AMERIKA ESPERANTISTO AMERICAN ESPERANTO MAGAZINE LA ESPERANTO MOVADO Kritika Esploro pri Danĝera Tendenco I 1960 BENJAMIN FRANKLIN . a0e ĉiuf presistof decidus nepresi ion ĝis Hi est us certaJ, ke tip ofendus neniun. Ire maimttlte estus pTesita." AMERICAN ESPERANTO MAGAZINE Official publication of the ESPERANTO ASSOCIATION OF NORTH AMERICA, Inc. 114 West 16 St., New York 11, N. Y. Central Office: Doris T. Connor, George Alan Connor, Myron R.Mychajliw KOfAUNISTA ENFILTRADO EN LA ESPERANTO-MOVADON Ni, en la Centra Oficejo, tradukis la sekvantan artikolon el la ne- Esperantista gazeto "Bulletin des NIZ", Gutenbergstr. 13, St. Gallen, Svislando. Ĝi aperis germanlingve en serio de aprilo 1958 ĝis juiio 1959. Ni publikigas la tradukon sen Ŝanĝoj, inkluzive la titolon kaj subtitolojn. Interese estas, ke jam antaŭ dek jaroj (marto 1950), interne de nia mo- vado (eĉ antaŭ ol ekzistis tiom da komunistaj Esperanto-gazetoj), Oskar Svantesson, tiama redaktoro de "La Espero", organo de la sveda landa asocio, komentis jene: "Cu neŭtrala? — La tendencaj gazeto] en nia mo- vado, kiuj uzas Esperanton, plejparte apartenas al tre maldekstraflankaj tendencoj, Ne povas esti bona neittraleco, lasi la vojon libera al unu tendenco kaj esti devigata pro neittraleco resti silenta, dum ne estas kontraŭpezo en la alia flanko.,.. La komunismo en multaj landoj ne es- tas tre Satata ideologio, kaj multfoje la Esperantisto renkontas la falsan opinion, ke Esperanto kaj komunismo estas proksimume egalaj aferoj." Estas certe, ke Esperanto (kiel lingvo) ne estas komunista, sed cu niaj Esperanto-organizoj kaj gazetoj (pro iu "Ismo") montras kreskantan komunistan influon? Car ni opinias, ke ciuj Esperantistoj devus funde esplori la problemon, ni presas ĉi tiun analizon. "The Association will not knowingly admit as members persons who are Comma* nists or Fascists or others who seek to overthrow the Government of, or in the interests of a foreign power seek to weaken, the United States, or to change its form of government by other than constitutional means." — EANA Constitution. Subscriptions in the United States and Canada: &3.00 per year. Jarabono eksterlande por kalendara jaro: $1.50 aŭ egalvaloro. Gratis to Members of the EANA. Regular Membership in EANA - $5.00 per year. Patron - $10.00. H. S. or College Student & Armed Forces - $3.00 per year. Sustaining Board — $3.00 or more per month. AMERIKA ESPERANTISTO Vol. 73 FEBRUARO I960 N-ro 1 KOMUNISTA ENFILTRADO EN LA ESPERANTO-MOVADON Tradukita el "Bulletin des Nationalen Informations-Zentrums" Per rafinita kaj cinike maskita taktiko, la komunistoj scias kiel sukcese uzi por siaj mond-konkeraj planoj la sopiron de la popoloj por la paco kaj ilian abomenon kontraŭ la milito. La organizantoj de la kampanjoj por "paco kaj kunekzisto" kun speciala Sato utiligas por tiu celo diversajn movadojn kaj organizojn, laborantajn por internacia amikeco, interkompreno, kultur- interŝanĝo, por daflra paco, ktp. Al ĉiu gazetleganto estas konata, almenaŭ laŭnome, aro da tiaj organizoj. La granda parto el ili estas freŝdataj, t.e. fonditaj nur post la Dua Mondmilito, fonditaj de komunistoj speciale por la "pac-milito". Sed kelkaj el ili havas jam respektindan aĝon kaj ilia celo de fondiĝo estis, se ne kontraŭkomunista, almenaŭ nekomunista. Por ili, internacia paco por kiu ili pledas signifas vere paeon, eĉ se ilia mondfrat- iga idealo, kiu ilin inspiras, havas tre Utopian aspekton, kaj kun sia naiva kredo je progreso ili postrestas ankoraŭ en la 19-a jarcento. Idealistoj TaSgas Plej Bone Tiu sincera deziro al la paco kompreneble ne malhelpas al komunistoj ennestigien tiuj organizoj, profiti de iliaj nesuspektataj nomoj,kaj senhonte meti ilian agadon por la paco je la servo de la komunista ofensivo. Kaj la bonkoruloj pro sia pura idealismo ec ne rimarkas kio okazas. ĉiu tia orga- nizo, nova aŭ malnova, per si mem estas nur "sensignifa fragmento", sed lerte kunordigita agado de multaj tiaj fragmentoj povas havigi al la komun- istaj partioj, do al la rusaj kvinaj kolonoj, gravajn servojn. Tial valoras la penon teni sub observo ĉiun tian organizon. Favoro kaj Malfavoro Alternas Unu el la supre menciitaj movadoj de pli malnova dato estas la movado por disvastigo de la internacia lingvo Esperanto. En 1957 ĝi povis celebri sian 70-jaran jubileon. Ĉi tie ne estas loko okupiĝi pri tio, kiel evoluis la movado, kiajn malsukcesojrr kaj progresojn ĝi travivis, nek estas loko list- igi la organizojn, gazetojn, internaciajn kongresojn (tiu de 1959 estis en Varsovio, Pollando), librojn en Esperanto, radio-staciojn kiuj dissendas en Esperanto, ktp. Ni menciu nur la sekvantajn punktojn de la evoluo, car ili havas rektan rilaton al la temo de Ĉi tiu artikolo. Antaŭ la Unua Mondmilito ekzistis en Rusujo multaj Esperantistoj, (in- ter aliaj Leo Tolstoj). En la komenca periodo de la bolsevismo Esperanto havis eĉ ŝtatan apogon. Rusujo estis la unua lando, kiu eldonis postmar- kojn kun Esperanto-teksto. Kiam komenciĝis la grandaj "purigoj" meze de la tridekaj jaroj, kaj la fera kurteno hermetike fermiĝis, ciu ebleco de kon- takto kun Esperantistoj en Rusujo subite cesis. Ĝis la mortode Stalin oni nenion plu aŭdis pri Esperanto aŭ Esperantistoj en Sovetio. Oni ne scias cu gi estis oficiale malpermesita, aŭ laŭ bone konata metodo, malvarme lik- vidita. Proksimume en la sama tempo la "brunaj komunistoj" en Germanujo malpermesis ĝin, kaj ĝis la jaro 1945 persekutis ĝin en la okupitaj landoj. Ankaŭ en la landoj okupitaj de la komunistoj post la Dua Mondmilito, Esperanto ne estis favorata, (en kelkaj el ili, ekz. en Ĉekoslovakujo, ek- zistis tre forta movado). Oni simple nenion plu aŭdis pri ĝi kaj ne ekzistis ia ebleco starigi kontaktojn. Ĉu kaj kie gi estis malpermesita, subpremita aŭ nur tolerita, oni ne scias. Unuan ŝangon en sia sinteno, sed nur ekster 3 Sovetio kaj la okupkaj landoj, la komunistoj montris en Stokholmo (1950), kiam ili komencis denove ludi komedion pri kontraŭmilitismo kaj mondpaco. Sub la masko de la Mondpaca Konsilantaro ili subite denove ekinteresigis plej varme pri Esperanto kaj komencis meti la movadon je la servo de la "paco". Kun kiom da sukceso, ni montros poste. Esperanto kiel Lingvo de Kunekzisto Interne de la komunista imperio la vento Ŝanĝiĝis kun la komencigo de la "epoko de kunekzisto" post la morto de Stalin. Preskaŭ de unu tago al la alia en diversaj rusaj kolonioj (kiel Bulgarujo, Hungarujo, Pollando) ko- mencis aperadi komunista propaganda literature por paco kaj kunekzisto, kontraŭ imperialismo kaj atomeksperimentoj, per kiu oni superSutis kaj an- koraŭ superSutas Esperantistojn "je la alia flanko". Konante bone la na- ivan pacifistan pensadon de la plimulto de la Esperantistoj, la komunistoj anticipis ke tiu literature falos sur fekundan grundon. Mi montros poste, ke ili guste orientigis. El la evoluo de la movado en la