IfoRDAMERIKA ill «Eil Mondfoira Kongreso! 1 NORDAMERIKA ESPERANTO-ReVUO Vol. 12 No.4 Eldonata de la Esperanto League for North America, 808 Stewart St., Meadville, Pennsylvania, 16335. E.L.N.A. estas landasocio de la Uni- versala Esperanto-Asocio. A partici- pating organization in the People-to- People Program. Kotizoj: Abono, $3. Membreco (inki. abonon), $5. Studenta membreco, $3. Subtenants membreco, $10. Patrona membreco, $20. Viva membreco, $100. Kombinita membreco por geedzoj, $7. Adresoj: Ĉion por la higjp sendu al la liga adreso donita supre. Ĉion por la Revuo (artikolojn, librojn, kc.) sendu al la redaktoro: Donald Broadribb, 64 Ardmillan Road, Moonee Ponds, W.4, Victoria, Aŭstralio. Kalkulu 4 tagojn por aera poŝtsendo, 6 semajnojn por mara poŝtsendo. Uzu aerogramojn, aĉeteblajn en via poŝtoficejo po 11 cendoj, kiam eble. Materialo por difin- ita numero devas atingi la redakcion antaŭ la la de la antaiia monato. Oficistoj de E.L.N.A.: Prezidanto, Francis Helmuth. Sekretario, Conrad Fisher (adreso de E.L.N.A.). Kasisto, John Futran, 601 West 164th St., New York, 10032. Estraro: Thomas Goldman, William Glenny, Dorothy Holland, Frans Jahger, James Lieber- man, Paul Nace, Jonathan Pool, Robert Runser, Roan Stone. Fakoj de E.L.N.A.: Aŭdvida sekcio ĉe H. K. ver Ploeg, 1908 E. 8th Ave., Spokane 32, Washington. Adminis- tracio de la Revuo, ĉe Francis Helmuth, 5615 Beaumont Ave., La Jolla (San Diego), California. Membreca kaj or- ganiza kpmitato, ĉe Dorothy Holland, '1976 Greenview Drive, Fayetteville, Arkansas. Financa komitato ĉe For- rest Turner, 215 S. 3rd Ave., Maywood, Illinois. Anoncoj: korespondanoncojn ni pre- gas senpage. Aliaj anoncoj kaj re- Mamoj kostas: $10 por plena pago. $6 por fp., $4 por |p., $2.80 por £p., 15 cendoj n por unukolona linio. Sur la 4a pago de la kovrilo, anonco kostas 50% pli. E-i-Heroldo de Esperanto Bone prononcu ec al hundo Hungara esperantisto vivas de jaroj en eksterlando kaj el lia letero mi komunikas la jenan rakonteton: „Antaŭ kelkaj tagoj vizitis min el Hun- garujo bona amiko. Mi ĝoje salutante ak- ceptis lin kaj klarigis al li, ke antaŭ mia hundo, kiun mi kunportis el la hejmlando, ni ne parolu hungare. Nome, la hundo ne forgesis sian patrujon kaj aŭdante hun- garan parolon ekscitiĝas, plorĝemas, bo- jadas kaj kuradas en la ĉambro. Cetere ĝi estas bonedukita kaj servema hungara nigra hundeto, konata kaj ŝatata gardisto de ŝafaro, konata sub la nomo „Puli". Ni eksidis en la ĉambro, en kies angulo nin atente observante, sed trankvile kaj komforte kuŝante^Puli bkupis sian pro- pran kusenon. Ni babiladis mallaŭte en Esperanto, kvankam mia amiko havis te- ruran prononcadon, kio ofte ĝenis min. lu serĉis min ekstere kaj pardonpetinte mi forlasis por kelkaj momentoj mian ami- kon. Kiam mi estis ekster la ĉambro, subite mi aŭdis laŭtan bojadon de la hundo. Mi reenrapidis kaj vidis, ke la hundo saltadas al mia amiko, ĉirkaŭkuras lin, aŭdigas ĝemantajn sonojn kaj bpjadas. „Cu vi tamen alparolis ĝin hungare?" mi deman- dis mian amikon. „Tute ne — li respondis — mi.vokis lin en Esperanto kaj diris nur tion: „Aalvenu al mi Puli kaarega huun- do!" — „Dio mia — mi ekriis — via mal- benita prononcado ja tuj malkaŝis al ĝi, ke vi venis de la hungara Ebenaĵo!" •— Morala konkludo: Eĉ al hundo ne parolu kun neĝusta, nacimaniera prononcado! P.B. VIDPUNKTOJ DE LA KANDIDATOJ la lingokapablon de ĉiuj esperantistoj. Kiel pasintjare, J.E.N, sendis al ĉiu el la kandidatoj por la 1964-elekto en ELNA demandaron, por diskonigi al la balotontoj la vidpunktojn de la kandid- atoj. Ni ĉisekve presigas la respond- ojn rice vita jn. La demandoj estis: 1. Kiel vi konceptas la plej gravajn problemojn kiuj frontos ELNA dum la venonta jaro? 2. Kiumaniere ELNA povas plibonigi sian inf ormadon al neesperantistoj ? 3. ĉu vi kredas ke la nuna organiza strukturo de ELNA, kiel priskrib- ita en la statuto, estas adekvata? Ĉu ĝi funkcias? 4. Kiel vi konceptas la rolon de la junularo en ELNA? Kion vi pre- tas fari por antaŭenigi tiun rolon? 5. Kial ELNA havas ankoraŭ nur kvarcenton da membroj ? Kion ni faru por ŝanĝi tion? 6. Laŭ vi, kiajn rolojn en la movado ludu lokaj kaj regionaj organizoj, kaj kia estu la sinteno de ELNA al ili? 7. ĉu la Revuo nuntempe faras tiujn taskojn, kiuj laŭ vi apartenas al ĝi? 9. Bonvolu priskribi viajn kvalifikojn por la posteno kiun vi celas. 10. Ĉu vi havas aliajn piano jn au ideojn kiujn vi volas efektivigi? Unu kandidato, David Richardson, estis nomata de la Kandidatiga Komi- tato nur lastmomente, kaj respohdon de li ni ne havas. Membroj tamen lin bone konas per multaj artikoloj verki- taj de li dum li estis prezidanto de la Ligo. Robert E. Bailey: 1. Eldonu usonan Esperantan lerno- libron, kiu enhavos historion, lecionojn, kaj informojn pri organizo kaj agado. Ni bezonas aktualan kaj ĉioenhavan libron. La libro estus bona financa rimedo por la Movado. Adminstru programon por plibonigi Akiru subtenon de ĉiuj esperantistoj kaj Esperanto-grupoj. Daŭrigu pro- gramon por plibonigi la Revuon. Pligrandigi la esperantistan mem- braron. 2. Fondu Centran Oficejon. Eldonu, el tie, regulajn bultenojn pri la Mov- ado al la jurnalservoj—UP, AP ktp. 3. La malebleco de konferencejo ĉe kiu la Estraro kune parolu malhelpas la solvon de ĉi tiuj problemoj. Pro la grandaj distancoj en Usono, manko de kunvenoj inter la Estraro necesigas la okazigon de kunparoloj per telefono, se ELNA povus finance subteni ilin. Kiel nova Esperantisto. mi ne scias ĉu la ELNA-strukturo funkcias bone. 4. El la junularo venas la oficistoj de ELNA de la morgaŭo. La JEN- organizo estas bona provkampo por estontaj postenoj, en ELNA. La Es- traro de ELNA ĉiam havu almenaŭ unu junulon. Kaj JEN kaj ELNA profitos de reciproka subteno. Fanfaronu al lokaj grupoj kaj la publiko ĝenerale pri JEN. Publikigu la korespondkurson de Harvard. Informu lokajn gejunulojn pri la entuziasma kaj utila laboro de JEN. 5. Multaj esperantistoj estas aŭ neinformitaj aŭ misinformitaj pri ELNA. La landa asocio ne povas funkcii sen la subteno de ĉiuj esper- antistoj. ĉiu esuperantisto devus aliĝi al ELNA kaj UEA. Mi kuraĝigas ĉiujn sekvi la kurson de Peninsula Esperanto- Ligo—ni devigas ke PEL-anoj estu membroj de ELNA. Se ni povus elekti fortajn postenu- lojn, tiam ELNA ŝanĝus la impreson, kiun multaj Esperantistoj havas, ke ELNA estas nenionfaranta organizo. 6. Fondu klasojn por lernantoj kaj progresantoj. Enkonduku Esperanton en la lernejoj, de unuagradaj al kole- aprilo 73 gioj. Instruu Esperanton por lernejaj instruistoj. Starigu komision por es- plori instruajn metodojn. Kunigu monon por . specialaj projektoj (ekz-e Napa, PEL, Sacramento kaj San Fran- cisco lastatempe aĉetis kvaronpaĝan anoncon en la libreto de KPFA (FM- radio). ELNA povas helpi per rapor- tado de tiuj lokaj agadoj en la Revuo por instigi kaj kuraĝigi aliajn grupojn. 7. ELNA devus labori intime kun UEA, kiel ĝiaj financaj rimedoj per- mesas; kio signifas ke tiu laboro estus tre malgranda. 8. La taskoj de la Revuo estas raporti la agadoj n de la Movado—pri ELNA, pri JEN, pri lokaj kluboj, pri instruistaj problemoj aŭ helpoj, ktp. 9. Mia nuna posteno estas en la komerca direktado de mia kampanio, kaj mi komprenas kontantajn metod- ojn kaj kontrolojn. 10. Ne. Ann Bodine: 1. Helpi ĉiujn membrojn de ELNA plialtigi siajn nivelojn en la uzo de Es- peranto. Ekzemple, la ELNA-kongreso povus havi specialaj n klasojn por komencantoj kaj progresantoj, kiuj be- zonas kaj profitus tiujn 4 tagojn de intensa instruado pli ol ili profitus aŭs- kultadon de esperantaj paroladoj kiujn ili ne kapablus kompreni aŭ anglajn •paroladojn kiujn ili povus legi. Por multaj membroj de ELNA kiuj pene studas Esperanton sen instruisto, la kongresa semajno estus la sola okazo, kiam ili povus studi kun instruisto. Helpi al la esperanta programo de la lernejoj de San Mateo atingi rezultojn, kiuj meritos la atenton de neesperan- tistaj edukistoj. 2. La publika reago al la mallonga artikolo en la Catholic Digest montras, ke ni devas pli forte klopodi aperigi artikolojn en malgrandaj specialigitaj gazetoj, profesiaj periodaĵoj, religiaj gazetoj kaj ŝatokupaj gazetoj. Ni devas senĉese petegi subtenon de organizoj kiujn usonanoj ĝenerale aprobas. Tiaj organizoj povas influi homojn. 4. Kontribui novajn ideojn kaj klopodojn, kaj altiri pli da junuloj al ELNA; povigante ĝin esti vivema, daŭ- rema organizo. Nur junuloj povas fari tion. 5. Enkonduka kotiza tarifo de nur $1.00 eble interesus komencantojn, kiuj ankoraŭ ne havas sufiĉan intereson por ke ili pagu la normalan kotizon. Kiam ili vidas la laboron de ELNA, kaj se ili entuziasmas pri ĝi, kelkaj el ili deziros esti membroj. Mi trovis, ke estas mal- facile konvinki skeptikajn komencan- tojn pagi $5 por iĝi membro de ELNA aŭ eĉ $3 por dek numeroj de la Revuo. 6. Lokaj kaj regionaj organizoj povas ŝirmi la individuan esperantiston de sento de izoleco kaj de la impreso ke li estas iuspeca prozelitiga strangulo, sentoj kiuj ofte ĉirkaŭas esperantiston kiu ne konas aliajn esperantistojn, kaj eĉ neniam havas okazon uzi la lingvon. Lokaj kaj regionaj organizoj povas efike kontakti kaj alparoli kunvenojn de lokaj kluboj. car lokaj organizoj intime konas la lokajn jurnalojn kaj radiajn staciojn, ili devus esti pli suk- cesaj pri informado pere de ĉi tiuj rimedoj, ol estus la nacia organizo. Sed ELNA estas pli efika ol lokaj organizoj por kontakti naciajn organiz- ojn kaj fondaĵojn. Ankaŭ, ELNA de- vas iel fari por la izolita esperantisto tion kion loka klubo faras por siaj membroj. La Revuo estas speco de kontakto por tiaj membroj, sed la komencanto bezonas pli da subteno kaj kuraĝigo. Eble ĉiu sperta membro povus "adopti" izolitan komencanton aŭ izolitan ne-tre-komencanton, kiu ne- niam vere ellernis la lingvon. Per leteroj kaj (se eblas) per sonbendoj, la sperta membro povus sekvi la progres- on de la adoptito kaj sugesti novajn studmanierojn por li kiam li progresas. En ci tiu maniero personoj kiuj eble forlasus sian studadon de Esperanto 74 aprilo restus interesitaj ĝis ili bone lernis la lingvon kaj povas organizi propran lokan organizon. 7. Jes. 9, Mi unue audis pri Esperanto en Japanujo en 1960, estis membro de EANA en 1961 kaj 1962, aliĝis al ELNA en 1962, organizis la t.n. Club de Esperanto de la Universidad de Puerto Rico en 1963, kaj komencis samtempe lerni kaj iristrui Esperanton. Dum la pasinta somero mi ĉeestis' la Junularan Kongreson en Vraca, Bul- gario, la 48-an Universalan Kongreson en Sofio, Bulgario, kaj la Internacian Someron Kampadejon en Primoŝteno, Jugoslavio. Ĉi tiun jaron mi organizis la t.n. Cornell Esperanto Club, kaj nun in- struas klason. Dum la venontaj kelkaj jaroj, kiam mi estos postdiploma studentino ĉe Cornell, mi uzos multan mian liberan tempon informante pri la avantaĝoj de Esperanto al personoj kiuj rilatas kun edukado. Mi estas ankaŭ membro de JEN, kaj opinias, ke JEN helpas kaj helpos igi Esperanton respektita inter universitatanoj. 10. Verki proponon por la evoluigo de materialoj por uzi en elementlernej- aj klasoj. Tiun prqponon oni povus sisteme prezenti al ĉiuj fondaĵoj listi- gitaj en la Adresaro de Fondaĵoj, kiuj rilatas al la junularo aŭ edukado. Wm. R. Harmon: 1. Mi opinias ke la plej gravaj problemoj kiuj frontos nin en 1965 estos palaj kompare al la problemoj de hodiaŭ. En malgranda, malforta, vol- onta grupo kiel ELNA, dum la komenc- aj junaj jaroj la plej grava problemo estas simple elteni; daŭri ĝis la sek- vanta jaro, konservante la havon de la momento dum strebante ĉiel plifortigi la organizajon, pligrandigi la havon. La plej valora parto de nia havo estas ja niaj membroj. Nia plej grava prob- lemo estas trovi pli efikajn metodojn utiligi niajn membrojn per pli bona organizado en la grupo. Tiel ni havos la kapablon plej avantaĝe elspezi la monon, disvastigi informon, allogi pli da membroj, kaj rezulte pli rapide kaj efike atingi nian celon. 2. Dum tro multe da jaroj, Esper- anto havis intereson nur por eta mal- multo da Usonanoj, kiel intelektula kuriozajo. La emfazo dum la ĵuspas- intaj jaroj movis pli kaj pli ekster la landlimojn, eĉ en preterplanedan spac- on; kaj la intereso de Usonanoj estas aktuale multe pli allogebla al nia cen- tra temo; la neceso kaj valoro de vere neŭtrala Internacia Lingvo. Kiel "vendi" Esperanton al la Usona popolo ? Plej efike, mi opinias, per la organizo de centra oficejo, el kie ĉiun metodon de propagandado prizorgos spertulo en tiu fako. Sen tio hodiau, ni devas an- stataŭiji per la starigo de propagandaj komitatoj ĉie en Usono kie ekzistas klubo aŭ klaso. La propagandilojn ELNA preparu, kaj dissendu. 3. Nia nuna strukturo organiza estas, laŭ mia opinio, absolute ne adek- vata. Jes, ĝi funkcias iel, sed plej of te nur hazarde. Ke ni sukcesis kreski dum pasintaj jaroj estas nur pro la laboregoj de multaj sindonemaj kaj dediĉitaj membroj de ELNA. Mi ofte pensas ke ni daŭras spite al nia organ- izaj metodoj, ne pro ili. Ni certe povos krei pli efikan labormetodaron sen la perdo de iom ajn da nia demo- krateco, aŭ neŭtraleco. 