Bimwrii * south mustA "Fmmu Hflt^wsT«R crawrriTE ft ■1 2_ E^SPERAHTjO * ££.,"» iiMaiMnD ^•iHRlfi;"5 ' * NORTil AMERICAN ** HfEMIITI '4 ESPERANTO REVIEW ESPERANTO RhVILW North American esperanto review Esperanto Review A_ in ESPERANTO SUKCESOS ? Pli da HELPOJ POR LERNANTOJ NIA REVUO DEK - JARA '—'"* Januaro-Februaro 1963 NORDAMERIKA ESPERANTO-RjEVUO Vol. 11, No. 1 51 Primrose St., Moonee Ponds, Victoria, Aflstralio. DONALD BROADRIBB, Editor Published by the Esperanto League for North America, Inc., as its official organ, and founded in 1953. The Esperanto League is officially affiliated with the Universala Esperantd-Asocio (in consultative relations with UNESCO), and is a participating organization in the People-to-People Program (John F. Kennedy, Honorary Chairman; Dwight D. Eisenhower, Chairman, Board of Trustees). Subscription Rates: $3.00 regular, $2.75 gift subscription (three for $5.00). Membership Rates: $5.00, regular; $10.00, supporting member; $20.00, patron member; $100, life member; $7.00, man and wife. Checks and money orders should be payable to the Esperanto League for North America. Send all payments and correspondence to the Esperanto League for North America, 808 Stewart St., Meadville, Pennsylvania. Officers of the Esperanto League for North America, Inc.: President, David B. Richardson, R.F.D. Box 81, Eastsound, Washington; Vice-President, Charles E. Peterson, 8314 E. Florence, Downey, California; Secretary, Conrad Fisher, 808 Stewart St», Meadville, Pennsylvania; Treasurer, John Futran, 601 West 164th St., New York 32, N. Y. Executive Board: Armin F. Doneis, Sr., P.O. Box 105, Pharr, Texas; Thomas A. Goldman, 7008 Millwood Rd.. Bethesda 14, Maryland; Dorothy .Holland, 1701 Rockwood Trail, Fayetteville, Arkansas; Frans J. Jahger, 2736 Locust Dr., Bridgeville, Pennsylvania; James Lieberman, 24 Claflin Rd., Brookline 46, Massachusetts; Paul Nace, 1410 Ray Road, Hyatts- ville, Maryland; Catherine Schulze, 410 Darrell Rd., Hillsborough, California; Roan Orloff Stone, 504 N. 5th St., Gallup, New Mexico; Martha Walker, 2846 Monticello Road, Napa, California. Information Section of the League: 7008 Millwood Road, Bethesda 14, Maryland. Audio-Visual Aids Department: 1908 E. 8th Ave., Spokane 32, Washington. Book Service: Esperanto League Book Service, Middleton, Wis- consin. Administration of the Review: Francis Helmuth, P.O. Box 6215, San Diego 6, California. Material for the next issues of the Review must reach the editor by the 1st of February and the 1st of April. Manuskriptojn, librojn recenzotajn, kc. sendu rekte al la redaktoro Donald7 Broadribb, 51 Primrose St., Moonee Ponds, Victoria, Aflstralio. Urgajn komuni- kojn sendu per aerogramo. NIA KOVRILO Panoramo pri la Esperanto-Revuo. David Richardson DATREVENO DE NIA REVUO La unua numero de "Nord-Amerika Esperanto-Revuo" aperis en 1953, re- daktita de la konata Esperantisto kaj verkisto, James D. Sayers. Efektive, jam estis aperinta en 1952 serio de kvar bultenoj-Ma lastaj tri estis pre- sitaj—kiuj portis la simplan nomon "informilo". Tiuj paĝoj, nun iom flaviĝantaj, estis la voĉo de la re- organiza movado, kiu kulminis en la fondiĝo de la Esperanto-Ligo en la somero de tiu jaro. Sed nia gazeto vere naskiĝis en januaro, 1953. Jam de la komenco la oficistoj de la Ligo konstatis la bc- zonon por regule aperanta, digna or- gano por ke la afero prosperu kaj ne mortu naskiĝanta. Sed en tiu periodo, kun ĝiaj financaj kaj aliaj malfacilajoj, oni ne povis antaŭvidi kio fakte okazos, kaj por certigi, ke la mem- broj ricevu regule tafigan gazeton, oni aranĝis en tiu unua jaro por livero al ĉiuj membroj ankaŭ de la bonega organo de Brita Esperantista Asocio. La dua numero de la Revuo aperis en Aprilo, kiam oni okupiĝis pri planoj por la unua Kongreso en Madison, Wis. Tiam, subite, S-ro Sayers devis demeti la redaktadon pro malboniĝanta sano. Ni tiam ne povis. scii, ke tio estas nur la unua el tri fojoj dum sia unua jardeko, kiam la Revuo perdos redaktoron pro grava malsano. Dume la kostoj por presado mon- triĝis pli kaj pli altaj, kaj la Liga kaso montriĝis pli kaj pli nesufiĉa. En sekreto oni komencis scivoli, ĉu vere la novnaskita Ligo povos travivi. Sed feliĉe pli kaj pli da nordameri- kaj Esperantistoj aliĝls; entuziasmo por la Ligo estis nekontestebla; plur- aj bonvoluloj donacis monon por helpi pagi la ŝuldojn. Kaj kiel novan redaktoron la Ligo akceptis—min. Por batali la ĉiam altiĝantajn pres- kostojn ni decidis presi ofsete, kaj mem komposti la tekstojn. En Ta- coma, Wash., mi konatiĝis kun juna presisto kiu simpatiis kun . Esperanto. Li promesis presi la gazeton je favora prezo, kaj pruntis al mi malgrandan presilon per kin provpresi la tekstojn. De la Societo Esperantista de Seattle mi pruntis stoketon da presliteroj. En la aŭtejo de mia luita hejmo en Tacoma, mi installs la ekiparon, kaj komencis komposti mane—kiel oni faris antaŭ cent jaroj. Post dek aŭ dek-du linioj necesis presi unu ek- zempleron de tiu fragmento, poste distribui la presliterojn kaj ekkom- posti la sekvantajn liniojn. Paste, ĉiuj fragmentoj estis kungluitaj en la dezirata aranĝo kaj la tuto liverita al la presisto por fotografiĝo kaj presado. Fine elvenis la unua numero en tiu stilo, kun raporto pri la kongreso en Madison. En januaro, 1954, la Revuo eka- peris en pli granda formate Ne povante mem komposti tiom da ma- terialo mi estis feliĉa akcepti la help- on de Ferd Carlson, kiu same ekuzis sian liberan tempon por mane kom- posti tekstojn por nia gazeto. Poste, kiam nia financa situacio iom pliboni- ĝis, ni komencis mendi parton de la tekstoj ĉe komerca linotipejo. Mi opinias, ke la Ligo rajtas fieri pri la fakto, ke de tiu unua numero de 1954 ĝis la hodiaŭa tago, nia Re- vuo eliris regule ĉiun duan monaton, ses numeroj en ĉiu jaro, sen escepto. Komence de 1955, nia situacio estis multe pli firma, kaj ni decidis fari alian paŝon antaŭen kaj mem presi la tutan gazeton. Mia presista amiko havis kroman presilon, kiun li volis vendi: ĝuste tiel gfandan, kiel ni bezonis. Ferd elpoŝigis sian propran monon kaj aĉetis ĝin, kaj kun helpo de Samideano B. Lerman, el Seattle, ni transports ĝin al la domo ' de Ferd, kies kelo tuj transformiĝis en presejon. Ni ankaŭ aĉetis novan stokon da presliteroj, sufiĉaj por povi komposti je unu fojo ĉirkaŭ ses paĝojn. La intenco estis, ke mi kompostu en la kelo de mia nova domo — kiu ankaŭ fariĝis presejo, aŭ almenaŭ kompostejo—la paĝojn, kaj portu ilin p. 3 INVITON AL PITSBURGO amike sendas al vi la Esperanto- grupo, por