ELNA-BULTENO iiNTERNACiA lingvo/ ESPERANTO-LIGO POR NORDA AMERIKO Numero 12(72) Januaro 1972 USONA CEFDELEGITO DE UEA ANKORAU SERVAS Kvankam S-ro Armin Doneis sendis eksiĝleteron al D-ro Viktor Sadler, Centra Oficejo de UEA, Rotterdam, la 2an de januaro, 1972, kaj ni Siuj timegis, ke LTsono estus sen Cefdelegito dum 6i tiu kriza tempo, ni povas felice anonci, ke S-ro Doneis revokis la eksiĝon, kaj restos en la posteno! S-ro Doneis estas forta, fidinda, kompetenta viro, kaj li longtempe, pli ol ni ĉiuj povas scii au kompreni, donis laboron, ĝis la limoj de sia kapablo; kaj ni ŝuldas al li, ne nur dankon, sed helpon. Ŝanĝu ni do la kondicojn, kiuj preskaŭ kaŭzis S-ron Doneis forlasi la laboregan, malfacilegan, ĝenan, maltrankviligan, kaj cagrenplenan postenon! Promesu ni, 1) legi instrukciojn zorge, kaj ne fari erarojn en monkalkulado, 2) plenumi blankedojn, aliĝil- ojn, kaj respondilojn ĝuste, kaj sendi ilin senprokraste, 3) ne skribi al li prinetaŭgaj aŭ malgravaj aferoj! SEMAJNO DE INTERNACIA AMIKECO Ciam dum la fina plentagsemajno en la monato de februaro, cijare la 20an |is la 27a, feb., 1972, okazos la Semajno de Internacia Amikeco! Belaj salutkartoj kaj afiŝoj, je malaltprezoj, kiujn oni devas uzi fiere por re- memorigi la ĉirkaŭuloj, kaj por saluti la gesamideanojn tra la mondo, estas nun aceteblaj. Bonvolu mendi la salutkartojn (desegnitaj de Thelma Liphard, de Indiana) en paketoj de *f0, po $1.00, aŭ mendi la afiŝojn (8 l/2"X 11"), en paketoj de 6, po $0.25. Sendu la mendojn al la ELNA-komitatestrino, S-ino Roan Orloff Stone, 50^ North Fifth St., Gallup, N.M. 87301, aŭ, se vi bezon- us pligrandajn kvantojn, sendu al S-ro Ken Thomson, P.O.Box 663, Houston, Texas 77001. La poŝtkartoj estas ankau haveblaj sen la vortoj "Semajno de Internacia Amikeco," por ke vi povas uzi ilin dum la tuta jaro. MORTIS ELNA-AMIKIHO EN KALIFORNIA S-ino Maurita V. Dorn, National City, Ca. (apud San Diego) mortis en novembro, 1971. Ci tiu afabla virino havis amikojn tra la mondo, kaj ŝi korespondis kun persono j el multaj landoj. Ŝi naskiĝis en Chippewa, Wise, la Ian de januaro, 1887, kaj, kvankam ŝi nur lernis la internacian lingvon en 195^» ŝi tuj fariĝis vera esperantistino. Postvivas filo, kiu nomiĝas Dean, kiu rakontis, ke, en ĵurnal-intervjuo en Ottawa, Kanado, ŝi diris, ke sendube Esperanto estas la plej grava afero de la vivo. OFICIALA ELNA-MEKBROLISTO ELDONOTA ELNA intencas baldaŭ zorge kunigi ĝustan plenan membroliston, presi kaj dissendi ĝin al la tuta membraro. Antaŭ ol tio, estas grava, ke ni anoncus ĝin, por averti la anojn pri la afero, kaj ankaŭ por doni al Siuj la eblecon resti anonime (se oni dezirus). Se oni ial dezirus, ke la nomo ne aperos en la listo, tiu persono devas uzi la taugan respondilon, kiu sin trovas finpaĝe. EltranSu gin kaj sendu fin senprokraste, car la respondilo devas atingi la sekretarion (adreso finpaĝe) antaŭ ol la J>& de februaro, 1972. ******** NOTU: Por rapida servo sendu aliĝilon por UK-57& al P.O. Box 786, Portland, Or. ELNA-BULTENO Donald Muaro t ELNA-Bulteno