ELNA-BULTENO ESPERANTO^ iinternacia UHGVoi ESPERANTO-LIGO POR NORDA AMERIKO Numero 2(70) Aprilo 1970 Nora Kurso Lewis Cook, 328 East Main St., Circleville, Ohio 43113, komencis instrui Esperanton en marto 8e la YMCA de sia urbo. Oratoraj Konkursaj Temoj Dum la venontaj Landaj Kongresoj oni okazigu oratorajn konkursojn kun la temoj kiel tiuj^antaŭviditaj en Vieno. Oni anoncis ke la temoj estas: 1, Sistemoj, 2. Cu antagonismo inter lerneja kaj eksterlerneja edukiĝo?, 3. Autoritatismo, demokratio aŭ anarkio en lernejoj?, 4. Ĉu la lernejoj edukas la junularon por la estonteco?, 5. Kion volas nia generacio? La gegajnontoj partoprenos en la internacia kongresa konkurso, Statistikoj de UEA Lau januara anonco de s-ro Ivo Lapenna, je la fino de decembro 1969, UEA havis entute 33,407 membrojn kompare kun 31,948 fine de decembro 1968. Krome, estis 124 simplaj abonoj, do entute 33,531 pagintoj. Finaj cifroj por 1969 estos poste konataj. Oni petas ke ni strecu niajn fortojn por ke en 1970 UEA faru pluan paŝon antaŭen. Gratulojn al Juna E3perantisto Denis LeCam, kiu senerare redaktis esperantan junularan gazeton la 2an de februaro, 1970, estis ankau "Studanto de la Semajno" en El Cerrito (Cal.) Altlernejo, kie li nun studas en sia lasta jaro. Peto de Dekjara Knabjno ~ Esther Gunkel, 6401 Zirkenbach 85, Okcident-Germanujo, kiu en decembro, 1969» sendis leteron pri Esperanto kaj paco al registrarprezidento doktoro Gustav Heinemann, kaj ricevis responde foton kaj autografon, petas vin ke vi publikigu tiun fakton en viaj lokaj gazetoj kaj poste sendu al ŝi la eltranĉaĵojn por uzi en la pruvo ke dekjara knabino per Esperanto povas informi la tutan mondon "same kiel politikisto." Anonco por Aŭtomobilveturiglstoj La nova reprezentanto por nia lando, de la Internacia Esperanto- Klubo Aŭtomobilista, estas Conrad Fisher, RFD #1, Meadville, Pa. 16335. Li petas ke ciuj samideanoj, kiuj posedas aŭ veturigas automobilo(j)n, aliĝu al la Aŭto-Klubo. La unufoje pagota kotizo estas nur $1.25 (poŝt- raarkoj neuzitaj akcepteblaj). Pli da informoj haveblaj ĉe s-ano Fisher. Bonvolu sendi 6-cendan poŝtmarkon por la afranko. Internaciaj Pupteatroj La tria internacia Pupteatro okazos en Zagreb, Jugoslavio, 5» - 11a, oktobro, 1970. Ankaŭ natt profesiaj pupteatroj en Ĉefioslovakio, Pollando, Rumanujo, Francujo, Anglujo, Sovetunio, Portugalujo, Gano, kaj Jugoslav- io prezentps teatraĵojn en Esperanto aŭspicie de kelkaj organizoj inklu- zive la Unuiĝo Internacia de Marionetistoj. ELNA-BULTENO ELNA-Bulteno Muhlenberg C( Rodney Ring Allentown, Pa. l8l0*t REDAKTOROJ: Donald Munro ADRESO: Muhlenberg College Sukcesa ELNA Kongreso Plibonigos la Internacian Kongreson en 1972 Prepare al 1972 en Portland kaj San Francisco NEPRE VENU al la ELNA Kongreso en julio, car nur granda manifestacio antaŭ la televidaj kaj ĵurhalaj publikigistoj konvinkos la instancojn pri la eblecoj kaj grava signifo de Esperanto. Roy kaj Dorothy Holland Translogiĝas Roy, antaŭa prezidanto, kaj Dorothy, la nuna