u A NORDAMERIK i , Jkm ■—- iVORO rl:;. ■; PRI PITSBURGO - - NIA KONGRESURBO ilOl Ota - 1 !tr 1 ■ i a Astronomoj kaj Esperantistino MA JO • 1963 1i>y% -mum? NORDAMERIKA ESPERANTO -REVUO vol. 11, no. 3 51 Primrose St., Moonee Ponds, Victoria, Aŭstralio DONALD BROADRIBB, Redaktoro La Nordamerikan-Esperanto-Revuon (fonditan en 1953) eldonas la Esperanto- Ligo por Norda Ameriko, landasocio de la Universala Esperanto-Asocio kaj partoprenanto en la programo "Popoloj-al-Popoloj." Kotizoj: abono kostas $3.00, donacabono kostas $2,75 (tri por $5.00). Mem- breco simpla kostas $5.00, kaj inkluzivas abonon. Aliaj kategorioj de membreco estas: subtenanta, $10.00; patrona, $20.00; viva, $100.00; kombinita membreco por geedzoj, $7.00. Adreso: ĉion por la Ligo, informpetojn, kotizojn, kc, sendu al la Esperanto League for North America, 808 Stewart St., Meadville, Pennsylvania. Komuni- kojn por la Revuo, sendu al la redaktoro ĉe la adreso de la Revuo. Oficistoj de E.L.N.A.: Prezidanto, David Richardson, R.F.D. Box 81, East- sound, Washington. Vicprezidanto, Charles Peterson, 8314 E. Florence, Downey, California. Sekretario, Conrad Fisher, 808 Stewart St., Meadville, Pennsylvania. Kasisto, John Futran, 601 West 164th St., New York 32, New York. Membroj de la Estraro: Armin F. Doneis, Sr., P.O. Box 105, Pharr, Texas. Thomas A. Goldman, 7008 Millwood Rd., Bethesda 14, Maryland. Dorothy Holland, 1976 Greenview Drive.Fayetteville, Arkansas. Frans J. Jagher, 2736 Locust Dr., Bridgeville, Pennsylvania. James Lieberman, 24 Claflin Rd., Brookline 46, Massachusetts. Paul Nace, 1410 Ray Rd., Hyattsville, Maryland. Catherine Schulze, 410 Darrell Rd., Hillsborough, California. Roan Orloff Stone, 504 N. 5th St., Gallup, New Mexico. Martha Walker, 2846 Monticello Road, Napa, California. Fakoj de la Ligo: Inform-Sekcio, ĉe Thomas A. Goldman, 7008 Mu>w°°8 Rd., Bethesda 14, Maryland. Aŭd-vida Sekcio, ĉe H. K. Ver Ploeg, 1908 E 8th Ave., Spokane 32, Washington.Esperanto Book Service, 808 Stewart Street Me- adville, Pennysylvania. Administracio de la Revuo, ĉe Francis Helmuth, P.O. Box 6215, San Diego 6, California. Anoncoj: korespondanoncojn la Revuo presas senpage. _ Tarifo por aliaj anoncoj, kaj por reklamoj: $10 por plena paĝo, $6 por J pago, $4 por *Pago, $2.50 por ipaĝo; aŭ 15 cendoj por unukolona limo. Sur la ekstero de la malantaua kovrilo, anonco kostas 50% pli. Artikolojn kaj Librojn Recenzotajn sendu al la redaktoro, Donald Broadribb, 51 Primrose St., Moonee Ponds, Victoria, Aŭstralio. Kalkulu 4 tagojn por aera postŝendo, 6 semajnojn por mara poŝto. Ciu materialo por difimta numero devas atingi la redakcion antaii la la de la antaŭa monato. NIA KOVRILO: Membroj de la San Mateo Astronomia Societo — Robert T. Jones (prezidanto de la Vega Instrumentkompanio); Catherine Schulze (bonkonata membro nia); Ernest L. Schlage (prezidanto de la astronomia societo). La teleskopo estas la Catadioptric, fabrikata de la Vega kompanio. La bildo ilustras la fakton, ke S-ino Schulze prelegis pri Esperanto Aplikata al Astronomio al la astronomia societo kun granda sukceso. Detalojn vidu en la pasinta .numero. VENU AL PITSBURGO! Konstante progres- anta, Pitsburgo ne lasas la jarojn pasi sen plibonigo de kio jam estas bona. Un- ika, jam impona, es- tas la Civita Audi- torio, kies retirebla tegmento estas ne la sola miriga karakter- izo. En la granda kunvenejo o k a z a s sport-, muzik-, kon- gres-, kaj aliaj spek- takloj. La kongreso 1963 de ELNA okazos la 4an tra la 7a de julio, en unu el la plej vid- indaj urboj de la nacio, Pitsburgo. La kongresejo estos la Pick-Roosevelt Hotel, 6a Strato kaj Penn Ave. Malmultaj en nia nacio kaj en la mon- do, sed trovebla en Pitsburgo, estas la Ziessa Planetariapar- ato, kiu en la Plane- tario Buhl rekreas por vi la stelojn. Ma jo, 1963 p. 51 La parko en Mellon Square. "Park" hav- as du signifojn angle, kaj . . . esperante. Sed en Mellon Square, nur unu. Supre: ar- boj, fontano, herbaro. Sube, sesnivela sub-: tera loko por mil au-| tomobiloj. DUM LA KONGRESO Kiel dirite, nia kongres-hotelo estos la Pick-Roosevelt Hotel, 6th St. kaj Penn Ave., en Pitsburgo. Prezoj por restado en la hotelo estos: $10.00 por unupersona ĉambro, por unu tago $13.00 por dupersona, por unji tago $15.50 por "ĝemela", por unu tago (tiuj prezoj inkluzivas rajton tut-tage kaj tut-nokte parki vian aŭton en la parkejo). $3.50, por unu tago, speciala studenta prezo (la studento logos kun 2 aliaj en la sama ĉamhro). Aliajn prezojn oni devas persone aranĝi. Kongres-kotizo: $10.00 (inkluzivas la bankedon, specialajn vojaĝetojn, kŭnvenojn). p. 52 CONVENTION, 1963 The 1963 convention of the Esper- anto League for North America will be held July 4-7 at the Pick-Roose- velt Hoi el, Pittsburgh, Pennsylvania. This convention, held in one of America's most important cities (see pictures on the preceding pages), is a focal point for Esperantist activities in the nation. Room prices at the Pict-Roosevelt Hotel, 6th St. and Penn Ave., are as follows: $10.00 single, per day $13.00 double, per day $15.50 twin, per day (these prices include 24-hour-a-day inside parking) $3.50 per day, student rate (student shares room with two Others). Other rates must be arranged per- sonally with the manager. The convention fee is $10.00, in- cluding banquet, sightseeing tours (to U.S. Steel Homestead Works, and boat trip), and meetings. lam aro da kaduk- ~". aj domoj, nun 23 ak- roj da moderneco. La urbo rekonstruas 240 akrojn pli, kaj.planas post nelonge novajn 488. M»jo, 1963 NOVAJ LIBROJ Jus aperis tri pluaj volumetoj en la serio "beletraj kajeroj" de Stafeto, kiel parto de ties 10-jara jubileo. Kiel nia estimata Juan Regulo atentigas, la nunaj verkoj reprezentas la tipojn "ĵurnalismo, klasiktona kaj modernos- vinga poemaroj". La ĵurnalisma artikolaro estas Elin- gita Glavo, de "Verdiro". La aŭtoro do uzas kaŝnomon — kaj ne mirige. Kiel, entute, oni povas nomi ĉi tiujn eseetojn "beletro" estas la demando de la jaro. Certe nia esprimriĉa ling- vo liverus pli precizan terminon, ek- zemple "sensencajoj". La artikoloj aperis — en Esperanto — unue en an- gla tendenca jurnalo, "The Socialist Leader". Sed ĉi tiuj verkajoj ne prezentas ion tiel konsekvencan, kiel unu specifa politika linio; ili prezentas la nedisciplinajn pensvagojn de in- dividualisto, kies glavo pikcelas jen UNESKO'n ("propagandilon de la financkapitalismo"), jen