Jen ĉiuj proponoj ricevitaj por la tradukdefio traktita en Usona Esperantisto № 2023:3:

Originala

BA

BS

DH

GK

JJ

PL

RB

Sinteza

1

I walk along the gravel path that divides the back lawn, neatly, like a hair parting.

Mi piediras laŭ la gruza vojeto kiu transiras la malantaŭan korton, kiel har-dislimo transiras ies hararon.

Mi marŝas laŭ la gruza pado, kiu dividas la malantaŭan gazonon, bonorde, kiel hardisigo.

Mi piediras laŭ la gruza vojeto, kiu dupartigas la malantaŭan razenon, nete, kiel hardislimo.

Mi promenas laŭ la gruza irvojeto kiu dividas la malantaŭan gazonon, ordeme, kiel dislimo de hararo;

Mi promenas laŭ la ŝtoneta pado kiu nete dividas la malantaŭa gazono, kiel hardividado.

Mi paŝas laŭ la gruza vojeto, kiu nete dividas la gazonon kvazaŭ harapartiga linio.

Mi piediras laŭ la gruza vojeto, kiu dividas la malantaŭan gazonon, ordeme, kiel hardivido.

Mi piediras laŭ la gruza pado, kiu dislimas la malantaŭan gazonon bonorde, kiel hararon.

2

It has rained during the night; the grass to either side is damp, the air humid.

Pluvis nokte, kaj ambaŭflanke de la vojeto la herbo estas malseketa, ankaŭ la aero.

Pluvis dum la nokto; la herbo ambaŭflanke malsekas, la aero humidas.

Pluvis dumnokte. Ambaŭflanke la herbo estas malseketa; ankaŭ la aero.

la herbo ambiflanke estas akva, la aero humida.

Jam pluvis dum la nokto; malseketas la herbejo ambaŭflanke de ĝi, la aero humidas.

Hieraŭ nokte pluvis; ambaŭflanke la herbo estas malseka kaj la aero humida.

Pluvis dum la nokto; la greso ambaŭflanken estas malseka, kaj la aero estas humida.

Pluvis pasintnokte; la herbo ambaŭflanke estas malseketa, la aero humida.

3

Here and there are worms, evidence of the fertility of the soil, caught by the sun, half dead; flexible and pink, like lips.

Kelkloke videblas vermoj, kio indikas la fekundecon de la grundo; ili estas trafitaj de la suno kaj estas duon-mortaj, flekseblaj kaj roz-koloraj kiel lipoj.

Jen kaj jen estas vermoj, pruvoj de la fekundeco de la grundo, kaptitaj de la suno, duone mortaj; flekseblaj kaj rozkoloraj, kiel lipoj.

Tie kaj tie troviĝas vermoj — pruvo de la fekundeco de la humo — kaptitaj sune, duonmortaj; molaj kaj rozkoloraj, kiel lipoj.

Dise estas vermoj, atestaĵo de la fekundeco de la tero, kaptis de la suno, duonmortaj; fleksaj kaj rozkoloraj, kiel lipoj.

Kelkloke troviĝas vermoj, atestaĵo de la fekundeco de la grundo, kaptitaj de la suno, duonmortaj; suplaj kaj ruĝetaj kiel lipoj.

Ĉie vidiĝas vermoj – pruvo pri la fekundeco de la grundo – kiuj estis surprizitaj de la suno, duonmortintaj, flekseblaj kaj rozkoloraj kiel lipoj.

Tie kaj tie estas vermoj – kiuj pruvas la fekundecon de la grundo – kaptitaj en la suno, duonmortaj, kaj flekseblaj kaj rozkoloraj, kiel lipoj.

Ie-tie kuŝas lumbrikoj, atestaĵoj pri la fekundeco de la humo, trafitaj de la suno, duonmortintaj, molaj kaj rozaj kiel lipoj.

4
5

I open the white picket gate and continue, past the front lawns and towards the front gate.

Mi malfermas la blankan latan pordon de la barilo kaj mi iras trans la antaŭan korton en la direkto al la antaŭa pordego.

Mi malfermas la pordo de la blanka tabulbarilo, kaj daŭrigas, preter la antaŭaj gazonoj kaj al la antaŭa pordego.

