- ''•"'» - '■ LA NORD^ -:AH|E1 1 ojte-A Ll jpwp^BBB/ NIA JUNULARO PAROLAS BpJSIi 1 KM ■ w Pitsburgo, Pensilvanio NORDAMERIKA ESPERANTO-KJEVUO vol 11, no. 2 51 Primrose St., Moonee Ponds, Victoria, Aŭstralio DONALD BROADRIBB, Redaktoro La Nordamerikan-Esperanto-Revuon (fonditan en 1953) eldonas la Esperanto- Ligo por Norda Ameriko, landasocio de la Universala Esperanto-Asocio kaj partoprenanto en la programo "Popoloj-al-Popoloj." Kotizoj: abono kostas $3.u0, donacabono kostas $2.75 (tri por $5.00). Mem- breco simpla kostas- $5.00, kaj inkluzivas abonon. Aliaj kategorioj de membreco estas: subtenants, MC.OO; patrona, $20.00; viva, $100.00; kombinita membreco por geedzoj, $7.00. Adreso: ĉion por la Ligo, informpetojn, kotizojn, kc, sendu al la Esperanto League for North America, 808 Stewart St., Meadville, Pennsylvania. Komuni- kojn por la Revuo, sendu al la redaktoro ĉe la adreso de la Revuo. Oficistoj de E.L.N.A.: Prezidanto, David Richardson, R.F.D. Box 81, East- sound, Washington. Vicprezidanto, Charles Peterson, 8314 E. Florence, Downey, California. Sekretario, Conrad Fisher, 808 Stewart St., Meadville, Pennsylvania. Kasisto, John Futran, 601 West 164th St., New York 32, New York. Membroj de la Estraro: Armin F. Doneis, Sr., P.O. Box 105, Pharr, Texas. Thomas A. Goldman, 7008 Millwood Rd., Bethesda 14, Maryland. Dorothy Holland, 1701 Rockwood Trail, Fayetteville, Arkansas. Frans J. Jagher, 2736 Locust Dr., Bridgeville, Pennsylvania. James Lieberman, 24 Claflin Rd., Brookline 46, Massachusetts. Paul Nace, 1410 Ray Rd., Hyattsville, Maryland. Catherine Schulze, 410 Darrell Rd., Hillsborough, .California. Roan Orloff Stone, 504 N. 5th St., Gallup, New Mexico. Martha Walker, 2846 Monticello Road, Napa, California. Fakoj de la Ligo: Inform-Sekcio, ĉe Thomas A. Goldman, 7008 Millwood Rd., Bethesda 14, Maryland. Aŭd-vida Sekcio, ĉe H. K. Ver Ploeg, 1908 E. 8th Ave., Spokane 32, Washington. Libro-Servo, Esperanto League Book Service, Middleton, Wisconsin. Administracio de la Revuo, ĉe Francis Helmuth, P.O. Box 6215, San Diego 6, California. Anoncoj: korespondanoncojn la Revuo presas senpage. Tarifo por aliaj anoncoj, kaj por reklamoj: $10 por plena paĝo, $6 por i paĝo, $4 por i paĝo, $2.50 por Jpaĝo; aŭ 15 cendoj por unukolona linio. Sur la ekstero de la malantaŭa kovrilo, anonco kostas 50% pli. Artikolojn kaj Librojn Recenzotajn sendu al la redaktoro, Donald Broadribb, 51 Primrose St., Moonee Ponds, Victoria, Aŭstralio. Kalkulu 4 tagojn por aera pŭŝtŝendo, 6 semajnojn por mara poŝto. Ciu materialo por difinita numero devas atingi la redakcion antaŭ la la de la antaŭa monato. Nia Kovrilo: Pitsburgo, nia kongresurbo 4-7 Julio, 1963. Donald Broadribb LINGVO POR LA MONDO: ANGLA AŬ" ESPERANTA? Tre ofte farata aserto tekstas tiel: "Ni bezonas internacian lingvon, sed oni ne bezonas novan. La angla jam estas la plej populara monda lingvo, kaj multmaniere estas la internacia lingvo." Kutime la argumento plu- asertas ke oni la anglan komprenas kaj parolas ĉie, tiel ke turisto povas ien iri uzante nur ĝin, ke ĝi estas. la ĉefa lingvo de industrio, kc. Ne de- zirante paroli nur pri teorioj, jen kelkaj rimarkindajoj kiujn mi trovis dum la pasintaj kelkaj monatoj, kiuj multe pli elokvente ol argumentado servas por enperspektivigi nian vidon pri la angla lingvo: Second ORT Course The second, international course at the ORT vocational training school in the coastal resort of Natanya was opened on 25 October; 116 students from nineteen African countries are in attendance, divided into English and French classes. Israel's Minister of Education and Culture, Mr. Abba Eban, addressed the gathering. A Nigerian student of the first course, Agultola Alosenmi, spoke after him in fluent Hebrew, and pointed out that Hebrew not only allowed the students to get out and converse with Israelis but pro- vided a common language for those with English-speaking background to converse with their French speaking fellow-pupils. (Israel News, Okt., 1962.) Kbmento: la moderna hebrea estas konstruita lingvo, bazita sur la an- tikva lingvo, sed multe adaptita. Gi bone servis la afrikanon en Izraelo. Sed se li irus al Francujo . . . .? Antaŭnelonge mia familio aĉetis stebilon, bone faritan, kun relative alta prezo. Gi venis el Japanujo kun instrukcilibro, el kiu vi vidas specimenan duonpaĝon sur paĝo 28. Komento: La japana fabrikinto evi- dente opiniis ke oni devas provizi al la aĉetinto instrukciojn. Sed ĉu vi ilin komprenas? La magnetofonoj Grundig estas in- ter la plej bonaj nun fabrikataj. Sed kiam mi aĉetis grundigan aparaton antaŭ nnu jaro, la instrukcilibro (v. paĝon 28) estis tre malfacila tasko por persono studinta en la universi- tato la germanan lingvon dum tri jaroj. Komento: Malsimile al la japana fabrikinto, Grundig evidente ne opiniis, ke necesas provizi al aĉetinto instrukcion anglan, kiam ĝi eksportis sian aparaton al anglalingva lando. p. 27 ^ m > Zur Sauberung der Ton- kopfe kann nach Ab- Ziehen des Schaltknebels fur die Bandgeschwin- digkeit die Abdeckplatte abgenommen werden. Dazu sind die beiden Befe5figungsschrauben mif einer MOnze o. a. zu losen. Vorher jedoch Taste „Halt" driiaken, Gerat ausschalten und Netzstecker ziehen! La angla ja estas studata en mul- taj landoj de la mondo. Ankaŭ en Finnlando, unu el la Skandinaviaj landoj kie laŭdire ĉiu parolas flue la nacian lingvon kaj la anglan, Mia kolego Dr. Murtonen, el Helsinki, nun estas en ĉi tiu angle parolanta lando jam de tri jaroj; li verkis du librojn angle. Sed mi ne povas kon- versacii kun li, car nur la skriban lingvon li komprenas. Komento: Studi ne signifas kap- abli. Nu, jes, almenaii unurilate oni povas fidi ke oni la anglan lingvon uzadas, ĉu ne? La tekniko. La angle parolantaj landoj ja estras la mondon pri tekniko, sendube, kaj ĉiu teknika fako uzas ĉefe la anglan. Almenaŭ tion diras la nefakulo. Eble ĝi eĉ veras pri iuj fakoj, mi ne scias. Sed mian propran fakon mi konas. Gi estas ekzotika, do eble netipa: la antikva proksimorienta kulturo, la mondo de la Malnova Testamento. "Religio," se vi volas, sed tre special- igita parto. Pli ol 90% de la arti- HEMMING With the needle bar at its highest position, put the hemmer on to the needle bar, instead of the usual presser-foot, as shown in the picture. See that the needle hole of the hemmer should exactly pass the needle through. Cut then the cloth a little on its right corner so that it can be easily rolled up. Lift the hemmer by its foot and try to insert the cloth under the hemmer from the left side with the right edge of the cloth being folded up a little. Insert now into the mouth rolling up of the hemmer the cloth by its right corner cut a bit, so that the edge will roll up itself rightly. Pull the cloth out in order that the needle will catch it and put the presser-foot down on the cloth to begin to make some two or three initial stitches slowly. With your thumb and fore- finger holding the cloth rightly you begin to sew hemming then being the edge of the cloth smoothly rolled in. 1) Take care to hold the cloth to ensure that the cloth is always feeded sufficiently in the mouth of the hemmer. 2) If the edge is slipping out, try to move the cloth a bit to the left and if it is rolled up excessively move your hand a little to the right 3) By the same hemmer you can make lining with a lace while being made the hemming at the same time. 4) With the same hemmer you can make also the blind stitch. 