'ol. 2 JANUARY, 1908 o************************* * I A Journal of the S International Language SI ******************************* i AMERIKA i ! ESPERANTISTO | I************************************* * * □□□□□□□□□□□□□□□□□□□nngaqq □ I a □ a □ □ □ □ □ □ □ □ □ a a □ □ □ □ □ □ □ □ □ □ □ □ □ □ a □ □ □ * * * * * * * * * * * * * * * * (AMERICAN ESPERANTIST) * * * * * * * * * * -------------------------------------- * t Per Copy, Ten Cents I | Per Year, One Dollar 1 * * ************************** 9 □ □ □ a □ □ ______g □□□□□□□□nrjaanaanannnnaaa 1239 C H I MICHIGAN AVENUE C A G O , U. S. A. ■■ mtLWLwm OCeeees»3SeOeeSeeOOSSeeOSeseeSeSSeseCeSSeceei ESPERANTO RECORDS EE can be success- fully studied without a teach- er. Don't doubt that an instant! For those who desire every pos- sible aid, and es- pecially such as have n nity to hear the language spoken, the phonograph is a valuable help We supply the following records : Number T\ rer Tl Any one cylinder, postpaid, $1.00. of four, by express, $3.00. Fi i, containing all American Esperanto Boo this set, charges prepaid. S containing a ipfll'P/il' Set of Records Free! To every person ordering the $20 Grapho; we shall send FREE the set of or for $1.50 additional the eight-re^ AMERICAN ESPERANTIST COMP. 1239 Michigan Boulev CHIC/. cesses ■■ ■^u AMERIKA ESPERANTISTO gntered ss second class matter rune 2g iqqj &t tDe I1001 on*,ce at Qhloago jUlnols Monata Revuo de la Lingvo Internacia, Esperanto Monthly Magazine of the International Language, Esperanto 1230 Michigan Avenue, Chicago Jarabono, Ie en la Mondo, Unu Dolaro (Spesmiloj 2.05) Yearly Subscription, Anywhere on Earth, One Dollar AMERIKA ESPERANTISTA KOMPANIO, ELDONANTOJ AMERICAN ESPERANTIST COMPANY, PUBLISHERS Redaktoro : ARTHUR BAKER : Editor ĉiu manuskripto estas, se tiel petate, nepre resendata al la sendinto. La redakcio rifuzas nenion sekve de ĝia temo, ail politika ail alia; kaj senescepte retenas al si la rajton korekti manuskriptojn. Sendu verkon. VOLUMO 2 JANUARO, 1908 NUMERO 6 Amerika Esperantisto prezentas al la esperantistoj sin kiel bone funkcianta maŝino por la disvastigado de la lingvo. Jam en Ĉiu Ŝtato kaj provinco de Nordameriko ĝi havas kunhelpantajn partojn, kaj per tiuj ĉi ĝi senCese dis- tribuas kaj dissemas propagandilojn. Sisteme kaj akurate ni konstante penadas pligrandigi ĝian efikecon. Pro tio, ke la laboro duobligas sian valoron kiam oni uzas bonan ilon, ni forte konsilas, ke vi uzu nian sperton kaj nian organizon, tiel ke via laboro havu plenan efikecon kaj portu al vi la kiel eble plej grandan rikolton. Kun tutaj niaj fortoj ni nun penadas, por ke nia februara propaganda numero estu bone redaktita, artiste presita kaj tute konvinkiga prezento de la afero por kiu ni laboras. Laŭ la poŝta leĝo de la U. Ŝ., estas permesate, ke.ni presu nur ditoble tiom da kajeroj, kiom estas venditaj. Tre gravas, ke ni presu grandegan nombron da tiu t\ kajero, kaj tio ebliĝos nur se vi, karega kunlaboranto, komprenante tiun gravecon, mendos kelkajn nun pro via propra kalkulo. Ne sendu monon ĝis kiam vi ricevos la kajerojn kaj kontentiĝos. Sed skribu tuj, nun : Sendu al mi dek (pli bone dudek aŭ kvindek) da la februara, kaj post la ricevo mi pagos po kvin cendoj. La numero dirita enhavos 32 paĝojn, iome pligrandigitajn. 85 Google 86 JEN! LA NOVA RONDO Rapidegante tra la senlimaj raaroj de spaco, nia tera pilketo, kiel ludilo de ia juna diido, nun finas unu pluan rondiron. Kaj Ce la komenco de la nova rondo, ni staru momenton kaj pripensu la demandon : kion signifas Ci-tiu senfina rondirado, kaj al kio ĝi kon- dukas? lam, antaŭ ducent rondoj, la homoj kredis sian loĝejon la centro de la tuta kreitaĵo. De tiam, oni konstatis, ke rilate al la tuto, nia terglobo havas malpli da graveco, ol milono de akvoguto rilate al la grandega terglobo mem. Sed tiu eltrovo ne multe sangis aŭ morojn aŭ religiojn de la homoj. Kvankam nun nenia homo, escepte ke li estas lertega mem- trompisto, povas sincere kredi sian rason la plej alta el la universo, la pli grava fakto ankoraŭ restas: ke por si mem la noma raso gravas super Ĉiuj aliaj es- tajoj. Kaj guste lau