4. Kio estas la rolo de la junularo? Kio estas la rolo de junuloj en vivo? La junularo de hodiaŭ estas la gvidan- toj kaj gvidatoj maturaj de morgaŭ; sed venante al Esperanto kiel junuloj, ili havas la avantaĝon de manko da antaŭjuĝoj, de plifreŝa vidpunkto, de la entuziasmo kiun formordas iom post iom la jaroj dum maturiĝo. Jen la plej valoraj aspektoj de la junularo, kiujn devas uzi kiel eble plej efike nia movado. Ili eruptas ideojn kiel vul- kanetoj; inter tiuj ideoj troviĝos ja valoraj iloj por niaj celoj. Ili kunpor- tas entuziasmon en ĉiun kunvenon de lokaj kluboj; ili starigas klasojn kaj lernas la metion estri grupojn. Kion fari por antaŭenigi la rolon de la junu- aprilo 75 laro? Donu al ili la oportunojn parto- preni je ĉiu nivelo de nia aferoj; lasu ilin enporti sian entuziasmon, siajn ideojn, kaj la olduloj aŭskultu, konsilu, profitu. 5. Vidu respondon al 2 supre. Ni devas fari bruon, bruegon. 6. Vidu, denove, 2 supre. Krom lokaj propaganda]* aferoj, la kluboj estas la nukleoj de nia movado. La rilato de ELNA al ili devus esti fari por ili kolektive ,tion kion la kluboj ne povas fari por si mem. Alimane, la lokaj grupoj devas subteni ELNAn ambaŭ finance kaj per kunagemo. 7. Ne, kaj samvere male. Tiu ĉi fenomeno estas esplorenda. 8. Pli bone ol antaŭe, jes. La ĉefa valoro de la Revuo devus esti kiel pro- pagandilo kaj helpilo al klasoj kaj hejm-lernantoj. La dua celo de la Revuo devus esti agi kiel interŝanĝejo por ideoj komuninteresaj al la mem- braro. Eble ni devus ankaŭ havi duon- monatan multobligitan bultenon du- paĝan, kiun ELNA povus uzi kiel komunikilon inter la membroj pri ELNA aferoj, diskutoj, disigo de in- formo pri kandidatoj, argumentoj pri Estraraj decidoj, kaj aliaj pure inter- membraj aferoj. Ni esploru tion. 9. Biografia informo jam sendita al la redaktoro por aperigo eh la Revuo. 10. Jes, en la sferoj de edukado kaj instruado plej parte. Kiel baza komencero, ni disvastigu tiun artikolon de Ivo Lapenna pri "negativaj elemen- toj" en la movado, eble per represigo en la Revuo! E. James Lieberman: Plej grava en la venonta jaro estas la solvo de la internaj problemoj de ELNA, por plenumi efike la veran rolon de nacia Esperanta organize Tia rolo, laŭ mia opinio, estas vigle kaj klere publikigi la Internacian Lingvon en Usono, kaj subteni aktivajn rilatojn 76 aprilo kun internaciaj„ organizoj por atingi— pere de efektiva uzado en eiuj sferoj— senĉesan reciprokan plifortigon de Es- perantistoj tra la mondo. Kompren- eble ni havas kaj havu malkonsentojn interne de ELNA, sed ni ne havu kon- fuzon, malakordon, kaj kolapson de la komunikado. Kiel eksolvo de tiaj prob- lemoj mi rekomendus ĝisdatigon de la ELNA-Konstitucio kaj la Regularo de la Estraro, kaj decidan klarigon pri la fmanca subteno al nia Revuo. La rolo de la junularo gravas en ĉiaj rilatoj. Se ne estus aktiva, kres- kanta junularo, ELNA estus malsuk- ceso, kaj mi persone ne daŭre trovus la inspiron labori por nacia movado. La kritikoj de la junularo ofte donas stimulon, ekz. por revizio de la statuto kaj plibonigo de la elekta procedo. La junaj membroj de ELNA kontribuas eĉ pli kiam ili alprenas respondecon de elekta oficejo, komitata laboro, verkado, ktp., kaj mi esperas ke ili trovos kres- kantan rolon en ĉi tiuj aferoj. ELNA havas tre malsufiĉan nom- bron da membroj. Ni havas nun kelk- centon da informpetintoj, kaj niaKomi- tato por Membreco estas tre okupata. Mi kredas ke la trovado kaj kulturado de novaj membroj estas la unua aktu- ala tasko de ELNA, kaj ke ni devus aldoni pli da penso kaj mono al ĝi. Bedaŭrinde, mi kredas ke la Revuo estas kaj tro multekosta kaj nesufica; espereble ni povas fari racian, objek- tivan takson de tio dum la venonta jaro. Lucian A. Spriggs: 1. Frontos ELNA dum la venonta jaro la plej gravajn problemojn, kiel antaŭe, nome: pligrandigi la mem- brecon de ELNA per novaj membroj, precipe gejunuloj. 2. Plibonigi la iofnrmadon al ne- esperantistoj ne estas simpla problemo, ĝi bezonas unikan solvon. La esper- antistaro devas reklami laŭ ĉiu ebla maniero la tutmondan gravecon de in- terkompreniĝo. Komuna lingvo estas granda paŝo- direkte al mondpaco. 3. Laŭ mia opinio, la nuna organiza struRturo de ELNA funkcias efike kaj mi ne proponos ŝanĝon. 4. La estonteco de ELNA restas en la manoj de la junularo. Mi proponas interesigi pli multe da gejunuloj rilate la utilecon de la Esperanta lingvo en la servo de mondpaco, interkompreniĝo kaj frateco. 5. ELNA havas nur kvarcenton da membroj car la neesperantistaj uson- anoj aŭ ne aŭdis pri Esperanto aŭ ne ekkomprenas la gravecon de komuna lingvo en la rolo de tutmonda paco. La plej bona maniero pligrandigi la Es- perantan movadon estas per la gejunu- loj en la gimnazioj. 6. Lokaj kluboj havas pli bonan okazon intime atingi la esperantistaron kaj doni la kialon paroli kaj esperant- lingve kaj pri Esperanto mem. Re- gionaj organizoj havas pli malfacilan taskon, nome interkonigi la lokaj n es- perantistajn kluboj n. ELNA havas taskon dissendi informaĵojn rilate al la nacia movado tra la tuta lando. 7. Mi ne scias kiel ELNA efektive kunlaborus pli intime kun UEA. 8. La Revuo faras bonan taskon kaj la nova aspekto de la Revuo tre plaĉas al mi. 9. Mi esperantiĝis antaŭ preskaŭ tri jaroj dum la monato julio de la jaro 1961. Mi instruis kelkajn esperantajn klasojn kaj gvidis konversacian grupon privathejme dum kelkaj monatoj. Mi helpis fondi novan Esperantan klubon en la urbo Pitsburgo, Pensilvanio, kaj servis kiel Prezidanto dum la unua jaro. Mi estas fakdelegito de UEA pri inĝenieraj aferoj en la urbo Baltimoro. La esperanta kongreso en Novjorko estos mia tria en tri jaroj. 10. Mi ne volas efektivigi aliajn ideojn ol ĝis nun. USE THE SCHOOL ISSUE IN YOUR LOCALITY! May we suggest that the special school issue of the Esperanto Review (Nov.-Dec, 1963) be put to use in your community ? Why not send a copy to the principal of each elemen- tary and high school in your locality, together with a letter something like this: Dear Mr. I think your language teachers would be interested in reading the enclosed booklet on Esperanto in the Schools. In particular, the articles Concerning the experimental courses in Finland and the courses in Cali- fornia schools may be of special in- terest to them. Will you kindly ex- amine the booklet yourself, and then circulate it among your language teachers or other teachers who might find it of interest? More copies are available if they are desired. If I can be of any as- sistance, please feel free to call on me. Sincerely, signed with your name and address. Copies of the issue may be purchased from the ELNA office in Meadville, at 25c each. En la Universitato de Pittsburgh, la 18an de marto, la East Asian Studies Group okazigis programon pri Esper- anto, in the Far East. Prezentis la programon Donald H. McClellan kaj Frans J. Jajger, ambaŭ bone konataj de la membraro de ELNA. Hi informis pri Esperanto, pri ĝia movado, pri la tradukado de orientlingvajoj en Esper- anton, kaj ekspoziciis esperantajn ei- donajojn. aprilo 77 TRE GRAVE Se vi scipovas Esperanton kaj loĝas en Usono, bonvolu helpi tre gravan laboron de internacia kompreniĝo kaj amikeco de la PEOPLE-TO-PEOPLE PROGRAM! La jena letero klarigas la aferon al vi: Dear Mr. Fisher, As I mentioned, we are pleased with the response from persons in foreign lands desiring to correspond in Es- peranto with Americans. The pile of these letters is becoming a concern to us, as we do not have a single American Esperantist to effect a match. Here is what is happening. Esperanto journals in other countries are men- tioning letter exchange and they are responding — all of them desiring to correspond with Americans. What we need is to have a similar notice placed in American journals and club bulle- tins requesting Americans to send their letters to us so we may match them to foreign ones. Until we do, the foreign letters lay unanswered and unmatched. Many, persons must be wondering what is wrong with their American brethren. Could something be done about this situation, Mr. Fisher? We will cer- tainly thank you for any assistance to relieve this impossible situation. Sincerely, JOEL C. KIMBALL Director International Travel Program PEOPLE-TO-PEOPLE 2401 Grand Avenue Kansas City, Missouri G4108. Se vi povas respondi almenaŭ unu leteron aŭ karton en tiu amaso, bon- volu tuj skribi al s-ro Kimball kaj peti adreson de almenaŭ unu el tiuj ali- landaj adresoj. La estroj de la PtP estas gravuloj en nia lando kaj socio, tial ni devas montri subtenon al la idealo, kiu tiel similas al tiu de nia movado! Grupoj kaj unuopuloj povas same kunlabori en la programo. Ni proponas, ke vi publikigu pri la senditaj leteroj kaj kartoj en via loka bulteno de la grupo, kaj vi mem skribu al s-ro Kimball! Se via klubo klopodos respondi almenaŭ unufoje kiel eble plej multajn korespondaĵojn, tio multe helpos. Mi volas danki la jenajn personojn, kiuj sendis poŝtmarkojn por la Sekelj laboro. Roan Orloff Stone-Gallup, New Mexico Claude A. Becquet—Pleasant Valley, New York Armin Doneis—Pharr, Texas Mark Starr—New York, New York S-ino Francis Helmuth—La Jolla, California Stefan Chobanoff—Lanham, Mary- land Dr. E. James Lieberman—Bethesda, Maryland Robert Estling—Walla, Walla, Wash- ington B. Engel—Brooklyn, New York Donna Slusher—Arizona, Oregon Donald E. Parrish—Los Angeles, California Elmer J. Larson—San Francisco, California C. Stanley Otto—Livingston, New Jersey John Sabin—University City, Mo. Multajn dankojn Marcella Yuhasz. 78 aprilo JUNULARO ESPERANTISTA DE NORDAMERIKO Sendependa organizo aliĝinta al TEĴO EEC This fall and winter, a new set of initials has entered the language of active Esperantists in the United States: EEC. No, this is not the European Economic Community, but the Esperanto Education Center. It is time to whip the wrap of mystery oft this new creation, and to explain what it is, where it is, and why it is. Early last June, lying on the inspir- ing sands of Fire Island; New York, at the Antaŭkongreso of JEN, several ac- tive members of the Esperanto youth movement from New York and Cam- bridge got an idea: why do we assume that Esperanto is so unwanted that we must beg to give it away? Why can we not make Esperanto an object of so much demand that it can be sold the same as all other languages, and mil- lions of other things, are sold? Why not build a business around Esperanto? No sooner was the idea thought out, than these same young men and women set out to make it a reality. First, the name Esperanto Education Center was decided upon. Then EEC was registered as a partnership under the laws of New York. After that, a commercial checking account was opened for EEC in a major bank, and a special post office address was ob- tained for the company. As its first enterprise, EEC took over the market- ing of two Esperanto learning aids pre- viously sold by other organizations: the Teach Yourself Esperanto Kit, originated by JEN, and .the Harvard Esperanto Club Correspondence Course. EEC knew that orders would not begin to flow in by themselves. The demand for the kit and the course would have to be created, since it did not already exist, and for this purpose effective advertizing and promotion were necessary. So EEC made a large investment in an impressive, two-color brochure, called "a word about esper- anto", which explained how people can benefit from using Esperanto, and why the kit and the course of EEC offer the best means for learning the language. Simultaneously, EEC conducted an ad- vertising campaign" in various period- icals, ranging from the New York Times Book Review to Cooperative Farmer, and, on the public relations front, Allan Fineberg helped out with a skilful and successful letters-to-the- editor campaign. Has EEC lived up to the hopes of its creators? It can not yet be said that EEC is successful from a business standpoint. It will be about a year from the founding when the original investment can be paid back from the earnings. The diligent labor of EEC's Administrator, Lois Shapiro, continues to be unpaid. And EEC gets much un- rewarded help from friends around the country who introduce the kit and the course to others. But EEC is definitely moving in the right direction. In the few months of its existence it has developed an effi- cient, businesslike system of sales, ac- counting, and coordination with the Harvard students who instruct the courses. In mid-February EEC made its hundredth sale, and sales are ac- celerating satisfactorily. Plans are underway to begin paying small salaries to the Administrator, the course in- structors, and those who help sell EEC's products. The response to the advertizing campaign is being carefully examined and analyzed, in order to make advertizing more effective in the future. Proposals for cutting EEC's costs and for improving the quality of its products are being constantly dis- cussed and implemented. Throughout its operations, EEC observes two im- portant principles: the first is that all aprilo 79 activities are supported by the earn- ings, for EEC borrows funds, but does not receive donations. The second principle is that EEC, although a busi- ness, will never make a profit. What- ever income is left over after the costs of operation have been paid will be plowed back into improving EEC's pro- ducts and especially into advertizing, to create among the public an ever widening awareness of Esperanto and a growing desire to learn it. The ques- tions asked on Fire Island have not yet been answered, and EEC is still an experiment. Yet promising results seem to be in