ESPERANTO ELNA-BULTENO VlNTERNACIA LINGVO, ESPERANTO-LIGO POR NORDA AMERIKO Numero 13(72) Marto 1972 ARTHUR E. REGAL MORTIS Julie Regal informis nin pri la morto de sia kara patro, Arthur E. Regal, la 8an de februaro, je la ago de 87 jaroj,en Donner's Grove, 111. Li komencis lerni Esperanton en 1930, kaj de post tiu tempo li restis fervora samideano. Belajn tradukojn de anglaj poemoj li faris, kaj dum kelkaj jaroj li instruis la internacian lingvon. La movado perdis amikon. ANNE WHITTSKER PETAS HELPON Anne Whitteker, 20 S.W. Mitchell, Portland, Or. 97201, anino de la Ekskurso-Komitato por la 57a Universala Kongreso de Esperanto en Portlando, la 29an de julio ĝis la 5a de aŭgusto, 1972, serĉas personojn, kiuj povos esti gvidantoj por la diversaj ekskursoj planataj. Kvankam S-ro Ken Ver Ploeg prizorgas la aferon de helpantoj ekster Portlando, li konsentas, ke gvidontoj kontaktu Anne Whitteker rekte, car ŝi bezonas pli da personoj. SERGIO DOCAL INSTRUOS KANTE Ne por doni plezuron al la aŭskultontoj, sed nur por ebligi al ili la lernadon de melodioj kaj lokigon de la vortoj sur notoj, faris S-ro Sergio Docal, 5021-25th PI. N., Arlington, Virginia 22207, longegon sonbendon. Li kantis kaj akompanis sin 8e la piano je proksimume 150 kantoj en Esperanto. Se vi dezirus lerni la kantojn, ĝi ne kostos, car kiu ajn petos kopion, li nur pagos la koston de la blanka (aŭ malplena) sonbendo, kaj, se la program- o ne plaĉus al li, li povas forviŝi ĝin por uzi la sonbendon alimaniere. S-ro Docal preferas fari kopiojn sur 7" bobeno kun l800 futoj da bendo kaj k monofonaj trakoj, car tiel li povas kopii du trakojn samtempe (la tuta programo postulas preskaŭ 6 horojn!). La mendonto pagos la poŝtkoston, kaj S-ro Docal esperas, ke 8iuj faros kopiojn por amikoj, prepare al la UK. S-INO ROBERT C. WILLS VARBA3 EN OHIO S-ino Robert C. Wills, 9k West Riverglen Dr., Worthington, Ohio 43085, ankoraŭ faras laboron por Esperanto: Oni priskribis ŝian radio-kurson kaj priparolis ŝian studanton, fraulo Chris Littler, en la "Worthington News," jaŭdon, la 9an de decembro. Poste aperis en la "Chillicothe Ohio Gazette," lundon, la 3an de januaro, 1972, informa artikolo pri ŝia parolado tie Ĉe loka kunveno. Alia artikolo pri la sama okazo aperis en la "Spectater," la 12an de januaro. Kaj pligranda artikolo, inkluzivante kvanton da ŝiaj plej utilaj ideoj, aperis en la "Worthington News" la 13an de januaro. Preskau. Siu numero de la eldonaĵo "On Campus," de la Ŝtata Universitato de Ohio, (ŝajnas al ni) mencias ŝin kaj la movadon. WALTER DONNER SENDIS PLI PL 50 VORTLISTOJN La anonco en ELNA-Bulteno, numero 12(72), pri vortlisto, kiu enhavas 963 vortojn, kiun oni ricevos senkoste kontrau donaco de $0.40 en poŝt- markoj, havis sukcesan rezulton. S-ro Donner, 17308 Mapleboro Rd., Maple Heights, Ohio 44137, anoncis, ke li jam sendis pli ol 52 kopiojn al la petintoj, kaj li ankorau havas proksimume 40 ekzemplerojn