x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Malgraŭ uragano Harvey

De maldekstre: Filipo kaj Elizabeto Dorcas, Fred kaj Susan Meyer, Celia kaj Jarlo Bills, Ron Wolf.

Fort Worth, Teksaso — Malgraŭ uragano Harvey kaj malsano de kelkaj kiuj volis veni, la Merga Semajnfino estis granda sukceso. Ĉiuj uzis Esperanton por aferoj kaj amuzaj kaj utilaj.

Sep homoj partoprenis. Kvankam tiuj sufiĉis, nature ni sentis la mankon de tiuj kiuj ne povis partopreni. La ĉeestantoj venis de Sherman, Dalaso, kaj Fort Worth, Teksaso. La evento daŭris de la kvara je vendredo, la 1-a de Septembro, ĝis la tria je dimanĉo, la 3-a. Ni dankas al Filipo kaj Elizabeto Dorcas pro ilia gastigado.

Jarlo Bills faris la horaron. Kiel Jarlo diris, la grava afero ne estas horaro, sed fakte planado. Estis du seriozaj diskutoj dum la semajnfino. La unua estis diskuto pri sanservoj, kiu havis du partojn: “Kiaj estis notindaj lastatempaj spertoj de vi, viaj familianoj, aŭ viaj amikoj kun sanservoj?” kaj “Kiel vi volas ŝanĝi la usonan sanservan sistemon?”

La diskuto okazis kiel Samoa Cirklo: aŭskultantoj sidis en cirklo ĉirkaŭ kvar seĝoj por parolantoj. Por diri ion, oni iras al al centro kaj tie diskutas la aferon kun aliulo kiu ankaŭ sidas en la centro. La diskuto estas duflanka, kaj oni ne sidas en la centro tro longe. Oni lasas tiujn en la aŭskulta cirklo veni al la centro por diskuti. En nia kazo, ni metis nur du seĝojn en la centro. La diskuto iris bone. Ĉiuj esprimis sin plene kaj trankvile, kaj ni lernis multon.

La dua serioza afero estis biblia studado dimanĉe. Ni legis Psalmo 37. Estis kaj judoj kaj kristanoj inter ni. Mi sentis la mankon de islamanoj kaj bahaanoj; pasintfoje ni havis anojn de tiuj religioj en nia nord-teksasa grupo. Dum la studado, ni diskutis la psalmon de multaj vidpunktoj. Ĉiu esprimis sian komprenon kaj vidpunkton. Ni lernis multon.

Sed ne ĉio estis serioza. Ni uzis infanan ludon por lerni novajn Esperantajn vortojn. Dum la ludo, oni portis zonon ĉirkaŭ la kapo kun karto en ĝi. Oni ne povis vidi sian propran karton, sed ĉiuj aliuloj povis vidi ĝin. Oni provis diveni per “ĉu”-demandoj, kio estas sur la karto. Elizabeto Dorcas kunmetis helpan kelkpaĝan liston de tiaj demandoj. Unufoje mi estis frago. Ni ludis tiel kelkfoje. Ni multe ĝuis la ludon.

Ni ludis ankaŭ duan ludon: ni devis konstrui Esperantajn frazojn. Oni lernis pri la utilo de verboj kaj substantivoj en tiu ludo. La ludo estis kreaĵo de Lynne Wolf.

Estante homoj, la unua afero, kiun ni faris je vendredo, estis manĝi. Ĉiu alportis manĝaĵon por la unua nokto. Estis kvinoa salato, piza supo, pano, frukto, kaj vino. Nature mi kunportis recepton por la kvinoa salato. Ron Wolf alportis panon el lina kaj migdala faruno. Matene ni manĝis ovojn, panon, kaj frukton. Ni tagmanĝis sandviĉojn farĉitajn per ruĝkapsik-fromaĝa salato aŭ de kok-salato fare de Susan Meyer. Posttagmeze, por vespermanĝo la grupo kune preparis grandan supon per karot-zingibra buljono. La supo enhavis terpomojn, spinacon, celerion, karotojn, kaj aliajn legomojn. Ni ĉiuj helpis purigi la kuirejon kaj la manĝejon post la manĝoj.

Post la sabata vespermanĝo, ni parolis pri la mortoj de Paul Gubbins kaj Marjorie Boulton, gravaj perdoj la Esperanta movado. Ni legis el la libro Faktoj kaj Fantazioj fare de Marjorie Boulton por memori ŝin. Ron Wolf fotis la grupon. Li uzis alt-kvalitan fotilon kiun li regis per tekkomputilo.

Sabate, ni ĉiuj kantis kelkajn kantojn kune. Ni uzis aron de kantoj kiujn ni kolektis tra la jaroj. Antaŭ kelkaj jaroj Ron kompilis unu dokumenton el ili. Jarlo Bills akompanis nin gitare. Nature la lasta kanto estis la Esperanta Himno.

— Fred Meyer, III

Tri-kantona Paralela Universo

De maldekstre: Bobby Brooks, Kat Drennon, Silvio Kurtiso, Izako Moore, Edgaro Rentana. Fotis Keneĉjo Goldbergo.

Santa Monica, Kalifornio — Tri-kantona Paralela Universo ĉe uno loko!

La 19-an de Aŭgusto, post multe da planado, la Suda Kalifornia Esperantista Renkontiĝo (SuKERo) kunvenigis ses festantojn el tri apudaj kantonegoj en la plaĝurbo Santa Monica. Oni ĝuis esti kune en malkovrita, belega parko; poste ni iris al la fama plaĝo.

— Keneĉjo Goldbergo