5) With the wider zigzag stitch and a stronger thread tension, all edge sewing is most neatly made. (A patient practice is required to get skilled with the use of the hemmer and also all other sewing attach- ments). p. 28 koloj kaj libroj estas kaj verkitaj kaj verkataj en la germana lingvo. El la restanta 10%, 5% estas. angla, kaj 5% franca kaj sveda. Bedaŭrinde, mi ne legas svede, do la fakuloj en Uppsala parolas al si mem. La sola klera leksikono pri la an- tikvaj hebrea kaj arama lingvoj el- donita dum ĉi tiu jarcento estas Lexicon de Veteris Testamenti Libros, kun germana kaj angla tekstoj. La angla teksto tuj sekvas la originalan germanan, frazon post frazo. ' La angla teksto parolas pri "oliphants," kaj donas difinojn el kiuj ĉi tiuj estas tipaj: "in formula's of oath"; "the rest of the affairs, what is more to tell"; kaj "bless = gift somebody, something with fortunate power." Mi ne bczonis serĉi tiujn difinojn, ilin mi trovis tuj kiam mi malfermis la libron. Komento: la leksikono kostis al mi $25. Unu lasta penso: ĉu vi konas lern- ejon, en kiu oni ne jam instruis la anglan lingvon, antaŭ ol komenci in- strui la esperantan? Kial oni sentis do la bezonon instrui ankoraŭ alian lingvon (Esperanton) apud la jam monda lingvo angla, se ĝi vere estas monda? Lasta komento: kiam konato diros al vi ke la angla estas monda lingvo, petu liajn opiniojn pri ĉi tiuj aferoj. PITSBURGA KONGRESO 4-7 Julio, 1963 Rezervu tiujn datojn! La Kongresa Komitato por la 1963a Kongreso de la Esper- anto-Ligo por Norda Ameriko nomis kiel kongresejon la Pick- Roosevelt Hotel, Sixth and Penn Avenue, Pittsburgh. Ne- formala komenco de la kongreso okazos la 4an de julio, kiam la kongresanoj povos ekkoni siajn malnovajn kaj novajn amikojn. Formale la kongreso ekfunkcios la 5an, per la solena malfermo kaj la komenco de laboroj. Se vi ne jam faris viajn planojn por via somera ferio, nepre inkludu la Kongreson. Kaj se vi jam faris planojn, do vi jam pretas partopreni. Pliajn detalojn presos la Re- vuo, tuj kiam ili estos sciataj. Cu kofro estas: a. granda ligna kesto, en kiu oni portas vestojn? b. sako en kiu oni konservas monon? c. materialo uzata por fari ŝnurojn? ĉ. nomo de la prezidanto de Ghano? LERNU VORTOJN Cu jurnalo estas: a. libro, en kiun oni skribas me- morindajn spertojn? b. gazeto aperanta ĉiutage? c. malgranda besto el Peruo? Ĉ. 24 bora periodo? Cu agrafo estas: a. angla nobelo? b. neskribita leĝo? c. indekso en la fino de libro? Ĉ. malgranda hoko per kiu oni kunligas vestojn? Cu oni uzas stebilon por a. miksi manĝajojn? b. rigardi bildojn? c. kudri vestojn? ĉ. fabriki domojn? Cu pato estas a. pozicio en ŝakludo, kiam oni ne povas fari legitiman movon? b. poto, en kiu oni bakas kukojn? c. la piedo de kato? ĉ. manĝajo franca, farita el hepato de ansero? Ciu vorto estas oficiala. Respond- ojn trovu sur paĝo 47. p. 29 TUa fttond* Stft&uutfa Turku, Suomio (= Finnlando): Pierre Naert, nova profesoro de nordlanda filologio en la Universitato de Turku, en sia enoficiga prelego en decembro elektis la tem'on "Lingvo kaj Kulturo." Lia prelego emfazis la aktualan lingvan situacion, kaj ke nur Esperanto povas solvi la lingvo- problemojn de la mondo. Glasgow: la eldonejo MacLellan komencas eldoni serion de dulingvaj verkoj, redaktitaj de William Auld, kun tekstoj en la angla kaj esper- anta lingvoj. La unua libro estas Ahasvero de la Amo, verkita de K. Kalocsay kaj anglen tradukita de Marjorie Boulton. Brazilo: en novembro, la brazila Federacia Konsilantaro pri Instruado decidis ke Esperanto rajtas esti liber- vole instruata en la lernejoj de la lando. Bonn, Germanujo: denove grava oficisto en la registaro estas aktiva esperantisto. Ci-foje ni mencias la Ministron de Justice, Wolfgang Stammberger. Beograd, Jugoslavujo: 29 julio — 1 aŭgusto okazos internacia konfer- enco de lernejoj en kiuj Esperanto estas instruata. Instruistojn oni petas sendi poŝtkartojn, diapozitivojn, in- fandesegnajojn, diskojn, sonbendojn, kc. pri la edukado en ties landoj. Adreso: Jugoslavia Esperanto - Ligo, Terazije 42, Beograd, Pf 201. Kilimanĝaro, Afriko: la mondfama, nelacigebla esploristo Tibor Sekelj kun la Karavano de Amikeco (tra- vojaĝanta Afrikon) plantis la Esper- anto-flagon sur la pinton de la plej alta monto en Afriko kaj unu el la plej famaj en la mondo. Jam konata estas li pro grimpado sur Aconcagua, en Sudameriko, en 1944 kaj 1945. Tibor Sekelj estas aŭtoro de pluraj libroj en Esperanto. Pistoia, Italujo: nova strato estas nomita "Ludoviko L. Zamenhof, (Dr. Esperanto)." Firenze, Italujo: la kompleta "Dia Komedio" de Dante aperas en Es- peranto. Gin tradukis Giovanni Peter- longo, kaj ĝin publicas Edjzione SIEI-Milano. La luksa eldono in- kluzivas ilustrajojn faritajn de Sandro Botticelli en la 15a jarcento. Esper- antistoj jam de multaj jaroj ĝuas la "Inferon" de Dante en esperanta traduko farita de K. Kalocsay. Nun ili havas la kompletan tradukon. UNESKO subvenciis la eldonon de libreto "Oriento kaj Okcidento," en Esperanto. La. 50 paĝa libro, verkita de Georges Fradier, kostas 42 cend- ojn, de UEA. Liecester, Anglujo: nova leksikono, "The Shoeman's Foreign Terms" in- kludas terminojn en la angla, franca, germana, hispana, itala, nederlanda, kaj esperanta lingvoj. Preparis la esperantan parton D. B. Gregor, pub- licis la verkon Halford Publishing Co. Riga, Rusujo: la unua gramofon- disko en Esperanto fabrikita en la Sovet-Unio nun aperis. Gi estas dis- ko de litovaj kantoj kaj dancoj. La TJiona Registaro denove en 1962 utiligadis Esperanton en sia armea programo. La., la Departmento de la Armeo eldonis 200 pagan libron, "Esperanto: The Agressor Language." p. 30 OPORTUNOJ ABUNDAS Kelkfoje, dum oni kontente plendas al si, ke estas tre malfacile diskonigi Esperanton, car la publiko estas vere apatia, iu alia tutsimple uzas sian imagon kaj atingas mirinde bonan rezulton. Oportuno por tio okazis antaŭ du monatoj. Atentema esper- antisto, vidinte la bezonon publike pridiskutigi Esperanton (pro baldaŭ okazontaj kursoj, al kiuj necesis Jogi personojn) atentigis jurnalon pri unu el la ofte okazantaj internaciaj in- teresajoj esperantaj. Kaj la rezulton vi parte vidas supre: artikolo sur la dua paĝo de la sabata eldono de The Age, de la 5a de januaro. Sekve de la artikolo, ankaŭ leteroj al la redak- toro pri Esperanto povis bonvene aperi, kaj tiel plukonigi 'la lingvon. Oportunoj abundas, nur necesas ... atentema esperantisto. News of the Day WS is news in any I nff~wni..............■■■................