mondfederal- ismon (nian Glen Turner li aparte vortlancas), jen mi-ne-scias-kion. Ne ĉiuj artikoloj estas politikaj, sed multaj rilatas al Esperanto, kaj ĉi tiuj pecoj havas konsiderindan meriton. La priskribo sur paĝoj S9-* 60 rilate la esperantisman etoson estas bona, ekzemple; ĉiam malfacilas klar- igi tion en maniero, kiu ne sonas mistifike aŭ esotere. "Verdiro" prezentas sin kiel iomete konfuzitan, sandal - portantan long- harulon-bonulon, kiu pli bone regas Esperanton ol la elementojn de eko- nomio. Provo Alfronti la Vivon estas poem- libro de Ivan St. Georgiev, bulgaro. Kvankam la verko estas teknike in- teresa, kun stilo vere distinganta, ĝi malkvietigas min. Sajne, la provo al- fronti la vivon estas al la aŭtoro tro pcniga, kredeble car li prezentas la vivon al si kiel nefronteblan. Vere, temas pri tuta orgio de pesimismo kaj sinrezigno. Mi ne konas la agon de S-ano St. Georgiev sed mi klasifikus lin sen- hezite inter la "junajn kolerulojn" hodiaŭajn. Esti cinika en nia mondo ne estas malfacile, sed kial prezenti la aferojn eĉ pli nigraj, ol ili fakte estas? Ekzemple, en la poemo "Ludo", li diras: Estas homo konscia atomo . . . La fieras pri sia atombombo kun aplombo . . . Sed li ne vidas, ke la ombro de lia bombo estas homara tombo . . . Nu, ĉu fakte oni supozas ke la homoj estas fieraj pri la Bombo? Aŭ ke ili ne konscias, pri la morta danĝ- ero minacanta la homaron? Mi dubas. Jen alia mallonga poemo kiu pli plaĉas, laŭ titolo "Milittempesto": Milittempesto saĝoforesto raci' en kesto al homar' — pesto al pesto — festo . . . Resume pri St. Georgiev: signifa lingva talento, originalaj stilo kaj vorta jonglado, sed vivpercepto kolor- ita—ĉiam nigre. Laŭ pli klasikaj linioj estas Ekzilo kaj Azilo, de Emba (Emeriko Baran- yai). Jen poemaro interese kontras- tarrta kun tiu de St. Georgiev. Emba— kiu cetere vere havis kaiizon por plendi pri la mondo kaj pri sia aparta sorto — tamen pentras per plena kol- oraro, eĉ kun lirika perceptemo. Li havas la kvaliton sentigi amaron kaj dolĉon samtempe. Emba verkis por la gazeto de SAT. Kvankam liaj versoj ne havas poli- tikajn motivojn ĝenerale, la fakto de liaj politikaj tendencoj montriĝas Majo, 1963 p. S3 *;-:.'JL':" unu-duloke. (Estas ŝoko legi pri ruĝa kaj verda. steloj flank-ĉe-flanke en la poemo "Lampo kaj Steloj".) Emba ne havis feliĉan vivon. Li suferis pro tuberkulozo kaj estis ĉiarft malriĉa. Esperanto estis al li kara kaj la novaĵo, ke ĉi tiu kolekto de liaj poemoj aperos presite lurnigis la lastajn semajnojn al lia febro-kaptita korpo. Kiel malgajige lerni, ke li ne ĝisvivis por vidi la libron. . . . Antaŭ ol ĝisi, ĉu mi rajtas fan demandon: kiu scias la aŭtoron de la sekvanta, la "plej mallonga poemo en la mondo"? Ino—■ fino. David Richardson Oriento kaj Okcidento, Al Reciproka Kompreno? de Georges Fradier. Tr. C.D.A. Capp. Eld. Universala Esperanto-Asocio (kun la helpo de UNESKO). 50p., + 8p. de bildoj, broŝ. Prezo: 6 steloj. Lingvo: bona Preso: bona Takso: rekomendata Probable, kiam estos pasinta la unua jarcento de esperanta historio, la utileco de Esperanto, kaj ĝia val- oro, speguliĝos ne tiom en la solvo de la lingva problemo (kiu nun ŝajnas tiel ĉiereganta kiel antaŭ 1887), kiom en la' proksimigo de vastaj kvantoj da personoj el ĉiuj partoj de la mondo. Ci tiu fakto, nur duone kon- sciata de la plej multaj el ni, kaj apenaŭ pritraktata en niaj propagan- diloj, estas la plej granda pravigo por la dediĉo al Esperanto de laboro kaj tempo. Kaj tiu fakto estas ĝuste la faktoro, kiu donas al la nova UNES- KO-libro valoron . netrotakseblan. Oriento kaj Okcidento, Al Reciproka Kompreno estas la libro kiu, kvan- kam neniam ĝi mencias Esperanton, trafas la kernon de nia movado kaj donas al ĝi sencon. Ci tiu libro estas sisteme, kaj sen- kompate detrua. Sen hezito kaj sen paŭzo ĝi tramarŝas la kliŝojn, priridas la mitojn, kaj malgravigas la tradici- ojn, kiuj firme kredigas pri "aparteco" de la "oriento" kaj "okcidento". Post lego, oni ŝokite konscias, ke tio kion oni de infaneco nomis "okcidenta civi- lizacio," "okcidenta kulturo," eĉ "ok- cidenta historio" estas nur romanistaj imago j—kaj, eĉ pli ŝokite, ke la "orienta kulturo," "orienta civilizacio," kaj "orienta filozifio" estas egale parto de fantazioplenaj rakontoj anstatan de realeco. La libro estas kruda apelacio al la moderna homo pensi moderne pri sia mondo. Gi vivkolore prezentas al ni la fakton, ke nia mondkoncepto — eĉ inter la plejedukitaj — estas pli kon- forma al fabelmondo ol al la vera. Gi alvokas, ke ni strebu koni nnu la alian. Kaj ĝi donas ridinde simplajn sugest- ojn por efektivigi tion. Kiu legas tiujn sugestojn, ekkonscias pri la granda rolo kiun jam nun havas Es- peranto en la efektivigo de ĝenerala informado al ĉiu parto de la mondo pri la aliaj partoj de la mondo. Car la libro estas entuziasmiga, ni facile pardonas al ĝi la trosimpligojn. Hi abundas, kaj la leganto legante eble plurfoje ekkoleros pro ili, kaj paŭzos por disputi kun la presitaj vortoj. Sed eĉ tio indikas ke la libro plenumas sian celon, ĉar ĝi devigas ke oni komencu pensi anstataŭ facilanime akcepti la pseŭdoetnogTafiajojn ĉieakceptatajn. Ci tiu ne estos la plej plaĉa libro, kiun vi legos en Esperanto. Gi ne estos la plej simpatiiga. Nur ĝia kolorplena modernartisma kovrilo in- stigos, ke vi gin montradu en propa- gandekspozicio. Gi ne estos la plej diskutiga verko, kiun vi legos._ Sed ĝi ja estos la plej grava libro kiun vi legos esperante. Ne lasu gin atendi dum vi legados fuŝtradukitajn detektivromanojn. Jarlibro 1962, Dua Parto, de U.EJL Rotterdam. 1963. 