the offing, and EEC seems about to become an important, self-supporting force for the spread of Esperanto. —JONATHAN POOL. Ĉi tiun rubrikon redaktis Humphrey Tonkin, ĉiun materialon por la re- dakcio kaj la administracio de JEN oni sendu al JEN, 30 Avenue B, New York, New York 10009. Kotizojn kaj abon- ojn ($1 jare) oni sendu rekte al la Kasisto de JEN: Stanley Cohen, 16 Long Avenue, Allston, Mass. 02134. Margaret Barkley: KONKURSO SEN PREMIOJ Vortojn por kanto mi verkis antaŭ nelonge. Sed mi tute ne estas muzik- ema, kaj ĝi ne nun havas arion, krom en mia tonsurda kapo. ĉu iu leganto dezirus komponi arion por ĝi? Certe estus granda aldono al la esperanta kulturo, kaj ne malantaŭenigus ĝin pli ol kvindek jarojn: La Hipopotamido Li estas hipopotamo, Penegu ŝati lin. Nur Pan jo lin vidas kun amo, Sed li bezonas gin. Eĉ se li ne estas bela, Rigardu al la kor', Vi trovus ke gi estas hela, Kaj el solida or'. TRIONA We received this report too late for the School issue, but feel that it is too interest- ing to let go by without publication. The author is Beatrice Fagin. The name of the school is Triona Joint Unified School. I am teaching in the Elementary Division, in Grade 6. The room has 28 pupils and we have been trying to "wedge-in" some Esperanto each day for a period of about 15 minutes each time. I am finding that the children love it and are learning to use it a lot faster than can be imagined. They seem to be carrying over the learning from Esper- anto class into English class, and vice versa! Since no texts are provided for use in this class ("for this year," I've been told), I am making my own by leaning quite heavily upon my own "library" of Esperanto textbooks, my own imagina- tion for presentation of materials, and my drawing ability (such as it is) to illustrate new vocabulary whenever possible. Our aim is to be able to read, write, speak, and understand some Esperanto by the end of the year and to start toward better world understanding through correspondence in Esperanto with children around the world. The first aim is realized and needs only broadening of vocabulary and a bit more grammar, but so far so good! The second will be realized before June, if all goes well. ___________________________Oct. 28, 1963. 80 aprilo NOVAĴ UBROĴ Kiel Akvo de l'Riyero, de Raymond Schwartz. Stafeto, Belliteratura Serio no. 19-20. La Laguna, 1963. 487p., broŝ. aŭ bind. Longa romano (135,000 vortoj), plene valoranta la legon. Raymond Schwartz estas sperta verkisto, kies libroj jam ĝuas bone merititan famon. Ĉi tiu estas, tamen, lia unua longa ro- mano, kaj, kiel tia, montras ekster- ordinaran talenton. Kelkaj kritikistoj plendis pro la longeco. Mi ne povas konsenti kun ili. ĉefa kriterio por juĝo devas esti: ĉu la libro suferas pro sia amplekso, aŭ gajnas pro ĝi? En ĉi tiu kazo necesas agnoski ke neniarn la en- havo fariĝas teda; sur ĉiu paĝo la in- tereso de la leganto restas akre eksci- tita. La temo de la verko estas relative simpla: ni konatiĝas facile kun simpla vilaĝa vivado, kaj rapide eksimpatias kun la kamparanoj francaj, kies vivo estas bone pentrita. Dum longe ni renkontas neniun centran rolanton, sed restas rigardante la socion. Poste, iom post iom ni komencas atenti unu per- sonon, knabon jus fininta la gimnaziajn studojn, Pierre Touchard. Ni sekvas lin dum promeno trans la landlimo in- ter Germanujo ' kaj Francujo, poste dum li restas vizite en Berlino. Tie la plej multaj paĝoj (pli ol 200) rice- vas sian temon, kaj tie la aŭtoro plej brilas. Pro eksplodo de la unua mond- milito, Pierre troviĝas kiel franco en sovaĝe kontraŭfrance pasia urbo, kaj devas trovi azilon en la hejmo de ĝis tiam malsimpatia knabino, kiun li de longe admiris kaj nun arde amas. Sed la milito ne permesas resti: li eskapas, fine retrovas sian landon. Per rapida salto, ni troviĝas je la komenco de la dua mondmilito. Ankoraŭ fraŭlo, nun multe pli maljuna, Pierre rebataladas en milito kontraŭ Germanujo, kaj post la kapitulacio de Francujo devas "sub- tere" vivi, sub alia nomo. Kvazaŭ sen- scie, li estas tirata en kontraŭger- manan subfosadon; rerenkontas sian amatinon de antaŭ multaj jaroj, sed reperdas ŝin en la sama horo, pro atako de la Gestapo. Nur post la milito li ŝin retrovas, jam sur la 478a paĝo. Juĝante la romanon, oni povas aŭ konsideri aparte la karakteron kaj en- havon de la verko mem, aŭ ĝin kom- pari kun aliaj romanoj. Ambaŭ estas necesaj, miaopinie, pro la eksterordin- ara rolo kiun ludas ĝi en nia literature Plej facile estas fari la komparon. Inter la dudeko da romanoj kiuj kon- sistigas nian literaturon, ĉi tiu staras tre proksime al la supro de la listo. Diverskaŭze necesas asigni al ĝi ran- gon superan al tiu de la du aliaj post- militaj romanoj ĉefaj, Mistero Minora (de F. Szilagyi) kaj Vojaĝo al Kazo- hinio (de Szathmari). Szilagyi estas probable pli bona romanisto ol Schwartz, certe pli profunda, sed stile lia Mistero Minora suferas pro fragmenteca karak- tero, kaj estas vere ne pli ol noveloj malforte kungluitaj. Malgraŭ tio, ĝi estas tre leginda. Kazohinio, kvankam bone konceptita, estas tre nematura verko de brilonta sed ankoraŭ ne brilanta aŭtoro. La longo de Kazohinio oscedigas la leganton jam frue. Inter la Rivero kaj la ankaŭ jus reeldonita Homoj Sur la Tero (de Engholm) kom- paro estas multe pli justa: ambaŭ romanoj temas pri kamparana vivo grandparte, ambaŭ majstre skizas la karakterojn de la rolantoj. ĉe ambaŭ oni iom post iom sentas ke la rolantoj ne plu estas nur surpaperaj bildoj, sed konataj amikoj. La ekvilibro en la Rivero ne estas tute bona. Kvankam pluraj kritikistoj ankaŭ tion rimarkis, mi ne opinias ke ili bone trafis la kernon de la afero. Se oni eksentas ke la "dua parto" (t.e. la materialo pri la dua mondmilito) estas tro malgranda, tio estas subjek- aprilo 81 tiva konstato. Efektive, tiu parto de la romano okupas 130 paĝojn. La sub- jektivan impreson ke io estas malbone ekvilibrita kaŭzas, mi kredas, ne ob- jektiva kriterio (kvanto da vortoj por unu parto kontraste kun alia) sed la stilo de la aŭtoro. Iel, la stilo radikale ŝanĝiĝis inter la du partoj. Ĉu tio in- dikas ke Schwartz verkis ilin dum apartaj epokoj, aŭ nur ke li konceptis la du partojn malsimile, mi ne scias. La stilo en la dua parto estas difer- enca: ne malpli bona, nur diferenca. Post tiel profunda trempiĝo en la eto- son de la unua parto, oni ne at'endas la bruskan karakteron de la dua. Parte oni povas pravigi la ŝanĝon dirante ke tia estas la vivo: vivo antaŭ la unua mondmilito estis radikale malsimila al vivo post ĝi. Sed pli prave oni devus diri ke en la kariero de Pierre ne tiom ŝanĝiĝis la vivo kiom la priskribo de la vivo. Tial, la leganto bezonas iom da tempo por venki la ŝokon ricevatan dum la eklego de la dua parto, kaj pro tio la aŭtoro dum kelka tempo perdas lian simpation — kvankam li ĝin regaj- nas. Sendube multaj volos diskutadi, aŭ disputadi, pri la historia valideco de la romano: ĉu fidele ĝi reprezentas la eventojn de la mondhistorio. Mia- opinie tio estas tute malgrava demando. La tasko de romano ne estas instrui, nepre ne estas instrui historion. Schwartz kreis por sia verko mondon tute kredeblan. Tio sufiĉas. ĉu veran, ĉu neveran, tio ne koncernas la legan- ton. Ĝis nun en Schwartz oni pleje re- konis la vortan ĵongladon, kiun li ĉiam mastras. Neniu vorto estas senpeka antau li, ĉies internon li kapablas el- turni, laŭ maniero komparebla nur kun Ogden Nash. Sed, se mi ne eraras, antaŭ nun li malofte uzis sian kapablon en la kadro de serioza verko. Ĝi donas spicon malofte gustumatan. Pro tio, la konversacioj en la teksto ricevis vivan karakteron, kaj ĉiam ŝajnas aŭtentikaj. Ofte oni demandas al si ĉu vere la libro estas "nur" fikcia, aŭ ĉu ĝi ne estas vere ia raporto pri vera vivo: signo de sukceso flanke de la autoro. Esence, la Rivero estas distra verko*. Mankas en ĝi propagando pri iu viv- koncepto — neniam oni sukcesas trovi ĉu la aŭtoro favoras unu vivideologion aŭ alian—kaj fininte, la leganto sentas ke li aŭskultadis bonan rakonton. Problemojn de la vivo ĝi nek sub- strekas, nek solvas. Iujn tio malkon- tentigus. Sed jam nia literaturo plenas pro misverkitaj traktatoj. Ĝuste la rakontarto, pli precize, la romanarto, plej mankas sur niaj bretoj. Supozeble estus tro, postuli duan romanon de Schwartz. Konjekteble kaj li kaj la eldoninto ĝojos se nur ĉi tiu "unua" romano ekscitos la pub- likon. Sed por la sano de nia litera- turo dua romano estas bezonata. La unua vekas nian apetiton. Ĝi pruvas la kapablon de la aŭtoro. Ĝi montras al ni nesuspektitan latentan talenton por romanado. Ni bezonas pli. Intertempe, kiu deziras indan ro- manon, tiu legu la Riveron. —DONALD BROADRIBB. La apero de originala romano en Esperanto estas sufice malofta okazo, kaj kiam la verko estas eĉ elstara literature, tio estas despli raraĵo. Pres- kaŭ unuanime la esperanta gazetaro laudas la last j are aperintan Kiel Akvo de 1' Rivero; kaj la laŭdoj estas, laŭ mia opinio, plene merititaj. La romanon verkis Raymond Schwartz, kies talento por humoraj verkaĵoj estas de longaj jardekoj kon- ata vaste en Esperantujo. La nuna volumo estas do interesa ankaŭ el la vidpunkto, ke seriozaj verkoj ĝis nun ne estas multe konataj ĉe li. Schwartz prenis vastan terenon por sia libro. Ĝi traktas pri Francujo kaj Germanujo dum la periodo de ĵus an- tau la unua mondmilito ĝis la fino de la dua. Lian rakonton li vivigas per sufiĉe simpla intrigo: franca junulo kaj germana fraŭlino enamiĝas, sed pro la milito disiĝas kaj perdas la kontakton; 82 aprilo poste ili retrovas unu la alian; denove pe'rdas; kaj en la fino — nu, tion mi lasu al via propra legado. Multe pli granda estas la "interna ideo" de la libro, kiun Schwartz mem resumas per jena citaĵo sur la 379a paĝo: "Tio ja estas la malbeno de ĉiu milito, ke ĉiu packontrakto finanta unu militon, jam enhavas en si la ĝermon de la proksima". "Sekve", rezignaciis Merle, "la karuselo neniam haltos". Tamen la verko ne koncernas sin tiom pri la milito mem, kiom pri ĝiaj efikoj sur la homoj. La forto de Schwartz estas nepre la lingva spriteco: la kapablo ĵongli vortojn, krei trafajn esprimojn kaj kolorplenajn parolturnojn, kiuj" ravas la leganton sed samtempe redonas ek- zaktan deziratan sencon. Estas tiu kapablo lia, kiu faras liajn verkojn tiom ŝatataj. En ĉi tiu libro, abundas scenoj el kampara, studenta, grand- urba, kaj aliaj medioj, en kiuj la aŭ- toro redonas la etosojn per brilaj pris- kriboj kaj konversacioj, superbe esper- antigitaj. Tiom por la plusoj, nun al unu minuso. Laŭ mia opinio, iomete makulas la verkon tro longaj enkondukaj priskrib- oj. Jen libro, en kiu rolas tre multaj personoj, kaj kun ege vasta scenaro. ĉiam, kiam aperas nova rolanto, aŭ nova sceno, la aŭtoro sentis sin devi- gata halti la rakonton kaj dediĉi al li aŭ al ĝi tutan paĝon, se ne. du paĝojn au pli. Lerte verkitaj, jes, (Schwartz povus verki statistikajn tabelojn kaj neniel tedi) sed tiaj oftaj hiatoj pli aŭ malpli frue komencas ĝeni la leganton, kiu nur volus, ke la historio daurigu. Versajne, la verko estus plibonigita per iom da saĝa eltranĉado kaj koncizigo de tiuj partoj. La vortaro de Schwartz estas vasta, tiel ke la libro pruviĝos tie-tie misti- fika por komencantoj, kelkloke ne nur por komencantoj (kio, ekzemple estas agapoj??!) Nemalhaveblaj estas la gloraro en la librofmo, kaj la Plena Vortaro. Resume, Kiel Akvo de 1' Rivero estas, en mia opinio, kvankam ne sen kelkaj malglataĵoj, unu el la plej bonaj romanoj aperintaj en Esperanto, kaj versa jne la plej matura el la vidpunkto de la nuntempa disvolviĝo de nia litera- turo. —David Richardson. Kun la simpla titolo Zamenhof aperis esperanta eldono de biografio aperinta pli frue en la angla, de la konata aŭtorino Marjorie Boulton. La nuna libro ne multe diferencas tekste de Zamenhof, Creator of Esperanto, kvankam ĝi estas reverko kaj ne simple traduko de ĉi tiu. F-ino Boulton cer- tigas, ke ŝi "multe modifis la libron por la nuna esperantista kaj internacia legantaro, denove kontrolis la faktojn, aldonis detalojn kaj diversmaniere ĝis- datigis miajn esplorojn." La esperanta eldono enhavas ne malpli ol 24 paĝoj da historiaj foto- grafaĵoj, sesoble pli ol en la angla. Ĝi reproduktasja etoson de la fruaj tagoj de nia movado, kaj la personan trage- dion de nia Majstro, pli emocie kaj kor- tuŝe ol en la angla eldono; dum la es- perantaj dokumentoj cititaj aperas, kompreneble, en originalo. Por la cetero oni estas invitata relegi la re- cenzon pri la pli frua libro, kio aperis . en la Revuo por Novembro-Decembro, 1960. ĉiu esperantisto .devus relegi de tempo al tempo la detalojn pri tiu tra- gedia, sed mspira vivo. Ne pro simpla kulteca adorado de lia memoro (kiom li mem protestus tion!) sed por ĉerpi foje-foje el tiuj kvalitoj, kiuj vivigis nian lingvon kaj inspiris ĝiajn unuajn adeptojn. ĉiam milda, humila kaj pardonema en siaj rilatoj kun la kun- homoj, Zamenhof atingis pli proksime al la plej al taj idealoj de humanismo kaj homa frateco ol 99% de la' homoj, eĉ de la grandaj ŝtatviroj kaj elstaru- aprilo 83 loj de la historic Kaj ĉu tiuj kvalitoj markis lin, kiel homon malfortan kaj nenipovan? Ne, kontraŭe; car ĝuste pro ili, li povis krei flegi, gvidi kaj kunigi la novan esper- antan movadon tiel, ke kiam li elmondi- ĝis, li postlasis ion daŭran, nemort- eblan. Ne supozu, ke la problemoj de tiuj tagoj ne estis esence la samaj, kiuj frontas nin hodiaŭ. Same kiel la unuaj "esperantistoj, ni hodiaŭ devas lukti kontraŭ antaŭjuĝoj, inertecoj, eĉ in- terna] malkonkordoj. Ni bezonas por tio la saĝon kaj la inspiron de la Maj- stro, kaj la instruon de lia vivo. Jen ekzemple kion diris Zamenhof pri internaj malpacoj, ĉe la kongreso en Krakovo en 1912: ". . . Per unueeo ni pli au malpli frue nepre venkos, eĉ se la tuta mondo batalus kontraŭ ni; per interna mal- paco ni ruinigus nian aferon pli rapide, ol tion povus fari ĉiuj niaj malamikoj kune. Ne forgesu, ke Esperanto estas ne sole simpla lingvo, kiun cm el ni uzas nur por siaj propraj bezonoj, sed ke ĝi estas grava socia problemo, ke, por atingi nian celon, ni devas konstan- te propagandi nian aferon kaj zorgi pri tio, ke la mondo havu estimon kaj konfidon por ĝi. Se en nia afero aperas io, kio ŝajnas al ni malbona, ni povas trankvile ĝin forigi per komune interkonsentita decido; sed ni neniam semu en nia tendaro reciprokan mal- amon kaj malpacon, kiu nur ĝojigas kaj triumfigas niajn malamikojn. En la unuaj jaroj de nia laborado sur nia standardo estis skribitaj la vortoj ces- pero, obstino kaj pacienco'; tio tute sufiĉis, car ke ni, samideanoj, devas re- ciproke nin estimi kaj helpi, tio por ĉiu estis komprenebla per si mem. En la lastaj jaroj ni bedaurinde ofte for- gesis tiun devon; tial nun, transirante en la duan gravan periodon de nia his- torio, en la duan kvaronjarcenton, ni skribu sur nia standardo novan vorton, kaj ĉi tiun vorton ni ĉiam respektu kiel sanktan ordonon; tiu vorto estas 'konkordo'." —David Richardson. Krio-j el Mallumo, de Damjam Vahen- Svetinov. Private eldonita, Ljubljana (Juvoslavujo), 1963. 