la Kongreso 1963 de ELNA. Se vi partoprenis la pasint- jaran kongreson, vi jam scias kiel ekscita kaj anticipinda estos tiu evento. Se vi ankoraŭ ne parto- prenis kongreson, ĉi tiu oportuno estas vere kaptenda. Uzadi Esper- anton aktive kaj praktike, renkonti amikojn nur perpoŝte konitajn, lerni kaj audigi viajn opiniojn pri la nord- amerika movado, tion vi povos en la koro de unu el la plej famaj urboj en la lando. La datoj de la kongreso ankoraŭ ne estas difinitaj, kredeble en julio. Sed jam nun planu pasigi vian ferion kun la pitsburganoj. per aŭto al Ferd por la presado. Cio iris glate, ĝis Ferd, ne tute alkutimi- ĝinte al la nova maŝino — multe pli granda ol tiuj, pri kiuj li jam havis spertojn — lasis sian manon tie, kie oni nepre ne lasu ĝin, kaj subite li havis tri fingrojn en la formo de pat- kukoj. Tiu doloriga sperto tuj eks- presistigis lin, almenaŭ provizore, kaj S-ro Lerman kaj mi iom amator- ece finis la presadon de tiu numero. Iom post iom Ferd regajnis la uzon de sia mano kaj fakte fariĝis tre sperta presisto. Mi daŭrigis re- dakti kaj komposti la gazeton ĝis unu vespero en septembro, 1955, kiam mi enlitiĝis kun "malvarmumo" kaj tro- vis, la sekvintan matenon, ke mi ne povas plu movi unu kruron. En tiu lasta somero antaŭ la ĝeneraliĝo de Salk-injekcioj, mi enhospitaliĝis pro polio-mjelito, kaj ne plene rehavis mian sanon ĝis post proksimume tri jaroj. Sekve de tio Ferd fariĝis redaktoro kaj presisto, kaj daŭris en tiuj labor- oj ĝis 1960. Dum tiuj jaroj, laŭ mia kalkulo, li donis al la afero tute sen salajro po ĉirkaŭ 40 horojn semajne. Post oktobro, 1960, Ferd devis de- meti la laboron pro kruela malsano, kiu de tiam pli kaj pli senfortigis lin kaj du jarojn poste postulis lian vivon. De novembro, 1960, ni havas kiel redaktoron Samideanon Broadribb, kaj kiel presiston Samideanon Rudi- ger Eichholz ĉe Esperanto-Press, en Kanado. Unu jaron post kiam li akceptis la redaktoran postenon, S-ro Broadribb havis oportunon foriri al Aŭstralio por daŭrigi siajn studadojn, kaj sam- tempe instrui fremdajn lingvojn en tiea lernejo. La Estraro multe be- daŭris la ŝajnan perdon de la nova Revu-ĉefo, ĝis oni ekhavis iom aŭ- dacan penson. En la moderna mondo, kiu fariĝas "pli kaj pli malgranda" kiel ni Esperantistoj tiel ofte insistas, la distancoj estas mezureblaj per horoj kaj tagoj anstataŭ per semajnoj kaj monatoj. En lando tiel vasta, kiel Usono, la redaktoro rilatas kun la Esperantistoj preskaŭ ekskluzive per la poŝto, kaj dum letero iras aere de Nov—Jorko al Los Angeles en 2-3 tagoj, letero el Aŭstralio iras Usonon en 3-4 tagoj: diferenco de nur unu tago. Tial oni decidis ne rezigni pri la lerta redaktorado de S-ano Broadribb, kaj li, sekve, baldaŭ kompletigos sian unuan jaron tie en "Sublando" sen rompo en la flua prizorgado de nia organo. Lastan jaron ni ankaŭ decidis strebi por pligrandigi kaj plibonigi, teknike, la Revuon. La diversaj ŝanĝoj en la formato kaj enhavo de la gazeto ren- kontis preskaŭ universalan aprobon. La nova gazeto, kompreneble, kostas al ni pli ol antaŭe, sed mi opinias, ke ĝi valoras la koston. Denove kaj denove, la spertoj de la Esperanto-movadoj en Usono kaj alilande montras, ke kiam ajn la mov- ado floras kaj bonsanas, gravan rolon ludas plara, akurate aperanta kaj bone redaktata gazeto. Pli ol iam, mi estas konvinkita, ke ni nepre bezonas riam subteni la gazeton kaj ke ĝi estu kiel eble plej granda kaj bona. Do, "feliĉan naskiĝtagon" al nia Revuo; en la tagoj venontaj, ĝi k'res- ku kaj prosperu, kaj kun ĝi nia Ligo, kaj Esperanto. P- 4 DEKLARACIO PRI LA ESENCO DE LA ESPERANTISMO Teksto adopttta de la Unua Univer- sal* Kongreso de Esperanto, Boulogne but Mer, 1905. Car pri la esenco de la esperan- tismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezen- tantoj de la esperantismo en diversaj landoj de la rnondo, kunvenintaj al la internacia Kongreso esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ la propono de la aŭtoro de la Lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon: 1. La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu "ne en- trudante sin en la internan vivon de popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn," donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri Ia lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan in- tereson por ĉiuj popoloj. Ciu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia es- perantisto ligas kun la esperantismo estos lis afero pure privata, por kiu la esperantismo ne respondas. 2. Car en la nuna tempo neniu es- ploranto en Ia tuta* mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj car el ĉiuj multegaj provoj, faritaj en la daŭro de la lastaj du centjaroj, ĉiuj pre- zentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke el- provita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montrigis nur unu sola lingvo Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, kon- sciante, ke teoria disputado kondukos al nescio, kaj ke la celo povas esti atingita nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaii la sola lingvo Esperanto kaj laboras por gia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literature 3. Car la aŭtoro de la lingvo Es- peranto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn raj- tojn kaj privilegiojn rilate tiun ling- von, tial Esperanto estas "nenies pro- prajo," nek en rilato materiala, nek en rilato morala. Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu dezir- anto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj per- sonoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo. 4. Esperanto havas neniun per- sonan legdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ciuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu de- vigan. La sola, unufojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj, funda- mento de la lingvo Esperanto estas la verketo "Fundamento de Esper- anto" en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de Ia reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj "tiel deziras aft konsilas la aŭtoro de Esperanto." Ciun ideon, kiu ne povas esti opor- tune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la "Fundamento de Es- peranto," ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas Ia plej ĝusta, tiel same kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate, imi- tadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la piej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas gian spiriton. 