21 lp. Kun rideto mi legis la vortojn sur paĝo 3, "kun plezuro, ĉar ĝia aknrata apero montras ke la ĉefaj kaŭzoj de la ĉijara prokrasto estas venkitaj" car la libro alvenis nur en marto. Tamen, eĉ malfrua, ĝi estas bonvena. Car la dua volumo *de la Jarlibro tradicie estas multrilate la plej grava parto. p." 54 Majo, 1963 En ĝi estas la detalaj jarraportoj de la diversaj partoj de la movado, kaj kutime ankaŭ valora aŭ utila aldono kiu ne perdos sian uzeblecon. Cijare la aldono estas "Adresaro de Firmaoj kaj Entreprenoj ĉe kiuj de- joras esperantistoj kaj al kiuj oni povas sin turni en Esperanto" de J. Tensen. Mi trofoliumis kaj tralegis la aldonon (68p.) kun miksitaj sentoj: unuflanke, la listo sendube estas utila, kaj estas vere valora por la esper- anta movado. Aliflanke, ĝia utileco estas efemera—probable granda parto de ĝi jam estas malaktuala, pro la prokrasto en la apero de la libro, dum la tradicia speciala leksikono kiun ni anticipas en la jarlibro pli solide kontribuas al la tuta movado. Tamen, oni povus argumenti, ke per apero en la Jarlibro la listo atingas ĉirkaŭ 7000 personojn, dum se oni eldonus ĝin aparte ĝi plejfavore atin- gus nur malgrandan onon de tiu nombro. Sekve, la valoro de la listo estas multe obligita, car ju pli da personoj ĝin uzas, des pli ĝi kon- tribuas al la movado. Dua Oficiala Bulteno, de la 48a Universala Kongreso de Esperanto— 2a Internacia Arta Festivalo. (Rot- terdam: U.E.A., 1963.) S6p. Bros. Senpaga al kongresanoj. Partoprenontoj en la U.K. ĉijara estas bone prizorgataj. Ci tiu bela libreto, kiun ornamas 12 paĝoj da fotoj, donas la provizoran skemon de la kongreso, utilajn informojn pri loĝado, veturado, specialaj eventoj, kuponojn skribendajn por enskribigi sin, kc. Iom tro koncizaj estas kelkaj part- oj, kaj la plurloke ripetita admono ke oni ne sendu leteron al la loĝiga servo, sed ĉiun deziron indiku sur la kupono, estas timiga. Speciale, car, ekz., la kupono (kaj la tuta.libro) ne eĉ unu vorton diras pri la kunloĝigo de geedza paro, kaj por mendi duper- sonan liton por tia paro oni vane serĉas rimedon. Oni povas longigi la kongresan semajnon al 17 tagoj, se oni parto- prenas kaj la antaŭ- kaj la post- kongresajnaranĝojn. Kaj la diversaj ekskursoj ŝajnas allogaj. Unitarianoj kaj Universalistoj Kre- das, 8 paĝa faldfolio; Antaŭfonda Bulteno de la Urutara Univeraalista Esperanto - Societo, 8p., 16 x 12 cm Ambau senpagaj, la urlua ricevebla de la Church of the Larger Fellow- ship, 25 Beacon St., Boston 8, Massa- chusetts; la dua, ricevebla de Jim Deer, 12946 NE Hancock, Portland 30, Oregon. Ci tiu ŝajnas esti la jaro de mal- grandaj sed tre gravaj broŝuroj. Kio montras la maturecon de Esperanto kaj ties movado estas ne la sola pro- pagandado pri ĝi, sed la praktika aplikado de ĝi al la problemoj de la vivo. La Unitara Universalista Asocio estas anglalingva eklezio, speciale (sed ne ekskluzive) usona. Gi celas esti eklezio de "liberpensuloj", t.e., de personoj kies pensado estas ligita nek per dogmoj religiaj nek per dog- moj kontraŭreligiaj. En la praktiko, ĝia anaro multe varias rilate al sia konceptaro, kaj ĝuste tion ĝi bon- venigas. Esperantistoj, kiuj deziras plilarĝigi sian religian konceptaron, aŭ kiuj opinias ke Esperanto devus ankaŭ servi iun apartan religian grupon, jam disponas pri diversaj katolikaj grupoj (speciale la Internacia K'ato- lika Unuiĝo Esperantista), konserv- ativaj protestantaj grupoj (speciale la Kristana Esperantista Ligo Inter- nacia), la Kvakera Esperantista So- cieto, Oomoto, Budhana Ligo Esper- antista, kaj eble kelkaj malpli firme organizitaj grupoj. Ci tiu nove fon- dota grupo plivastigos agrable la familion. Mi emfaze rimarkigu ke la nova esperantista agado ne estas limigota al nur membroj de la U.U. Asocio. Unu el la ĉefaj celoj estas servi al personojn kiujn la anglalingva eklezio ne atingas. Do ĉiu interesito nepre kontaktu la donitajn adresojn.—D.B. ĉu vi ŝatus orbitri? estas nomo de nova kartludo, eldonita de Esperanto- Press. Gi konsistas el 58 kartetoj, donantaj demandojn kaj respondojn intermikseblajn. Prezo: 35 cendoj (5 steloj). Mendu de Esperanto Press, Oakville, Ontario, Kanado. Majo, 1963 p. 55 JUNULARO ESPERANTISTA DE NORDAMERIKO Sendependa organizo aliĝinta al TEJO. La nunjara kampanjo Jaro de la Junularo, kiun organizis UEA kaj TEJO, celas precipe informi al la pliaĝuloj pri TEJO kaj ĝiaj aktivecoj, kaj doni pli da atento al la varbado de gejunuloj por la Movado. Sed inter la nerektaj rezultoj de la kam- panjo estas subita kaj tre bonvena kresko de debato ĉe la gejunuloj mem, cele al preciza difino kaj esploro de la celoj kaj aspiroj de TEJO kaj la junulara movado esperantista ĝen- erale. Estas do bone ke ankaŭ ĉe JEN oni pli detale ekzamenu la propran organizon kaj faru al si precipe la demandojn Cu entute Nordameriko bezonas junularan sekcion? kaj Kiu- maniere JEN povas kontribui al la ĝenerala bono de la movado en Nord- ameriko? Ekster JEN mem, ni konstatis emon inter la pliaĝuloj suspekti la motivojn de nia eta organizo: "Kio ne bonas ĉe la Revuo? Kiel gejunul- oj malsimilas nin? Cu ili ne klopodas subfosi nian agadon?" Nu, kontraŭ- batd ĉiujn tiajn argumentojn postulus rnultajn paĝojn, kaj simple kaj naive aserti ke ni fakte laboras kiel ĉiuj ordinaraj Esperantistoj por la bono de la Internacia Lingvo, tio eble ne kontentigos niajn dubantojn. Ni ne kritikas ilin pro tio. Bona Esperantisto ankaŭ devas esti bona taksanto: li devas daŭre kaj inteli- gente ekzameni kaj reekzameni siajn proprajn agadon kaj motivojn kaj tiujn de aliaj, aprezante ilin kontrau la kriterioj de utileco kaj akordo kun niaj celoj. Laŭ ni, JEN ja akordiĝas kun la ĝeneralaj celoj de Esperanto. Unue, ĝi donas al gejunuloj la okazon praktiki tiun jam dum generacioj ak- ceptitan rajton rekonsideri la metod- ojn kaj aspirojn de iliaj antaŭuloj— bonan kaj sanigan rajton kondide ke eventuala kritikado estas inteligenta kaj sagaca kaj la rajto do ne misuz- , ata. Due, ĝi liveras al gejunuloj la senton ke ili apartenas al tutmonda, JUNULARO ESPERANTISTA DE NORDAMERIKO Sendependa organizo aliĝinta al TEJO. vere tutmonda, organizo de junaj geesperantistoj (TEJO)—kaj ke ili do iusence pioniras la estontecon. Trie, ĝi dedicis sin al esploro de metodoj plej bone allogi la gejunulojn al la Movado, kaj do plej bone montri al ili ke Esperanto valoras la penon kaj validas nun kaj estonte kiel es- primilo en di tiu nia dividita mondo. Sed la plej grava kaj konvinka argu- mento por JEN kuŝas en JEN mem— kvindek junaj geesperantistoj kune laborantoj ppr atingi laŭ ni plej altajn idealojn, du tio ne meritas la respekt- on kaj simpation de la ĝenerala Mov- ado? Laŭ la estroj de ELNA jes-^- pro tio di tiu paĝo. Ni, la gejunuloj, volas do montri al vi diuj, kion ni kapablas. Komprenebla kaj apoginda deziro? Por membrigi en JEN: jarmem- breco (inkl. abonon al la JEN-bul- teno) kostas $1.00 aŭ egalvaloron. La organo daŭre aperos almenaŭ dumonate, kaf ni esperas povi fari ĝin monata. Persono pli ol 30jara povas pagi unu dolaron por abono, aŭ 5 dolarojn por subtenanta mem- breco. Pagojn sendu al Stan Cohen, 16 Long Ave., .Allston 34, Mass. Ci tiun paĝon redaktis por la Revuo Humphrey Tonkin. Cion por la JEN-redakcio, kaj komunikojn