Mi malfermas la blankan palisan pordon kaĵ pluiras preter la antaŭdomajn razenojn al la antaŭa pordego.

Mi malfermas la blankan pordeto kaj daŭri, preterpasi la antaŭjn gazonojn kaj al la antaŭan portego.

Mi malfermas la blankan palisan pordon kaj daŭras preter la antaŭaj gazonoj kaj en la direkto de la antaŭa pordo.

Mi malfermas la pordon de la blanka paliso kaj pluiras, preter la frontaj gazonoj al la ĉefpordego.

Mi malfermas la pordon de la blanka ĝardena barilo, kaj antaŭiras preter la antaŭaj gazonoj kaj al la antaŭa pordo.

Mi malfermas la blankan pordon en la palisaro kaj pluiras, preter la gazonoj antaŭ la domo, al la pordo en la antaŭa barilo.

6

In the driveway, one of the Guardians assigned to our household is washing the car.

Sur la veturejo al la remizo estas unu el la Gardistoj kiuj komisiiĝis deĵori ĉe ni. Li lavas la aŭton.

En la enveturejo, unu el la Gardistoj asignitaj al nia domanaro lavas la aŭton.

En la aldoma vojo, unu de la Gardistoj postenigitaj al nia domanaro purigas la aŭton.

En la enveturejo, unu el la Gardistoj asignita al nia domanaro lavas la aŭton.

Sur la alirvojo, unu el la Kuratoroj asignitaj al nia domanaro purigas la aŭton.

En la enveturejo, unu el la Gardistoj asignitaj al nia domo lavas la aŭton.

En la enveturejo, unu el la Gardistoj, kiu asigniĝis al nia domanaro, lavas la aŭton.

Sur la aldoma vojeto, unu el la Gardantoj postenigitaj al ni lavas la aŭton.

7
8

The car is an expensive one, a Whirlwind; better than the Chariot, much better than the chunky, practical Behemoth.

La aŭto estas multekosta. Ĝi estas Turnvento, kiu pli bonas ol la ĉaro, kaj multe pli bonas ol la malgracia sed oportuna Giganto.

La aŭto estas multekosta marko, Whirlwind (Kirlovento); pli bona ol la Chariot (Ĉaro), multe pli bona ol la dika, praktika Behemoth (Behemoto).

La aŭto estas multekosta speco, Ciklono — pli bona ol la Ĉaro, multe pli bona ol la blokeca, praktika Giganto.

La aŭto estas multekosta, Zephyr; pli bona ol la Chariot, pli bonega ol la dika, praktika Behemoth.

La aŭto estas multekostaĵo, la Kirlovento; pli bona ol la Ĉaro, multe pli bona ol la blokeca, praktika Behemoto.

Ĝi estas multekosta aŭtomobilo de la marko Whirlwind, pli bona ol Chariot, multe pli bona ol la dikkorpa, celkonforma Behemonth.

La aŭto estas multekosta, kaj estas Ventego, kiu estas pli bona ol Ĉaro, kaj multe pli bona ol dikkorpa kaj praktika Behemoto.

Ĝi estas multekosta aŭto, Kirlovento; pli bona ol la Ĉaro, multe pli bona ol la dika, praktika Behemoto.

9

It’s black, of course, the color of prestige or a hearse, and long and sleek.

Ĝi estas nigra, kompreneble, ĉar tio estas la koloro de prestiĝo, aŭ de ĉerk-portaj aŭtoj, kaj ĝi estas longa kaj glata.

Ĝi estas nigra, kompreneble, la koloro de prestiĝo aŭ ĉerkveturilo, kaj longa kaj glacea.

Kompreneble ĝi estas nigra (sama kolore kiel prestiĝo aŭ ĉerkveturilo) kaj longa kaj eleganta.

Ĝi estas nigra, kompreneble, la koloro de prestiĝo aŭ ĉerkveturilo, longa kaj glata.

Ĝi estas nigra, komprenenble, de la koloro de prestiĝo aŭ de ĉerkveturilo, kaj estas longa kaj polurita.

Ĝi estas kompreneble nigra, la koloro de prestiĝo kaj tiu de ĉerkveturiloj, kaj longa kaj eleganta.

