Vol. 2 OCTOBER, 1907 No. 3 □□□□□□□□□□□DfjannnnanGnGn □ D □ □ a □ □ a □ □ □ □ □ □ □ □ 00000000000000000000000000 0 0 A Journal of the International Language § 0 0 00000000000000000000000000000000000000 ! ANERIKA ESPERANTISTO 0 o o 0 0 0 0 00000000000000000000000000000000000000 § (AMERICAN ESPERANTIST) | 0 t 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0 I S Per Copy, Ten Cents i % Per Year, One Dollar | 0 0 0 0 □ □ a □ Q 1239 S CHI a □ MICHIGAN AVENUE C A G O , U. S. A. D □ □ □ □ □ a a □ a D □ a □ □ □ a D □ □ □ □ D a □ □ □ D □ D □ □ □ □ □ □nQQDDOOOnnnOQQE3QE3QC3E3DOQ 84 FAKO DE KORESPONDADO Your name and addn s cents, jn , "nur poŝtkartojn ilustrii Indiana, I inker, Merrick, N Fno. 111. eT. .1. -iland. N. H. aWm. 1 lound.Alta., Canada, dloldi, T. Mich ij Pros., D. 12, kv. St ! II. ind. to us gets you a th i-line sta These sti You pi ; you a si .dy-inked, marking your r address. it for $1.25, but it's yours if you estos varbinta two new subscribers to Es/ Y Amerika Esperantisto £Dtered as second class matter tune 2g iqo7 at the po"t offloe at Chicago jlllnols Monata Revuo de la Lingvo Internacia, Esperanto Monthly Magazine of the International Language, Esperanto 1239 Michigan Avenue, Chicago Jarabono. Ie en la Mondo, Unu Dolaro (Spesmiloj 2.05) Yearly Subscription, Anywhere on Earth, One Dollar AMERIKA ESPERANTISTA KOMPANIO, ELDONANTOJ AMERICAN ESPERANTIST COMPANY, PUBLISHERS Redaktoro : ARTHUR BAKER : Editor ĉiu manuskripto estas, se tiel petate, nepre resendata al la sendinto. La redakcio rifuzas nenion sekve de ĝia temo, aŭ politika aŭ alia; kaj senescepte retenas al si la rajton korekti manuskriptojn. Sendu verkon. VOLUMO 2 OKTOBRO, 1907 NUMERO 3 Farizeoj lingvistaj oni povas noriii tiujn homojn, kiuj senĉese predikas la neflekseblecon kaj mikroskopan akurat- econ de Esperanto. Al tiuj la lingvo ŝajne estas plej grava kiam ĝi ludas rolon ("ho! ho!" krias Sro. Tre Ega Preci- zeco, "oni ne ludas rolon—oni plenumas, eble prezentas, sed ne ludas ĝin ; kaj Cu lingvo estas vivanta. estaĵo? ĉu ĝi povas ludi, kiel katido aŭ infano? Ridinde ! ") de temo por senfina diskutado pri tiaj gravaj punktoj kia tiu, Cu oni malsaniĝas aŭ fariĝas malsana. Nenia bono (aŭ, Sro. T. E. P., Car vi insistas, bona/o) povas rezulti el (aŭ de, Sro. Matemika Ekzakteco) tiaj diskutadoj, precipe kiam ili estas farataj en klubejoj, car ili ne sole donas al lernantoj la konvinkon ke Esperanto ne estas facile lernebla, sed ili malSparas tempon direkteblan al aliaj kaj pli grayaj aferoj. Tute tiel same kiel en la antikvaj eklezioj, kiam mankis la religia spirito oni diskutadis energie pri la ceremonioj, nun certaj esperantistoj, ne konante aŭ havante la spiriton de la esperantismo, farizee elklarigas al si reciproke la belajn malgrandajn punktojn de la retoriko. Kaj laŭ mia ob- servado, ili kutime faras tiajn diskutadojn en sia propra nacia lingvo! 33 Digitized by Google 34 KELKAJ ZAMENHOFAJ VORTOJ El parolado farita en London Multajn fojojn mi ripetis, kaj en Bulonjo mi pro- klamis per oficiala deklaracio, ke la esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivpova komprenilo inter la popoloj ekzistu, sed ke la forme- de tiu kom- prenilo estas por ni—aŭ almenaŭ por mi persone—tute indiferenta; ke se, anstataŭ fari konstantajn kaj sen- finajn eksperimentojn kaj teorian rezonadon ni decidis elekti la pretan kaj elprovitan lingvon Esperanto kaj labori speciale kaj ekskluzive por gi kaj fiksi por gi netuSeblan fundamenton—ni faris tion Ĉi ne Car al ni plaĉas speciale Zamenhof kaj lia verko kaj ne tial, ke li volas esti ia papo; kiel mensoge kredigas diversaj niaj kontraŭuloj—sed nur tial, ke la esploro kaj sperto montris al ni ke tia maniero de agado estas la sola, kiu plej certe alkondukos nin al nia celo. Al la per- sonoj, kiujn nia bele elkreskinta arbo ne lasas dormi, kaj kiuj per Ĉiuj vortoj penas gin subfosi, ni vokas: se vi havas alian vojon, kiu povas nin konduki al nia celo pli bone kaj pli certe, montru gin al ni, kaj ni gin sekvos. Sed vi scias, ke vi proponas ne ion pretan kaj certan, sed nur supozojn kaj teoriajn opiniojn ; vi scias, ke se ni deklinigus de nia disciplina vojo kaj lasus fali Esperantcn, tiam la konfido de la mondo por la ideo mondolingva, konfido fine akirita post centoj kaj miloj da faroj de nekredado pereus por ĉiam kaj jam neniam povus esti reakirita; vi Cion scias, kaj tamen vi per Ciuj fortoj penas senkreditigi nin en la okuloj de la mondo. Bone, daŭrigu do vian Herostra- tan laboradon, kaj ni iros trankvile nian vojon. "La dua kulpigo, kiun ni ofte devas audi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj. Kontraŭ tiu Ci mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni pro- testas plej energie, ni protestas per Ciuj fibroj de nia koro ! Dum la pseudo-patriotismo, t. e. la genta Sov- inismo, estas parto de tiu komuna malamo, kiu Cion en la mondo detruas, la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kiu Cion konstruas, kon- servas kaj feliĉigas. La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ predikas amon, ____Google Amerika Esperantisto 35 neniam povas esti malamikaj inter si. Vi, nigraj se- mantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al 6io, kio ne estas via, parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton "amo", Car en via buŝo la sankta vorto "amo" malpuriĝas. "Ho patriotismo, patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni guste vian sencon 1 Kiam via sankta nomo Cesos esti armilo en la manoj de diversaj mal- honestuloj 1 Kiam fine Ciu homo ricevos la rajton kaj la eblon algluigi per sia tuta koro al tiu peco da tero, kiu lin naskis ! "Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj Cesos esti lupoj unuj kontraŭ aliaj. Anstataŭ konstante batali inter si, elŝiri la patrujon unuj al la aliaj, perforte altrudi al si reciproke siajn lingvojn kaj morojn, ili vivos inter si pace kaj frate, en plena inter- konsento ili laboros sur la tero, sur kiu ili vivas, kaj kontraŭ tiuj krudaj fortoj de la naturo, kiuj ilin Ciuj egale atakas. Kaj kune kaj interkonsente ili celados Ciuj al unu vero, al unu feliCo. Kaj se iam venos tiu feliCa tempo, gi estos la frukto de konstanta kaj sen- laca laborado de tiuj homoj, kiujn ni vidas nun en Ci tiu Cambrego kaj kies nomo, ankoraŭ tre malmulte konata kaj tre malmulte satata estas 'esperantistoj'." NIAJ BLINDAJ SAMIDEANOJ Unu el la plej interesaj okazintaĵoj de la Kongreso en Cambridge estas la kunveno de la blindaj Esperantistoj el multaj landoj de la terglobo. Kelkaj venis el Francujo, Svisujo, Danujo, Unuigitaj ŝtatoj, Holando kaj Anglujo, kaj granda estis ilia ĝojo povi Ceesti. Tio, kompreneble, nur efektivigis dank' al la bonecon de amikoj de la afero, kiuj helpis per monoferado. Grandanombraj kaj gravaj estas la uzoj de Esperanto, sed eC se gi estus ellaborita nur por la uzo de la blinduloj, gi plenumus