nekomunista parto de la mondo, mi vo- las mencii per kelkaj vortoj nur pri du okazintajoj freSdataj. UNESCO en sia 8-a generala kunveno en 1954 en Montevideo okupigis pri Esperanto. Ĝi guste dirite rajtigis sian generalan sekxetarion observi la spertojn, kiuj estas farataj per la uzado de Esperanto en la kampoj de edukado, scienco kaj kulturo, kaj kunlabori je tiu celo kun la Universala Esperanto-Asocio en demandoj, kiuj interesas ambaŭ organizojn. (Sobraj Esperantistoj kom- preneble ne faras al si iluziojn pri la valoro de tiu rekono.) La 36-a Inter- nacia Eŭkaristia Mondkongreso en 1955 en Rio de Janeiro uzis Esperanton oficiale kiel unu el la kongres-lingvoj. Okazis diservoj en Esperanto kaj en tiu lingvo estis faritaj predikoj. La internacia katolika Esperanto-movado eldonis ampleksan kaj tre interesan memorlibron pri la Kongreso. Ĉi tiu fakto suficu por montri, ke ekzistas diversspecaj Esperantistoj, kiujn oni neniel rajtas Jeti en la saman poton. Por klarigi kial komunistoj guste sciis, ke valoros malŝpari paperon kaj inkon agante ankaŭ en Ci tiu lingvo de malgranda rondo por la "paco", es- tas necese prezenti la movadon de la ideologia flanko. Ke Esperanto sukcese kontraŭstaris al multaj konkurencaj projektoj, gi dankas tion ne al siaj bonaj lingvaj kvalitoj, sed al Esperant*s»»o. La kreinto de Esperanto, la pola kuracisto D-ro Zamenhoj, kiel vera filo de sia jarcento (1887) kredis je progreso. Li kredis al iluzio, ke la pro- greso de scienco kaj generala disvastigo de eduko garantios Ĉiam pli kaj pli harmonian kunvivadon de la popoloj, kaj fine la eternan paeon. Li kre- dis, ke per sia mondhelplingvo li povos krei bazon pordaŭra interpacigo de popoloj, Ĉar laŭ lia opinio la lingvo estas la plej grava portanto de komuna sento kaj aspiro de popolo, kaj pro tio Ĉiuj malamikecoj devenas unuavice de malsameco de lingvoj. De kie alie do devus veni malpaco? La homoj laŭ sia naturo ja estas bonaj! Por tiu idealo Zamenhof oferis sian tutan vivon kaj eltenis multajn su- ferojn. Li estis konvinkita, ke se oni donus al la homoj, krom ilia gepatra lingvo, unu komunan pont-lingvon (pro diversaj kialoj nur artefaritan, ne iun nacian lingvon), tiam la homoj sin interkomprenos, kreigos unu harmonia homa familio kaj ne plu okazos militoj. Por tiu idealo entuziasmigis liaj unuaj disciploj, kaj liaj ideoj farigis por ili dogmoj. Tutsame kiel ili, pen- sas ankoraŭ hodiaŭ la plimulto de la Esperantistoj. Kvankam la kreinto rezignis pri Ĉiuj aŭtorrajtoj kaj solene deklaris, ke Esperanto ne povas esti ies proprajo, kaj ke Ĉiu estas libera uzi gin por sia laŭplaĉa celo, ta- men li volis ke lia idealo estu ĉiam kunligita kun la lingvo. La lingvo ne devas esti celo por si mem, sed nur la rimedo por la celo. Paradokson en tio li Sajne ne vidis, kaj ankaŭ la Esperantistoj Sajne gin ne rimarkis aŭ ne volis vidi. La M/fo de la */sroo" Ciam en propagand-skribajoj por Esperanto kaj en Esperanto-gazetoj svarmas vortoj pri "paco", "popolinterkompreniĝo", "internacia harmonic", ktp. Tio estas propagando unuavice por la "Ismo" kaj nur duavice por la lingvo. (Jam en fruaj tempoj troviĝis unuopaj "herezuloj", kiuj interesiĝis nur pri la gramatiko, la vortaro, kaj pri la ebleco de praktika aplikado de la lingvo, kaj kiuj permesis al si trakti la "Ismon* kiel iomete ridindan naiv- aĵon. Kun la kresko de la movado kaj pligrandiĝo de la uzebleco de la lin- gvo, multiĝas ankaŭ, precipe inter la pli junaj Esperantistoj, la nombro de tiuj renegatoj kaj malinduloj, kiel ili estas konsiderataj de konservativuloj kaj ortodoksuloj.) Neskuebla konscio pri sia misio, duonreligia sektaneco, filozofia diletantismo, zelota fervoro, naiva mistikismo kaj troigita kulto pri la personeco de la fondinto kiel "apostolo de paco", jen estas tipaj distingiloj de la movado por Esperantrsmo. Esperantismo en Komunista Perspektivo Se ne ekzistus daŭra minaco por la libera mondo de konkermilito flanke de komunista Rusujo, kies lasta fazo nuntempe estas subfoso kaj moligo de la Okcidento per komunista pac- kaj kunekzist-teatrajo nun prezentata, la Esperantismo tute ne estus inda de tia konsidero. Sed hodiaŭ ĝi ludas fatalan rolon fariĝinte kaŝloko por komunista enfiltrado. Cu estas pli taŭgaj ideoj, kiujn oni povus meti en la servon de la ko- munista fia packomedio? Apenaŭ! Ne estas do mirinde, ke kiam komunistoj, serĉante en malamika tendaro "pac-infektiĝemajn" lokojn, krom al multaj aliaj idealistaj movadoj, ankaŭ al Esperantistoj ili turnis sian atenton kaj ekiris al ĉasado de stultuloj en tiu kampo. Ne estas tro mirige, ke Esperantistoj kun sia preteco trompiĝi per fra- zoj pri mondfratiĝo (ne gravas de kiu tiuj frazoj venas), trompiĝis ankaŭ pri ei tiuj. car se iu estas konvinkita, ke la paco estos garantiita se ciuj povos paroli unu kun la alia, kaj se iu estas surda al la kontraŭargumento, ke se tiel estus, ne devas esti disputoj inter germanlingvaj svisoj, tiu an- kaŭ estas preta Ĉirkaŭbraki ĉiun, sur kies lipoj estas la vorto "paco". Granda Konfuzo de Menso/ Kiam la komunistoj komencis denove permesi Esperanton, tio faris gran- dan konfuzon de mensoj. Jam la restarigo mem sufiĉus kiel sensacio, sed nun ili krom tio proklamis la saman idealon. Unuflanke tio vekis scivol- emon kiel pritaksi tiun fenomenon, kion ĝi signifas, kian sintenon oni de- vas preni al tio. Aliflanke estis agrabla surprizo; oni sentis kontenton, atribuis al tiu komunista ŝanĝo ne nur grandan signifon por la lingvo kaj la "Ismo", sed antaŭflaris la grandan "Ŝanĝon" entute. Vera Sanĝo, eĉ se nur rilate al Esperanto, havus por la lingvo grandan signifon. Se la rusoj akcelus Esperanton el praktikaj konsideroj, por ne plu perdi tempon por traduklaboroj en rilatoj kun siaj kolonioj, la cetera mondo ankafl estus montrinta pli da atento al tiu tempo-Spara rimedo. Sed pri tio ne ekzistas iu ajn indiko! La aliancanoj devas nun kiel antaŭe lerni ruse aŭ utiligi tradukistojn kiuj ellernis la rusan lingvon. Por ili temis ja pri praktika apliko, sed en tute alia senco! Esperanto mem interesas ilin neniom; ili interesiĝas nur pri Esperantistoj, kiujn oni povas atingi per Ci tiu lingvo. Je la momento, kiam Esperantistoj komencis rompi al si la kapojn pri la signifo de la "Sanĝo", aŭ konsideri la Sajne novan sintenon serioza, praktike ili jam perdis la ludon kun la komunistoj. Ili preterlasis la plej simplan rezonadon: ke la komunistoj denove eniris la aferon, tio ankoraŭ ne estas kialo rigardi ilin per amikaj okuloj; same kiel ne estas kialo por germanlingvano esti al ili amika pro tio , ke ili uzas la germanan lingvon. Aliflanke tute nature ne ekzistas iu ajn bazo tuj suspekti pri komunistaj inklinoj ciun, kiu lernas Esperanton, car tiam laŭkonsekvence oni devus same suspekti ciun german-parolanton pro do, ke li parolas la saman lin- gvon kiun parolas Ulbricht. Farl ion kontraŭ tio, ke la komunistoj uzas Esperanton, Esperantistoj