Ĝi estas nigra, kompreneble, kiu estas la koloro de prestiĝo aŭ ĉerkverurilo, kaj estas longa kaj eleganta.

Kompreneble ĝi estas nigra, la koloro de prestiĝo aŭ ĉerkveturilo, kaj longa kaj eleganta.

10

The driver is going over it with a chamois, lovingly.

La kondukisto ame viŝas ĝin per mola tuketo.

La ŝoforo viŝas ĝin ĉie per mola viŝtuko, ame.

La veturisto prilaboras pri ĝi per ŝamo, ame.

La veturisto frotas ĝin per ŝamo, karese.

La ŝoforo amante poluras ĝin per ŝamo.

La ŝoforo delikate frotas ĝin per flanelo.

La ŝoforo viŝas ĝin per ŝamo, ameme.

La ŝoforo elpoluras ĝin per ŝamo, ameme.

11

This at least hasn’t changed, the way men caress good cars.

Viroj ankoraŭ karesas bonajn aŭtojn ĉi tiel.

Ĉi tio almenaŭ ne ŝanĝiĝis, la maniero kiel viroj karesas bonajn aŭtojn.

Almenaŭ tio restas neŝanĝita: kiel viroj karesas bonajn aŭtojn.

Ĉi tiu almenaŭ ne ŝanĝita, kiel viroj karesas bonajn aŭtojn.

Almenaŭ tio ĉi ne estas ŝanĝata, la maniero per kiu viroj karesas bonajn aŭtojn.

Almenaŭ tio ne ŝanĝiĝis: la maniero kiel viroj karesas bonajn aŭtomobilojn.

Tio almenaŭ ne ŝanĝiĝis: la maniero, kiel viro karesas bonan aŭton.

Almenaŭ tio ne ŝanĝiĝis: la maniero, laŭ kiu viroj karesas bonajn aŭtojn.

12
13

He’s wearing the uniform of the Guardians, but his cap is tilted at a jaunty angle and his sleeves are rolled to the elbow, showing his forearms, tanned but with a stipple of dark hairs.

Li surhavas la uniformon de la Gardistoj sed lia kaskedo sidas gaje nehorizonte, kaj liaj manikoj estas forfalditaj ĝis la kubutoj. Liaj antaŭbrakoj estas sunbrunigitaj kun videblaj malhelaj haretoj.

Li portas la uniformon de la Gardistoj, sed lia ĉapo estas klinita laŭ petolema angulo kaj liaj manikoj estas rulitaj ĝis la kubutoj, montrante liajn antaŭbrakojn, sunbrunigitajn sed punktita de malhelaj haroj.

Li portas la uniformon de la Gardistoj, sed lia ĉapo estas gaje klinita kaj liaj manikoj ĝiskobute rolitaj, kio videbligas liajn antaŭbrakojn, sunbrunigitajn sed punktitajn per malhelaj haroj.

Li surhavas la uniformon de la Gardistoj, sed lia ĉapeleto estas klinita je gaja angulo kaj liaj manikoj estas rulataj al la kubuto, montri liajn antaŭbrakojn, sunbrunigitaj sed kun punktilo de malhelaj haroj.

Li portas la uniformon de la Kuratoroj, sed lia ĉapo kliniĝas je gaja angulo kaj li kuspas siajn manikojn ĝis la kubuto, montrante la antaŭbrakojn, sunbrunigitajn sed makulitajn de malhelaj haroj.

Li surportas la uniformon de la Gardistoj, sed lia ĉapo estas klinita laŭ amuza angulo kaj liaj manikoj estas rulitaj ĝis la kubutoj, malkaŝante liajn antaŭbrakojn, sunbrunigitajn kaj ombrumitaj de malhela vilo.

Li surhavas la uniformon de la Gardistoj, sed lia ĉapo kliniĝas en gaja angulo, kaj liaj manikoj ruliĝas ĝis la kubuto, montrante liajn antaŭbrakojn, kiuj bronziĝas sed havas disajn malhelajn harojn.

Li portas uniformon de la Gardantoj, sed la ĉapo kliniĝas gaje, kaj la manikoj estas falditaj ĝis la kubutoj. Videblas liaj antaŭbrakoj, sunbrunigitaj sed punktitaj de malhelaj haroj.

14

He has a cigarette stuck in the corner of his mouth, which shows that he too has something he can trade on the black market.