plej valoran rolon. Kiel Ciu scias, la blinduloj legas kaj skribas per helpo de la Braille'a sistemo de punktoj, kiuj estas legataj per la delikataj finoj de fingroj. Skribi libron en Braille estas tre teda kaj multekosta afero, kaj plie, libro skribita en angla Digitized by VjOOQlC 36 Niaj Blindaj Samideanoj Braille estas nur legebla por la angleparolantoj, kaj ĝi devas esti tradukita ankaŭ en la francan kaj Ciun alian lingvon por Ciu alia nacio ; sed se Ciuj blinduloj lernus Esperanton kaj se libro estas "brajligita" laŭ internacia lingvo, gi estas legebla por la blinduloj de la tuta mondo, kaj tiel oni mal- fermas vastan kampon de literaturo kaj tre malpligrandigas la koston de la libroj. Multaj estroj de blindulaj lernejoj nun vidas la bonaĵon de Esperanto, kaj preskaŭ en Ciu lando gi estas instruata; la lernantoj akiras gin kun avideco kaj farigas tre rapide kapablaj korespondi kaj interŝangi ideoj kun blinduloj de aliaj landoj. En Cambridge la blinduloj Ciuj estas logigataj kaj zor- gataj de nia sindona amiko Prof. Th. Cart, el Parizo, kaj de liaj helpantoj. Ian posttagmezon Dro. Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto, vizitis ilian tiutempan logejon, parolis kelkajn vortojn en la lingvon kaj premis la manon al Ciu el ili. Tio kaŭzis al ili senliman gojon, kaj ili povis esprimi sian dankon al li pro la elpensado de tia bonaĵo por Ciu el ili. Ili ankaŭ petis de li pluan favoron ; tio estis, ke li per- mesu al ili pasigi siajn manojn sur li, por ke ili povu jugi pri kia homo li estas: Tion, kompreneble, li lasis ilin fari. En la daŭro de la Kongreso okazis kunveno de tiuj, kiuj povas kaj bonvolas labori kiel helpantoj al la blinduloj; tie oni proponis, ke, kiom fareble, Ciu Esperantista grupo estu invitata akcepti kiel specialan protektaton almenaŭ unu blindulon, kiun ili kune povus instrui kaj helpi per iom da amzorgo kaj je malgrandega kosto. Tio estas jam farita de kelkaj grupoj, ekzemple tiuj de Brighton kaj Notting- ham, kun plej feliCa rezultato. Tie la protektatoj Ceestas la klubon kaj estas prizorgataj de la klubanoj. Ili parolas la lingvon flue kaj skribas gin guste kaj povas nun facile instrui aliajn. Tio kaŭzas egale tiom da gojo al la instru- istoj kiom al la instruatoj. Tresimpla unua lernolibro de Esperanto en Braille estas Jus eldonita, kiu ebligas kiun ajn, Cu li konas Braille aŭ ne, instrui la elementojn de Esperanto al blinduloj. Oni povas gin ricevi senpage (aŭ ponemultaj pencoj de tiuj, kiuj povas pagi gin), Ce la Brita Esperantista Asocio, 13, Arundel street, Strand, London, kies sekretario bonvole donos pluajn informojn laŭ peto.—A. J. Adams, en The British Esperan- tist. Digitized by Google 37 LA TRIA INTERNACIA KONGRESO (Represata el Germana Esperantisto) La Boulogne'a Kongreso en ioosestisla unua grandioza kaj evidenta pruvo, ke Esperanto vere estas la solvo de la grava problemo de lingvo internacia, ke ĝi estas parolebla kaj mirinde komprenebla de 6iuj nacioj kaj tial reprezentas efektive la nepre necesan interkomunikilon tutmondan. La dua Geneva kongreso donis denove la saman certigon kaj montris, ke la elparola maniero farigas des pli unueca, ju pli nombriĝas la internaciaj esperantaj rilatoj, ke spite la pretendoj de kelkaj scienculoj la alcentriga forto de nia lingvo multe superas la diversajn forcentrigajn fortojn. En la Jus okazinta Tria Kongreso oni plene guadis tiujn Ci belajn fruktojn de la du unuaj kongresoj. Oni jam lute ne zorgis pri la ebleco de reciproka kompreniĝo, sed oni uzis nian karan lingvon preskaŭ same facile kaj senpene kiel la gepatran lingvon mem. Por la ĝenerala progreso, kiun la esperantistaro faris dum la pasinta jaro, ĝo jig a signo estas, ke oni ankoraŭ pli multe aŭdis interparoli esperante eĉ samlandanojn. Kvankam Esperanto estas artefarita lingvo, ĝi jam ne Ŝajnas arta al la esperantistaro, sed tute natura. Krom tiu Ci vere esenca kaj interna progresado de Espe- ranto ni povas konstati novajn eksterajn sukcesojn, kiuj ne estas malpli grav'aj por la definitiva venko de nia afero. Ciam pli niaj kongresoj fariĝas oficialaj, Ciam pli multe ili gajnas la ĝeneralan intereson de la tuta civilizita mondo, la bonvolon kaj la subtenadon de urbaj kaj Stataj estraroj. Unuafoje en Cambridge esperantista kongreso estis vizitata de oficiala Ŝtata sendito, kaj la esperantistoj devas esti kore dankaj al la belgaregistaro, kiu la unua oficiale espri- mis sian grandan intereson kaj favorecon por la enkonduko de Esperanto. La konvinko pri la neceseco de internacia helpa lingvo ĉiutage plivastiĝas kaj varbas por nia afero novajn ami- kojn. La diversaj internaciaj kongresoj plinombriĝantaj Ĉiujare, evidente sentas tiun Ĉi neeviteblan necesecon de ĝenerala interkomprenilo. Niaj fervoraj kaj eminentaj propagandistoj, Sro. W. T. Stead kaj Sro. A. H. Fried, kiuj partoprenas la nunan pacifistan konferencon en Hago, tie konvinkiĝis denove, ke tia konferenco povas esti vere Digitized by Google 38 Tria Internacia Kongreso paca, internacia kaj sukcesplena, nur tiam, kiam oni uzos unu, neŭtralan lingvon. Sro. Stead sendis jenan leteron al la Triano, Sro. Dro. Cunningham en Cambridge. Mia kara Dro. Cunningham: Mi gratulas vin ke vi havas la honoron akcepti Dron. Zamenhof kaj la Esperantistan Kongreson en la fama Universitato de Cambridge. Mi, ho ve ! devas resti por Ĉeesti en alia Kongreso, kiu estus multe pli interesa kaj utila se ĝiaj anoj parolus Esperanton. Ju pli mi vidas inter- naciajn konferencojn, des pli konvinkita mi iĝas, ke Dro. Zamenhof, kreante Esperanton, liveris la solan nepran bezonataĵon por la Federacio de 1' Mondo, simptan, regulan, neŭtralan Ŝlosilo-ling- von, kapablan, esti universale alprenatan. Antaŭ la fino de la jarcento, Esperanto estos universale rekonata kiel necesajo por la civilizita homaro. Volu doni al Dro. Zamenhof mian dankan re- spekton, kaj salutu lin demi kiel unu el la grandaj bonfarantoj de 1' homaro. Mi estas, via sincere, IV. T. Stead . Sro. A. H. Fried telegrafis : "De la nepaca konferenco en Hago korajn salutojn al la vcre paca konferenco en Cam- bridge! " Efektive, la Tria Esperantista Kongreso estis vere paca kongreso. Dudek kvin diversaj nacioj reprezentitaj de 1500 homoj estis harmonie kunigitaj en kora interkonsento. Esperanto alproksimigis reciproke ne nur iliajn korpojn kaj cerbojn, sed precipe iliajn korojn. La obstinaj baroj, dis- igantaj la homaron, jam estis disbatitaj, kaj inter la tut- monda esperantistaro la bela sonĝo jam efektiviĝis. Kune kun la lingvo Esperanto tiu 6i nova sento, tiu Ĉi interna ideo de 1' esperantismo venke trapenetros la tutan mondon! La Trio por la Tria La kongreso estis bonege preparita, kaj la kongresanoj Suldas koran dankon al la "Trio por la Tria," al Sro. Kol- onelo Pollen, la meritplena prezidanto de la Brita Esperan- tista Asocio kaj de la kongreso, al Sro. Dro. Cunningham, kies afabla senlaca bonhumoro