aŭtuno, 1968 J. E. N. BU1TEU0 I/1968 Redaktoro: Robert Rothenmeyer Senpaga por membroj de JEW Sendu materialon al: S-ino Julie Tonkin 2131 Tryon Street Philadelphia, Pa. 19lk6 FIWFINE denove la JEW-Bulteno el- doniĝas,. Kial la antaŭa malapero? Malboniance estas geno aperigi gazeton, eĉ iun kiel ĉi tiun. Iu persono devas verki artikolojn, iu devas redakti ilin, iu devas maŝin- skribi sur stencilojn, iu devas mul- tobligi, iu devas kunmeti la pagojn, kaj fine, iu devas enpoŝtigi gin. ĉio ci devas esti farata tute de volontuloj--tre maloftaj specim'enoj. Nun, ni streĉas por prezenti tiun ĉi humilan gazeton. Tiu Si numero estas precipe kunmetajo el diversaj est- raraj verkajoj. Tamen, ni esperas, ke estontece tiu ci estos gazeto de la membraro (el la membraro, por la membraro, ktp.). Do, ni alte taksos iujn ajn verkajojn, kiujn iu ajn membro povas kontribui. Se vi deziras ke per-Esperanta gazeto daŭru, tia helpo estos necesa. En la nuna numero vi eble trovos in- teresajojn; se jes, skribu al la redaktoro pri ili. Se ne, tiam verku mem la interesaĵojn kaj sendu ilin al la. redakcio. La adreso de la redakcio trovigas ĉi-apude. Memoru: la sukceso de la JEN-Bulteno dependas de la kun- laboro de la JEN-membraro. 2. ESPERANTISTO DE LA MONATO JEN-INTERVJUO: James Stockbridge interparolo kun juna Esperanto-parolanto James Stockbridge (Jay) nun diplomigas el la Universltato de Massachusetts ĉe Amherstj Mass., kaj estas forironta el sia patrujo, eble poreterne. Por ekscii pri liaj projektoj kaj opinioj pri Esperanto, JEN okazigis la jenan intervjuon. JEN: Ni eksciis ke vi intencas iri eksterlanden post via diplomigo». Cu vi bonvolas klarigi viajn planojn kaj kialojn? Stockbridge: Baldaŭ, mi planas vojaĝi al Novzelando, por plua studado. Se la lando plaĉas al mi, mi eble logos tie travive. JEN: Kial. vi elektis Novzelandon? Stockbridge: Oni tre bezonas kontrolistojn pri sovagaj bestoj tie, ekzistas tie multe da interesaj bestoj observindaj, kaj ankaŭ ekzistas multe da oportunaj ŝancoj por persono kiel mi. Plue, mi volas de proksime vidi belan landon. JEN: Ĉu vi spertis iujn interesajojn en via fako? Stockbridge: Unu someron, mi laboris en la bestĝardeno de Benson, en New Hampshire. Tie mi nutris la bestojn kaj purigis iliajn kagojn. Tre malaltranga laboro. Sed, pasintsomere, mi laboris en marbiologia esplor- ejo sur Kabo Cod. JEN: Ĉu tiuj interesajoj kondukis vin al iuj aliaj pridirindaj spertoj? 3- Stockbridge: Jes. Dum mi logis en students loĝejo en la Universitato de Massachusetts, mi havis dorlotbeston en mia ĉambro: unumetra boao. Sed tenadi bestojn en la loĝejoj kontraŭas la universitatajn regulojn, do, mi devis, kaj sukcesis, kaŝi la ceeston de la serpento for de Siu studento en la logejo krom la samcambrano. La nomo de la serpento estas "Puff" kaj li estos ĝojigita se li vidos sian nomon en la JEN- Bulteno. JEN: Jeĉfi.' Ni ŝangu la temon. Kiel vi eksciis pri la ekzisto de Esper- anto? Stockbridge: Nu, mi ĉiam interesigis pri lingvoj. Mi ofte legis scienc- fikcion, kaj mi precipe trovis interesaj la artefaritajn lingvojn de Edgar Rice Burroughs, kiujn li kreis en siaj romanoj. Li eĉ verkis plenajn vortaretojn. La ideo de homfarita Lingvo, simpla kun malmulte da reguloj, allogis min. Mi ekpensis, ke mi mem eble penos krei ling- von. >Tiam, iu amiko en la Universitato diris al mi, ke tio estas jam - farita.