memkompreneble ne povas, ec se ili ciuj estus kontraŭkomunistoj kaj tiu nova kresko estus por ili plej malagrabla. Sed ja tute ne temis kaj ne te- mas pri tio, ke oni faru ion kontraŭ tiu uzo, sed ke oni prenu ĝustan sin- tenon al la nova situacio. Ankaŭ oni ne povas malhelpi, ke evidente ko- munistaj organizoj uzu Esperanton. Kiam ĝis nun ni parolis pri "la Esper- antistoj", tio ne estis aludo pri ciuj membroj de la oficiala neŭtrala organ- ize Ekzistas tre klarvida malplimulto, kiu ne kaptiĝis per la komunista pac-blufo. Tio, kion komunistoj gis nun atingis estas klasika "Veni, vidi, vici". Kiamaniere ili agas por venki montrigos en la sekvontaj klarigoj. Esperanto estas en 95% de sia uzigo skribata kaj tial legata lingvo. Gi estas parolata nur dum la ciujara internacia kongreso, kelkaj pli mal- grandaj kunvenoj, kiel ankaŭ inter malmultaj Esperantistoj, kiam ili ren- kontas samideanojn dum siaj vojagoj en eksterlando. La legado de la plej gravaj Esperanto-gazetoj donas precizan bildon de la movado. El tiuj oni devas unuavice mencii la gazeton "Esperanto", la organo de UEA (Univer- sala Esperanto-Asocio), kiu aperas monate en Rotterdam, sidejo de UEA. UEA estas internacia "tegment"-organizo, al kiu apartenas landaj asocioj, ankaŭ la svisa, kiel ankaŭ unuopaj membroj en landoj, en kiuj ankoraŭ ne ekzistas landa asocio. Ĝi havas proksimume 30,000 membrojn, kaj estas politike kaj religie severe neŭtrala, kiel ankaŭ estas la aligintaj landaj asocioj. Kiel prezidanto estas Profesoro D-ro G. Canuto, Torino, kiel ge- nerala sekretario estas Profesoro D-ro Ivo Lapenna, Wembley, Anglujo. Pridisputita Genera/a Sekretario Ĉirkaŭ la persono de D-ro Lapenna, depost certa tempo furiozas akra batalo, inter unuflanke la landa asocio de Ameriko (Usono) kaj aliflanke preskaŭ la tuta UEA. D-ro Lapenna antaŭ sia elektigo kiel generala sekre- tario de UEA, estis profesoro Ĉe universitato en Zagrebo, Jugoslavio. El la artikoloj, kiuj aperas por lia defendo ĉefe en "Esperanto", en la "Jar- libro" de la organizo, kaj en "Heroldo" (unu el la plej gravaj Esperanto- publikajoj krom "Esperanto"), oni povas nerekte konkludi kiaj estas tiuj atakoj direktitaj kontraŭ li de la amerika landa asocio. Oni povas tie legi, ke esti komunisto ne estas malhelpo por doni al iu la oficon de ĝenerala sekretario, (ke Lapenna estas komunisto oni ne neis). Longe kaj large oni klarigas, ke en la Esperanto-movado, kiel severe neŭtrala organizo religie kaj politike, oni neniam demandis pri religia aŭ politika aparteneco. Oni ne volas enkonduki "McCarthy'ismon". Esperant- ismo postulas antaŭ Ĉio neŭtralecon. La tuta Komitato de UEA atestas, ke en centoj da leteroj interŝanĝitaj kun Lapenna neniu trovis ee iun aludon, kiu estus en intereso de politika partio. (Kvazaŭ komunistoj ne scipovus labori sen mencio de la vorto komunisto!) Lapenna fine deklaras, ke li estas fiera pri tio, ke li estis jugoslava partizano (flanko de Tito!). Du Pridisputita] Voĉdono/ Plue estas rebatita la "kalumnio", ke la elekto de Lapenna kiel gene- rala sekretario efektivigis nur dank' al ruzo, car sub lia gvido oni kun sus- pektinda rapideco trapuŝis voĉdonadon pri nova statuto, por ke oni akceptu malgrandajn asociojn kiel memstarajn asociojn, por povi dispartigi la jugo- slavan landan asocion en kvin sendependajn "landajn asociojn", kaj tiel fabriki War pliajn voĉojn por Lapenna. (La dispartigo okazis laŭ kvin aso- cioj: Jugoslavio, Serbio, Kroatio, Slovenio, kaj Bosnio.) Estis rebatita ankaŭ la "kalumnio", ke Lapenna diktatore postulas, ke ĉiu respektu lian — ofte por-komunistan — influon. Fine oni deklaris, ke eio estas en ordo, kiam la sekretario de la amerika landa asocio, kiu cefe komencis la kampanjon, estas mem eksigita el UEA kaj kun li la tuta landa asocio de Usono, Car gi ne sekvis la ordonon de la Komitato forturniĝi de "malpacigulo" kaj kuniĝi kun la intertempe nove fondita alia amerika asocio, kiu estas simpatia al la Komitato. (En la voĉ- donado de la Komitato pri eksigo de lausona landa asocio voĉdonis 22 por, 6 kontrau, kaj 5 sin detenis. La protokolo de ci tiu vocdonado finigas per deklaro: "La Estraro de UEA en sia laboro por Esperanto kaj la organizo, severe observis principon de neŭtraleco rilate al nacieco, raso, religio, politiko kaj sociaj problemoj..., esprimas al la ĝenerala sekretario sian solidarecon kun li.") Riproĉoj He Estas Senbazaj Kiu legas la gazeton "Esperanto", kaj aliajn Esperanto-gazetojn.devas veni al la konvinko, ke la faritaj riprocoj, milde dirite, ne estas nut kapt- itaj el aero. Estas ja klare, ke la influo de la ĝenerala sekretario de la organizo fariĝas rimarkebla en ties organo. ĉu tion oni atribuu al influo de Lapenna, aŭ al la "Ismo", ĉiuokaze la tuta vico da faktoj montras, ke "io putras en Danlando": — la ĉiam pit kaj pit da spaco okupita per entuziasma raportado pri la pro- greso de Esperanto en komunistaj landoj (inkluzive Sovetio); — la subteno de ĉiuspecaj alvokoj por la paco kaj kontrau la atombombo; — la treege favora recenzado pri Esperanto-gazetoj, kiuj apjeras en komun- istaj landoj {precipe "Nuntempa Bulgaria-" kaj "El Popola Cinio"), kiuj sin nomas politike neŭtralaj, kvankam Hi malkaŝe kaj grandskale faras komun- istan propagandon; kaj oni instigas al abonado de tiuj gazetoj; — en la jaroj 1956/57 la disvastigita propaganda por la Junular-Festivalo en Moskvo 1957, kaj fine — la fakto, ke persiste oni preterlasas publikigi, kiel kontraŭpezon, okci- dentajn ne-komunistajn ideojn, kiuj estas malkomfortaj "al la aliaj". Neutral ismo Sed Sajnas, ke Lapenna kaj la komitato, kiu staras malantaŭ li, povis kaj povas kalkuli je la subteno de la tre granda plimulto de la Esperant- istoj. Okazis ja eksigoj kiel protesto kontrau la elekto de la ĝenerala se- kretario, kontrau la eksigo de la ĝisnuna amerika landa asocio kaj starigo de servema kontraŭ-asocio, kontraŭ la fia ĵonglado per la ideoj de "paco* kaj "neŭtraleco", por kio la komunista gvidantaro lerte uzas utopiistan Es- perantismon. (Ekz. eksigis la landa asocio de Kubo. Plue, proksimume tri- dek eminentaj Esperantistoj subskribis deklaron, en kiu ili protestis kon- trau eksigo de la usona landa asocio, kaj alvokis Esperantistojn ne parto- preni en bojkoto.) Sed oni ne povis kaj ne povas rimarki iun pasian parto- prenon en la konflikto, iun ekscitiĝon, aŭ entute iun protest-demonstracion. La sinteno kaj entreprenitaj paŝoj de la generala sekretario estis ak- ceptitaj senkritike, senhezite kaj sendiskute. Oni trovas ĉion en la plej bona ordo. Oni restas fidela al la alta idealo de Esperantismo, oni estas por la paco kaj por tiuj, kiuj estas ankaŭ por la paco, kaj oni nomas tion "absolute neŭtrala". Ankaŭ tiuj, al kiuj la tuta afero ne aspektas tute nor- mala kaj kiuj estas konvinkitaj, ke la opozicion komencis ne nur unu per- sono, kaj kiuj ja Sams vidi sur la posteno de generala sekretario