por plenumi la dezirojn de petontoj. BONVOLU ADRESI KORESPONDON : ELNA-BULTENO, MUHLENBERG COLLEGE, ALLENTOWN, PA. Nl KORESPONDU Bibliotekisto hungara ŝatus interkonatiĝi kun sperta korespondanto usona, kiu informus lin sisteme pri la kulturaj socialaj rilatoj de usono. Li skribos pri la samaj temoj, kaj interŝanĝos poŝtkartojn kaj ilustritajn ĵurnalojn. Balla Gyula, Debrecen Egeszsegllgyi Cyermekotthon, Bbszbrmenyi, u. 148 sz., Hungara Popola Respubliko(Hungary.) 21jara lernanto en Industria Pedagogo-teknistlernejo interesiĝas pri la turismo, radiotekniko, ktp., kaj serĉas gearaikojn en usono. Marek Zurek, Wroclaw 5, Katowicka 39A, Pollando (Poland). 2ĉjara studanto pri historio ŝatas sporton kaj muzikon. Li estas filatel- isto kaj kolektas pri la temoj: pentro, sporto, floro, ktp. S-ro Ivan Panaiotov, Str. Panaiot Angelov 4, Veliko Tirnovo, Bulgario (Bulgaria). Japana mondveturistino, kiu loĝas en Oslo kaj studas la norvegan lingvon, intencas rondvojaĝi nordan kaj mezan amerikon inter junio kaj aŭgusto, kaj ŝi ĝojos viziti vin, prelegi esperante, helpi pri kursoj, ktp. F-ino Tamiko Kauakami, ĉe Per Bang, Torsgt. 1, I Oslo 2, Norvegujo (Norway). Japana kursgvidanto serSas korespondantojn por tri studantoj el sia klaso: Li estas S-ro Masamoto Nario, Minarai-ku, Kissyoin Hattanda-tyo, Zyuzyo- Koodan 8-3, 601 Kioto, Japanio. La unua studantino estas oficistino, kiu interesiĝas en la "pensmaniero de virinoj" en usono. Miyaoka Hiroko, Japan Kyotoku Otakunigun, Nagaoka-cyo, Tamooka note-28, Lyokuin Gyutaku-^05, Japanio. Alia estas 2?jara oficisto en komerca enterpreso, kiu interesas pri politiko, ekonornio, ktp. 3-ro Tachiki Sadaaki, Higasiyama-ku, Honmachi lG-chome 1^0, 605 Kioto, Japanio. La tria estas 33jara s-ino, kiu araas la muzikon kaj romanojn kaj havas intere^on pri la t. n. "virina liberigo." S-ino Itou Kazue, Yamashina Nishinoyama, Nakatorii-iko 135-16, Kioto, Higashiyama-ku, Japanio (Japan). l4jara studanto en mezgrada lernejo en itala urbo de 60 miloj da enloĝant- oj volas interŝanĝi leterojn kaj poŝtkartojn. Mauro Renzetti, Via Saturnia kOt 58IOO, Grosseto, Italujo (Italy). Vidvino mezaĝa, instruistino en matematika fako, dezirus interkonatiĝi kun samaĝa esperantisto (vidvo),"por forigi la solecon de la alproksimiĝanta maljuneco." 5i interesiĝas en ĉio, kio plibonigas kaj riĉigas la vivon. Maria Vitalyos , Str. Garii nr. 11, Tirgu-Secuiesc, jud. Covasna, Romanic 17jara studantino en gimnazio, kiu lernas ankaŭ francan, rusan, kaj latinan lingvojn, deziras korespondi. Barbara Paszek, os. Grunwaldzkie 10/11, Mik- okow. K/Katowic, Pollando (Poland). 27jara teknikisto-specialisto pri la motoroj kun interna brulo korespondos pri ĉiuj temoj. Jecko Dobrev, Str. ul. Vastanie 169, ur. Sumen, Bulgario. Kompatema virino, Florentyna Renatte Dudescu, serĉas sian amikon, Nikolas Roos, kiu foriris el Rumanio marto-monate, 1965, al usono. Pro grava mal- sano, ŝi ne povis korespondi, sed nun petas Nikolas Roos, kie ajn li estus, au iu alia kiu konas lin, anoncu al ŝi informon. Skribu al:D-rino Florentyna Renatte Dudescu, poŝtrestanta Covasna, jud. Covasna, Rumanio. 