pri JEN, sendu al ĝia oficejo de Richard Kollin, 30 Avenue B, New York 9, New York. Ni atentigas, ke estas la espero de T.E.J.O. (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) komenci eldonadi propran gazeton en 1964. Provan numeron oni volas publikigi jam di- jare. Por subteni la novan eldon- agadon, estas starigita Fondajo Junu- lara Gazeto, al kiu oni povas sendi mondonacojn. Se vi volas kontribui al la komencigo de tiu nova gazeto, bonvolu kontakti Humphrey Tonkin, 7 Linnaean St., Cambridge 38, Massa- chusetts. p. 56 Majo, 1963 RECENT EVENTS IN ESPERANTO Postage Stamps bearing text in Esperanto have been published by eight countries. Recently two new postcards bearing printed stamps in Esperanto as well as the green star emblem of Esperanto were issued by the Ministry of Communications of Poland. Pictured below is the 1.50 zl. postcard; the other has a stamp value of .40 zl. K» 1,1 )«„• l*»7 «/'"» ,„ l«n„™ la mm, laatililiiii ill la iiiliriiami Hilar,, Eifarniilii. KARTKA POCZ'IOUA POSTKAR'I () ad 75 JUBII.BA JARO KSPBKAVI1 1H87 igfa l/i/ma Eichholz, Esperanto, OakvtMe, Kan ado. The Nuclear Research Center at Grenoble, research institute of the French state atomic energy commission, has instituted an Esper- anto section. Financial support has been granted for a library, translation service, courses, etc. Two periodicals, Nucleus and Chemie Analytique, have begun to include articles written in Esperanto. Foreign language teaching in Europe has taken on a new aspect, as a result of an agreement between France and Germany. Accord- ing to the agreement, preferential treatment is to be given to French in German schools, replacing English which has up until now been given primary place. UNESCO's "East and West" project has naturally attracted the attention of many Esperantists, particularly because the Universal Esperanto Association enjoys a consultative status with the U.N. organization. Early this year a 50 page booklet, "Okcidento kaj Oriento: al Reciproka Kompreno?" was published in Esperanto to support the project. A grant from UNESCO subsidized the publication. Newest magazine in Esperanto is "Monda Kulturo," a quarterly which commenced publication late in 1962. Devoted to the arts, the magazine has already begun to make a contribution to the Esperanto literary world. A Frieze of Canadian Flora and Fauna will encircle the room above the bookshelves at the Universal Esperanto Association, NieuweBinnenwegl76, Rotterdam, Netherlands KANADA ĈAMBRO EN LA DOMO DE UEA En Oktobro, 1961, la Universala Esperanto-Asocio aĉetis novan domon. La domo, en Rotterdam, Nederlando, estas tre granda, kaj U.E.A. invitas la esper- antistojn de la mondo helpi prepari la internon de la domo. La sistemo elektita estas, ke grupo (aŭ individua persono), aĉetas por U.E.A. la meblojn kaj dekora- ciojn, kaj helpas rekonstrui, por unu ĉambro. La ĉambro ricevas nomon sugestitan de la helpanto. La 20an de januaro, esperantistoj kaj amikoj de Esperanto estis invitataj al Ridpath Ltd., Toronto, por inspekti la meblojn sendotajn al Rotterdam por "Kanada Cambro" en la domo. La ĉambro estas donaco de Dorothy McLaughlin Henderson, honore al la kanada filantropo George William McLaughlin (fondinto de General Motors of Canada). Glossary: En — in la —the Asocio — association aĉetis —.bought nova — new domo —■ house estas — is; estis, w tre — very granda — big kaj — and de — of; by mondo -— world ke — that aŭ — or por — for meblojn — furniture unu — one nomo — name helpanto — helper amikoj — friends al — to donaco — gift filantropo —philanthropist fondinto — a founder THE DECLINE OF ENGLISH AS "WORLD LANGUAGE" German Chancellbr Conrad Adenauer has revealed that French will now replace English as the preferred foreign language in German schools. This is one result of the recent friendship pact between France and Germany. As the treaty also calls for increased attention to teaching German in France, presumably there will be less English taught there, too. This is just one more indication of the decline of English from its claimed position as the modern "universal language". In spite of a spate of magazine articles (written, published and read in English-speaking countries) the world is not champing at the bit to adopt English. The most-spoken language is of course not English at all, but Chinese. And the percentage of the world's people who speak English capably is not increasing, but decreasing year by year. One reason is that the newly forming countries of Africa and Asia are rejecting the languages of their former colonial "masters" in favor of local idioms, just as fast as they can. In Ceylon, for example, less than 6.3% of the population can read and write English, although schools were conducted only in that language during the long British tenure. Most of the developing countries which continue to use English in their schools—and the same is true of French in former French colonies—do so only because school texts are not available in local languages thus far. History shows the influence of a language waxes and wanes simultaneously with the political influence of the native speakers. As Anglo-American influence in the world recedes—through loss of colonial power, and the rise of independent Europeanism, for example—a corresponding decline in the importance of English is inevitable. The claim that English is especially suited as an international language is equally without foundation. All national languages present extreme difficulties to learners, so that for most persons, real mastery of any foreign language is a virtual impossibility. Each year our schools teach thousands of students foreign tongues, but rarely can a graduate carry on an intelligent conversation or write a correct letter, even after years of study. The same is true of foreign students of English. Ours is, of course, one of the most expressive languages, whose literature may well be the finest in man's history. Yet any resemblance between the English of Shakespeare and Shaw, and that spoken by the average European or Asian student, is pure coincidence. The thousands of subtleties which enrich our tongue not only are lost on him, but are his major stumbling block—besides spelling, which trips up even natives all too often. By contrast, Esperanto can be learned by the average person in a reasonable time. A few weeks or months are enough for most people to gain a working knowledge. And as a neutral language, not identifiable primarily with any country or bloc, there can be no political objection. Esperanto is no Utopian dream, but a practical reality of today. As the living language of a living people—at least a million of them, in all parts of the globe—Esperanto not only proves that a world language is feasible, but is itself the one most practical candidate for the job. AN ESPERANTO CURRICULUM GUIDE FOR ELEMENTARY SCHOOLS by Lavina M. Parsons. 