- TVrEWS is news in any •I-* language. It can be- come newsier because it is in Esperanto. A Melbourne Esperan- tist yesterday received a note from a Yugoslav speaker of the universal language, Tibet Sekelj, explorer, journalist and president of the Inter- nacia Oeografa Asocio. Mr. Sekelj, who is tour- ing Africa under the spon- sorship of the UniverssLi Es- peranto Association, re- cently led an International party known as the "cara- van of friendship" up Kili- manjaro (19,321 ft.), the highest peak in Africa. On the summit (as the picture shows) he raised several flags, including the Esperanto flag. Mr. Sekelj has twice (1944 ind 1946) taken that flag to he top of Aconcagua :23i)80 ft.), in the Andes, he highest mountain in America. Perhaps he will bring the lag to Australia. Mt. Kos- iusko (7316 ft.) would be ery easy for him, or, as hey say in Esperanto, 'estus tre facile al li." Belsona Mr. TIBOR SEKELJ . . . Esperanto is for top (of Kilimanjaro) people. YJP7HEN we rang Mr. W. " J. Drummond for that fragment of Esperanto he told us that a new course In the language would be held at Rich- mond every Monday evening, starting next Details of the course are available from Mr. Drum- mond at the Esperanto In- formation Bureau. One of the course's teachers is Mr. Marcel Leereveld. who teaches French at a Melbourne pri- vate school. He came to Australia from Holland a few yearg ago after he and Mr. Drummond, who is vice- president of the Melbourne Esperanto Club, had corres- ponded in Esperanto. Esperanto was devised by a Polish oculist, Dr. L. L. Zamenflof, an idealist who presented the language as a gift to the world in 1887. Now, says Mr. Drummond, scores of thousands of people speak Esperanto, and it finds a place in many uni- versities throughout the world. Melbourne-Esperanto Club has more than 100 members. Mr. Drummond assures us that Esperanto is simple, flexible and melodious (simpia, flexebla, belsona) and a passport to Inter- national friendships. p. 31 Sur La Piramido De la Suno KONGRESO MEKSIKA .ft,,;. ■wm-% "%,"■ ■■■• La Esperanto-Meksika Asocio okaz- igis la unuan fojon tutlandan kon- greson de Esperantistoj, la 15-19 dec. 1962, en la ĉefurbo Meksiko. Parto- prenis proksimume 40 personoj, in- kluzive 5 alilandajn gastojn. La kon- gresejo estis la kultura centre "Nova Erao" en la mezo de la urbo. Apertis la kongreson la nova prczi- danto de EM A, Jose Serrano, kiu atentigis ke "la sukceso de Esper- anto tra la mondo nur dependas de la Esperantistoj mem." La kongreso, li diris, celas konigi Esperanton tra la tuta lando, kaj signifas la komen- con de jaraj kongrespj en diversaj urboj meksikaj. Ce la Kolono De la Lxbereco p. 32 Arm and Su PRI MARJORIE BOULTON m ' ■:im^M En la esperanta poezio, eble ne estas poetino kies nomo estas tiel fama kiel tiu de la angla Marjorie Boulton, magistro pri la anglaj lingvo kaj literaturo el la Universitato de Oxford kaj homo de multflanka talento kaj eksterordinara intelekto. Sia nomo estas jam delonge fam- konata en la angla literaturo. Si estas aŭtoro de pii ol 20 verkoj (in- kluzive de poemaroj) kaj estas ankaŭ la plej produktiva poeto en la esper- anta poezio. Siaj poemoj, noveloj kaj drametoj estas jam plurfoje pre- miitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA. En la Belartaj Konkursoj de 1962 ŝiaj verkoj ricevis premiojn en ĉiuj branĉoi. Tio ja ne estas sur- prizo, car la bonfamo kaj la kreo- povo de nia angla poeto jam estas vaste konata en la esperantista mondo kaj ekster ĝi. Sia nomo jam signifas plezuron tvu cm scrioza esperantisto kaj amaiito de esperanta. literaturo. Siaj sukcesoj mondskalaj en la es- peranta literaturo estas la garantio de bonfamo de nia originala litera- turo. Mirinda estas la fakto, ke Marjorie Boulton eklernis Esperanton en 1949. Tiam si estis 25 jara. Sed nur ses jarojn poste, ŝi surprizis la esperan- tistan publikon per sia unua poemaro en Esperanto, Kontralte, en kiu mon- triĝis la tenera kaj sobra animo poeta. En la sekvintaj jaroj ŝiaj poem- aroj eldoniĝis unu post alia: Cent Ĝojkantoj, Eroj, ktp. Hi pliriĉigis nian originalan literaturon grandskale. Kvankam si estas amata kaj esti- mata de multaj gesamideanoj — per- sonaj amikoj kaj ordinaraj legantoj en la tuta mondo — tanien en la pri- vata vivo ŝi estas sola, kun sia kara olda patrino kaj la renoma kato Montevideo, kiu estas ankaŭ niond- konata pro siaj fotoj presitaj en diverslandaj Esperanto-gazetoj. p. 33 Tja intelekta kaj talentpriĉa virino certe ne kontentas pri la ĉiutaga ban- ala vivo. Si volas enprpfundiĝi en la vivon kaj serĉi ĝian veron. Trofrue maturiĝinta menso kaŭzis al ŝia sen- timentala koro nur senĉesan doloron. Kiel ŝi mem konfesis en la eseo La Poezikreado, Observita Subjektive verkita por la libro Sciencaj Studoj (1958): Mi havas korpon tiel trosente- man, ke mi dum almenaŭ dudek jaroj neniam travivis tagon sen doloro aŭ fizika ĝeno; sed tiu ĉi trosentema korpo ankaŭ tiel forte sentas plezuron, ke mi preskaŭ neniam travivis tagon sen tremiga volupto. (P. 110.) Si estas ege simpatia, naturĉarma, kun larĝa frunto — la signo de plen- saĝeco kiel ĉe multaj geniuloj. En la privata vivo ŝi estas modesta, amema, grandanima kaj helpema. Si mem jam multe spertis la amarecon en la vivo, kaj diversaj malsanoj sin turmentadis, kaj ŝi bonege scias kiel la homa varmo necesas por la homoj petantaj helpon, car la homa varmo "kvankam senkosta, tre mankas en ĉi mondo frosta". (El "lorn da Homa Varmo" en Norda Prismo numero 2, 1959.) Si estas ĉiam preta helpi la pli junajn kolegojn en nia poezio. Ek- zemple, pri la unua poemaro de la islanda poeto Baldur Ragnarsson Stupoj Sen Nomo ŝi verkis tre fav- oran recenzon por la revuo Esperanto de UEA. Si verkis antaŭparolon por la unua poemaro de la sudafrika poeto Edwin de Kock Ombroj de la Kvara Dimensio. Si verkis dediĉan poemon al la brazila poeto Geraldo Mattos por lia poemareto Miniaturoj. Multajn ekzemplojn oni povas citi. Unuvorte, ŝia helpemo estas senlima. Si varmigas la homojn ne nur per sia verkado, sed ankaŭ per sia grand- anima agado. Kaj al mi, juna de- butanto sur nia poezia kampo, si multe helpadis per utilaj konsiloj kaj per sendado de Esperanto-legajoj. En la somero de 1962 ŝi skribis al mi, i.a., ke unu el la aferoj kiuj ŝaj- nas al ŝi plej farendaj estas "bonfari al iu alia laŭ miaj limigitaj ebloj." Estas tute nature, ke homo tiel grandanima kaj helpema fariĝas ankaŭ la atakobjekto de maliculoj, kies in- tenco estas makuli la nomon de nobla homo, kaj kalumnii kontraŭ ties reputacio kaj honoro. Tio ankaŭ okazis al ni meritplena poeto. La 2an de junio, 1962, ŝi skribis al mi el Hexham:' .... Mi ricevas la impreson, ke multaj homoj jam malŝatas min, ĉar aliaj ŝatas min, mi ricevis pre- miojn pro mia verkado, ktp. Mi memoras pri mia patro, kiu ĝener- ale estis bona kaj tre socie utila homo, ke se oni laŭdis iun antaŭ h, li tuj sentis grandan deziron mal- laŭdi tiun personon, trovi en li ian mankon. Nu, mi mem kiel infano tute ne komprenis tiun homan emon, kaj eĉ hodiaŭ mi neniel povas kompreni gin; male, estas al mi malagrable kiam mi aŭdas kritikojn de aliaj, kaj mi volas defendi ilin; sed mi nun scias, ke estas oftega homa eco; ke jaluzo kaj envio ludas grandan rolon en la homa vivo. Oni turmentis tiamotive kelkajn el la .plej grandaj esperantistoj, pre- cipe Zamenhof mem kaj la noblajn Privat kaj Lapenna. Antafl ne- longe iu persekutis kaj grave en- danĝerigis min per anonimaj leter- oj kiuj akuzis min pri malbona konduto; kaj mi jam legis diversajn aludojn, kiuj sciigis al mi, ke kel- kaj homoj ne pardonas al mi mian popularecon. En letero de 24/jun/1962 ŝi skribis al mi denove pri tio: Mi ofte miras, kiel en la vivo homoj, kiuj faris nenion valoran, atakas kaj kalumnias noblajn hom- ojn, kiel ekzemple nian karan Lapenna, aŭ homojn, kiuj almenaŭ faras utilan laboron kaj nemalbon- faras al . aliaj, kiel min. Sed mi nun vidis, ke tio estas tre ofta okazo. Kredeble tio fontas el jal- uzo, kiu en si mem estas io tre malnobliga. Mi neniam penis mal- bonfari al alia persono, kvankam