64p.5 broŝ. $1.00. Damjam Vahen-Svetinov estas kon- ata de la legantoj de la N.A.E.R. Kelkaj el liaj poemoj aperis en ci tiu gazeto; aliaj aperis en la iama gazeto Kristana Bulteno. ĉi tiu poemkolekto festas lian 50 jaran vivon, kaj 30jaran verkovivon. * Pesimismo estas la ŝlosilo de ĉi tiu poemaro. Malgraŭ la opinio]' de iuj, pesimismo estas tute aŭtentika vid- punkto, kaj forte radikigas en la realo, almenaŭ por multaj personoj kaj mul- taj partoj de la mondo. Estas absurde kvazaŭ fermi la okulojn kaj insisti ke ĉio en la mondo efikas porbone. Tial, kvankam malĝojiga, la tono de la poemaro havas ekzistrajton kaj la poeto pravas esprimante tion. Kiu ne volas esti venkata de tiu tono, tiu prefere ne legu la tuton je unu fojo. Sed kiu volas potagan dozon de voko al la nigra flanko de la vivo, povas trovi ĝin ĉi tie. Riskante fari nepardoneblan here- zon, mi deziras komenti pri la kvalito de la poezio en la broŝuro. Mi faras tion, car ĝisnunaj recenzoj de la verko ŝajnis tiom banalaj, ke ili preskaŭ pos- tulas ian respondon. Nome, ni iom post iom konstruis por ni certan ideo- logion pri la poeziarto. Ni konvinkis nin ke nur certaj manieroj konstrui poemon validas, kaj ni inklinas kritiki la poeton kiu ne plenortodokse obeas la regulojn. Ni konvinkis nin (la plej multaj el ni), ke se ne ĉiu linio frapas niajn orelojn per roek-and-roll-fortaj rimbatoj, io mankas. Sed rimhavaj la poemoj en ĉi tiu verko ne estas,. do evidente la poeto jam perdis f de siaj potencialaj legantoj. Malpli evidente, tamen insiste, ni postulas ritmon en la linioj, kaj disputadas senĉese pri me- triko: kiel ĝin fari, ĉu tia aŭ alia taŭgas, kc. Bedaŭrige, Vahen-Svetinov ne egale liberigis sin de tiu kimero; li do ofte pekis — li cells metrikan karak- teron por poemoj, sed ne ĉiam bone sukcesis ĝin atingi. Li estus pli bone farinte, se li forgesus la provon metrik- 84 aprilo igi sian poezion. car la tre emociiga kvalito de lia kriado el mallumo foje perdiĝas pro tordita lingvo, rezultinta el klopodo trudi al lia pensaro rigida strukturo de la poezia tradicio. Kelkaj poemoj bone sukcesis. El la kolekto pluraj vokas min forte, kaj pro tio mi rekomendas la verkon. Ĝi pro- bable nenion kontribuas al la historio de la esperanta poeziarto. Sed tio devus neniun ĝeni: ĉu ni vere certas ke la esperanta poeziarto sekvas la ĝustan vojon? ------------------------- D. B. Vladislavo Zygmuntowicz: MALPERMESITA AMO Bluokula, blonda anglo aŭstralia, svelta kaj agrabla estas homo pia. En Kanado norda li konstruis turojn por radaraj ondoj, kvazaŭ ĉinajn murojn. Lia koro batis ankaŭ por fraŭlino, por aminda, carma, dolĉa Inukino. Monahinoj donis al ŝi pensojn diajn kaj edukon altan, sentojn religiajn. Si parolas carme france, angle sperte, kri-indian-lingve kaj inuke lerte. Ankaŭ registrita kiel flegistino, kaj por malsanuloj vera anĝelino. Flugis ŝi aere, vartis vojaĝantojn, super grizaj nuboj zorgis pri timantoj. Ŝia koro batis por la bluokulo, por la aŭstralia, svelta la blondulo. Leĝan geedziĝon ili ja deziris kaj pri sia amo sensekrete diris. Ekkoleris estroj, sakris direktoroj, ĉiu idioto estis oratoro. Oni tuj maldungis aŭstralian viron, car al Inukino sentis li sopiron. Oni lin torpelis el la regiono; estas ja armea tiu fora zono. "Li makulis rason blankan, la superan, ĵetu lin en fajron, kiel vi, inferan!" Ja ne gravas tute, ke la Inukino estas edukita pli ol . . . blankulino. ESPERANTO EXAMINATION A diploma will 'be awarded to every Esperantist who passes the preliminary examination now being offered by E.L.N.A. and the U.S. Society of Es- perantist Teachers. The test is de- signed for anyone who has completed a beginners' course or an introductory textbook. If you wish to take such an examination, send $1.00 to the address below, together with the name and ad- dress of a teacher who is willing to administer the text. Write to: Ges-roj Roy Holland 1976 Greenview, Route 1 Fayetteville, Ark. 72701. John M. Kowalkowski: PENSOJ PRI LINGVO La florantaj momentoj de la menso faligas duonon de la petaloj kiam ni parolas.—Oliver Wendel Holmes. Lingvo, en la plej bona maniero, montras homon. Parolu, por ke oni vidu vin!—Ben Johnson. aprilo 85 Rudiger Eicholz: English or Esperanto "English is already now the uni- versal tongue" asserted an article in 'Life' (March 2, 1962), which pre- scribed the spread of the English lan- guage. I think, it depends on our definition of 'universal language' if we can accept this assertion or not. If we are content to call a universal tongue a language spoken in the greatest num- ber of different places on earth by the greatest number of people, than Eng- lish is at this moment the universal tongue. But I feel, a universal language should be much more: It should be the tool to break down the language bar- rier, the biggest problem of interna- tional communication, the anachronism of the 20th century, which could so easily be overcome, if the nations of the world could agree to select one language to be taught as the second language in all the schools of the world. After one generation all inter- national conferences could be held in just this one language, all scientific and literary works could be translated in only this one language and could be presented to a worldwide TV audience via satelites, and a traveller could make himself understood on every place on earth. To become such a universal language, I reason and feel, English has not the slightest chance. (a) Linguistic Reasons While it is relatively easy to learn some kind of Basic English (especially if the English spelling would be made phonetic) to such a degree, that with the help of gestures an understanding about simple everyday happenings can be achieved, it is very difficult for a person not brought up in this language to learn it to .such' a degree, that he is capable of discussing in it freely more difficult matters or write linguistically good essays. I experience this every day. Born in Germany, I learned in school Latin, French and Greek. After studying physics for several years, I intensively learned English before im- migrating to Canada, nearly ten years ago. But still today, although I am living in a complete English environ- ment, I am still not able to write an article like this one without having to give it so some educated English speaker for correction. And even after doing this, people tell me, that my way of writing was not good English, proving to me that even English speak- ers with an above average education do not master this language sufficiently to be capable of correcting it. How can one expect, that such a language will function satisfactory as a second language for everyone? For the following reasons English is so unsuited for this purpose: 1. Pronunciation: L, R, W and TH are in a typical English way pro- nounced, differing from the same con- sonants in other languages and diffi- cult to pronounce for persons not brought up in this language. 2. Spelling: No comments neces- sary. 3. Vocabulary: Wasteful duplica- tion of words with exactly the same meaning. Big differences in meaning of the same word. Just look up an English-Esperanto dictionary and you will find, that for a very large per- centage of English words you will find different Esperanto words with com- pletely different meaning. Example: light: (illuminate) verb, lumigi; (set alight), verb, ekbruligi; light (noun), lumo; (facile), adj., facila; (illuminated) adj., luma; (not heavy) adj., malpeza; (not serious) adj. mal- serioza; (not severe) adj., malsevera; (of colours, etc.) adj., hela; (of hair) adj., blonda; (slight, unimportant) adj., malgrava. And then comes the com- binations with light: light up, light on, etc. The other way around there are 86 aprilo very few Esperanto words which you have to translate with differing Eng- lish words, 'atendi' for example can mean to wait and to expect. 4. Idioms: The abundance of them. 5. Dialectisation: English is quite different in different parts of the world. Which form of English should be uni- versally taught? But let us imagine now, that Eng- lish would not have these faults and would be a linguistically perfectly suited language, there are other much stronger reasons which would prevent it to become the universal language: (b) Political Reasons: English as the only international language would be inacceptable for 9/10 of the world's population, whose mothertongue is not English. We claim to be for democracy, for respect- ing rights of other people and giving them the same chances as ourselves. How can we accomplish this by the use of English? At the conference- table delegates if they have to utilize the services of a translator or if they try to-use a language foreign to smal- ler nations just cannot express them- selves as forcefully as the delegates of the then big nations, who have the right to use their own language. Observing the use of languages at international conferences we see clearly, that the trend is not toward the use of a single language, but in the op- posite direction. Before World War I French was the only language of diplomacy. The League of Nations added English. The United Nations have already five official .languages (French, English, Spanish, Russian and Chinese) and some organizations even more: UNESCO has ... ? But although facilitated by improved trans- lation equipment, the increase in cost and the loss of time is enormous. And surely this trend to more and more multilingual conferences cannot be fol- lowed to the logical and only truly de- mocratic end: to provide translation facilities for the more than 2000 dis- tinct languages spoken on this earth. And even with the best translators the personal contact of delegates from dif- ferent nations is lost. The existence of another solution to the language barrier at international conferences is every year demonstrated at the Uni- versal Esperanto Congresses, where an average of 2000 delegates from more than 30 different countries meet and freely discuss not only organizational problems, but also scientific and literary themes, where all delegates enjoy the same opportunities and where for this reason alone already reign an atmo- sphere of human brotherhood. (c) Emotions But political reasoning is deter- mined to a much larger degree by emotions than through logic. English seems to be the only logical solution to the language problem of India, where 400 different languages are spoken. Thanks to British rule, the whole edu- cated class of India (but only 3% of the population!) knows English. But nevertheless the government tries very hard to substitute English with Hindi as the official language. The first ex- periment apparently ended in failure (I quote from above-mentioned article in 'Life'): "At the University of Luck- now which switched at once from Eng- lish to Hindi, levels of learning went into an alarming decline. Faculty members evolved a kind of Anglo-Hindi jargon, inventing hybrid words for technical terms in an attempt to com- ply with the government edict. The result was Babel." But this tempor- ary setback for Hindi is not deceicive. History shows us, that every country which liberates himself from foreign dominations, has the trend to establish its own culture, and give to its own language the same flexibility and rich- ness, as the language of its former ruler had. Nationalistic pride tends to be victorious above all obstacles. And we can be sure that the influence of English will be regressing, although at the moment there seems to be a great desire to learn English in many