KUNFONDINTOJ ADRESO Muhlenberg College Rodney Ring Allentown, Pa. 18104 PRESTIĜA SIGNIFPLENA LIBRO NOVA S-ro Conrad Fisher, eks-sekretario de ELNA, volas atentigi ciujn pri la apero de libro, je kiu komisiono de KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia), kun anoj el kvin nacioj,laboris naŭ jarojn. Li pensas, ke la signifo de tiu Si libro estas komparebla, tute aparte de la praktika valoro por kristanaj rondoj, kun tiu de la Sankta Biblio kaj la Nobla Korano. Gi estas himnaro, "Adoru Kantante," kiu estas bele presita sur speciala mal- dika papero, 287 paĝoj en formato 13 X 19 cm., kun fleksebla ruga kovrilo. La enhavo konsistas el 262 himnoj (originaj kaj tradukitaj el diversaj lingvoj) kun kvarvocaj muziknotoj, uzeblaj por miksita horo aŭ klavara instruraento (piano, orgeno, ktp.). Super 8iu kanto aperas la komencvortoj en la originaj lingvoj, sed ĉio cetera estas tute en Esperanto. La libron redaktis D-ro Adolf Burkhardt, delegito de UEA kaj prezidanto de KELI, kaj profesoro 7/.J. Downes, membro de la Akademio de Esperanto. La prezo planita estis 15.80 DM (gerraanaj markoj) plus afranko, havebla 6e la Libro-servo de UEA, sed fi eble ŝanĝis. Kaj ni ĵus lernis, ke la havinda libro estas ankaŭ havebla ĉe la Inforracentro Okcidenta, ^10 Darrell Rd., Hillsborough, Ca. ESPERANTO-FILMO ANK0RAŬ SEN-K03T-PRUNTE-PRENEBLA La bela Esperanto-filmo, farita de FIAT, kiun vidis jam tre multaj grupoj tra usono, baldaŭ re-sendiĝos al Italujo. Se iu, kiu ne jam vidis ĝin, dezirus pruntepreni ĝin senkoste, li povas skribi rekte al Nelda M. Stuck, 831 Tulane Court, Redlands, Ca. 92373. UTILA VORTLISTO EN GRUPOJ LAŬ UZOFTECO Grandvalora vortlisto, nomita "La piej-oft-uzitaj Esperanto-vortoj," kiu enhavas 963 vortojn (diverse aranĝitaj), estas senkoste havebla, kontrau donaco de $ 0.40 en la formo de kvin okcendpoŝtmarkoj usonaj, ĉe S-ro W.A. Donner, 17303 Mapleboro Rd., Maple Heights, Ohio M+137. BELKOLORAJ KARTOJ AĈETEBLAJ S-ro Erik Felker, redaktoro de JEN-Bulteno (de la junularo) anoncis, ke (aldone al la ELNA- afiŝoj kaj kartoj unupage menciitaj, kaj sen "konkura penso") li akceptos mendojn por aliaj salutkartoj, kiujn oni povas fiere sendi al eksterlandaj amikoj, dum la Semajno de Internacia Amikeco. Oni povas elekti stelfloran desegnon kun poemo de Amado Nervo de Meksikio en Esperanto kaj la Hispana lingvo (verda aŭ flava), aŭ origami-birdon kun poemo en Esperanto, de Hilda Dresen (rozkolora aŭ blaŭa). La kosto estas $ 0.15 po unu. Mendu je Erik Felker, 731 Birmingham Rd., Burbank, Ca. 91504. POSTVIVIS GRAVAN OPERACION ESPERANTO-KURSGVIDANTISTINO S-ino Jane Wills, 9^ West River Glen Drive, V/orthington, Ohio ^3085, kiu spertis kor-kirurgion en majo, 1971, post la fino de la sonbendigado de sia sukcesplena radio-kurso, felice re-statigas nun pli rapide, kvankam ŝi iom suferas kauze de artrito. Si sendas dankojn al ciuj, kiuj helpis ŝin en la laboro, ekzemple Dorothy Holland (Santa Barbara, Ca.). Ni 8iuj gojegas, ke ŝi resaniĝos, kaj ni gratulas ŝin pro la klopodoj ŝiaj por la