54 (mimeographed) pages. January, 1963. * The preparation of this guide was part of the work for the degree of Master of Arts at San Francisco State College. It fills a need now beginning to be felt as more and more elementary schools in our country are introducing Esperanto into their programs. It is, as far as I know, the second such curriculum prepared for English speaking schools, the first being the (much less detailed) syllabus for the Australian state of Tasmania adopted by that state in 1961. The approach followed in this curriculum guide is the oral approach which is currently replacing the traditional grammar and tears method still all too common in Esperanto classes. From the first, children talk Esperanto, and abundant provision for audio- visual aids is made. The course is divided into ten units, Introduc- tion to Esperanto (greetings, alphabet, numbers, colors), the Classroom, the Family, the Home, Time and Calendar, Letter Writing, Food, Science, Transportation, City — Country and the World. A faithful following of the program would result in the children speaking, playing, corresponding, and thoroughly enjoying Esperanto. A commendable appendix to the curriculum includes a number of song texts (45 in all) suitable for the classroom. The majority of these are very well chosen. It must be noted, however, that some (Frato Jacjo, Lernejaj Tagoj, Hejm' sur la Step', Ho Kien Iris Hundeto de Mi, Brilu Brilu Eta Stel', and La Sankta Nokto) contain serious grammatical errors which make the songs unusable without rewriting, and misprints are abundant in most of the Esperanto texts throughout the book. This guide should be given very careful consideration by anyone planning a course for elementary school instruction in Esperanto. Vs3B^ TUa, Tttond* Stfi&uutta Nova Libroservo estas establita de Ken Friedman, sub la nomo Esper- anta Libroservo, 6361 Elmhurst Rd., San Diego 20, California. Televido: la populara programo "I've Got a Secret" pritraktis Esper- anton antaŭ nelonge. La program- uloj ne sukcesis diveni la sekreton, ke uniformitaj gastoj estas Esperanton- parolantaj membroj de la armea "Ag-' gressor Force." Gazetoj: En Time Magazine, la 22an de februaro, artikolo kaj bildo pri nia membro David B. Erickson aperis en la scienca sekcio. La Alumni News, de New York Uni- versity, en sia novembra numero pub- likigis artikolon de D-ro William Marquardt pri eblaj solvoj al la ling- va problemo; en februaro, ĝi pub- likigis respondon de David Richard- son; kaj ĝi ankaŭ aperigis leteron en Esperanto, de Eskil Svane, kun re- daktora respondo ankaŭ en Esper- anto. En Cleveland Ohio, la Wiado- mosci Codzienne, pollingva jurnalo, aperigis duonkolonan redaktorartikolon pri Zamenhof, je la 20a de decembro; en januaro, la 14an, oni aperigis la adresojn de ELNA kaj la reprezent- anto de IKUE, S-ino William Mc- Grogan. En la West Point Repub- lican, de West Point, Nebraska, Paul Goiter publikigadas anoncojn de proks. 30 linioj, pri Esperanto. Kaj en Youngstown, Ohio, la Catholic Exponent grande raportis pri la vizito de Patro Gabriel Pausback al la domo de la familio McGrogan en Warren Ohio; rezulte, nova semajna klaso en la katolika centre Lernejoj: Margaret Barkley, de San Mateo, instruas Esperantoklason por infanoj en la Sunnybrae School, sabatmatene. La klaso estas por in- fanoj jam iom lernintaj Esperanton. En Areata, California, la Humboldt State College festis sian SOan jaron per inaŭguro de nova biblioteko. La unua eskpozicio en la apudenireja ek- sponejo estis Esperanta, Antau la NIA REVUO NUN MONATA Certe vi rimarkis la daton sur nia kovrilo. Eble vi tamen ne serioze konsideris la sig- nifon. Dum la restantaj mon- atoj de la jaro, la Nord- Amerika Esperanto - Revuo ap- eros monate. Tiu progreso (ni ja rajtas rtere diri tion) estas pro la malavara financa helpo de la abonantoj, kiuj donacis iom ekstre por la celo; kaj pro la kresko de la abonantaro. La dikeco de la gazeto tamen estas iom malpli granda. Eble vi volos esprimi vian plezuron pro la pliofteco, kaj vian de- ziron por pli dika gazeto, per donaceto. Sendu al la kasisto, kun peto ke oni uzu la monon por la gazeto. Kaj ne forgesu ke la redak- toro atendas viajn leterojn kaj artikolojn. ekspozicio, Joŝiko Kajino prelegis publike, tiel preparante interesiĝon pri Esperanto. Ankaŭ en Areata, Mary Murray instruas Esperanton al sia lerneja klaso (4a jaro, elementa lernejo), kaj krome klason al plen- kheskuloj. Radio: Oni formas mondan grupon de esperantistaj radiistoj, provizore nomita la "Societo de Profesiaj kaj Amatoraj Radio - Komunikantoj" (SPARK). Radiistoj parolantaj Es- peraston, kontaktu Ed Lindberg (W2CIL), Bowmansville, New York. Religio; Novan societon.la Unitara Universala Esperanto - Societo oni klopodas fondi. Interesatoj kontaktu Jim Deer, 12946 N.E. Hancock, Port- land 30, Oregon, Usono. Majo, 1963 p. 61 Ken Miner: JUNULARO —ĈU VALTDA KONCEPTO? Ni ĉiuj scias, kio estas junulo: juna homo, Estas tiu -aro kiu suges- tas, ke la junaj homoj de iu nacio povas esti iamaniere klasifikita, kvazaŭ aparta socia fenonieno havanta iel apartan rolon en la kulturo. En multaj landoj, kiam oni parolas pri "la junularo" tio efektive signifas "la studentaro," car universitatanoj ja havas certgradan potencon en naciaj politikoj, moraj evoluoj ktp. eĉ dum lernadaj jaroj, kaj ofte agas pli- malpli kolektive por protesti kontraŭ maljusto aŭ filistreco flanke de "ol- duloj". En Usono, tia junulara spirito iom mankas, car — pro certaj kvalitoj de la usona kulturo — oni ofte trovas junulojn, kiuj jam posedas oldule fiksitajn ideojn tiel forte mensregan- taĵn, ke preskaŭ nenia diferenco vide- blas inter la aĝoj 20-90! En Usono, la ĉefa problemo de la tipa junulo estas la eventuala atingo de iu mis- tera "sukceso", kaj tio instigas al precipe mondecaj atingrimedoj — simple pro tio, ke la