alie mi faris multajn stultajojn kaj eĉ misfarojn. P. 34 Sufiĉas la supre cititaj vortoj por montri la noblan karakteron de nia eminenta poeto Marjorie Boulton. Por ŝi mem ĉiam pledas ŝiaj valore- gaj esperantaj verkoj kaj ŝia sinofera poresperanta laboro. Armand Su Armand Su DIBOĈULO Nur la virina beleco lin ravas, kaj ĉio cetera al li ne gravas. Per mono aĉetas li ĉion aĉeteblan, eĉ la virinan kofpon nevendeblan. En li pulsas nur la pasia volupto, kaj li volas ĝuegi ekster la nupto. Jen dum la hor' ekstaza kaj malsobra solviĝas rapide lia problem' propra. UBROLEGANTOJ ATENTU. Ni ricevis informon ke la Esper- anta Libro-Servo en El Cajon, Cali- fornia, ne plu ekzistas. Aliflanke, ni ĝojas informi niajn legantojn, ke granda kaj tutlande konata librobutiko, Shorey Book Store, 815 Third Avenue, Seattle 4, Washington, de nun vendas ĉiujn haveblajn Esperanto - librojn. Oni povas perpoŝte mendi verkojn. Donald Broadribb NIA LANDNOMA PROBLEMO Ankoraŭ la plej multaj Ternolibroj ignoras la problemon pri landnomoj, aŭ nur malprofunde ekzamenas ĝin. La leksikonoj ne diskutas gin. Kon- sekvence, la lernanto ofte estas kon- fuzita, kaj tre embarasita, volante klarigi la aferon por si. Jen, do, malgranda resumo pri la aktuala situacio. 1. Radikoj: Nur tre malmultaj el la nomoj estas oficialaj. En decem- bro, 1958, la Akademio de Esperanto per sia "Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro" agnoskis la oficialecon de angl, franc, german, hispan, rus, kaj rurk. Sekve: Anglujo, Anglolando Francujo, Franclando Germanujo, Germanlando Hispanujo, Hispanlando Rusujo, Ruslando Turkujo, Turklando estas oficialaj landnomoj. Hi estas la solaj landnomoj oficialaj en nia lingvo. (Krome, menciindas, ke Eŭropo, Berlino, Bulonjo, Londono, Parizo, Novjorko, Vaŝingtono, kaj Varsovio estas ankaŭ oficialaj, laŭ la sama "Sepa Aldono".) Problemo ekzistas pri Izraelo, kiu estas ankaŭ oficiala, sed difinita kiel "vira nomo". Sen- dube ĝi tamen en sia oficialeco estas uzebla ankaŭ por la lando. Ciu alia landnomo, do, estas ne- oficiala. Posedantoj de Plena Vor- taro, de Millidge (kaj ĝia suple- mento), kc., bonvolu noti, ke la supraj nomoj estis oficialigataj post la apero de tiuj leksikonoj, de ne troviĝas en ili, aŭ ne estas listitaj en li kiel oficialaj. 2. Kiel oni scias, nia tradicio di- vidas landnomojn en du kategoriojn: a. radikoj, kiuj mem nomas la lan- don; b. radikoj, kiuj nomas popolon, kaj de kiuj oni povas nur derivi landnomon. Jen la nomoj, por ĉiuj landoj eft kiuj estas esperanta movado: a. Rddikoj, kiuj mem nomas la landon Acoroj (notu la pluralan formon; p. 35 Acoro ne ekzistas, laŭ nia tra- dicio) Alĝerio Angcdo Argentmo Aŭstrajio Bolivio Brazilo ' Cejlonp Cilio Gabono Gvatemalo Indonezio Irlando Islando Israelo/Izraelo (la oficiala formo) , Kameruno Kanado Katario Kenjo Kolombio Koreo Kostariko Kubo Libano Lih/ktenstejno Madagaskaro Malto Maroko Meksiko/Meksikio Monako Mozambiko Nederlando Nepalo Nov-Zelando Sovet-Unio Sudafnko Unuigita Araba Respubliko Urugvajo Usono Venezuelo Oni rimarkas, ke por kelkaj nomoj estas du tradiciaj formoj. b. Radikoj, kiuj nomas membron de la popolon Aŭstro Belgo Brito Bulgaro Ceh/koslovako Dano Finno/Fino Franco Germano Greko Hindo Hispano Hungaro Italo Japano Jugoslavo Norvego Polo Portugalo Rumano Svedo Sviso Turko Estas notende, ke por kelkaj radi- koj ekzistas dubo. Ekz., Nepalo estas uzata de kelkaj pot la lando, de aliaj por la popolo. Kaj pluraj per- sonoj preferas la nomon Suomio por nomi la landon fin(n)an. 3. Por nomoj en listo b., oni devas uzi derivitan formon, nomante la landon. Tiel, aŭstro estas popolnomo, ne landnomo. Du oficialaj deriv- manieroj ekzistas (kvankam plejparte la radikoj estas neoficialaj): -lando -ujo kiuj egalsignifas. Do Aŭstrujo aŭ Aŭstralando; Danujo, Danlando; Japanujo, Japanlando; kc. Jam tre frue (ekz. en la reform- projekto proponita de Zamenhof en 1894) oni sugestis la uzadon de -io. La celo de tio estas pli internaciigi la aspekton de la nomoj. Certe Ger- manio, Hispanio, Rumanio, Flungario, Svisio, kc. aspektas pli "naturaj" por kelkaj lingvoj. Aliaj nomoj maloli nature aspektas. Ekzemple, Francio, Britio, Fin(n)io estas apenaŭ internaciaj formoj. Japanio, Nor- vegio, Portugalio estas tute ne in- ternaciaj formoj. Tamcn, al multaj personoj tiu sistemo plaĉas, tiel ke ĝi estas ofte uzata. Sed la uzado de -io iĝis parto' de la lingvoreformo, kiun proponadis tiu grupo en la movado, kiu volis kombini kun Esperanto cer- tan politikan sintenon. Sekve, kun tiu strangega formo "k" (=kaj, en Esperanto), -io iĝis signo de la SAT- grupo kaj kelkaj aliaj grupoj. Divers- motive, la Lingva Komitato kaj la Akademio neniam akceptis la formon p. 36 En la nuna tempo-, ekzistas granda Jconfuzo. En, ekz., la Jarlibro de UEA, ni Vidas 'kaj -lando, kaj -ujo, kaj -io uzataj (Belgujo, Danlando, Jugoslavio). 4. .Kion fan? Untie, endas ag- noski, ke neniu sistemo donos "natur- ajn formojn," car en la naciaj lingvoj estas nur kaosc Meksikio estas ab- surda formo, kondamnenda laŭ ĉiu vidpunkto; Japanujo estas \egale ab- surda—en la okcidentaj lingvoj, el kiuj venis la radiko, la radiko mem signifas la landon; Brazilo prezentas problemon, car la ĉefurbo de tiu lando estas nomita Brazilio! Gis la Akademio kuraĝos solvi la aferon, rekomendojn ni povas fari: a. Oni parkere lernu la du seriojn de nomoj, tiuj por landoj, kaj tiuj por popoloj. Tiu distingo, kvankam sensenca (kial persono en unu parto de la mondo estas anglo, sed vojaĝinte kelkmil mejlojn iĝas aŭstraliano? Kaj inverse?) estas firme parto de nia tradicio. b. Se oni volas "plej naturaspekt- ajn" nomojn, por la dua grupo de nomoj oni uzu la formon -lando: Franclando, Germanlando, Svedlando, kc. Hi almenaŭ estas natura6pektaj, eĉ se ili ekzistas en neniu alia lingvo. c. Se oni volas "plej zamenhofajn" nomojn, por la dua grupo oni uzu la formon -ujo: Francujo, Germanujo, Svedujo, kc. ĉ. Se oni volas pli konfuzi la aferon, oni uzu la formon -io: Francio, Germanio, Svedio. d. Se oni volas tute disrompi la lingvon, oni proponu ankoraŭ kvaran sistemon! DU VI JAM RENOVIGIS /IAN ABONON POR 1963? David Richardson HELPOJ POR LERNANTOJ jam Ci tiu vorteto povas prezenti mal- facilajqjn por multaj esperantistoj, en kies lingvoj ne ĉiam troviĝas rekte egala vorto. - En simplaj frazoj gi tradukiĝas "already". Sed ĝi havas pli vastan sencon, nonie, ĝi povas kontrasti novan ataton kun malnova. En kombipo kun ne oni tute ne povas traduki per "already," "La in- fano jam ne ploras"—oni ankaŭ povas diri "la infano ne plu ploras," kaj efektive plejofte jam ne kaj ne plu estas samsignifaj. Sed ne ĉiam. Ne plu povas rilati nur al stato, kiu fakte ekzistis antaŭe sed ne ekzistas nun; sed jam ne povas rilati ankaŭ al faro, kiun oni intencis antaŭe sed fakte ne faris: "Vidinte la policanojn en la banko, la ŝtelistoj jam ne ple- numis sian planon." Ne eblus diri "ne plu plenumis," car ili eĉ ne havis oportunon por komenci plenumi. Simile, oni povas diri al la infano, se ĝi ploras: "Jam ne ploru" aŭ "Ne plu ploru." Sed se ĝi ne ploras, sed aspektas kvazaŭ ĝi ploros, oni povas diri "Jam ne ploru," sed ne "Ne ploru plu" pro evidentaj kaŭzoj. kuraĝigi Ne uzu ĉi tiun vorton, krom por esprimi "igi kuraĝa." Se oni insiste petas aŭ admonas ke iu faru ion, kiun tiu antaŭe timis fari, oni eble sukcesos "kuraĝigi