Artikoloj de la rubriko senintenca esperantaĵo

jes
“Ĉu lifto de Japan Elevator Service?”
Ironto
Vojo nur por tiu, kiu nepre iros.
Fiaskilo
Okaze de tio, se vi bezonas helpon fiaski.
esti
Ĉu esti aŭ ne esti? Tiel staras nun la demando.
Perdigota
Vino tiel ebriiga, ke oni perdas la botelon antaŭ ol malplenigi ĝin.
Celadon
Meblobutiko celas vian monon.
Panike
Espereble ĝi ne panike veturas.
Paco
“Domaĝe ke oni ne povas aĉeti ilin por malpacemaj homoj.”
Sensata
T-ĉemizo por kontraŭuloj de la Sennacieca Asocio Tutmonda.
Sabaton
“Kaj metalrokemuloj observu la Sabaton, ĉar ĝi estas sankta por vi …”
Mamo
Oni ne iru laŭ Mamo-strato.
Malama
Kia terapio?!
Varma
Nova speco de urbestro.
Biena
Kikero-manĝaĵo el fonto … biena?
Malnova
MAlNOVA vino en novaj boteloj.
Mojoso
Supozeble mojosa solvo por erektiĝa misfunkcio.
Veo
“Jen lueblaj elektraj bicikloj, eble por veturi al malfeliĉa evento.”
Renoj
“Mi ne scias, kiel mi akiris tiun ĉi saketon, sed mi scias, kion ĝi enhavu.”
Forestis
Ĝi forestis, sed feliĉe ĝi revenis.
Malinda
Ĉu iu ĉe IKEA avertas nin pri senmerita seĝokuseno?
Kaj
“Mi vidis tion hieraŭ, kaj … mi fotis ĝin.”
Peko
Mmm, bongustaj pekoj.
Monon
Kiu ne ĝojas ricevi monon?
Bebo
Bongustaj, bongustaj beboj.
Malbone
Bedaŭrinde, homoj iam fartis vere malbone ĉe Malbone-strato.
Mankato
Mankato, “n” mankas al vi.
Lekato
Sed ĉu ĝi estas akvoimuna?
Lacas
Estas malfacile vigliĝi, se eĉ la kafo lacas.
Salutis
La minerala akvo salutis ĉe la buŝo, kaj adiaŭos aliloke …
vendi
Konvena nomo por firmao, ĉu ne?
vakos
Alia aŭgurinta nomo.
mendota
Ĝi antaŭvidis sian destinon.
amika
Jam aperis amiko, nun amika.
Jen sincero
Jen iom da sincero por vi.
Urban Revivo
Ŝajnas ke iu ankoraŭ ne bone lernis la akuzativon.
Onda
Onda balailo onde balaas.
Forto
La nova laktokafo de Hershey’s estas tiel forta, ke oni nomis ĝin forto. Efektive, etikedo sur la taso avertas: “FORTO™ ne estas por infanoj, nek por virinoj kiuj mamnutras infanojn aŭ estas gravedaj.”
Vero
Jen la dua senintenca esperantaĵo, kiun Larry trovis en Nov-Zelando. Denove, temas pri asekura firmao. Ĉu koincido, aŭ ĉu Esperanto helpas novzelandanojn senti sin pli sekuraj?
Ami
Larry trovis la jenan ŝildon en Nov-Zelando, kie ĝi reklamas ne amon, sed asekuran firmaon Allied Mutual Insurance.
Benu
Chris trovis la jenan ŝildon en Canton, Georgio.
Acha
Ĉu glacihokeo vere kaŭzas tiel malagrablan impreson?
Ju
Ju pli oni posedas, des pli oni avidas.
Sola
Ĝi levas tiom da demandoj.
Nulo
Kompatindaj hundoj.
Boneco
Sed Best Buy devus vendi nur plejbonecon, ĉu ne?
Ido
Ĉu sekreta nesto de la Idistoj?
Fiamo
Ĉu maldeca amo al picoj, aŭ ĉu amo al maldecaj picoj? Aŭ ĉu ambaŭ?!
Veturi
En Finnlando, eblas veturi per Veturi.
Stoko (de Esperanto-sapujoj)
Daŭras la aperado de sapujoj kun nomoj Esperantaj…
F*ka
Danĝera markonomo.
Rana
Kiaj ravioloj? Ho, ve.
Leki
Ĉu leki aŭ ne leki? Jen facila demando.
Bordo
Dubinde sekura bicikloseruro.
Brue
Ĉu ni iru al Brue, tiu nova kafejo apud la universitato?
Ultramale
Io por diri kiam oni opinias ne nur male, ne nur tre male, kaj eĉ ne nur malege
Legenda
Ĉu budapeŝtaj legendoj estas tiel banalaj, ke ĉefrolas en ili eĉ urbaj krozŝipetoj?