ideo de "suk- ceso" estas konkrete bildigita enmense jam de tre frua ago. Tamen eĉ en Usono estas koheraj junularaj agadoj; la plej notinda nuntempe estus la porpaca movado — tre ekstertipa mon- triĝo de la tradicia junulara spirito. En la E-movado ankaŭ ni havas junularan spiriton: kiam TEJO (Tut- monda Esperantista Junulara Organ- izo) fondiĝis antaŭ la Dua Mond- milito, ĝi fondiĝis kiel sendependa organizo kaj nur poste kuniĝis kun UEA. Alivorte, la olduloj ne diris, "Karaj junuloj, ĉu ne estus oportune ke ni.havu sekcion speciale por vi?" Ne! La gejunuloj mem vidis la opor- tunecon. Jen estas tia tradicia junu- lareco pri kiu mi parolas! La samo okazis koncerne JEN (Junularo E-ista de Nord-Ameriko), kvankam esperan- tista junularo en Usono aperis ko- mence iom groteske, kiel mikrokosmo en mikrokosmo. Tamen eĉ malmult- nombreco havas sian avantaĝon: kon- centrigita' energio. Historie gravega religio fondiĝis de nur 12 homoj, el kiuj nur kelkaj estis vere aktivaj! Koncentrigita energio . . .* Cu la junulara movado nur age diferencas disde la "oldula"? Mem- evidente ne. Ne forgesu, ke gejunuloj facile enuiĝas — ne subtaksas — sed laŭnature enuiĝas pro troa ripetado de la samaj ideoj. Minimume do, ili tendencas nove esprimi la malnovon, se ne efektive krei novon! Cu ili tiel emas pro malrespekto, spitemo, trofiero, detruemo? Tute ne. Ili devas tiel agi — car tio estas juneca psikologio, tiel obstina kiel la ro- tacio de la tero — kaj sen ĝi estus nenia progreso, ĉu en nia movado, ĉu en iu alia mondafero. La konver- sacio, la pensmaniero, la ag-metodoj, la gazetaro, kaj eĉ iomete la lingvo mem de la junularo esence distingiĝas de la oldularo. Banale estas ripeti la memevi- dentan fakton, ke la junaj e-istoj de la nuntempo estas la estonta movado. La TEJO-uloj de la aktuala momento morgaŭ estos UEA-uloj — ilia mal- apero estas preskaŭ absurda ideo, car ĉu vi ne scias, kara leganto, kiel nia lingvo sin kroĉas en homaj men- soj kaj koroj? En la vortoj de la senmorta d-ro Mizantropo**, "estas malfacile mallerni la lingvon . . ."! Ne, ĉi tiuj junuloj ne malaperos. Cu vi ne interesiĝos pri TEJO dum ĉi- aktuala Jaro de la Junularo? *Ni forgesu nunmomente pri s-ta Paŭlo. **Humura rubriko en pluraj junu- laraj gazetoj. KIAL NE? vigla gazeto de la Junularo Esperantista Brita. Fotopresita. Ses numeroj jare, entute pli ol cent pagoj. Abon- kotizo $1 jare, ĉe H. Tonkin, 7 Linnaean Street, Cambridge, Mass. p. 62 Majo, 1963 Armand Su PRI JULIO BAGHY Julio Baghy estas precipe tre kara amiko de la junularo. Kvankam li mem jam apartenas al la olda gener- acio, li bonege komprenas la sopiron, la amon kaj precipe la korojn de junuloj. Ciu ajn, junulo, mezaĝulo aŭ lia • samaĝulo trovas en li la plej bonajn homajn kvalitojn, kiujn pose- das nur homo kun purega animo. Estas preskaŭ nekredeble, ke tiu granda homo, kiu multege suferadis en mizero kaj malriĉeco, tiom multe kontribuadis al nia kulturo. Lia mar- tira vivo en la junaĝo jam fariĝis legendo en nia Esperanto - historio. Ciu, kiu lin konas persone, aŭ per liaj verkoj aŭ per la korespondado, trovas en li la modelan homon: modesta laŭ naturo, riĉa laŭ spirito, talenta laŭ verkado, simpatia laŭ aspekto. En mia ĉina patrujo, la nomo Julio Baghy estas sufiĉe konata. Li fam- iĝis en Cinujo preskaŭ je la sama tempo, kiam li akiris famon en Europe Lia grandioza romano "Vik- timoj" aperis en ĉina traduko jam antaŭ preskaŭ 35 jaroj. La fakto, ke lia belega romano "Printempo en la Aiituno," aperinta en ĉina traduko en 1932, atingis 16an eldonon en 1952, jam sufiĉe atestas pri lia populareco ne nur en Esperantujo, sed ankaŭ ekster ĝi. En 1949, estante 12-jara knabo, la nomon Julio Baghy mi ekkonis unua- foje. Sed post pli ol 10 jaroj, en 1960, mi legis Han kortuian verkon "Printempo en la Aŭtuno" unuafoje. Tiu ĉi am-rakonto tiel bele teksita de sia aŭtoro per la belega lingvajo min profunde kortuŝis. Mi ĝin legis, ĝis larmoj vualis miajn okulojn. La bela imago de Eva estis profunde ĉizita en mia koro. Kaj mi sentis eĉ doloron disiĝi for de ŝi, kun tiu bela, dolĉa kaj bonkora knabino, mia ideala knabino, kiun mi vane serĉadis dum 10 jaroj! Ferminte la libron, mi tuj eksentis solecon, kvazaŭ meze de la dezerto. Cu estas eble ren- konti la belan Evan en la reala vivo? Senkonscie mi dronis en la senfinaj revoj. Cu estus dece skribi al li? Cu li respondos al mi, ordinara jun- ulo? Sed la ĝojo pro la legado de lia verko kaj la dubo pri la sorto de Eva min devigis skribi al li. Baghy estas poeto! Tiam mi jam havis la feliĉon ekkoni lian poezion en "Es- peranta Antologio." Liaj versoj estas same ravaj kiel liaj prozoj. Cu estas dece skribi al li poemleteron? Cu mia mallerta lingvajo ne ridigos lin pri mia malbona scio de Esperanto? La poemleteron mi verkis jam en printempo de 1960. Sed pri la for- sendo mi hezitadis dum kelkaj mona- toj. En oktobro fine mi decidis sendi gin al Baghy. Jen mia unua poemletero al Baghy: Saluton, mia amata poet' hungara, de soleca kaj meditema junul'. Kiu, vin legante en la hor' amara, larmis kortuŝe en malhela angul'. La knabinon idealan mi serĉadis, sed senresponda iĝis mia alvok'. Tra la mond' vane mi travagadis. Cie min pikis nur la kruela mok'. Majo, 1963 p. 63 Sed je unu printempo en la aŭtuno, ekaperis antaŭ mi la bela Evo. Si estas kiel unu radi' de surto, penetris en la neston de mia revo. Ciuj ŝiaj vortoj min kortuŝis vere, kaj min korisolas en la soleca hor'. Mi ŝin amas kaj adoras tenere, kaj konsideras mia vivanta Amor'. Jen estas ŝi! delonge serĉata, l'animo plej pura — Dia filin'. Oh, kara paĉjo, mia poet' plej amata, diru do, ĉu eblas mi rekonti sin? Nur post kelkaj semajnoj, el Buda- peŝto venis la longa respondo akom- panata de lia plej freŝdata foto: . . . Do vi estas nova promeso por nia originala literaturo kaj mi ĝojas, ke mi povis servi kiel an- taŭulo ankaŭ por vi. Mi deziras al vi multajn sukcesojn. Kio koncernas la respondon al via demando, al la lasta verso, per- mesu rimarki, ke TIU printempo en la aŭtuno pasis jam antaŭ jar- dekoj, ĝi estas kreita laŭ fantazio el revoj de poeta koro.