x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Veturi

veturi

Randy Dean afable sciigis nin pri Veturi, servo de la finna fervojo por oftaj vojaĝantoj. Imagu la konfuzon kiun oni povus krei, reveninte hejmen post vojaĝo en Finnlando…

Costello: Hej, Bud! Mi aŭdis ke vi ĵus revenis de Finnlando!

Abbott: Kia bela lando! Mi veturis de Helsinko en la sudo ĝis la urbeto Rovaniemi, pli ol 800 km norden!

Costello: Ho, ĉu vi veturis per trajno?

Abbott: Jes, Veturi estas tre rapida maniero iri.

Costello: Nu, jes… iri rapide estas ĉefa celo de veturado. Sed kiel vi veturis? Ĉu per aviadilo?

Abbott: Mi ĵus diris, ke mi elektis Veturi.

Costello: Ve! Mi jam bone komprenas, ke vi elektis veturi! Sed per kia veturilo? Ĉu aŭto?

Abbott: Nu, tion mi unue planis, sed lokanoj rekomendis Veturi. Veturi estas tre populara afero tie.

Costello: SED KIEL VI VETURIS!?