51jara viro, kiu kolektas alumet-etiketojn el ciuj landoj, volas korespondi kun usonano j, kaj inteTŜanĝi ajojn. Josef Koslowski, Gniewkoiso, pow, Ino- wroclaw, Pollando (Poland). 20jara fraŭlinc volas korespondi pri muziko, literaturo, filmoj, ktp. F-ino Pepa Valeva Petrova, v. Cernogorovo, Hasnovski, Bulgario (Bulgaria). Scivolema viro volas uzi Esperanton en koresponado. H. Bojanowski, Lidzbark k/dZ, Stare Miasto 6, Pollando (Poland). E-B 3/72 3 ESPERANTO-SKRIBMAŜINOJ verkita en la angla lingvo de Armin Doneis, i960 tradukita de Donald Munro, antaŭ li mortis, 1970 Mi ricevis multajn demandojn pri supersignitaj literoj sur ordin- araj skribmaŝinoj, kaj kiel ili povas esti surmetitaj facile kaj mal- multekoste. Ĉi tiu respondo eble estos interesa al ciuj personoj, kiuj ĵus komencas tajpi Esperanton. Siu ajn ordinara skribmaŝino povas esti adaptata por Esperanto, 6u ĝi estas nova aŭ uzita maŝino, kaj la kosto de la ŝanĝo eble ne estus pli ol kvin aŭ dek dolaroj (!!!). La procedo konsistas el anstataŭi la duono- kaj kvarono-simbolojn per la supersignoj * kaj w. Por fari ĉi tiun anstat- aŭajon, oni mal-lutas la antaŭajn simbolojn kaj anstatauas ilin per la esperantaj supersignoj, kiujn oni povas havigi Se la plimulto de la skrib- maŝinaj fabrikantoj. Mi facile akiris ilin por mia Smith-Corona kaj por mia Underwood, kaj la loka skribmaŝina riparisto faris la instalan labor- on bone. Per simpla ŝanĝo de la skribmaŝina klav-mekanismo, de tiuj du klavoj, oni povas fari aranĝon tiel ke kiam oni frapas iun el la supersignitaj klav- oj, la Sareto ne movigas unu spacon. Do, por tajpi la literojn 8Ĉ, gG, n&, ĵj, ŜŜ au ŬU, oni nur unue tajpas la supersignon au w, kaj tiam dum la Sareto senmove staras en la sama pozicio, oni frapas la taŭgan, deziratan konsonanton. Tiel oni frapas du klavojn por fari supersignitan literon, sed la ĉareto moviĝas nur post oni frapas la klavon por la konsonanto. Eble ĉi tiu procedo ŝajnas esti komplika, sed mi certigas al vi, ke post oni praktikas gin iomete, ĝi iĝas kutimo, kaj oni povas fari gin sen peno. Estas preskaŭ tiom facile tajpi cgnĵŝŭ ol cghjsu, car la supersignoj estas tajpataj de frapoj al la taŭgaj klavoj per la malgranda fingro de la dekstra mano, dum la maldekstra mano tajpas la konsonantojn preskaŭ sam- tempe. Efektive, estas bezonata multe malpli da tempo por fari ĝin ol por priskribi la procedon. Sur miaj skribmaŝinoj la A kaj " supersignoj estas funkciigataj per klavo de la dua vico, 6e la ekstrema dekstra fino de la klavaro, kie la malgranda fingro de mia dekstra mano kutime ŝvebas. La ^ kaj estas funk- ciigataj per la klavo rekte super ĝi, en la tria vico. Ci tiu pozicio est- as facile atingebla per la malgranda fingro. Per ĉi tiu aranĝo oni