5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li gin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperan- tisto estas rekomendinda, sed ne de- viga. P. 5 NOVJARA LETERO AL NIAJ LEGANTOJ 51 Primrose St. Moonee Ponds Victoria Aŭstralio. Karaj amikoj, Mi volis sendi al vi ĉiuj kristnaskan leteron, sed car nia Revuo ne aperas en tiu monato, mi devis kontentiĝi per novjaraj salutoj. Bonvolu ilin akcepti, de mi mem kaj de mia ed- zino Rozo. Mi nun komencas mian trian jaron kiel via redaktoro. Ni ankaŭ komen- cas, ĉimonate, nian duan jaron en la antipoda 1 ando Aŭstralio. Ambaŭ datrevenoj donas al ni varman sen- ton. La 22an de januaro, 1962, ni flugis el Usono per la aerlinio Qantas (kaj ne, kiel flustras iuj kalumniantoj, en Pelikano la polo de saltanta kangaruo—cetere, tiu poŝo estas kutime okupata) kaj surteriĝis en Sidneo. Post tiu, la plej granda aiistralia urbo, ni venis al Melburno, kie ni.nun lo&as kaj laboras. Nin tre varme bonvenigis kaj hejmsentigis la Esperanto-klubo ĉi tie, kiu helpis nin trovi loĝlokon kaj ankaŭ tuj kaptis min por instrui' kurson en ilia propra Esperanto- domo. Ni lernis multon pro nia vojaĝo al la "lando kie oni marŝas kun la kapoj malsupren." Ni lernis ke Es- peranto kunligas eĉ kie oni la anglan lingvon parolas; ni lernis ke la mod- erna tekniko tiel faciligas komuni- kadon, ke estas egale facile redakti gazeton 9,000 mejlojn for kiel 200 mejlojn for; ni lernis ke homoj estas Kangaruo kaj nia redaktoro p. 6 ŭi ■ • i . V i »> I _. H ... .H f'Sfi te; # f egale simpatiaj, negrave kie ili estas. Ni eĉ lernis manieron plibonigi la aspekton de nia Revuo, per malpli granda kosto, utiligante la servojn de tre helpema linotipisto ĉi tie. Mia. edzino kaj mi ambaŭ parto- prenas la universitatan vivon: ŝi kiel studento, mi kiel samtempe instruanto kaj doktoriĝonto. La Esperanto- klubo, la kvakera grupo, kaj la re- daktado for.uzas multan tempon; tial, mi esperas ke vi pardonos se ne ĉiam vi ricevas respondon al viaj komum- koj kaj leteroj, aŭ se anticipinte Jeteron vi ricevas nur noteton. Ciu skribajo estas bonvena, kaj zorge atentata, eĉ se prese vi vahe serĉas evidentan signon pri ĝia influo. Melburno estas granda urbo, sur la sudorienta marbordo de la kontinento. Ceter.e, ekzistas nur ses urboj sur la tuta kontinento, laŭ usona kalkulado; la aliaj estas nur vilaĝoj. Sed tiuj urboj estas grandaj: Melburno havas ĉirkaŭ 1,700,000 loĝantojn. Eble vin konfuzos tio, se vi serĉos en via at- laso. Teknike parolante, tio estas por la metropolita Melburno. Kion ĉi tie oni nomas "La Urbo Melburno" estas tio, kion oni en Usono emas nomi "downtown," t.e. la centra komerca kvartalo; kaj la multaj kvar- taloj kiuj kune formas unu urbon laŭ usona kutimo, ĉi tie havas apartajn nomojn kaj administraciojn (ne tre malsimile al la borough-sistemo de Novjorko). Do mi loĝas en la kvar- talo Essendon, subdistrikto Moonee Emuo Ponds, de la metropolita urbo Mel- burno. Kaj por la poŝto tute sufiĉas Moonee Ponds. Victoria estas la ŝtato. Ne, nia'j amikoj, kies bildojn vi vidas diversloke sur ĉi tiuj paĝoj, ne promenadas sur la stratoj libere. Efektive, ni devis iri al la bestpro- tektejo ĉe Healesville (ĉ. 30 mejlojn for) por ilin trovi. Sed ekzotikaj birdoj, kies ekziston ni eĉ ne scias en Usono, ĉirkaŭflugas kaj strange blekadas kie ajn ni estas. Mi povus multe longigi la leteron, rakontante niajn spertojn ĉi tie. Tamen, spacmanko severe malper- mesis al mi tion. Anstataŭe, mi nur sendas al vi bondezirojn por la nova jaro, kaj antaŭdankojn por la leteroj kaj artikolkontribuoj kiujn vi sendos dum la tempo venonta. Via, CHU VI SHATAS NIAN REVUON? Gi aperas ĉiam kun grava financa deficito. Se vi helpos per donaco al la eldonkaso, la vivo de la Revuo estos pli sekurigata. P. 7 ...... NOVAJ UBROJ Entute tro malofte aperas verkoj en Esperanto de nordamerikaj samid- eanoj. Kiam tio okazas, do, estas kaiizo por speciala fiero kaj jubilo. Permesu al mi nun iom jubili pri la ĵus aperinta La Profeto, esperantigita de nia ELNA - anino Roan Orloff Stone en vere brila maniero. Per enkonduko verkita de D-ro James Lieberman, ankaŭ usonano kaj estrarano de ELNA, ni lernas la esencajn faktojn pri la verkinto. Kahlil Gibran estis libano, kiu migris Usonon en 1894. Li verkis plurajn librojn anglalingvajn, sed la plej fama estas La Profeto. La eksterordinare sentema Gibran pritraktis la eternajn demandojn, kiuj frontas ĉiujn homojn, ekde la komenco de la homa raso. Sed li ne estis inter tiuj pseŭdo-mis- tikuloj, kiuj sondas la misterprofund- ojn kaj ofertas "respondojn" tiel vualitajn per mistikajoj, ke ili estas kompreneblaj nur al la aŭtoro mem. Gibran fakte prilumas la demandojn mem en maniero, kiu subtenas la serĉantan homon en ties propra serĉ- ado al la vero. La Profeto estas esence prozforma poezio. Mi ĝojas raporti, ke la es- peranta traduko estas same rafinita kaj polurita literatura gemo, kiel la anglalingva verko. S-ino Stone suk- cesis ĉiam trovi ĝuste la precizan vorton ad esprimon por redoni ne nur la sencon sed ankaŭ la arton de la originalo. Mi gratulas, kaj kore rekomendas al ĉiuj legantoj ĉi tiun novan pruvon pri la beletra kapablo de nia lingvo. La Profeto aperas kiel volumo 13 de la Reletraj Kajeroj, eldonitaj de Stafeto. Samtempe kun ĝi aperis tri aliaj kajeroj, ĉiuj kun aparta intereso por esperantistoj. N-ro 10 en la serio estas reeldono de la plena Pro- verbaro Esperanta de D-ro Zamenhof. Ĉi tiu eldono de verko delonge mal- aperinta el la librejoi inkluzivas tre detalan indekson per kiu. trovi serĉat- aju proverbojn laiiteme, kaj enkon- dukon de Gaston Waringhien, krom antaŭparoloj de Marko Zamenhof (la patro de L.L.) kaj de D-ro Zamenhof mem. Kajero n-ro 11 estas kolekto de verkistaj petolajoj en la formo de parodioj kaj "pastiĉoj" kiuj rilatas en ofte tre pika maniero al la plej altaj verkistaj lumoj en Esperantujo. Neniu eminentulo estas sekura de la bonhumoraj (kaj kelkfoje embarase trafaj) atakoj perplumaj de Henri Beaupierre en lia libro Specimene. La libron ornamas tri koloraj ilus- trajoj kaj unu nigra - blanka, sed speciale la lerto de la verkinto. La humuro plejparte estas subtila kaj legantoj devas ne nur regi la lingvon sed scii iometon pri la esperantista scenejo ĝenerale. Kiel la lastan sed neniel malpli gravan eldonon en la kvar-voluma serio (kiu, cetere, festas dek-jaran agadon de Stafeto) ni havas inter- lingvistikan verkon, Planlingvaj Prob- lemoj de William Gilbert. Gilbert estis dum longaj jaroj adepto de Oc- cidental. Nun li publikigis tre erudi- cian komparon inter Esperanto, unu- flanke, kaj aliflanke ĉiuj el la nun- tempaj formoj de t. n. "naturalismaj" planlingvoj. La komparo diel favoras Esperanton kaj donas eble la plej kompletan kolekton ĝis nun de argu- mentoj por la supereco de Esperanto el la lingvistika vidpunkto, kaj ĉio estas en nepasia, dokumentita kaj scienca maniero. Aliaj novaj libroj La Esenco de la Kvakerismo, Gerald K. Hibbert, trad. Marek Wajsblum, eld, Kvakera Esperantista Societo, broŝ. 40 pp. Neelmezurebla ni Laŭdegas Vin, Pre- ĝoj por ĉiuj Kristanoj, Thomas- eldonejo. 