FEBRUARY. 1907 » «V a> t> * A «V * «V A AMERIKA ESPERANTISTO Monthly Journal of ESPERANTO the International Language ■TP T" *-» #■» «'■* ' > * ♦ 4* *** 4~> * .-■ 4--» 4 ♦ ■■ 4~> CHICAGO, U. S. A. Amerika Esperantisto Subscription, Per Year, One Dollar. Jara Abono, Una Dolaro. MONTHLY JOURNAL OF THE INTERNATIONAL LANGUAGE, ESPERANTO American Esperantist Company, . Publishers. 1239 Michigan Boulevard, Chicago, U. S. A. VOLUME 1 FEBRUARY, 1907 NUMBER 5 This number of Esperantisto greets you, after long delay, from Chicago. A detailed explanation of all the causes of the delay would be a recital too long for publica- tion. Chief among them is the rapid growth of the move- ment for Esperanto, which has piled an enormous load of gratuitous labor upon the workers—I have frequently re- ceived as high as four or five hundred letters a week, and sometimes that many in a single day. Second, the lack of Esperanto printing facilities. This last has now been overcome, and this paragraph is set in our own type, still warm from the foundry. Our Esperanto text book will, we expect, be ready about June 15th. Most of the plates have been made and are now receiving final corrections. The journal is reduced in size to facilitate "catching up" with the calendar, and will soon be enlarged. Several persons who have ordered text books have also asked that their names be published in the correspondence de- partment. Because we do not know which are Esperan- tists and which not, all are omitted until the Book is delivered. Do you feel like writing me a letter about your troubles? Think twice, and then use a postal card, with large characters. I'm working fourteen hours per day, as it is.—La Redaktoro. PROFESORO MUNSTERBURG PRI UNU TTJTHONDA LINGVO. Db Sro Wai/tbr B. Stkrrett, Washington, Pbnn. En la novembra McClure's aperis artikolo de Hugo Mun- sterberg (elparolata Mijnsterberh) profesoro de psikologio en Harvarda Universitato. La celo estas protesti kontraŭ la Simpligita Silabado de la angla. Komence, li citas la cirku- leron de la Silabada Konsilantaro: "Ciuj, kies propra ling- vo estas la angla, kredas ke, se ĝi ne maljuste deteniĝos, ĝi iĝos la rega kaj internacia lingvo de la mondo. Je tiu ĉi sorto ĝi taŭgas pro sia uzo kiel la ilo de la plej larĝa komerco kaj la plej antaŭenpuŝa civilizacio, pro sia kosmopolita vor- DigitizedbyCjl AMERIKA ESPERANTISTO taro kaj pro sia gramatika simpleco. * * * Estas tamen disvasta kaj fortike subtenata opinio ke nia lingvo estas dctenata en sia progreso al tiu fino per unu malhelpo kaj nur unu—sia malsimpla kaj nearanĝita silibado." Car Silabada Eeformo proponiĝas por ke oni gajnu internaci- econ por la angla, la skribinto atakis la pli grandan aferon— la eblecon de tutmonda lingvo. La temoj pretendataj estas: (a) nenia nacia lingvo povas internacie akceptiĝi; (b) Volapuk kaj Esperanto estas sensuk- cesajoj; (c) tutmonda parolilo ne estus ntilajo; (d) simpati- emo estas la sola internacia lingvo. Pri tiuj kvar temoj mi volas trakti, sed nur pri la unua kaj la lasta en tiu ĉi arti- kolo. La metodo de pensado de Profesoro Munsterberg kaj tiu de eiu