proporcio kiel la lumo de la scio forpelis la nebulan Olimpon, en tia sama mezuro jam komprenas la homaro, ke amo al la dioj estas bagatelo, Car al ili kaj iliaj diaj aferoj apartenas la nemezur- eblaj kampoj de la senlima Ĉielo. Sed ni, senflugilaj, pezpiedaj teranoj, algluitaj per mil fortoj al nia sfera bulo naganta tra etera maro, al ni estas permesate ke ni penadu sur gi dum gi rapide plenigas sepdekon da rondoj. Kaj por nia duma feliĉo, treege gravas, ke ni ne tro malpacigu inter ni mem. ' Al tiu celo ni disvastigu Esperanton. Kredeble la homoj neniam Ĉesos, starante sur sia fluganta peco da stelajo, rigardi supren kaj sopiri, miri. Sed venos la tempo kiam, fbrgesinte Olimpon, ili kune kaj pace ellaboros la plejan feliĉon de la homaro. Kaj kiel utilega ilo por tiu ellaborado prezentas sin Esperanto. Ce la komenco de la nova rondiro tera, en Ci-tiu jaro 1908, ni plifortigu nian decidon kaj pligrandigu nian penadon por Esperanto. Ni laboru, por ke, kiam ree ni trapasos jarfinon, ni povu postrigardi al granda tasko jam bone plenumita. En la novan rondon ! Antaŭen ! 87 SLISSELBURGA FORTIKAJO Laŭ rakontoj de una maljuna ŝlisselburgano esperantigis D. Morgano ŝlisselburga Fortikaĵo lokiĝas sur malgranda insuleto, guste en tiu loko, kie rivereto Neva elfluas el Ladoga lago. Tiu Ci insuleto estas tiel malgranda, ke fortikajaj muroj en multaj lokoj leviĝas rekte el akvo. Nur en unu loko verd- iĝas peceto da tero, kaj poste Ĉie—akvo kaj Stono. El post muroj estas vidata nur pinto de preĝeja turo (sonorilejo). Mallarĝa markolo apartigas la fortikaĵon de tiu loko de la kontinento, kie staras ŝlisselburgo; de kontraŭkuŝanta flanko aliĝas Ladoga lago. Apud la elfluo de Neva el la lago, ĝuste kontraŭ la fortikaĵo, lokiĝas malriCa vilaĝeto— ŝersmetjevka. Inter tiu Ci vilaĝeto kaj la fortikaĵo delonge fondiĝis mallarĝa interligo. La vilaĝeto liveras en la for- tikaĵon, kiel por servantoj en ĝi, tiel ankaŭ por arestitoj, lakton, ovojn, kokinojn, kc. Komuniko inter fortikaĵo kaj urbo iĝas per apartaj regnaj vaporŝipetoj. Preskaŭ meze de la fortikaĵa muro staras larĝa, masiva turo, nomata "cara" (reĝa). Tra tiu Ci turo kondukas iro en la for- tikaĵon. Tage kaj nokte tiu Ci irejo estas gardata de fortika gardistaro. Dekstre kaj maldekstre de eniro laŭlonge de la fortikajaj muroj, troviĝas loĝejoj por arestitoj kaj gard- antaro ; tie Ci ankaŭ lokiĝas diversaj metiejoj. La fortikaja korto prezentas malgrandan placeton, malvastigitan de Ciuj flankoj per malafablaj malliberejaj muroj. Sur tiu Ci placeto troviĝas : pregejo, domo de la komandanto de la fortikajo, diversaj servistejoj kaj aliaj konstruajoj, en kiuj loĝas ofic- iroj, kuracisto, pastro, k.t.p. Herbaroj kaj negrandaj grupoj de arboj, troviĝantaj inter la konstruajoj, ne povas moligi la pezan impreson, ricevatan per ĝenerala vido de la malliberejoj kaj turoj. Ĝis jaro 1867 ŝlisselburga fortikajo estis preskaŭ la Cefa loko de ekzilo kaj meto de "krimuloj" kontraŭ la religio kaj la Ŝtato. Tien Ci estis ekzilataj la plej gravaj el la sek- retaj arestitoj. Sed en 1869 Ciuj el simila speco "krimuloj" estis elkondukitaj el tiu Ci, kaj la fortikajo estis aliformigita en militajn punrotojn. Fine, post dek jaroj, t.e. en 1879, punrotoj estis forigitaj kaj la fortikajo estis aliigita en dis- ciplinan batalionon. Sed ŝlisselburga fortikajo ne tro lon- "— Google 88 Amerika Esperantisto gan tempon estis libera de meto en ĝin politikajn "krim- ulojn." Dum la unuaj jaroj de la regado de Aleksandro IH'a, tiu 6i "caro-pacamanto," estis decidite restarigi la antaŭan signifon de la ŝlisselburga fortikaĵo, kaj por tiu Ci celo arangi en gi novan malliberejon kun pli severa regimo. En tiu Ci malliberejon estis decidite enŝlosadi ĉiujn plej agemajn, plej dangerajn kaj nekvieteblajn agantojn de la partio "Popola Volo." En 1883 tiu ci malliberejo estis fine konstruita, kaj de Aŭgusto, 1884, gi komencis plenigadi de arestitoj. Ĝis 1869 en ŝlisselburga fortikaĵo estis granda, oni povas diri rimarkinda, biblioteko. Ĝi konsistis ne sole el rusaj libroj, sed ankaŭ francaj, germanaj kaj anglaj. Tiu Ci biblioteko kolektigadis