gajigis Ĉiujn, kaj al Sro. Bolingbroke Mudie, kiu prenis sur sin la plej malfacilan antaŭan kaj dumkongresan laboron kaj kies agema vigleco neniam laciĝis. La Kongresa Urbo Oni ne povas imagi pli oportunan lokon por la kon- Digitized by QoogU Amerika Esperantisto 39 greso, ol la fama universitata urbo Cambridge. Ĝi' estas sufiCe malgranda, por ke la tuta enloĝantaro povu esti kaptata de tiu nova afero, kiu alkondukis tiom da fremdu- loj. Tamen pro sia famekonata kaj granda universitato ĝi estas sufiĉe konata kaj respektata ne nur en Anglujo, sed en la tuta mondo, por ke la kongreso atentigu kaj interesigu la tutan civilizitan mondon. La favoro, kun kiu la univer- sitata kaj urba estraroj renkontas Esperanton, certigis efikan oficialan subtenon kaj jam antaŭe promesis belajn sukcesojn ; krom tio la vizitantoj en Cambridge povas kolekti amason da belaj kaj instruigaj novaj impresoj, kiujn ili ricevas tigardante la interesajn kolegiojn kun iliaj grandiozaj konstruaĵoj, kun la pentrindaj kortoj kaj la zorge flegataj ĝardenoj,^ aŭ ĉeestante la karakterizajn anglajn sportludojn. Ankaŭ la Cirkaŭaĵo prezentas Car- majn pejzaĝojn kaj grandan nombron da aliaj interesaĵoj. Tuta Cambridge estis sub la signo de la kongreso, sub la signo de la Verda Stelo. La stacidomo, la urbdomo kaj la vendeja placo estis bele ornamitaj per flagoj esperantaj kaj diversnaciaj. En la strato antaŭ multaj fenestroj flirtis en la vento la esperanta standardo. Oni parolas Esperan- ton tie li" anoncis verdaj afiŝoj en multe da magazenoj. Afablaj policanoj sciigis en bona Esperanto la fremdulojn pri la vojo. La centro de la esperantista vivo estis la urbdomo kaj la vendeja placo. En la urbdomo troviĝis la oficiala kon- gresa oficejo, la kongresa poŝto, kelkaj skribĉambroj kaj la vasta belega salono, en kiu okazis la agadaj kunsidoj. La granda grenvendejo, lokita post la urbdomo, estis ŝanĝita en solenan festsalonon, kie Ciutageplimulteol 700 kongres- anoj kunvenis por tag- kaj vesper-mango. Alveno kaj Akcepto de Doktoro Zamenhof La akcepto, kiun trovis nia majstro kaj lia edzino post- tagmeze de lundo, la 12'a de Aŭgusto, estis vere rega. La fervoja vagonaro estis atendita de la urbestro, Sro. Stace, kaj granda parto de la urba konsilantaro, de la trianoj kaj multnombra aro da esperantistoj, krom tio de multe da Cambridge'aj enlogantoj, kiuj estis scivolemaj vidi la "Regon de Esperanto." Korega estis la unua salutado. "Vivu Zamenhof ! " "Vivu Sinjorino Zamenhof!" kun entuziasma sincereco kriis la esperantistoj. "Vivu Zamen- hof ! "ripetis kun goja ekscito la Ĉeestanta neesperantista Digitized by VjOOQIC 40 Tria Internacia Kongreso publiko Poste longa aro da veturiloj moviĝis en la urbon, akompanata de rajdantaj policanoj kaj de taĉmento de la Legion of Frontiersmen. La ĝenerala entuziasmo disvast- iĝis laŭlonge de la festa strato ĝis la Fitzwilliam Museum. Antaŭ tiu Ĉi belega universitata konstruaĵo en antika stilo alia parto de la kongresanoj formis longajn vicojn, post kiuj dense amasiĝis la Cambridge'anoj. Ree eksonis laŭtaj koregaj salutkrioj. En la vastaj Ĉambregoj de la Fitzwilliam Museum Rev. E. S. Roberts, vickanceliero de la universitato, salutis kaj afable akceptis Dron. Zamenhof kaj la kongresanaron. La miloj da diversnaciaj homoj, kiuj en festaj vestoj, en mult- koloraj akademiaj roboj kaj militistaj uniformoj trapaŝis la Cambregojn de la muzeo prezentis belegan, kosmopolitan vidaĵon. Per komuna kanto de fa himno, "En la Mondon Venis Nova Sento," la grandioza akcepta festo finiĝis. La Malferma Kunsido La solena malferma kunsido de la kongreso okazis lundon, la 12'an de Aŭgusto vespere en la Nova Teatro, kiu estis plenigita ĝis la lasta loko. Kiam la kurteno leviĝis unuafoje, la scenejo estis okupita de 60 feste vestitaj sinjorinoj, kiuj kantis la esperantan himnon, "La Espero," sub la majstra direktado de Sro. C. B. Rootham. ĉe la dua leviĝo de la kurteno neforgesebla bildo prezentiĝis al la ĉeestantaro. ĉe granda verde kovrita tablo en la antaŭo sidis la Majstro kaj Sinjorino Zamenhof; dekstre la urbestro, Sro. Stace, lia edzino kaj la Triano, Sro. Mudie; maldek- stre la aliaj Trianoj, Kolonelo Pollen kaj Dro. Cunningham. Flanke kaj malantaŭe troviĝis la ceteraj eminentuloj en Esperantujo kaj la delegitoj de 25 diversaj nacioj. Kun grandega entuziasma aplaŭdo la kongresanoj salutis sian majstron, kiu danke kliniĝis al ĉiuj flankoj. Sro. Schneeberger, la prezidanto de la dua kongreso, malfermis la kunsidon. Li transdonis la prezidentecon al Kolonelo Pollen. La elekto de Kolonelo Pollen kiel prezi- danto estis aprobita, kaj laŭ lia propono oni elektis kiel vic-prezidantojn, Sro. H. B. Mudie kaj Dro. Cunningham. Poste la urbestro, Sro. Stace, kaj lia edzino kore salutis Dron. Zamenhof kaj la kongreson per afablaj vortoj en Esperanto. Nun Kolonelo Pollen stariĝis, kaj en la nomo de la Brita Esperantista Asocio li transdonis alDron. Zamenhof Digitized by Google Amcrika Esperantislo 41 belege desegnitan blazonflagon, kiiin tiu Ci akceptis en la nomo de la tuta esperantistaro. La blazonflago estos uzata ĉe ĉiuj sekvontaj internaciaj esperantistaj kongresoj, kaj novaj nomoj estos aldonataj al la ĝisnunaj: Boulogne, Genevo, Cambridge. Plena, atenta silento ekregis kiam la reĝo de la festo, Dro. Zamenhof, leviĝis por legi sian ĉiujaran gravan paro-. ladon. Tiuj ci kongresaj paroladoj de nia majstro Ciujare donas al ni novan instigon, novan rekurigon, por ke ni ne laciĝu en nia laboro kaj ne perdu la idealan vidpunkton. Tiufoje li parolis pri la esenco, la ideala celo de niaj kon- gresoj. Jen la plej gravaj partoj el la genia parolado: La Parolado de Zamenhof Samideanoj! La fakto, ke ni kongresas nun en glora universitata urbo de Granda Britujo, havas grandan sig- nifon. La kontraŭuloj de nia ideo konstante ripetadis al ni, ke la angle parolantaj popoloj neniam al ni aliĝos, car ne sole ili malpli ol Ciuj aliaj popoloj sentas la bezonon de lingvo internacia, sed por ili la fortikiĝado de lingvo inter- nacia estas rekte malutila, Car tia lingvo konkurados en la mondo antaŭ Cio kun la lingvo angla, kiu celas fariĝi internacia. Kaj tamen rigardu, kiel forte eraris niaj kon- traŭuloj ! Rigardu, kiel multope jam aliĝis al ni la britoj, kiuj tiel nevolonte lernas aliajn lingvojn, krom sia nacia; rigardu, kun kia amo ili preparis nian kongreson kaj en kia granda nombro ili aperis, por deziri al ni bonvenon ! Tio Ĉi montras antaŭ Ĉio, ke la homoj komencis jam kompreni, ke lingvo internacia estas utila ne sole por popoloj mal- fortaj, sed ankafl por popoloj fortaj; sed tio Ci montras alian aferon, multe pli gravan—ke la homoj vidas en la esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan ideon de intergenta justeco kaj frateco, kaj al tiu Ci ideo volas servi la noblaj homoj de Ĉiuj popoloj, tute egale, Ĉu iliaj popoloj estas fortaj aŭ malfortaj, kaj ĉu la intergenta