lin." Sed se li antaŭe ne faris ion ne pro manko de kuraĝo sed pro manko de diligento aŭ interesiĝo, oni ne kuraĝigas sed instigas lin. aboni, kotizi Abono estas kvazaŭ kontrakto, lad kiu oni pagas monoh por ricevi ion dum fiksita tempo (gazeton, seĝon en teatro, kc), kotizo estas pago por individua parto de io, kiun oni komune posedas aŭ aĉetas. Ekzemple, "la anoj de la urbo kotizis por aĉeti librojn por la nova publika biblio- teko." Oni abonas gazeton (pagas por ricevadi' ĝin). Membroj de asocio kutime pagas jaran aŭ mona- tan kotizon al la grupo (t.e. ili por- pagas sian partoprenon en la grupo). p. 37 i wsmn m MALLONGAJ NOTOJ Upton Sinclair, fama verkisto usona, skribis al nia sekretario, ke li sen- koste sendos al ĉiuj bibliotekoj de ĉiuj specoj, ekzempleron de la libro de sia mortinta edzino, kiel monu- menton pro ŝia morto: Southern Belle, libron anglalingvan. Sendu la nomon kaj adreson de biblioteko konata de vi al Sinclair Press, 650 North First Ave., Phoenix 3, Arizona, Usono. (Ankaŭ aliaj esperantaj gaz- etoj estas invitataj, represi tiun anoncon.) Foto-Konkurso okazos en la kadro de la Universala Kongreso de Es- peranto, ĉijare, en Sofio. Ciu mem- bro (de UEA, do ankaŭ la membroj de ELNA) rajtas partopreni, sen- dante maksimume kvin fotojn (mak- simurna formaio- 13x18 cm.), pri "La Homo." Adreso de la konkurso: Bulgara Esperanto-Kino- kaj Foto- klubo, P.K.4, Sofia, Bulgarlando. Junular - Kongreso ankaŭ ĉijare okazos en la kadro de la U.K. (27 jul-3aŭg). Usona peranto estas Humphrey Tonkin, 7 Linnaean St., Cambridge 38, Massachusetts. Tape Topics, gazeto de la societo World Tape Pals, en sia decembra numero inkluzivis mencion pri la magnetofonbendo "Practical Phrases in Esperanto" kiun ĝi pruntesendas. (Adreso: 1710 Jackson St.,.Dallas 15, Texas.) Mondfederalistoj atentu! La nova broŝuro de la World Federalists of Canada listas kiel unu el la celoj universalan lingvon, kaj sugestas Es- peranton. La Societo de Britaj Esperantistaj Instruistoj (SBET) eldonis serion de lecionoj por instrui Esperanton al sepjaraj infanoj, en la lernejoj. La lecionoj estas nur. parolaj (sen libro, sen skribado). Ilia longo povas varii, sed ili devas okazi ĉiutage. (Semajn- ajn aŭ duonsemajnajn lecionojn oni malrekomendas, car ĉiutaga ripetado en mallongaj lecionoj plej efikas.) La 'Universala Kristana Eklezio eldonis tri varbajn foliojn en Esper- anto (tr. de Conrad Fisher). Petu ilin ĉe la adreso 8648 Oakleigh Road, Baltimore, Maryland. Sugeston por viaj gazetnumeroj sendis al ni nia membro Van Allen Lyman: ke vi ligu pecon de ŝnuro al la maldekstra supra angulo de via ekzemplero de la Revuo, por ĝin pendigi, tiel konservante ĝin por tra- foliumadi ĝin dum la monato. Nova porjunulara gazeto en Esper- anto aperos en 1964. Provnumeron oni intencas publici jam ĉijare. Se vi havas ideojn, sugestojn, volas finance helpi la gazeton, aŭ alie in- teresiĝas, bonvolu skribi al Ivo Osi- bov, Sinjskih Zrtava 13/11 Split, Jugoslayujo. Nova faldfolio estas eldonita de la Germana Federacia Fervojo. Gia nomo: "Tra Germanio per la Feder- acia Fervojo." Petu gin . (senpage) de Germana Fervojista Asocio, Karl- str. 4-6, Frankfurt/M9, Germanujo. LA MOVADO EN USONO Los Angeles: novaj postenuloj por 1963 estas, prez. W. W. Glenny, vic- prez. Sandor J. Bako, 2a vicprez. Donald Harlow, protokolisto Edwin J. Baker, 2a protokolisto Germaine Chomette, sekretario Robert Moore, kasisto Minnie Porter. La zamen- hofa banketo, la 15a de dec, okazis en la Hungarian Village Restaurant, kaj pr.elegis Joseph Gamble. San Francisco: la San Francisco Sunday Chronicle, jan. 6, 1963, sur paĝo 4 sub tre grandlitera titolo "Es- peranto Gaining in Britain —1000 Students'' presigis informon pri la instruado de" Esperanto en la britaj lernejoj. La artikolo estas kopiita el la Times de Londono. San Mateo: la San Mateo Astro- nomical Society aŭskultis prelegon de Catherine Schulze la 4an de januaro. 110 personoj tiel aŭdadis bonan in- formon pri Esperanto, kaj krome ricevis efczemplerojn de la speciala numero de la Revuo. La bulteno de la societo ankaŭ mem bele varbas por ni, per sia januara numero, pri- skribante la preleganton kaj ŝian poresperantan agadon. p. 38 Rŭdiger Eichholz POR MAGNETOFON - HAVANTOJ Faru mem tutbobenan forviŝilon Magnetofonoj ĉie en la mondo feliĉe estas produkatataj laŭ la samaj normoj, tiel ke oni preskaŭ ĉiam povas reaŭdigi bendon faritan en alia lando per alispeca aparato. Tiu favors cirkonstanco ebligas al tiuj inter ni, kiuj posedas magnetofonon,. voĉpondi (= voce korespondi), kio laŭ mi estas multe pli interesa ol korespondado, precipe se oni volas detale trakti temojn. Tamen pro teknikaj progresoj nun ankaŭ sur la voĉponda kampo ekestis malfacilaĵoj: Oni pli kaj pli produk- tas kvartrakajn magnetofonojn, an- stataŭ la ĝis nun kutimajn dutrakajn aparatojn. Ni imagu ke A posedas dutrakan magnetofonon kaj B kvar- trakan: la tr. ■ 2a tr. A: dutrake registrita sonbendo 13 wjl i i/i hb mi mm mi in *• la tr. — 2a tr. *■ 3a tr. "~ 4a tr. B: kvartrake registrita sonbendo Kiel oni povas vidi per la supraj desegnoj, oni povas reaŭdigi per kvartraka aparato (uzante trakojn 1 kaj 4) dutrake registritan sonbendon. Ankaŭ per dutraka aparato oni povas reaŭdigi sonbendon registritan per kvartraka magnetofono, kondiĉe ke oni registris nur la unuan kaj kvaran trakon. Malfacilajoj ekestas nur, se B volas resendi sian respondon sur la de A sendita sonbendo. Se B superregistras la de A antaŭe regis- tritan sonbendon, la magnetofono de B forviŝas malpli larĝan trakon, ol tiun kiun A registris. . Se A volas poste aŭdigi la registron de B, li aŭdos ne nur la registron de B sed ankaŭ siajn proprajn neforviŝitaju partojn de la registro, kiun li sendis al B. Tamen per tutbobenaj forviŝiloj oni povas solvi tiun problemon. Hi estas fortaj elektromagnetoj tra kiujn oni fluigas alternanantan kurenton. La tutan bobenon oni metas apud la polusojn de la elektromagneto, kie la ŝanĝiĝanta elektra kampo tute for- viŝas ĉion, kio estis registrita. La prezo por tiuspecaj forviŝiloj estas inter dek kaj dudekkvin dolaroj, tamen eĉ neelektrista magnetofonulo povas facile mem konstrui tian for- viŝilon, kaj la kosto estas preskaŭ nula. Petu ripariston de radio- aŭ tele- vidaj aparatoj, ke li donacu al vi for- jetotan malbonan kurento-transform- ilon. Ciuj sekundaraj volvajoj povas esti bruligitaj, povas havi mallongajn konektojn aŭ breĉojn — ne gravas, se nur la volvajo estas enorda. Forigu la kvar ŝraŭbojn, kiuj kuntenas la transformilon kaj la lamenojn. Ciu lameno konsistas el E- kaj I-formaj partoj. Forigu la I-formajn partojn de ĉiuj lamenoj, ili estas alterne dek- stre kaj maldekstre de la transformilo. p. 39 - Post tio vi facile povos eltiri la E- formajn lamenojn. Metu ilin same unu sur la alian kaj firme kunligu ilin per du el la antaŭe elprenitaj kvar ŝraŭboj. Forpenu ĉiun sekun- daran volvajon, zorgeme rnalvolvante ilin, sed konservu la primaran vol- vajon, kiu estas la lasta interne. Sur- metu la primaran volvajon sur la internan kernon de la E-laminaro kaj konektu la du dratojn de la primara volvajo al ŝaltilo, per kiu vi povos konekti la jam pretan forviŝilon al la elektra kurento. Farante tion, oni estigas fortan magnetan kampon inter la polusoj P.P.P. Metu la forviŝotan bobenon en skatolo sur tiujn polusojn kaj malrapide movu la tutan