x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Orlando E. Raola

En Julio komenciĝos en Universitato de Miamio, Florido, la 64-a Landa Kongreso de Esperanto en Usono, organizita de Esperanto-USA, via landa asocio, kaj de grupo de esperantistoj en suda Florido, kune gvidata de Rob Kvašňák kaj Dennis Keefe.

La estontaj historiistoj de la Esperanto-movado en nia lando havos sufiĉe riĉan materialon por esplori kaj prikomenti rilate la okazigon de tiu ĉi kongreso en Miamio. Ekde la plej fruaj tempoj, kiam ni ekpensis pri venigo de nia plej grava ĉiujara renkontiĝo al la bela kaj sunplena urbo en la sudorienta angulo de la lando, ni tuj aŭdis pri kiel malfacile estos tion fari: la loka grupo estas malgranda kaj malforta, la situacio de publika transporto en la regiono estas terura, mankas al ni kontaktoj ĉe la eblaj lokaj kongresejoj…

Membroj de aliaj grupoj malpli obstinaj ol ni, esperantistoj, tutcerte estus rifuzintaj akcepti la defiojn, kaj estus trovintaj rapide alian lokon por la jara festivalo. Sed ni ja insistis. Survoje al Havano pro familia vizito, mi uzis tutan tagon por kunsidi kun la esperantistoj en Miamio, kaj por viziti la Universitaton de Miamio (UdeM), kiun ili trovis taŭga por gastigi la kongreson. En tiu momento ni havis la planon kunokazigi NASK-on en la sama loko, kaj ni ankaŭ kalkulis je favora sinteno antaŭe esprimita de ESF, la organizantoj de NASK, rilate okazigon de la kursaro en tiu regiono de la lando.

Bedaŭrinde, iom burokrateca malhelpeto simple frakasis niajn revojn kaj planojn. Por rajtigi nin uzi la universitaton kiel kongresejon, UdeM postulas havi sponsoron inter la profesoroj de tiu institucio. Simpla formalaĵo, laŭ la klarigoj de la respondeculo pri loĝadoj kaj konferencoj. Mi kompreneble turnis min al la estro de la lingva fako en la universitato kaj sendis al ŝi longan klarigon pri niaj celoj, kaj pri la naturo de la grupo kiu planis viziti la lokon kaj tiel plu. Mi vane atendis respondon dum pluraj monatoj. Intertempe, la administrantoj de ESF petis de ni prezicigon pri la kongresaj datoj, kiun ili bezonis por decidi pri la datoj de la kursoj. Sed la manko de sponsoro (fakte mi petis sponsoradon por ambaŭ eventoj – NASK kaj la landa kongreso), decidigis ilin finfine reveni al la universitato William Peace en Norda Karolino.

Preskaŭ senespere, mi petis al niaj lokanoj denove viziti la lokon, sed ili ne sukcesis ricevi inviton por intervjuo. Mi resendis retmesaĝojn plurfoje, klopodante premi sufiĉe forte, sed daŭre resti ene de la limoj de civilizita kaj respektema dialogo, kaj tio estis ja malfacile… Mi petis al mia fratino, kiu loĝas iom proksime de UdeM renkonti la celatan profesorinon persone, kaj finfine je la tago kiam mia fratino estis jam survoje al UdeM, mi ricevis belan kaj pozitivan mesaĝon de la estrino de la lingva fako. Ĝi konfirmis ke ŝi kompreneble sponsoros nian kongreson, ke ni povos uzi plurajn rimedojn por reklami ĝin, ke estus bonvene okazigi aranĝon kun partopreno de la loka komunumo, ktp. Nu, iom malfrue (ŝi senkulpigis sin pro troa profesia okupiteco) sed ni havis kongresejon!

Nia oficeja direktoro Vilĉjo Harris finpretigis la aliĝilon, kiu estis dissendita al ĉiuj asocianoj kaj nun ni eniras la plej gravan parton de la kongresa organizado: sukcesigi multnombran aliĝon al la kongreso. Pro kaŭzoj kiujn mi ne emas denove rakonti, vi eble scias, ke nia kongreso pasintjara en Detrojto estis unu el la plej malgrandaj (mi ja ne kontrolis, sed mi esperas, ke ne temas pri la plej malgranda) en nia historio. Ni forviŝu la malkonvenan bildon de malforta asocio organizinta magran kongreseton pere de abundo de membroj, el ĉiuj ŝtatoj kaj regionoj de la lando kie ekzistas organizita movado, plus jen kaj jen izolitaj membroj kiuj emus partopreni plus niaj nordaj kaj sudaj najbaroj, kiuj ĉiam estas bonvenaj al nia kongreso.

Parolante pri sudaj najbaroj, mi ne povas eviti la emon rakonti pri la nunaj novaĵoj rilate al Kubo. Vizito de prezidento Obama lastatempe okazis, la normaligo de rilatoj inter la du landoj malrapide sed tute rimarkeble progresas. La alia vizito, tiu de deko da usonaj esperantistoj al la landa kongreso en Kubo pasintan Novembron, nun povas esti reciprokata de kubaj esperantistoj, kaj ili eventuale ankaŭ sukcesos partopreni NASK-on. Mi esperas, ke unu el la pintoj de la kongreso ĉe UdeM estu la monda premiero de la filmo, kiun okaze de la nia vizito al Kubo kaj kun aŭspicio de Esperanto-USA kreis la brazila filmisto-ĵurnalisto Fabjo Monteiro.

En Miamio ni dediĉos iom da tempo al kuna diskutado de la rekandidatiĝo de Montrealo por esti la gastiganto de la Universala Kongreso de Esperanto en 2019. Denove la invito okazos kiel kuna agado de la landaj asocioj kanada kaj usona, kune kun la provinca kebekia Esperanto-organizaĵo. Ĉiuj diras, ke la ŝancoj havi la sidejon kiam oni petas la duan fojon estas multe pli grandaj (ja Seŭlo por la venonta jaro devis peti dufoje por finfine ricevi ĝin). UEA decidos pri la kongreso 2019 ne ĉi-jare en Nitro sed venontjare en Seŭlo, kaj se ni profitas tutan jaron por kunorganizi nian agadon kaj pretigi la plej elstaran pakaĵon iam ajn prezentitan, ni certe estos sur bona vojo.

Estimataj geamikoj: bonvolu veni al Miamio. Bonvolu inviti vian junan Esperantan amikon aŭ amikinon. Bonvolu helpi pere de donaco al fonduso Amikeco Translimen por ke ni povu venigi multajn kubajn kaj alilandajn esperantistojn al la kongreso ĉe UdeM. Bonvolu helpi organizi trajnan karavanon por veni de Norda Karolino al Miamio (72 dolarojn kaj 20 horojn per trajno Silver Star, aĉetu vian bileton frue (Ĉar poste estos pli multekoste kaj eĉ elĉerpiĝos frue!) Ĝis revido ĉe UdeM!