x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Diru al iu pri Esperanto

Mi unue eksciis pri Esperanto hazarde en la fruaj 1970-aj jaroj kiam mi aŭskultis radio-elsendon de WOSU, radiostacio de la Ŝtata Universitato de Ohio. Mi kontaktis la instruiston pri la Esperanta kurso, sed mi ne povis partopreni en ĝi pro universitataj studoj, laboro kaj du infanoj. Lastatempe mi trovis grupon en Raleigh – denove hazarde – kiam mi serĉis ion alian.

Kiam mi parolas kun aliaj esperantistoj, mi demandas al ili, kiel ili trovis Esperanton. Ili ĉiam respondas, ke ili trovis Esperanton hazarde. Evidente la plejparto de ni trovis Esperanton ne pro planitaj agadoj de Esperanta organizo, sed pro la sorto.

Kiam mi demandas al la ĝenerala publiko pri Esperanto, la respondoj estas aŭ, “Mi neniam aŭdis pri ĝi” aŭ “Mi aŭdis pri ĝi antaŭ longa tempo. Ĝi mortis, ĉu ne?” (Iuj eĉ opinias, ke ĝi estas religio.)

Ni bezonas antaŭageman penadon, kion mi nomas: Diru al iu pri Esperanto. Simple dirite, ĝi estas plano paroli kun iu ĉiusemajne pri Esperanto. Esperantistoj ankaŭ devus disdoni novan version de la broŝuro de Esperanto-USA kiu enhavas informon pri lokaj kontaktoj. Ni ja povas facile fari ĉi tion.

Esperanto estas tro grava por esti trovita hazarde.

Provu vi mem tiun ĉi proponon kaj raportu al mi pri la rezultoj.

— Murray Merner, Raleigh NC
mmmm0320 ĉe gmail punkto com

Profunda instruisto

Paul Gubbins estis amata esperantisto kiu interalie instruis multfoje ĉe NASK, recenzis la gazetojn Monato kaj Brita Esperantisto, kaj verkis plurajn bone konatajn instruilojn, ekz. Kunvojaĝu kaj Pasporto al la tuta mondo. Li neatendite forpasis la 6-an de Aŭgusto. En 2007 mi havis la bonegan fortunon partopreni (samklase kun Keneĉjo!) la kurson de Paŭlo. Per sia lerteco, sprita humuro, kaj infekta entuziasmo, Paŭlo profunde inspiris ankaŭ min. — Red.

Dum tri semajnoj en 2005, ĉe mia unua NASK-a partopreno, instruis min Paŭlo. Li jam malkovris la unuan E—an teatraĵon! Ĉiun tagon li proponis, “Ni iru en la freŝan aeron!” Reenirinte en la klasĉambron, diris klare kaj koncize Paŭlo al ni klasanoj, “Skribu monologon!” La mia estas dediĉita “al mia profunda instruisto, Paŭlo Gubbins”.

Revenis al NASK-2007 tiu mia inspira (la sekva vorto estis preferata de Paŭlo) instruisto. Ja mi revenis. Studis ni pri William Auld. Ĉiun tagon proponis, jes, klare, koncize Paŭlo, “Skribu recenzon!”

Skribis nia Paŭlo, post kelkaj pensindaj komentoj, sur la supro de mia paĝo, “Bona provo”.

Mi larmas.

— Keneĉjo Goldbergo, Losanĝeleso, CA
kenecxjo ĉe gmail punkto com

Instruu pli da matematiko kaj rezonado

Forpreno de algebro kaj geometrio de la kursaro de publikaj lernejoj vere estas malbona ideo. Ni devas kontraŭstari ĝin. Lastatempe oni aŭdas tiajn kriojn, ekzemple de la televidprogramo PBS NewsHour. Tiu krio ne estas sola. Instruado de algebro estas unu el la ŝtupoj por instrui homojn pensi logike. Homoj pensas laŭ du manieroj: eksplice kaj implice. Implica pensado estas rapida kaj necesa en danĝeraj situacioj. Ĝi provizas eblajn solvojn al problemo. Sed la eblaj solvoj ne ĉiam estas ĝustaj. Poste oni povas rekoni la situacion kaj memori la solvon; sed oni ne scias kiel aŭ kial ĝi estas solvo.

Eksplica pensado estas malrapida kaj ĝisfunda. Sed oni scias kiel kaj kial solvo estas solvo. Ĝi rezultas de konstatoj pri naturo, farado de modeloj pri tiuj konstatoj, kaj rezonado per tiuj modeloj. Ĝi helpas nin determini se niaj ideoj estas konsekvencaj kun aliaj faktoj. Dedukta rezonado estas forta speco de eksplica pensado. Ĝi baziĝas sur la formo de argumento. Se oni komencas kun veraj donitaĵoj kaj uzas deduktan rezonadon, la rezultoj ankaŭ estas veraj. La unua ekspono de lernantoj al pensado pri la formo de problemo estas en algebro.

Oni kutime ne devas uzi deduktan rezonadon en ĉiutaga vivo. Sed ni ĉiuj dependas de ĝi. Ni bezonas ventumilojn kiuj ne dispeciĝas dum ili rotacias por blovi aeron, kaj pontoj kiuj ne kolapsas kiam kelkaj dek-ok-radaj kamionoj haltas sur ili. Ni bezonas elpensitajn planojn por bontenado de aviadiloj. Ni bezonas komputilajn programojn kiuj ne misfunkcias. Por garantii tiun specon de bona funkciado en nia mondo, estas necese havi dedukte elpensitan komprenon de ventumiloj, pontoj, aviadiloj, komputila arkitekturo, kaj programoj.

Sed ni bezonas ne nur bone elpensitajn teknikajn sistemojn. Ni bezonas ankaŭ bone elpensitajn leĝojn, financajn sistemojn, kaj regadon de firmaoj. Ni ankaŭ bezonas leĝfarantojn, ekonomiistojn, bankistojn, kaj administrantojn kiuj povas pensi kaj numere kaj dedukte. Do ni bezonas pli grandan onon da homoj en Usono kiuj povas pensi dedukte. Ni bezonas instrui algebron, geometrion, trigonometrion, analitikon, kaj logikon al pli granda ono de nia loĝantaro. Ne pli malgrandan onon.

— Fred Meyer, III

Venu kaj klaĉu

Sidante en komfortaj foteloj en alloga trimura ĉambro, vespere, (sen kafo) ni klaĉis. Eniris, eliris naskanoj babilemaj, aŭskultemaj, ŝercemaj, pensemaj. Tio ĉi ja povos denove okazi ĉe Universitato William Peace en Raleigh [rali], ŝtato Norda Karolino, Usono, de la 28-a de Junio ĝis la 7-a de Julio ja en 2017, ’18, kaj ’19!

Mi revenos. Mi lernos. Mi klaĉos. Venu, venu!

— Keneĉjo Goldbergo, unu el la entuziasmaj partoprenantoj en NASK-2016