($12.00) "SUBTENA ($15.00) "PATRONA ($25.00) 'DUMVIVA ($160.00) Mi elektas la jenan senpagan gazeton:. ___Kontakto Oomoto ___Heroldo (nur novaj abonantoj) KUNDONACO _STUDANTO ($3.00), plentempa kaj malpli ol 30-jaraĝa "EKSIĜUL0 ($*f.00), pli ol 62-jara post kvinjarabono. NOVA ABONO NASKIGJARO ABONRENOVIGO E-B 5/72 6 OFICIALA ELNA-ADRESARO PREZIDANTO Francis E. Helmuth 5526 Beaumont Ave. La Jolla, Cal. 92037 KASISTINO Peggy Linker l4l4 Monroe St. Walla Walla, Wash. 993Ĝ2 VICPREZIDANTO Mark Starr 3940-^+7th St. Long Island City New York, 1110*+ KORESPOND-DIREKTORINO Ellen A. Lewis 15 Salisbury Rd. Brookline, Mass. 021^6 SEKRETARIQ Robert E. Bailey 147 Birch Street Redwood City, Ca. 94026 UEA-ĈEFD5LEGIT0 Armin Doneis P.O. Box 105 Pharr, Texas 78577 INFORMCENTRO OKCIDENTA 410 Darrell Road Hillsborough, Cal. 9^010 ARKIVISTO D-ro B. J. Balcar 62 Via Castanada Monterey, Ca. 939^0 INFORMCENTRO NOVJORKA 156-5th Ave. Rm. 821 New York, N. Y. 10010 POR STUDANTOJ KIOM DA TASOJ V Taksu la nombron da tasoj da kafo kiujn vi kutime trinkas au tage aŭ semajne. Sur paperon skribu gin, kaj duobligu la nombron. Aldonu 5- Uzante tiun nombron, multipliku ĝin per la nombro 50. Nun zorge aldonu 1722, kaj poste subtrahu la jaron dum kiu vi naskiĝis, Vi nun havas re- zulton, kiu montras kaj la nombron da tasoj kiujn vi trinkas kaj la ag- on kiun vi atingos durn ĉi tiu jaro! La unuaj du ciferoj (se estas du) montras la nombron da tasoj, kaj la finaj ciferoj n.ontras la agon. Mi donu al vi ekzemplon: S-ro Rodney Ping pensas, ke li kutime trinkas 4 tasojn da kafo Siutage. Li do duobligac 4, kaj havas 8. Al- doninte 5, li skribas sur la paperon 13- Tiun 11 multiplikas per 50, kaj li atingas la nombron 65O. Zorge aldonante 1722, li skribas 2372. Car li vere naskiĝis en la jaro 1927, li deprenas tiom. La fina nombro estas do 445. Vidu! La unua cifero montras, ke li trinkas 4 tasojn da kafo dum la tago, kaj 45 estas lia ago! Ijtfj'i ESPERANTO LEAGUE km NORTH AMERICA ' bjtfr 156 FIFTH AVENUE. NEW YORK, N Y 10010 RETURN POSTAGE GUARANTEED ADDRESS CORRECTION REQUESTED -PRO Paid KutztowSi Pa. ~f^era£iHfoT-8-