prefere alian personon, ankaŭ ili kredas kiel veraj Esperantistoj, ke ili ne rajtas entrepreni ion ajn, por ke ili ne peku kontraŭ "severa neŭtraleco". ... Anstataŭ Heŭtraleco (NOTO: Dek kvin linioj pri Svislando kaj uzode Esperanto ĉe svisa ra- dio kaj kastelo Munchenwiler estas forlasitaj ĉi tie por ŝpari spacon.) La aktivaj membroj inter la svisaj Esperantistoj estas informitaj pri la konflikto pro la generala sekretario kaj pri la kreskanta komunista ten- denco de la abonataj publikaĵoj. Sed tio ne genas ilin. Ne montrigas emo esplori pri kio vere temas. Oni estas Esperantisto, do laŭtradicie oni de- vas esti neŭtrala. Tio devus admoni ilin enrigardi la aferon, ec duoble. Car se iu nacio devas scii kio estas neŭtraleco, kaj ke la Stata maksimo ne povas liberigi la civitanon de la devo sin deteni de ia ajn kunlaboro kaj entiro de la troja cevalo, tiu nacio estas Svislando. Mi menciis kvin faktojn, kiuj donas bazon por faritaj riproĉoj. Kelkaj citafoj el la du plej gravaj Esperanto-gazetoj "Esperanto" kaj "Heroldo" (la lasta ne estas organo de iu organizo, sed privata entrepreno), kaj kel- kaj pli malgrandaj "neŭtralaj" gazetoj, permesos al la leganto mem krei al si propran opinion. (Mi intence preterlasas gazetojn, kiuj sekvas certan religian aŭ politikan Union.) Se ni markus per ruĝa koloro Ĉiujn artikolojn, kiuj rekte kaj malkaŝe ve- nas el la komunista fonto, kaj tiujn, kiuj ja havas "neŭtralan" aŭtoron, sed ce komunista flanko estas akceptataj volonte kaj kun aprobo; poste per la verda koloro tiujn, kiuj enhavas eŭropajn ideojn kaj tiujn, kiuj elvokus ce komunistoj malsaton; kaj fine, per la blanka koloro senpolitikan parton, ar- tikolojn pri gramatikaj demandoj, vortaro, tekniko, pri konkurencaj projektoj, diskutoj pri membro-kotizoj, ktp; tiam la pli granda parto restus blanka, la ruga krajono estus aplikata tre ofte, kaj la verda nur ore malmulte. Kelkaj citajoj unue el "Esperanto" ilustru tion: En la Oktobra Numero 1956 aperis alvoko de la Leningrada Junularo "al Ĉiuj junular-grupoj, al Ĉiuj junuloj kaj junulinoj, kiuj partoprenos en la Tutmonda Junular-F esti- valo en Moskvo en 1957," ke ili jam nun kontaktiĝu kun Leningradanoj, por ke Ĉe renkontiĝo en Moskvo oni povu saluti sin kiel bonaj konatoj. En la Marta Numero 1957 sur la Junulara Paĝo (en ciu numero estas re- zervita almenaŭ unu paĝo por la junularo) denove oni parolas pri la Festi- valo. Ĉiuj Esperantistoj estis petataj detale informi pri Esperanto al la personoj, pri kiuj oni scias, ke ili iras al Moskvo, kaj atentigi ilin pri ren- kontiĝo kun Esperantistoj dum la Festivalo. Kun emfazo estas ankaŭ men- ciite, ke la festivals himno estas tradukita en Esperanton. Aprilo 1957. "Norda Vietnamo, Hanoi, Jan, 29. — Antaŭ nelonge fondiĝis la Vietnpma Pacifista Esperanto-Asocio en Hanoi, laŭ sciigo de lokaj ga- zetoj. Gi estas membro de la Monda Esperanto-Movado por la Paco kaj de la Vietnama Pac-Komitato." Aprilo 1957. Sur la Junulara Paĝo estas denove granda bruo pro la in- tereso, kiun ĉiuj preparkomitatoj montras por Esperanto. Ciuj Esperantistoj estas invitataj peti la redakcion de la gazeto "Festival", ke almenaŭ unu numero aperu en Esperanto. Januaro 1958. Sur la Junulara Paĝo aperas kelkaj rimarkoj de la gvid- anto de la kvar-persona oficiala delegacio de la Esperanto-Junularo al la Festivalo. Li skribas, ke ne sole la rusaj Esperantistoj estas kulpaj, se ne ĉio bone funkciis. "Pli ĝuste estas kulpigi la ne-sovetiajn Esperant- istojn, ke ili ne sufiĉe interesiĝis pri la Festivalo. Kelkaj eĉ havis nega- tivan sintenon (!) pro argumentoj ne kongruantaj kun la inteligenta neŭtral- eco, kiu devas regi en nia Movado." Tio estas skribita en politike rigore neŭtrala gazeto, krom tio ec sur la junulara paĝo. De tempo al tempo aperas en "Esperanto" anoncoj (kvaronpaĝaj) por la ne-Esperantista studenta gazeto "World Student News" aperanta en Prago. Tiu gazeto aperas en la lingvoj angla, araba, franca, germana, hispana, itala, norvega, kaj rusa. Tio frapas rekte kontraŭ la principo fari reklamon nur pri verkoj en Esperanto. Ŝajnas, ke ĉi tie oni faras escepton, eble pro tio, ke la gazeto aperas en Prago. En la januara numero 1958 aperas sur la junulara paĝo artikolo pri ci tiu gazeto. Oni povas legi, ke en ĝi depost nelonge aperas ankafi Esperanto-kurso, kaj la Esperante parolantaj studen- toj de la tuta rnondo estas invitataj montri pli da intereso por tiu gazeto. Tuj apude oni povas legi sub Budapesto, ke tie aperas, ankaŭ en pluraj lingvoj, la fratrevuo de la "World Student News", nome "Junularo de la Mondo", kiu estas dedicita al la ne-studenta junularo. En la hungarlingva eldono de ei tiu oni presas ankafi Esperanto-kurson. Februaro 1958. Sur la titolpaĝo estas reproduktita afiSo de lainternacia Foto-Ekspozicio en Budapesto. En la sama numero (p. 32) estas informo, ke oni uzas nun ankafi Esperanton ee organizado de la Internacia Lerneja Sportkonkurso, kiu okazas dum la Internacia Tago de la Infano (1-an de junio). La Esperante parolantaj instruistoj anoncu sin al la instruisto de gimnastiko en la mezlernejo Klement Gotlwald___adreso ... Ĉekoslovakujo. La alvokon, cetere, verkis iu s-ro Hill el Anglujo. En la sama numero: Alvoko al la Jurnalistoj. Funkcias denove la Tutmonda Esperantista ĵur- nalista Asocio. Prezidanto estas s-ro Thormodsen el Norvegujo. La koti- zojn afi abonojn por la bulteno de la asocio oni sendu al s-ro Keremidciev, Sofio, Bulgarujo, afi al s-ro Ribot, Marmande, Francujo. Marto 1958. Sub mallongaj novajoj: "Juna Esperantistino el Norvegujo lastatempe pasigis semajnon en Germana Demokrata Respubliko, kie, inter- alie Ŝi montris belan kolorfilmon 'Bonvenon al Oslo', afable disponitan de Norvega Esperanto-Societo, kaj renkontis la estron de la distrikta packon- silantaro de Dresdeno, kiu interesiĝas pri la Esperanto-laboro. La Esper- antisto] en Orienta Germanujo volonte bonvenigos aliajn amikojn el la 'okcidento'," (La vorto Okcidento estas metita en citsignoj.) En la sama numero: Esperanto-movado en Litova SSR. Raporto pri la unua postmilita kunveno de litovaj Esperantistoj en Kaunas, pri Esperanto- kurso en la cefurbo Vilnius, ktp. El la malferma parolado de 71-jara pro- fesoro dum tiu kunveno estas cititaj la jenaj frazoj: "D-ro Zamenhof ligis la ideon de internacia lingvo kun la ideo de la paco. Tial ni reorganiziĝu, kaj uzante Esperanton por plivastigo de internacia kunlaboro kaj amikeco, ni ankoraŭ pli forte batalu por la paco, por ke la homaro povu pli trankvile vivi kaj labori." La raporto finiĝas per sciigo, ke la organo de la centra komitato de la organizo Litova Komunista Junularo aperigis leteron kontraŭ milito kaj por paco de japana Esperantisto A. G. En la sama numero, paĝo 48. Tutpaĝa raporto, Nova Etapo de la Cina Esperanto-Movado. Tre detala raporto pri aktiveco kaj sukcesoj dum la las- taj du jaroj, depost reviviĝo de la