34-paga poŝforma, dura bindo. Eosnice Fabletoj, Ferdo Skrljac, poemrakontoj por infanoj kaj plen- kreskuloj, kun ilustrajoj. Tradu- kitaj el la kroata. Bros. 48 pp. David Richardson P. 8 Ivo Lapenna INSTRUADO DE ESPERANTO EN LA LERNEJOJ Alvoko de C.E.D. al geinstruistoj. En la nuna stadio de la klopodoj vastigi la instruadon de Esperanto en la lernejoj estas absolute necese havi kiel eble plej fidindajn kaj plej kom- pletajn informojn pri la lernejoj, en kiuj Esperanto estas instruata nun- tempe, nome en la lerneja jaro 1962- 1963. CED do afable petas ĉiujn gein- struistojn, kiuj instruas Esperanton en lernejoj de kiu ajn nivelo, en la lerneja jaro 1962-63, respond! al la suba demandaro kaj sendi sian re- spondon al la kunlaboranto de CED por lernejaj statistikoj S-ro David Kennedy, 21 Westfield Road, Bishop Auckland, C. Durham, Britujo. CED presigis poŝtkarton kun la samaj de- mandoj por faciligi kaj sirnpligi ĝis maksimumo la respondojn. Ciu in- struisto povas, do, aŭ respondi laŭ la suba demandaro per aparta letero aŭ postkarto, aŭ peti de s-ro Kennedy la demandaron presitan sur pretan poŝtkarton. Tuja sendo de la petitaj informoj multe faciligos la taskon de s-ro Kennedy, sed bv. noti, ke la respond- oj devas atingi s-ron Kennedy nepre antaii la 1-a de aprilo 1963. CED anticipe dankas al ĉiuj gein- struistoj, kiuj helpos ĝin en tiu ĉi grava enketo per tuja respondo. DEMANDARO Lernejoj en kiuj Esperanto estas instruata en la lerneja jaro 1962/1963. 1. Land o______________________.............................. 2. Urbo.__________________■...........___.......P_____ 3. Nomo de la lernejo......„........____................._................................_____..... 4. Nivelo E (elementa)_________..................................-_............................ M (meza)______*....................................................................................... A (alta, ekz. universitato)......_................................___.......... 5. Tipo m (miksita)............_.........___................_..__.................„............................. knabinoj: a (nur knaboj) .............__................................................... b (nur knabinoj)................................................................... 6. Kiom da lernantoj de Esperanto: knaboj?_______...... 7. Kondiĉoj de instruado: O (oficiala) aŭ NO (neoficiala)............„............„.................................. D (deviga) aŭ ND (nedeviga)..........._..................................................... K (en la kadro de la lerneja programo) aŭ EK (ekster ĝi)....... 8. Dum kiom da jaroj oni jam instruis Esperanton en la lernejo?.. 9. Antaŭnomo kaj nomo de la instruisto....................................„................_____ (Bonvolu: plenigi la demandaron uzante la indikitajn mallongigojn kaj presliterojn, afranki kaj resendi antaii la 1-a de aprilo 1963 al S-ro David Kennedy, 21 Westfield Road, Bishop Auckland, Co. Durham, Britujo.) p. 9 KANDIDATIGA KOMITATO por ĉi tiu jaro nun ekzistas. Komi- tatestro estas William R. Harmon, 315 San Mateo Drive, San Mateo, California. La komitato deziras, ke oni sendu la nomojn de proponataj kandidatoj por la sekvantaj postenoj: Prezidanto de ELNA Vicprezidanto de ELNA Tri estraranoj Tiuj postenoj vakos en julio. Ilin nun okupas David Richardson, Charles Peterson, Catherine Schulze, Martha Walker, kaj Armin Doneis. Se vi deziras proponi nomojn, bon- volu skribi al la komitatestro, Wil- liam Harmon. DEZIRAS KORESPONDI Anglujo: Joseph Hegedus, 21 Highbury, Newcastle 2. (Belajn kolorain bildkartojn el Usono, kun kelk- liniaj mesaĝoj.) Hungarujo: Ildiko Tarjan, Varosmajor utca 42, 11-1 ajto, Budapest XII. (30jara fraŭlino, membro de la Int. Ligo de esperantistaj foto-kino-ama- toroj; verkisto de jaz- kaj moderndanc - muziko; deziras in- terŝanĝi kolorajn bildkartojn pri urboj, kostumoj; kolektas gazet- ojn pri kino kaj ĉarmulinoj.) Indispensable for the Esperanto student SUPPLEMENT TO THE ESPERANTO-ENGLISH DICTIONARY OF MILLIDGE by Donald Broadribb (assisted by Paul Nace and C. D. Capp) $.30 from the ELNA Esperanto Book Service, Middleton, Wise. TJEA Universala Esperanto Asocio, estas la internacia grupo de kiu nia ELNA estas landasocio. Individuaj personoj povas ankaŭ membriĝi: membro ricevanta la monatan gaze- ton Esperanto kaj ankaŭ la Jarlibron pagas $4.50 jare membro ricevanta nur la Jarlibron pagas $2.25 jare persono malpli ol 21 jara pagas nur $2.25 kaj $1.13 por tiuj du kategorioj de membreco. abono al la gazeto Esperanto, sen membreco, kostas $3.50. Sendu vian pagon, aŭ demandojn, al Donald E. Parrish, 328 West 46 St., Los Angeles 37, California. (pagita reklamo) VIA UNIKA SHANCO NUN estas via unika ŝanco dumvive membriĝi en la Internacia Naturista Fakgrupo Esperantista (INFE). Por sumeto vi dumvive membriĝos, ricevos membro-karton kaj dumvive ricevados nian nĉe ilustritan revuon en Esperanto, "Naturista Vivo." Petu senpagajn ilustritajn prospekton kaj speci- menon de N.V. de: INFE, 1801 Page, San Francisco 17, California. p. 10 MANUAL FOR ESPERANTO CLUBS Ne forgesu ĉi tiun tre utilan libron eldonitan de ELNA antafl kelkaj monatoj. Jam komencis aperi suple- mentoj, kiujn ricevas sen ekstra pago aĉetintoj de la libro. Aldonendas al la listo de enhavo (presita en la sep- tembra numero de la Revuo): "Learn a Foreign Language — the new way" kaj "Esperanto Experiment in Finnish Schools." Se vi ne havas la libron, gin vendas por $2 la sekretario de ELNA. LABORPLANO DE UEA En la pasinta numero ni presigis la tekston de la Laborplano de UEA, aŭ, pli ĝuste, la tri sekciojn kiuj speciale rilatas al la naciaj asocioj kaj kies plenumadon rekomendis la kongreso de ELNA. Post la kom- postado de tiu numero, aperis la re- viziita teksto de la Laborplano, lari ŝanĝoj faritaj en la UK. Cisube ni indikas la modifojn en la represitaj sekcioj: 12. Landaj Asocioj: en la unua frazo, antaŭ "programo" enmetu la vorton "konkretan"; en punkto (k) antaŭ la vorto "nur" enmetu la vor- lojn "laŭ ebleco"j kaj la alfabetan numeradon oni ŝanĝu al (a), (b), (c), (ĉ), (d), (e), (f), (g), (ĝ), kc. Oni ankau aldonu novajn punktojn: (j) krei i.a. instancojn por lingvo- scienco, kiuj prizorgu la plialtigon de la lingvonivelo de la landa esperan- tistaro, la plibonigon de la instruado, de la lerno-libroj, la trastudon de lingvaj problemoj rilatantaj, unu- flanke, al malutilaj influoj de la naciaj lingvoj, kaj, aliflanke, al la neceso krei internacilingvajn esprim- ojn por specifaj nacilingvaj vortoj kaj esprimoj. 