- Esperanto, kompreneble. Do, mi mendis lernlibron (Teach Your- self Esperanto) kaj lernis la lingvon. Tio okazis.antaŭ proksimume tri jaro j. JEN: Kion vi jam faris per Esperanto? Stockbridge: Mi verkis kelke da poemoj. Mi estas membro de UEA kaj estis membro de ELNA. JEN: Kial vi ne aligis al JEN? Stockbridge:•■ Mi ricevis News Digest senpage, do mi opinias, ke ne estas necese, ke mi aligu. Krome, mi estas forironta al Novzelando. JEN: ((Tio estas pro lia iama membreco de ELNA.)) Kial vi ŝatas Esperanton? k. Stockbridge: ĉi plaĉas al mi. JEN: Lau via opinio, kiom Esperanto progresos? Stockbridge: Mi esperas, kiel ĉiu persono, ke gi iatn plenumos sian intencitan rolon--tio estas, esti ponto super la fendo inter la diver- saj landoj. Dum malamo kaj malfido ekzistas inter la popoloj, tiel ke oni ne povas elekti unu nacian lingvon de alia, Esperanto havos bonan okazon, car gi restos la sola elektindajo. JEN: Dankon. Kaj bonan ŝancon en Novzelando. GRAMaTIKA ANGULO Duklasaj Radikoj. Laŭ Montagu Butler, en lia antaŭnelonge eldonita vortafo, ekzistas kelke da duklasaj radikoj, t.e. radiko kiu ne estas unu'.gxtaGjia'iika ero. La duklasa vorto pritraktota ci tie estas "korekti," kies'dffi-riaJo estas, laŭ la Plena Vortaro, "regustigi la •erarojn, difektojn de iu aŭ io." Laulogike, se "korekti" signifas "regustigi," tial, "korekta" signifu "regustiga" (angle: corrective), kaj "korekte" signifu "regustige" (angle: correctively). Sed, kutime oni uzus "korek- te" tiel ke ĝi senbezone signifas "ĝusta" aŭ "senerara," kvazaŭ la baza radiko eatas adjektivo. Tial, por doni al la afero pli da logiko, Butler espere sugestas, ke oni uzu la vorton "korekta" tiel ke gi sig- nifu "gustiga," kaj je la alia okazo, oni uzu "gusta" au "senerara." Okazo kaj Oportuno. Kvankam la adjektivo "oportuna" estas la Esperanta ekvivalento de "opportune," la uzado de la ^©^^^"cTpĉrtuno1' estas. evit- inda kiam oni celas la anglan vorton "opportunity." Por parolantoj de aliaj lingvoj "oportuno" ŝajnas esprimi "opportune thing." Por eviti konfuztm/ uzu la vorton "okazo": "Tiu estas bona okazo"--"a good opportunity." CINKVENCOJ La "cinkvenco" (cinquain) estas formo inventita de usona poetino Adelaide Crapsey. Ĝia ordo estas laŬ- silabe: 2-L-6-8-2. Jen du clnkvencoj verkitaj de JEN-ano. La lun' sVebas super kliniĝanta salik'; la voĈo de la amitin' efias. Amik1 elsonigas sondiskon HinduJan. Kial mi belajn memorojn tlmas? •-Mark Mandel 6. POSTKOHGRESO EH SAN FRANCISCO La Estraro de ELBA, la usona nacia Esperanto-asocio, aprobis la peton de SFERO (Esperanto-organizo por la regiono de la urbo San Francis- co) inviti la postkongreson de UEA al San Francisco en 1972, la jaro kiam la Universala Kongreso de Esperanto okazos en Portland, Oregon. Frank