Cina Esperanto-Ligo. .Kun speciala kon- tentiĝo estas menciita reapero de la revuo "El Popola Cinio" kaj la inter- eso, kiun ĝi trovas en ĉiuj Esperantistaj rondoj. La raporto finiĝas:_"Kun subteno de Esperantistoj de la tuta mondo la Esperanto-movado en Cinujo certe prosperos. Gi ludos gravan rolon en la akcelo de interkompreno kaj amikeco inter la Cina popolo kaj popoloj de alia] landoj kaj en propagando de la ideo pri la paca kunekzisto inter diferencaj sociaj sistemoj, kio ja estas plej certa vojo garantii la mondpacon." Majo 1958, Junulara Paĝo. (Vidu supre sub januaro 1958.) "La Junularo de la Mondo" organo de Tutmonda Federacio de la Demokrata Junularo, Budapesto, adreso... aperigis denove artikolon pri Esperanto. La novajo finiĝas per alvoko al la junularo: "Montru al la redakcio kaj al la Federacio la utilecon de Esperanto por internacia] rilatoj de la junularo. De tiuj in- stancoj multe dependas, ĉu Esperanto estos uzata pli grandskale dum la 1-a Internacia Junulara Festivalo." En la sama numero (paĝo 90): "Kun granda plezuro ni bonvenigos tri novajn gazetojn:" 1. "Armena Esperantisto"avetas sub afispicio de la Ŝtata universitato en Ereven, Sovetio, adreso...por interesuloj. 2. "Esperanto", bulteno de la Iniciat-Komitato por Esperanto en Rumana Popol-Respubliko, Bukaresto, adreso... 3. "La Verda Vojo", monata revuo por propagando de Esperanto, en pola kaj Esperanta lingvoj, Varsovio, adreso... Ciuj Esper- antistoj estas petataj kunlabori per kontribuo de diversspecaj artikoloj. (Tio aspektas preskaŭ kiel preslibereco, sed tiel "danĝere" ankorafl ne es- tas.) Similajn invitojn al kunlaboro mi vidis en Ciuj gazetoj aperantaj en la komunistaj landoj. La redakcioj konas siajn Esperanto-naivulojn tro bone por timi, ke povos eniri ĝenantaj artikoloj. La kunlaborantoj estas aŭ ko- munistoj, resp. simpatiantoj, aŭ ordinaraj, tipaj Esperantistoj, t. e. konfes- antoj de Esperantismo. La lastaj estas tre bonvenaj por tiuj redakcioj, Car oni povas pli bone paradi kun neŭtralaj artikoloj. Iun kontraŭagon oni ne anticipas, Car kiu intencas nagi kontrafl la fluon rezigne diras al si mem, ke tio estas tute senutila, tar esprimo de alia opinio tiuokaze iros en la paperkorbon, kiel tion diris al mi antaŭ nelonge iu juna Esperantisto. junto 1958. Sub mallongaj novajbj: " 'Nuntempa Bulgario' daŭrigos en 1958 sian aperadon en la sama plaĉa formo, kun bonega enhavo, Hĉa mate- rialo pri kulturo, arto kaj ekonomio de la bulgara popolo. Abono..." Estas 'forta tabako' nomi kiel bonega la enhavon de la bulgara revuo, kiu fakte ŝveliĝas de masiva kaj ruza komunista propagando. Per tio povas esti fermita la specimen-parado el"Esperanto" Mi menciis nur etan parton de novaĵoj kaj artikoloj, kiuj devas esti markitaj per ruga krajono. Malgrandaj notoj laŭ formo kaj amplekso, kiel tiuj ekz. Nord-Viet- namo, Aprilo 1957; Lerneja Sportkonkurso, Februaro 1958; "Nuntempa Bul- gario", junto 1958; ktp. trovigas en granda kvanto en tiu numero. En tiuj ok numeroj estas pli ol sepdek da ili. Kontraŭ la multnombraj tekstoj, kiuj montras evidentan simpation por ko- munismo oni ne povas kunmeti et dek frazojn, kiuj povas esti konsiderataj kiel rekono de valorajo, kiu havas ian esencan signifon por la libera Okci- dento. Et raportajo pri la Maria-pregejo en Krakovo de Veit Stoss havas sian lokon en komunista propagando: Ĝi devas kredigi pri la zorgo pri kul- turo flanke de la komunista sistemo. Edife aŭdiĝas la konfeso de homaj raj- toj en "Esperanto." Tamen oni demandas sin, kiel povas akordigi tiuj "fun- damentaj principoj"kun intensa subtenado de la soveta pac-blufo. Sed ni ne volas esti unuflanka, kaj kun aprobo ni mencias alvokon de la "Instituto de Studado kaj Agado pri Mizero en la Mondo" kaj ankaŭ raportadon pri religiaj (sed politike sendangeraj) okazintajoj kaj literature Alvoko favore al helpo por Hungarujo, kiu venas el Hungarujo, estus travidebla et se la verkinto ne perfidus sin per insida konsilo: Kiam la hungaraj Esperantistoj turnas sin rekte al eksterlandaj organizoj petante helpon, la organizoj devas in- formi ilin, ke la komitato en Budapesto mem esploras kaj prizorgas bone motivitajn petojnl Ankaŭ, versajne bonintenca alvoko de la aŭstria tefdele- gito de UEA favore al hungaraj rifugintoj malkasas la'klimaton en la domo.' La sanga sufoko de la hungara revolucio estas indulge malgrandigita kiel "katastrofo," por ke la veraj kulpantoj ne estu nomataj. Nun al "Heroldo" — Sub lupeo gi montras la jenan bildon: Numero de 1-a de Februaro 1958: "La paradizo aŭ la morto." Alvoko de la komitato "Albert Schweitzer kontraŭ atombomb-eksperimentoj",Groningen, Nederlando, por kolekto de subskriboj. Laŭvorte: "Per Esperanto la pet- skribo nun okazas internacie. La komitato jam ricevis listojn kun subskri- boj el sekvantaj landoj... El Cekoslovakujo estas miloj." Numero de la 16-a de Februaro 1958: Inter la anoncoj estas ankaŭ unu el Bukaresto, en kiu tiuj Esperantistoj estas petataj sendi diversspecan ma- terialon, kiel infandesegnaĵojn, skribaĵojn, ankaŭ ne en Esperanto, por por- paca ekspozicio okaze de la Internacia Tago de la Virino en Bukaresto. Numero de la 1-a de Marto 1958: Anonco: La Esperanto-Grupo de tram- istoj en Budapesto, adreso..., arangas en la tramista kulturdomo packun- venon. Esperantistoj estas petataj sendi leterojn kiuj esprimas pacdezirojn. Numero de la 16-a de Marto 1958: "Ĉe la Esperantistoj en Sovetio." La. rememoro pri la neforgesebla renkontigo de Esperantistoj dum la Festivalo en Moskvo. Sciigo, ke la leningrada literatura gazeto "Neva" atentigis pri la rolo de Esperanto en la batalo por la paco, ktp. Numero de la 5-a de Aprilo: La redakcio de Heroldo" skribas, ke certe 10 interesos la legantojn, ke tiun artikolon ("Ĉe la Esperantistoj en Sovetio", vidu sub 16-a de marto) gi ricevis pere de la gazet-servo de la soveta am- basado en Hago. — En alia loko de la sama numero: "La Bulgara Esperanto- Asocio ricevis por la jaro 1958 ŝtatan subvencion de 98,000 levoj. Laid ofi- ciala kurzo tio estas pli ol 14,000 dolaroj." (La gazeto, kiu estas parte fi- naricata de tio, estas de la "nefltrala" flanko nomata politike neŭtrala, kaj estas plej varme rekomendata al Esperantistoj en la Okcidento por abono!) „ Numero de la 1-a de Majo 1958: At\onco:"La Esperanto-Klubo en Znojmo (CSR) organizas intemacian ekspozicion de infandesegnajoj, kun konkurso de verkoj pri la temo 'Pacbatalo inter la nacioj'. Kontribuojn oni sendu al .. ." (Rafinita ruza provo jungi ankaŭ la infanojn de la Okcidento al la ko- munista pacveturilo!) Numero de la 16-a de Majo 1958: Atentigo pri la venonta kongreso de bulgaraj Esperantistoj en Varna, kaj sciigo, ke la plej granda junular-ga- zeto de Bulgarujo "Narodna Mladej", kiu aperas en eldonkvanto de 200,000, serĉas en eksterlando kunlaborantojn en Esperanto. La ŝtata entrepreno "Balkanturist" eldonis jam tutan vicon da prospektoj en Esperanto. Numero de 1-a de Junto 1958: "Timo aŭ Amikeco?" En ekspozicio "Hob- bies"de la Rotary-klubo en Burnley (Anglujo) la Esperanto-grupo havis plej belan standon. Bildo prezentis terglobon kaj cirkaŭ gi man-en-mane infanoj de la tuta mondo kun naciaj flagoj sur dorso. En la fono levigis agarikforma nubo de atombombo. — En la sama numero sub recenzoj: mHaltigu la atom- bomb-ekspodojn! Ruĝa glumarko kun kapo de terurita virino. Eldonnombro 200,000 kun Esperanto-teksto (!) kaj 20,00(1 kunĝeka teksto. 