justeco estas por ili profita aŭ malprofita. Ni scias, ke la plimulton de niaj britaj samideanoj alkondukis al ni la interna ideo de la esperantismo, kaj tial ni tiom pli goje esprimas al niaj britaj amikoj nian koran dankon. La Kembriĝanoj akceptas nin hodiaŭ ne kiel komercistojn, kiuj alportas al ili profiton, sed kiel apostolojn de ideo homara, kiun ili komprenas kaj Satas. Koran dankon al la Kembriĝanoj ; koran dankon al la glora Kembriĝa uni- Digitized by Google 42 Tria Internacia Kongreso versitato, kiu pruntis al ni siajn Ĉambrojn ; koran dankon al la Kembrig'a urbestraro, kiu gastame zorgis pri nia bono. Ni kore salutas vin, granda brita popolo, ni plej respektas vian altan reprezentanton, Lian Regan MoŜton. Vivu la reg' al vi, tre longe vivu li, gardu lin DiM Samidcanoj! Antaŭ tri semajnoj finigis guste dudek jaroj de la tago, kiam aperis publike la unua libro pri la lingvo Esperanto. Multaj el vi konas la historion de la lastaj dek jaroj de la esperantismo, kiam la longe dormintaj semoj komencis doni la unuajn trunketojn ; sed tre malmultaj el vi konas la historion de la unuaj dek jaroj, kiuj konsistis el senfina, Ŝajne tute sensukcesa semado. La historio de la esperantismo iamrakontos al vi pri Ciuj tiamaj semantoj. Nun nia afero staras forte. La glacia tavolo da antaŭ-. jugoj de la mondo estas rompita, kaj nia afero kreskas regulekaj senhalte. Ĉiu jaro potence pligrandigas niajn fortojn, kaj ni iras al nia celo jam kun plena trankvileco. Centoj da miloj da radikoj kaj radiketoj subtenas nian arbon, kiu jam ne timas la venton. La naturo, kiu longan tempon batalis kontraŭ ni, batalas nun por ni, Car tiu sama forto de inercio, kiu longan tempon terure malhelpis Chin nian paŝon, gi mem nun Ŝovas nin antaŭen. EC se ni volus nun halti, ni jam ne povus. Mi transiras al la vera temo de mia hodiaŭa parolado. Mi volas paroli al vi hodiaŭ pri la esenco kaj celo de niaj kongresoj. Se ni konscios bone la esencon kaj celon de niaj kongresoj, tiam ni venados al ili kun ĉiam freŝa kaj neniam malfortiganta entuziasmo, kiel homoj, kiuj klare vidas antaŭ si la belan celon, al kiu ili iras. Ni kun- venas Ĉiujare el Ciuj partoj de la mondo, por havi la gojon vidi samideanojn, por premi al ili la manon, por varmigi en ni per reciproka renkontigo kaj kunvivo la amon kaj entuziasmon por la ideo, kiun la esperantismo en sienhavas. Kiel la antikvaj hebreoj tri fojojn Ciujare kunvenadis en Jeruzalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo mono- teisma, tiel ni Ĉiujare kunvenas en la Ĉefurbo de Esperan- tujo, por vigligi en ni la amon al la ideo esperantisina. Kaj tioĉi estas la ĉefa esenco kaj la Ĉefa celo de niaj kongresoj. En Esperantujo regas ne sole la lingvo Esperanto, sed ankaŭ la interna ideo de la esperantismo ; en Esperantujo regas ne sole la oficiala generala esperantismo—tie regas ankaŭ io alia, io gis nun ankoraŭ ne precize formulita, Digitized by Google Amcrika Esperantisto 43 sed tre bone sentata de Ciuj esperantujanoj—tie regas la verda standardo! Kio estas la verda standardo? Ĝi estas por ni io sankta, gi estas la signo, sub kiu ni marŝas al nia paca batalado ; gi estas la voĉo, kiu konstante memorigas al ni, ke ni laboras por Esperanto nur tial, Car ni esperas, ke pli aŭ malpli frue, eble post multaj jarcentoj Sur neŭtrala lingva fundamento, Komprenante unu la alian, La popoloj faros en konsento Unu grandan rondon familian. Ni konstante ripetadis, ke ni tute ne deziras nin enmiksi en la internan vivon de la gentoj, sed ni deziras nur krei ligantan ponton inter la gentoj. La devizo de la ideaj esperantistoj, neniam gis nun precize formulita, sed Ĉiam klare sentata, estas: "Ni deziras krei neŭtralan funda- menton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikigadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartajojn." Por formuli precize Ĉiujn detalojn de la dirita devizo, ne venis ankoraŭ la tempo ; ili formuligos per si mem, iom post iom, per nia Ciujara kunvenado kaj kunvivado. Mi volis nur atentigi vin, ke niaj kongresoj, farataj sub la signo de la verda standardo, estas ne sole kongresoj de la lingvo Esperanto, sed ankaŭ de la interna ideo de la esperantismo. Vi ofte aŭdis pri la neŭtraleco de niaj kongresoj. Jes, neŭtraleco estas la Cefa principo de niaj kongresoj ; sed oni devas guste kompreni la sencon de tiu Ĉi neŭtraleco. Neŭtraleco ekzistas en Ciuj internaciaj kongresoj; sed dum tie la neŭtraleco estas simple afero de takto, Ĉe ni gi estas la Cefa principo; Ce ni la neŭtraleco, aŭ pli guste la neŭtra ligo de la intergentaj rilatoj estas la tuta enhavo, la tuta celo de niaj laboroj. Cio, kio, neniun ofendante, povas krei paean ponton inter la popoloj, tio ne sole ne devas esti timeme evitata en niaj kongresoj, sed kontraŭe, gi devas esti guste la esenco de niaj kongresoj, car gi aparte- nas al la verda standardo. cio, kio kondukas al rompado de la.muroj inter la gentoj, apartenas al nia kongreso. Cio, kio servas al la fratigado de la gentoj kaj al la rompado de la malamikaj muroj inter la popoloj—se gi nur ne en- miksas sin en la internan vivon de la gentoj—apartenas al la verda standardo. a nnop m 44 Tria Internacia Kongreso Karaj amikoj! Nia kongreso devas esti simple kon- greso de esperantistoj, kaj kondiĉe ke ĝia programo estu preparita laŭ la kongresa regularo, ĝi devas resti tute libera kaj konformiĝi ĉiufoje al la opinioj kaj deziroj de la plimulto de la kongresanoj. Sed Cu vi aprobos mian opi- nion aŭ ne, Ĉu vi volos labori laŭ la postuloj de la verda standardo, aŭ ne, mi ne dubas, ke en la profundeco de viaj koroj, vi einj sentas la verdan standardon, vi Ciuj sentas, ke ĝi estas io pli, ol simpla signo de lingvo. Iom post iom Esperantujo fariĝos edukejo de la estonta interfratigita homaro, kaj en tio Ci konsistos la plej gravaj meritoj de niaj kongresoj. Vivu Esperanto, sed antaŭĉiovivu lacelo kaj la interna ideo de la esperantismo, vivu la frateco de la popoloj, vivu Cio, kio rompas la murojn inter la gentoj, vivu, kresku kaj floru la verda standardo! Post la vortoj de la majstro la.entuziasmo atingis sian plej altan gradon. Longtempe daŭradis la ĝoja kaj sincera aplaŭdado. Sekvis nun la paroloj de la multenombraj delegitoj. Unue la oficiala reprezentanto de la belga registaro, Sro. Leŭtenanto Cardinal, esprimis en la nomo de Belgujo korajn salutojn al la kongreso kaj certigis la Ĉeestantojn pri la bonvolo kiun montris precipe la belga militistaro por Es- peranto. Poste oni aŭskultis la salutojn, kiujn la delegitoj trans- donis al Dro. Zamenhof kaj al la kongreso en la nomo de siaj samlandanoj. Jen la nomo de la reprezentitaj landoj kaj de iliaj delegitoj : Francujo, de Beaufront ; Rusujo, Lojko ; Svisujo, de Saussure ; Venezuelo, Nolcan ; Tunizio, Gelula ; Svedujo, Ahlberg; Siberujo, Frankel : Polujo, Bein; Urugvujo, Munos ; Norvegujo, Schibbye ; Malto, Lambert; Unuigitaj