esperantisto reciproke transkuras kiam li skribas la sekvantan paragrafon: "Kiam la Volapukuloj sonĝis sian sonĝeton, kaj nun kiam la esperantaj revistoj kondukadas siajn tie! nomatajn internaeiajn kunvenojn, ili apogis ĉiam sur unu fundamenta kredo kiu, ili diris, posedas certecon de aksiomo: ke la politika kaj ekonomia stato de la mondo civ- ilizita malebligas ke la vivanta lingvo de unu lando farigu la internacia komunikilo de 6iuj la aliaj. Kaj certege oni ne povas ataki la esperantan propagandon kiel multe koncernas tiun ĉi principon membriligan." Ce tiu loko de transkuro la Profesoro bone povus stari kiel nia standardtenisto. Esperantistoj amegas la paeon. Ni opinias ke la greka diskuris tra la tutan mondon pro la venkoj de Aleksandro, kaj la disvastigo de la latina sin ŝul- das al la militisteco de Eomo. Ni ne estas tiaj sonĝadantoj pri anglasaksona regnado kiaj kredas ke la glavo disvastigos la anglan al la finoj de la tero. Oni ree povas citi nian nu- nan kunligaton ĉe Harvardo: "Orienta Azio kredeble daŭros per la hina lingvo, paroladata hodiaŭ de kvarcent milionoj, kaj per la japana; Sudameriko daŭros per la hispana; la cent dudek milionoj de Eusujo daŭros per la rusa; kaj eĉ la ger- mana, franca kaj la aliaj eble ankoraŭ kontraŭstaros mal- longtempe gis kiam ili estos ordigataj kun la lingvoj de la konusoformaj skriboj kiel mortintaj ekzempleroj." Sed tie ĉi ni disiĝas, ni dekstren, Sro. Hugo maldekstren; ni kun niaj signalvortoj; kaj sur lia standardo la sekvanta: "Nenia internacia lingvo estas ebla escepte tiun de bonvol- eco". Jen estu lia okazo sciigi al ni ion helpontan! Vidu ni kiel li ĝin faros—kiel Napoleono kuraĝiganta siajn parti- anojn per unu el tiuj malgrandaj ekscitaj paroloj aŭ kiel Don Kihoteo forrajdanta sur sia amuzajo depelota per ventmu- elilo? Digitized by I I I Google AMERIKA ESPERANTISTO La profesoro estas psikologiisto. Li argumentas ke tio, kion oni nomadas malĝusta silabado, estas vere bona, ĉar ĝi li kontraŭataras simplecon de la gramatiko: Ciu gramatikaĵo prezentas pli multajn 'stimulojn al la pensilo. Sammaniere devas esti antaŭenvenigata reege—kaj se du infanoj krias oni devige diras almenaŭ dufoje, per la substantivo kaj per la verbo, ke eatas ne nur unu infano." ĉu tiu ĉi dogmo ke "la pensilo bezonas helpojn kaj proponetojn kaj lumojn de- flankajn" ne batalas egale kontraŭ la simboloj de muziko, ĥemio kaj precipe matematiko? Sed la skribanto devas lasi tian argumenton al profesiaj psikologiistoj, dankema je la duobla certeco kiun li sentas, ke, se ĝi estas ne fortika, ili ĝin elrespondos; kaj, se fortikas, ĝi pezados kun ili solaj. Tamen, laŭe de tiu principo, Doktoro Munsterberg skribas: "Tiu ĉi vera internacia lingvo de bonvoleco devige disvastiĝos ju pli rapide des pli valora nia klopodo lerni la lingvon fremdan"; ree, "la lingvo de bonvoleco ne povas esti malpli utila pro ia malsameco de dialektoj kaj elparolemoj. Jen do estas la unu konstrua diro en la artikolego de okdek mil kvincent vortoj: "Estas hodiaŭ neeesa kaj ebla nur unu internacia lingvo; la lingvo de bonvoleco kaj paco kaj internacia amikeco akompanata de la