sekretariino de USEI (Usona Societo de Esperantistaj Instruistoj) Holland estas transloĝintaj de Fayetteville, Arkansas, al 1010 Crestwood Place, Santa Barbara, Cal.93105i Helmuth Familio en La Jolla Nova^o Fresdata eldonq de "La Jolla Light" prezentis artikolon pri Esperanto, kiu resumas la progreson de nia lingvo kaj priskribas kelkajn interesplenajn personojn en la movado, inkluzive la Helmuth familio. Kaj Francis, nia prezi- danto, kaj Bonnie, lia agema edzino, flue parolas Esperanton. Ilia 11 jara filino, Lisa, estas denaska esperantistino. Por Yizitantoj al Japanujo Antaŭvidante ke vizitos Japanujon sufice multaj esperantistoj el diversaj landoj okaze de la Monda Ekspozicio en Osaka,kaj je aliaj mot- ivoj, kaj samtempe supozante ke multaj el ili ŝatus kontakti esperant- istojn, Japana Esperanto-Instituto (JEI) faris enketon pri la japanaj esperantistoj, kiuj pretas akcepti eksterlandajn samideanojn en siaj lokoj, kaj koiektis dekojn da respondoj el diversaj partoj de la lando. JEI, do, konsilas al tiuj gesamideanoj, kiuj intencas viziti Japanujon en proksima estonteco, ke ili petu la informon de la suba adreso koncer- ne al la eblecoj de esperantistaj kontaktoj kune kun loĝado, menciante kiel eble detale sian personan dokumenton kaj diversajn dezirojn dum la restado en la lando. La informpeto, tamen, devus atingi nin minimume antaS du monatoj ol la petinto forlasos sian landon. Ciu petanto aldonu tri internaciajn respondkuponojn. Adreso: Internacia Fako, Japana Esperanto-Instituto, TOKIO-Hongo 2-2-1^, Japan. Yoshimi Umeda, Sekretario Internacia Fako de JEI La Homo ne Vivas Sole Per la Pano Anoj de la ka, Internacia Kongreso pri Grenoj kaj Pano, antaŭne- longe okazinta en Vieno, ne povis bone kompreni unu la aliajn malgraŭ 4-lingva samtempa interpretado, laS la usona delegito, d-ro L. P. Zel- eny. "La kvalito de la interpretoj estis ĝenerale nur meza, perdigante al la auskultantoj multajn detalojn", li raportis. "La plej granda utilo 8e la kunveno venis de privataj diskutoj, sed ankatt tie estis ofte tre seriozaj la malfaciloj lingvaj. La bezono pri internacia lingvo tut- monde parolota, komprenota, kaj legota de ciuj edukitoj estas ege granda. La manko de tia lingvo estas severa obstaklo kontraŭ internacia kompreno kaj internacia interkonsento pri iu ajn temo", konkludis la delegito. Nl KORESPONDU Instruistino, 24 jara, S-ino Iva Stolinova. Na Strouae 17^2, ĈESKA TREBOVA,okres Usti nad Orlici, Ĉefioslovakio. Interesoj: literaturo moderna muziko, fotografio, antikvaĵoj, kaj bildkarta interŝanĝado. Romanino. Blaga Liviu. Cornului No. 28, Sonicuta - Mare, Jud Maras- ures. Romania. Volas interŝanĝi kolorajn bildkartojn, poŝtmarkojn, insignojn, monon, kaj revuojn. Kuracista diplomitino, S-ino, D-rino Florentyna Renatte Audescu. Poŝt- restanta, Covasna, Rumania* 28 jara, bona komencantino. Interesiĝas pri pentrado, grafio, skulptarto, filmoj, verkoj, poetoj, 3urnalistoĴ» raportistoj, popolarto ktp. Franca, ŝtata oficiato, Jean Poisson. 