en la daŭro de multaj jaroj. Tie Ĉi en antaŭaj tempoj oni tenis riĉajn, klerajn kaj instruitajn homojn, posedintajn signifajn, iafoje grandegajn, vivrim- edojn. Multaj el ili, vivante tie Ci, enskribis tien Ci siajn bibliotekojn, kaj post morto aŭ liberigo oferis ilin je la pro- fito de la fortikaĵo. La registaro ankaŭ Ĉiujare asignis su- fice grandan monsumon por plenigo de tiu ci biblioteko. Tiamaniere ĝi kreskis plie kaj plie. Sed en 1869 tuta tiu Ci biblioteko, kune kun arĥivo, estis transdonita en "IH'an filion de propra de Lia Imperiestra MoŜto kancelario." Nun en la fortikaĵo restas nur mizeraj restaĵoj de tiu biblioteko. Kiu neniam vidis kazematojn de ruslandaj politikaj mal- liberejoj, tiu ne povas prezenti al si eC proksimuman kom- prenon pri tio, kion prezentas per si kazematoj de ŝlissel- burga fortikaĵo. Ili prezentas nenion alian, ol mikroskop- ajn Celojn ; mallumaj, malpuraj, krudaj, malvastaj (tri paŝoj laŭlarĝe kaj kvar kun duono laŭlonge Ciu) lokigantaj laŭlonge de longa koridoro. ciu el tiuj Ci Celoj havas apar- tan pordon ; en pordoj estas malgrandaj malfermoj por transdoni al enSlosito nutrajon. Multe da homoj estis enŝlositaj en tiu Ci fortikaĵon, multe da ili mortis en tiuj Ci muroj. Ne malofte tien Ci oni enŝlosadis homojn junajn, plenajn je fortoj, esperoj kaj in- tencoj, je largaj, grandiozaj planoj, de kiuj estas tiel riCa juneco. Tie Ci ili pasigis dekojn da jaroj, maljunigis, mal- kapabligis, kadukigis, kaj oni ilin el tie Ci ellasis grizaj, malfortaj, duonruinigitaj maljunuloj, jam kapablaj nek al vivo, nek al feliCo. Multaj ne transportis teruregojn de Digitized by Cooo ŝiisseiburga Fortikaĵo 89 enmeto fortikaĵa kaj frenezigis aŭ, iom post iom malkapab- ligante, idiotiĝis. Oni ekzilis tien Ci kiel eminentajn grand- sinjorojn, tempajn favoratojn, tiel ankaŭ ordinarajn mortem- ulojn. Krom regnaj, politikaj "krimuloj," antaŭan tempon tie ĉi turmentiĝis ankaŭ multaj "krimuloj" kontraŭ religio, kontraŭ la reganta eklezio, malgraŭ tio, ke por tiu speco de "krimuloj" ekzistis apartaj, specialaj monaĥejaj malliber- ejoj. Interalie, en ŝlisselburga kazematoj oni tenis dum longaj jaroj kelkaj el gvidistoj de diversaj religiaj sektoj kaj instruoj. Multaj el ili tiamaniere mortis tie ĉi. Sed vi vane serĉus iliajn tombojn—Ciuj el ili estis enterigitaj Ĉiam nokte, sekrete. Tombistoj ne sciis kiun ili enterigis. Tamen Ĉiuj tiuj ĉi ruzaĵoj ne ĉiam atingis siancelon. Estas okazoj, kiam sekretoj de malliberejaj servistoj malkovrigis kaj ad- eptoj de tiu aŭ alia religia instruo eksciis kie nome estis en- terigita ilia instruisto. Tiam tiuj Ci tomboj igis objekto de adoro. Kiom da rakontoj konservigas tie Ci pri teruregoj de for- tikaĵa enmeto ! Oni diras, ekzemple, ke krom "sakoj" (tiel estas nomataj fortikajaj Celoj), tie Ci ekzistas ankoraŭ apar- taj subteraj malliberejoj, sub akvo. Tiuj Ci malliberejoj kunigas, kvazaŭ, per apartaj subteraj trairoj. Juĝante laŭ kelkaj signoj, oni povas pensi, ke legendoj pri subteraj tra- iroj estas versimilaj. Multaj, observante kazematojn, serCas postsignojn de sango sur muroj, Car preskaŭ Ĉiuj, laŭ multaj sendubaj fak- toj, estas forte konvinkitaj, ke tie Ci ekzistis inkvizicio ! In- teralie oni rakontas, ke multajn el malliberuloj oni tenis dum tuta ilia vivo en klina stato. Jen ĝi, nia historia malliberejo ! Jen gi, nia Bastille'o, nia Spandau'o ! Preskaŭ du centjarojn gi estis timigilo por sago, eŝafodo por penso. Malgojegan memoron gi lasis post si en la memoro de la popolo. Teruregan sangan rolon estis aljugite ludi al tiu Ci fortikaĵo en tiuj mallumegaj tem- poj, en pleja disflorigo de malnobla, abomena cara aŭtokrat- ismo. Ĝia rolo estas rolo de ekzekutisto, inkvizitoro. Imagu al vi kavernon mallumegan, elhakitan el Ŝtona maso, kun du truoj traboritaj en tiu Ci maso. Tiuj Ci an- stataŭas fenestrojn. Ili estas faritaj tiel alte, ke eC starante sur planko, aŭ pli guste sur fundo de tiu Ci kaverno, vi ne havas eblon ion vidi tra tiuj Ci "fenestroj." Sed se vi eC Digitized by Google 90 Amerika Esperantisto prosperus enrigardi la neordinare profundajn truojn, tiam vi ekvidus