povas uzi la supersignojn kune kun iu ajn lit- ero, vokalo, aŭ konsonanto, se la rezulto havus sencon. Do, Si tiu aranĝo au diversigaĵo de ĝi, povus esti uzata por tajpi supersignojn ankaŭ por aliaj lingvoj. Ĉi tiun aranĝon mi ne iniciatis, sed |i servas tre kontente kaj ekonornie. KUGLOJ KAJ VORTOJ de Ella Gibson Milithorao fidas Kuglojn, kaj li pretas Sian kontrauulon pafi. La pacema homo Taŭgajn vortojn sercas, Por la gravan krizon trafi. Monda stato kreskas Nur el homnaturo; Kaj homare ĝi dependas, Cu la kugloj hajlos. Cu la vortoj venkos. Maltrankvile, ni atendas, E-B 3/72 k KIAL TIOM DA ERAROJ ? de Rodney Ring Oni rajtas esti neperfekta, sed ELNA-Bulteno "tro-uzas la privileg- ion," cu ne? Konsentinte al la propono, ke ELNA havu amatoran bultenon, sen istaj preparantoj, ni ankoraŭ konsterniĝas pro la malalta nivelo de la lingvoscio sin montrante inter la anoncoj, nova^oj, kaj artikoloj. Ni ekdemandas al ni mem, "kial tiom da eraroj?" Ni ne devu senkulpigi nin, sed ekzistas pluraj kialoj, pri kiuj la legantoj, precipe tiuj en aŭ el eksterlando, nenion scias. Ekde la mal- gravaj ĝis la plej tragikaj kaŭzoj, mi intencas aranĝi vicon Sikune. Gia ne-multamplekso ne signifas ne-farendan aferon, sed signifas nur, ke la eroj sin grupigas en malmultaj kategorioj. Neprofunda sed vera kaŭzo estas, ke la redaktoroj plurfoje gluis paperstriojn mal-larĝajn sur la tekston malĝustan, tute kovrante kaj korekt- igante la erarojn, kaj poste malĝoje lernis, ke la strioj sin liberigis antaŭ la presisto fotis la pagon. Kompreneble ankau, kunlaborantoj de ELNA-Bulteno konfesas, ke ili senzorge legis sendajojn, senatente kunmetis anoncojn, kaj ec tajpis la materialaĵojn en distrata maniero. Ne ricevinte bezonatajn informojn por enda eldonaĵo, kies limdato estas preskaŭ preterpasata, ni hastis, kaj ne nur permesis erarojn pro la freneza fin-momenta tajpado, sed vere pro aktuala manko de prespretiga laboro. Jes, okazis, ke bulteneroj enhavis ne-redaktitaĵojn. Ni bedaŭras ĝin, sed almenaŭ ĝi reflektas la uzon inter la anoj en usono. Plue, ni apenaŭ komencis la taskon, kiam mortis nia cefredaktoro, Donald Munro, kreinto de la bulten-ideo mem, malantaŭ-lasante la devon al komencantojkaj tro-okupatuloj, kiuj ekde tiam fuŝis la laboron. Tio estis senintence, sed fakte, pro hazardaj cirkonstancoj, la tiaj labor- acoj estis ne-eviteblaj. Cu la sorto estas kontraŭ-ulo? Preterpasante la bonekonatan fakton, ke kutime 6ie la volontaj kon- tribuantoj malsukcesas lerni la lingvon, dum lingvospertuloj malofte kon- tribuas ion ajn, krom tio, ni turnu nin al alia situacio: ELNA-Bulteno havas multajn verkistojn, kaj la amasiĝo kaj miksaĵo da diversaj verk- stiloj povas esti agaca. Ekzemple, la verko de iu aglutinema redaktoro, kiu amegas malsimplajn multoblajn vortkuniĝojn, kaŭzis 6iam reakciojn. Ni konstatis almenaŭ, ke li konscie faras ga-n> kredante, ke tio estas la plej forta aspekto de la lingvo, konvinkinte, ke