coun- tries. aprilo 87 But this desire is comparable to the desire of a spy to master perfectly the language of the country in which he is spying. Will he, back in his home- country after successful accomplish- ment of his mission, want to continue to use this for him foreign language in his daily life? I think, there is no doubt about the answer. And the same will happen with English: As soon as these people will have achieved a certain stage of development of their economical situation and of their own language, they will oppose any cultural and linguistic imperialism which goes hand in hand with the use of English, they will want to have their own cul- ture and language elevated to the same heights as any other language, they will work desparately for this goal and not stop before achieving it, to bring up their language to the requirements of the atomic or space age, and they will. Ceylon is an example of a country on this road. In the British colony of Ceylon children were punished in schools if they said a non - English word. Until 1951 no child learned sub- jects in schools in his own tongue. Now educational authorities recom- mend, that the instruction of English (not in English!) should be optional from the 5th class on, instead of ob- ligatory from the 3rd class! The Singhalese literature was born only 30 years ago, but has now already 10,000 printed volumes. If English could not get hold of this country during three generations of stricte rule, how can one suppose that the free nations of the world would willingly accept the dominance of a language of another nation? If there would exist any danger that the next generation of Russians will have to learn English to become first class citizens of the earth, they would not contribute to the spread of English by using it extensively in their propaganda and by even teaching it in competition with British and American cultural centers. English is not only 88 aprilo useful to them, since they can reach persons of so many different languages with it. Teaching it gives them even the glory of being tolerant. They don't force their own language on others, but on the contrary, they even teach the language of their potential enemies. Must this not impress people which were under foreign rule for generations? Furthermore, since their communistic propaganda is presented in a western language, the Asian or African will subconsciously consider it western thoughts, thoughts they got used to respect. There are many other examples I could mention proving that the use of a national language for use between countries in even in countries with dif- fering languages is not a solution to the language problem and is incom- patible with national pride. Canada is supposed to be a bilingual country with English and French living peace- fully together. But only 12, 3% of the population, know both official languages, and all efforts to make Canada fully bilingual seem to be in vain (from 1931 to 1951 the increase of the bilingual population was only 1/10 of 1%!). The obvious conclusion: English or French are difficult to be learned by the part of the population who did not learn them from childhood on. Since French is a minority language, the French population constantly feels dis- criminated against. Just yesterday I could see in the TV violent demonstra- tions of French speaking students in Ottawa, protesting, that not enough French speaking executives are in the higher posts of the Canadian National Railway. In Quebec is a separatist movement trying to outlaw English. This is quite natural, since the French language has not the same priviledges in the other provinces of Canada as English. Only the use of a neutral language could, according to my opinion, eliminate these constant rival- ries. The Case for Esperanto: But emotions also cause prejudices against Esperanto, which hinder its rapid progress. People are afraid, that Esperanto may some • day substitute their dear languages, and it will take time and lots of information until peo- ple are ready to recognize that Esper- anto is just protecting their own lan- guages. It eliminates the need for many creative persons, especially in the smaller nations, to learn several and complicated national languages, and frees them to work for the enrichment of their own language. And even for English Esperanto will be beneficial, for it will prevent, that so many foreigners will have to mistreat Eng- lish. Another argument against Esper- anto is, that since already l/10th of the world population knows English much less effort is needed to teach this language in the world, than to teach Esperanto, which nearly everybody has to learn. I pointed already out, that 9/10 of the world population would object to be forced to learn something what the other 1/10 does not need to do, simple for the reason of not being equally treated this way. But the argument in itself is also wrong, since there are much less man-hours needed to teach Esperanto. According to the language background Esperanto is about 5 to 15 times easier to learn than English (for a person without a back- ground of an Indo-Germanic language about 5 times easier, since it has no irregularities and the vocabulary can be built up with a minimum .of words, for a person which knows a Romanic language about 15 times easier, since about 70% of the vocabulary will be familiar to him). A workable know- ledge of Esperanto can be aquired by "an average world citizen" in about 50 hours. To get the same degree of fluency in English he would need about 500 hours. If we calculate that 250 millions speak English, and the world population is at the moment 2,500 millions, we would need 2,250 times 500 million man-hours = 1,125 x 109 man-hours to teach English to' every- one. But to teach Esperanto to every- one we would need just 2,500 times 50 million man-hours = 125 x 109 man- hours or a saving of 1000 x 109 man- hours which are 400 hours work for every citizen of the world. This num- bers demonstrate quite obvious, for which solution a lesser effort is needed. Another argument brought up against Esperanto is, that it has no literature. This is not true. Con- sidering the small number of Esper- antists (estimates vary according to language knowledge postulated from an Esperantist between 100,000 and 8 million persons), the Esperanto litera- ture is rich and on a high level, but to appreciate Shakespeare you have to know English, and to appreciate orig- inal Esperanto literature one has to learn Esperanto. A translation never gives back the beauties of the original. Literature needed by the under- developed countries is still missing in Esperanto. But it could easily be pro- duced if the helping nations, which now try to teach their own languages, could be persuaded to teach Esperanto instead, this would achieve much bet- ter results and a feeling of brother- hood between teacher and student, for the teacher could point out: 'T learned Esperanto, to meet you halfway to overcome the barrier between us. You have to go only the other half way, a way on which I will help you since I had to struggel against the same difficulties." Do your share in promoting Esper- anto, the tool necessary for the crea- tion of a climate of understanding between the nations on this earth! Informaj folioj: A Common Lan- guage for All (Should Esperanto Be Taught in Our Schools?), de la British Esperanto Association. What A Stu- dent Should Know About Esperanto, de Duncan Charters — senpaga, se oni sendas la poŝtkostojn al Duncan Char- ters, Trinity College, Cambridge, Ang- lujo. aprilo 89 KONG RE SO ELNA —1964- La Speciala Konferenco Posttagmeze, la 3an de julio, en la kadro de la kongreso, D-ro Mario Pei prelegos pri la Problem» de Lingvo- Diverseco en Afriko. Sekvos diskuto ĉefe, ni esperas, inter afrikaj U.N.- reprezentantoj kaj spertuloj pri lingvaj aferoj en tin kontinento. Kial nur pri Afriko ? car la novaj nacioj plej rapide kreskas tie, kaj tre urĝas eduki la popolojn. La multaj lingvoj kompliki- gas la interrilatadon internacian, car nur elito malgranda scias la franean kaj anglan lingvoj n, Ni dissendis 125 invitojn al la speciala konferenco, kun ekzempleroj de broŝuro verkita de Sekelj kaj eldon- ita de UEA pri Afriko, kaj la nova gvidilo novjorka. Estas emfazende, ke la. konferenco ne devas akcepti nian solvon de la problemo. ELNA, kiel parto de sia kongreso, volas helpi iden- tigi la problemon de internacia komuni- kado. Venu mem al la konferenco: preparu vin por partopreno. Kaj sendu nom- ojn de spertuloj, kiujn ni devus inviti. I Uzu la Gvidilon Novjorkan La alloga Gvidilo ilustrita tre helpus I konigi nian lingvon, se oni uzus ĝin I bone. La presservo de la Oficejo por 1 Vizitantoj al Novjorko nun preparas I longan artikolon pri Esperanto, dis- I sendotan al 4000 ĵurnaloj. La Gvidilo estas ankaŭ tre taŭga sendaĵo al viaj amikoj en kaj ekster Usono. Notu ke vi povas sendi ĝin, sen koverto, je poŝt- kosto de nur 4c enla'nde (5c al ekstera lando). Neusonano prefere mem rekte mendu de la Visitors Bureau, 90 E. 42 St., New York, N.Y. 10017, Usono. Parolado estas delikata arto, kaj la 1 fluaj harmonioj povas malboniĝi per la ■ entrudo de unu maldolĉa noto. —Oliver Wendel Holmes. S INO COLLINS ••■ SENA TAN O La unuan.fojon en la historio de Liberio oni elektis virinon kiel sena- tanon de la nacio. Si estas S-rino Elizabeth Collins, el Monrovio, Liberio, nacio fondita en 1847. Kelkaj esper- anto-gazeto pasintjare raportis pri ŝia interesiĝo je Esperanto. S-ro William Baff, UEA-delegito en Vaŝingtono, in- struis ŝin pri Esperanto en majo kaj junio, 1963, kaj prezentis ŝin al la ELNA-kongresanoj en Pitsburgo. Reveninte al Monrovio en la fino de julio, 1963, ŝi komencis denove instrui muzikon en la Universitato de Mon- rovio. La registaro kreis novan dis- trikton, kaj oni insistis ke ŝi fariĝu kandidato por la Senato. Tre heziteme ŝi konsentis. El kvin kandidatoj, ŝi estis elektata. NEW SENATOR IN LIBERIA For the first time in the history of Liberia a woman has been elected national Senator. She is Mrs. Eliza- beth Collins, of Monrovia, Liberia, a nation founded in 1847. Several Es- peranto publications reported last year of her interest in Esperanto. Mr. Wil- liam Baff, UEA-delegate in Washing- ton, taught her Esperanto in May and June, 1963, and presented her to the ELNA-convention guests in Pittsburgh. On her return to Monrovia, late July, 1963, she resumed her post at the University of Monrovia, teaching music. When a new senatorial district was formed, much pressure was placed upon her to become a candidate for the Senate. She agreed, with hezitation, to become one of five candidates for the seat, and was elected. 90 aprilo. GEVAERT 3 JUNULARA ESPERANTOS | AMSTERDAM flfr ffi I6-15AUG.1964 JE£ O ANNE F&\NK-DOMO O FOTO-KONKURSO Okaze de la 49-a Universala Kongreso de Esperanto, Den Haag, Nederlando, 20-a Internacia Junulara Kongreso de T.E.J.O., Anne Frank Domo Amsterdam. Temo: ..Freneze mi amas la naturon, ĉu nur pro tio, ke dum longa tempo mi ne povis elŝovi la nazon eksteren?" Tion skribis Anne Frank en sia Taglibro, la 15-an de junio 1944-a. Tio estas ankaŭ la temo por la granda Foto-konkurso okaze de la Esperanto-kongresoj. Ĉi tiun ,,internacian" temon ni elektis, ĉar ĝi prezentas multegajn eblecojn al kiu ajn fotograf-amatoro kie ajn en la mondo. Premioj; Riĉaj premioj vin atendas: Gevaert-premio 1-a premio 2-a premio 3-a premio monsumo de 400,— ned. guld., kaj bela medalo. 