serioza klopodo kom- preni la emojn de niaj naciaj proksimuloj kaj honori iliajn penadojn. Kiel malhela la ideo de la aŭtoro estas! Ni supo- zas ke la "lingvo" kiun li proponas konsistas el manpremoj kaj ridetoj kaj "banzajoj." "Unu esprimus ĝin angle, dua germane, alia ruse, france aŭ japane". Ĝi farus malriĉan esprimon, "acidan vizaĝon," laŭ mia metodo de pensado. La leginto malsuprenmetas la jurnalon malkontenta. Li petis pan on, kaj la skribinto donis al li ŝtonon; li petis fiŝon kaj estis donata al li skorpio. Cu la vorfo "skorpio" tro forta? Mi gin uzas-post pripenso. Manko de internacia komuniko estis estinta unu el la plej fruktaj kaŭzoj de milito kaj suferado en la terurega historio de la homaro. "Sed es- tas la Sorto" diras Herr Munsterberg. Nenio povas fariĝi; nur bonsento unu al la alia." Kiam la granda pionira misiisto, Adoniram Judson, el- ŝipiĝis en Burmujon, li renkontis tiulandulon en la arbaro, kaj signalis supren al ĉielo. Tiu ĉi foriris kaj rakontis ke li estis anĝelon vidinta. Tiu estis la lingvo de "bonvoleco"! Antaŭ kelkaj monatoj egale talenta viro mezaĝa eniris aŭdantarejon en Ĝenevo, kie estis kunigataj personoj de ĉiu nacio, kun vizaĝoj brilaj kaj koroj plenegaj je la lingvo de bonvoleco. Kiam la aplaŭdego ekneniiĝis, vortoj("ho, frazo, frazo, frazo, kiam vi ĉesos regni super la spiritoj de la ho- moj"!)—vortoj ekfalis el la noblaj lipoj, klaraj, elokventaj, Digitized by Google AMERIKA ESPERANTISTO kaj familiaj kiel la tonoj de infaneco. "Sinjorinoj kaj sin- joroj"—(ĝi estas nenies propra parolilo, ee ne tiu de la parol- anto mem, sed la sonoj ŝajnis porti signifon tiel se ili tu- ŝadis kaŝatajn kordojn aŭ mcmorilojn antaŭnaskajn). "Mi venas al vi el lando, kie mm multaj milionoj da homoj malfacile batalas pro libereco, pro la plej elementa homa libereco, pro la rajtoj de homo. Tie ne homo de unu lando pro politikaj patrolandaj interesoj atakas homojn de alia lando—tie la naturaj filoj de sama lando jetas sin kiel kruelaj bestoj kontrafl la tiel same naturaj filoj de tiu sama lando nur car ili apartenas al alia gento. Terura estas la stato de aferoj nun en la multelingva Kaŭzako, terura estas la stato okcidenta Rusujo. Malbenita, milfoje malbenita estu la in- tergenta malamo!" Tiaj estis la unuaj sentencoj de la parolo de Doktoro Zamenhof ĉe la malferma kunsido de la Dua Internacia Es- perantista Kongreso. Tin estis la lingvo Esperanto. LA SKIO. De longe ne ekzistis vintro tiel favora por glatiri, kiel la nuna, kiu baldaŭ finos. La sportanoj skiaj nordaj havis bonan okazon por provi la alklimatajon de ilia sporto en la regionoj orientaj de Francujo. Oni provis fari "Chamonix" la "Davos" (ĉefa urbo de la glatanoj en Svisujo) francan, kaj sindikato iniciatora organizis karavanon, kiu trairis "Lau- taret" per glitveturilo, kaj povis alkonduki aron da sportanoj kaj jumalistoj gravaj al "Briancon," kie okazis sur la neĝo konkursoj skiaj, kies la partoprenantoj estis nur *ĉasistoj alpaj, ĉu francaj, ĉu italaj. Generalo Gallieni, dum li plen- umis funkciojn de inspektoro, venis por ĉeesti ĉe la "meeting" kaj ankaŭ venis multaj generaloj francaj