nenion krom verdiĝintaj vitroj en dikaj fenestraj kadroj. Sunradioj neniam enpenetras tien Ci, neeklumigas, ne dispelas eternan mallumon, eternan krepuskon, kiu den- sigas en la mallumaj anguloj de tiu Ci "sako." La muroj kaj arkaĵoj de tiu Ci "sako" spiras morton kaj putron. Vi sentas vin kiel homon elirantan el katakombo. Kiel malprok- sime de tie Ci sajnas tia vivo, tiuj homoj, tiu mondo, inter kiu vi Jus vivis kaj agis ! Putrajo estas trasorbigita de la sufokanta aero. La spiro kumpremas de tiu Ci aero; pulmoj rifuzas labori. Antaŭ okuloj starigas verdaj rondoj kaj makuloj. Pezaj, maldolCaj pensoj penetras la kapon. Oni nevole pensas : kiom da altaj, belegaj ideoj pereis sub la arkaĵoj de tiuj Ci mallum- egaj muroj 1 Kiom da intencoj puraj, altaj kaj noblaj, sufok- igis en mallumo de izola, porCiama enmeto ! POR LA RIDETO Esperantigis Martha A. Boughton Sinjorino Talmadge rakontis anekdoton pri infanineto: Unu tagon, vekigante el dormeto, Si ekriis : "Patrino, pro kio mi ploris, antaŭ ol mi ekdormis ? " Sia patrino ridetis kaj diris, "Vi kriadis Car mi ne per- mesis al vi havi la poŝhorloĝon de via patro." "Ho jes" Si respondis, "mi nun rememoras." Tiam sulkigante sian vizagon, Si daŭris, "Boo—boo—boo—, boo- hoo, boohoo ! " Unu vidvino, kiam Sia edzo mortis, elspezis $3500.00 pro la tombStono, sur kiu Si faris skribaĵon: Mia malĝojo estas tiel granda, ke mi ne povas ĝin porti Antaŭ ol unu jaro pasis, Sia malĝojo ankaŭ tiel pasis sufice, kaj Si edziniĝis kun junulo. Tiam Si aldonigis al la skribaĵo la vorton sole. Instruita pastro paroladis kun unu neinstruita. "Vi estis Ce kolegio, ne vere ?" diris la dua. "Jes, mi estis," li respondis. "Mi estas tre dankema," diris la nesciulo, "ke la Dio estas malferminta mian buSon sen lernado." "Tiu okazis en la tempo de Balaam" estis la respondo. Digitized by 91 LA KUNVENO Rakonto de Turgenef, el ruse eperantigis R. H. Geoghegan (Daŭrigate) Viktor maldiligente etendis la manon, prenis kaj sen- zorge flaris la florojn, kaj komencis turnigi ilin inter la fingroj kun reva seriozemo, rigardante aeren. Akulina ri- gardis al li. . . . En Sia malĝoja mieno estis tiom da mola sindonemo, da respekta submetiĝo, kaj da amo ! ŝi kaj timis lin kaj ne kuragis plori, kaj adiaŭis kun li kaj admiris lin je la lasta fojo ; sed li kuŝigita, etendita kiel sultano kaj kun grandanima pacienco kaj cedemo toleris Ŝian adoradon. Mi, mi konfesas, kun indigno konsideris lian ruĝeman figuron, sur kiu, trans hipokrita malestiminda indiferento sin mon- tris kontenta supersatigita vanteco. Akulina estis tiel Ĉarma en tiu momento ; tuta animo Sia fideme pasie sin devualigis antaŭ li, sin etendis, karesadis al li, kaj li. . . .li faligis la cejanojn sur la herbaĵon, tiris el flanka poSo de la palto rondan vitraĵon en bronza randaĵo kaj provis enpremi ĝin sur la okulon, sed devis multe sin penigi por subteni ĝin per kuntirita frunto, allevita vango, kaj per la nazo mem— la vitrajo Ciam sin detiris kaj falis al li en la manon. "Kio estas tio ? " demandis, fine, surprizata Akulina. "Monoklo," respondis li kun graveco. "Por kio?" "Nu, por pli bone vidi." "Montru do." Viktor sulkigis la frunton, sed donis al Si la vitraĵon. "Ĝin ne rompu ; gardu." "Ne timu, mi ĝin ne rompos." ŝi timeme almetis ĝin al sia okulo. 'Mi nenion vidas," naive diris Si. "Sed ci la okulon fermu," respondis li laŭ voĉo de ne- kontenta instruisto. Si fermis la okulon antaŭ kiu Si tenis la vitraĵon. "Sed ne tiun, ne tiun, simplanimuletino, la alian ! " ek- kriis Viktor kaj, ne permesante al Si korekti Sian eraron, li formetis de Si la lorneton. Akulina ruĝigis, sensprite ridetis, kaj sin deturnis. "Videble al ni ĝi ne konvenas," diris Si. "Ho ! mi ĝin kredas ! " 92 Amerika Esperantisto La mizerulino silentadis kaj profunde sopiris. "Ha ! Viktor AleksandroviC, kiel tio estos al ni esti sen vi—" parolis Si tuje. Viktor viŝis la lorneton per la paltorando kaj metis ĝin ree en la poŝon. 