tia uzo havas belecon. Aliaj aŭtoroj havas la emon uzi strangajn esprimojn, kaj ili insistas, ke tiuj estu permesataj, escepte se, kiam kontraŭ unu de la l6-regulojt ni nomigas ilin "malĝustaj." Enmigrantoj, eksterlandanoj, kaj ciuj, kiuj ne lernis la anglan ling- von en la usona maniero, per la metodo kaj sub la influo de John Dewey, ne povas kompreni kia malpuriga forto tio estas! Ni vivas en usono kvazaŭ ne ekzistas gramatiko. Mi trovis 35 erarojn sur la unua paĝo de la tagĵurnalo en mia urbeto, kaj ne skribis leteron pri tio, car neniu ekscitigas pri tia ĉiutaga okazo. Ni pensas: lingvoj estas nur interkorapreniloj; ne gravas la ĝusteco. Ju pli vi ne konsentas, des pli vi ne estas usonano. Nia cirkaŭaĵo substrekas nek sciencon nek lingvistikon, sed nur tek- nologion. Ĉiutaga vivo en usono estas ĉirkaŭata de abomenindaj erarplenaj frazoj elvenante el radio, televido, libroj, ktp. Sekve, ni estas tuŝitaj. Keikaj iegahtoj pensas, ke ni devu He pardoni la erarojn, car la ling- vo de oficiala publikajo estu senriproca. Eble ili pravas. Intertempe, tam- en, ni havu bonvole paciencon, anstataŭ kolero aŭ moko. PROPONATAJ ALDONOJ AL LA PLENA VORTARO E-B 3/72 5 de Joseph Conroy Ekde mi unue lernis 8i tiun lingvon, ciam mirante la radiksistemon Zamenhofan, mi iame trovis novajn vortojn, kiuj konfuzis min. Ilin dis- tranĉante lau la reguloj, mi ankoraŭ ne povas ilin kompreni - aŭ, pli bone : la senco, kiun mi eltrovis, ne troviĝis en la vortaroj. Do, mi decidis kunmeti liston da tiaj vortoj por tiam, kiam mi povus priparoli tiun malagrablan situacion kun iu saga akademiano. Gis nun tiu tago ne alvenis; do, jen por vi eta elcerpo de mia iome longa listo: amaso - unupunkta ludkarto en la sekvantaro de karo amara - kio ajn apartenas al grupo da amantoj amforo - Kiam la amo ne plu ceestas; manko de amo amputo - profunda truo, plej ofte en la tero, kie kelkaj specoj de indiĝenoj kutimas sekse intermiksi amuzo - uzi precipe por amrilatoj dioksido - kombinaĵo de iu dio kaj oksigeno, ekz., kiam multdiuloj brul- igas lignan figura^on de unu el siaj dioj eksciti - citi ion, kio ne plu valoras la penon inciti - citi virinan babilaĉon inaŭguro - diveno pri estonteco, bazita sur aktiveco de virinoj la dikeco de iu virino zorge rigardi virinojn sidi kiel virino speciala signo uzata de la Ligo por Virina Libereco indiko - inokuli - insidi - insigno - Sindiko - Sinodo - la dikeco de si mem, ekz., "lia sindiko pli ampleksigas." odo verkita pri si mem Jen fidelaj personoj kiuj donacis al la UK-fonduso dum la pasintaj monatoj: Laŭ Statoj, Ca., Anoj de la Esperanto-Klubo de Napa; Fla., A.M. Brya; N.Y., H. B. Ellis, F. H. McMann, Mark Starr; Ore., N. J. Campbell, Jim Deer-~Oh"., Ges-roj R. L. Wills; Pa., W.P. Simpson, S.V. Steinberg; Wa., K. Ver PloeĝT kaj Ges-roj Paul Eddy.