38 Avenue Condoret, Athis-Mons, France Bulgara F^ino, Plamenka Vankova. Str. G. Genov 6U Varna, Bulgaria. Deziras korespondi kun usonaj gejunuloj. Argentinano. Alberto, Luis Passaglia. La Plata B, 64-1739, Argentina. Brazilano, 22 jara, Jorge Fernandez. Rua Sao Miguel, 211 Apt. C-01. Tijuca, Rio De Janeiro, Brazil. Interesiĝas pri turismo, vojaĝoj, kino, junula muz- iko, sporto, kaj poŝtkartoj. ARTIKOLOJ KAMPARA RAKONTO Unu someran tagon mi kuŝis feliSe en la sunbrilo en la farmdomkorto preskaŭ dormanta kiam mia kara edzino ekanoncis al mi ke^ciuj terkultur- istoj en la cirkaua'jo jam ĉirkaŭbaris siajn farmdomojn. Si insistis ke mi vekiĝu kaj konstruu palisaron. Mi estas mallaborema, sed promesis pri- pensi la aferon. Tiam mi decidis ke estas okazo por provi teorion kiun mi ofte konsid- eris en la medittempoj de la varraaj someraj posttagmezoj: Laŭ Si tiu teorio mi imagis grandan linion tra la terglobo, de mia farmbiendomo en Usono al la kontraupunkto de la globo en la sudokcidentparto de Aŭstralio. Mi tiam lernis ion pri tiu distrikto per helpo de vojaĝagento, registraroficisto, kaj enciklopedio. Se la ideo sukcesus estus metodo por ŝpari laboron! La laboro en la telefonado kaj leterskribado ne estis granda kompare kun la malfacila^oj kiujn mi renkontus se mi penus fosi palistruojn en la ŝtona tero de Pensilvanio. Tion mi sciis. Mi lernis ke en la densejo tie en Aŭstralio kreskas certa specio de arbeto sufi8e rekta, mallonga kaj senbranca. Mi rezonis ke ili kreskus en la saman astronomian direkton, kiu estas la direkto kontraŭ la kutima dir- ekto de plantkreskado en nia parto de la raondo. Kaj mi pravis! ES kiam ili estis ankorau nur plantidoj cirkaŭ mia domo mi rimarkis ĝoje ke la radiket- oj etendis en la aero kaj la trunkoj kreskis suben en la grundonJl Tion mi tuj raportis al la Australiaj perantoj de kiuj mi mendis la semojn de tiuj arbetoj. Je la ĝusta tempo kiam la trunkoj havis la grandecon de la palisaj stangoj, mi tranSis ilin. Turistoj acetis la radikojn altpreze Sar mi vend- is ilin kiel pecoj de flosligno trovitaj en la sablo de la marbordo; kaj oni uzis ilin kiel artobjektoj kaj por fari lampojn. Post», Sar mi ne havis la forton por eltiri ilin, mi drilia truetojn en la trunkoj kaj enverŝis mian kamparan alkoholtrinkajon ("lunbrila^o") kaj bruligis ilin! Do, mi ne devis fosi truojn: mi nur enmetis la palis- ojn en la truojn kaj komencis konstrui barilon. Sed mi faris malgrandan eraron en la procedo: la tergloba kontraua punkto de mia domo ne estas en Aŭstralio ĝuste, sed en la maro. Do, la arbetoj kreskante en la kutima maniero ne kreskis 8i tie perpendiklaj, sed oblikvaj. Vizitantoj ofte demandas al mi, "Kial via palisaro klinigas?" Tamen, mi ne ofte respondas per la vera rakonto, kiun mi ĵus rakontis al vi, 8ar ekzistas urbanoj kiuj ne kredus ĝin. Mi simple respondas ke granda vento klinis gin. Mi malĝojegas ke mi devas tiel diri, car oni devus paroli vere. MENSA Ekzistas societo unika, limigita al tiel-diritaj inteligentuloj, kiu