Lanzone, prezidanto de SFERO, farante la formalan peton dum'la ELNA-Kongreso en Covina, aldonis la jenajn rimarkojn, kiuj eventuale konvinkos ankau niajn legantojn partopreni tiun ĉi gravegan inter- nacian eventon. "Kial San Francisco valoras vian viziton? San Francisco estas unika inter multaj usonaj urboj, kiuj suferas pro sameco. Fizike bela pro la montoj kaj golfeto kaj la konstantaj karesoj de la pacifika Oceano, en somero malofte ĝi estas tro vartna. Do, unika, be la, komforta urbo. "San Francisco estas fatna pro multaj internaciaj restoracioj kiuj servas vastan internacian .klientaron. El la vinfabrikejoj de Norda Kalifornio venas ekzotikaj vinoj kiuj ravas la gustumanton kaj inspiras la talenton de niaj poetoj. Ill faras la urbon fama en kanto kaj verso. Do, unika, bela, komforta, gastronomie perfekta, bakanala kaj kantinda urbo. "Multaj fenomenoj vidis la taglumon unue en San Francisco. La Unuigintaj Nacioj naskigis en San Francisco, Ankaŭ la 'florinfanoj.' "Eble de tempo al tempo vi aŭdis raportaĉojn pri tertremoj. Ne kredu tion. Tio estas nur la bruego de klientoj kiuj aplaŭdas mane kaj piede la fizikajn allogajojn de la senĉemizaj kelnerinoj kaj la dancistinoj 'iru-iru' (go-go). Kompreneble se tiuj belulinoj pinĉas vian koron, vi rajtas . . . pinĉi iliajn sidlokojn. 7. "La anoj de SFERIDO, la junulara sekcio de SFERO, ofereme pretiĝas instrui al ili Esperanton. Bedaurinde, pro mia juna ago mi ne.'rajtas.i.; ■ iri al tiaj lokoj, sed tio ne forrestigu vin. "Do, San Francisco estas la unika, bela, komforta, gastronomic perfekta, bakanala naskiĝloko de la Unuiĝintaj Nacioj, florinfanoj kaj toplesaj (sencemizaj) kaparedoj. "Nu, kio estas por la virinoj en San Francisco? Kompreneble viroj kiuj montros al ili la bonvivon. Kaj magazenoj. Jes, magazenoj plen- stopitaj de allogaj aĉetindaĵoj. Vi fajfos pro admiroi "En nia modesteco ni ne volas tro fanfaroni nian urbon, sed certe, post ekzameno de la afero, vi konkludos, kiel ni, ke se io estas bona-- gi ne nixr troy.igas en San Francisco—sed probable San Francisco iniciatis gin. "Memoru: post vizito ĉe ni, vi diros kiel la kanto, 'Mi lasis mian koron en San Francisco.'" PAI KI HO estas 26-jara farmaciisto, kiu laboras en farmaceŭta fabriko en Seoul, Koreo. Por plialtigi siajn studojn, li deziras labori en Usono, aŭ en kuracejo, aŭ en farmaceuta fabriko, au en kemia fabriko. Li ankaŭ serĉas "patronadon financan" en Usono por labori kaj studi. Lia adreso: Pai Ki Ho, 68-k Song Woldong, SSD, Seoul, Koreo. ŜTlKTIGROJN kaj, precipe, ŝakŝafojn oni invitas aliĝi al Esperanta Sak- Ligo Internacia (EŜLl) per alsendo de $1.00 kiel jarkotizo al ties per- anto usona: R.C.Marble, P.O.Box 5k5, Reseda, Ca. 91335« Inkl. bultenon. 