'Jes, jes," ekdiris li fine, "al ci komence estos dolore efektive." Li cedeme frapetis Sin sur la Sultro; Ŝi dolCe prenis la manon sur sian Ŝultron kaj timeme ĝin kisis. "Nu, jes, jes, ci estas efektive filino bona," aldonis li, malmod- este ridetante; "sed kion fari ? Ci mem juĝu ! al ni kun la sinjoro estas neeble tie Ci resti; nun baldaŭ estos vintro kaj en vilago vintre—ci mem scias—estas simple abomenindaĵo. Alia afero en Peterburgo ! Tie simple estas tiaj mirindaĵoj, kiaj ci, simplanimulino, ankaŭ en revo al vi prezenti ne povas. Domoj tiaj, stratoj, kaj la societo, la civilizacio— estas simple admirindaĵo ! " Akulina aŭskultis lin laŭ mangegema atento, ete mal- ferminte la lipojn, kiel infano. "Alie," aldonis li, retur- nante sin sur la tero "por kio mi al ci Cion Ci diras ? Certe ci tion kompreni ne povas." "Kial do, Viktor AleksandroviC ? Mi komprenis, mi Cion komprenis." "Jen, kia §i estas ! " Akulina mallevis la kapon. "Antaŭe vi kun mi ne tiel parolis, Viktor Aleksand- roviĉ," diris Si ne altiginte la okulojn. "Antaŭe ? antaŭe ! Vidu ci. . . . Antaŭe ! " rimarkis li, kiel indigne. "Tamen, al mi estas tempo por iri" diris Viktor, kaj jam li estas preskaŭ sin apoginta sur la kubuto. "Atendu ankoraŭ nemulte," laŭ petegema voCo elparolis Akulina. "Kial atendi ? Nun fine mi adiaŭis kun ci. . . ." "Atendu" ripetis Akulina. Viktor ree sin kuŝis kaj komencis fajfi. Akulina Ciam ne detiris de li la okulojn. Mi povis observi ke Si iom post iom falis en malkvietecon ; Siaj lipoj tremis, palaj Siaj van- goj malforte roziĝis. "Viktor AleksandroviC," ekdiris Si fine, laŭ disrompita voĉo ; "al vi estas peke—al vi estas peke, Viktor Aleksan- droviC; ja, pro Dio ! " - - Digitized by Google La Kunveno 93 "Kio estas tiel peka ? " demandis li, sulkiginte la frun- ton, kaj ete li sin levis kaj turnis al Si la kapon. "Estas peke, Viktor AleksandroviC. Se nur amindan paroleton al mi vi dirus por adiaŭo; se nur paroleton al mi vi dirus, al mi malfeliCa orfino. . ." "Sed kion mi al ci diros ? " "Mi ne scias ; vi tion pli bone scias, Viktor Aleksand- roviC. Jen vi forvojaĝas, kaj se nur paroleto. . . . Kiel mi tion Ci meritis ? " "Kiel ci estas drola ! Kion do mi povas ? " "Sed nur paroleto. ..." "Nu, Si Sargadas Ciam tiun saman," elvortis li kun kolereto kaj sin levis. "Ne koleru, Viktor AleksandroviC," rapide aldonis Si, apenaŭ detenante la larmojn. "Mi ne koleras, sed sole ci estas malsaga. Kion ci deziras ? Certe mi kun ci edzigi ne povas ? Certe ne povas 1 Nu, kion do ci deziras ? Kion ?" Li forenSovis la figuron kiel atendante respondon kaj disStrecis la fingrojn. "Mi, nenion. . . . nenion mi volas," respondis Si bal- butante kaj apenaŭ kuraĝiĝante etendi ĝis li la tremantajn manojn ; "sed ankaŭ, se nur vorteto por adiauo. ..." Kaj la larmoj forfluis Ce Si laŭ rivereto. "Nu, tiel ankaŭ estas, Si komencas ploradi," malvarm- sange elvortis Viktor, mallevante de malantaŭe la Capeton sur la okulojn. "Mi nenion volas," almetis Si ploregante kaj kovrinte la vizaĝon per ambaŭ manoj; "kiele do al mi nun estos en la familio, kiele al mi ? Kaj kio do al mi alestos, kio fariĝos je mi, malfeliCulino ? Al malamindulo oni edzinigos la orfi- non. Bedaŭrindega mi 1 " "Rekantadu, rekantadu," laŭ duonvoCo murmuris Vik- tor, piedbatante sur la lokon. "Kaj li, se nur vorteto, se nur unu. . . Tia kia 'Akulina,' tia kia 'mi. . .' " Subitaj korSirantaj ploregoj ne permesis al Si fini la vor- tojn ; Si faligis la figuron sur la herbaĵon kaj akreme, akreme forlarmadis. La longe entenata malĝojo elSprucis sin fine lad torento. Viktor staris kelkan tempon apud Si; staris kelkan tem- pon, plialtigis la Sultrojn, sin deturnis, kaj foriris laŭ gran- Digitized by Google 94 Amerika Esperantisto daj paSoj. Depasis kelkaj momentoj. ... Ŝi kvietiĝis, suprentiris la kapon sin levis, posten rigardis, kaj frapis la manojn unu kontraŭ la alia ; preskaŭ Si kuris post li, sed la kruroj al Si sin defalĉis—Si falis al la genuoj. ... Mi nemin tenis plu kaj antaŭensaltis gis Si; sed apenaŭ Si havis tempon por min rigardi antaŭ kiam Si kunigis la fortojn, kun mal- forta krio sin relevis kaj malaperis post la arboj, lasante la disĵetitajn florojn sur la tero. Mi staris kelkan tempon, kolektis la bukedon da cejanoj kaj foriris el la arbaro sur la kampon. La suno