kaj italaj. Famaj skiistoj norvegaj estis kunvokitaj, kaj faris la plej rimar- kindajn ekvilibristajojn, sed la ĉeestantoj prefere atentis al militaj skiistoj. La skio faras al garnizonoj alpaj la plej grandan servon, ebligante fari pli rapide, kaj pli ofte, la renoviĝon de la pro- vizaĵoj, en la malgrandaj postenoj starantaj sur la montoj en multe da lokoj iom altaj. Kuradoj tre rapidaj estas plenumitaj de niaj alpaj ĉasistoj. Per la skio, oni ei'ektivigas, sur la neĝo, saltojn nepre neordinaraj. Ofte oni vidas skiiston transirantan, saltante, dudek-kvin metrojn, kaj la norvego, Nils Gestrand, dum la lastaj provoj, transiris , antauensaltante je alteco sufiĉe granda, kvardek-kvar metrojn. AMERIKA ESPERANTISTO Sed tamen, ia ekzercado kutima estas necesa, por ke oni fariĝu bona skiisto. En la komenco, la malfacilaĵoj kaj penadoj estas multaj. Ne estas facile bone direktu la skion, kiu konsistas el maldikaj tabuletoj, kies la longo superas unu metron. Precipe, kiam oni falas, oni estas dev- igita solvi la problemon malfacilan por sin relevigi, car la piedoj estas ĝenataj de tiuj aparatoj obstrukciantaj. Ten- ante per la manon la glacipikilon, metante la du piedojn paralelaj, unu iom antafi la alia, oni devas kliniĝi antaŭen por la foriro. Tiam la malfacilaĵoj komencas. Tiuj skioj diablaj havas la bedaŭrindan inatigon por sin almeti laŭ- larĝe. Tamen, uzinte iom da pacieneo, oni vidas la finon de la lernado. Tiam, en ,tiuj landoj, kie la neĝo kovras la teron dum multaj monatoj, oni havas por Ia translokado ri- { medon pli rapidan ol piediradon. (Artikolo elprenita el "Journal Le Chapeur Francais." Tradukis Alfred Poitard, de Pierre, Francujo.) LA GAZETARO ESPERANTISTA "The British Eeperantist.—La januara eldono rrrezentas gravan plibonigon—pli fortan kovrilon jam longe bezonita. Kiam ĵurnalo ne forte bindita transiras la maron, ĝi ofte atingas Ia celon iomete malbonkondiĉa (france, "hors du combat"). Ci ankaŭ ellasis la aldonon, kaj en la estonteco 6iu abonanto ricevos la tutan eldonajon de 24 paĝoj. Antaŭen Esperantistoj!—La perua eldono prezentas dek- ses paĝojn, havantajn kolonojn paralelajn esperantajn kaj hispanajn. Nun ĝi estas en la kvara jaro de ĝia vivo. Ruslanda Esperantisto.—Iomete malfruiĝante, tiu ĉi bona gazeto estas facile pardonebla, havante bonan tradukon el Leonid Andrejev, "La Kristanoj". El la pola gin iradu- kas N. Novicki. Gravan sciigon enhavas ankau la nomita ĵurnalo pri la esperantista movado tra la tuta mondo. Tre bedaŭrindan informon ĝi donas pri la memmortigoj de du junaj rusaj esperantistoj, kaŭzitaj de aferoj politikaj. La Pola Esperantisto.—En la urbo Lvovo, provinco de Galicio, Aŭstrujo, eldoniĝas organo de la polaj esperantistoj. Gi enhavas sesdek paĝojn, kun pola kaj esperanta lingvoj flanke ĉe flanke. Bonan artikolon enhavas la decembra el- dono, de Sro. Witold Skalski, pri "La Patriotismo kaj la Artefarita Internacia Lingvo." La Revuo.