8. LINGVO-ESPLORADO D-ro Barney Emmart, profesoro de jurnal-scienco ee la Universitato de Massachusetts kaj diligente laboranta esperantisto, nun pretigas artikolon por la eldonajo de C.E.D. La Monda Lingvo-Problemo. C.E.D. estas la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo, kaj ĝia sidejo estas en Londono. La unua numero de la nova gazeto, kune eldonota de la eldonejo Mouton, en Hago, aperos en decembro. D-ro Emmart estis unue interesata pri publikopiniaj enketoj. Sed, li dubis pri ilia taŭgeco al la hodiaŭaj opinioj de la homoj. La opinioj pri lingvaj problemoj, enketite antaŭ jaroj, ŝanĝigis intertempe, kaj tiuj malnovaj enketoj estas nun ne multe valoraj. Do, d-ro Emmart ekstudis la celojn de t'uj kiuj jam studis Esperan- ton kaj de tiuj kiuj nun studas aliajn fremdajn lingvojn. Li donis demandaron al kvarajaraj lingvostudentoj ce la Universitato, supozante ke personoj kiuj persiste studadis lingvon havas firman intencon. Responde al la demandaro, duono satis la ideon, ke estu iu inter- nacia lingvo. Kvinono menciis Esperanton, sed neniu estis lerninta ĝin. La kialoj estas resumeblaj je unu fakto: la demandito jam uzis tempon kaj penojn por lerni la lingvon kiun li studis. Interesigo pri tiu lingvo ofte komencigis pro "bona" instruisto, plej ofte en la gimnazio, au pro devigo studi lingvon. Lia studado pri la motivigoj de Esperanto- lernintoj ne estas tute finita, sed ili estas probable aliaj, ol la motivigoj por aliaj lingvoj. Post la finigo de la esplorado, d-ro Emmart esperas ke la eltrovaĵoj helpos al esperantistoj trafe direkti sian informadon. Ni deziras al d-ro Emmart bonan sukceson, kaj ni esperas ke nia legantaro legos la rezultojn de .Lia esplorado en la nova LMLP. 9- LA MALGMH)A PRINCO Antoine de Saint-Exupery Kaj tiam aperis la vulpo: -Bonan tagon, diris la vulpo. -Bonari' tagon, diris-la princeto. -Ĉi t:e, diris la vulpo, sub, la pomarbo.. . -Kiu ci estas, diris' la princeto.. .ci estas tre bela. -Mi estas vulpo, diris la vulpo. -Verm ludi kutt mi, al li proponis la princeto, mi estas tre malfeliĉa. -Mi ne povas ludi kun ci;,. diris la vulpo, mi ne estas enligita. -Hal Pardonu min, diris la'princeto, sed post penrado li ekdiris: -Kio estas 'enligL1? -Ci ne estas de ai tie, diris la vulpo. Kion ci sercas? -Mi serĉas homojn, .diris la princeto. Kio estas 'enligi'? -Homoj, diris la. vulpo, ili bavas pafilojn ka.ĵ ĉasas. Tio estas granda geno. Hi kreskigas kokojn. Ilia sola intereso. Ĉu ci serĉas kokojn?. -Ne, diris la princeto, mi sercas amikojn. Kio estas 'enligi'? -Estas io tre forgesata, diris la vulpo. Signifas 'igi ligojn'.... -Igi ligojn? -Certe, diris la vulpo. Ci estas por mi simple knabeto tute sama je mil aliaj knabetoj. Kaj ci ne bezonas min. Kaj mi ne bezonas cin. Mi estas simple vulpo simila je mil aliaj vulpoj. Sed se ci enligaB min, ni bezonos unu la alian. Ci estos por mi unika-en la mondo. Mi- estos por ci unika en la mondo. -Mi kbmencas kompreni, diris la princeto. Estas floro...mi pensas ke |i min enligis.