x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

La filozofio kiel feliĉilo

Hiram Crespo

“Filozofio kiu ne sanigas animon estas ne pli bona ol kuracilo kiu ne sanigas korpon.”

– Epikuro de Samoso

Post la morto de Aleksandro la Granda, komenciĝis la helenisma epoko kaj la greka kulturo disvastiĝis tra la mondo konata, prenante kun si sian tre evoluitan filozofian tradicion, miksante kun la budhismo oriente kaj kreante la Gandaran kulturon, kaj aliloke kreante aliajn miksajn kulturojn kosmopolitajn.

Inter la saĝec-tradicioj tiam elportataj ĉien de la grekoj, troveblis la epikura filozofio: la unua filozofio misiista, humanista kaj nereligia. Anstataŭ ol promesi vivon postmortan kun porĉiama feliĉo ĉiela, ĉi tiu filozofio helpis la mortulojn trovi feliĉon en la mondo aktuala kaj instruis, ke ekzistas nur unu vivo: la aktuala. Do, oni devus ĝui ĝin, kaj fakte la epikura skolo estis hedonisma: ĝi instruis, ke la vivo devus esti plezurplena, ke oni devus indigi la vivon plenigante ĝin je plezuroj sanaj, naturaj kaj necesaj.

La epikuranoj ankaŭ sekvis la instruojn de Demokrito de Abdero, kiu kune kun Leucipo estis la unuaj atomistoj. Ili instruis, ke ĉio konsistas el partikloj, kaj li establis la bazojn de la moderna fizika scienco. En la Epistolo de Epikuro al Herodoto, oni trovas la unuajn konversaciojn historiajn inter la atomistoj: ilia kosmovido enhavis doktrinon pri sennombraj planedoj, kaj ili eĉ opiniis ke ekzistas vivo aliplaneda, kaj simila kaj malsimila al la nia. Post kelkaj jarcentoj, la epikurano Luciano de Samosato verkis la unuan rakonton sciencfikcian dum la dua jarcento de la Komuna Erao, titolatan Vera historio.

La skolo ankaŭ donis al ni nian modernan koncepton kontraktan pri justeco, la plej koheran kontraŭ-superstiĉan diskurson de la antikva mondo, kaj vastan literaturan heredaĵon kiu enhavas kaj la epikan poemon de Lukrecjo Pri la naturo de la aferoj, kaj malkaŝojn komediajn de ĉarlatanoj pratempaj kiel Aleksandro la oraklovendisto kaj La morto de Peregrino (de Luciano de Samosato). Sed ilia etiko estas la vera gemo de la heredaĵo epikura: la nuntempa scienco de feliĉo montras, ke pravis ilia emfazo de la virta amikeco, ilia insisto limigi kaj pripensi la dezirojn, kaj ilia scio pri la hedonisma adaptiĝo–la perdo de kapablo ĝui ion longdaŭre. Tial, ili rekomendis havi diversan ĝuaĵaron. Kion ni hodiaŭ scias pri la scienco de feliĉo, la epikuranoj jam sciis kaj instruis en sia etiko.

Ĉar ĉi tiu scio tiom gravas en nia mondo plena je konfuzaj valoroj kaj senlimaj deziroj, kaj por helpi disvastigi la filozofion noblan de la epikuranoj, mi publikigis Epitomon. La antikvaj epikuranoj ĉien iris kun eta epitomo, kaj poste kiam ili lernis la bazojn, kun ega epitomo, ĉiam studante la filozofion naturan kaj la arton feliĉe vivi.