2S. Landaj Asocioj: en punkto (e) post "institucioj," aldonu "helpante al ili korespondi per Esperanto kun parencaj organizajoj en eksterlando"; kaj la alfabetan numeradon oni ŝanĝu kiel supre. N1AJ ESTRARANOJ n David Richardson, prezidanto de E.L.N.A. Naskita en 1926 en Seattle, Washington. Cirkaŭ 1937 D-ro Badg- le}', seatla dentisto, donis al lia patro ŝlosilon pri Esperanto, kaj h trans- donis ĝin al David, tiel interesante lin pri la lingvo. Post la gimnazio, li studadis intensan kurson pri la rusa lingvo, kaj poste eniris la ar- meon . . . kiel infanteriano. Dum la militservo, en la germana urbo Tau- berbischofsheim, li aŭdis ke en prok- sima vilaĝeto loĝas esperantisto, kaj tiun li kaŝe renkontis — la unuan ek- sterlandan esperantiston renkontitan. Post la milito, kiel radio-anoncisto en la alianca radio - reto, li renkontis James D. Sayers. Reveninte, al Usono, li studis dum 3 jaroj pli en la Universitato de Washington, diplo- miĝis en la fako de fororientaj aferoj, kaj celis registaran karieron. Trijara civila posteno kun la usona armeo ebligis al li kaj lia edzino loĝi en Eiiropo, kaj ĉeesti la UK 1951 en Munkeno. La unua infano, Sila, nas- kiĝis en Frankfurto - sur - Main. Tri monatojn poste ili revenis al Usono, kaj David komencis labori kiel radio- anoncisto, poste televid - inĝeniero. Polio-malsanatako en 1955 ombrigis lian vivon, sed resaniĝo venis. 2a infano, Blair, naskigis en 1955. En 1960 ili transiris al la belaj Insuloj San Juan inter Usono kaj Kanado, kie David plulaboras kiel televidisto, kaj estas bone konata en la esperan- tista mondo. p. 11 J PORJUNULA AGADO Katolika: Dum la 29a kongreso de I.K.U.E., la pasintan aŭguston, 40 junuloj diskutis kaj fondis novan sendependan katolikan grupon noma- tan "La Alta Flugo." La jam aperin- tan gazeton "Birdo" oni adoptis kiel organon. Prezidanto estas Klaus Perko, en Aŭstrujo; aliaj funkciuloj estas H. Weltens (Nederlando), S. Maul (Germanujo), A. de Salvo (Italujo), D. Walenzyk (Polujo). La kotizo estas $1,20, kaj la adreso: La Alta Flugo, Wolfstraat 4, Maastricht, Nederlando. UEA: Cirkulero dissendita fine de novembro atentigas, ke UEA nomis la jaron 1963 "Junulara Jaro." Ce- lante plifortigi la esperantan movadon, oni volas plidisvastigi la lingvon inter junuloj. (Tiun terminon nek la kato- lika nek la UEA komunikoj difinis, supozeble temas pri personoj ĝis la fino de universitataj studoj.) Kon- statante ke jam ekzistas diversaj porjunulaj agadoj, ekz. la junular- sekcio de UEA, kaj la kampanjo por instrui Esperanton en lernejoj, ne- cesas tamen agnoski, ke la lingvo ankoraŭ ne kontentige allogis la junu- laron. La programo por la "Junulara Jaro" estas duflanka: unue, plifirmigi la ekziston kaj agadon de porjunulaj esperantistaj grupoj, kaj doni pli da atento al junuloj en la movado; due, pliintensigi la propagandadon en lern- ejoj, porjunulaj gazetoj, kc. Ni atentigas al la legantoj pri la "Junularo Esperantista de Nord- ameriko" kies adreson oni trovas sur la kovrilo en la klublisto, kaj pri la favorkotizoj de UEA por personoj malpli ol 21 jaraj. (Duono de la prezo pagenda de ordinaraj personoj.) Specialan komenton deziras fari via redaktoro: estas dezirinde ke Esper- anto iĝu familia lingvo, anstataŭ kluba lingvo. Tre ofte, eĉ preskaŭ kutime, oni trovas ke edzo au edzino parolas aŭ lernas Esperanton, sed ne ambaŭ faras tion. Por tia persono Esperanto malfacile iĝas pli ol "hobby". Grandan plifirmigon ĉiu- rilate ricevus la lingvon, se ĝin uzus multe pli da "denaskaj esperantistoj, ' t.e. se Esperanto estus pli kutime uzata kiel familia lingvo, kiun lernus infanoj de la gepatroj. Eble do ni povus aldoni al la prpgramo de la "Junulara Jaro" ĉi tion: kaj vi kaj via edz(in)o lernu flue paroli Esper- anton, kaj lernigu ĝin al viaj infanoj. JARLIBRO 1962 DE UEA En decembro 1962 oni ricevis la jarlibron, preskaŭ unu jaron malfrue. Krom la demandon kiun nepre oni faros al si, "kiam do aperos la dua parto?" oni rajtas fari al si alian: "kial libro tiel malfrue aperinta ne profitis la okazon por aktualigi la enhavon?" Oni legas en ĝi inform- ojn pri 1961, kaj (krom la dele- gita listo laŭdire akuratigita ĝis marto) grandparte la adresoj restas presitaj kiel en 1961, kaj eĉ pli frue! La 488 paĝa enhavo estas la kutima: listoj de funkciuloj de UEA, kun adresoj; adresoj de la landaj kaj fakaj asocioj, kun mallongaj pris- kriboj pri tiuj lastaj; listoj pri mag- netofonbendoj kaj pri libroj (pli kom- pleta ĉijare ol antaŭe), pri la gazet- aro; 253 paĝoj da delegitlistoj; kaj listo pri libroj vendataj de la libro- servo (entute 746 verkoj, el kiuj 603 en Esperanto). Kaj dismetitaj en la libro estas 95 paĝoj da reklamoj, el kiuj 36 de esperantistaj entreprenoj (granda parto estas de UEA mem). Do, malgranda informlibro pri la es- peranta movado, tute ne "ne mal- havebla" kiel diras iuj troentuzias- muloj, sed kun valoroj. BOOKS ABOUT ESPERANTO BOOKS IN ESPERANTO For textbooks, dictionaries, readers, as well as for books currently avail- able in Esperanto, ask for a catalog from the Esperanto League Book'Service Middleton, Wisconsin, or Esperanta Libro-Servo 2222 Crest Drive, El Cajon, California. p. 12 KELKAJ GRAMATIKAJ HELPETOJ pli kaj plu Beginners sometimes mix up these words, which have very distinct meanings, although both normally translate as "more" in English. Pli is a comparative: pli honesta means "more honest", pli brava— "braver", etc. Used by itself it often means "more" in the sense of amount: Li kanras pli (multe) ol vi. Plu means "further", "in addition". Ne parolu plu—"Don't talk any more". Ĉu ni iru plu?