- • -Estas eble, diris la vulpo. Oni vidas surtere 'cian aĵon. -Ho, ne estis sur la tero, diris la princeto. La vulpo mienis scivolemon. -Sur alia planedo? -Jes. -ĉu ekzistas ĉasantoj our tiu planedo? -Ne. -Ho! Tio estas interesa. Kaj kokinoj? -Ne. -Nenio estas perfekta, flustris la vulpo. Sed la vulpo revenis al sia ideo: -Mia vivo estas monotona. Mi ĉasas la kokinojn. La homoj: min ĉasas. Ĉiuj kokinoj samaspektas, ks.j ciuj homoj samaspektas. Mi enuas do iomete. Sed se ci min enligos, mia vivo kvazau lumigos. Ml rekonos unu paŝsonon kiu ŝajnos diferenca je ĉiuj aliaj,. La aliaj min irigos subteren. La cia min elvokos de la tero kiel muziko. . Kaj rigardu do! Ci vidas tie la kampon de tritiko? Mi ne manĝas panon. La tritiko por mi ne utilas. La kampcj de tritiko por mialvokas memoron de.- nenio. Kaj tio ja estas bcdaŭrinda. Sed ci havas hararon kolqran je oro. Ja estos bonege kiam ci min enligos! La-tritiko kiu estas ora min rememorigos pri ci. Kaj mi amos la sonon de vento en .la tritiko. La vulpo restis kviete kaj longe alrigardis la princeton. -Mi petas...enligu min! li diris. . • • >;. -Mi volus multe, diris la princeto, sed mi ne haya.s multe da tempo.. Mi devas trovi. amikojn, kaj multajn ajojn ekkoni. -Oni konas nur la ajojn kiujn oni enligas, diris la vulpo. Homoj ne plu havas tempon por ekkoni ion. Hi aĉetas ĉiajn ajojn jam faritajn ĉe vendistoj. Sed, car ne ekzistas vendistoj de amikoj, homoj ne havas amikojn. Se ci volas iun amikon, enligu min! -Kion mi devas fari, diris la princeto. -Ci devas esti pacienca, respondis la vulpo. Ci sidos iom malproksime al mi, tiel, sur la herbo. Mi cin rigardos el la angulo de la okulo, kaj ci nenion diros. La lingvo estas la fundo de miskompreno. Sed ĉiun tagon ci povos pliproksime sidi. La morgaŭon revenis la princeto. -Estus pli valore reveni je la sama horo, diris la vulpo. Se ci venas ekzemple, je la kvara posttagmeze, mi komencos felicigi je la tria. Ju 1JL. pli proksimigas la horo, des pli mi estos feliĉa. Je lakvara, mi jam; agitiĝos. Mi komprenos la bonvqlon. Sed se ci venas iam ajn, mi ne -ec±os'-je kloma horo ve-sti mian^koron.. .. .Necesas ritoj. -Kip estas rito? -Tio estas ankoraŭ io tro forgesita, driris la vulpo. Ĝi estas tio, kio diferencas unu tagon de alia, unu horon de aliaj. Estas rito, ekzemple, ĉe miaj ĉasantoj. Hi dancas jaŭde kun knabinoj de la vilaĝo. Ĵaŭdo do estas tago bonega. Mi promenas ĝis la ĉirkaŭo. Se la ĉasantoj dan- cus iam ajn, la tagoj ĉiuj inter si similus, kaj mi havus nenian ferion. Do, la pr'nceto enligis la vulpon. Kaj kiam la horo de foriro alproksira- iĝis: .,•■•.,.. ■ < -Ho, diris la vulpo, mi ploros . ........""' -Estas cia kulpo, diris la princeto, mi volis nenion malbonan, sed ci volis, ke cin mi enligu. -Certe, diris la vulpo. -Do, ci nenion gajnisl -Mi gajnis, diris la vulpo, pro la koloro de tritiko. Sekve li ekdiris- -Iru por revidi la rozojn. Ci komprenos- ke la cia estas unika en la mondo. Ci revenos por adiaŭi min, kaj mi donacos al ci sekreton. Kaj li revenis al la vulpo: -Adiaŭ, li diris. -Adiaŭ, diris la vulpo. Jen mia sekreto. Ĝi estas tre simpla: oni povas bone vidi nurper la koro. La gravo ne estas videbla je la okuloj. -La.gravo ne estas videbla je la okuloj, ripetis la princeto, finfine rememorante. -Estas■la tempo, kiun ci perdis por cia rozo kiu faras tiel grava cian rozon. , -Estas la tempo kiun mi perdis por mia rozo...diris la princeto, finfine 12. reme.mot?ante -La homoj estas