150 ned. guld. 100 ned. guld. 50 ned. guld. Ekstra Gcvaert premio junulara: 200,— ned. guld., kaj bela medalo. Tiun premion gajnos la plej bona partoprenanto pli juna ol 26-jara. vian aĝon!) (anoncu Kondiĉoj: rormato adreso limdato juĝo ekspozicio: fotoj estu nur blank-nigraj; formato minimume 13 x 18 cm. sendu al:* Universala Esperanto Asocio U.E.A. Nieuwe Binnenweg 176 Rotterdam. Nederlando. lasta dato de akcepto, de fotoj: 1-a de julio 1964-a. faka juĝantaro juĝos la fotojn laŭ la kriterioj: 1. originaleco 2. bona esprimo de la temo 3. foto-tekniko. ĉiu partoprenanto ricevos komunikon pri la rezulto de la juĝo. La juĝantaro ne povas korespondi pri sia decido. Ekspozicioj de la plej bonaj fotoj okazos dum la 49-a Universala Kongreso, kaj dum la 20-a Internacia Junulara Kongreso de T.E.J.O. en la Anne Frank Domo, La premiitaj fotoj apartenas al la Universala Eseperanto-Asocio. Hi aperos en ..Esperanto", ,,Kontakto" kaj „Monda Kulturo". La nepremiitaj fotoj estos resenditaj nur se la resendkostoj estos pagitaj. aprilo 91 Foi roj Bona maniero atentigi la publikon en via regiono pri Esperanto kaj via loka grupo estas lui spacon por Esper- anto-budo en la regiona foiro. Miloj da personoj el la regiono kaj la tuta ŝtato vizitas tian foiron ĉiujare, kaj povas vidi viajn afiŝojn "Esperanto the International Language," "Blankville Esperanto Club," kc, Multajn oni povas interesi pri klaso por komencantoj, au studgrupo. Unue, serĉu en via telefonlibro por trovi la adreson aŭ telefonnumeron de la regiona foira asocio, kaj trovu kiom kostas lui spacon en la foirejo. (En Meadville pasintjare estis budo sub la grandstand, kie la homoj amase pro- menis, haltante ĉe budoj kiuj ilin in- teresis.) Eble en via regiono estas foira komitato, sub la prizorgo de la regionaj estroj. Se tiel estas, iru al la tribunalejo (aŭ skribu, aŭ telefonu) kaj demandu. Nia kosto estis $35 por unu semajno (kotizo, por lundo tra sabato), plus $4 por elektro. Viaj kostoj povus esti pli altaj, aŭ malpli. La regiona grupo devos trovi monon antaŭpage por la kotizo, sed la elek- tron oni probable devos pagi post aŭ fine de la foira semajno. Nia budo estis 9x9 futojn granda. La malantaŭa muro, sub la seĝoj de la grandstand, estis 6 futojn alta; la aliaj muroj 8 futojn altaj. Malantaŭe kaj flanke ni ekspoziciis ekzemplerojn de la UNESKO afiŝoj pri la Deklaracio de Homaj Raj to j, kaj faris (sur kolora papero) aliajn ekspoziciojn: unu, ilus- trita per tondajoj el gazeto, montris UN-delegitojn kun tradukaparatoj sur la kapoj. En alia ekspozicio estis fotoj pri la U.K. en Harrogate, unu ekster kaj unu en la kongresejo. La homoj en tiuj fotoj ne bezonis trad-ukapara- tojn! Mi montris Esperanto-poŝtmarkojn kaj kelkajn poŝtstampojn. Ni montris informfotojn el la regiona ĵurnalo kaj ankaŭ alia jurnalo, kaj foton el granda gazeto, montrantaj personoj n el la armea Aggressor Corps. Mi ankau 92 aprilo montris du volumojn de la Aggressor instrukciverko. Tio montriĝis bona maniero komenci priparoli Esperanton: "Antaŭ Monda Milito II armeanoj formis la 'bluan' kaj la 'ruĝan' armeon, sed ne realisme. Ili estis kvazaŭ in- fanoj ludantaj 'Bovistoj kaj Indianoj'-n. Post M.M.II armeestroj kunvenis kaj establis realisman 'fremdan invadan- ton'. Ili devis elekti lingvon por la 'Invadanto,' sed ne povis uzi nacian lingvon. Oni proponis novan lingvon, kaj elektis Esperanton pro ĝia neŭtral- eco." "Verda Triangulo sur blanko— Esperanto verda stelo sur blanko. Armea uniformo kolorita verda . . ." Sed plej grave estas ke estu granda (12 colojn x 8 ĝis 10 futojn) afiŝo kun la granda vorto Esperanto, kaj sub tio la vortoj "The International Lan- guage." Tiu afiŝo devas esti tre klare farita, por ke la preterpasanto povu legi ĝin facile kaj senhezite. Alia afiŝo povas atentigi pri via loka grupo. Alia povas inviti ke oni komencu kurson. Preparitaj paperfolioj estu pretaj, kun bona krajono aŭ plumo, por ke oni povu registri sin por la klaso aŭ stud- grupo. Ne hezitu akcepti adresojn de interesitoj kiuj ne loĝas proksime! Sendu ilin al la adreso de ELNA, kiu sendos al ili informon kaj klopodos in- teresi ilin pri lernolibroj kaj kores- pondkursoj. Ankaŭ Esperanto-libroj haveblis en nia ekspozicio, sur faldebla tablo, kvan- kam malofte eblis unuope montri ilin. Sed estas plej bone ke estu kvin aŭ ses grandaj libroj montreblaj por kon- igi la literaturon esperantan. Denove grave: nur al interesitoj ni disdonis pli ol 1500 faldfoliojn. Ni pre- feris la folion de ELNA kaj la JEN- folion (ambau kostis $2 por 100), sed ankaŭ havis la malgrandan folion "The Talk of the World" (akirebla de S-mo William Schulze, 30c por 100). Ni ne trovis eĉ unu JEN-folion ĵeti- tan al la tero, kvankam ni ja trovis 5 aŭ 6 el la aliaj folietoj. Tio estis car ni ne trudis ilin, sed nur donis al per- sonoj kiuj haltis kaj rigardis. Ni parolis kun ili, sed diris ke-ni nenion vendas, nur atentigas la publikon pri Esperanto. Ni havis kelkajn lernolibrojn kaj la Edinburgh-leksikonon sur la tablo, sed ne insistis pri ili; ni nur vendis al per- sonoj kiuj petis nin informi pri "libro per kiu lerni Esperanton." Tiel ni ne forpuŝis novinteresatojn. Por prepari la budon, necesos ke komitato kunvenu kaj laboru pri ĝi antaŭ la foira semajno, kaj preparu programon de laboro por la partopren- antoj. La foiron vizitas personoj, kutime, dum la posttagmezo» kaj ves- pero, do necesas plani por tio se tiel estos en via foiro. La buda komitato ankaŭ devos kun- veni por instrui kaj praktiki ĝuste kion diri al personoj kiuj haltos por inform- iĝi. Uzu la ELNA-folion kiel fonton de informoj, kaj la edukan numeron de ISfAER (Esperanto and the Schools), por ke vi parkere sciu ilin. Estas ĉagrene al vi kaj la demandanto, se vi ne povas respondi kiam oni demandas. Sed plejofte oni faras similajn demand- ojn. Ni trovis ke magnetofono helpis atentigi la homojn, kiam multaj vizitis la foiron. Silenta budo ne estas tiel atentoveka kiel parolado venanta el la magnetofono. (kompilita laŭ informoj de Conrad Fisher.) INTERŜANĜO DE STUDENTOJ Pli ol 250000 studentoj nun studas en eksterlando, el ili 70000, ĉefe en kolegioj, studas en Usono. Kvarono estas virinoj. Pie j parte privataj grup- oj pagas la kostojn. La usona regis- taro nun, per AID, subtenas 5000 lern- antojn en Usono. La USA kaj la USSR nun interŝanĝas 25-30 diplomi- tajn studentoj n kaj specialistojn. UNESKO ankaŭ aranĝas la interŝanĝon de instruistoj, studentoj, kaj special- istoj. BIBLIA REVUO Nova Gazeto Baldaŭ Aperos Pri la Bibliaj Literaturo, Kulturo, Arkeologio, Lingvistiko, Historio, Teologio Kun Artikoloj Verkitaj de Fakuloj Abono por unu jaro kostas $4.50 (la prezo altigos al $5.00 post apero de la unua numero). Pagojn akceptas la usona agento Violet Broadribb, 3512 S.E. 9th Ave., Portland, Oregon, 97202, Adreso de la redakcio: Donald Broad- ribb, Dept. of Semitic Studies, Uni- versity of Melbourne, Parkville, Vic- toria, Aŭstralio. pagita reklamo. Ella Gibson: FARU VIAN PROPRAN MORALAĴON Post momento mi banos la hundon. En la likva bansapo estas'kemia mor- tigilo. ĉiu pulo nune loĝanta kun ĝojo kaj sen suspekto en la felo de mia hundo, baldaŭ ricevos lokon. (Imagu ke vi mem estas pulo, tre kontenta, feliĉe dormanta en la varma hararo, kaj, tuj, vi droniĝas en sapoŝaŭmo! Ne estas agrabla afero, ĉu ne?) Diru al mi, por kio la pula vivo? La pula vivbatalo? Jen la mikroskopa sed mirinda ovo. Poste, eble je ses tagoj, larvo elkoviĝas, spiras kaj man- gas dum kelkaj tagoj. Tiam la inda larvo spinas lertan kokonon, kaj kun fido ekdormas tie. Post kelkaj semaj- noj eliĝas el la kokono la perfekta pulo, brile nigra kaj tre vigla. Plena de vivanteco, ĝi saltas multe. Ĝi fine sal- tas sur mian hundon. Ho, nun ĝi sen- tas sin feliĉa. ĉio sajnas esti ideala. La loko estas varma, komforta. Por manĝi, estas necese nur mordi la hau- ton de la gastiganto, kaj ĝui la nutran sangon. Vere, estas pula paradizo. Post momento mi banos la hundon. aprilo 93 Ella Gibson: Ride tu, Mi Petas Jam antaŭ Esperanto ekzistis alia originala intemacia lingvo, la gesto- lingvo. La Indianoj de Usono perfektigis sian gestolingvon, kaj multe uzis gin intertribe. Ekzemple: Por indiki Blan- ka Homo ili frotis du iingrojn trans la frunto por indiki la uzon de ĉapelo. La senton de malvarmo — ili indikis per mantremaj movoj antaŭe de la korpo. Por esprimi dubon, aŭ ŝanceliĝon, ili malrapide turnis la manon. Fortecon, ili indikis per la gesto kvazaŭ rompi dikan bastonon. Malbonecon, per la gesto kvazaŭ forĵeti ion; kantadon, per fingraj cirklaj movoj apud la kapo, kvazaŭ skui la Indianan krakilon. Por diri ke la renkontiĝo estas amika, ili levis la manon kun la man- plato en direkto al la renkontiĝanto. La Indiana gestolingvo estis tiel per- fekta, ke ili povis bone interparoli. La surdaj homoj, ankaŭ, perfekti- gis r sian gestolingvon. Ili uzas man- signojn por indiki kaj ideojn kaj liter- ojn. Ili povas diri, Dancu kun mi me- tante du fringropintojn de la dekstra mano kontraŭ la maldekstran man- platon. Ni ĉiuj iomete uzas internacian 100 Etikedoj («Decals») "LearnEsperanto The Easy World Language1' Uzu sur fenestroj, aŭto- mobiloj, valizoj, ktp. Bonege presitaj, verdaj kaj oraj, 2 1/4.« x V, $8 afrankitaj . Mendu de: KanadaEsperanto-Fondaĵo 362 Soudan Avenue TORONTO 7, Ont., Kanado gestolingvon. Ekzemple: vaguloj ofte petas raj don per la Polekso turnita supren; kaj vi povas diri ne per la polekso turnita malsuprene. Per la montrafingro oni povas diri, estas al mi; kaj indiki lokon kie estas la objekto. Per la rapida fleksado de la montrafingro oni povas fari la or- donon, venu al mi! Por peti silencon, oni metas la montrafmgron sur la lipojn. Por indiki la nombron, se estas mal- granda nombro, nur estas necese levi fingrojn egale al la nombro. Se vi volas indiki, silente, ke iu estas freneza, montrafingrumu lin, kaj tiam ektuŝu vian frunton kaj faru cirklojn en la aero — ĉiuj komprenos! Per brua gesto, oni povas diri, tio plaĉas al mi, kaj aplaŭdu laŭte per la kunfrapado de la mnoj. Se io ne plaĉas al vi, sulkigu la brovojn. Por indiki malemecon, faru pugnon. Por gajni atenton de la instruisto, studento devas levi unu brakon. Kap- tanto igas la kaptiton levi ambaŭ brak- ojn. Por adiaŭi amikon, vi flirtigas la manon — kaj tiam eble vi plibonigas la geston, metante kison sur la manplaton kaj blovante ĝin al la foriranto. Manoj kune supren faras preĝon. Se al vi mem ne gravas, eble vi eklevos la ŝul- trojn. Se vi ne komprenas kaj volas fari demandon, levu la brovojn. Tiu brova gesto klare diras, kion vi diris V Kiam vi samopinias, estas facile movi la kapon supren kaj malsupren en kap- jeso. Poste, se vi ŝanĝas vian opinion, movu la kapon fianken en kapneo. Por indiki respektegon, iam estas necese surgenuiĝi; kaj por esti ĝentila, oni klinas sin, sed tiuj du gestoj ne estas necesaj inter la egaluloj. La plej bona gesto de la gestolingvo, ŝajnas al mi, estas la malstreĉigo de la lipoj— nomita la Rideto. La Rideto devigas eĉ la malbelan vizaĝon ĉarmiĝi. Ofte, ĝi estas la nura manko por ke iu estu belega. Ridetu, mi petas. 94 aprilo PRAKTIKAJ SUGESTOJ POR USONANOJ La malnova, sperta internacia kores- pondanto scias ĉion ĉi, sed ofte la pli nova esperantisto ne scias, do jen kel- kaj praktikaj informoj kaj sugestoj pri viaj internaciaj rilatoj: Leteroj: simpla letero, ironta ien ajn en la mondon (ekster Usono kaj Kanado) bezonas 8 cendan poŝtmarkon por unu unco da pezo, se oni ĝin en- poŝtigas en Usono. Ĝi veturas per ŝipoj. Diverskiale, ĝi iras tre mal- rapide. Anticipu ke ĝi bezonos inter 3 kaj 4 semajnoj por atingi vian kores- pondanton; se ĝi iras al Azio aŭ paci- fikaj lokoj, ĝi eble bezonos ankoraŭ pli da tempo: 6 semajnoj por iri al Aŭs- tralio. Aera letero veturas multe pli rapide. Ofte nur du tagoj necesas por atingi Europon, kaj 4 aŭ 5 sufiĉas por atingi Azion. Sed se vi sendas al Azio, me- moru ke la internacia datlinio ŝajnigos ke ĝi bezonas ankoraŭ unu tagon pli. La kosto de sendo de aera letero varias laŭ la lando. Ĝenerale, la kosto estas 15 cendoj por duona unco se la letero iras al Eŭropo, 25 cendoj se ĝi iras al Azio au pacifika loko. Ankaŭ ekzistas speciala aerletero, oficiale nomata "aerogramme". Ĝi konsistas el granda folio, kiun oni kun- faldas. Jam presita sur parto de ĝi estas poŝtmarko kaj spaco por adreso. Tia aerogramo kostas.ll cendojn, kaj iras al iu ajn parto de la mondo, same rapide kiel ordinara aera letero. Oni aĉetas ĝin en poŝtoficejo. Oni ne raj- tas meti ion ekstran en la leteron, kiam foni sendas ĝin, ekz. poŝtmarkojn, ek- stran skribfolion, kc. I Pagoj: Multaj esperantistoj preferas iaĉeti librojn, abonojn, kc, ĉe usona ?vendisto. Sed oni povas aĉeti ilin rekte I el aliaj landoj. La plej simpla maniero sendi pagon estas uzi ordinaran ĉekon. Skribu la ĉekon kiel normale, kaj in- diku la monon lau usonaj dolaroj kaj cendoj. Oni ankaŭ povas: aĉeti ĉekon ĉe via banko kun la mono indikita en la alilanda monsis- temo. Tiu ĉeko estas lau konto en iu banko en la alia lando mem, laŭ aranĝo inter via banko kaj tiu lando. Oni pagas ekstran monsumeton por tiu servo. aĉeti internacian poŝtmandaton en la poŝtoficejo. (Oni devas speciale peti ĝin, ordinara usona poŝtmandato ne taŭgas.) Notu ke la poŝtoficejo rifuzas permesi mandatojn por kelkaj landoj, kaj havas aliajn regulojn. La poŝt: oficejo mem transsendas la mandaton. Se vi volas ke la ricevonto sciu kial vi sendas la pagon, vi devos aparte skribi leteron al li. aĉeti internaciajn respondkuponojn ĉe via poŝtoficejo, kaj ilin sendi. Kvan- kam oni ofte indikas prezojn laŭ inter- naciaj respondkuponoj, tio estas mul- tekostega metodo. Oni pagas preskaŭ duoble se oni uzas respondkuponojn, car la poŝtoficejo postulas tre altan prezon. La originala celo de la inter- naciaj respondkuponoj estis ebligi ke oni sendu pagon al korespondanto por ke li aĉetu poŝtmarkon por respond!. Angle oni nomas la kuponojn "interna- tional reply coupons". aĉeti stelojn. Steloj estas inter- nacia mono, prizorgata de esperantista organizo la Universala Ligo kaj garan- tiata de la registaro nederlanda. Oni povas aĉeti ilin de Donald Parrish, 328 West 46th St., Los Angeles 37, Cali- fornia. Hi ekzistas en formo de bank- biletoj kaj metalaj moneroj. Turismaj faldfolioj novaj: de Syn- dicat d'Initiatives, "Gray," Haute- Saone, Francujo; Turisttrafika Societo de Uppsala, Uppsala, Svedujo; Turista Asocio de Lund, Lund, Svedujo; Inter- nacia Esperanto-Muzeo, Hofburg, Wien 1, Aŭstrujo (3 folioj; sendu i. rsp. kuponon.); Amt der Niederosterreichi- schen Landesregierung, Herrengasse 11-13, Wien 1, Aŭstrujo; Hispana Es- peranto-Instuto, Box 1073, Barcelona, Hispanujo; Presse und Werbeamt, Wuppertal, Germanujo; Hoorbygdens Turisttrafikforening, fako 101, Hoor, Svedujo; Fremdensverkehrs—und Kon- gress-Zentrale Hamburg, e.v., Hamburg 1, Germanujo • aprilo 95 Luigi Minnaja:- La Poezia ¥erkado De A. S Prelego en la Radio Roma, la 5an de februaro, 1963. Armand Su estas ofta kontribuanto al la Nord - Amerika Esperanto-Revuo. En la hodiaŭa dissendo ni prezentos al vi la junan ĉinan talentoplenan poet- on Armand Su. Kaj ni ŝatas lin pre- zenti ne nur car' lia