movado. E-B 1/72 3 MIKULAS NEVAN LABORAS EN USQNO POR LA UNIVERSALA KONGRESO S-ro Mikulas Nevan, konstanta Sekretario por la 57& Universala Kongreso en Portlando, Or., 29 julio - 5 augusto, 1972, kiu kutime loĝas kaj laboras en Rotterdamo (por UEA), nun laboras en nia lando, kaj faras preparadon por la tuta okazo. Li atingis Portlandon la 3an de decembro, 1970, kaj koraencis tuj siajn taskojn. Dimance, la 5&n de decembro, en la domo de Hans kaj Carolyn Schnoor, li ĝuis manĝ-kunvenon kun grupo (25) de lokaj esperantistoj. Mal- longtempe poste, Portlanda jurnal-artikolo ("The Journal") rakontis, kiel, kvankam S-ro Nevan komprenas la anglan lingvon, li respondis al la demandoj de la jurnalistoj tie, en intervjuo, en Esperanto, kaj S-ro Jim Deer (estro de la loka kongres-komitato) tradukis. S-ro Nevan prelegis je la SFERO-bank- edo en San Francisco, Ca., la 12an de decembro, kaj priparolis la preparadojn por la UK. La inspiremaj vortoj kaŭzis pli da registradoj en la ĉirkaŭajo. Helpis ankaŭ en la varbado, ke li kaj S-ro Deer aperis en televida intervjuo en Portlando, vespere, dum la loka 10-hora novagprogramo (channel 12). Bonvolu legi la mesaĝon de S-ro Nevan sur la 5& paĝo. BONA KAJ SERIOZA IDEO EL OHIO S-ro Paul J. Lareau, prezidanto de la Toledo- Esperanto-Klubo, dum la monato de novembro, 1971, skribis leterojn al siaj du senatanoj (S-ro Taft kaj Saxbe), al sia kongresano (S-ro Ashley), kaj ankaŭ al aliaj personoj, inkluzivante la senatanojn de Oregono, en kiuj li sugestis, ke ili subtenos leĝdonadon, kiu favoras Esperanto. Li ankaŭ havis la ideon, ke usono devas eldoni poŝtmarkon pri la 57& Universala Kongreso en Portlando. Pri tiu 6i ideo li ankaŭ skribis (pli detale) al la usona poŝtestro. Inter la pluraj respondoj, kiujn li ricevis, estis la grava anonco, ke la sugesto "konsider- i|as" je la Komitato de Civitanoj por Konsilo pri Poŝtmarkoj! Multaj aliaj personoj ankaŭ skribis, precipe el Kaljfornio, pri la afero, kaj S-ro Lareau esperas, ke aliaj esperantistoj skribos al la diversaj kongresanoj, kaj al S-ro Gordon C. Morison, Division Mngr., Philatelic Affairs Division, Office of the Postmaster General, Washington, D.C. 20260. NI KORESPONDU Eksiĝinta komercisto, kiu jus lernis la lingvon, kaj nun havas sufican tempon liberan por korespondi, volas interŝanĝi informplenajn leterojn kun skribemuloj de "nia vasta lando." S-ro George Frost, 25 Roberts Rd., Exeter, Devon, Anglujo (England). *fO-jara inĝeniero deziras korespondi kun usonanoj pri Siuj temoj. S-ro Dimo Jankov, Asen Halaĉev 33/3, Plovdiv 4, Bulgario (Bulgaria). 17-jara knabino, kiu loĝas en la estona cefurbo Tallinn, malnova kaj historplena interesa urbo, deziras interŝanĝi poŝtmarkojn kun usonanoj, kaj, ankaŭ, korespondi pri "nia bela lando." F-ino Ulle Saarestik, Fahe, Tee 11, Tallinn 200019, Estonio (Estonia, Soviet Union). 