ŝtatoj, Weiss; Italujo, Junck; Islando, Constance ; Irian- do, Fournier; Holandujo, Uitterdijk; Katalanujo, Pujula; Hispanujo, Guinart ; Gibraltar, Edwards; Germanujo, Mybs; Danujo, Borberg: Britujo, Rhodes; Skotlando, Warden ; Belgujo, Van der Beist ; Hungarujo, d'Orczy ; Anstrujo, Simon ; Bohcmujo, Cejka ; Kanado, Beauchemin. Digitized by GoOQle Tria Internacia Kongreso 45 Fine la tuta ĉeestantaro kantis starante : ' 'Savu la reĝon Di'!" La Agadaj Kunsidoj La agadaj kunsidoj de la kongreso okazis de mardo, la I3'a, ĝis vendredo, la 16'a de Aŭgusto antaŭtagmeze en la granda ĉambrego de la urbdomo. Malgraŭ la bela vetero la plejmulto de la kongresanoj preferis Ĉeesti tiujn Ci gra- vajn kunvenojn, aŭskultis kun pacienca intereso la mult- nombrajn kaj parte longtempajn diskutadojn kaj decidojn; Sur la estrado sidis la samaj personoj, kiujn ni vrdis Ce la malferma kunsido en la scenejo. En la mezo Dro. Zamen- hof kaj la Trianoj, Ĉirkaŭe la diversnaciaj delegitoj. Sro. Mudie majstre prezidis la kunsidojn ; Sro. Moch kaj Sro. Chavet zorgis pri la oficiala protokolo, helpataj de franca fraŭlino, kiu per stenografa maŝino lerte kaj facile fiksis Ciujn parolojn. En la malantaŭo la nova blazonflago estis starigita. Ni ne povas detale raporti pri Cio, kio estas parolita, diskutita kaj decidita en la agadaj kunsidoj, kaj devas rimarkigi nur tion, kio Ŝajnas al ni precipe grava kaj inter- esa. Mardo, la 13a de Augusta.—Sro. Chavet legis la raporton pri la progresoj de Esperanto dum la pasinta jaro. En Ciuj partoj de la mondo nia afero ĝojige kreskis, precipe en Ameriko. Sro. Montrosier, redaktoro de Tra la Mondo, parolas pri la stato de Esperanto Ĉe la Ruĝa Kruco. Sro. Rene Deshays atentigas pri la graveco de. Esperanto por la internaciaj rilatoj de la socialistoj. Merkredo, la 14a.—En tiu Ĉi kunsido plej grandan intereson ekscitas Sro. Mayor, okdektrijara, famekonata profesoro de la latina lingvoĉe la Cambridge'a universitato. La maljuna sinjoro diras per laŭta kaj viva voĉo kelkajn favorajn vortojn por. Esperanto kaj estis kore aplaŭdata. Poste oni diskutas pri la Ĉiujara festo de Esperanto kaj akceptas la principon de la neceseco de tiu Ĉi festo, ne ankoraŭ decidante certan tagon. La kongreso aprobas la kreon de risperantista Marista Ligo, kaj admonas insiste la havenajn grupojn, por ke ili helpu plej eble la agadon de tiu ligo. Jaiido, la 13a.—Sro. E. K. Harvey el Ameriko legas leteron de la redaktoro de la North American Review, kiu invitas la esperantistan kongreson al Ameriko en la jaro Digitized b' Gooc/Ie 46 Amerika Esperantisto 1908. Post tio Sro. Dro. Mybs sciigas la Ĉeestantojn, ke Jus la germanaj esperantisto] en aparta kunsido decidis, inviti la kongreson al Germanujo. La difinita decido estis prokrastata al la venonta tago. Vendredo, la 16a de Aŭgusto.—La Ĉefa rezultato de la kvara kaj lasta agada kunsido estas la akcepto de German- ujo kiel kongreslando en 1908. Sro. Dro. Mybs dankas per koraj vortoj pro tiu Ci decido, kaj promesas en la nomo de la germanaj esperantistoj, ke ili aranĝos la kongreson kiel eble plej. bone, por ke ĝi estu inda je la antaŭaj kongresoj. Poste oni esprimas la dankon al la amerikanoj pro ilia invito, kaj Sro. Mudie priparolas la eblecon kaj utilecon de du kongresoj en ĉiu jaro—la unu en Ameriko, la alia en Eŭropo. Kolonelo Pollen sciigas, ke Lord Roberts, eks- ĝeneralo de la brita armeo, akceptis la honoran prezidant- econ de la Brita Esperantista Asocio. Sro. Rektoro Boirac raportas pri la laboroj de la lingva komitato. Estas deci- dite, presi oficialan liston de la radikaj vortoj, teknikajn vortarojn, k. t. p. Laŭ propono de Sro. de Beaufront la kongreso esprimis oficiale sian dankon al la urbestro kaj la loĝantaro de Cambridge pro ilia gastameco, same al Sro, Hoveler, kiu per siaj Ĉefeĉ-Ŝlosiloj mirinde helpis la dis- vastigon de Esperanto. Fine Sro. Kolonelo Pollen persone dankas Sron. Mudie pro liaj senCesaj penadoj dum la kon- greso, kaj Ciujn, kiuj helpis la aferon. La Ferma Kunsido La lasta oficiala kunsido de la kongreso okazis sabaton, la 17'a de Aŭgusto antaŭtagmeze. Oni raportas, ke nun jam ekzistas 203 esperantistaj konsulejoj. Dro. Mybs diras, ke precipe por Germanujo la vortoj "informisto" kaj "informejo" estas pli taŭgaj, ol "konsulo" kaj "konsul- ejo." La kongreso konsentas. Prof. Rene de Saussure legas la raporton de la Internacia Scienca Oficejo. Poste la kongreso aprobas decidon, proponitan de la Internacia Scienca Asocio, kies anoj opinias, 'ke la uzo de sistemo de decimala helpa mono estus tre utila, kaj esprimas la dezir- on, ke Ĉiuj esperantistoj provu tiun uzon." Kun granda aplaŭdo oni ree salutis Sron. Prof. Mayor, kiu direktis entuziasmajn vortojn al la kongreso : "Pli juna fariĝas la koro, pli libera per venkita mal- ĝojo. En tinj Ĉi tagoj ni vidis miraklon, miraklon de Pen- tekosto. ĉiuj popoloj komprenante unu la alian, riparante la malfeliĉaĵon de Babelo faras unu grandan rondon famili- Digitized by Google Tria Internacia Kongreso 47 an. Tie Ĉi la poeto Ovidio ne bezonus plendi: 'Tie 6i mi estas barbaro, Car nenio komprenas min.' Miraklon de kompatemeco: sub la patra zorgo de Prof. Cart blinduloj legas, vidas per la fingroj, per la oreloj. Tial vivu, kresku, floru la nove eltrovita lando Esperantujo kune kun sia nova Kristoforo Kolumbo, kaj la tuta esperantistaro." Dro. Zamenhof en siaj finaj paroloj diris, ke la kongreso ĝoje atingis sian celon, ke ĝi montris al la mondo grandi- ozan manifestadon, ke ĝi denove kunfratigis la diversnaci- ajn esperantistojn, ke ĝi fortigis kaj potencigis la esperan- tismon. La Ekspozicio En supra Ĉambrego de la urbodomo Prof. Bourlet estis aranĝinta belan ekspozicion, kiu estis plej grava pro tio, Car ĝi entenis ĉiujn esperantajn librojn aperintajn de la komenco ĝis nun. Saman intereson ekscitis la ekspozicio de Prof. Cart, la patra zorganto de la blinduloj. ĉiuj iloj, kiuj plifaciligas kaj plibeligas la vivon de la malfeliĉuloj, ekz. libroj en Braille-reliefpunktoj, skribmaŝinoj, poŝhor- loĝoj, estis elmetitaj. En la ekspozicia Ĉambro fariĝis ankaŭ viva disvendado de esperantaj libroj, memoraĵoj, k. t. p. Internacia Scienca Asocio Esperantista Jam dum la Geneva kongreso okazis kunveno de sciencamantoj, kiuj provizore fondis la supre cititan asocion. Generalo Sebert estis elektata kiel prezidanto, Prof. Bourlet kiel sekretario. Unue oni akceptis deklaracion, per kiu oni esprimis la deziron ke: 1—La scienculoj konstante uzu la lingvon dum siaj kongresoj. 