nomiĝas "Mensa." Oni diras ke la membraro kreskas, kaj asertas ke 20,000 anoj sin trovas en pli ol 60 landoj; sed ili ne celas inkluzivi la tutan homaron, car la kvalifiko por membreco estas inteligento-kvociento pli alta ol tiu de 98% da homoj. Ci tiu grupo provizas eksperimenton en la esplorado de psikologio kaj socioscienco, car la devoj de Siu ano estas: 1. pagi sian kotizon, 2. per- mesi uzon de sia nomo en presita listo, kaj 3. respondi al konfidenca poŝt- aj enketoj. Gi estas fonto de voluntuloj por veraj esploristoj kiuj bezonas studi altinteligentan grupon. Kiel UEA, Si tiu organizo estas neŭtrala rilate al politiko, religio, raso, ktp.; kaj havas heterogenan karakteron. Estas membroj en ĉiuj aĝgrup- oj kaj en multaj okupoj, ekzemple, astronomoj, fabrikistoj, fervojistoj, instruistoj, komercistoj, kuracistoj, poŝtistoj, policistoj, presistoj, re- daktoroj, sciencistoj, studentoj, kaj verkistoj. Oni esperas lerni ion per la enketoj pri la solvo de sociaj problemoj, 8ar "Mensa" petas gravajn opiniojn de siaj membroj pri sociaj demandoj. Inter fundamentaj konsideroj estas: kie en la kresko kaj ŝanĝo de publika opinio taŭgas la ideoj de la alt-inteligenta persono? Cu la socio tiel bone kiel eble utilas la (t.d.) inteligentulojn? Ĉu ili povas havi formigan in- fluon je publika opinio, aŭ antaŭvidi tion? Special-interes-grupoj ekzistas en la organizo, ekzemple, "Esper-menso," kiu estas asocio de la anoj kiuj interesiĝas pri Esperanto. Ili ne-oficiale proponas la ideon de kunlaboro inter UEA kaj "Mensa." Kiu ajn pripensas la ideon ie devas forgesi ke "Mensa" estas, kiel UEA, internacia grupo, kiu eldona.. ne nur gazeton, sed la nomojn kaj adresojn de Siuj anoj, kaj ankaŭ en multa kazoj donas detalojn pri siaj okupoj kaj interesoj. La prezidanto de "Esper-menso" estas Philip W, Trubey, 82? Thorndale Drive, Ottowa 10, Canada. La sekretario estas Harry J. Lewis, Box 1322, North P.O., Halifax, N.S., Canada. LA KASTELO GRESILLON Robert J. Milligan Lastatempe mi pasigis dek agrablajn tagojn ce la Kastelo Gresillon, fame konata kulturdomo en Francujo..Esperantistoj el diversaj landoj 8e- estis prelegojn, vidis filmojn kaj lumbildojn kaj parolis inter si la Internacian Lingvon. Ni partoprenis diversajn ekskursojn, piknikis kaj diskutis aferojn kaj seriozajn kaj bagatelajn. Sed la Kulturdomo Gresill- on estas ne nur kunvenejo, kien vojaĝas vizitantoj el multaj landoj: ĝi estas unika eksperimento...eble la plej sukcesa eksperimento tia en Esper- antujo. De post la jaro 1952 (ĝis 1965; redaktoroj) pli ol 6000 Esperantistoj el tridek landoj vizitis la Kastelon Gresillon; la plimulto estis Eŭropan- oj, sed ceestis ankaŭ Azianoj, Nov-Zelandanoj, Usonanoj, Brazilanoj, Afrik- anoj, k.t.p. Ĉiu Esperantisto portas kun si hejmen bonegan memoron pri la komuna kunvivado, kaj impresojn ne forgeseblajn pri la atingeblecoj de Nia Lingvo. Ne estas hazarde, ke tia Kulturdomo sin trovas en la provinco Anjou. La historio de Francujo kronikas, ke la Princoj de Anjou