100 pecoj kos- tas 14 kronojn. Haveblaj de ... Pilsen, CSR. Ciu samideano havigu al si minimume 100 ekz. de tiu tre efika glumarko. La Esperanto-teksto estas facile komprenebla al multaj nacioj en Eŭropo kaj aliaj kontinentoj." Numero de la 16-a de Junto: "La Junulara Sekcio de Bulgara Esperant- ista Asocio fondis Esperanto-Festival-Grupon. Gi zorgas pri la oficiala en- konduko de Esperanto en la estontaj intemaciaj festivaloj de la junularo kaj studentoj, pri eldono de festivala materialo en Esperanto kaj de la bul- teno 'Esperanto en la Festivalo'." — En la sama numero sub recenzoj: "Pub- likaĵo de Esperanto-Societo 'Vekiĝo', Kolarovgrad, Bulgarujo, sub la titolo 'Alvoko al Esperantistoj el la tuta mondo por partopreno en la agado de la pacbatalantoj'." La redaktoro de "Heroldo" aldonas: "Sed ĉu nur 'pluraj' bomoj soifas la paeon, kiel ni legas en la alvoko? Sendube estas multaj, multegaj milionoj, centoj da milionoj!" (La redaktoro de ĉi tiu super-neŭ- trala gazeto do volas, ke tiu alvoko estu akceptita serioze, kaj identigas sin kun la tuta perfida pac-blufo.) Esperanto trovigas en stranga "kaj... kaj" situacio en la soveta zono de Germanujo. Unuflanke gi ankoraŭ neestas permesita, pro malpermesaordono de Himmler-Bormann 1936. (Ladekretode brunaj bolŝevistoj estisde larugaj ne nur ne nuligita^sed eC pluaplikata. Gi ne estas la sola !) Aliflanke la par- tio interesigas pri Esperanto por la pac-agado. En la numero de 16-a de majo 1958 estas menciita alvoko kontraŭ atom-armiloj de la komisiono "In- ternacia Korespondo" de la packonsilantaro en Radebeul, DDR. Pri Esper- antista renkontigo en Lausitz, DDR, en raporto presitaen la numero de 16-a de junio 1958 estas klare dirite, ke la organizo oficiale ja ne estas permes- ita, tamen okazas regulaj kunvenoj, dum kiuj oni plenigis "liston kun sub- skriboj kontraŭ atombombo" kaj vendis "glumarkojn kontraŭ atommorto". Per tio mi ankaŭ prezentis la strangan "heroldon", kiu supozeble havas sufice multe da abonantoj inter svisaj Esperantistoj. Bedaŭrinde mi ne po- vis trovi ion ajn, kion mi kun pura konscienco povus marki per verda krajo- no. La granda parto de la gazeto restis ja blanka, sed multaj rugaj markoj (de kiuj mi denove citis nur fragmenton) faras eC pli ne-neŭtralan impreson. Kio estas dirita pri la du plej grandaj Esperanto-gazetoj validas ankaŭ 11 por Ciuj "okcidentaj "ĝenerale. Kun evidenta aprobo de la abonantoj, la redak- toroj klopodas"forigi ĉiun politikon" kaj"observi plej rigoran neŭtralecon." Pri la signifo de la vorto "politiko", regas la sama konfuzo inter Esper- antistoj same kiel inter Ciuj aprobantoj de "nepolitikaj kontaktoj". "Libera Interŝanĝo de Opinio" En la nomo de "Esperantista neŭtraleco" oni estas por libera interŝanĝo de opinio. Praktike tio signifas, ke oni povas (kompreneble malantaŭ la fera kurteno) ataki kaj kritiki ĉion okcidentan, ("finfine oni rajtas esprimi sian opinion"). En la nomo de tiu principo oni ne volas malhelpi al esperantaj gazetoj el komunistaj landoj agi Ce ni por iliaj celoj. Sed la logiko tuj fin- iĝas kiam temas pri la sama rajto kritiki la komunistan sistemon aŭ iliajn agojn ad et mencii pri la supereco de la okcidentaj ideoj, kaj tion oni faras denove en la nomo de neŭtraleco kaj neenmiksiĝo. Oni tuj havas pretan pre- tekston, ke oni ne volas havi ian ajn rilaton kun politiko. "Politiko" estas ĉio, kio servas al defendo de nia libereco. Tio, kion komunistoj skribas por disvastigo de siaj ideoj, strange, ne estas politiko. Laŭ tiu mallogika vidpunkto la "okcidentaj" gazetoj estas skribataj tia- maniere, por ke ili ne frapu malagrable la cenzuriston Ce la kurteno, sed se eble eC trovu lian aprobon. Memkompreneble, ke oni rezignas priparoli ekz. la okcidentan sistemon de pluraj partioj aŭ liberan sekretan voCdonadon. Tio ja estus "politiko", kaj krom tio.tiaj artikoloj, Car deklaritaj por-okci- dentaj, estus do kontraŭ-komunistaj kaj pro tio malpermeseblaj, kaj oni ja estas "neŭtrala". Tamen oni ne nur mem havas tre tolereman plumon, sed bonvoleme donas lokon je dispono de komunista agitado, permesante uzi sin kiel parol-tubon, kaj eC mem trumpetante tra tiu tubo. Kiam la orientaj gazetoj faras grandan bruon pri la Rapacki-plano, oni trovas en tio nenion malbonan. Kial do tio ne estas politiko, kaj kial neŭtraleco Ci tie montras renversitan bildon, estas ne-eltroveble. Oni Faras "Kvazaŭ" Tio ec donas impreson, ke oni faras tion ne nur "pro la komuna pac- idealo" aŭ "en la intereso de la nombra kresko" aŭ "pro ebleco de pli bonaj kontaktoj", sed "kvazaŭ" oni ignoras entute la vivgravajn diferencojn por la libefaj popoloj. Tio aspektas eĉ pli kvazaŭ oni entute ne postulas iun rekompencon, car oni ne havas bezonon diri ion kontraŭan, kaj la unudi- rektan tra {ikon oni trovas tute en ordo. Dependas de la Tono Kontrafi nura informado pri la disvastigo de la lingvo ankaŭ en komun- istaj landoj oni memkompreneble ne argumentus. "C'est le ton qui fait la musique." ( Estas la tono kiu faras la muzikon. ) Estas diferenco Cu la or- gano de la movado sciigas, ke okaze de la Moskva Festivalo ankaŭ Esper- anto estis uzata, aŭ Cu estas sciigite, ke la junulara sekcio de la movado partoprenis en la Festivalo kun oficiala delegitaro, kaj ke la celoj de la Festivalo ("paco" "kunekzisto" ktp.) estas identaj kuntiujde la Esperanto- movado. Por uzi komparon: Ni supozu, ke aranĝantoj de hispanaj tauro-ludoj uzus ankaŭ Esperanton por reklamado. Kvankam la plej granda parto de la Esperantistoj abomenas tiujn ludojn, tamen ili estus informitaj pri tiu nova apliko de la lingvo. Sed se tiu informo estus en tono, kiu signifus agnoskon kaj aprobon de taŭro-bataloj, tio eksplodigus uraganon de indigno. Rezigno pri Reciprokeco Cio ĝis nun dirita rilatas al la gazetoj aperantaj en la Okcidento. Ne de- vas mirigi nin, ke neniu eC pensas pretendi al iu reciprokeco flanke de ga- zetoj aperantaj en komunistaj landoj, ekz. postuli artikolon en "Nuntempa Bulgario" pri sekreta voCdonado aŭ rajto al striko en la Okcidento. La Esperantistoj en la Okcidento, kiuj "fakte estas kontraŭ komunismo" ne montras alian sintenon. Ilia argumento estas se eble eC pli mallogika. Ankaŭ ili estas por zorgeme mildigita kaj "neekstrema" enhavo de la Esper- 12 anto-gazetoj. Hi diras, ke nur tiamaniere estos eble sendi gazetojn tra ko- munista cenzuro, kaj fine — tio