2—La gravaj internacie disvastigitaj sciencaj gazetoj akceptu artikolojn redaktitajn en Esperanto kaj plie aldonu al 6iu artikolo redaktita en nacia lingvo resumon en Esperanto montrantan ĝian enha- von. Oni decidis kolekti grandan nombron da subskriboj, kaj precipe la subskribojn de eminentuloj. Dank' al la fervoraj klopodoj de Prof. Rene de Saus- sure fondiĝis en Genevo ankoraŭ en la jaro 1906, la Inter- nacia Scienca Oficejo Esperantista, kiu sukcesis kolekti plimulte ol 700 subskribojn de la dirita deklaracio, kaj kiu eldonas de lasta Januaro la Internacian Sciencan Revuon, aperintan jam de 1905 en Parizo. Nun, dum la Cambridge'a kongreso fariĝis la solena kaj oficiala fondo de la Internacia Scienca Asocio Esperan- ,c OOOlP 48 Amtrika Esperantista tista en la diskutejo de la "Union Society." Dro. Zamen- hof mem Ceestis kiel honora prezidanto. Kiel prezidanto por la unua jaro estis elektata unuvoĉe Prof. A. Schmidt, direktoro de la reĝa magneta observejo en Potsdam, profe- soro Ce la Berlina universitato kaj prezidanto de la Berlina Esperantista Grupo. Kiel vicprezidantojn oni elektis la faman fizikiston, Prof. Thompson (Cambridge), kaj Prof. Benoit (Paris), direktoron de la internacia oficejo por mezuriloj kai peziloj. En la komitato troviĝas interalie Generalo Sebert, Prof. Bourlet, Dro. K. Bein. ĉefsekre- tario estas Prof. Rene de Saussure, direktoro de la Inter- nacia Scienca Oficejo Esperantista. Tiu Ci Scienca Asocio, al kiu apartenas plej famaj scien- culoj, helpos tre efike por la definitiva venko de Esperanto. car nun la lingvo jam trovis la plej bonan kaj fervoran subtenon de la sciencularo, giaj sciencaj kontraŭuloj ne plu povos malhelpi ĝin. Aliaj Specialaj Kunvenoj Pri la ceteraj specialaj kunvenoj ni povas doni nur tre mallongan resumon, kvankam multe da ili estis tre gravaj kaj Ciuj helpis disvastigi la uzadon de la lingvo por la plej diversaj celoj. Belegan rezultaton atingis konferenco diskutanta la esperantan tradukon de la Biblio. Oni konsentos, ke por la traduko nur estas uzeblaj la originalaj tekstoj. Provi- zora komitato estas elektata konsistanta ella Pastroj Rust, Schneeberger, Peltier, kiuj reprezentas tri diversajn kon- fesiojn, nome la anglikanan, la protestantan kaj la katoli- kan. Belega ekzemplo de interkonsento ! Sro. Evsteveieff rimarkigas, ke nepre estos necesa organo, en kiu oni pri- traktos la multnombrajn problemojn kaj interŝanĝos la opiniojn. Li mem estas preta eldoni por tiu Ci celo mona- tan gazeton. Tiun Ci grandaniman decidon oni akceptas kun kora danko. Krom la fondo de la Internacia Scienca Asocio ni povas registri la fondojn de jenaj societoj : Societo Internacia de Esperanti'stinoj por la Protektado de la Yirinoj. Kvarcent esperantistinoj Ceestis. Sinjorino Zamenhof akceptis la honoran prezidantecon. Internacia Muziksocieto. La fondanta komitata konsis- tas el Sro. de Menil, Dro. Hammer, Fino. Schafer, Sro. Bendix. Digitized by Google Tria Internacia Kongreso 49 Marista Ligo, kiu klopodas disvastigi Esperanton inter la maristaro. Krom tio havis specialajn kunsidojn : kuracistoj, den- tistoj, farmaciistoj, juristoj, komercistaj, ĵurnalistoj, fra- masonoj, liberpensuloj, socialistoj, studentoj de nova vivo kaj aliaj. La Esperanto-Jurnalo organizis kunvenon, en kiu oni priparolis la nunan staton kaj la celojn de la esperantaj oficejoj, konsulejoj, k. t. p. Oni atingis ĝojigan decidon rilate al la organizo de la konsuloj. Kompreneble ankaŭ la samnaciaj esperantistoj havis siajn apartajn kunvenojn. La Esperantaj Diservoj Esperanto ne nur taŭgas por la Ĉiutagaj bezonoj de la homoj, ne nur por la negocaj kaj sciencaj aferoj; ĝi povas esprimi kaj komuniki la plej profundajn sentojn de la homa animo tiel bone, kiel 6iu ajn nacia lingvo, Pruvo de tio estis la esperantaj diservoj, kiuj okazis dimanĉon, la n'an de Aŭgusto. Matene en "Great St. Mary's" Preĝejo fari- ĝis la unua plena diservo en Esperanto laŭ la anglikana diservordo. En konsento kun la ĉefepiskopo, la Episkopo de Ely permesis la diservon kaj aprobis la esperantan tra- dukon de la anglikana preĝlibro, bonege faritan de Pastro J. C. Rust. La preĝejo estis plenigita de Ĉirkaŭ mil diversnaciaj esperantistoj, kiuj kantis kun religia entuzias- mo la himnojn, kaj aŭskultis kun sindonema atento la pre- dikon de Pastro Rust. LaŭEpistoloal la Efesanoj (Capitro 1, 9) li parolis pri la nova ordo en la pleneco de tempoj, pri la unueco de Ciuj nacioj, la unueco de la homa historio kaj la unueco de Ciuj formoj kaj specoj de sciado. La sama entuziasma pieco regis la kunvenintojn vespere en la Emanuel Kongregacia preĝejo, kie okazis katolika diservo. Pastro Richardson legis telegramon, senditan el Romo de Mgr. Giambine, kaj entenantan la papan benon de la Sankta Patro. Poste li predikis pri tiu tempo feliCa, kiam la tuta homaro estos vere unu familio da gefratoj havante unu Patron kaj la saman religion ; unuvorte, kiam la tuta homaro nur estos unu Safaro sub unu paŝtisto (Ev. Joh. 10, 16). Tiun Ci katolikan diservon beligis diversaj solaj kaj horaj kantoj. Dua anglikana diservo fariĝis ankaŭ dimanCon vespere en la Emanuel Kongregacia preĝejo. Pastro Selbie parolis Digitized by GoOQle So Amerika Esperantisto pri la esenco de la kristaneco, pri la kristana unueco, pri la komuna etikaj idealoj de la diversaj eklezioj. 'Estas bonege, ke la diversaj homaj pensoj estu esprimataj per la vortoj de unu lingvo, kiun komprenas ĉiuj. Tiel ekzistas morala Esperanto-lingvo de 1' animo, kiuj por Ĉiuj estas la sama, la lingvo de bonaj faroj kaj de sankta vivo." Festoj Kaj Amuzaĵoj Estas malfacile priskribi per kelkaj vortoj la multe- nombrajn festajn aranĝojn, kiuj estis dismetitaj en la kon- gresa programa. La vesperoj de mardo kaj merkredo ree unuigis la plimulton de la kongresanoj en la nova teatro. En la unua teatra kunveno ni aŭdis bonajn muzikaĵojn, kantadojn kaj deklamadojn. Poste Sroj. Page, Ford kaj Hulme ludis la amuzigan komedieton de John Maddison "Boks kaj Koks,". tradukitan de Stewart, kaj ili akiris koran aplaŭdadon de la ĉeestantaro. La dua teatra kun- veno komenciĝis per tre interesa parolado kun lumprojek- cioj, farita kun mirinde bela kaj klara voĉo de Baronino de Menil pri la morala edukado de la popola infano. Prof. Cart efike rakontis profundsencan fablon. Sro. Dore kun aktora lerteco parolis humorplenan monologon. Post aliaj kantoj kaj deklamoj sekvis la prezentado de la komedio, "Bardell kontraŭ Pickwick," de Dickens. Kvankam la aktoroj apartenis al naŭ diversaj nacioj, tamen la ludado estis tute unueca kaj denove pruvis la internaciecon de Esperanto. Inter la aktoroj ni rimarkis ankaŭ la Trianojn Srojn. Pollen, Cunningham and Mudie. Alian paroladon kun lumprojekcioj faris Kolonelo Pollen mardon vespere pri sia vojaĝoal Hindujo kun la standardo. Kun intereso la Ĉeestantoj aŭskultis la vivplenajn priskrib- ojn de tiu Ci nova apostolo, kiu portis la evangelion de Es- peranto en la plej malproksimajn partojn de la mondo. Vendredon, la 16'an de Aŭgusto posttagmeze la kon- gresanoj kunvenis en la belega Ĝardeno de la Fratuloj, kie la Esperantistoj afable estis salutataj de la provincestro kaj Vicgrafino Clifden, de la ĉefekonomo de la urbo, Sro. Harding kaj lia edzino kaj de la urbestro kaj urbestrino de de Cambridge. Sro. kaj Si