staris mal- alte sur la pale-hela Ĉielo, radioj giaj mem kvazaŭ estis pal- igintaj kaj malvarmiĝintaj; ili ne brilis, ili sin disSutis laŭ unuforma, preskaŭ akva lumo. Ĝis la vespero ne restis pli multe ol duonhoro, kaj la ĉielrugo apenaŭ sin ekfajris. Viv- ega vento rapide kuris al mi renkonte trans la flava kaj sek- iginta eksherbaĵo ; rapidege sin suprenigantaj antaŭ ĝi, pre- terkuregis sur la vojo laŭlonge la arbarbordero, malgrandaj rekurbigintaj folioj. La flanko de la arbaro, turnita laŭ muro gis la kampo, tuta tremis kaj briletis laŭ malforta brilo, klare sed ne hele; sur la dube-ruga herbaĵo, sur la trunketoj de herbo kaj de pajlo, Cie lumis kaj sin agitis sen- nombraj fadenetoj de aŭtunaj araneoj. Mi haltis. ... mi farigis malgaja; trans la goja kvan- kam freSa rideto de velkanta naturo, Sajnis, sin traglitigis la melankolia timo de ne-malproksima vintro. Alte super mi, peze kaj trance fendante la aeron per la flugiloj, pasis prudenta korvo, kiu deturnis la kapon, rigar- dis al mi de flanko, sin suprenigis, kaj intertempe blekante, sin kaSis post la arbaron. Granda bando da kolomboj ne- atendite sin traportis en draSejon kaj, tuj sin turnigadinte laŭ kolono, klopodemesin dismetis surla kampon—divenigo de la aŭtuno. Iu ajn preterveturis post la nudigita mont- eto, laŭte bruegante per senenhava Ĉareto. Mi revenis domen ; sed la imago de la mizera Aktilina longe ne eliris el mia kapo, kaj cejanoj Siaj, delonge vel- kintaj, ĝis tiu Ci sezono sin konservas Cemi. (La Fino) 95 LA MIOZOTO ElgermanakantodeH. H. von Fallersleben tradukis H. Lincke. Mi konas unufloron En nia arbaret', Kurt ckuj lielblua Kiel viaj, karulef ; Kaj kvankam ne aŭdante Mi bonkomprenas ĝin, Paroletanta dolte: " Vi ne /orgesu mini" Vidante viajn bluajn Okulojn, karulet'', Mi pensas pri la floro En nia arbaret'; Kaj ne povante diri Kiel mi amegas vin, La koro par o let as : " Vi ne forgesu mini " ĜUU LA VIVON El germana kanto de Usteri mallongigis H. Lincke Guu la vivon Dum vi ĝin havas nun. Kolektu rozojn Antaŭ aŭtun'. Serlante nur por malkontent'', Por dor noj en la mondtorent', Mi ofte kun indi/erent' Forĵetas la violojn. Guu la vivon .... kc. Jen, post la pluvo je jnaten' La suno brilas, kaj la gren' Elmaturigas sian ben' Pli bone pro la pluvo. Guu la vivon .... kc. Honeste Ham agu vi, Kaj en la kaos' lie H Ne sen bonSanco estos vi, Kaj via kanto estos: Guu la vivon . . . . kc. 96 KVAR INTERESAJ ELPENSAJOJ I. Stenografio Por Blinduloj La estimata, mortinta Daktoro Javal, en sia bonega verko titolita ''Inter Blinduloj," priskribis pri la manko kaj granda dezirindeco eltrovi ian metodon de internacia stenografio uzebla de blinduloj. Kompreneble, ĝi necese devas esti en Brajlo reliefskribebla. Multe da personoj in- teresiĝos, kaj ne malmulte el ili tre ĝojos, eklernante ke metodo antaŭ nelonge estis elpensita por angleparolantaj blinduloj de Sinjoro Alfred Wayne, de Birmingham, Eng- land, kaj, kredeble, simila sistemo povus farigi taŭga por 6iuj blinduloj kiuj scias Esperanton. Eble, ĝi fine estos el- verkita por plenumi Ciujn internaciajn mankojn kaj bezon- ojn. La sistemo supre citita estas uzata en nova skrib- maŝino kiu portas kunvolvaĵon da papero tre mallarĝa. Sur tiun paperon, kiu estas sufice longa por daŭri kelkajn horojn, blinda stenografisto povas reliefskribi en Brajlo tre rapide. Unu el tiuj maŝinoj estas uzata en la Perkins In- stitution por blinduloj, en South Boston, Massachusetts, kie ĝi ja estas tre ŝatata. II. La Telegrafono Amerika kompanio nun promesas fari kaj baldaŭ vendi specialan formon de la mirega telegrafono elpensita de Poulsen, en Danujo. En tiu Ĉi nova (projektata) maŝino, oni uzos malgrandajn diskojn elfaritajn el Ŝtalo, sur kiujn la parolanto povos paroli, kaj kiujn li tiam povas sendi ien en la mondo. La ricevinto nur devos enmeti tian diskon en sian propran telegrafonon kaj li aŭdos la vortojn sur- diritajn sur gin. Rapide venu la feliĉa tago kiam oni povos interkorespondi parole. III. Skribmaŝino Por Automate Duobligi Leterojn. Per nova skribmaŝino, Jus elpensita de Sinjoro McCall, en Columbus, Ohio, oni povas skribi la