estas ilia favorata argumento — ciam pli kaj pli da liberecaj ideoj trapenetros laferan kurtenon ("eC guto malgranda kon- stante frapante"). Per aliaj vortoj: La gazetoj efektive devas, por esti al- lasitaj en la komunistajn landojn, enhavi neniajn okcidentajn ideojn, sed ta- men ili devas plenumi sian celon, helpi sendi tien la okcidentajn ideojn! La Okcidento Pagas la Kostojn Al tiuj, kiuj *ja estas kontraŭ la komunismo", sed tamen aklamas tiun strangan "ne-politikan neŭtralecon", apartenas precipe la katolikaj kaj pro- testantaj Esperanto-gazetoj. Ili Sajne esperas, ke per siaj pure "desinfekt- itaj" religiaj gazetoj ili povos influi la komunistajn parti-gvidantojn al fa- vora sinteno rilate al religio. Ekz: En la gazeto "Espero Katolika" por sep- tembro 1958, oni faras riverencon al la "Statestro kaj marSalo"Tito. Temas pri kortuSa historio: Delegacio de jugoslavaj Esperantistoj diris al li, ke la Esperanto-Instituto en Beograd Ciam tradukas la leterojn de eksterlandaj Esperantistoj, adresitajn al "MarSalo Tito." La marSalo demandis sian se- kretarion, kial li sendas tiujn leterojn al la Instituto por traduko, kaj diris, ke li nefaru tion estonte, car "mi deziras legi ilin en Esperanto." (Oni diras ke kamarado Josip Broz vere komprenas Esperanton. Laŭdire li lernisĝinen malliberejo.) Ĉe la fino oni atentigas pri la belega (!) verko"Jugoslavio kaj Ĝiaj Popoloj", kiu estas havebla ĉe la katolika (!) organize — En la kato- lika Esperanto-gazeto por la junularo oni atentigas pri la komunista propa- ganda gazeto "Nuntempa Bulgario", kiun oni priskribas kiel "la plej bela". Male, oni preskaŭ ne povas atendi artikolon pri la papa encikliko "Kontraŭ la ateista komunismo." Tiel longe kiel ne ekzistas ebleco — kaj komunista reĝimo neniam perme- sos tian eblecon — alporti al la Oriento demokratajn ideojn, la Okcidento pa- gos la kostojn de Esperanto-paroloj kun la Oriento. La kostojn ne nur ma- teriajn, sed antaŭ eio ideologiajn, Car la komunismo scias kiel disvastigi sian influon en la libera mondo sur la dorso de la Esperanto-movado. DEKLARO DE LA SVISA ESPERANTO-SOCIETO (Responde al la artikolo en "Bulletin des NIZ") La membroj de la Svisa Esperanto-Societo, kiuj legis la artikol-serion "La Ko- munista Enfiltrado en la Esperanto-Movadon" unuanime esprimis malplacon pro tiu publikigo kaj petis nin preni sintenon al tio. Unue ni volas konstati, ke la Univer- sala Esperanto-Asocio, la tegment-organizo de naciaj Esperanto-organizoj, al kiuj ankau la svisa Esperanto-movado sin enkalkulas, laŭstatute estas politike neutrala. Kiel svisoj ni donis ĉiam al tiu paragrafo specialan atenton, kaj formale deklaras £i tie, ke UEA depost sia fondigo en la jaro 1908 neniam dekiiniĝis de tiu principo. La aserto, ke la ĝenerala rsekretario de UEA, D-ro Ivo Lapenna estas komunisto, ne akordiĝas kun la veto. Ciu, kiu konas liajn verkojn povas tion konstati; sed su- fiĉas se oni rememoras, ke D-ro Lapenna en la jaro 1949 forlasis sian jugoslavan patrujon kaj depost tiam vivas en okcidenta Europe en ekzilo. La redaktoro de "Heroldo" s-ro Teo Jung tute integra personeco, estas ankaŭ ekster ĉiu suspekto havi por-komunistajn simpatiojn-, ankaŭ ĉi tie sufiĉas mencii la fakton, ke orient- eŭropaj landoj ne donas devizojn por abono de tiu gazeto, kaj ke senpagaj ekzem- pleroj senditaj orienten ofte ne atingas sian destin-adreson. Antaŭ ĉio oni devas memori, ke la lingvo Esperanto laŭ formala deklaro estas nenies propaĵo, kaj konsekvence neniu estas respondeca pri tio, se iu uzas gin por siaj celoj. Estis iu tempo kiam en komunistaj landoj ĝi estis tute subpremita, kaj hodiaŭ ĝi estas de unuj satelitoj subtenata, de aliaj gi estas kiel antaŭe mal- helpata en progreso. Tiuj Esperantistoj en orientaj landoj, kiuj serĉas kontakton kun la Okcidento estas ofte tute ne komunistoj, sed havas tutmondajn interesojn, kaj ili uzas la internacian lingvon por plilargigo de sia horizonto. Ne estas en la intereso de la libera mondo, se ĝi mem nur pro la sola timo de enfiltrado, starigus siaflanke feran kurtenon. Kontraŭe, estas pli bone flegi tiajn kontaktojn, do sendi pere de Esperanto okcidentajn ideojn al orienta Eŭropo kaj Cinujo. Fari riprocon al unuopaj Esperantistoj aŭal sendependaj Esperanto-gazetoj, car ili ne persistas en absoluta "njet-sinteno" kontrau la Esperantistoj en orienta 13 Eŭropo, estas tute sensence, tiel longe kiel aŭtoritataj internaciaj organizoj kiel UN, Unesco, Tutmonda Sanec-Organizo, Ruĝa Kruco, la katolika kaj aliaj eklezioj ne rifuzos haltigi sian aktivecon ĉe la fera kurteno. En tiu konekso oni devas pri- trakti la argumentadon de la anonima aŭtoro de la artikolo en 'Bulletin', kaj oni devas tuj rimarki, ke gi eliras el principe falsa perspektivo kaj pro tio pafis tute preter la celon. — La Estraro de la Svisa Esperanto-Societo. LA "BULLETIN' RESPONDAS AL LA "DEKLARO" Ni represis la akran proteston de la Svisa Esperanto-Societo, por ke niaj legantoj povu mem fari juĝon. La respondo ne estas malfacila, sed la defendo preterpafis la celon. Oni ne povas apogi sin sur statuto de la aso- cio por pravigi kontraŭ-statutan konduton. Stalin foje diris: "Vortoj havas neniun rilaton kun agoj... Vortoj estas unu afero, agoj io alia, Belaj vortoj estas nur masko, malantaŭ kiu kaŝas sin malbonaj agoj," Estus pli klarige, se la Svisa Esperanto-Societo esprimus sin rilate al citaĵoj el "Esperanto" kaj "Heroldo". Cu ili estis falsitaj? Falsaĵojn oni povas pruvi. La pruvo mankas. Tial la citaĵoj kaj kun tio la akuzoj estas pravigitaj. Ni nenie skribis: "Lapenna estas komunisto." Ni plurfoje konstatis, ke li kiel ĝenerala sekretario de la organizo toleras — milde dirante — ke ties oficiala organo faras propagandon por komunista junular-festivalo, kaj ke junul-sekcioj oficiale partoprenas en la festivalo. La ĝenerala sekretario estas rifuĝinto el la Oriento. Ni demandas: Ĉu ekzistis iu nazi-rifuĝinto, kiu de elstara pozicio en iu internacia organo tamburus por olimpiaj ludoj en tiutempa Berlino kaj alvokus eksterlandajn organizojn al partopreno? Sub "rifuĝinto el la Oriento" ni komprenas ion tute alian. Kiu devis for- kuri de komunistoj zorgas precipe klare distanciĝi de komunisrno. Ĉu ankaŭ Lapenna? Se oni volus fari eksperimenton kaj nomus lin faŝisto, li laŭte protestus kriante: "Mi ne estas kaj neniam estis faŝisto!" Li ja preterlasas neniun okazon por senhaŭtigi faŝistojn (ne priatentante la postulatan "neŭ- tralecon" de la statuto, kiu Sajne ne ekskluzivas la kunlaboron kun komun- istoj, do laŭkonsekvence li devus ludi ankaŭ kun faŝistoj!) Tia rekta kaj klara sinteno estas laŭdinda. Nur, ke la simile sinceran neadon pri komun- isrno ĝis nun neniu aŭdis de lia buŝo. Kontraŭe, la komunistoj havas ciun grundon observadi kun kontento la agadon de la ĝenerala sekretario. Kompreneble, ke oni ne povas malhelpi al komunistoj uzi la lingvon Es- peranto. Tamen io tute