regis multajn landojn el EBropo, kaj ke Anjou tre fruepoke altiris eminentulojn el ekster- lando. Do, la Kaatelo Gresillon iel heredis la tradician rolon de 1»provinco Anjou: la gastigejo de multlandaj homoj. Oni povas nur mallonge priskribi la aktivecojn ce Gresillon, kiuj in- kluzivis prelegojn de Profesoro Setala el Finnlando kaj Profesoro Bormann el Germanujo; oni multe lernis, multe ankaŭ vidis kaj trafis geamikojn. Oni neniel sentu devigon ceesti la kursojn kaj prelegojn: oni povas sunbaniĝi, naĝi, fiŝkapti, aŭ promeni ĉien admirante la belan pejzaĝon. Tiuj, kiuj havas bonan apetiton ĝuas la manĝon 6e Gresillon... jen Franca mango bonege kuirita kaj rapide formangebla! Kontrau malgranda el- spezo oni havas la ŝancon praktiki Esperanton 8e vere internacia Esperanto- Domo, kien iras homoj de bona volo el landoj proksimaj kaj malproksimaj. (Lauvorte el "The British Esperantist," numero 717.) LA KATO Iu familio laukutime iris automobile sabaton matene al memserva vendejo por acetadi. La patro kondukis kaj kvankam li estis bona kon- dukanto,akcidento okazis survoje. La automobilo frapis katon. La pat- ro haltigis la v.eturilon kaj li kaj la du gefiletoj eliris. La kato kuŝis sur la grundo kaj la infanoj ekploris dirante "Ni devas helpi la katon". Sed la patro respondis "Ni ne povas car ĝi estas mortinta." Tiam la infanoj kriegis "Ni devas enterigi ĝin, Pacjo. Cu vi permesas tion." La patro konsentis kaj akceptis la respondecon de la afero. Li levis la korpeton kaj metis ĝin en la ŝarĝujon de la aflto kaj,Jar li ne disponis sakon, li uzis ĵurnalpaperon por volvi la kadavreton. Post ne longe, la familio alvenis 8e la vendejo kaj acetis multon. Antau ol ili forlasis la magazenon, la patro petis kaj ricevis ekstran sakon por la kato. Ili revenis al la aGto kie la patro unue metis la katon en la eks- tran sakon kaj tiam metis la sakon flanke sur la grundon por restigi ĝin dum li metis la aliajn pakaĵojn en la ŝarĝejon. Malhonesta virino vidis la sakon sur la grundo kaj pensante ke ĝi estas valora, ŝi decidis ŝteli ĝin. ŝi rapidis al la pakaĵo, ekprenis ĝin, kaj forkuris. Sed la familio vidis Sin kttrantah kaj decidis ke estus in- terese sekvi ŝin. Ili postiris ŝin al parketo kie ŝi haltis kaj sidiĝis sur benko, kaj komencis manĝi lunĉon. Subite ŝi memoris pri la pakaĵo kaj scivolis kion ĝi enhavas. Ŝi metis manon en la sakon kaj palpante ion strangan, ŝi enrigardis; tiam ŝi subite ŝirkri* kaj pro eksitiĝo ŝi renver- sis la benkon, falis kaj frapis la kapon kontraS la grundo. Si senkonsi- iĝis kaj baldaS grupo da personoj amasiĝis cirkaS ŝin. Iu telefohis por venigi ambulancon kiu baldaŭ alvenis. Du servistoj, blanke vestitaj, metis ŝin en la aŭtomobilon. Tiam unu el la rigardantoj rimarkis la sakon, prenis ĝin, kaj donis gin al unu el la servistoj, dirante, "Tio apartenas al la virino". La blanke vestita viro metis la sakon kun la paciento kaj la ambulanco rapidis al hospital©. POR STUDANTOJ LA ELEFANTO La elefanto estas la plej granda surtera