jam abunda deli- kata verkaro en la internacia lingvo meritas esti konata de la tutmonda es- perantistaro, sed ankaŭ aparte pro lia speciala korinklino al Italujo. Naskiĝinte' en Pekino la 19an de novembro, 1936, kiel unika filo de 'oficisto kaj dommastrino, Armand Su komencis viziti la lernejon je la ago de 4 jaroj, kaj tiam li ekle'rnis la unuan fremdan lingvon: la japanan. Nun li jam konas pli ol dudek lingvojn kaj povas skribi en preskaŭ dek. La unu- ajn poemojn li verkis je la ago de 13 jaroj, kaj kiam li estis 19-jara, li komencis verki poemojn en diversaj eŭropaj lingvoj, precipe en germana kaj itala (kiuj aperis en Hamburgo, Berlino, kaj Milano); sed nun la ling- voj de li uzataj en poezio estas nur la itala kaj Esperanto, kiun li lernis en 1956. Jen la ŭnua poemo en la inter- nacia lingvo, apartenanta al la jaro 1957: EN LA REVO En revon venis la knabin' kara je la soleca vintra hor5. Triste faletis ŝia kap' brunhara al mia feble batanta kor'. Mian manon en sia ŝi tenis, kaj kunlarmis ĉe mia kuseno, Nur ŝi mian doloron komprenis kaj ploris pro mia ĉagreno. Mian kolon ŝi ĉirkaŭprenis, per la delikataj manetoj. Mian buŝon ŝi ame benis per kiset' de 1' dolĉaj lipetoj. Sed nokt' finiĝis. Sen promeso adiaŭis la knabin' plej bela. Temp' mankis por l'amkonfeso al la revita knabin, plej fabela. Lerninte Esperanton en 1956, li ne limiĝis nur al verkado proze kaj verse en la internacia lingvo, sed li aktive donis sian entuziasman helpon al la movado per tuja aliĝo al la Universala Esperanto-Asocio, per kontribuaĵoj al Fondaĵo-Zamenhof kaj al CED, per in- formoj al la gazeto de UEA, per salut- leteroj al la junularaj kongresoj. Lian leteron al la 17a TEJO-kongreso legis la prezidanto de TEJO mem dum la oficiala inaŭguro en Wokingham, sekve de kio la prezidanto de la LKK sendis siavice dankan leteron kun subskriboj de multaj junaj gesamideanoj. Kiel poeto en la esperantaj revuoj li debutis en 1960 per du poemoj aper- intaj en Norvega Esperantisto, kaj ekde tiam multaj el niaj diversaj gaze- toj aŭ tute literaturaj (kiel Norda Prismo kaj Belarto) aŭ variaj (kiel The Australian Esperantist, Oomoto, Kial Ne?, Dansk Esperanto-Blad, La Espero) plurfoje aperigis liajn sento- plenajn verkojn originalajn kaj liajn tradukojn el naciaj lingvoj. Al 1959-60 apartenas la melankoliaj poemetoj Am-malsano, Enigmo, Nora: AM-MALSANO en la pitoreska vilao japana. Nun mi ripozas malsana, Dumtage vagadas mi sur montaro kaj aŭskultas la muĝon de l'maro. Hodiaŭ mi promenis ĉe 1' plaĝ suna. Al mi renkonte venis ampar' juna. Mi fuĝis de tie kiel peka hundo, kaj denove eksangis mia korvundo. Ce l'vespermango mi silentis, naŭzon kaj doloron mi sentis. j Manĝi, .trinki, mi tute ne povis, kaj teleron, bastonetojn forŝovis. Nun mi eksciis kun dolor' kio vere mankas al mia kor': nek ripozo, nek bongusta vin', sed unu kordediĉa amatin'. 96 aprilo ENIGMO Kiel bela estas ĉi knabino, kun milda ridet', blanka sino. Se mi alpremus ŝin nur fojon, mi rezignus ĉian homan ĝojon. ŝia am-rigard' kiel lum' sorĉa, tiel. tenera, amema kaj dolĉa. ŝi ridetas, sed nenion diras, ho ve! Nuran bildon mi admiras. NORA Hodiaŭ mi aŭdis paroli pri Nora, kaj ŝi ree aperis en mia memor'. La flamo pasia el la temp' fora denove ekbrulis en mia kor'. mia amsopiro kaj mir aŭror'. Ŝia nomo estis iam mia fantazio, Sed nun ĝi iĝis por mi jam nenio ol unu vorto plena de mia dolor'. En tiu sama jaro 1960 Armand Su dediĉis poemon al nia plej amata esper- anta poeto Julio Baghy> per kio komen- ciĝis lia korespondado kun tiu eminenta hungara samideano, kies personeco kaj verkoj havas grandan influon sur lin, kaj kiun li ame nomas "Paĉjo". AL JULIO BAGHY En la vintro trista kaj malvarma, kiam min turmentas muta dolor', ofte revas mi pri Budapest ĉarma, kaj pleniĝas de varmo mia juna kor'. En ĉi urbo estis mi ja neniam, kaj nek promenis sub la ĉiel' hungara. Sed miaj pensoj tie vagadas ĉiam. Budapest estas al mi tre kara. Car tie vivas unu granda homo, kiu min varmigas per amo lumanta. Julio Baghy estas lia nomo; Simbolo de nia poezi, esperanta. Kaj Baghy reciprokas estimon kaj simpation, tiel ke en somero de 1961 dum klubvespero en Budapest li dek- lamis kelkajn poemojn de la juna ĉina poeto. La araosentoj ĉiam sorĉas kaj suferigas Armand Su, kiel montriĝas en la jenaj mallongaj versajoj: EKSTAZO Miajn lipojn vi tenere tuŝas per varma, knabina kis'. Via brusto estas mia paradiz', sur kiu mia kapo pace kuŝas. Ekde nun mi vivos en via respiro, kaj min ne plu trafos dolor'. Car vi ja kisis larmojn miajn for el mia rigardo plena de sopiro. SENMASKA DRAMO Finiĝis la komedieca amludo inter mi kaj mia knabin'. Ni disiĝis amike en muto, kaj ni ne plu rekonas nin. Ekde nun mi devas ludi nevole en la malnova senmaska dramo, kiel solul' ludi senparole sen amatin' kaj sen amo. ILI NE SCIAS Bela edzino lin akompanis ĝis la pordo, kaj tiris lian kravaton ankoraŭfoje en ordo. Li kisis sin kaj ŝian hararon karesis, kaj plej frue kiel eble reveni promesis. Mi scias, kian belan nokton ili trapasis, kaj kian ekstaz-impreson li al ŝi lasis. Sed ili ne scias, ke lastanokte ĉe Pkuseno mi longe ploris pro soleco kaj korĉagreno. Intertempe Armand Su komencas interesiĝi ankaŭ pri kritiko, tiel ke en la grandformata laimana ilustrita re- vuo "Rumania Today" (no. 12 de 1961) aperis artikolo lia pri la granda rumana poeto Eminescu, verkita en franca ling- vo, sed publikigita, krome, en angla, germana kaj hispana, nome en ĉiuj kvar lingvoj, en kiuj la revuo estas eldonata. En tiu numero aperis ankaŭ lia foto kun dediĉo en Esperanto. Al la oficiala organo de la Internacia Unuiĝo de Studentoj "Worlds Student News" (eldonata en Praha) li proponis Esperanton por ĝiaj literaturaj fcon- kursoj. Kvankam la redakcia respondo estis nea, tamen la propono estis vaste diskonigata, car sub la titolo "Why Not Esperanto?" (Kial ne Esperanto?) ĝi aperis en la decembra numero de 1961 sur la unua paĝo en kvin lingvoj: angla, franca, germana, hispana, kaj araba. Vere meritoplena estas la entuzi- asma, inteligenta, multflanka aktiveco de Armand Su, kaj des pli rimarkinda, se oni konsideras ke li estas preskaŭ sola en sia lando. (Iomete mallongigita.) aprilo 97 Niaj Grupoj (2)KELI KRISTANA ESPERANTISTA LIGO INTERNACIA De pli ol 50 jaroj jam la unuiĝo de protestantaj Kristanoj - esperantistoj, KELI, servis paran celon: disvastigi Esperanton inter evangeliaj Kristanoj, kaj per Esperanto disvastigi la evan- gelion de Kristo. Ĝi estas, do, duoble misiista organizaĵo. KELI estas ekumena—alivorte, ne- denominacia—organizaĵo. Ĝiaj mem- broj kredas, ke la Biblio, kiel originale verkita, estas la inspirita Vorto de Dio kaj "havas absolutan kaj plensuncan aŭtoritaton por doktrino kaj vivo." KELIanoj de povas esti metodistoj, baptistoj, luteranoj, presbiterianoj, ktp. La monata organo de KELI estas Dia Regno, en kiu aperas krom sciigoj pri organizaĵaj aferoj, bibliaj studoj, inspiraj artikoloj, raportoj pri Krist- anaj agadoj tra la mondo. Plue aperas alte taksindaj librorecenzoj kaj pri- lingvaj artikoloj. Dia Regno fondiĝis en 1908 kun la titolo "Esperanto en la Servo de la Dia Regno", do ĝi estas unu el la plej solide establitaj period- aĵoj en nia lingvo. KELI havas apartajn naciajn sek- ciojn en ĉirkaŭ dek landoj. Antaŭe ekzistis en Usono sekcio de KELI, "Kristana Esperantista Ligo Usona," kiu eldonadis la propran gazeton. Gvid- anta lumo en KELU estis Donald Broadribb, nuna redaktoro de nia Re- yuo, kaj depost ties elmigro al Aŭstra- lio la nacia sekcio restis neagema. Ni tamen esperas reaktivigi ĝin en la bal- daŭa tempo. Krom fakkunvenoj ĉe la kongresoj de ŬEA, KELI organizas ĉiujare apar- tan semajn - longan kongreson en iu eŭropa lando. Lastan jaron ĝi okazis en Graz, Aŭstrujo, kaj altiris parto- prenantojn el tre multaj landoj. KELI eldonas misiistajn broŝurojn, gvidas Biblian korespondan kurson, kunlaboras en religiaj dissendoj per radio, ktp. Dum la milito ĝi peris grandajn kvantojn da manĝaĵoj kaj vestajoj al militviktimaj bezonuloj. Unu el ĝiaj nunaj projektoj estas la eldono de Evangelia Himnaro, kiu laŭ- eble aperos en taŭga formato kun kvar- voĉaj muziknotoj, kaj reprezentos ĉir- kaŭ 200 himnojn el multaj landoj kaj lingvoj en bonaj esperantaj tradukoj. Kiel peranto de KELI en Usono, mi volonte akceptos aliĝojn aŭ realiĝojn al la Ligo fare de usonaj Kristanoj - esperantistoj. Bonvolu noti, ke ekde januaro, 1964, la jara kotizo estas $2, inkluzive abonon al Dia Regno. David Richardson, RFD Box 81, Eastsound, Wash. 98245. ESPERANTO EN GIMNAZIOJ— PRESKAŬ La sekretario de ELNA konversaciis kun la konsilisto de Meadville Junior High School, kiu administras ekzamen- ojn pri lingva kapablo al la lernantoj kiuj volas studi fremdan lingvon en la Senior High School. Li ekzamenis la broŝuron uzatan por la Esperanto- ekzameno (ekzistas apartaj broŝuroj por la hispana kaj franca ekzamenoj, ankaŭ donataj al la studantoj), kaj trovis ĉi tion pri ĝi. Titolo: Foreign Language Prognos- tic Test, by Percival M. Symonds, as-, sistant professor of Teachers' College, Columbia University, 1930. La adjek- tivo "artificial" estas uzata en ĝi por kvalifiki Esperanton. La konsilisto diris ke ŝi eksplikas pri Esperanto al la personoj kiuj rice- vos la ekzamenon, kaj informas pri la ekzisto de Esperanto-societo en Mead- ville. Ŝi diris ke la ekzamenoj estas multe uzataj en Usono. 98 aprilo Automata Gramatiko Oni organizis ŝtatan pedagogian ekspozicion pri lingvaj instrumetodoj en la urbo Gyor (Hungarujo). En la kadro de la ekspozicio oni povis vidi la materialon de la plej novaj kaj modern- aj instrumetodoj por fremdaj lingvoj. Tiu ĉi ekspozicio estis la unua kie oni ekspoziciis esperantan materialon sam- range kun aliaj naciaj lingvoj. El esperantista vidpunkto estas in- terese mencii ke aperis t.n. "Automata Gramatiko de Esperanto," verkita de du hungaraj esperantistoj: Danielo Zankay kaj Andreo Gauder. La 'Automata Gramatiko" konsistas el 16 grandoformataj (29 x 21cm) foli- oj, en kiuj moveblaj elementoj demon- stras la uzon de la esperanta grama- tiko. Sur ĉiu folio estas pritraktata aparta gramatika temo. La 16 tabeloj montras: 1. fmaĵojn; 2. substantiyon, adjektivon, adverbon; 3. simplajn vor- tojn; 4. personajn kaj posedajn pro- nomojn; 5. konjugacion; 6. kunmeti- tajn verbotempojn; 7. gerundiojn; 8. posedrilatojn; 9. prepoziciojn. 10. lok- ajn prepoziciojn. il. numeralojn. 12. tempon kaj kalendaron. 13-15. afiksojn; 16. frazfaron. Sur la folio n-ro 16 oni lude povas konstrui multajn demandojn kaj re- spondojn. La folio vidigas naciling- vajn vortojn kaj gramatikajn klarigojn. Se oni movas butonon apud la naci- lingvaj vortoj, la esperantaj vortoj aperas en la dezirata formo en "fenes- tro" en la folio. Tiel' oni povas kompili frazojn. La 'Automata Gramatiko" estas preparita ĝis nun nur por uzo en hun- garlingvaj regionoj, sed oni povus an- statauigi la hungaran per modifoj por germana, angla, japana, kc. regionoj. La materialo por la "Automata Grama- tiko" povus esti metala aŭ plastika. La konstruintoj serĉas eldonejon. Oni skribu al Andreo Gaude, Ronay Jacint str. 2/b, Gyon, Hungarujo. nia mi krokosmo Catholic Digest en sia februara numero vekis neanticipeblan interesi- ĝon per sia artikolo "Zamenhofs Amazing Language." La sekretario de E.L.N.A. raportas ke rezulte de la ar- tikolo 400 personoj skribis por peti informon, 40 JEN-kits estas venditaj, kaj cento da personoj uzas la senpagan kurson de S-ro McGrogan, usona agento de I.K.U.E. (ĉiuj kalkuloj je la 13 marto.) Radio & Ĵurnaloj ankoraŭ diskoni- gas nin al la nacio. 40 minuta radia intervjuo inter membroj Lorraine Burtzlo'ff kaj Elsa Knight pri "Esper- anto en Orienta Eŭropo" aŭdiĝis per stacioj KPFA (Berkeley, Cal.) kaj KPFK (Los Angeles, Cal.), en marto. Kaj la Ian de marto la San Francisco Examiner aperigis tutpaĝan artikolon pri Esperanto. Literaturaj Gazetoj: okazas nefor- mala enketo. ĉu vi bonvolos respondi la sekvantajn demandojn por ni? 1. Ĉu vi legas aŭ abonas Mondan Kul- turon? 2. Alian literaturan gazeton? 3. Se ne, kial? Pro tro alta prezo? Neinteresiĝo pri la enhavo? Alia kaŭzo? 4. ĉu vi opinias ke Morida Kulturo (aŭ alia- gazeto) devus havi nur originalajn artikolojn, aŭ ankaŭ tradukitajn literaturaĵojn ? 5. ĉu vi havas sugestojn pri prezo? 6. Ofteco? 7. Kunligo kun aliaj literaturaj gazet- oj ? 8. Karaktero de la enhavo ? 9. Formo ? 10. Aliaj temoj por la enhavo, ekz. leteroj al la redaktoro? Sendu viajn respondojn al ni (por publikigo), kaj al la redaktoro de Monda Kulturo, D-ro A. Albault, 8 Avenue Etienne Billieres, Toulouse, Franclando (por praktika utiligo). Trikolora poŝtkarto: bildo inkludas la flagojn de la U.N. kaj de Esperanto, ligitaj per terglobo. Eldonis Esper- anto, Box 52, Terminal "A", Toronto, Ontario, Kanado. Lingvo estas la armilaro de la homa menso, kaj enhavas la trofeojn de la pasinteco kaj la batalilojn de la eston- teco.