tekston de letero sur specialan paperon, tiamaniere ke la tipoj tranĉas tra la papero, kiu, tial, poste montras multe da malgrandaj truoj iom similaj al la Ŝajno de meĥanika muzikaĵo uzata en aŭ- tomataj fortepianoj. Oni ankaŭ simile traskribas surapar- tan paperon, la necesajn datojn, adresojn, kaj salutojn. La du paperoj tiel tranĉitaj tiam enmetigas en du partojn de la Digitized by Pri Nova Flugmaŝino 97 nova skribmaSino kiu funkciadas per elektra motoro. Unue, ĝi enskribas iun adreson, k.t.p., kaj tiam, due, la skrib- maSino efektive komencas automate elskribi la tekston de la originala letero, laŭlitere. Tia maSino devas esti tre utila al grandaj firmoj aŭ kompanioj kiuj skribas multe da leteroj ĝuste similaj, unuj al la aliaj, sed adresitaj al div- ersaj personoj. ĉiu letero fiajnas esti originala, kiel ĝi vere estas, Car Ciu letero skribiĝas aparte. Tiu Ci maSino povas skribi Cirkaŭ 200 vortojn Ciuminute, tio estas, i2,ooo ĝis 15,000 Ciuhore. IV. Skribado Automata Per Diktado Sinjoro McCall, uzante la principojn de la mafiino Jus priskribita, nun proponas fari, kaj efektive, parte ellaboris provan pli miregan skribmaSinon, en kiun oni povos endiri leteron tiel kiel en ordinaran telefonon, kaj la mafiino auto- mate elskribos la leteron en romajn tipojn. Afero preskaŭ nekredebla ! Sinjoro McCall tre atente ekzamenis, kun mik- roskopo, la figurojn de multe da literaj sonoj kiel ili sin montras sur la cilindro de ordinara fonografo, kaj li fine sukcesis interdistingi inter ili, ĝis nun, li povas respondigi elektran pintaĵon kiu presigas romajn tipojn sur ordinaran paperon el kunvolvaĵo. Li tion faras laŭ cent (100) da diversaj sonoj lingvaj. Simila projekto estis priskribita en la ĵurnalo monata Scientific American, por la 23a de Nov- embro, 1907a, sur pago 379. PRI NOVA FLUGMASINO. Lasta sukceso de aerostatoj (direkteblaj balonoj) fiovis tro malantaŭen la ĝisnunajn rezultatojn de la eksperimentoj kun aeroplanoj kaj ilin preskaŭ nialaperigis. La aerostatoj fiajnis preferindaj per sia pli granda sendanĝereco, dume Ce aeroplanoj la sendanĝero de aerveturanto neniom estis garantiita, aŭ nur sufiĉe fiirmita. Grandegan Ŝanĝon alportas la aeroplano, kies modelon post multjaraj sperto kaj studado, same kiel post multaj eksperimentoj konstruis juna aerveturisto bohema. La nova aeroplano montras la sole eblan vojon al ĝusta solvo de la problemo de absoluta sendanĝereco kaj perfekta direkteb- i^^^^™ 98 Amerika Esperantisto leco de dinamikaj flugmaŝinoj. Ĝi estas malpeza kaj tre simpla; flugante gi ne almetas platojn al kontraŭstaro de 1' aero. Eventuale se la maŝino Ĉesus funkciadi, gi tute mal- rapide falos teren. Car la flugiloj de Ciuj flankoj de la maSino formas platojn kapablajn tute malhelpi la falegon, kies rapidon moderigos 36 kvadrataj metroj da flugiloj. La nova aeroplano ekleviĝas birdmaniere. Kelke da flugiloj, kies platoj faras 72 kvadratajn metrojn, venkas per potenca svingado la tre malgrandan pezon kaj revenas en sian originalan situacion, tranĉante la aeron per akraj randoj, kaj per propra inercio anstataŭiĝas per aliaj flugiloj, preparitaj por funkciadi. La modelo mem surprizas per sia simpla kaj cela kon- struo, kaj la skribanto de tiu Ci artikolo konvinkigis, ke Ci tiu aeroplano signifas templimon en la aerveturado, de kiu Ĉesos la demando pri la principoj de artefarita flugado, Car hodiaŭ gi estas jam solvita. Ciujn demandojn kaj proponojn koncerne la plej novan eltrovaĵon respondos la skribanto, kiu la modelon vidis, sed detale priskribi ne rajte povas. Li esperas, ke la juna aerveturanto jam baldaŭ povos transdoni sian modelon al formigonta kompanio. Samideanoj, bonvolu afable traduki Ci tiun artikolon kaj ĝin publikigi nacilingven en viaj gravaj ĵurnaloj. —J. /■'. A'uhn, Instruisto, Jifiin, Bohemujo, Aŭstrio EL LA PRESEJARO ESPERANTISTA (Ian esperantan libron tieĉepriskribitan, ail alian esperantan libron. kie ajn publikigitan, oni povas mendi Ce Amerika Esperantisto. kaj 6e ni ankaŭ aboni ail aĉeti unu ekzempleron de ia eŭropa gazeto). Esperantista Kantaro.