matfulo en la mondo. Gi povas esti ĝis dek tri futojn alta kaj povas pezi ok tunojn. Ĝi ankall havas grandegan fortecon. Tamen, la elefanto ne estas bela besto. La grandaj, dikaj kruroj subtenas rigidan korpon kovritan de dika griza hauto; kaj la okuloj estas malgrandaj kompare kun la granda kapo. La parto plej interesa estas la rosto, kiu vere estas longa nazo kiun la besto uzas diversmaniere. Gi uzas gin por spiri, kaj por trinki (por fari tion, ĝi enspiras akvon kaj tiam ŝpruĉas la akvon el la ros- tro en la buŝon). Kiam la vetero estas varmega, la elefanto malvarmig- as sin per ŝpruĉado el la rostro al la dorso. Por tiri, levi, aŭ porti ion, ĝi volvas la rostron ĉirkaŭ la objekto. Du dentegoj etendas el la buŝo, kaj ĉiu povas pezi pli ol cent funt- ojn. Elefantaj dentegoj provizas la plej bona fonto de eburo; kaj por havigi ĝin, Sasistoj jam ekstermis la plimulton de la elefantaroj en Af- riko. Krom la dentegoj, estas kvar mueldentoj en la buŝo; kaj dum ili eluziĝas, novaj dentoj kreskas por anstataŭi ilin. Elefantoj havas ordinaran audpovon, kaj ili ne havas bonan vidpovon, sed siaj flarsento estas eksterordinara. Kiam la vento ĝuste direktiĝas, elefanto povas sensi homon kiu estas du mejlojn for. Estas du ĝeneralaj specioj de elefantoj: la afrika elefanto kaj la hinda au azia elefanto. Ambaŭ loĝas en tropikaj arbaroj kaj estas membroj de elefantaroj kiuj konstante vagas por serSi nutraĵon. Ordinare ili est- as pacemaj kaj atakas nur kiam ili estas timigitaj aS vunditaj aŭ por def- endi siajn idojn. La afrika specio troviĝas en Afriko, sude de la Saharo, kaj ili manĝas ŝelon de arbaroj, kaj maĉas brancojn kaj radikojn por for- su8i la sukon, forkracante la pulpon. La azia elefanto loĝas en Hindujo kaj en sudorienta Azio. Gi manĝas herbon, foliojn, bambuajn plantetojn, fruktojn, brancetojn, kaj la molan ŝelon de iuj certaj arboj. La Sefaj malsamecoj de la du specioj estas ke la afrikaj elefantoj estas pli grandaj ol la hindaj,kaj havas multe pli grandajn orelojn. La viva longeco por elefantoj similas tion de homoj. Elefanto estas maljuna kiam ĝi estas sepdek jara, kaj post tiam ĝi ne vivas longe. Oni multe uzas la aziajn elefantojn por labori. Ili levas kaj tiras pezajn ŝarĝojn, kiel ligno. Oni ankaS uzas ilin en la ĉasado. La afrikaj elefantoj ne estas ofte malsovaĝigitaj sed ekzistas lernejo en la Kongo kiu sukcese dresas ilin. La malsovaĝigita elefanto estas fidela besto kaj estas danka pro afableco, sed ĝi estas venĝema pri ofendoj. Estas malnova rakonto pri elefanto en urbo de Hindujo: Ĉiutage kiam la besto pasis antaŭ la butiko de tajloro, 3i tiu viro donis al ĝi ion por manĝi. Sed iun tagon la tajloro estis malbonhumora kaj, anstataS la manĝ- eton, li donis al ĝi pikon Se la rostro per kudrilo. La elefanto tiam iris al puto, kirlis la akvon per siaj piedoj ĝis li miksis koton al la akvo. Li plenigis la rostron el la miksaĵo kaj reiris al la butiko kie ĝi ŝprucis la tajloron kaj la komercaĵon tiel ke ĝi difektis ĉiujn varojn.