—En tiu ĉi tre grava revuo aperas, januare, la fino de la komedio tradukita de Doktoro Zamenhof el la rusa de N. V. Gogol. Estas ankaŭ artikolo de Kabanov, ! Digitized by Google AMERIKA ESPERANTISTO Vincente Inglada, R. Desha3-s, Leono Zamenhof, R. von Melckebeke. En la kronika fako aperas tre grava rakonto de Paul Bcrthclot pri lia vojaĝo al Suda Ameriko kaj liaj klopodoj tieaj por Esperanto. Gerniana Esperantisto.—En la januara eldono de ,tiu ĉi revuo aperas kuraĝiga informo pri la progreso farata en Germanujo. Sro. J. Borel, la ĉefredaktoro, donas postri- gardon do la tutmonda esperantista movado duin la jaro l!)0(!a, al kin, se ne mankus lokon, ni donus represigon. La Belga Sonorilo.—Tre vcre sonoras la januara nume- ro. Iomete malpligrandigita {Vi paĝoj) ĝi enhavas plej gravajn sciigojn por la mondo esperantista. La delegaeio por alpreno de intcrnacia lingvo helpanta estas alvokita por kun- venu en Vieno dum la estonta somero por olekti fine tion kion ĝi faros. Sendube la elekto de la dirita delegaeio estos la lingvo Esperanto. La Suno Ilispana.—En la decembra numero aperas la parolado de Zamenhof ee Genevo, esperanto kaj hispane re- daktata. La jurnalo pritraktas grandan progreson de la lin- gvo en Hispanujo. Espera Pacifisto.—La septembra-oktobra eldono enhav- as sesdek-ok paĝojn tre interesajn pri la intcrnacia pacifisma movado. Tra la Mondo.—Tiu ĉi bele ilustrata kaj bone rcdaktata gazeto enhavas, en la decembra numero, dekses paĝojn da esperantajo de tre diversaj nacioj. Pri ĝia graveco por la afero de Esperanto oni ne bezonas multon diri—kiel estas la angla diro, "ĝi parolas por si mem." La Pioniro.-—Tiu ei gazeto, imitinde presata, sciigas pri la plaĉa progreso kiun faras la lingvo nun en Hindujo (kvan- kam ĝi insiste diras ke la pli bona vorto estas "Indio"). Foto-Revuo Internacia.—Ne estante fotograf-amanto, oni ne povas digesti la enbavon de tiu ĉi gazeto. Laŭdinde ĝi entreprenas la eldonon de vortaro por la fotografarto. Unua Paŝo.—Kredeble en Bulgarujo la fandistoj de la presliteroj jam ne fabrikas la literojn supersignitajn por Esperanto. Tiu ĉi bona revueto, ĉiam interesa, ne senkuraĝ- iĝis pro ,tio, sod eliras tre regule per mimeografo. Gi estas mirinda eldonaĵo. "Esperanto."—Tiel nomas sin la organo oficiala de la Hungara Societo Por Esperanto, kiu eldoniĝas ĉe Budapesto. Gi eliras nur kvaronjare, sed la kajero ricovita montras tre gravan progreson ee la hungaroj. Gi enhavas kelkajn origi- nalajn verkojn de hungaraj csperantistoj. The American Esperanto Journal.—La unua numero de tiu ĉi nova, kvankam de longe promesita jurnalo, aperas dat- Digitized by Google AMERIKA ESPERANTISTO umita januaron, 190?an. Eetante organo oficiala de The American Esperanto Association, ne estas necese ke oni diru ke ĝi estas bona afero por Esperanto. Gi havas kiel redak- toro ĉefa, Sro. John Fogg Twombley, do Bostono; redaktoro de novaĵo, Sro. Edward K. Harvey, sama adreso; kaj la el- donisto kaj administranto estas Sro. Stephen W. Travis, Jr., de Brooklyn. La enhavo de la januara numero, krom la ku- timaj sain to j kaj esprimoj de espero, estas: Historieto de Esperanto; leteroj de Doktoro Zamenhof kaj Sro. de Beau- front; tre entuziasma letero de Profesoro Huntington -pri la Geneva Kongreso; sirnila letero de Prof. Grillon; letero de-la Germans Esperantisto; kroniko