Li tenas cigaredon ĉe la flanko de la buŝo, kio montras ke ankaŭ li havas ion kion li povus uzi por neleĝa komercado.

Li havas cigaredon pikita en la buŝangulo, kio montras, ke ankaŭ li havas ion, kion li povas komerci ĉe la nigra merkato.

Cigaredo fiksitas enbuŝangule, kio indikas, ke ankaŭ li havas ion komerceblan nigramerkate.

Li havas cigaredon metita en la flanko de sia buŝo, kiu montras, ke li ankaŭ havas ion li povas interŝanĝi en la kaŝkomerco.

Li havas cigaredon ŝovitan en la angulon de la buŝo, tio kiu montras ke ankaŭ li havas ion kiun li povas interŝanĝi ĉe la nigra merkato.

Li havas cigaredon alkroĉitan al la buŝangulo, kio montras, ke ankaŭ li havas ion, kion li povas komerci ĉe la nigra merkato.

Cigaredo elstaras de la angulo de la buŝo, kio montras, ke ankaŭ li havas ion, kion li povas interŝanĝi per la nigra merkato.

De lia buŝangulo pendas cigaredo, montrante ke ankaŭ li havas ion por interŝanĝi en la nigra merkato.

15
16

He lives here, in the household, over the garage.

Li loĝas ĉe ni, super la remizo.

Li loĝas ĉi tie, en la domanaro, super la garaĝo.

Li loĝas ĉi tie kun la domanaro, super la aŭtejo,

Li loĝas ĉi tie, en la domanaro, super la aŭtomobilejo.

Li loĝas ĉi tie, en la hejmo, super la aŭtejo.

Li loĝas ĉi tie, en la domo, super la garaĝo.

Li loĝas ĉi tie, en la domanaro, super la garaĝo.

Li loĝas ĉi tie en la domo, super la remizo.

17

Low status: he hasn’t been issued a woman, not even one.

Li estas malalt-ranga, do al li oni ne donis virinon, eĉ ne unu.

Malalta statuso: al li oni ne disponigis virinon, eĉ ne unu.

havas malaltan taksadon: oni ne disdonis al li virinon, ne eĉ unu.

Malalta statuso: virinon ne donita al li, ne eĉ unu.

Malalta rango: oni ankoraŭ ne asignis al li virinon, ne eĉ unu.

Li havas malaltan statuson: oni ne asignis virinon al li, eĉ ne unu.

Li havas malalta statuso: li ne asigniĝis virinon, ne eĉ unu.

Malaltrangulo: oni ankoraŭ ne asignis al li virinon, eĉ ne unu.

18

He doesn’t rate: some defect, lack of connections.

Li ne estis inda; ŝajne li havas ian malperfektaĵon aŭ ne havas rilaton al potenculoj.

Li ne rangas: iun difekton, mankon de rilatoj.

Li ne estas estimata, havas iun difekton, mankon de interrrilatoj.

Li ne gravas: ia difekto, manko de interligitecoj.

Merito mankas al li: ia defekto, manko de rilatoj.

Li ne posedas la postulatajn kondiĉojn: ian difekton aŭ mankon de rilatoj.

Li ne estas merita, pro iu difekto, aŭ manko de socia ligo.

Li estas senmerita pro ia difekto, iu manko de influaj konatoj.

19

But he acts as if he doesn’t know this, or care.

Sed li kondutas kvazaŭ li ne scias, aŭ li indiferentas.

Sed li agas kvazaŭ li nek scias ĉi tion, nek zorgas.

Sed li agas kvazaŭ li ne tion scias, aŭ ne zorgas.

Sed li agas kiel li ne scias, aŭ zorgas.

Tamen li agas kvazaŭ li ne scias tion ĉi, aŭ ne taksas ĝin grava.

Sed li agas kvazaŭ li ne scias aŭ prifajfas tion.

Sed li agas kvazaŭ li ne scias tion, aŭ ne zorgas pri tio.

Tamen li ŝajnas senscia pri tio, aŭ indiferenta.

20

He’s too casual, he’s not servile enough. It may be stupidity, but I don’t think so.

Li estas tro maldiligenta, ne sufiĉe servema. Eble estas pro stulteco, sed mi dubas tion.