—Coleridge. aprilo 99 ESPERANTO GROUPS Listed by State, City, and name of person to be contacted for further information. Alaska: Juneau: (Walter Gnagy, P.O. Box 1987). Arkansas: Fayetteville: Esperanto Group, 2 8 S-Univers- ity, Fayetteville, 72701. California: Hillsborough: Peninsula Esperanto League. c/o Mrs. William Schulze, 410 Darrell Road, Hillsborough, 94010. Imperial Beach: Imperial Beach Esperanto- Komitato*, c/o J. T. Stockdale, 620 Coron- ado Ave. Los Angeles: Esperanto-Klubo de Los An- geles, c/o Wm. W. Glenny, 2705 Carlaris Road, San Marino, 91108. Morongo Valley: La Morongo Valley Es- peranto-Grupo*, c/o E. C. Pollock, P.O. Box 375, Star Route. Nana: Napa Esperanto Club, c/o Mrs. D. C. Walker, 2846 Monticello Road, Napa, 94558. Palo Alto: Esperanto in Palo Alto, P.O. Box 11564, Station A., Palo Alto. 94306. Sacramento: Esperanto Society of Sacra- mento, c/o J. Q. Rickey, 2667 17th St., Sacramento, 95818. San Diego: Sudkalifornia Esperanto-Asocio. c/o K. S. Friedman, 6361 Elmhurst Drive, San Diego, 92120. La Juĝeja Esperanto-Klubo*. c/o Roger Morgan, Room 2006, Municipal Court, San Diego County Courthouse, San Diego, 92101. Crawford High Esperanto Group*, c/o Advisory Board and Sponsor, Crawford Sr. High School, 4191 55th St., San Diego. San Francisco: Esperanto-Societo de San Francisco, c/o SSgt. Barbara D. Colt, 580 C Lendrum Road, Presidio of San Fran- cisco, 94129. San Gabriel Valley: Blind Study Group, c/o Mrs. Philips Neuman, 2736 Cogswell Road, El Monte. Santa Monica: Mrs. Blanche Parker, 515 25th St., Santa Monica. *members of the Sudkalifornia Esperanto-Asocio. D.C.: Washington: Esperanto Club of Washington, c/o Sergio Docal, 2947 Tilden St. N.W., Washington. Esperanto-Domo, c/o Bob Davis Illinois: Chicago: Esperanto Society of Chicago, c/o Mrs. J. N. Denison, 17958 Homewood Ave., Homewood, 60430. Massachusetts: Cambridge: Harvard Esperanto Club, Quincy House,. Box 8, Harvard University, Cam- bridge, 02138. Springfield: Greater Springfield Esperanto Club, c/o Warren H. Gould, 114 Deer- field St., Greenfield, 01301. Michigan: Ann Arbor: c/o Wm. C. Dickerman, 424 Hilldale, Ann Arbor. Missouri: St. Louis: Esperanto-Societo de St. Louis, c/o John Sabin, 9 Princeton Place, Uni- versity City, 63130. Nebraska: West Point: Paul Goiter, 502 S. Rivers St., West Point, 68788. New York: Ithaca: Cornell Esperanto Club, Sage Hall 331, Cornell University, Ithaca, 14850. New York: The Esperanto Society of Great- er New York, 50 Overlook Terrace, New York, 10033. Esperanto-Klubo de Novjorkurbo, c/o Dr. Julius Balbin, 340 Riverside Dr., Pent- house 2, New York, 10025. Esperanto Study Group, c/o Frances Lesher, 4 West 28th St., New York, 10014- Staten Island Esperanto-Rondo, c/o John Kailenta, 83 Kenball Ave., Staten Island, 10014. Oregon: Corvallis: Oregon State University Esper- anto Group, c/o Jean Ann Troudt, 507 West Hall, OSU, Corvallis. Medford: Rog-vala Esperanto-Ligo, c/o Mrs. Bettie L. Buonocore, 109 South Oakdale, Medford. Oregon City: Oregon City Esperanto Group, c/o Mrs. Lawrence Winkleman, 4203 S.E. Rothe Road, Milwaukie, 97222. Portland: Esperanto-Societo de Portland (ESPO), c/o Mrs. Evelyn Deer, 12946 N.E. Hancock St., Portland, 97230. Multnomah Esperanto - Stud - Grupo, c/o Thomas Davidson, 3434 S.W. Marigold St., Portland, 97219. ; Pennsylvania: Allentown - Bethlehem: Esperanto Club of the Lehigh Valley (Donald Munro, 1034/ Elm St., Bethlehem, 18018). Harrisburg: Esperanto - Rondo (Wm. P. Simpson, 2115 Walnut St., Harrisburg, 17103). Meadville: Meadville Esperanto Society, 808 Stewart St., Meadville, 16335. 100 aprilo Pittsburgh: Esperanto-Klubo de Pitsburgo, c/o Donald H. McQellan, 333 Macassar Dr., Pittsburgh 15236). " Tri-Stata Esperanto-lntormejo and Tri- ŝtata Esperanto-Bjilteno, 2736 Locust Dr., Bridgeville 15017). Texas: Houston: Esperanto-Klubo de Houston, c/o Edward F. Lacy III, 6923 Schley St., Houston 17. Washington: Seattle: (Vincent Griffeth, 8556 37th Ave., S.W.. 98126). Spokane: c/o ri. K. Ver Ploeg, 1908 E. 8th Ave., Spokane. Tacoma: c/o Ruth Culbert, 1912 N. Mon- roe, Tacoma. Walla Walla: Montvida Esperanto Society, c/o Albert Estling, 1351 Grant St., Walla Walla, 99362. Book Dealers: Esperanto League Book Service, 808 Stewart St., Meadville, Pennsylvania, 16335. Shorey Book Store, 815 Third Ave., Seattle 4, Washington. Esperanta Libroservo, 6361 Elmhurst Rd., San Diego 20, Cal. Esperanto Education Center, P.O. Box 406, Cooper Station, New York, 10003. ^Esperanto Library: "Middleton, Wisconsin. REPREZENTANTOJ DE ORGANIZOJ Ci tiu listo tute ne indikas konekton kun E.L.N.A. Kristana Esperantista Ligo Internacia: David Richardson, R.F.D, Box 81, Eastsound, Washington, 98245. [nternacia Katolika Unuiĝo Esperantista: Eleanor McGrogan, 2109 Parkwood Dr. N.W., Warren, Ohio. ' Cvakera Esperantista Societo: Catherine Schulze, 410 Darrell Road, Hillsborough California, 94010. Jnitara Universalista Esperanto-Societo: Jim Deer, 12946 N.E. Hancock, Portland, Oregon, 97230. Jniversala Esperanto-Asocio, Hĉroldo de Es- peranto, kaj Universala Ligo: Donald Par- rish, 328 West 46th St., Los Angeles 37, California. nternacia Scienta Asocio Esperantista: Wil- liam Solzbacher, 6030 Broad St., Brook- mont, Washington 16, D.C. nternacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj: Dorothy Holland, 1976 Greenview Drive, Fayetteville, Arkansas, 72701. utmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO): Humphrey Tonkin, 7 Linnaean St., Apt. 6, Cambridge, Massachusetts, 02138. nternacia Naturista Organizo Esperantista: Leif Heilberg, 1801s,Page St., San Francisco, California. KIO ESTAS K.P.V.? En ĉi tiu por Esperanto tiom favora tempo, ni ĉiuj rekonas la grandajn meritojn de nia Avangardo; de niaj Pioniroj, pro kies fido kaj sindonemo nia movado sukcesis travivi sian mal- facilan kaj minacplenan infanecon. Ilia ekzempla agado restu freŝa en nia memoro! Pluraj dekoj el la Plej Unuaj estas ankoraŭ vivantaj, kaj pro la fakto ke jam en la plej malgranda vilaĝo taŭga magnetofono estas disponebla, ni kap- tas la okazon atentigi Vin pri la ekzis*- tado kaj eelo de la Konservejo de Pioniraj Voĉoj. K.P.V. stariĝis en Londono sub la aŭspicio de la Londona Esperanto- Klubo, honore al niaj meritplenaj Pioniroj. La celo estas konservi por la pos- teularo la vooojn (surbendigitajn), krome fotojn—prefere diapozltivojn— kaj biografiajn notojn, unue: de tiuj el inter ni, kiuj fari- ĝis Esperantistoj jam en la an- taua jarcento; due: de tiuj eminentaj Esperantis- toj pli junaj, tamen Pioniroj en specialaj medioj aŭ fakoj; kaj plue: kolekti ekzistantajn regis- trojn de voĉoj de Pioniroj jam mortintaj. Por realigi ĉi tiun gravan celon.ni urge bezonas la helpon de multaj sin- donaj, kompetentaj konlaborantoj en diversaj landoj. Rapida helpo estas duobla helpo; ni gentile invitas^Vin senprokraste sendi al ni proponojn de praktika kunlaboro. La nomo de ĉiu, kiu helpis efek- tivigi nian ideon trovos lokon en "Hon- ora Nomaro de Kunlaborantoj. de K.P.V." Krome ni sendos "Dank - Ateston", kiu montras en kiu formo la tenanto estas ligita al nia K.P.V. (Permesu la rimarkon ke sendi mon- donacojn, por koyri la necesajn kost- aprilo 101 ojn, estas unu formo de kunlaboro.) Por niaj teknikaj kunlaborontoj jen kelkaj notoj: Registroj estu farataj per dutrakaj maŝinoj. Rapideco: 19 cm/sek. prefere, aŭ 9.5 cm/sek. Direkto, de maldekstre dekstren. Daŭro: maks. 30 min.; eĉ kelk- minuta parolo bonvena. Bendo: devus esti nova, elstare bonkvalita. Enkonduko nur kelkminuta, de re- gistrant, dezirata. Kun la afabla helpo de la Esperanto- gazetaro ni esperas raporti pri la ating- oj 2-foje jare. Pro evidentaj kialoj ni ne povas konsideri fari kopiojn, krom por vere gravaj institucioj. Servu al la Historio. Konservu iliajn Voĉojn. PETER SCHILPEROORD, Administranto K.P.V., 10 Langbourne Avenue, Highgate, London, N.6, Britujo._______ Emil Hanhiniemi: TRADUKMAŜINO KAJ MAŜINLINGVO Oni ofte konstatas, ke preskaŭ la tuta literaturo de la mondo devus esti en Esperanto, sed ĝia kvanto estas tro granda por traduko per homaj fortoj. Pro tio oni kun espero rigardas al la evoluo de automata tradukado. La problemoj de la tradukmaŝino estas dualaj: elektromekanikaj kaj lingvaj — ĉi tie mi traktos la lingvajn. La unua tasko en maŝintradukado inter du lingvoj" estas krei programon (koordinigan sistemon) kiu enhavas ambaŭ lingvojn. Tia programo bezona- tas inter ĉiuj lingvoj, do centoj—eĉ miloj da programoj. Estus pli facile, se la sama programo uzeblus en multaj aŭ eĉ ĉiuj kazoj. La komuna programo estas la lingva problemo de automata 102 aPril° tradukado. Komunan programon oni povus nomi pera maŝinlingvo. La maŝinlingvo havas striktajn postulojn: la sencoj devas esti analiti- kaj. Neniu senco povas manki. Por ĉiu senco devas esti unu marko aŭ vorto, kaj ĉiu marko devas havi unu sencon (adekvateco inter sencoj kaj vortoj). Por ĉiu senco, ankaŭ de gra- matika vortordo, devas esti vorto. Oni devas zorgi pri ĉiu lingvostruktura eblo. Estas nature, ke maŝinlingvo estas nur traduka lingvo abstrakteca, ĝi ne povas esti viva lingvo kiel la naciaj lingvoj kaj Esperanto, ĝi ne povas es- primi stilajn valorojn. Oni ne povas uzi ĝin por krea vortarto, ĝi havas siajn apartajn kampon, taskon, karak- teron kaj postulojn, malsamajn ol de la vivaj lingvoj. Pro sia malsimileco kaj diferenco ĝi estas necesa por la tasko, kiun ĝi sola povas plenumi. La laboro por konstrui ekzaktan maŝinlingvon—nomu ĝin lingvologio— estas traktadi sencojn, ne vortojn; trakti la efektivan karakteron de la lingvo, ne ĝian evoluon; lingvojn gener- ate, ne individuajn lingvojn; sencan konsekvencon, ne estimologion; grama- tikon kaj strukturon, ne originon nek parencecon. Lingvologio konceptas per sia lingvo abstraktan problemon, kiun endas solvi universale kaj vesti per markoj kaj gramatiko. Ekzistantajn lingvojn lingvologio konsideras kiel ek- zemplojn pri diversaj penoj solvi diri- tan problemon. Lingvologio kiel scienco estas fra- tino de matematiko kaj logistiko; kiel siajn objektojn ĝi havas la sencojn kaj la frazojn, samkiel matematiko havas, la nombrojn kaj la kalkulojn, kaj kiel' logistiko havas la konceptojn kaj la logikajn kalkulojn. Lingvologio elimin as la malformalajn sencojn el la for malaj. Kiam lingvologio operacias per formalaj sencoj kaj ekzaktaj esprimoj, ĝi uzas kiel siajn markojn prononce- blajn vortojn, tiel ke la lingvologia lingvo restas dum la tuta laboro ordin- ara lingvo, la lingvo konstruata. Oni atingas bonajn rezultojn en la konstruado de maŝinlingvo. La plej malbona obstaklo en la lingva laboro por tradukmaŝino estas la manko de lingvologia internacia revuo en Esper- anto por komuniko inter lingvologoj. NEW AIRMAIL STICKERS For a big supply of 250, send $1 to: Esperanto League Esperanto Press 808 Stewart St. or Oakville, Ont. Meadvllle, Pa. Canada ESPERANTG-GA2ET0J, kiuj volas intersangi kun nia REVUO, bonvolu sendi vian gazeton nur al la nova redaktoro, S-ro. Robert L. Davis, Esperanto-Domo, 7706 Alaska Ave. N.W., Washington, D.C. 20012, Usono. HE PLU SENDU AL S-R0. BROADRIBB NEK AL IA SEKRETARI0 DE ELNA. NOTICE; All ELNA members who want a copy of the ELNA CONSTITUTION, please ask the Secretary by postcard for a copy. Some members have told him that they do not have or did not get a copy of the latest version of February 1963. The Following Resolutions Have Been Passed by the Estraro: A member shall be considered in good standing for all purposes until the end of the calendar month in which renewal is due. David Richardson's resignation as president of ELNA is accepted. Francis Helmuth is named to fill the vacancy as president, to serve until the election of the president in 1965# Robert L. Davis is named as managing editor, replacing Donald Broadribb. David Richardson, E. James Lieberman, and Thomas A» Goldman are named provisional members of the Editorial Board. They are to assist Robert Davis in editing the Review and to prepare a proposal for a permanent editorial board subject to the approval of the Executive Council, aprilo 103 HEROIDO LA PLEJ POPULARA SENDEPENDA INTERNACLA ESPERANTO-ORGANO DE ESPERANTO De 40 jaroj je la servo de la Internacia Lingvo if 20 numeroj jare if Aktualaj ilustfitaj raportoj el la tuta mondo ir Kultura paĝo pri literaturo, arto, muziko, sporto, kinoarto, ktp. ir Duobla Kongresa numero i? Libera Tribuno de la legantoj jarabono : $ 4 (53,3 steloj) Nordamerika peranto: Donald E. Parrish 328 West 46th Street Los Angeles 37, Calif. Do not send material intended for the REVUO (news, clippings, etc.) to the Secretary "but to the new managing editor, Robert L. Davis, Esperanto-Domo, 7706 Alaska Avenue N.W., Washington, D.C. 20012. THE ESPERANTO LEAGUE FOR NORTH AMERICA, INC. invites you to share in the advantages of Esperanto, by making use of the opportunities it offers for contact with Esperanto speakers through- out the world. As a member of the League, you will receive the North American Esperanto Review. You will automatically become an associate member of the Universala Esperanto-Asocio, entitled to the services of its world network of local and specialist delegates. The Esperanto League is the only United States organization affiliated with the world-wide Esperanto movement as an official "land- asocio" of the U.E.A. Please enroll me as a member in the following category (check which): _______ Student Member (under 21; my age is____), $3. -----------Regular Members, $5. _______Joint Members*, $7. _______ Sustaining Member, flO. ____„___ Patron Member, $20. Life Member, $100. Subscription only, $3. *Man and wife; receive one subscription. Esperanto League for North America 808 Stewart St. Meadville Pennsylvania NON-PROFIT ORGANIZATION U. S. POSTAGE PAID MEADVILLE, PA. PERMIT No. 241