—Nu, tamen senresponde lasi vian demandon poetan estus nedece. Supozeble vi jam havas tian EVA, kian ankaŭ via fantazio kreas. Tian tantazi- kreitan Eva-n havas ĉiu poeto kaj se la vivprezentita reala Eva ne similas al la imagita persono, nu, tial estas poeto — poeto, ke li bel- vorte ŝminku ŝin tia, kia estas la ĉarmulino, vivanta en la sonĝo- mondo. Tiun ĉi leteron mi longe kaj plur- foje legadis. Kia granda ĝojo por mi, ke Baghy .jam min konsideras "juna kolego" kaj "nova promeso"! Li kunsendas al mi ankaŭ du siajn lastatempajn poemojn por min re- kompenci. Lia unua letero estis datita je. la 18-a de novembro, 1960, ĝuste unu tagon antaŭ mia 24-jariĝo. Gi estas al mi kvazaŭ nova lumo, kiu benis mian 24-jariĝon. Kaj de tiam, Baghy fariĝis ankaŭ mia "paĉjo," kiu mian koron varmigas per paĉja amo. Lia donacita portreto de tiam staras sur mia skribotablo. ĉiufoje rigardante ĝin, mi sentas novan esperon kaj novan kuraĝon. p. 64 Ce li (pli precize: ĉe liaj leteroj) mi sentas min jam ne plu sola, kvazaŭ infano ĉe sia amata paĉjo. Li min ĉiam kuraĝigas per varmoplenaj vortoj kaj utilaj sugestoj kaj konsiloj. En sia letero de la 21a de marto, 1961, li skribis al mi, i.a.: . . . dediĉi mian vivon al nia kul- turafero kaj surpaperigi miajn pen- sojn donis al mi mem plusan en- havon en la vivo, unuavice konsolis min mem per la penso, ke iel mi povos esti utila por la homoj kaj helpos, eĉ se tre modeste, en la pionira laboro por krei la funda- menton de nova internacia kulturo, respegulanta la plej noblajn ten- dencojn de tiuj gefratoj en la tuta mondo, kiujn ne kontentigas la collarĝa horizonto de la nuntempo. Dum mia klopodado mi havis ofte ĝojon, kiam mi renkontis samce- lanojn talentajn kaj persistajn, car ĉiujoje mi; sentis refreŝiĝi la propran energion, plifirmigi la propran kon- vinkiĝon. Jen, kara Armand, via letero estis ja simila renkonto, donacanta al mi ĝojon, konsolon, . . . car en via juna koro facile povus neelŝireble diverĝiĝi la radik- oj de ideo, konscia homamo, per- sistemo por batali je intereso tuth- omara. . . . se viajn kapablojn vi dediĉos al la servo de la HOMO, al la kultivado de ideoj pri homa solidareco, al vojpreparo pri inter- popola harmonio, bazanta sin sur la leĝo de egalrajta reciprokeco, al komprenema amo de viaj homfrat- oj, tiam certe vi havos distingindan vivon, kaj spite al la intertempaj trompiĝoj, suferoj vi povos diri la samon, kion mi nun diras en mia 71-a jaro: Se mi povus rekomenci la vivon, se mi devus refoje pagi per la samaj larmoj kaj suferoj, tamen mi elektus denove tiun ĉi vojon, sur kiu mi renkontis revojn kaj homajn korojn, valorantaj pli ol oro kaj gemoj — sea — sed esti labdranto por homoj signifas multe da seniluziiĝoj, kiujn ni mem devas venki kaj per tio ebligi la daŭrigon de la laboro. En liaj leteroj mi ĉiam trovas tion, kio estas ankaŭ en liaj verkoj: sin- cera amo, nobla persono, ega simpatio kaj modesteco. Kiom multe mi de- Majo, 1963 vas ankoraŭ lerni ĉe li pri la verkado kaj pri la vivado! En 1961, post reveno el la 46-a U.K. de Esperanto en Harrogate, Baghy skribis al mi je la 12a de septembro el Budapeŝto: "-i- viajn poemojn mi legis dum klubvespero. Estis sukceso—." Kia granda ĝojo por mi, ke Baghy, la plej amata poeto en Esperantujo, deklamis poemojn de mi, tute ne- konata juna debutanto sur nia poezia kampo! Al budapeŝtaj esperantistoj li tiel afable prezentis la versojn de sia juna ĉina "filo" kaj sia juna kolego. Alproksimiĝis la nova jaro 1962. Kiel surprizan novjaran donacon, Baghy sendis al mi sian novan lirikan dramon "Sonĝe sub Pomarbo," pere de sia angla "poetfilino" Marjorie Boulton, kiu afable sendis ankaŭ sian propran poemaron "Cent Gojkantoj" al mi. Dank' al paĉjo Baghy, mi komencis korespondadi kun mia "poetfratino" Boulton! En siaj leteroj Baghy ofte menciis pri sia malbona sanstato kaj la astmo, kiu lin terure turmentadas. Hejmen- veninte al Svedujo, li skribis al mi je la 24a de septembro: . . . Vi ja scias, ke mi havas gravan astmon kaj ĝi tre torturas min, malhelpas en la laboro plej ŝatata de mi. Volonte mi sur- paperigus longan leteron por vi, sed mi. havas neimageble multajn leterojn kaj oficialajojn, kiujn kon- tentige fini povus nur 25-jara kaj ne 72-jara J. Baghy. Sed al mi ŝajnas, ke Baghy ne nur sukcesis plenumi siajn poresperantajn devojn, sed ankaŭ faris multegon por nia Movado kun junaĝa energio. Cu tiu, kiu legis liajn lastatempajn verk- ojn, aŭskultis liajn entuziasmigajn paroladojn kaj prelegojn, povus difi, ke ĉio estis farita ne de 25-jara Baghy sed de 72-jara Baghy? Nun mia skizo pri Baghy devas finiĝi. Cu mi jam diris ĉion, kion li meritas? Ne, tute nel Pri Ha vivo kaj liaj verkoj oni devu» skribi plur- volumajn librojn! Julio Baghy, tiu ĉi noblega homo, jam varmigis mil korojn per sia paĉja amo kaj kortuŝaj verkoj, kiuj ja pore- terne vivos kaj memorigos nin pri li —■ la simbolo de nia esperanta kul- turo! Estu diam sana kaj vivu ankoraŭ multajn jarojnl Tio estas ne nur la deziro mia, sed de ciu esperantisto en la mondo. 'KĜtetfeoKd- rftfiHCrf Bulgarujo: Nikola K'. Tarakdiev, Str. Asparuh 9, Plovdiv. Cekoslovakujo: Pavel Stastny, Nemejcova 4, Plzen. (22jara fraŭlo, studento. Deziras korespondi, kaj interŝanĝi bild- kartojn.) Esperantistoj en Jihlava serdas korespondantojn. Precipe por 50 komencantoj ni bezonas adresojn. Skribu al Esperanto-Grupo, Domo de Kulturo, Jihlava. Francujo: Por ekspozicio deziras esperantajn gazetojn, afiŝojn, faldfoliojn, naci- lingvajn foliojn pri kursoj esper- antaj, kc., la Esperanto-Grupo de Nice, Rene Debernardi, S6/5 Blvd. de Mont Boron, Nice A.M. Indonezio: Lie San Sien, Djl: Dagen no. 56, Jogjakarta, Javo. Lie A, Eng, Djl: Kemetiran Lor no, 20, Jogjakarta, Javo. Lie Ngo Koe, Djl: Dagen 56, Djokja/Djateng. Majo, 1963 p. 65 ;MM DE LA SEKRETARIO Inter la plej fidelaj sendantoj de poŝtrnarkoj estas Benjamin Engel (N.Y.), John Sabin (St. Louis), John Rickey (Sacramento). La poitmark- oj estas transsendataj al U.E.A., kaj ilia vendiĝo donas monon por sub- teni la varbagadon de Tibor Sekelj. Ekzistas eblo nomi stratojn laŭ Zamenhof kaj Esperanto ĉie en Usono! En la numero de la 27a de januaro de This Week Magazine (suplemento al multaj dimanĉaj jur- naloj) la serio Charlie Rice's Punch Bowl havis la titolon "Fireman Name My Street," en kiu estas dirite ke oni faras proksimume 8000 novajn strat- ojn ĉiujare, kaj urboj komencas sperti malfacilon klopodante trovi novajn nornojn. Oni menciis fajrbrigadistojn, car estas necese eviti similsonajn nornojn (ekz. Cooper kaj Hooper), kiuj konfuzas fajrbrigadistojn kiuj serĉas incendion laŭ telefona alvoko. Do, kial ne kontakti urbaŭtoritatojn, ekz. la urbplanistojn, kaj diskuti la eblon noinigi straton