(Sendu al: P. Linker, l4l4 Monroe7~Walla Walla, Wa.) Aldonoj al la listo estas: Ges-roj J. N. Gibson, Leroy Edwards, Ray Nevi, Emma Jungton, Jack K. Lesh, kaj Roan 0. Stone. BONVOLU ELTRANCI LA SUBAN PARTON KAJ SENDI GIN, KUN MONO, AL LA KASISTINO ELNA 197__ Mi enmetas la kotizon kiel subindikitan. Mia nomo kaj adreso ĝuste aperas sur la alia flanko (dorsflanke). KONTRIBUANTA MEMBRECO KONSTANTA "EDZIĜPARA "SUBTENA "PATRONA "DUMVIVA ($8.00) ($12.00) (815.00) ($25.00) ($l60.00) Mi elektas la jenan senpagan gazeton: ___Kontakto ___Oomoto ___Heroldo (nur novaj abonantoj) KUNDONACO JSTUDANTO ($3.00), plentempa kaj malpli ol 30-jaraĝa "EKSIGULO ($^.00), pli ol 62-jara post kvinjarabono. NOVA ABONO NASKIGJARO ABONRENOVIGO E-B S-ino Doroteo Holland anoncis, por la Ekzamena Servo, 51^0 San Lorenzo Dr., Santa Barbara, Ca. 93111, ke la jenaj personoj sukcesis pri la of- 3/72 icialaj ekzamenoj : (kun honoro *) p.6 KOMENCGRADA EKZAMBNQ: S-ino Audrey Janisen, San Fran., Ca. S-ino Melody Reynolds, Alameda, " *S-ino Dorothy Lange, Stockton, '' S-ro Michael Horn, San Jose, '* *S-ro Edmond Reynolds, Alameda, '* S-ino Jean Miller Wood, Mill Valley. *S-ro George Neumann, Chicago, 111. S-ro Paul A. Graham, •' S-ro Peter Anderson, '' S-ino Betty Phelps, Peru, Ind. *S-ro Carlos de Jesus, Raynam, Mass. *S-ro Dennis Murphy, APO, New York. S-ino Barbara Ann Sarr, Columbus, Oh. *S-ino Louise McFerren, '' '' F-ino Elaine Hutzelman, Circleville. MEZGRADA EKZAMENO : *F-ino M. Barkley, San Fran., Ca. S-ro John Fulton, Rosemead, '* S-ro D. Murphy, Newport Beach,'' S-ro G. Carlton, Sacramento, '' *S-ro Carlos de Jesus, Raynham, Ma. S-ro Kevin Carmody, Hanover, N.H. S-ro Allan Fineberg, Patterson, M.J. S-ro Joseph Gamble, Salem, Or. *S-ino Dorothy Jones, Portland, Or. S-ro Larry McLaughlin, '' •• F-ino Blanche Graf, Freewater, '• S-ino P. Schneider, San Antonio, Te. *D-ro D. M. Keedy, " •• " *S-ino E.M. Eddy, Olympia, Wa. D-ro Q. Schwenke, Walla Walla, Wa. S-ino R. Laughlin, •» «' F-ino L. Phillips, '' ' ' S-ino J. Schwenke, •' S-ro Dan E. Wood, '' S-ro J. McMinds, Aberdeen, *S-ino M. Hughes, •• *S-ino J. Hansen, Olympia, S-ino E. Kramer, '' S-ro George Roberts, Salem, Or. S-ro S. Teeples, San Antonio, Te. S-ro A. G. Pearson, Austin, '' S-ro L. Tutt, Universal City, »' S-ino Sara Estling, Walla Walla, Wa ♦S-ro Albert Estling, •• •• " S-ino Peggy Linker, •* '• '' *S-ro R. Swenson, Janesville, Wis. PREZIDANTO Francis E. Helmuth 5526 Beaumont Ave. La Jolla, Cal. 92037 KASISTINO Peggy Linker l4l4 Monroe St. Walla Walla, Wash. 99362 VICPREZIDANTO Mark Starr 3940.47th St. Long Island City New York, 11104 KORESPOND-DIREKTORINO Ellen A. Levis 15 Salisbury Rd. Brookline, Mass. 02146 SEKRETARIO Robert E. Bailey 147 Birch Street Redwood City, Ca. 94026 UEA-ĈEFD5LEGIT0 Armin Doneis P.O. Box 105 Pharr, Texas 78577 ESPERANTO LEAGUE kx NORTH AMERICA Information Center, Em. 821 156 FIFTH AVENUE NEW YORK, N." Y. 10010 RETURN POSTAGE GUARANTEED ADDRESS CORRECTION REQUESTED NON-PROFIT ORG. U. 8. POSTAGE Paid Kutztown, Pa. Permit No. 8