bobenon per rondira movo tra la kampo. Turnu la skatolon kaj ripetu la movon. Post 10-30 sekundoj ĉiu registrajo sur la sonbendo estas forviŝita. Estas rekomendinde forviŝi sinsekve nur unu aŭ du sonbendojn, car la viŝilo varmegiĝas. Ne uzu ĝin pli longe ol du minutojn; post tio atendu dek minutojn, por ke ĝi povu denove malvarmiĝi. J. E. N. Meze en 1962 establiĝis nova grupo, la Junularo Esperantista de Nord- Ameriko. Se vi bone legis la janu- aran numeron de la Revuo, vi in- formiĝis ke UEA nomis 1963 la Junulara Jaro, do la ekvigliĝo de ĉi tiu grupo estas tre bontempa (kaj ne hazarda). Mimeografatan bultenon la JEN publicas, ĝin oni povas aboni per unu dolaro. La sama sumo kotizas por ĝenerala membreco (se oni estas an- korau ne tridek-jara). Kiu estas iom tro aĝa, sed apogon emas doni, povas akiri sian membrecon per pli alta pago, kvin dolaroj. Ni trioble salutas la grupon: le, ĉar ĝi estas entuziasma Esper- anton-uzanta (kaj ne nur Esperanton- rekomendanta) grupo, 2e, ĉar ĝi helpas al ni forgesi nian honton, ki'am ni memoras nian mal- sukceson establi junularan agadon dum la pasintaj sep jardekoj, 3e, ĉar ĝia bulteno montras spriton kaj freŝecon, ĉiam admirindaj en nia rutinplena movado. Jen la respondeculoj: Richard Kol- lin, sekretario (al li, ĉe la adreso 30 Ave. B, New York 9. New York, oni skribu por pli da detaloj); Ken- neth Miner, redaktoro; Stanley Cohen, kasisto; Humphrey Tonkin, komisiito pri eksterlandaj aferoj; John Kooistra, komisiito pri universi- tatanoj, Jonathan Pool, komisiito pri varbado. En nia lumrapide aktiva mondo nenio restas sen efiko. Jam JEN estas la 15a oficiala nacia sekcio de la Tutmpnda Esperantista Junulara Organizo. Pri la bulteno dirindas kelkaj vor- toj — ĝian celon ni vidas simple, per la vortoj "elvoki el usonaj gejunuloj kreotalenton aŭ almenaŭ sinesprimon. En tiu rolo ĝi ankaŭ servas kiel le- gindajo por JEN-membroj . . . ." Speciale salutinda estas la aperigado de ĝeneralkulturaj artikoloj, kies rilato kun Esperanto estas nur la lingvo en kiu ili estas presataj. Kiam fojfoje oni enuas pro la konstanta sinlaudado de la esperanta mondo, estas trankviligc legi ion, kiu havas propran valoron. Sed, jen, ci tiu artikolo nur laŭdas parton de ni! Do sufiĉe, ni lasos tiun grupon mem paroli. BIBLIOTEKOJ bezonas librojn kaj gazetojn pri Es- peranto. Ofte oni aŭdas la diron, "Ho, Esperanto, ĉu tio ne estis popu- lara antaŭ la unua mondmilito? Kial ĝi mortis?" Konsiderante ke la tipa biblioteko ofte posedas pri Esperanto nur du aŭ tri librojn el ĉirkaŭ 1910, ĉu ni povas miri ke tian ideon havas la publiko? La Peninsula Esperanto- Klubo, por helpi solvi tiun problem >n, donacis lernolibrojn kaj la biografion pri Zamenhof verkitan de Marjor.e Boulton al kvin publikaj bibliotekoj en sia regiono. Cu via biblioteko posedas aktualan libron pri Esperanto? p. 40 JUNULARO ESPERANTISTA DE NORDAMERIKO Sendependa organize- aliĝinta al TEJO JARO DE LA JUNULARO Unu aferon oni ne povas nei. La kampanjoj de UEA kutime grand- skale sukcesis. Kion pri la unua laborplano? Kion pri la Zamenhofa Jaro? Nun komenciĝis ankoraŭ nova kampanjo sub auspicio de UEA — la Jaro de la Junularo. Spacon mi ne malŝparos skribante pri la graveco de la junularo por nia Movado. Tiuj kiuj gajnas sperton nun en la komplika organiza reto de TEJO — kaj kiuj tre ofte prilaboras novan grundon, kiel faras JEN ĉi tie en Usono — tiuj estos la venontaj gvidantoj de nia monda movado. Ilia sukceso en tiu rolo grandparte de- pendos de ilia sperto nun en la propra medio — inter la junularo. UEA, anoncante ke 1963 estos la Jaro de la Junularo en la Esperanto- movado, montris grandan fidon je TEJO, precipe car TEJO unue suges- tis la planon kaj TEJO mem re- spondecos pri ĝia plenumo. Por la sukceso de la piano nepras la intima kunlaboro ne nur de la naciaj sekcioj de TEJO, sed ankaŭ—eĉ pli grave— de la naciaj asocioj aliĝintaj al UEA, inter ili kompreneble ELNA. La tuta piano estas longa kaj kom- plika: ja multajn flankojn havas nia agado. Sed la ĉefaj punktoj resumi- ĝas jene: 1. Prepari bazajn artikolojn pri la problemoj de la junulara Esper- anto-movado. 2. Eldoni broŝuron pri TEJO, ties landaj sekcioj kaj la junulara Esperanto-movado. 3. Fari prcparan laboron cele al la eldonado de aparta organo de TEJO, en formo de internacia junulara gazeto tute en Esper- anto, de kiu provnumero aperu dum la somero, kaj kies regula eldonado komencigu en januaro 1964. 4. Instigi al landaj asocioj fondi junularajn sekciojn. 5. Prepari dokumentojn de CED pri TEJO kaj la junulara Es- peranto-movado. 6. Daŭre kaj per ĉiuj rimedoj kon- vinki la Esperantistan publikon pri la graveco de la junularo en la Esperanto-movado kaj montri la pretecon de la Esperantista junularo ludi ankoraŭ pli pozi- tivan kaj aktivan rolon en la ĝenerala Movado. Turnante sin al ELNA, TEJO kompreneble turniĝas ankaŭ al la in- dividuaj membroj de ELNA. Via plej bona metodo kunlabori en la kampanjo Jaro de la Junularo estas per helpb al JEN, kiu, kiel novnaskita organizo, aparte bezonas helpon. Sed TEJO, car ĝi estas internacia organ- izo sen radikoj en unusola lando, estas tre ofte neglektata de la Es- perantistaro. Sed nun ion konkretan ni povas proponi al la publiko: sub- tenon de nia eldonado de junulara gazeto. La Fondajo Junulara Gazeto estas oficiala fondajo de UEA, kiun oni starigis por kolekti monon por aper- igo de provnumero de la planata junulara gazeto, kaj por subteno de la komenca periodo de la eldonado. Kontribuajojn ni bonvenigos — eĉ bezonas! Akceptas kontribuajojn en Usono la Kasisto de TEJO: Hum- phrey Tonkin, 7 Linnaen Street, Cambridge 38, Mass. Do, la sukceso de la Jaro de la Junularo estas en viaj manoj. Laŭ, ni, la modela agado de ĉiu unuopa usona Esperantisto estus jena— — Donaci al la Fondajo Junulara Gazeto — Helpi al TEJO — Morale kaj finance subteni JEN — Intense informadi pri Esperanto inter la junularo. p. 41 JUNULARO ESPERANTISTA DE NORDAMERIKO Sendependa organizo aliĝinta al TEJO Nia nomo? JEN. Nia celo? Pli- fortigi kaj pliaktivigi la usonan Es- perantistan junularon. Nia historio? Nu, mallonga, sed impona. Ni klarigu. ... Kiom ofte oni aŭdas en naciaj kongresoj tiun saman eldiron: "Ni devas injekti iom da juna sango en nian nacian movadon" aŭ "Ni devas allogi la junularon al nia afero"! Kompreneble, samon oni diradis an- kaŭ en Usono, kaj same malbone aspektis la situacio, krom en kelkaj izolitaj kazoj. Sed antaŭ du jaroj tiuj izolitaj kazoj komencis iom pli ofti: fondiĝis aktiva klubo en la uni- versitato de Harvard, komencis kun- iĝi eta nukleo da aktivuloj en Nov- jorko, ekaperis iunaj usonanoj en la internacia movado. Nu, vi ne pensu ke JEN, kiel nacia junulara sekcio, simple talis el la ĉielo. Ci estis unu el la rezultoj de ĉi tiu intensiĝo de agado. Longe oni planis ĝin kaj zorge oni laboradis por ĝia sukceso. Finfine, oni ja ne povas fondi junularan sekcion sen gejunuloj, kaj tempon bezonas la trovado de gejunuloj. Sed jen la miraklo! Ni komencis serĉi kaj ... la gejunuloj iom post iom aperis. Evidentiĝis ke pluraj gejunuloj lastatempe lernis Esperan- ton, sed kontaktis nek la nacian or- ganizon nek aliajn junajn geesperan- tistojn. De kelkaj vidpunktoj tiuj estis do perditaj talentoj: homoj llngve spertaj, kiuj ne laboris por la movado car ili ne havis fidon je ĝi, aŭ car ili tute ne konstatis ke