forgesintaj ci tiun veron, diris la vulpo. -Sed ci devas gin forgesi neniam. Ci igos respondeca Siam je tiu kiun ci enligas. Ci estas respondeca je cia r'ozo.... -Mi estas respondeca je mia rozo.. .ripetis la princeto finfine rememorante. (tradukis: JEN-ano) LA MONDA LINGVO-PROBLEMO estas nova internacia, interdisciplina scienca revuo dedicita al generala pristudo de la lingva problemo. fiia celo estas: kunigi sub unu sama kovrilo tre diversajn esplorojn kaj diskutojn fundamente gravajn por ĉiuj lingvistoj, edukistoj, leg- farantoj, administrantoj k.a. interesitaj pri lingva planado, t.e. pri la elekto kaj efektivigo de difinitaj programoj rilate la uzon de ling- voj... (Tiucele ĝi pritraktos la lingvan problemon el la vidpunktoj de sociologio, lingvistiko, juro, psikologio,, ekonomio, .kaj politiko. Sub auspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo- Problemo (London-Rotterdam), LMLP aperigos originalajn studojn en diversaj naciaj lingvoj, kun resumoj en Esperanto, plus recenzoj kaj notoj laubezone, Abonkotizo por unu jaro/volumo: $7.00 (25 ned. guld.) afrankite; pagebla rekte al Mouton, Postbox 1132, Den Haag, Nederlando, au per kiu ajn lib- rejo aŭ peranto (ankaŭ per CED, Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdam-2, Neder- lando). Abonu mem la revuon, aŭ certigu, ke via universitata au urba biblioteko ricevos ĝin. Se vi studas lingvojn, sociologion, au kiun ajn rilatan temon, nepre menciu la revuon al viaj profesoroj. 13- LA. KATO Fantomo de 1' nokto, Spirit' de silentaj stratoj, Insidas nevideble en la ombroj. Kusenataj piedoj ne sonas; Neniu vidas lian siblantan voston;, Li estas simfonio de movo. Li haltas apud malferma fenestro> Ekflaras la trankvilan aeron, Kaj kaŝĉasas silente for. --James Stockbridge MI APDAS USOHON PLENDAĈI Luther B-- paŝis el sia klimatizita domo Rekte en sian klimatizitan aŭtpri. Li veturis, fermit-fenestre, al sia klimatizita oficejo. Revenante, li haltis ĉe klimatizita trinkejo, Kaj pasigis la vesperon en klimatizita kinejo. "La afero," li dins, "kiu ŝajne estas la plej maljusta--- Mi devas piediri, neprotektate, de mia auto al la pordo. Ĉio estas klimatizita krom la aero." --Morris Bishop (tradukis JEN-ano) Ik. •'-■ NIA POŜTKESTO Estlmataj Samideanoj, Ĉe Dunedin, Nov-Zelando, estas ĉiujara Festa Semajno - Arto, Muziko, Teatro, Procesio, ktp., kaj esperantistoj decidis prezanti bonegan El- montron de desegnoj de infanoj el ĉie en la mondo (ni esperasl) kaj ni petegas vian helpon disvastigi ĉi tiun informajon en via lando. Ni deziras konvinki la edukajn instancojn enkonduki Esperanton en la lernejoj ĉi tie, kaj ni esperas, ke ĉi tiu Elmontro montros kiel grava estas Esperanto por interkomunikigi Siujn landojn. S-ino Enid Allen prez. E-Kluboj de Dunedin Sendu desegnojn aerpoŝte al: Esperanto-Klubo, P.O.Box 838, Dunedin, New Zealand, Antau 30 novembro 1968 Temo: "FESTO" Skribu sur la dorsflanko de la desegnoj: nomon, agon, lernejon, kaj landon. Ne estas necesa esti esperantisto! " Virino: Tiu foto aspektigas min pli maljuna, ol mi estas, Fotisto: Tiel vi ŝparos elspezon, evitante postanfotigon. 