27-jara viro volas akiri usonajn geamikojn, kaj interŝanĝi bildkartojn kaj postmarkojn. S-ro Simeon Dimov, ul. Al. Stambolijski N.5, Urbo Kub- rat, Bulgario (Bulgaria). Sveda fraŭlino, kiu havas intereson pri muziko, libroj, piano-ludado, kaj en la kolektado de poŝtkartoj kaj postmarkoj, esperas korespondi kun usonanoj. F-ino Maria Johansson, 510 16 Skene, HedbovMgen 3, Svedujo. E-B 1/72 k ARTIKOLOJ 5i tiu estas la daŭrigo de la "felietona prezentado" de Origjnalaj km» Tradukitaj Poemoj de L.L. Zamenhof, kolektitaj de Adolf Holzhaus, 1970. HO MIA K0R' Ho, mia kor', ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for ! Jam teni min ne povas mi faonle, Ho, mia kor' ! Ho, mia kor" ! Post longa laborado Cu mi ne venkos en decida hor' ! Sufiĉe ! trankviligu de 1' batado, Ho, mia kor* ! AL LA "ESPERANTISTO" En bona hor1! Ni aŭdis la signalon, Kaj bataleme saltas nia koro. Konduku nin, komencu la batalon Sub bona stelo, en felica horo ! Amikoj de proksime, malproksime, Salutas vin, ho nia luma stelo ! Konduku nin senhalte kaj sentime Al nia granda, sankta, glora celo! Ne tre facila estos nia vojo Kaj ne malmulte ankaŭ ni suferos, Sed batalante kun plej granda ĝojo Senhalte ni laboros kaj esperos. For estas jam la baroj de l'komenco, L* unua muro estas trarompita. Kaj dolca estos nia rekompenco, Kiam la celo estos alvenita! AMIKO En ĝusta tempo ni aŭdas la signalojn Kaj batalĝoje nun levigas nia brusto. Nin antaŭen ĉiujn konduku en venkradio Ek al batalo, la vigla emo de l'spirito! Jes, amikoj, kuraĝaj, fidelaj, de proksime kaj malproksime Vin salutas favora stelo luma kaj pura. Ek nun al celo ! La penojn ni portos volonte, Se utilos al strebado, oferi tutan forton. Al venko ja kondukas dornsemitaj vojetoj, Kaj kie floras floro de 1'suferkaliko, Tie oni, plejĝoje batalante, ne konas kompaton, Car en strebado ardas nur l'espero. La baroj de l'komenco estas nun neniigitaj, Kaj kie malhelpajo kuŝis tur-amasigita, Staras fiere 3e la celo la standardo levita Al la venko! La unua muro estas konkerita! (Tradukis A. Holzhaus el la germana lingvo: La poemo titoligis "Ein Freund") TELEGRAMOJ DE L. ZAMENHOF la 15 majo, 1892, al societo "Espero" en S. Peterburg Ben-it an- komencon kreskantan potencon en floro kaj gloro deziras el koro L. Zamenhof la 8 feb., 1913, al F. en Londono Moscheles Konservu pienege, amiko,plej kara, viglecon kaj sanon ĝis festo centjara Zamenhofoj OFICIALAJOJ E-B 1/72 5 MESAGO AL USONAJ 2SPERANTIST0J de Mikulas Nevan En la tagoj decembro 3, 1971, ĝis januaro 6, 1972, mi restadis en Port- land, Oregon, por doni mian helpon al la Loka Kongresa Komitato de la 57-a Universala Kongreso de Esperanto. Mi faris multajn utilajn kontaktojn al di- versaj personoj kaj instancoj. Mi havis gazetaran kaj televidan intervjuojn. Inter aliaj taskoj, mi detale ekzamenis la kongresejon Hilton kaj la loĝej- ojn. Mi konstatis, ke la ofertitaj prezoj estas tre favoraj konsidere al la bonega nivelo. Kune kun la LKK mi kompilis la provizoran kongresan programon, fiksis la ekskursojn, kolektis materialojn por la Oficiala Bulteno (Dua) kaj faris tut- an aron da aranĝoj por la kongreso. Dum mallonga vizito en San Francisco mi konatiĝis kun la preparlaboroj de latOficiala Postkongreso. Kun speciala a- prezo