Esperanto Street aŭ Zamenhof Street, aŭ ambau norn- ojn por du stratoj. ' Inter; alie, menciu ke la stratoj estus tutmonde famigataj de la Esperanta gazetaro, kiam oni ilin dediĉos (aŭ simple nomos). Tio eb- ligos al vi diskuti Esperanton kun ili. La Dua Parto de la Jarlibro 1962 de UEA tute ne enhavas eĉ mencie- ton pri nia lando, en sia raporto pri la pasintjara agado por diskonigi Es- peranto, kaj pri statistiko pri ma- terialo dissendita de grupoj kaj in- dividuoj, kaj ties rezultoj. Kial? Car tiujn informerojn malmultaj grup- oj kaj personoj sendis al mi. Eble vi ne opinias ke la malgrand- ajo kiun vi faras, aŭ pri kiu vi scias, gravas, sed UEA scias ke ĝi ja valoras, kaj nin petegas sendi la in- formon por la jarraportoj en la Jar- libro. Kion vi sendu? Ci tion: 1 mencion aŭ artikolon, leteron, kc, aperintan en iu ajn gazeto ail jurnalo, pri Es- peranto aŭ pri propono por solvi la lit'.gvan problemon. Sendu eltranĉaĵon se vi povas; nepre sendu la daton, nomon de la gazeto, loko kie ĝi aperis, adreson de la eldoninto, se vi povas; sed se vi ne scias ĉmn de- talon, tamen sendu kion vi ja scias. 2 Informo pri io tia farita aŭ dirita per la radio, TV, kc. 3. Cu vi aŭ iu alia prelegis al grupo, via pregejo, sindikato, lernejo, PTA, servoklubo, kc? Ni volas scii: kiu, kiam, kie, kial, kaj la eventualajn rezultojn Gazetoj ricevitaj: Naturista Vivo, Sept., Dec, 1962; Nica Literatura Revuo, no. 40; British Esperantist, Nov.-Dcc; Revuo Orienta, Nov., Dec; Universala Revuo, Dec; SAT- Amikaro, Nov., Dec; Dansk Esper- anto-Blad, Nov.-Dec; Oomoto, Sept.- Okt.; New Zealand Esperantist, July- Aug., Sept.-Oct.; Worker Esperantist, Oct., Nov.-Dec; TEJO - informfolio no. 3, Sept.-Oct.; La Gazeto, IS dec; Norvega Esperantisto no. 8; Edukado Internacia, nov.; Brazila Esperantisto, Jul.-Sept.; Heroldo de Esperanto, 16 nov.; Esperanto, Dec; La Praktiko, Okt., Nov.; Fervojisto, Dec; Nia Voĉeto, no. 3; Tamen, no. 7; Boletin, Oct.-Nov.; Nova Civito, no. 5; Nun- tempa Buigario. no. 10; Norvega Es- perantisto, no. 9-10; Agado (Jihlava), Maj.-Jun.; Okt.-Dec; Dia Regno, Dec; Australian Esperantist, Sept.- Oct.; Denton XVII (persona letero al korespondantoj, de rotariano Nor- man Williams); Internacia Fervojisto, Dec. EHOJ EL CHICAGO Anticipante la ĉijaran kongreson en Pitsburgo, ni ne volas forgesi la ĉika- gan kongreson pasintjaran antaŭ ol mencii du speeiale atentindajn afer- ojn: unue, post pago de ĉiuj kostoj, la ĉikaga kongreso lasis profiton de $216.52, kiu estas dividita egale inter la Esperanto-Societo de Cikago kaj ELNA; due, plejparte dankende al ges-roj Forrest D. Turner, ELNA ricevis tre detalan 16 pagan raporton pri la kongreso, interpretantan la spertojn de la LKK kaj certe utilan por la preparo de venontaj kongresoj. p. 66 Majo, 1963 ESPERANTO GROUPS IN THE UNITED STATES Listed by State, City, and name of person to be contacted for further information: California: Hillsborough: Peninsula Esperanto Club (Mrs. Wra. Schulze", 410 Darrell Road). Los Angeles: Esperanto-Klubo de Los Angeles (Wm. W. Glenny, 2705 Carlaris Road, San Marino, California). Napa: Napa Esperanto Club (Mrs. D. C. Walker, 2846 Monticello Road). ' Palo Alto: Esperanto in Palo Alto (P.O. Box 11564, Station A). Sacramento: Esperanto Society of Sacramento (Mrs. Florence Cur- tis, 5101 Stockton Blvd*., Sacra- mento 20). San Diego: Esperanto Society (P.O. Box 6215, San Diego 6). San Francisco: Esperanto - Societo de San Francisco (SSgt. Barbara D. Colt, 580C Lendrum Rd., Presidio of San Francisco). San Gabriel Valley: Blind Study Group (Mrs. Phillips Neuman, 2736 Cogswell Road, El Monte). Santa Monica: (Mrs. Blanche Parker, 515 25th St.) Illinois: Chicago: Esperanto Society of Chicago (Mrs. J. N. Denison, 17958 Homewood Ave., Home- wood). Massachusetts: Cambridge: Harvard Esperanto Club (Quincey House, Box 8, Cambridge 38). Springfield: Greater Springfield Es- peranto Club (Warren H. Gould, 114 Deerfield St., Greenfield). Michigan: Ann Arbor: (Wm. C. Dickerman, 424 Hilldale). Missouri : St. Louis: Esperanto-Societo de St. Louis (John Sabin, 9 Princeton Place, University City 30). Majo, 1963 Montana: Missoula: Esperanto Study Group (Bob Davis, 1721 Helen). New York: New York: The Esperanto Society of Greater New York (50 Over- look Terrace, New York 33). New York: Esperanto-Klubo de Novjorkurbo (Dr. Julius Balbin, 340 Riverside Drive, Penthouse 2, New York 25). New York: Esperanto Study Group (Frances Lesher, 4 West 28th St, New York 1). - Oregon: Canby: (Mrs. Wallace Peterson, Route 2, Box 120). Hillsboro: (Adrian Hughes, 476 S. Bailey Ave.). Oregon City: Oregon City Esper- anto Group (Mrs. Lawrence Winkleman, 4203 S.E. Rothe Rd., Milwaukie 22, Oregon). Portland: Portland Area Esperanto Club, ESPO (Mrs. Evelyn Deer, 12946 N.E. Hancock St., Port- land 30). Pennsylvania: Allentown - Bethlehem: Esperanto Club of the Lehigh Vajley (Donald Munro, 1961 Erie Ave., Quakertown). Meadville: Meadville Esperanto Society (Miss Barbara Eberhardt, 681 Hickory Street). Esperanto-Klubo de Pitsburgo (Donald H. McClellan, 333 Macassar Drive, Pittsburgh 36. Phone: (412) 655-7704.) Tri-Stata Esperanto-Informejo and Tri-Stata Esperanto-Bulteno (2736 Locust Drive, Bridgeville, Penn.). Washington: Seattle: (Vincent Griffeth, 8556 37th Ave., S.W.). Spokane: (H. K. Ver Ploeg, 1098 E. 8th Ave.). Tacoma: (Ruth Culberg, 1912 N. Monroe). Walla Walla: Montvida Esperanto Society (Al Estling, 1351 Grant St.). p. 67 La plej ofte aperanta— La plej rapide informanta— —Esperanto-gazeto HEROIDO DEESPERANTO 20 numeroj jare. Jarabono: $4 Nord-amerika peranto: Donald E. Parrish 328 West 46th Street Los Angeles 37, California Monata internacia ilustrita revuo Jarabono: $2.75 Nord-amerika peranto: Donald E. Parrish 328 West 46th Street Los Angeles 37, California UNUECO ESTAS FORTO Aliĝu do al via landa asocio: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko 808 Stewart Street Meadville, Pa., Usono Kanada Esperanto-Asocio 34 Martin Road Toronto 7, Ontario, Kanado Esperanto-Meksika Asocio Poŝtkesto 10.576 Mexico 1, D. F. Kaj al UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO DE ALASKO AL MEKSIKIO: La gazeto por ĉiuj esperantistoj sur la nord-amerika koiUinento estas LA NORD-AMERIKA ESPERANTO-REVUO Jarabono: $3 (40 steloj) Abomt ĉe ELN'A aŭ via landa asocio ESPERANTO PRESS Oakville, Ontario, Canada Return and forwarding Postage guaranteed