15. DEZIEAS KORESPOMH Pollando. Viro 25-jara, teknika mekdnikisto, interesigas pri fotograf- ado, turismo, muziko, filmo, teatro, lingvistiko, sporto, moderna tek- niko, ktp. Regule legas popularsciencajn art;kolojn kaj kolektas pros- pektojn aŭtomobilajn. Li intersanĝos bildkartojn, poŝtmarkojn, kaj gramofondiskojn. Witold Konarewski, ul. Warszawska k6 m.ll, CZESTOCHOWA. Ĉefioslovakio. Junulo l8-jara deziras interŝanĝi poŝtmarkoin. Vladimir Dydrych, JAROMEC II-Josefon. Lia kuzino estas direktistlno de antaulerneja edukejo. Interesoj: muziko, legado, rusa kaj germana lingvoj. S-ino Dagmar Mlejnkova, V zahradach 98; JAROMEC IV. Hungarujo. Grupo de dek junaj geesperantistoj (proks. 20-jaraj-), kun diversaj interesoj, deziras korespondi kun simila grupo en Usono. Gabor Bekessy, T8r8k Ploris u. 8U.I.3, BUDAPEST XX. Soyetunio.. Esperanto-klubanoj, diversaj interesoj; inkluzivas studentojn, aspirantojn, kaj ankau sciencistojn 20- ĝis 35-Jarajn. Klub Esperanto, Potje-9, KIEV. La gvidanto de la supre menciita klubo, 27-jara matematikisto, ĉe la Ukra- ine.. Akademio, deziras interŝangi gramofondiskojn, bildkartojn, fotojn, poŝtmarkojn, kaj volas legi anglajn librojn (nepolitikajn). Jaroslav Matvijiŝjii, Do vost'zebovanja, KLEV-1. . .1' 'J: :..:...-'. ĉefioslovakio. Deziras korespondi kun junulino ne pli maljuna ol 25-jara Horymir Syarc," Polom 6ka. Okres Pferov. SENDU VIAJN KORESPONDPETOJN al la Koresponda Servo de JEN: f-ino Ellen Lewis, 15 Salisbury Road, Brookiine, Mass. 0214-6. .'.... _................ 16. JUNULARO ESPERANTISTA DE NORDAMERIKO (JEN) k Central Street, Millers Falls, Mass. OI3L9, Usono Estraro 1968/69: Peter Benson, Bruce Landon, Jonathan Pool Humphrey Tonkin, Julie Tonkin Membrokotizoj: $2.00 por membroj (gis 30-jaraj) kaj subtenantoj $1.00 por -lovaj membroj. Membroj ricevas: La dumonatan anglalingvan News Digest, la JEN-Bultenon, kaj Asocisn Membrecon de Tutmonda Esperantista Junulara Organize (TEJO), la junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio. Kotizojn sendu al:La ĉi-supra adreso de JEN. Materialon por News Digest sendu al: Jonathan Pool 5238 South Kenwood, " Apt 1, Chicago, 111. 60615. Materialon por JEN-Bulteno sendu al: S-ino Julie Tonkin, 2131 Tryon Street, Philadelphia, Pa. 19L4-6. Korespondajojn por JEN sendu al: S-ino Julie Tonkin. Kotizojn por TEJO sendu al: Humphrey Tonkin, 2131 Tryon Street, Phila- delphia, Pa. 191L6 (individuaj membroj ricevas la Jarlibron de UEA, la monatan revuon "Esperanto", kaj la kvaronjaran revuon junularan "Kontakto.") Kotizo: $5.60 (personoj gis 21-jaraj); $7-50 (personoj 21-29-jaraj) Inter la aliaj servoj de JEN: Daŭrinform (kelkmonata senpaga informado pri Esperanto, al interesatoj); Internacia Koresponda Kurso (direktoro: Jonathan Pool); Adresiga Servo (direktoro: Thomas Goodman); Magazine-a-Month (jarkotizo $6.00; direktoro: Humphrey Tonkin); Koresponda Servo (direktorino, Ellen Lewis). . Esperanto-redaktoroj: JEN volonte intersangas siajn eldonajojn kontrau aliaj Esperanto-gazetoj. wm '