—"Shall we go on?" The difference is seen in a sentence like: Vi manĝis tri porciojn da kuko, kaj mi ne povas manĝi pli—"You ate three helpings of cake, and I can't eat more" (than you did); while . . . kaj mi ne povas manĝi plu would mean: ". . . and I can't eat any more" (because I'm full). klaso and kurso These are two more troublesome twins. Kurso is a course of instruc- tion; klaso is a group of people. In American English we often use "class" in a broader sense: "I'm tak- ing a class in sociology this term." In Esperanto, use klaso only when you mean the people who are taking the course: Li estas en mia esperanta klaso—"He's in my Esperanto class"; or a single meeting of the class: Mi devas iri al mia Esperanta klaso—-"I have to go to my Esperanto class." But: Post la komenca kurso okazos la daŭriga kurso—"After the begin- ning course (or class) there will be a continuation course (class)." iom, iomete, and sufice Don't use iom to mean "a little." Iom means an indefinite amount, neither great nor small. Iomete means "a little": mi parolas germane iomete—"I speak German a little." Sufiĉe means "enough"; don't use it in the sense of "fairly" or "rather". Li estas sufiĉe rica means "He is rich enough" (not to need any more money, etc.). Iom corresponds roughly to Eng- lish" "rather" or "fairly": Li estas iom riĉa—"He is fairly rich." Col- loquially in America we sometimes use the word "quite" not in its literal meaning of "completely" but as al- most any intermediate degree be- tween "a little" and "completely". In Esperanto use for "quite" the appro- priate word depending on the actual sense: iomete, iom, sufiĉe, tute, etc. Ci tiun kontribuon al la serio de artikoloj por komencantoj verkis David Richardson. Se vi deziras kontribui al la serio, bonvolu sendi viajn ideojn al la redaktoro. Donald Broadribb IMPROVE YOUR VOCABULARY Many Esperantists go through life with extraordinarily limited vocabu- laries. A good vocabulary is your best means of being able to express yourself. Here are some official Es- peranto words that are often over- looked by students—■ klapo, a hinge (and: klappordo, a trap door; klapseĝo, a folding chair). bivaki, to camp. (Ignorance of this term is probably responsible for the appearance of the idioms "tendumi" and "kampadi" in re- cent years.) pnefimatiko, a tire (e.g. of a car), vinkto, a rivet. agronomio, agriculture, rezultato, a result, angoro, agony. aplombo, self assurance. arbusto, a bush. honorario, a fee (e.g. as charged by a professional). kabineto, a study room. bankiero, a banker. fono, background. strebi, to strive. benzino, gasoline. (Benzinujo, gas tank.) p. 13 I: " :::II"■""■" Ella Gibson, Red. Bruce Kennedy LA MIRINDA AZENO lam en vilaĝo en Italujo loĝis mal- juna vilaĝano. Lia nomo estis Alepo. Li estis kaj bonkora kaj naiva. Se vi sefĉus tra la tuta lando mi dubas ĉu vi povus trovi viron pli trompeb- lan ql Alepo. Nu, Alepo posedis azenon nomitan Pietro. Kia belega, inteligenta azeno! Gia felo estis blanka kiel lakto. Ne estis eĉ unu nigra au bruna haro sur ĝi. Alepo ne razis la felon de Pietro kiel aliaj viroj razas siajn. Ne, ne. Alepo estis tre fiera pri Pietro. Li permesis la blankan felon iĝi longa kaj dika. Alepo parolis al Pietro kiel al frato. Kaj Pietro, per ekspasmo de oreloj kaj per rulado de siaj brun- aj okuloj respondis. Alepo tiel amis Pietron ke fi kore prizorgis lin. Anstataŭ rajdi sur Pietro, Alepo piediris apude, tenante la kolsnuron per la mano. Unu belan matenon Alepo decidis iri al la vendoplaco. Li volis vendi iom da fruktoj kaj iom da legomoj. Do, li plenigis du korbojn, metis ilin sur la dorson de Pietro, kaj komencis malsupreniri la monton. Kiel kutime. li piediris tenante la kolsnuron per la mano. Mezvoje sur la monto estis monak- ejo. Tien-ĉi Venis knaboj por studi ĉe la pastroj. Ill ofte vidis Alepon kaj lian blankan azenon. Hi sciis kiel bonkora kaj naiva estas Alepo. Ci matenon kiam ili vidis lin, ili de- cidis lin trompi. "Sainton, Sinjoro," ili kriis laŭte, "Venu paroli kun ni." Tio plaĉis al Alepo. Li kondukis Pietron per la kolŝnuro al la grupo de studantoj kaj komencis rankonti al ili siajn plej amuzajn historiojn. Parolante, Alepo ekscitiĝis. Li faris multajn gestojn. Baldaŭ la kolŝnuro de Pietro falis nerimarkate al la tero. Nun, du el la studantoj kaŝe ramp- is malantaŭ la azenon kaj tre kviete kondukis ĝin malantaŭ la konstruajon. Unu studanto rapidege transigis la kolsnuron al sia propra kolo, kaj la du korbojn al sia dorso, dum la alia studanto metis Piteron en la budon apudan. Post kelkaj minutoj, kiam Alepo finis sian rakonton, li de la tero re- preriis la kolsnuron. Tiam li vidis alfiksita ne Pietron sed la junan studanton kun la korboj sur la dorso. Alepo estis mirigata. Lia buŝo malfermiĝis, liaj okuloj rigardegis. "Patrin' de Dio," li ekkriis, "Kio estas?" La petola studanto turnis siajn brunajn okulojn samkiel Pietro turnis siajn, kaj respondis, "Alepo, bonkora mastro, kompatu min. Aŭskultu mian historion. "Mi estis knabo maldiligenta kaj petola sentaŭgulo. Ofte mia patrp diris al mi, 'Vi estas tro stulta por esti homo. Y' estas obstina kiel azeno.' Unu tagon antaŭ kvar jaroj mia patro diris tion unufoje tro ofte, kaj azeno mi ja iĝis. Felice, vi aĉetis min, Alepo. Vi tre bonkore prizorgis min. Ofte mi sentis ke vi scias ke homa animo loĝas en la korpo de via Pietro. Sed nun, post kvar jaroj, mia patro sendube preĝis al Dio re- doni al mi mian homan formon. Vi vidis la mirakion, Alepo. Nun par- donu al mi la tutan ĝenon kiun mi kaflzis al vi kaj permesu ke mi iru trovi mian patron." Nu, preskaŭ neniu ajn estus tromp- ' ata per ĉi tiu ruzo, sed Alepo, es- tante kia li estas, kredis ĉiujn vortojn. , Li gratulis la studanton pro la mir- aklo. Poste, prenante la kolsnuron de sur lia kolo, kaj la korbon de sur lia dorso, Alepo diris al li iri libera kaj donis al la studanto sian benon. ' Dum la sekvintaj tagoj Alepo tre sentis la mankon de- Pietro. Li ne kuraĝis diri la veron al sia edzino au al la najbaroj, do li donis aliajn kialojn. La semajnoj forpasis, kaj venis la tempo de la ĉiujara foiro. Alepo kaj lia edzino decidis iri al la foiro. Alepo estas soleca sen Pietro. Ili komencis malsupreniri la monton. Guste antaŭ la loko kie estas la foiro, Alepo kaj lia edzino vidis aron da ciganoj sub la arboj apud la vojo. p. 14 Unu ciganino kirlis' stufajon en fera poto super la fajro. Sed la plej in- teresa yidaj'o estis azeno ligita al arbo. Azeno kun dika, blanka felo Azeno tiel simila al la amata Pietro ke ĝi povus esti gem'elo. La koro de Alepo ekbatis rapide. Li rigardegis la azenori. Cu ĝi povus esti Pietro? Alepo kuris trans la * kampon rekte al la azeno. "Pietro," li kriis. "Pietro." La blanka azeno levis sian kapon. Giaj oreloj ekspasmis, ĝiaj brunaj okuloj ruliĝis sciante. Alepo ĉirkaŭ- premis la vilan kolon. "Mia kom- patinda knabo," li diris, "Cu via patro denove metis