mov- ado ekzistas. Tiuj homoj nun kom- encas kunlabori. Sed kio entute estas JEN? Gi estas sendependa junulara organizo aliĝinta al TEJO, kaj do i.a. la usona sekcio de TEJO. Gi fondiĝis en Novjorko antau kelkaj monatoj, kaj komencis eldoni malgrandan mult- obligitan bultenon, kiu, malgraŭ la modesto de sia formato, montris kon- siderindan verkistan kaj organizan talenton kaj tuj metiĝis inter la plej elstaraj naciaj junularaj gazetoj en septembro ĝi gajnis ankoraŭ unu novan spertulon pro la alveno el Britujo de estrarano de TEJO, kiu nuntempe studas en la universitato. En oktobro oni aranĝis en Cambridge renkontiĝon inter du el la novjorkaj gvidantoj de JEN kaj tri estraranoj de la grupo de Harvard. Rezulte de tiu ĉi kunveno kaj pluraj horoj da diskutado, oni faris la necesajn for- malajojn por doni al JEN iom pli firman organizan strukturon, kaj oni elektis sesmembran estraron. La renkontiĝo en Harvard faris el esehce regiona entrepreno vere nacian organizon. Komencis enveni kontak- toj de la okcidenta marbordo, de norda Usono, de la sudo, eĉ de fora Portoriko. Egale grave, la nova estraro komencis fari kontaktojn en la internacia movado. Rezulte de ĉi-lasta agado, JEN aliĝis al TEJO, la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kiu kiel junulara sekcio de UEA prizorgas junularan agadon en internacia kampo, kaj konservas kon- taktojn inter siaj naciaj sekcioj. JEN do trovis sin en poziĉio utiligi la spertojn ne nur de siaj propraj en- landaj anoj sed ankaŭ de internacia Movado. Sekvis alia estrara kunsido, ĉi-foje en Novjorko: novaj planoj, nova plifirmigo. Kaj fine de januaro ni atendas ankoraŭ novan kunvenon de la estraro, kiam ni akceptos statu- ton kaj faros definitivajn planojn por la nuna jaro. Por membriĝi en JEN: jarmembreco (inkl. abonon al la JEN-bulteno) kostas $1.00 aŭ egalvaloron. La or- gano daŭre aperos almenaŭ dumonate, kaj ni esperas povi fari ĝin ĉiumon- ata. Persono pli ol 30jar,a pagas unu dolaron por abono, kaj povas iĝi sub- tenanta membro per pago de 5 dolar- oj. Kotizojn sendu al Stan Cohen, 16 Long Avenue, Allston 34, Mass. Ci tiujn du paĝojn redaktis por la Revuo Humphrey Tonkin. Cion por la JEN-redakcio sendu al la oficejo de JEN, ĉe Richard Kollin, 30 Avenue B, New York 9, N.Y. p. 42 Donald Broadribb MONDA KULTURO: NOVA GAZETO Kelkajn semajnojn tro malfrue por recenzo en la lasta numero de nia Revuo ni ricevis la unuan numeron de la nova gazeto Monda Kulturo. Ci tiu ambicia projekto estas eldon- ata de U.E.A., kaj aperos kvarfoje dum la jaro. La unua numero am- pleksis 32 paĝojn, iomete malpli grandajn ol de la gazeto Esperanto. Gin presas la sama firmo en Neder- lando, kaj ĝin redaktas la ĝisnuna redaktoro por U.E.A., William Auld (kiu, cetere, ĉesis esti redaktoro de Esperanto). La tre alta kosto, $4.50, de abono eble fortimigos atentindan nombron da interesitoj. La historio de literaturaj gazetoj esperantaj estas plena de esperoj kaj fiaskoj. La plej multaj el ni konas la nomon La Revuo, kiun eldonadis la firmo Hachette antaŭ la Unua Mondmilito, kaj en kiu Zamenhof aperigis multajn el siaj verkoj. Gi mortis, kiam Hachette decidis ne plu eldonadi en Esperanto. Posta grava nomo, Literatura Mondo, respondecas pri multo bona (kaj malbona) en nia literaturo, sed mortis pro la Dua Mondmilito. Kelkjara provo rees- tabli ĝin en Hungarlando post la milito fine malsukcesis. Dum tiu milito, unikan eksperimenton faris nia talenta (nun mortinta) yerkisto Stel- lan Engholm, eldonante sian Mal- grandan Revuon. Tiu etajo aperigis principe originalajn artikolojn, kaj rifuzis aperigi korespond-anoncojn aŭ aliajn reklamojn. Gia kvalito estis la plej alta ĝis tiam, kaj ĝia abonan- taro preskaŭ la plej malgranda. Mizeran morton ĝi suferis, malsuk- cesinte akiri eĉ 400 abonantojn. Pli aktualaj estas la nomoj Norda Prismo kaj Nica Literatura Revuo, kiuj ambaŭ antaŭ proksimume ok jaroj "eksurprizis la publikon. Unu (la Prismo) per eleganta vesto, re- daktata de ankaŭ eminenta litera- turisto, Ferenc Szilagyi; la alia (Nica) per amatoraspekta presado kaj tipe franca paperaĉo, redaktata de emin- enta leksikologo, Gaston Waringhien. La kontribuo de ambaŭ gazetoj al la ^~„ flg- '. a,- IP! kJ m h4 INTERNACIA REVUQf: PRI LITERATURO I FILMO TEATRO |; esperanta literaturo ne povas esti tro alte taksata. Ilia sorto estas mal- gajiga. Nica Literatura Revuo anon- cis sian venontan morton jam antau multaj monatoj; kaj, la pasintan aŭ- tunon, Norda Prismo avertis ke se ĝia abonantaro ne kreskos ĝis 1500 personoj por 1963, ankaŭ ĝi eniros la tombon. Guste kiam la movado ŝajnis an- koraŭ ne sufiĉe matura por subteni seriozan artgazeton, U.E.A. komencis la aperigadon de la nova Monda Kul- turo. Gi ne estas neanticipita. Jam de tiu asocio estis eldonata dufoje Belarto, kaj la laborplano de ia asocio inkludas noton pri la "nova gazeto. Gi estas komparenda kun nia jama Norda Prismo, kies celon ĝi ankaŭ akceptas (aperigi artikolojn ne nur literaturajn, sed ankaŭ pri la aliaj artoj: dramoj, filmoj, eseoj, bil- doj), kaj kun la iama Malgranda Revuo, kies celon aperigi nur origin- alajn verkojn ĝi transprenis. p. 43 ■ ''I Bulgarujo: Kiril Hlebarov, G. Delĉev 8, Petnĉ. (Junulo, volas interŝanĝi poŝt- kartojn, poŝtmarkojn, filmrevuojn; kolektas Esperanto-poŝtmarkojn.) ĉekoslovakujo: Dusan Franc, ul. 1. Petiletky 695, Nove Straseci. (Kolektas neuzit- ajn poŝtmarkojn pri kosmonau- tiko, skoltoj; sendu mankoliston.) Eugenia Slosarkova, Bri Capku 19, Jihlava. (Serĉas skribamikojn pli ol 40jarajn; korespondos pri ĉiaj temoj; krome deziras inter- sanĝi ilustritajn gazetojn kaj librojn.) Drahuska Hrudkova, Krupinska asta 1157, Zvolen. (12 jara knab- ino; deziras intereŝanĝi ilustritajn poŝtkartojn.) Zdenek Zemen, Gladkovskeho 514, Pardubice. (12 jara; deziras in- terŝanĝi ilustritajn poŝtkartojn, kaj personajn fotojn.) Danlando: Geografia klaso deziras interŝanĝi ilustritajn poŝtkartojn, kaj deseg- najojn. Adreso de la instruisto: S-ino Roma Thorsen, Vihenshus U.E.A. garantiis subteni la aperon de la nova gazeto dum du jaroj. Post tio, evidente, ĝi devos pravigi sian ekziston per altiro de amasa abonantaro. Ni esperas ke ĝi suk- cesos pli ol ĝiaj prapatroj. Kiel impresas la unua numero? Kiel unua numero, ĝi estas bona, kvankam la kvalito de la enhavo tre varias. Leginda estas la unua novel- eto, Feliĉa Amo, de Szathmari, nomo famiganta en nia mondo. Lia stilo ankoraŭ estas iom ĝene nelerta, sed tion superombras la lerteco de la en- havo. Plej laŭdinda estas j apana artikolo aŭtobiografia, La Kaptito, de Miyamoto Masao. Edwin de Kock inspire pritraktis la poeziarton. Re- daktoro William Auld pruvis, per recenzado, ke recenzoj ankaŭ estas artformo, kaj mi ĝuis legi ilin. Ali- flanke, niaj tre konataj Marjorie Boulton (per drameto "Nia Sango") Skole, Strandboulev hagen. rftGHCrf 147, Copen- Germanujo: Kurt Ŝchut, 423 Wesel, Friedrichs- strasse 2. (45 jara.) Hispanujo: A. Martin Tatay, Lope de Vega 34 bis, Barcelona 5. (Aĉetas, vendas, kaj interŝanĝas filatelajojn de ĉiuj landoj.) Jose Pascual, Salom 33, Buen Bas- tor, Barcelona 16 (deziras inter- ŝanĝi kartojn kaj leterojn pri ĉiaj temoj.) Indonezio: Uh. Tadin Hsrar, Djetis No. 542, Gn. Pring, Muntilan, Mogeland, Dja-teng. (Pri gazetoj, bildkar- toj, fotoj, broŝuroj, kc.) Chasan Kastholani, Watutjongol, Gn. Pring, Muntilan, Mageland. (Komencanto.) USSR: Petras Bieliauskas, Zvaigzdziu 9-1, Kaunas 18, Litovio. (14 jara; deziras interŝanĝi ilustritajn poŝt- kartojn kun geknaboj.) kaj Victor Sadler (nun redaktoro de la UEA-gazeto Esperanto, kaj kon- tribuinto de du poemoj) dolorige surprizis min per verkoj, kies litera- tura karaktero al mi ŝajnis tre mal- adekvata. Du filmartikoloj menciin- das: unu, pri la japana filmprodukt- ado estas interesa sed tre unuflanka; la alia, pri la bulgaraj filmoj, estas plenplena de politika propagando; ambaŭ suferas pro tre malalta lingvo- nivelo. Mia takso estas tia: tute honeste parolante, mi devas konfesi ke mi multe malpli ĝuis la numeron ol mi anticipis. Tamen, la numero indikas pozitivan strebon firme establi en la esperanta mondo gazeton kies valoro venas ne nur de entuziasmo sed an- kaŭ 'de kvalito. Mi do ĝin reko- mendas, kaj esperegas ke mian re- komendon sekvos abonoj. p. 44 Gazetoj ricevitaj: La Skolta Mondo, vol. 3 numero 3/4; Kuriero (Studenta Esperanto-Klubo kaj Kleriga K'on- versacia Klubo) no. 11; Edukado In- ternacia, okt.; Dansk Esperanto- Blad okt; Australian Esperantist, jul- aŭg; SAT - Amikaro, okt; Revuo Orienta, okt; Kvakera Esperantisto, autuno; Internacia Fervojisto, jul- aŭg & sept; Sundial, okt. (usona nudista gazeto, kun artikolo pri kaj de la familio Heilberg); War Re- sistance (kun artikolo instiganta ke RESPONDOJ AL LA ENIGMO APERINTA EN NIA NOVEMBRA NUMERO DE LA SEKRETARIO pacifistoj lernu Esperanton); Zpravy Ceskoslovenskeho Esperantskeho Vy- boru, sept. Alvoko! Ciu loka grupo devus havi unu personon, kin sisteme, kon- stante kaj plene sendadu informojn pri ĉio, kio koncernas la grupon en sia regiono kaj aliloke (laŭ ties scio). Ciu simpatianto devus sendi. Cis nun, nur du lokaj grupoj (Cikago, Vaŝingtono) konsentis aŭ eĉ respondis mian peton pri kunsendado de la lokaj informiloj en unuigita el- dono. Aliaj (Napa, S.F., L.A., JEN, HEC, kc) sendas siajn unuope por inform! nin. 1. Numismatiko 2. inundi 3. tarantulo 4. demono S. plutokratio 6. akrido 7. pleonasmo 8. legitimi 9. omaro 10. festeno 11. talismano 12. flaĝoleto 13. trulo 14. korano IS. bistro 16. epoleto 17. biskvito 18. obelisko 19. indiĝeno 20. nadiro 21. pramo 22. lanterno 23. akcidento 24. ksilofono 25. neĝo 26. glimo 27. cedro 28. specimeno 29. livreo 30. eŝafodo 31. rastilo i&SHBI ■a !/«HB ^pjB-&^^^M m ■■'■ ..■'•'■.'■■■v.;;. nw ^ii 1 Hj 3 il JBflnHI Proverbo: Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas. Blanka urso A.Holzhaus Neniu sendis solvon por la enigmo. p. 45 NORDA PRISMO • kultura — socia — literatura ilustrita revuo internacia komencas sian nauan jaron en 1963 ĉefredaktoro: Ferenc Szilagyi Helpredaktoroj: Baldur Ragnarsson Vilho Setala, Poul Thorsen, John Hammond Rosbach • Jarabono kostas nur $2.50. Adreso: Bamhusgatan 8, Stockholm, Svedlando DONACOJ POR LA REVUO Post la presigo de la lasta listo de donacintoj, la sekvantaj personoj sendis kontribuojn por subteni la Revuon: Lavina M. Parsons________$25 Catherine Schulze „. _... _.. $200 kaj ni ne forgesu mencii, ke Martha Walker varbis por ELNA 6 novajn membrojn. NEW AIRMAIL STICKERS For a big supply ol 250, send $1 to: Esperanto League EBperanto Press 808 Stewart St- or Oakvllle, Ont. Meadville, Pa- Canada ESPERANTO GROUPS IN THE UNITED STATES Listed by State, City, and name of person to be contacted for further information: California: Hillsborough: Peninsula Esperanto Club (Mrs. Wm. Schulze, 410 Darrell Road). Los Angeles: Los Angeles Esper- anto Club (1406 N. Sycamore Ave., Hollywood). Napa: Napa Esperanto Club (Mrs. D. C. Walker, 2846 Monticello Road). Palo Alto: Esperanto in Palo Alto (P.O. Box 11564, Station A). Sacramento: Esperanto Society of Sacramento (Mrs. Florence Cur- tis, 5101 Stockton Blvd., Sacra- mento 20). San Diego: Esperanto Society (P.O. Box 6215, San Diego 6). San Gabriel Valley: Blind Study Group (Mrs. Phillips Neuman, 2736 Cogswell Road, El Monte). Santa Monica: (Mrs. Blanche Parker, 515 25th St.) Illinois: Chicago: Esperanto Society of Chicago (Mrs. J. N. Denison, 17958 Homewood Ave., Home- wood). p. 46 Massachusetts: Cambridge: Harvard Esperanto Club (Quincey House, Box 8, Cambridge 38). Springfield: Greater Springfield Es- peranto Club (Warren H. Gould, 114 Deerfield St., Greenfield). Michigan: Ann Arbor: (Wm. C. Dickerman, 424 Hilldale). Montana: Missoula: Esperanto Study Group (Bob Davis, 1721 Helen). New York: New York: The Esperanto Society of Greater New York (SO Over- look Terrace, New York 33). New York: Esperanto - Klubo de Novjorkurbo (Dr. Julius Balbin, 340 Riverside Drive, Penthouse 2, New York 25). New York: Esperanto Study Group (Frances Lesher, 4 West 28th SL, New York 1). Oregon: Canby: (Mrs. Wallace Peterson, Route 2, Box 120). Hillsboro: (Adrian Hughes, 476 S. Bailey Ave.). Oregon City: Oregon City Esper- anto Group (Mrs. Lawrence Winkleman, 4203 S.E. Rothe Rd., Milwaukie 22, Oregon). Portland: Portland Area Esperanto Club, ESPO (Mrs. Evelyn Deer, 12946 N.E. Hancock St., Port- land 30). Pennsylvania: Allen town - Bethlehem: Esperanto Club of the Lehigh Valley (Donald Munro, 1961 Erie Ave., Quakertown). Meadville: Esperanto Study Group (Marcella Fisher, 808 Stewart St.). Pittsburgh: Esperanto Club of Pittsburgh (L. A. Spriggs, P.O. Box 8302, Pittsburgh 18). Triŝtata Esperanto - Komitato (W. Pa., E. Ohio, N.W. Va.). (Frans J. Jagher, 2736 Locust Dr., Bridgeville). Washington: Seattle: (Vincent Griffeth, 8556 37th Ave., S.W.). Spokane: (H. K. Ver Ploeg, 1098 E. 8th Ave.). Tacoma: (Ruth Culberg, 1912 N. Monroe). Walla Walla: Montvida Esperanto Society (Al Estling, 1351 Grant St.). National Groups: Esperanto League for North Amer- ica, 808 Stewart St., Meadville, Pennsylvania. Junularo Esperantista de Nord- a.meriko (JEN) (Richard B. Kol- lin, Apt. 4a, 30 Avenue B, New York 9). Book Dealers: ELNA Esperanto Book Service, Middleton, Wisconsin. Shorey Book Store, 815 Third Ave:, Seattle 4, Washington. Both dealers accept mail orders for books. Se la ĝustaj adresoj aŭ nomoj ne estas ĝustaj, aŭ se ekzistas aliaj grupoj, bonvolu sciigi: S-ino Dorothy Holland (Estro de la ELNA Membreca kaj Organiza Komitato) 1701 Rockwood Trail, Fayetteville, Arkansas. RESPONDOJ POR "LERNU VORTOJN" Jurnalo: b. Agrafo: ĉ. Kofro: a. Stebilo: c. Pato: a. Vortoj kaj respondoj laŭ Plena Vortaro. Se vi erare respondis al pli ol du demandoj, via vortoscio grave bezonas pligrandigi. p. 47 La plej ofte aperanta— La plej rapicle informanta— —Esperanto-gazeto HEROIDO DE ESPERANTO 20 numeroj jare. Jarabono : $4 Nord-amerika peranto: Donald E. Parrish 328 West 46th Street Los Angeles 37, California Monata internacia ilustrita revuo Jarabono: $2.75 Nord-amerika peranto: Donald E. Parrish 328 West 46th Street Los Angeles 37, California UNUECO ESTAS FORTO Aliĝu do al via landa asocio: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko Kanada Esperanto-Asocio 808 Stewart Street 34 Martin Road Meadville, Pa., Usono Toronto 7, Ontario, Kanado Esperanto-Meksika Asocio Poŝtkesto 10.576 Mexko 1, D. F. Kaj al UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO DE ALASKO AL MEKSIKIO: La gazeto por eiuj esperantistoj sur la nord-amerika kontinento estas LA NORD-AMERIKA ESPERANTO-REVUO Jarabono: $3 (40 steloj) Abonu ĉe ELN'A ati via landa asocio ESPERANTO PRESS Oakville, Ontario. Canada Return and forwarding Postage guaranteed