mi notis la financan subtenon, kiun pere de ULNA donas inultaj.unuopaj personoj al la kongresa kaso. Laŭ generala rigardo ciuj organizaj laboroj por la monda manifestacio de la esperantistaro evoluas kontentige. Bedaŭrinde, malpli ĝojiga kaj por la organizantoj entuziasmiga restas la fakto, ke ĝis la nuna moraento aliĝis al la kongreso el tuta Usono malpli ol 100 personoj. Mi estas konvinkita, ke entute esperantistoj en Usono nombras multoblon de tiu cifero. Kie ili estas? Ĉu ili ne aŭdis pri la kongreso? Se jes, 6u ili komprenas, ke per la aliĝo kaj partopreno ili kontribuas al la fortigo de la Esperanto-movado en Usono, al akiro de novaj pozicioj por la Internacia Lingvo? Cu ili scias, ke ankau la prestiĝo kaj reputacio de la Usona movado rigarde al la eksterlanda publiko multe dependas ĝuste de la Usona reprezentantaro? Mi esperas, ke 6iu leganto de ci tiu mesaĝo, kiu ankorau ne aliĝis al la kongreso, baldau ekkomprenos la bezonon tion fari. Sen prokrasto. Oni memoru, ke la Universala Kongreso okazas en Usono denove post 57 jaroj! Pensu, ke eble refoje pasos kelkdeko da jaroj, kiam Usono gastigos UK-on. Dankon pro via atento. Sukceson al la 57-a! B0NV0LU ELTRANĈI LA SUBAN PARTON KAJ SENDI GIN, KUN MONO, AL LA KASISTINO: Peggy Linker, 1414 Monroe St., Walla Walla, Wa. 99362 ELNA 197__ Mi enmetas la kotizon kiel subindikitan. Mia nomo kaj adreso guste aperas sur la alia flanko (dorsflanke). KONTRIBUANTA MEMBRECO ___KONSTANTA ($8.00) Mi elektas la jenan senpagan gazeton: ___EDZIGPARA ($12.00) ___Kontakto ___SUBTENA ($15.00) ___Oomoto ___PATR0NA ($25.00) ___Heroldo (nur novaj abonantoj) ___DUMVIVA ($160.00) ____KUNDONACO ******************* ___STUDANTO ($3.00), plentempa kaj malpli ol 30-jaraĝa _____NASKIĜJAR0 ___EKSIĜUL0 ($4.00), pli ol 62-jara post kvinjarabono. NOVA ABONO _____ABONRENOVIGO E-B 1/72 6 Ci tiu Respondilo devas atingi S-ron Bailey antau ol la 3a de feb., 1972. AL: ROBERT BAILEY 147 Birch St. ffh Redwood City, Ca. 94062 MI V0LA3 RESTI ANOMIME JE LA VENONTA ELNA-MEMBROLISTO. SUBSKRIBU...LITERUME.., f»SE VI NE PERMESA3 LA UZON DE VIn ; Gnt ili LA LISTO, ELTRANCU KAJ SENDU !! ^ »' :■ : ;■;. OFICIALA ELNA-ADRESARO PREZIDANTO Francis E. Helmuth 5526 Beaumont Ave. La Jolla, Cal. 92037 KASISTINO Peggy Linker 1414 Monroe St. Walla Walla, Wash. 99362 INFORMCENTRO OKCIDENTA 410 Darrell Road Hillsborough, Cal, 94010 VICPREZIDANTO Mark Starr 3940.47th St. Long Island City New York, 11104 KORESPOND-DIREKTORINO Ellen A. Lewis 15 Salisbury Rd. Brookline, Mass. 02146 ARKIVISTO D-ro B. J. Balcar 62 Via Castanada Monterey, Ca. 93940 SEKRETARIO Robert E. Bailey 147 Birch Street Redwood City, Ca. 94026 SEMAJNO DE INTERNACiA AMIKECO Komitato de ELNA P.O. Box 663 Houston, Texas 77001 INFORMCENTRO NOVJORKA I56-5th Ave. Rffl. 821 New York» N. Y. 10010 tiSStSp ESPERANTO LEAGUE rod NORTH AMERICA Information Center, Em. 821 156 FIFTH AVENUE NEW YORK, N. Y. 10010 NON-PROFIT ORG. U. 8. POSTAGE Paid Kutstown, Pa. Permit No. 8 RETURN POSTAGE GUARANTEED A-DDRES S CORRECT I ON - REQUESTED El *jjsfflri{