la malbenon sur vin? Cu vi denove estas ne homo sed azeno?" Kaj Pietro ekspasmigis siajn orelojn kaj rulis siajn brunajn okulojn. La ciganoj, kiuj aĉetis Pietron de la studantoj, ne bone zorgis ĝin kaj Pietro estis feliĉa vidante sian an- taŭan mastron. Alepo mankaresis la kapon de la azeno. "Ne gravas," li diris, "Mi . aĉetos vin de la ciganoj. Vi iros hejmen kun mi. Kaj eble, se vi estos bona azeno iam Dio denove estigos vin homa." Alepo venigis Pietron hejmen. Ofte, dum la sekvintaj jaroj Alepo diris, "Vi estas bona azeno. Kial, do, vi ne iĝas homo?" Kaj en la tuta lando ne estis alia azeno dorlotata kiel Pietro. P « EN LA ADRESARO En via ekzemplero de Ia -ELNA- adresaro 1962, sur la unua paĝo, bon- volu noti la riovajn adresojn por la sekvantaj Esperanto-kluboj (adresojn oni trovos sur la interno de la kovrilo de ĉi tiu gazeto): Missoula, Sacra- mento, Walla, Walla, Palo Alto, Portland, kaj Meadville. VIAN MANUSKRIPTON ne lasu en la ŝranko, sed proponu al la Revuo. Eble ĝi estos presata. ■ ■ KLUBA VIVO Gallup, New Mexico: La unuan fojon en la usona historio, okazis es- peranto-ekspozicio en la biblioteko ĉi tie. La ekspozicio daŭris tri semajn- ojn en oktobro. Ci tie oni neniam antaŭe sciis pri Esperanto. Klopodo enkonduki kursojn en la biblioteko kaj urba kOlegio fiaskis, pro manko de interesataj studontoj. Nia energia membro Roan Orloff Stone strebas por ŝanĝi tiun situacion. En la bildo: Roan Stone, ĉe la ekspozicio. Sacramento: La Esperanto-societo kunvenas la duajn lundojn ĉe 1219 X St., kun proksimume 16 ĉeestantoi. Oficistoj por 1965: Julie Dunnell, prez.; Anne Marie Huff, vicprez.; Florence Curtis, sek.; John Q. Rickey, kas. Meadville, Pa.: La 17an de oktobro oni fondis la Esperanto-Societon de Meadville. E. James Yuhasz (pro- noncu: ju-hos), prez.; Mabel Chap- man, vicprez.; Carole Brent, kas.; Barbara Eberhardt, sek. 14 personoj konsistigis la fondan grupon. La societo kunvenas regule ĉiun unuan merkredan vesperon (krom en Julio- Septembro) en la YWCA. Portland, Oregon: ESPO raportas ke, dum la septembra kunveno, raem- broj priskribis siajn somerveturojn; kaj aŭskultis sonbendon el Kanado En okt.: oni diskutis la planon por Nordokcidenta kongreso. Harvard Esperanto Club: aranĝis eksppzicion en la biblioteko de la Universitato Brandeis; prelegon ĉe la Kolegio Radcliffe; radiointervjuon kun Humphrey Tonkin per stacio WNAC, kvaronhoran. p. 15 Agado de diversaj membroj: George E. Wagner (Tampa, Florida) estis la temo de longa artikolo en la News de Parkersburg, W.V.; konataj radio- amatoroj inter niaj membroj estas David Richardson, Eugene H. Royer (WA6PSA), Al Eatling (K7ETV), Wilbur Harrison (W7PES); Ida Belle Craig estis la temo de noto en la News de Sacramento, post reveno de la ELNAkongreso; Donald Hoff- man gastigis la Baljetojn — kaj pre- legis al la Lions Club en Newark, antaŭ 30 personoj, kaj en Belleville, antaŭ 25; membroj de la harvarda Esperanto - klubo inkludas Stanley- Cohen, Kenneth Hancock, Joseph Knowles, Richard Mather, David Murphy, David Newton, Jonathan Pool, Hugh Russell, Wissa Wissa; Catherine Schultze instruas 3 vesper- ojn semajne salajrate en gimnazio, bazan kaj daŭrigan kursojn, kaj an- kaŭ alian klason. Pacific Northwest Esperanto Con- vention okazos dumsomere. Datoj ankorau mankas, sed Esperantistoj en la nordokcidento estas petataj doni siajn opiniojn pri la projekto. La probabla loko estos Mt. Ranier Na- tional Park. Precipe Esperantistoj en Idaho, Oregon, Washington, kaj British Columbia skribu. Komuniku kun Tom Davidson, 3434 S.W. Mari- gold St., Portland 19, Oregon (Tele- fono: 244-5122). URGENTLY NEEDED IMPORTANT INFORMATION Please send information answering the following questions to the Secre- tary, if you have done anything in regard to promoting Esperanto in the past year, or know of anyone else who did: 1. How many articles did you have published, and in which periodicals? How many letters? 2. How many talks on Esperanto did you give? How many were in the audience? What were the groups addressed? 3. How many radio or TV talks did you make? How many displays or exhibits did you set up, how many posters were used, how many leaflets were distributed? 4. Did this activity result in in- creased interest in Esperanto? 5. Does any Esperanto group meet regularly or irregularly in your local- ity? Give . details, if possible. Do you know of other Esperanto groups nearby? This data is being collected for in- clusion in the annual report of the Universala Esperanto - Asocio on world-wide Esperanto promotional activities. Are you a subscriber to this magazine? If not, you may wish to receive it regularly, six times a year, keeping you informed of Esperanto and its move- ment. You may also wish to become a member of the Esperanto League for North America, thereby not only supporting the movement for Esperanto in America, but also entitling you to use the world-wide services of the Universala Esperanto-Asocio. * * GRAVA ELDONAĴO DE „PHILIPS" La grava kaj mondfama firmao Philips en Eind- hoven, Nederlando, jus eldonis grandformatan, dudekpaĝan ilustritan katalogon pri siaj x-radiaj kaj elektromedicinaj aparatoj en Esperanto. Per ĝi la firmao esperas atingi la medicinan profesion de la tuta mondo. Tiu ĉi iniciato de Philips montras ankoraŭfoje la kreskantan rekonon pri la utileco kaj grava rolo de la Internacia Lingvo en modernaj komer- caj rilatoj. p. 16 LETTERS TO THE EDITOR Letters to the Editor of local news- papers are among the most success- ful means of letting the general public know about Esperanto. The • Review is publishing a series of especially effective letters which have been printed in local newspapers around the country, as examples of what can be done. General principles for writing Let- ters to the Editor should be ob- served: 1. Always write an original letter, never a copy of someone else's. 2. Write to a newspaper which you read, and preferably one which is in your locality. 