no. Stace. Ce muziko kaj sak- fajfado de la Skota Gvardio, oni gaje promenadis sub la altaj arboj kaj sur la freŝverdaj herbejoj de la ĝardeno. La saman vesperon okazis la granda nacivesta balo en la urbdomo kaj la grenvendejo, kiuj estis kunligitaj per dbV Google . i s Tria Internacia Kongreso 51 tendo. Tiu Ĉi balo prezentis grandiozan, vere internacian, vivan pentraĵon. Inter la plej pentrindaj naciaj vestoj de skotlandaj, holandaj, alsatiaj, bohemaj, hungaraj, tirolaj kaj alilandaj sinjorinoj kaj sinjoroj, miksiĝis belaj multe- koloraj militistaj uniformoj, francaj kaj anglaj universitataj roboj. Oni multenombre partoprenis la dancadon, aliaj observis la multekoloran, Ĉiam moviĝantan homamason de la estrado. La komunaj dancoj alternis kun prezentadoj de interesaj naciaj dancoj. Rapideflugis la horoj kaj nurpost la dua nokte finiĝis la bela festo. Sabaton, la 17'an de Aŭgusto, La Revuo organizis fes- ton por la disdono de premioj de sia literatura konkurso. Dro. Zamenhof mem prezidis kaj faris paroladon. Post diversaj muzikaĵoj, deklamadoj kaj kantoj, post paroladoj de Prof. Bourlet kaj Rektoro Boirac la premiitoj ricevis la premiojn el la mano de la majstro. Bedaŭrinde ni ne havas sufiĉe da spaco por daŭrigi nian raporton. Ni ne povas priskribi la ekskursojn en la belan ĉirkaŭaĵon, la karakterizajn sportludojn kaj turnirojn, kiuj okazis dum la kongresa semajno, kaj kiujn precipe la ne- anglaj esperantistoj vizitis kun granda intereso. Ni povas nur aludi la afablan akcepton, kiun la esperantistoj trovis en la diversaj universitataj kolegioj. Kun granda, sincera dankemeco la kongresanaro adiaŭis la belan kaj gastaman urbon Cambridge. Certe nia majstro agis en konsento kun Ĉiuj kongresanoj, kiam li, jam mar- don, la 13'an de Aŭgusto, skribis jenan leteron, por danki Ĉiujn, kiuj kunhelpis por la bela sukceso de la kongreso : Bull Hotel, Cambridge, 13'an de Aŭgusto, 1907. En la nomo de la esperantistoj mi permesas al mi espri- mi mian plej koran dankon al la urbo Cambridge, kiu tiel gastame nin akceptas, kaj precipe al Sinjoro la Urbestro kaj al Sinjorino la Urbestredzino kaj al la reprezentantoj de la Cambridge'a universitato. La granda honora ak- cepto, kiun ili faris por ni, estas tre kuraĝiga por tiu ideo, kiun ni reprezentas. Mi esperas, ke mi ne agos kontraŭ la deziron de la kongresanoj se mi esprimas publike la koran dankon de ni Ĉiuj por la organizantoj de la kongreso: Dro. Kolonelo Pollen, Sinjoro Dro. Cunningham kaj la senlaca tre multe laborinta kaj pri ĉio bonege zorginta Sinjoro H. Bolingbroke Mudie. L. L. Zamenhof. Post la neforgeseblaj Cambridge'aj tagoj la pli granda parto de la kongresanaro ne ankoraŭ disiĝis, sed restis kune por partopreni la festajn aranĝojn en Londono, fari- ,G ooQle 52 Amerika Esperantisto tajn de la tiea esperanta klubo, kaj la grandan akcepton en la londona urbodomo. Poste granda nombro da esperan- tistoj vizitis la plej belajn partojn de Granda Britanujo, unuj Kimrujon, gvidataj de Sro. Mudie, aliaj Skotlandon gvidataj de Sro. Page. Ankaŭ la londonaj tagoj kaj eks- kursoj prezentis belegajn okazintaĵojn kaj novajn sukcesojn de nia lingvo. O. L. RUĜULOJ EN CAMBRIDGE Je la 13'a, 14'a, 15'a kaj 16'a laruĝuloj tenis kunsidojn en Cambridge. La spaco mankas por plena raporto pri la tieaj tre interesaj faroj. La plej grava afero, laŭ la raporto presita en la Internacia Socia Revuo, estis la sendo de cir- kulero protestanta kontraŭ la malakcepto de Esperanto, kiel unn el la oficialaj lingvoj de la internacia socialista kongreso en Stuttgart. Jen la teksto : Cirkulero sendita de la Dua Universala Kongreseto de Ruĝuloj Esperantistaj al la Deligitoj de la Socialista Kongresc en Stuttgart: Kiam unu registaro, precipe registaro de la tipo rusa aŭ turka, malhelpas kaj eĉ absolute malpermesas disvastigon de lingvo internacia en regataj de ili landoj, ili agas tre prudente kaj tre konforme al sia esenca naturo. La lingvo, kiu detruas aŭ almenaŭ malfortigas limojn, la lingvo, kiu efektivigos internaciecon de popoloj, por ili estas signo de morto aŭ almenaŭ de grava ŝangiĝo. Ni tion komprenas kaj pri tio ni ne miras. Kontraŭe, ni minis se estus alie. Sed ni efektive miras kaj sentas doloron, kiam ni vidas, ke la partio, kiu sin nomas "internacia," la partio, kiu estis naskita per la epokfaranta alvoko : Erolelarioj de tiuj landoj, unuiĝul kiam tiu partio ne sole ne zorgas pri la demando de lingvo internacia, sed eĉ malhelpas gin, laŭ- forte kontraŭbatalas sub diversaj pretekstoj kaj laŭ diversaj manieroj. ĉu la devizo, "Proletarioj de ĉiuj landoj, unuigu !" far- igas tiel same sensignifa ornamo de oficiala konstruaĵo de partio, kiel la devizo "Libereco, egaleco, frateco" farigis nun nur fantomoj de francaj regnaj institucioj? Estus tre malbona signo por la interna vivo de socialista partio, se gi rilate al la demando pri lingvo internacia kon- servus la saman kaŝitan malamikan pozicion, kiun okupis ekzemple la rusa registaro gis la lasta ekstera malvenko. Estus pli konforme al la indo kaj ideo de la "Internacia" Laborista Socialista Partio, se gi en la nomo de du grandaj principoj—internacieco kaj demokrateco—prenus sur sin la devon kaj honoron akcepti la nunan internacian lingvon por efektivigi la belan songon de la demokrata, kontraŭ- privilegia kaj kontraŭŝovinista homaro. __ b, Google 53 LA REĜO DE ELFOJ El W. Goethe tradukis esperanten por Pola Esperanlisto A. Grabowski Kiu rajdas tra nokto, kun vento pro P vet' ? jVio esias la patro kun sia filet' ; La in/anon It bone per bralp tirkaŭprenas, De malvarmo gardante, te brusto lin tenas. "Kial kaSas, filet', la vizaĝon vi time?" " Cu ne vidas vi, patro, elfreĝon proksime ? Elforeĝon kun longa trenaĵo kajkron'?" "Afiafilo, ĝi estas nebula nur zon'." "fnfano am a la, ho venu at mi ! La plej belajn ludetojn mi ludos kun vi ; A pud bordo jen brilas floretoj ko/oraj, Kaj te mia patrino vestajoj la oraj." "Cu vi tute ne aŭdas, ho mia patrelo, Kion almi promesas elj>•eg' en sekreto?" " Trankviliĝu, infano, kaj kredu al mi ; Murmuretas nur vento en velka folp " "Beta knab', al mi venu, tre bone vi fartos ; Miaj junaj filinoj karese vin vartos ; La filinoj-maslrinoj en danca rondform', Balancante, kantante vin lulos al dorm'." "Cu ne vidas vi tie, pat ret' mia kara, De elfreĝo filinojn en loko malklara?" "Mia filo, fileto, mi vidas precize ; La maljunaj salikoj prezentas sin grize." ' 'Mi vin amas, beluP ! ekposedi deziras, Do mi uzos perforton, tar mem vi ne iras .'" ' Mia patro, li kaptas, li prenas min for ! Al mi far is elfreĝo doloron je P kor' ! " Frostotremas la patro, akcelas rapidon, En la brakoj li tenas ĝemantan la idon ; Li.alrajdas penege al hejma la korf ; En la brakoj P infanon paeigis la morf. 54 AFEROJ ESPERANTISTAJ The Illinois Esperanto Association estas la nomo de nova federacio, konsistanta el Ĉiuj la kluboj esperantistaj en la grand-logantara Stato