pri la progresado de Esper- anto en Ameriko; daurigota traduko el la verko de Edward Everett Hale, "The Man Without a Country" (La Viro Sen- patruja). Al la American Esperanto Journal ni deziras lon- gan, feliĉan kaj utilan vivon; kaj al la redaktoroj, adminis- tranto, suhapogantoj kaj abonantoj, tute la saman, aldonante feliĉegajn edziĝojn kaj multe da infanoj. Ilia nombro Ĉiam kreskegu! • LA TRIA KONGRESO. La Trio por La Tria (tiel nomas sin la komitato ĉefa por la tria internacia kongreso de Esperanto, 6e Cambridge, An- glujo) deziras danki ĉiujn samideanojn kiuj jam sendis polt- kartojn por sciigi sian intencon ĉeesti, laŭ la peto presita en decembra "British Esperantist." La nombro da: poŝtkartoj ricevitaj estas tre kuraĝiga. La plej grava okazintajo de la lasta monato rilatas al la "Union Society." Tiu ĉi estas klubo de la universitataj stu- dentoj, kaj havas tre gravan influon. Ce la kunveno de no- vembro estis unuanime decidite rajtigi Esperantistojn kiel honoraj membroj dum la kongresa semajno. Plie, la Debating Hall (paroladejo)estas proponita ah la organiza komisio por diversaj gravaj kunveno j. Kiam oni memoras ke la lasta fojo kiam la ĉambrego (kiu estas la par- lamentejo de la universitato) estis pruntedonita, estis en 1885, oni plene komprenos la gravecon de la honoro propo- nita al ni. La urbestrino afable konsentis prezidi la akceptan komi- taton por sinjorinoj, kaj La Trio fervore esperas ke granda nombro da kongresaninoj ĉeestos por vidigi la gravan rolon luditan de niaj tutmondaj samideaninoj. La Trio kredeble havos pluajn kuraĝigajn sciigojn por anonci post mallonga tempo, kaj ĝi dume esperas ke ciuj helpantoj bonvolos konigi kongresajn avizojn al siaj amikoj, kaj instigos ankaŭ ilin ĉeesti.—El "The British Esperantist." Digitized by Google 1 AMERIKA ESPERANTISTO AŬTOGEAFA LETERO DE ZAMENHOF. La fiimo "Stephens' Inks," Londono, disdonas al ĉiuj petantoj ekzemplerojn bone litografitajn de la sekvanla letero dc Dro. Zamenhof, pri kiu ni konsilas al ĉiu eaperantisto no sole ke li petu la leteron de Inkoj de Stephens, 6ed ke li ĝin atente legu kaj sendu la informon deziratan al Dro. Zamen- hof: (Cirkulera Letero). La glore konata firmo "Stephens' Inks" afable proponis al mi, ke ĝi dissendos al ĉiuj esperantistoj ian leteron, kiun mi deziras ndresi al ili. Farante uzon de la dirita propono, mi petas nun, ke ĉiu esperantisto volu sendi al mi, sur aparta papereto, sen ia alia alskribo, kaj klare legeble, la sekvantan letereton, kiu helpos al la aranĝo de tute ĝusta adresaro de esperantistoj. Kun saluto al ĉiuj esperantistoj, L. ZAMENHOF. Al Sro. L. Zamenhof, Str. Dzika No. 9, Varsovio: Responde al via cirkulera letero, dissendita per la firmo Stephens' Inks, mi seiigas vin ke mi akceptas leterojn en Es- pomTitCj, kaj mia hejma adreso estas la sekvanta: Regno: Lando: Provinco: L'rbo: Stido: Donio: Persona nomo: Familia nomo: Profesio aŭ specialeco: Ago: Subskiibo: Ciuj Esmrantistoj estas insiste petataj diskoigi kiel eble plej vaste tiu ĉi leteron. Ni plezure sendos al cm petanto ekzempleron de ĝi.—"Inkoj de Stephens," Londono. Digitized by Google