alia estas, se la komunistoj sukcesis enfiltri la Es- peranto-movadon —por diri la minimumon, kion oni povas diri pri tio.La fak- toj donas nur du eblecojn: aŭ enfiltrado aŭ tendenco. Oni ne argumentu per preteksto, ke la okcidentaj Esperanto-gazetoj portas al komunistaj landoj demokratajn ideojn. Kio trafas la Orienton, estas nur okcidenta papero. Do, "papero" kontraŭ "politiko"! La bilanco fermiĝas kun deficito por la Okcidento. Des pli naiva estas la aserto, ke estas la Okcidento, kiu pro timo kon- struas feran kurtenon kontraŭ la Oriento. Neniu havas ion ajn kontrafi la personaj kontaktoj, kontraŭ miloj da leteroj interŝanĝataj ciujare inter la Okcidento kaj la Oriento. Io alia estas la komerco: "Komunista propa- gando kontraŭ senpaga okcidenta papero", negoco, en kiu la okcidenta kunulo povas nur perdi. Estas tre facile por respondecaj gvidantoj de la internacia Esperanto- movado liberiĝi de ciu suspekto pri enfiltrado: Hi nur bezonas fari finon al tiu enfiltrado. Ci tiu Speciala Numero de AE estas havebla por 2Ŭ£ aŭ 2 int. respond-kuponoj. 14 I AMERIKA ESPERANTISTO APARTE KONSIDERAS NEŬTRALECON Komentoj de la Centra Oficejo Pri neŭtraleco: Sajne estas granda konfuzo inter Esperantistoj pri la Zamen- hofa principo de neutraleco, kaŭze de tio, ke oni ofte citas nur la unuan parton de Zamenhofa paragrafo kies dua parto enhavas la gravan signifon. Ni presas tiun paragrafon kaj substrekas la duan parton. Zamenhof skribis: "Ciu privata esperantisto povas havi tiajn konvinkojn au fari tiajn agojn, kiajn li volas, kaj ni ne respondas por liaj konvinkoj nek agoj, kiel li ne respondas por niaj. Li povas esti la plej granda egoisto, genta ŝovinisto, mal- amanto de homoj aŭ eĉ la plej malnobla krimulo, kaj se li nur uzas la lingvon Es- peranto, ni ne povas malpermesi al li nomi sin esperantisto. Sed se li volas veni al esperantista kongreso, aŭ se li volas aliĝi al ia alia institucio kiu portas la verdan standardon, tiam la ajero ŝanĝiĝas. Tiara li verms en landon, kiu havas siajn apartajn leĝojn, siajn apartajn morojn kaj principojn. " Ke Esperanto, kiel lingvo, estas "absolute neŭtrala", estas memkompreneble. Sed la dua parto de la paragrafo, neniam citita de "neŭtraluloj*, temas pri la orga- nizita Esperanto-movado, kaj mencias diversajn specojn de uzantoj de Esperanto, por kiuj "la afero Ŝanĝiĝas" kiam tiuj volas veni aŭ aliĝi al la movado. Hi "venas en landon (movadon)", kiu havas apartajn principojn ol tiuspecaj uzantoj de Esper- anto, kiel ekzemple: 'la plej granda egoisto" (ĉu vi ne konas iun tian inter la es- troj de nia nuntempa movado?); "genta Ŝovinisto" (ĉu ne tiuj kontrau judoj kaj ne- groj estas tiaj?); "malamanto de homoj" (ĉu naziistoj pro ras-batalo kaj komunistoj >ro klas-batalo ne estas tiuj?); kaj "eĉ la plej malnobla krimulo" (ĉu ne estas, ke a krimoj kaj sango sur la manoj de la komunistoj— ekzemple en Hungarujo —me- ritas tiun kategorion, same kiel pli ordinaraj krimuloj kaj murdistoj?) Zamenhof do diris, ke uzanto de la neutrala lingvo Esperanto rajtas tute egale nomi sin Esper- antisto; sed Zamenhof havis moralajn rezervojn kontrau certaj specoj, (kiel ĉiu normala nobla homo havas kontrau "la plej malnoblaj krimuloj''), kiam ili volas en- iri la Esperanto-movadon. "Tiam la ajero ŝanĝiĝas." Ĉio tio estas laŭ Zamenhof. Ni esperas, ke ni interpretis la paragrafon ĝuste kaj juste, sed se ne, ni invitas korektajojn de niaj legantoj. Nun pri "netttraleco* kiel UEA sub la regado de Lapenna aplikas ĝin (aO. pli guste NE aplikas ĝin, ri- late al "Amerika Esperantisto" kaj EANA. Notinde estas, ke nia asocio EANA fondiĝis en la jaro 1905 kaj ĉiam estis kaj ankorau estas la plej granda Esperanto- organizo en Nord-Ameriko. Ni estas por Zamenhofa neŭtraleco, sed ni ne akceptas neŭtralecon laŭ Lapenna, kiam li aranĝis kontrau ni eksigon, bojkoton,kaj skismon. Kion ni povas konkludi, kiam pro niaj kritikoj rilate al la kreskanta komunista ten- denco en la movado, Lapenna (komunista partizano) reagas tiel sovaĝe kontraŭ ni, kaj helpis starigi en Usono maldekstran organizon ELNA sub la estrado de iama prezidanto de lernejo oficiale listigita kiel komunista. (Li nun estas la redaktoro de la ELNA-organo.l Estas evidente, ke dum Lapenna tiel fervore aplikas "neŭ- tralecon" al komunistoj, li NE aplikas gin al kontraŭ-komunistoj! Nia sola "krimo" estas ja tio. Revenante al Zamenhof, ĉu iu ajn povus imagi, ke Zamenhof aprobus eksigon, bojkoton, kaj skismon, rilate al la "Amerika Esperantisto" kaj EANA? Cu li aprobus tiajn agojn iuokaze? Zamenhof laŭdis nian gazeton kaj organizon, ekde la komenco de nia EANA en la jaro 1905. Sed eble "la afero ŝanĝiĝis" nuntempe en kontraŭa senco^de tiu de Zamenhof, kaj nun (kiel titolo de komunista Esperanto-libro el Ruga Cinio), "Por nova ajero, nova maniero". Kaj nun kelkajn vortojn pri la aserto, ke Lapenna "forlasis" Jugoslavion kiel "ekzilulo". La faktoj pri lia nuna prestiĝo en tiu lando, la varma aprobo de poli- tikaj kaj ideologiaj instancoj tie, la kunlaborantaj kamaradoj (kiel Sekelj k. a.) en Jugoslavio kaj UEA, la aprobo de ruĝaj landoj malantaŭ la fera kurteno, verŝajne atestas kial li ankoraŭ fieras pri sia rolo kiel "komunista partizano". Kiam Lapen- na unue eniris la Estraron de UEA, la Estraranoj de UEA diris al ni — tiama Komi- tatano de UEA — ke ili scias ke Lapenna estas komunisto (kompreneble pro "neŭ- traleco" tute akceptebla!), sed ili nur posrulis, ke li ne misuzu sian komunismon en laboroj por UEA. Depost tiam, li rimarkinde progresis, eĉ al la plej alta pinto de la tutmonda Esperanto-movado. Kaj kune kun li, rimarkinde progresis la agado kaj influo de la komunista tendenco en nia movado. Permesu al ni diri, ke neniu pli bedaŭras ol ni mem la hodiaŭan atmosferon de malamo, intrigo kaj skismo, kio eniras nian movadon. Tamen, sajnas al ni, ke nur per honesta pritraktado pri la ĉefa kaŭzo de tio, nia movado povos fari finon al la danĝera tendenco, kiu suspektigas Esperanton en la okuloj de la libera mondo. 15 "SAY IT IN ESPERANTO" by G. Alan and Doris T. Connor Tells You What to Say and How to Say it! You'll be delighted by the ease with which you'll immediately be saying whole phrases in Esperanto. Practice ordering meals, renting rooms, driving a car, going to a doctor, going shopping, etc., by using this handy manual. 5 Vi i 3'/i in. for purse or pocket. Over 1000 phrases, many never before translated into Es- peranto. A complete index with unique numbering system so that you find the phrase you want instantly. A quality product with strong covers and sewn back. A guide to conversation, with summary of grammar. Useful in Esperanto courses. It is a thoughtful, useful gift for friends, too! Those who receive it will find much interest in learning to say useful phrases in Esperanto; and will want to go on to a mastery of the interlanguage. Order them in quantity! Price only 75