—La jenan verketon arangis kaj eldonis Sro. Karl Jost, el Zurich, Svisujo. Ĝi enhavas dektri kantoj, el kiuj dekdu estas aranĝitaj por kvar voĉoj, kaj tre utilus por la entuziasmigo de niaj kunvenoj. La prezo estas Sd. 40. Provizon da la Kantaro oni baldaŭ havos Ce Amerika Esperantisto. Slava Revuo.—Oni promesas, ke je la komenco de la jaro 1908, aperos nova gazeto, sub la citita titolo. Gi kon- sistos, diras la eldonontoj, plej multe el tradukaĵoj el la slava literaturo. Oni ankaŭ petas la sendon de tradukaĵoj Digitized by Google El La Presejaro Esperantista 99 el aliaj lingvoj. Pri Ĉio, adresu Sron. F. Vejmelka, Ben- eSov apud Praha, Bohemujo, Aŭstrio. Naŭlingva Etimologia Leksikono.—Tiun Ci por la lingvisto aŭ verkisto tre gravan verkon preparis Louis Bas- tien kaj publikigis la Presa Esperantista Societo. Prezo, Sm. 1.20. La libro enhavas 247 paĝojn, kun la Esperantaj vortoj sekvataj de siaj sinonimoj (kiam ili devenas el sama radiko) en ok aliaj lingvoj, nome: latina, franca, itala, hispana, portugala, germana, angla kaj rusa. ĉiu propa- gandisto trovus la libron plej utila, Car ĝi plene pruvas la internaciecon de la radikaro de Esperanto. Unua Legolibro.—Tiu Ci verko de 179 pagoj de la bonege konata verkisto, Dro. Kabe, prezentas al la leganto graditajn legaĵojn je la plej klara stilo de 1' aŭtoro. Kom- encas la unuan parton anekdotoj kaj rakontoj, sekvataj de mallongaj interesaj diversaĵoj. La dua parto enhavas el- tiraĵojn de noveloj, frazlibreton kaj modelojn de leteroj. Tiu Ci libro, prezo 1.50-Markoj (0.75 Sm), tre utilas al Esper- antaj studentoj kiuj povas tre profite uzi ĝin tuj post eller- nado de gramatiko, kaj ĝi estas aĉetebla Ĉe Esperanto Ver- lag Moller 6V-" Borel, Berlin, S., Germanujo. (J. W. Marelius, Chicago) Konkordanco de la Ekzercaro.—Ellaboris Alfred E. Wackrill, kun antaŭparolo de Rektoro E. Boirac. Tiu Ci grava verketo promesas esti nur komenco de serio da similaj libroj kiuj, sendube, devos esti tre utilaj kaj tre uzeblaj je la tuta Esperantistaro. La unua libreto, nun priskribata, enhavas 95 paĝojn kaj prezentas alfabete Ĉiun vorton aper- antan en la "Ekzercaro"de Zamenhof, kun la diversaj frazoj, tiamaniere montrante Ĉiun apartan uzon de ĉiuj tiaj vortoj. Tre malmulte da preseraroj sin trovas. Mi tre favore re- komendas la verketon al ĉiu Esperantisto. La prezo ne aperas. Adresu: Hachette & Ko., 79, Boulevard St. Ger- main, Paris, France. /;- l- 'Ve/'. La Faraono.—Interesega romano historia, tradukita el pola lingvo de Dro. Kazimierz Bein (Kabe), kaj publikigita de Hachette kaj Ko., Paris. Tiu 6i granda verko (jam aperas du volumoj, kiujn tria sekvos), estas samtempe tre interesa kaj tre instrua. La scenejo estas Egipto ; tempo, antaŭ kvardek centjaroj; la heroo, egipta- princo, Ramzes, poste faraono. La aŭtoro trance analizis ne sole la homan karakteron, sed ankaŭ la instituciojn. Kiu ajn legos "La Faraono," tiu ne evitos ĝian influon, kaj ĉiu liberanima homo certe ĝuos ĝin. Kaj ĝuante, oni povas certigi al si, ke li legas bonan Esperanton, Car pri tio sufiĉas la nomo mem de la tradukinto. sess«e>©essoccssssce>se«e«5SS5ss>esc«s«agS! Help to swell that February- propaganda number to the limit. We shall try to make it surpris- ingly good and convincing. Each copy you order in advance will mean TWO copies Printed. 5c, payable after issued. Order a big bundle TODAY! Postcard. The February number of Amerika Esperantisto will be a Propaganda number. It will be the best number yet. We want to circulate at least twenty thousand copies, but as the postal laws permit us to print a number of samples not exceeding the number of SOLD copies, we want you to BUY a big bundle of extras. Not less than 32 pages, and every page en- larged, too. Just the thing to hand to your skeptic friend. Five copies or more at 5c each. Order ten, fifty, a hundred. For each copy you order, we can print one more and mail it at our own expense to some teacher. Speak up now, by post card. Speak loud enough, and we'll make it THIRTY THOUSAND. «oee>seexseseoeegs>9oeeseexseoseeeeoeeoeeeeeeeex> oeoe»e»saocxegoe>aexse»e>soag»s>ase>ex9saoexggex9e)occo oseoexsexssx?e»e^aoooageeooc?ex9oex9e>exge>ex90gageooo