Illinois, en kiu estas la urbego Chicago. Je la 16'a de Oktobro kunvenis delegitoj el la kluboj en Elgin'on kaj elektis la jenan estraron : Prezi- danto, Dro. Walter H. Fox, el Chicago ; vic-prezidanto, A. G. Beaman, el Chicago; sekretario-kasisto, E. C. Reed, el Rockford ; konsilantoj, Doktorino Clara Todson, el El- gin, kaj D. Whittlesea, el Rockford. Cikaga Esperantista Societo tenis regulan kunsidon en ĉambro 38'a, Etago L, Great Northern Hotel, ĵaŭdon, la 17'an de Oktobro, vespere de la oka gis la deka. Oni legis manuskripton de proponata konstitucio, pri kiu voĉa decido estos farata en la estonta kunveno. En tiu sama Ĉambro la klubo kunvenos je la tria ĵaŭdo en Ĉiu monato, kaj Ciuj estas invitataj. Oni havas lecionojn, interparo- lojn, kaj rakontetojn en Esperanto. Prof. Otto Haux Mayer, kiu al kelkaj aliaj lingvistaj plumaĵoj aldonis antaŭ nelonge sian "Diplomito de la Brita Esperantista Asocio," nun instruas lernantojn vespere Ciun merkredon en ĉambro 801'a, Atwood Building, Ce stratoj Madison kaj Clark, Chicago. Tie Ĉi lernantoj povas ricevi bonegan instruadon, Ĉiu pagante malgrandan sumon (25 cendojn komence kaj 25c Ciumonate) por la elspezoj de la afero. Polaj lernantoj havas klubon en la okcidenta kvartalo de Chicago, kiun instruas ĈiudimanĈe Sro. Gintowt, nova kaj tre entuziasma varbito de Esperanto. En la bohema kvartalo estas bohema klubeto. The Chicago Daily Socialist daŭrigas konstante sian fakon de esperanto, sub redakcio de Baker. Tiu Ci ĵurnalo estas posedata de granda kompanio da laboristoj, kune kun kelkaj el la pli intelektaj profesiuloj. Eble gi estas la unua ĉiutaga ĵurnalo en la mondo kiu enhavas konstante fakon esperantan. Certe gi atestas la plenan radikalecon de la laborista klaso en Ameriko, sendante tra la mondon la fortan vokon, "Laboristoj de Ciuj landoj, unuiĝu ! " Digitized by GOOOIC lull 55 BARAKTADO KONTRAŬ DIO Vi memoras ke en antikva tempo, Jakobo laŭ la biblia rakonto, unufoje baraktadis tutan nokton kontraŭ Dio por havigi ban benon. Nu, tio Sajnas tute malsaga kiam oni pripensas ĉu gi estas vere fakto aŭ ne, sed mi havas klarigon pri gi. Mi kredas ke, Ciun fojon kiam ni eliras sur la kam- pon kaj laboras, ni estas baraktantaj kontraŭ Dio por devigi lin ke li nin benu per greno, fojno, lignaĵo aŭ kio ajn por kio ni laboras. car la naturo estas la Dio de mia teologio, kaj "la baraktado kontraŭ la naturo" (the struggle with nature) ne estas frazo de mi fabrikita. Gi estis en generala uzo antaŭ ol mi naskigis, kaj gi ankaŭ.ne devenis de la memorinda barakto de Jakobo. Predikistoj, mi kredas, klarigas ke tiu barakto kontraŭ Dio signifas pregadon, kaj tio ankaŭ ne kontraŭas mian kredon, Car miaj pregoj estas agoj. Mia prego por ia ajn afero estas la ago necesa por akiri tiun aferon. Mia prego ekzemple por sitelo da lakto estas aliri kaj melki bovinon. Kiam mi vidas pomon sur arbo tiel alte ke mi ne povas gin atingi mane, se mi gin deziras, mi pregas por gi. Sed mi ne diras, "Ho naturo karega! mi petas ke vi faligu al mi tiun rugvangan pomon por ke mi gin mangu." La na- turo ne komprenus tion. Mi anstataŭe alprenas stangon, Ŝtoneton aŭ ian ajn taŭgan ilon oportunan kaj mi faras al tiu porno malfortan bateton, kaj malsupren venos gi. La naturo komprenas tion tuj, tute kaj facile.—Chas. E. Baker, Bryant, Wisconsin. EL LA PRESEJARO ESPERANTISTA Festo de la Revuo.—Belege presita 29-paĝa broŝuro eldonita de La Revuo pri sia festo en Cambridge. Enhavas portretojn de Zamenhof, Boirac, la Trio kaj aliaj eminentaj esperantistoj. La prezo nemontrigas, kaj eble gi estas sen- page sendota. Hachette kaj Ko., 70 Boulevard Saint-Ger- main, Paris. Morala Edukado de la Popola Infano.—Tre interesa parolado de Baronino de Menil pri lagardejoj, someraj kol- onioj, k.t. p., por popolaj infanoj en Francujo. Enestas 23 grandaj pagoj, francaj kaj esperantaj. Bone ilustritaj kaj presitaj laŭ plej taŭga maniero. Sm. .40. Eldono de Esperantista Centra Oficejo, Rue de C/ieky, 51, Paris. Verda Stelo.—La afero esperantista bone progresas en Meksikujo. Nun aperas kun la unua numero datumita ,G ooQe 1 56 El la Presejaro Esperanlista Septembron, 1907, nova gazeto, Verda Stelo. Ĝi estas onciala organo de la Centra Meksika Esperantista Societo, kaj enhavos regule ok malgrandajn paĝojn. La jarabono estas Sm. 1.00. Oni sin turni al Dro. Ambrosio Vargas, ja del Relox No. 12, Meksiko, Meksiko. Esperantista Societaro.—Jen estas la tria eldono de la dirita dokumentaro, el la Centra Oficejo. Korektite ĝis la 30'a de Junio, 1907, ĝi enhavas tre gravajn detalojn pri la nuna stato de la esperantista movado tutmonda. Ĝi montras la adresojn kaj donas specialajn informojn pri Ĉiuj esperan- tistaj kluboj, konsulejoj, k.t.p. Ree oni ne notas la prezon, sed Car la libro enhavas 140 grandajn paĝojn ni konsilas ke ĉiu mendanto sendu Cirkaŭ unu spesmilon al Esperantista Centra CJicejo, 51, rue de Clichy, Paris. Katolika Preĝaro.—Libro de i8opaĝoj en kiu troviĝas Ĉiiij dimanĉaj diservoj kaj la plimulto de la festoj de la jaro (katolikaj), presita ambaŭ latine kaj esperante. Kredeble estos plua volumo, Car tiu Ĉi estas stampita "1'a volumo." Kompreneble till ĉi libreto (180 malgrandaj paĝoj) tre plaĉos niajn katolikajn samideanojn, kaj al ĉiu sciemulo sercanta la kuriozajn elmontrojn de la homa naturo ĝi prezentus multe da materialo. Prezo Sm. 1.00. Aĉetebla ĉe la eldonisto, Espero Katolika, Sainte-Radegonde {Indre-et-Loire), France. Filipina Esperantisto.—En Aŭgusto aperis la unua numero de tiu 6i organo de la Filipina Esperantista Asocio. En sia listo da anoj de la dirita asocio la gazeto publikigas 174 nomojn kaj diras ke ĝi ne estas plena. De kio Ŝajnas ke la movado en Filipinujo estas tute forta. Flanko ĉe ke flan- ko kun nomoj tiaj kiaj Smith, Kelly,Ferguson,aperas Gomez, Diaz, Espinosa, montrante ke la anaro de la klubo enhavas ambaŭ amerikanojn kaj hispanojn. La gazeto estas re- daktata en angla, hispanakaj esperanta lingvoj, kaj disdon- ata senpage al membroj de la societo. Por aliaj po ekzemp- lero Sm. .20.—Filipina Esperantisto, Box325, Afani/a, P.I. Artiste Ilustritaj PoŜtkartoj Etnografiaj.—La granda eldonista firmo bohema R.Promberger en Olomouc.Moravio, Austrio, ĵus komencis eldonadi bele ilustritajn kartojn kun karakterizaj tipoj de diversaj popoloj en Austrio kaj kun tekstoj en Esperanto. La originaloj, laŭ kiuj estas faritaj la kartoj, estas kolore pentritaj de la konataj artistoj bohemaj Joza Uprka, Jarosiav Augusta kaj Marie Gardavska. Ĝis nun aperis 5 serioj po 10 diversaj bildoj, do entute 50 kartoj. Tiuj ĉi ilustritaj kartoj apartenas al la plej bonaj de la satna speco. Sur kartoj ne estas prezentitaj la rigidaj foto- grafie faritaj figuroj de popolo, sed kiel virinoj tiel viroj kaj infanoj estas prezentitaj dum ilia laborado kaj en siaj orig- inalaj kostumoj naciaj per vere artista maniero. Novaj serioj estas preparataj. ,Gooc*Ie