Li estas tro senĝena, li ne estas sufiĉe servila. Povas esti stulteco, sed mi ne pensas tiel.

Li estas tro senceremonia; li estas ne sufiĉe servanteca. Tio eblas pro stulteco, sed mi ne tiel pensas.

Li estas tro senemfaza, li ne estas sufiĉe servila. Eble estas stulteco, sed mi ne pensas ke.

Li estas tro senzorga, li ne estas sufiĉe sklaveca. Povas esti stulteco, sed mi opinias ke ne.

Li estas tro senzorga, li ne estas sufiĉe servila. Povus esti pro stulteco, sed mi ne kredas.

Li estas tro senzorga, kaj nesufiĉe lakea. Eble tio estas ĉar stulteco, sed mi ne pensas kiele.

Li estas tro senĝena, ne sufiĉe servuta. Eble pro stulteco, sed mi pensas, ke ne.

21

Smells fishy, they used to say; or, I smell a rat. Misfit as odor.

Mi sentas ke io ne estas en ordo. Mi pensas pri malnova esprimo, “flari fiŝ-odoron,” aŭ “flari raton.” Netaŭgeco kiel odoro.

Odoras fiŝe, oni kutimis diri; aŭ, mi flaras raton. Maltaŭgo kiel odoro.

“Ĝi odoras fiŝe,” oni antaŭe diris; aŭ, “Mi flaras raton”: netaŭgeco imagita kiel odoro.

Odoras fiŝa, oni diris; aŭ, mi flaras raton. Netaŭganto kiel odoro.

Oni antaŭe diris ke io odoras kiel fiŝoj aŭ mi flaras raton. Sentaŭga kiel odoro.

“Malbonodoras”, oni kutimis diri; aŭ, “mi flaras raton”. Socia misadaptiĝo kiel odoro.

Mi estas suspekta; kiel oni kutimis diri, io odoras je fiŝo, aŭ, mi flaras raton. Kvazaŭ sentaŭgeco havas odoron.

Fetoras fiŝe, kiel oni kutimis iam diri pri afero suspektinda; aŭ, “Mi flaras raton.” Netaŭgeco kiel odoro.

22

Despite myself, I think of how he might smell. Not fish or decaying rat;

Malgraŭ mia kutima sinteno, mi pensas pri kian odoron havus li. Ne la odoron de fiŝo aŭ putranta rato.

Nevole mi pensas, kiel li odorus. Ne fiŝo aŭ putra rato;

Neintence, mi pensas pri kiel li eble odoras: ne kiel fiŝo aŭ putra rato

Malgraŭ min, mi pensas de kiel li eble odorus. Ne fiŝo aŭ putriĝi rato;

Malgraŭ mi, mi imagas kiel li devas odori. Ne kiel fiŝo aŭ putranta rato;

Spite min mem, mi imagas, kiel li povus odori. Ne je fiŝo aŭ putriĝanta rato

Spite al mi mem, mi pripensas, kiel li odorus. Li ne odorus je fiŝo aŭ kadukanta rato;

Malgraŭvole mi provas imagi, kiel li odoras. Ne je fiŝo aŭ putra rato,

23

tanned skin, moist in the sun, filmed with smoke. I sigh, inhaling.

Mi rigardas al lia bruna haŭto, svita sub la suno kun tavoleto de fumo. Mi suspiras, kaj enspiras.

sunbrunigita haŭto, iomete malseka en la suno, tuŝetita de fumo. Mi vespiras, enspirante.

sed sunbrunigita haŭto, iomete malseka en la suno, maldense kovrita per fumo. Mi suspiras, enhalante.

sunbrunitigita haŭto, malseketa en la suno, membrana per fumo. Mi suspiras, enspirante.

sunbrunigita haŭto, malseketa sub la suno, kun tavoleto da fumo. Mi suspiras, enspirante.

sed je sunbrunigita haŭto humida sub suno, sorbigita de cigareda fumo. Mi suspiras pro la nura imagado.

sed je tronigita haŭto, kiu estas malseka sub la suno, kaj filmita de fumo. Mi suspiras, inhalante.

sed je brunigita haŭto, iom ŝvita pro la suno, fumtuŝita. Enflarinte, mi suspiras.