3. Be specific in what you say. Try to relate your comments to something printed recently in the newspaper to which you are writing. To the Editor: I read, with much interest, your article by Mr. Warren Groshong ' 'La nguage F i g h it Starts," and I am not surprised. Mr. Tormey, superintendent of San Mateo County Schools, is eminently correct in saying it lacks teachers, and he is also right in saying that the whole thing must be overhauled, if one language only is to be taught. After all, there are 2,700 lan- guages in the world, and we cannot teach them all. Must the many efficient teachers of Lat- in, French, German, etc., be discarded and the many per- sons who might want to study these languages forbidden? Many of those languages may be unimportant, but who is to say which, and who is to know when the unimportant language may become very important, or dead. We once had a saying that "Latin is a dead language, dead as dead can be. Once it killed the Romans, and now it's kill- ing me." The logical, sensible thing is to adopt a world common lan- guage as a second language, in addition to our own. Fortunately, we already have such a lan- guage, very easily learned, al- ready spoken in 82 lands. I pointed this out to the interim ' committee when it was consid- ering this problem and asked to be heard when it came up for hearing, but was not notified and never learned of the law until after it was passed. I was a member of the Califor- nia Legislature for 20 years, until my voluntary retirement in 1950 and am author of a copy- righted textbook on Esperanto, the universal language, which may be found in many public li- braries of U. S. and Canada (over 900). We took a poll in this area of 183 grammar school graduates, asking them: "If you could choose among Esperanto, French, Latin and Spanish, with equal college credits, which would you choose?" We received 30 replies. Ten chose Latin, 10 Esperanto, though many had never heard of Esperanto before, six Spanish and four French. But of course, a sixth grader can hardly choose his own best interest. That is a short cross section, but long enough to justify following up further. The sensible thing is to refer this to the same or another in- terim committee to determine the best interests of the schools, the students and the taxpayers, and not be so hasty next time. H. E. DILLINGER P.O. Box 792 Placerville Redwood City Tribune Nov. 17, 1962 P. 17 MALLONGAJ NOTOJ Interesa broŝuro pri pesticidoj: la sekretario de ELNA ricevis interesan hroŝuron en la angla lingvo titolitan "The Necessity, Value, and Safety of Pesticides." Membroj de ELNA kaj aliaj legantoj povas sin turni por ĝi al Louis A. McLean, sekretario, Velsocol Chemical Corporation, 330 East (irand Ave., Chicago 11, Illinois. La Klubo en Meadville metis en sian konstitucion ke oni donos po 10c al ELNA ĉiujare. Kosto de la UEA - afiŝo, kies bildo aperas suhe, estas 6c por la mal- granda kaj. 12c por la granda. Literaturaj Revuoĵ—informoj bona kaj malbona: la nova gazeto Monda Kulturo (de UEA) kostas ?4.s0, kaj ĝian aperon ni aplaŭdas. Sed Nica Literatura Revuo baldaŭ malaperos; kaj la plej inda gazeto iam aperinta en Esperanto, Norda Prismo, suferas mortagonion pro manko de abonantoj. Cu ni neniam lernos konservi la bonon kiu fojfoje ektroviĝas inter ni? Nova porjunula organizo, Junularo Esperantista Nordamerika (JEN), dissendis la trian numeron de mimeo- grafata bulteno "Jen." Tute en Es- peranto, la bulteno inkludas interes- ajojn. Por instigi eldonon de turisma folio pri Meadville, Pa. skribu ke yi ofte vidas mencion pri la urbo en ia Revuo, kaj aliloke, kaj tial deziras turisman eldonajon pri la urbo. I el indiku ke via letero estas en Esper- anto, kaj donu kiel adreson de tra- dukonto de la letero: Conrad Fisher, 808 Stewart St., Meadville, Pa. Skribu al Meadville Chamber of Commerce, 898 Park Ave., Meadville, Pa. EPI (Internacia Evangelia Radio- Stacio), Postfach 392, Bern 2, Svis- lando, eldonis sian EPI-Bultenon en Esperanto, kiun ĝi sendos al interes- atoj. De Charles Chomette estas ricevitaj $10 kiel donaco al la Ligo memore al George Saville (mortinta antaii kelkaj monatoj). Havindaj faldfolioj: kvar diversaj folioj pri Vieno, Vieno-Neustadt, kaj Aŭstrujo, mendeblaj de la Internacia Esperanto-Muzeo, Hofburg, Vieno 1, Aŭstrujo; kolora prospekto pri Hoor kaj Frostavallen, de Hoorbygdens Turisttrafikforening, fake 101, floor, Svedujo (sendu unu respondkuponon por pagi la sendkoston); pri la uni- versitata urbo Lund, de Lunds Turist- trafikforening, Knut den Stores Gata 1 D, Lund, Svedujo (sendu unu re- spondkuponon por pagi la sendkos- ton). Utilajoj: en la oktobra numero de British Esperantist estis reklamo por "Blazer badges" por Esperanto-kluboj, de S. A. Cory & Co., 20 St. John's Hill, London, S.W.ll; kaj la Skolta Esperantista Ligo (21 Brookfield Ave., Waterloo, Liverpool 22, An- glujo) vendas Universalajn Skoltajn Simbolojn, po 10 cendoj; "Esperanto Textbook of Phrases and Idioms" (mimeografita) estas vendata de Felix Woolf, 1 Shaftesbury, Piccadilly Walk, Sea Point, Cape Town, po 80 cendoj; Fluoreskaj afiŝetoj por la fenestro de via aŭto, 31 x 111 coloj— teksto: Learn the International Lan- guage Esperanto — travel . . corres- pondence . . radio , . literature . . in- ternational conferences . . commerce— eldonis SBET, vendas la sekretario de ELNA, kosto; po 15 cendoj, 2 por p. 18 25 cendoj, 5 por 50; sonbendo pri la 48a UK estas senpage havebla por Esperanto-Kluboj, de la UEA. The Modern Language Aasociation publikigis utilan libron; "Reports of Surveys and Studies in the Teaching of Modern Foreign' Languages." La kosto estas 4 dolaroj, sed multaj bibliotekoj ĝin havas. UN1VERSALA -a KONGRESO DE ESPERANTO S O F I O 3-IO VIII IQ63 Glumarkoj okkoloraj pri la 48a Universala Kongreso de Esperanto estas eldonitaj de U.E.A. Prezoj: 1.8 steloj por unu folio da 10 markoj; 5 steloj por tri folioj; ĉe UEA ail ĉe Donald Parrish, 328 W. 46 St., Los 'Angeles 37 (13J cendoj por 10). LA STRANGAJ GEOGRAFIAJ NOMOJ DE USONO (Tradukita kun permeso el artikolo en usona krucvorta gazeto, 10 Min- utes Crossword, Novjorko.) Cu vi, kiuj konas " usonajn lok- nomojn, komprenas la sekvantan rakontajon: "Ni ekiris el la Loko Kie Ni Ĉiuj Ebriiĝis, kaj transiris la riveron al Tabaka Pipo, poste iris norden kaj okcidenten ĝis la Loko de Muŝoj. Ni eniris la ŝtaton de Fiŝkaptejo, plu al la Loko de Mefitodoroj. Post loin da tempo ni atingis la marbordon ĉe la Urbo de Nia Sinjorino la Reĝino de la Anĝeloj de Porciunkla." Jen estas la anglalingvaj nomoj de tiuj lokoj: Manhattan, Hoboken, Oswego, Michigan, Chicago, Los Angeles. Duono de la usonaj ŝtatoj havas indianajn nomojn, kaj multege da urb- oj kaj lokoj. Iowa = la dormemulo; Oklahoma = la ruĝa popolo; Idaho = gemo de la montoj; Dakota = alligita; Tennessee = vinberujoj de la granda riverkurbo; Texas = amikoj; Kansas = zefiro apudtera. Kelkaj ŝtatoj omaĝas al regintoj de aliaj landoj: Georgia: Reĝo Georgo de Britujo; Lousiana: La franca reĝo Ludoviko; Maryland: le reĝino Mario de Anglujo. La senco