Pace
“Bona maniero manĝi spican manĝaĵon, ĉu?”
Deka
“Ĉu tio ĉi signifas ke finfine, post naŭ antaŭaj aĉetoj, mi efektive trovis unu baterion kiu funkcios?”
Vinovolo
Se hazarde vi sentas vinovolon laŭvoje al la Landa Kongreso en Junio, jen la loko por vi.
Sonos
Jen sendrata laŭtparolilo kiu promesas, ke io aŭdiĝos el ĝi. Iam.
Morton
Eĉ en akuzativo. Ĉu vere tia risko?
Ludo
—Ludon mi ludas. —Jes, sed kian?
Ĉu vilaĝo efektive vizitinda?
Vilaĝo en la adirondakaj montoj de Novjorkio.
Triloka
“Mi supozas ke la kreintoj intencis diri, ke tiu ĉi parfumo plej efikas, kiam oni ĝin aplikas je tri lokoj sur la korpo ….”
Amiko
“Amiko de amiko estas ankaŭ amiko“, skribis Zamenhof. Kaj nun, ĝi estas ankaŭ butiko.
Emerita
Dankon al Ĵenja Bondelid pro la foto.
Mirado
Krajonoj tiel eksterordinaraj, ke ties uzantojn trafas … mirado!
Nevados
Ĉu ili grimpos? Jes, ja. Ĉu marŝos? Kompreneble. Sed ĉu vados?
Povos
Ĉu vi volas razi al vi la krurojn? Helpe de POVOS, vi povos!
Signo
Tiel konvena estas la nomo de tiu ĉi skribilo-marko, ke ni devas demandi: ĉu ĝi vere estas senintenca esperantaĵo?
Varma
Eĉ se la manĝaĵo en tiu restoracio ne aparte bongustas, laŭnome ĝi almenaŭ promesas malfrostigi siajn gastojn …
Estimulo
Supozeble la vinboteloj estimas siajn trinkontojn. Aŭ ĉu ili simple timas la korelativan finaĵon -es?
Svelto
Superbazaro por maldikiĝemaj esperantistoj.
Vermaland
Ĉu temas pri fekunda grundo, aŭ inteligentaj vermoj?
Murdo
Murdo, Suda Dakoto. Ĉu vere estus saĝe halti tie?
Finas
Ni finu la numeron per foto de nova kafejo en Roĉestro, Novjorkio.
Umi
Vidis tiun ĉi restoracion observema leganto … dum li umis, kompreneble.
Vero moda
Ĉu via vero tro eksmodas? Nu, kial ne aĉeti novan?
Pave
Jen bakejo kie oni povas manĝi … malmodeste?
Magnetic Ludo Game
Ĉu ne redunda nomo?
Monvera
Ege; Vestas; La Vento
Ŝildoj en Kopenhago, fotitaj de niaj membroj dum la lasta UK.
Famega
Ĉu vino vere famega … aŭ nur fanfarona?
Fushigi
Ne lasu ĝin fuŝigi al vi la buĝeton.
Certo
Por kiam vi volas esti certa, ke via ĵeleo bone solidiĝas.
Stratego
Strato, jes, sed ĉu ega?
Fiki
Tabletop football like never before.
Krom
Nova komerca marko por aŭtomobiloj.
Kuko
Ĉu kukokekso?
Mamon
Se nur Beavis & Butthead parolus Esperanton.
Sidamo
Ĉu kafo por tiuj, kiuj malamas stari?
Montego
Ĉu Montego Hills ne estas memkontraŭdiro?
Umi
Ĉu firmao, kiu faras nenion difinitan?
Vojo
Eĉ mento malfranda, konstante maĉate, dolĉigos la spiron incitan.
Sephora
Ĉu la ŝminko daŭras nur ses horojn?
Provon
Ĉu sapujoj pensigas reklamistojn pri Esperanto?
Salo
“Ho, ĉu tiom multekosta? Devas esti aparte luksa speco …”
Karaj
“Nu, jes – po $10.49 funte estas kara … sed kion oni vendas?!”
Rabobank
Ĉu honesta reklamo?
Bierema
Teksto trovita surflanke de kamiono.
Panera
Rilate al pano, en pecoj.
Bona
Multe pli utila ol la marko Malbona
Sango
Kio vekas apetiton kiel sango?
Pomodoro
Snuf’, snuf’ … Do kie estas la pomoj?
Sanis; Ĝojo
Ĉu vi sanis antaŭ sed ne plu? Nu laviĝu. Ĝojo estas puraj manoj.
Scio
Ial, esperantistoj sentas sin pli saĝaj tie.